Titolo II
Agrikulturo
Artikolo 38
1. La komuna merkato ampleksas ankaux la agrikulturon kaj la komercon pri agrikulturaj produktoj. Agrikulturaj produktoj signifas la produktojn de la grundo, de bestbredado kaj de fisxado, kaj la produktojn el unuagrada prilaborado kiuj rekte rilatas al tiuj produktoj.
2. Se ne kontrauxe preskribite en la Artikoloj 39 gxis 46, la reguloj por la starigo de la komuna merkato aplikigxas al la agrikulturaj produktoj.
3. La produktoj submetitaj al la dispozicioj de la Artikoloj 39 gxis 46 estas listigitaj en Anekso II de cxi tiu Traktato. Ene de du jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Konsilio tamen decidas, per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, kiuj produktoj estas aldonendaj al cxi tiu listo.
4. La funkciadon kaj disvolvigxon de la komuna merkato por la agrikulturaj produktoj devas akompani la starigo de komuna agrikultura politiko de la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 39
1. La komuna agrikultura politiko celas:
2. En ellaborado de la komuna agrikultura politiko kaj de la specialaj metodoj por ties aplikado estas prenataj en konsideron:
Artikolo 40
1. Membro-Sxtatoj iom post iom dum la transira periodo kreas la komunan agrikulturan politikon kaj realigas gxin plej malfrue je la fino de tiu periodo.
2. Por atingi la celojn menciitajn en Artikolo 39, estos starigita komuna organizo de la agrikulturaj merkatoj.
Depende de la koncernaj produktoj, cxi tiu organizo havas unu el la sekvaj formoj:
3. La komuna organizo starigita konforme al paragrafo 2 povas inkluzivi cxiujn arangxojn necesajn por atingi la celojn difinitajn en Artikolo 39, precipe reguligojn de prezoj, subvenciojn por la produktado kaj por la vendado de la diversaj produktoj, sistemojn de stokado kaj de transprenado kaj komunajn mekanismojn por stabiligi importojn kaj eksportojn.
La komuna organizo devas limigi sin al la celoj menciitaj en Artikolo 39 kaj malebligi cxian diskriminacion inter produktantoj aux konsumantoj de la Komunumo.
Eventuala komuna prezpolitiko devas bazigxi sur komunaj kriterioj kaj unuecaj kalkulmetodoj.
4. Por ebligi al la komuna organizo menciita en paragrafo 2 atingi siajn celojn, povas kreigxi unu aux pluraj agrikulturaj orientigaj kaj garantiaj fondusoj.
Artikolo 41
Por atingi la celojn difinitajn en Artikolo 39, povas esti arangxataj en la kadro de la komuna agrikultura politiko:
Artikolo 42
La dispozicioj de la Cxapitro pri la reguloj pri konkurenco aplikigxas al la produktado kaj la komercado de agrikulturaj produktoj nur tiom, kiom difinas la Konsilio, kun atento pri la celoj menciitaj en Artikolo 39, en la kadro de la dispozicioj de Artikolo 43, paragrafoj 2 kaj 3, kaj konforme al la tie preskribita proceduro.
La Konsilio povas precipe permesi subvenciojn :
Artikolo 43
1. Por ellabori la gvidajn liniojn de komuna agrikultura politiko, la Komisiono kunvokas, tuj kiam cxi tiu Traktato ekvalidigxas, konferencon de la Membro-Sxtatoj por kompari ties agrikulturajn politikojn, precipe farante bilancon pri ties rimedoj kaj bezonoj.
2. Atentante la laboron de la konferenco menciita en paragrafo 1, la Komisiono konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, prezentas en tempolimo de du jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato proponojn pri la ellaborado kaj la realigo de la komuna agrikultura politiko, inkluzive de la anstatauxigo de la naciaj organizoj per unu el la formoj de komuna organizo menciitaj en Artikolo 40, paragrafo 2, kaj por la realigo de la arangxoj specifitaj en cxi tiu Titolo.
Tiuj proponoj devas atenti la interdependecon de la agrikulturaj demandoj menciitaj en cxi tiu Titolo.
Laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, la Konsilio, agante unuanime dum la unuaj du etapoj kaj poste per kvalifikita plimulto, faras reglamentojn, direktivojn aux decidojn, sen difekto al la rekomendoj kiujn gxi eventuale donas.
3. La Konsilio rajtas, agante per kvalifikita plimulto kaj konforme al paragrafo 2, anstatauxigi la naciajn merkatorganizojn per la komuna organizo menciita en Artikolo 40, paragrafo 2, se:
4. Se komuna organizo estas starigita por iuj krudmaterialoj antaux ol ekzistas komuna organizo por la respondaj prilaboritaj produktoj, krudmaterialoj rajtas importigxi el ekster la Komunumo se ili estas uzataj por produktoj eksportotaj al triaj landoj.
Artikolo 44
1. Kiom la progresiva forigo de doganoj kaj kvantaj restriktoj inter la Membro-Sxtatoj povus rezultigi prezojn kiuj endangxerigus la celojn fiksitajn en Artikolo 39, cxiu Membro-Sxtato rajtas, dum la transira periodo, apliki al iuj produktoj, sendiskriminacie kaj anstataux kontingentoj, gxis tia grado ke ne malhelpigxas la ekspansiado de la komerco menciita en Artikolo 45, paragrafo 2, sistemon de minimumaj prezoj sub kiuj la importoj povas esti:
En la dua kazo la minimuma prezo ne inkluzivas la doganojn.
2. La minimumaj prezoj rajtas nek kauxzi malpliigon de la komerco ekzistanta inter la Membro-Sxtatoj je ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, nek obstakli la progresivan ekspansion de tiu komerco. La minimumaj prezoj ne rajtas aplikigxi tiel ke ili obstaklas la estigxon de natura prefero inter la Membro-Sxtatoj.
3. Tuj kiam cxi tiu Traktato ekvalidigxas, la Konsilio fiksas, laux propono de la Komisiono, objektivajn kriteriojn por la starigo de sistemoj de minimumaj prezoj kaj por la fiksado de tiaj prezoj.
Cxi tiuj kriterioj speciale atentas la mezajn naciajn produktokostojn en la Membro-Sxtato aplikanta la minimuman prezon, la situacion de la diversaj entreprenoj rilate al tiuj mezaj kostoj, kaj la neceson antauxenigi la iompostioman plibonigon de la agrikultura praktiko kaj la adaptojn kaj specialigxojn necesajn interne de la komuna merkato.
La Komisiono ankaux proponas proceduron por revizii cxi tiujn kriteriojn por atenti kaj akceli teknikan progreson kaj iom post iom interproksimigi la prezojn interne de la komuna merkato.
Cxi tiuj kriterioj kaj la reviziproceduro devas esti fiksitaj de la Konsilio unuanime dum la unuaj tri jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
4. Gxis la momento kiam efektivigxas la decido de la Konsilio, la Membro-Sxtatoj rajtas fiksi minimumajn prezojn, kondicxe ke ili antauxe informu pri tio la Komisionon kaj la aliajn Membro-Sxtatojn por ebligi al ili fari siajn rimarkojn.
Tuj kiam la Konsilio faris sian decidon, la Membro-Sxtatoj fiksas la minimumajn prezojn surbaze de la kriterioj starigitaj laux la cxi-supraj dispozicioj.
La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, rajtas gxustigi decidojn faritajn de la Membro-Sxtatoj kiuj ne konformas al la tiel difinitaj kriterioj.
5. Ekde la komenco de la tria etapo, se ankoraux ne eblis fiksi la menciitajn objektivajn kriteriojn por iuj produktoj, la Konsilio rajtas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, modifi la minimumajn prezojn aplikatajn al tiuj produktoj.
6. Je la fino de la transira periodo estas farita etato de la ankoraux ekzistantaj minimumaj prezoj. La Konsilio, agante laux propono de la Komisiono per plimulto de naux vocxoj konforme al la valoroj preskribitaj en la unua alineo de Artikolo 148, paragrafo 2, fiksas la sistemon aplikendan en la kadro de la komuna agrikultura politiko.
Artikolo 45
1. Gxis kiam la naciaj organizoj estas anstatauxigitaj per unu el la formoj de komuna organizo menciitaj en Artikolo 40, paragrafo 2, la komerco pri produktoj, pri kiuj ekzistas en iuj Membro-Sxtatoj:
Cxi tiuj interkonsentoj aux kontraktoj devas celi la iompostioman forigon de cxiu diskriminacio en la apliko de tiuj dispozicioj al la diversaj produktantoj de la Komunumo.
Tiuj interkonsentoj aux kontraktoj estas starigitaj dum la dua etapo; la principo de reciprokeco estas atentenda.
2. Koncerne kvantojn, tiuj interkonsentoj aux kontraktoj bazigxas sur la meza volumeno da komerco pri la koncernaj produktoj inter la Membro-Sxtatoj dum la tri jaroj antaux la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, kaj antauxvidas kreskon de tiu volumeno en la limoj de la ekzistantaj bezonoj, kun atento pri la tradiciaj komercofluoj.
Koncerne prezojn, tiuj interkonsentoj aux kontraktoj ebligas al la produktantoj vendi la konsentitajn kvantojn je prezoj kiuj iom post iom proksimigxas al la prezoj pagataj al naciaj produktantoj sur la enlanda merkato de la acxetanta lando.
Cxi tiu proksimigxo devas okazi lauxeble plej regule kaj plene efektivigxi plej malfrue je la fino de la transira periodo.
La prezojn fiksas la koncernaj partioj per intertraktoj en la kadro de direktivoj kiujn faras la Komisiono por la aplikado de la du antauxaj alineoj.
Se la unua etapo estas plilongigita, tiuj interkonsentoj aux kontraktoj estas plu plenumataj laux la kondicxoj aplikendaj en la fino de la kvara jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, dum la devo kreskigi la kvantojn kaj proksimigi la prezojn suspendigxas gxis la transiro al la dua etapo.
La Membro-Sxtatoj utiligas cxiujn eblojn, pri kiuj ili disponas laux siaj legxaroj, precipe rilate al importpolitiko, por garantii la starigon kaj plenumon de tiuj interkonsentoj aux kontraktoj.
3. Tiom, kiom la Membro-Sxtatoj bezonas krudmaterialojn por fabriki produktojn eksportotajn ekster la Komunumon konkurence kun la produktoj de triaj landoj, tiuj interkonsentoj aux kontraktoj ne rajtas obstakli la cxi-celan importadon de krudmaterialoj el triaj landoj. Cxi tiu dispozicio tamen ne aplikigxas se la Konsilio unuanime decidas aljugxi la pagojn necesajn por kompensi la diferencon inter la pli alta prezo pagita por varoj cxi-cele importitaj surbaze de tiuj interkonsentoj aux kontraktoj kaj la liveroprezo de la samaj varoj acxetitaj sur la monda merkato.
Artikolo 46
Se en Membro-Sxtato produkto estas submetita al nacia merkatorganizo aux al interna regularo kun sama efiko kiu influas la konkurencan pozicion de simila produktado en alia Membro-Sxtato, la Membro-Sxtato aplikas kompensan pagon je la importo de tiu produkto el la Membro-Sxtato kie ekzistas tia organizo aux regularo, krom se tiu Sxtato aplikas kompensan pagon je eksporto.
La Komisiono fiksas cxi tiujn pagojn je la nivelo necesa por restarigi la ekvilibron; gxi povas ankaux rajtigi aliajn arangxojn, kies kondicxojn kaj detalojn gxi difinas.
Artikolo 47
Koncerne la taskojn plenumendajn de la Ekonomia kaj Socia Komitato laux cxi tiu Titolo, ties agrikultura sekcio estas je la dispono de la Komisiono por prepari, konforme al Artikoloj 197 kaj 198, la interkonsiligxojn de la Komitato.