Titolo III
La libera cirkulado de personoj, servoj kaj kapitalo
Cxapitro 1
Laboristoj
Artikolo 48
1. La libera cirkulado de laboristoj interne de la Komunumo estas efektivigita plej malfrue je la fino de la transira periodo.
2. Gxi implicas la forigon de cxiu diskriminacio bazita sur sxtataneco inter laboristoj de la Membro-Sxtatoj, koncerne dungitecon, laborpagon kaj aliajn laborkondicxojn.
3. Gxi implicas la rajton, kun rezervo pri limigoj pravigitaj pro motivoj de publika ordo, publika sekureco kaj publika sano :
4. La dispozicioj de cxi tiu Artikolo ne aplikigxas al postenoj cxe publikaj instancoj.
Artikolo 49
Tuj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, faras per direktivoj aux reglamentoj la arangxojn necesajn por efektivigi iom post iom la liberan cirkuladon de laboristoj kiel difinitan en Artikolo 48, precipe:
Artikolo 50
La Membro-Sxtatoj antauxenigas, en la kadro de komuna programo, la intersxangxadon de junaj laboristoj.
Artikolo 51
La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono, faras sur la kampo de socia sekureco la arangxojn necesajn por efektivigi la liberan cirkuladon de laboristoj; tiucele gxi starigas sistemon kiu certigas al migrantaj laboristoj kaj iliaj dependaj familianoj:
La rajto je establigxo
Artikolo 52
En la kadro de la cxi-subaj dispozicioj, la restriktoj pri la libera establigxo de sxtatanoj de iu Membro-Sxtato sur la teritorio de alia Membro-Sxtato estas progresive forigataj dum la transira periodo. Tiu progresiva forigo ankaux aplikigxas al la restriktoj pri la starigo de agentejoj, brancxoj aux filioj fare de sxtatanoj de Membro-Sxtato establitaj sur la teritorio de Membro-Sxtato.
La libereco de establigxo inkluzivas la aliron al kaj praktikadon de memstaraj aktivadoj kaj la starigon kaj administradon de entreprenoj, precipe kompaniojn en la senco de la dua alineo de Artikolo 58, laux la kondicxoj difinitaj de la legxaro de la lando de establigxo por la propraj sxtatanoj, kun rezervo pri la dispozicioj de la Cxapitro pri kapitalo.
Artikolo 53
La Membro-Sxtatoj ne enkondukas novajn restriktojn pri la establigxo sur sia teritorio de sxtatanoj de aliaj Membro-Sxtatoj, krom se alie preskribite en cxi tiu Traktato.
Artikolo 54
1. Antaux la fino de la unua etapo la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Euxropan Parlamenton, starigas gxeneralan programon por la forigo de la restriktoj pri la libereco de establigxo interne de la Komunumo. La Komisiono submetas sian proponon al la Konsilio dum la unuaj du jaroj de la unua etapo.
La programo fiksas, por cxiu kategorio de aktivadoj, la gxeneralajn kondicxojn por la efektivigo de la libereco de establigxo, kaj precipe ties etapojn.
2. Por plenumi la gxeneralan programon aux, se tia programo ne ekzistus, por plenumi etapon en la efektivigo de la libereco de establigxo rilate al difinita aktivado, la Konsilio agas per direktivoj laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton.
3. La Konsilio kaj la Komisiono plenumas la funkciojn kiujn ili ricevas laux la cxi-supraj dispozicioj, precipe :
Artikolo 55
La dispozicioj de cxi tiu Cxapitro ne aplikigxas en difinita Membro-Sxtato al aktivadoj kiuj en tiu Sxtato estas ligitaj, ecx se nur okaze, kun la plenumado de publika auxtoritato.
La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, rajtas decidi ke la dispozicioj de cxi tiu Cxapitro ne aplikigxas al iuj aktivadoj.
Artikolo 56
1. La preskriboj de cxi tiu Cxapitro kaj la arangxoj faritaj laux ili, ne difektas la aplikeblon de la legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj kiuj starigas specialajn arangxojn por eksterlandanoj kaj kiujn pravigas motivoj de publika ordo, publika sekureco kaj publika sano.
2. Antaux la fino de la transira periodo, la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, faras direktivojn por la kunordigo de la cxi-supre menciitaj legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj. Post la fino de la unua etapo tamen, la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B, faras direktivojn por la kunordigo de la dispozicioj kiuj en cxiu Membro-Sxtato estas reglamentaj aux administraciaj.
Artikolo 57
1. Por faciligi la aliron al kaj praktikadon de memstaraj aktivadoj, la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B, faras direktivojn por la reciproka agnosko de diplomoj, atestoj kaj aliaj kvalifikoj.
2. Samcele, la Konsilio faras antaux la fino de la transira periodo direktivojn por la kunordigo de la legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj de la Membro-Sxtatoj pri la aliro al kaj praktikado de memstaraj aktivadoj. La Konsilio agas unuanime, laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, pri direktivoj kies plenumo en almenaux unu Membro-Sxtato implicas sxangxon en la ekzistantaj legxaj principoj de la regularo pri profesioj rilate al klerigado kaj la alirkondicxoj por naturaj personoj. En la aliaj kazoj la Konsilio agas laux la proceduro de Artikolo 189B.
3. Koncerne la medicinajn, paramedicinajn kaj farmaciajn profesiojn, la progresiva forigo de la restriktoj dependos de la kunordigo de la kondicxoj por ilia praktikado en la diversaj Membro-Sxtatoj.
Artikolo 58
Kompanioj starigitaj konforme al la legxaro de Membro-Sxtato kaj havantaj sian lauxstatutan sidejon, sian centran administracion aux sian cxefan establajxon interne de la Komunumo, estas egaligitaj, por la aplikado de cxi tiu Cxapitro, al naturaj personoj kiuj estas sxtatanoj de la Membro-Sxtatoj.
Kompanioj signifas kompaniojn starigitajn laux civila aux komerca juro, inkluzive de kooperaj societoj, kaj aliaj juraj personoj submetataj al publika aux privata juro, escepte de tiuj kiuj ne celas profiton.
Servoj
Artikolo 59
En la kadro de la cxi-subaj dispozicioj, la restriktoj pri la libereco plenumi servojn interne de la Komunumo estas progresive forigataj dum la transira periodo por sxtatanoj de Membro-Sxtatoj establitaj en alia lando de la Komunumo ol tiu de la persono al kiu la servo estas destinita.
La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, rajtas vastigi la dispoziciojn de cxi tiu Cxapitro al servoplenumantoj kiuj estas sxtatanoj de tria lando kaj estas establitaj interne de la Komunumo.
Artikolo 60
Servoj en la senco de cxi tiu Traktato estas servoj plenumataj normale kontraux pago, tiom kiom ilin ne regas la dispozicioj pri la libera cirkulado de varoj, kapitalo kaj personoj.
Servoj inkluzivas precipe :
Sen difekto al la dispozicioj de la Cxapitro pri la rajto je establigxo, servoplenumanto rajtas, por plenumi sian servon, praktiki dumtempe sian aktivadon en la lando kie la servo plenumigxas laux la samaj kondicxoj kiujn tiu lando preskribas al siaj propraj sxtatanoj.
Artikolo 61
1. La liberan cirkuladon de servoj sur la kampo de transporto regas la dispozicioj de la Titolo pri transporto.
2. La liberigo de bankaj kaj asekuraj servoj ligitaj kun movigxoj de kapitalo devas realigxi harmonie kun la progresiva liberaligo de la kapitalcirkulado.
Artikolo 62
Krom se alie difinite en cxi tiu Traktato, la Membro-Sxtatoj ne enkondukas novajn restriktojn je la libereco plenumi servojn efektive atingita je la dato de ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
Artikolo 63
1. Antaux la fino de la unua etapo la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Euxropan Parlamenton, starigas gxeneralan programon por la forigo de la restriktoj ekzistantaj interne de la Komunumo je la libera plenumado de servoj. La Komisiono submetas sian proponon al la Konsilio dum la unuaj du jaroj de la unua etapo.
La programo fiksas, por cxiu kategorio de servoj, la gxeneralajn kondicxojn kaj la etapojn de ilia liberigo.
2. Por plenumi la gxeneralan programon aux, se tia programo ne ekzistas, por plenumi etapon en la liberigo de difinita servo, la Konsilio, laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Euxropan Parlamenton, agas per direktivoj, unuanime antaux la fino de la unua etapo kaj poste per kvalifikita plimulto.
3. La proponoj kaj decidoj menciitaj en paragrafoj 1 kaj 2 gxenerale traktas prioritate tiujn servojn kiuj rekte influas la produktokostojn aux kies liberigo helpas faciligi la varcirkuladon.
Artikolo 64
La Membro-Sxtatoj sin deklaras pretaj liberigi la servojn pli ol ili estas devigataj laux la direktivoj alprenitaj laux Artikolo 63, paragrafo 2, se ilia gxenerala ekonomia situacio kaj la situacio de la koncerna sektoro tion permesas.
Tiucele la Komisiono faras rekomendojn al la koncernaj Membro-Sxtatoj.
Artikolo 65
Dum la restriktoj je la libera plenumado de servoj ne estas forigitaj, cxiu Membro-Sxtato aplikas ilin sen diferencigo laux sxtataneco aux rezidejo al cxiuj plenumantoj de servoj en la senco de la unua alineo de Artikolo 59.
Artikolo 66
La dispozicioj de Artikoloj 55 gxis 58 aplikigxas al la kampo regata de cxi tiu Cxapitro.
Kapitalo kaj pagadoj
Artikolo 67
1. Dum la transira periodo kaj kiom necesas por la bona funkciado de la komuna merkato, la Membro-Sxtatoj progresive forigas inter si cxiujn restriktojn je movigxoj de kapitalo apartenanta al personoj rezidantaj en la Membro-Sxtatoj, kaj cxiujn diskriminaciojn bazitajn sur la sxtataneco aux la rezidejo de la partioj aux sur la loko de la investo.
2. La kurantaj pagoj rilataj al movigxoj de kapitalo inter la Membro-Sxtatoj estas liberigitaj je cxiuj restriktoj plej malfrue je la fino de la unua etapo.
Artikolo 68
1. Rilate al la aferoj traktitaj en cxi tiu Cxapitro, la Membro-Sxtatoj donas lauxeble plej liberale tiujn devizpermesojn kiuj ankoraux necesas post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
2. Kiam Membro-Sxtato aplikas al la movigxoj de kapitalo liberigitaj konforme al la dispozicioj de cxi tiu Cxapitro sian internan regularon pri la kapitalmerkato kaj kredito, gxi faras tion sendiskriminacie.
3. Pruntoj por rekte aux nerekte financi Membro-Sxtaton aux ties regionajn aux lokajn auxtoritatojn rajtas emisiigxi aux plasigxi en aliaj Membro-Sxtatoj nur se la koncernaj Sxtatoj konsentis pri tio. Cxi tiu dispozicio ne obstaklas la aplikon de Artikolo 22 de la Protokolo pri la Statuto de la Euxropa Investobanko.
Artikolo 69
Agante laux propono de la Komisiono, kiu tiucele konsultas la Monan Komitaton menciitan en Artikolo 105, la Konsilio faras, unuanime dum la unuaj du etapoj kaj poste per kvalifikita plimulto, la direktivojn necesajn por progresiva plenumo de la dispozicioj de Artikolo 67.
Artikolo 70
1. Koncerne la movigxojn de kapitalo inter la Membro-Sxtatoj kaj triaj landoj, la Komisiono proponas al la Konsilio arangxojn por la progresiva kunordigo de la devizpolitikoj de la Membro-Sxtatoj. Tiucele la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto, faras direktivojn. Gxi klopodas atingi lauxeble altan gradon de liberaligo. Unuanimeco necesas por arangxoj, kiuj reprezentas retropasxon rilate al la liberaligo de movigxoj de kapitalo.
2. Se la arangxoj alprenitaj konforme al paragrafo 1 ne ebligas la eliminon de diferencoj inter la devizreguloj de la Membro-Sxtatoj kaj se tiuj diferencoj instigas personojn rezidantajn en unu el la Membro-Sxtatoj uzi la eblecojn de transpago interne de la Komunumo antauxviditajn en Artikolo 67 por eviti la regulojn de unu el la Membro-Sxtatoj pri movigxoj de kapitalo al kaj el triaj landoj, tiu Sxtato rajtas, konsultinte la aliajn Membro-Sxtatojn kaj la Komisionon, fari konvenajn arangxojn por forigi tiujn malfacilojn.
Se la Konsilio konstatas ke tiuj arangxoj restriktas la liberan cirkuladon de kapitalo interne de la Komunumo pli ol necesas por forigi tiujn malfacilojn, gxi rajtas decidi, per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, ke la Sxtato devas modifi aux forigi tiujn arangxojn.
Artikolo 71
La Membro-Sxtatoj strebas enkonduki interne de la Komunumo neniun novan restrikton pri movigxoj de kapitaloj kaj la tiurilataj kurantaj pagoj, kaj ne plirestriktigi ekzistantajn regulojn.
Ili sin deklaras pretaj superi la nivelon de liberaligo de movigxoj de kapitalo, preskribitan en la cxisupraj artikoloj tiom, kiom ilia ekonomia situacio, precipe la situacio de ilia pagobilanco, tion permesas.
Konsultinte la Monan Komitaton, la Komisiono povas fari rekomendojn al la Membro-Sxtatoj pri tio.
Artikolo 72
La Membro-Sxtatoj informadas la Komisionon pri movigxoj de kapitalo al kaj el triaj landoj pri kiuj ili scias. La Komisiono povas adresi al la Membro-Sxtatoj la opiniojn kiujn gxi konsideras utilaj.
Artikolo 73
1. Se movigxoj de kapitalo kauxzas perturbojn en la funkciado de la kapitalmerkato de Membro-Sxtato, la Komisiono, konsultinte la Monan Komitaton, rajtigas tiun Sxtaton fari, sur la kampo de kapitalcirkulado, protektajn arangxojn kies kondicxojn kaj detalojn la Komisiono difinas.
La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, nuligi tiun rajtigon aux modifi ties kondicxojn kaj detalojn.
2. Membro-Sxtato en malfacilo tamen rajtas, pro motivoj de sekreteco aux urgxeco, mem fari la supre menciitajn arangxojn se ili montrigxas necesaj. La Komisiono kaj la Membro-Sxtatoj devas esti informitaj pri cxi tiuj arangxoj plej malfrue en la momento kiam ili ekvalidas. En tiu kazo la Komisiono, konsultinte la Monan Komitaton, povas decidi ke la koncerna Sxtato devas modifi aux forigi tiujn arangxojn.
Artikolo 73A
Ekde la 1a de januaro 1994, la Artikolojn 67 gxis 73 anstatauxas la Artikoloj 73B gxis 73G.
Artikolo 73B
1. En la kadro de la dispozicioj de cxi tiu Cxapitro, estas malpermesitaj cxiuj restriktoj pri movigxoj de kapitalo inter la Membro-Sxtatoj kaj inter Membro-Sxtatoj kaj triaj landoj.
2. En la kadro de la dispozicioj de cxi tiu Cxapitro, estas malpermesitaj cxiuj restriktoj pri pagadoj inter la Membro-Sxtatoj kaj inter Membro-Sxtatoj kaj triaj landoj.
Artikolo 73C
1. Artikolo 73B ne difektas la aplikadon al triaj landoj de restriktoj kiuj ekzistas je la 31a de decembro 1993 sur bazo de nacia aux Komunuma juro pri movigxoj de kapitalo al aux el triaj landoj en rilato kun rektaj investoj -- inkluzive investojn je nemoveblajxoj -- establigxo, plenumado de financaj servoj aux la allaso de valorpaperoj sur kapitalmerkatoj.
2. Klopodante kiel eble plej amplekse realigi la celon de libera kapitalcirkulado inter Membro-Sxtatoj kaj triaj landoj, la Konsilio povas, sen difekto al la aliaj Cxapitroj de cxi tiu Traktato, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, alpreni arangxojn pri movigxoj de kapitalo al aux el triaj landoj en rilato kun rektaj investoj -- inkluzive investojn je nemoveblajxoj -- establigxo, plenumado de financaj servoj aux la allaso de valorpaperoj sur kapitalmerkatoj. Unuanimeco necesas por arangxoj laux cxi tiu paragrafo kiuj reprezentas retropasxon en la Komunuma juro rilate al la liberaligo de movigxoj de kapitalo al aux el triaj landoj.
Artikolo 73D
1. Artikolo 73B ne difektas la rajton de la Membro-Sxtatoj:
2. Cxi tiu Cxapitro ne difektas la eblecon apliki restriktojn pri la rajto je establigxo kiuj estas akordigeblaj kun cxi tiu Traktato.
3. La arangxoj kaj proceduroj menciitaj en paragrafoj 1 kaj 2 rajtas formi nek instrumenton de arbitra diskriminacio nek kasxitan restrikton je la liberaj movigxoj de kapitalo kaj pagadoj en la senco de Artikolo 73B.
Artikolo 73E
Deroge de Artikolo 73B, Membro-Sxtatoj por kiuj validas, je la 31a de decembro 1993, derogo sur bazo de jama Komunuma juro rajtas konservi gxis plej malfrue la 31a de decembro 1995 la restriktojn pri movigxoj de kapitalo kiujn permesas la derogoj ekzistantaj je tiu dato.
Artikolo 73F
Kiam, en esceptaj cirkonstancoj, movigxoj de kapitalo al aux el triaj landoj kauxzas aux minacas kauxzi gravajn malfacilojn por la funkciado de la Ekonomia kaj Mona Unio, la Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la ECB, fari protektajn arangxojn rilate triajn landojn kun valideco de maksimume ses monatoj, se tiuj arangxoj estas nepre necesaj.
Artikolo 73G
1. Se, en la kazoj menciitaj en Artikolo 228A, agado de la Komunumo estas konsiderata necesa, la Konsilio povas, laux la proceduro de Artikolo 228A, fari la necesajn urgxajn arangxojn pri movigxoj de kapitalo kaj pagadoj rilate la koncernajn triajn landojn.
2. Sen difekto al Artikolo 224, Membro-Sxtato povas, dum la Konsilio ne faris arangxojn laux paragrafo 1, pro gravaj politikaj kialoj en kazo de urgxeco fari unuflankajn arangxojn kontraux tria lando pri movigxoj de kapitalo kaj pagadoj. La Komisiono kaj la aliaj Membro-Sxtatoj estas informitaj pri tiuj arangxoj plej malfrue en la tago de ilia ekvalidigxo.
La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, decidi ke la koncerna Membro-Sxtato devas modifi aux aboli tiujn arangxojn. La Prezidanto de la Konsilio informas la Euxropan Parlamenton pri la koncernaj decidoj de la Konsilio.
Artikolo 73H
Gxis la 1a de januaro 1994 validas la cxi-sekvaj dispozicioj:
1) Cxiu Membro-Sxtato devigas sin permesi en la valuto de la Membro-Sxtato en kiu rezidas la kreditoro aux la ricevanto pagadojn kiuj rilatas al la cirkulado de varoj, servoj kaj kapitalo kaj al transpagoj de kapitalo kaj laborenspezoj kiom la cirkulado de varoj, servoj, kapitalo kaj personoj estas liberigita inter la Membro-Sxtatoj en aplikado de cxi tiu Traktato.
La Membro-Sxtatoj sin deklaras pretaj liberigi pagadojn pli ol antauxvidite en la cxi-supra alineo, kiom ilia gxenerala ekonomia situacio, kaj precipe la situacio de ilia pagobilanco, tion permesas.
2) Kiom movigxojn de varoj, servoj kaj kapitalo limigas nur restriktoj je la koncernaj pagadoj, tiuj restriktoj estas progresive forigataj per analoga aplikado de la dispozicioj de cxi tiu Cxapitro kaj la Cxapitro pri la forigo de kvantaj restriktoj kaj la liberaligo de servoj.
3) La Membro-Sxtatoj devontigas sin ne enkonduki inter si novajn restriktojn je transpagoj kiuj rilatas al la nevideblaj transakcioj listigitaj en Anekso III de cxi tiu Traktato.
La ekzistantaj restriktoj estas progresive forigataj konforme al Artikoloj 63 gxis 65, kiom tion ne regas paragrafo 1 kaj 2 aux la aliaj dispozicioj de cxi tiu Cxapitro.
4) Se bezonate, la Membro-Sxtatoj interkonsiligxas pri la arangxoj farendaj por ebligi la pagadojn kaj transpagojn menciitajn en cxi tiu Artikolo; tiuj arangxoj ne rajtas difekti la celojn menciitajn en cxi tiu Traktato.