Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Titolo IV

Transporto

Artikolo 74

Koncerne la aferojn regatajn de cxi tiu Titolo, la Membro-Sxtatoj alstrebas la celojn de cxi tiu Traktato en la kadro de komuna transportpolitiko.

Artikolo 75

1. Por plenumi Artikolon 74, kaj kun atento al la specialaj aspektoj de transporto, la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton:

  1. starigas komunajn regulojn pri la internacia transporto al kaj el la teritorio de Membro-Sxtato aux tra la teritorio de unu aux pluraj Membro-Sxtatoj;
  2. difinas la kondicxojn laux kiuj transportistoj ricevas permeson plenumi transportservojn interne de Membro-Sxtato en kiu ili ne rezidas;
  3. faras arangxojn por plibonigi la sekurecon de transporto;
  4. faras cxiujn aliajn utilajn dispoziciojn.

2. La dispozicioj menciitaj en subparagrafoj a) kaj b) de paragrafo 1 estas faritaj dum la transira periodo.

3. Deroge de la proceduro preskribita en paragrafo 1, la dispoziciojn pri la principoj de la transportregularo kies apliko povus grave damagxi la vivnivelon kaj la laboreblecojn en iuj regionoj kaj la funkciadon de transportekipajxoj faras la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton. Tion farante la Konsilio prenas en konsideron la neceson de adaptigxo al la ekonomia disvolvigxo kiu rezultas el la starigo de la komuna merkato.

Artikolo 76

Gxis la starigo de la dispozicioj antauxviditaj en Artikolo 75, paragrafo 1, neniu Membro-Sxtato rajtas, sen unuanima aprobo de la Konsilio, tiel sxangxi la diversajn dispoziciojn validajn cxi-rilate je la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, ke ili rekte aux nerekte efikas malpli favore sur transportistojn de aliaj Membro-Sxtatoj ol sur transportistojn de la koncerna Sxtato.

Artikolo 77

Akordigeblaj kun cxi tiu Traktato estas subvencioj kiuj plenumas la bezonojn de la kunordigo de transportoj aux reprezentas kompenson por iuj prestajxoj esence propraj al la koncepto de publika servo.

Artikolo 78

Cxiu arangxo farita en la kadro de cxi tiu Traktato rilate al prezoj kaj kondicxoj de transporto devas preni en konsideron la ekonomian situacion de la transportistoj.

Artikolo 79

1. En transporto interne de la Komunumo, diskriminacioj konsistantaj en tio ke transportisto aplikas por la samaj varoj en la samaj trafikligoj prezojn kaj transportkondicxojn diferencajn pro la originlando aux la cellando de la transportataj varoj, estas forigendaj plej malfrue antaux la fino de la dua etapo.

2. Paragrafo 1 ne malebligas al la Konsilio fari aliajn arangxojn laux Artikolo 75, paragrafo 1.

3. Ene de du jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, starigas regulojn por plenumi la dispoziciojn de paragrafo 1.

La Konsilio povas precipe starigi la dispoziciojn necesajn por ebligi al la institucioj de la Komunumo observigi la preskribon de paragrafo 1 kaj por havigi al la uzantoj plenan profiton el gxi.

4. La Komisiono ekzamenas, proprainiciate aux laux peto de Membro-Sxtato, kazojn de diskriminacio laux paragrafo 1 kaj, konsultinte cxiun koncernatan Membro-Sxtaton, faras la necesajn decidojn en la kadro de la regularoj starigitaj laux paragrafo 3.

Artikolo 80

1. Ekde la komenco de la dua etapo estas malpermesite al Membro-Sxtato preskribi la aplikadon al transportoj interne de la Komunumo de prezoj kaj kondicxoj kiuj enhavas ajnan elementon de apogo aux protekto favore al unu aux pluraj specifaj entreprenoj aux industrioj, krom se rajtigite de la Komisiono.

2. La Komisiono ekzamenas, proprainiciate aux laux peto de Membro-Sxtato, la prezojn kaj kondicxojn menciitajn en paragrafo 1, kun speciala atento unuflanke al la postuloj de tauxga ekonomia politiko regiona, la bezonoj de subevoluintaj regionoj kaj la problemoj de regionoj tusxitaj de politikaj cirkonstancoj, kaj aliflanke al la efikoj de tiuj prezoj kaj kondicxoj sur la konkurenco inter la transportspecoj.

Konsultinte cxiun koncernatan Membro-Sxtato, la Komisiono faras la necesajn decidojn.

3. La malpermeso menciita en paragrafo 1 ne aplikigxas al konkurenctarifoj.

Artikolo 81

Pagoj aux impostoj, kiujn transportisto fakturas okaze de la transiro de landlimo aldone al la transportprezo, ne rajtas superi konvenan nivelon, kun atento al la realaj kostoj kiujn kauxzas tiu limtransiro.

La Membro-Sxtatoj strebas progresive malpliigi tiujn kostojn.

La Komisiono povas fari rekomendojn al la Membro-Sxtatoj pri la aplikado de cxi tiu Artikolo.

Artikolo 82

La dispozicioj de cxi tiu Titolo ne obstaklas la arangxojn faritajn en la Federacia Respubliko Germanio, kiom tiuj estas necesaj por kompensi la ekonomiajn malavantagxojn kauxzitajn de la dispartigo de Germanio al la ekonomio de iuj regionoj de la Federacia Respubliko tusxitaj de tiu dispartigo.

Artikolo 83

Konsulta komitato, konsistanta el ekspertoj nomumitaj de la Membro-Sxtatoj, estas kreita cxe la Komisiono. La Komisiono konsultas la komitaton, kiam ajn gxi opinias tion utila, pri transportaferoj, sen difekto al la kompetentoj de la sekcio pri transportoj de la Ekonomia kaj Socia Komitato.

Artikolo 84

1. La dispozicioj de cxi tiu Titolo aplikigxas al transportoj per fervojo, sxoseo kaj enlanda navigado.

2. La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, decidi cxu, kiom kaj laux kiu proceduro tauxgaj dispozicioj estas fareblaj por mara kaj aera navigado.

La proceduraj dispozicioj de Artikolo 75, paragrafoj 1 kaj 3, aplikigxas.

Sekvo