Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Titolo V

Komunaj reguloj pri konkurenco, fiskaj aferoj kaj la interproksimigo de legxaroj

Cxapitro 1

Reguloj pri konkurenco

Unua Sekcio

Reguloj aplikendaj al entreprenoj

Artikolo 85

1. Neakordigeblaj kun la komuna merkato kaj malpermesitaj estas cxiuj interkonsentoj inter entreprenoj, cxiuj decidoj de asocioj de entreprenoj kaj cxiuj kunordigitaj praktikoj kiuj povas damagxi la komercon inter Membro-Sxtatoj kaj kiuj celas aux efikas malebligi aux misigi konkurencon interne de la komuna merkato, kaj precipe tiuj kiuj :

  1. rekte aux nerekte fiksas prezojn de acxeto aux vendo aux aliajn komercajn kondicxojn;
  2. limigas aux regas la produktadon, disvendadon, teknikan disvolvigxon aux investojn;
  3. dividas merkatojn aux provizfontojn;
  4. aplikas malsamajn kondicxojn al ekvivalentaj transakcioj kun komercaj partneroj, tiel kauxzante al ili konkurencan malavantagxon;
  5. dependigas la konkludadon de kontraktoj de tio ke la kontraktaj partioj akceptas kromajn sindevigojn kiuj, laux sia naturo aux la komerca kutimo, ne rilatas al la objekto de tiuj kontraktoj.

2. Interkonsentoj aux decidoj malpermesitaj laux cxi tiu Artikolo estas auxtomate nulaj.

3. La dispozicioj de paragrafo 1 povas esti deklaritaj neaplikeblaj al:

kiu kontribuas al la plibonigo de la produktado aux distribuado de la produktoj aux al la antauxenigo de teknika aux ekonomia progreso kaj havigas al la konsumantoj justan parton de la rezultanta profito, kondicxe ke gxi:
  1. ne trudas al la koncernaj entreprenoj restriktojn kiuj ne nepre necesas por atingi tiujn celojn,
  2. ne donas al tiuj entreprenoj eblecon forigi konkurencon rilate al konsiderinda parto de la koncernaj produktoj.

Artikolo 86

Neakordigebla kun la komuna merkato kaj malpermesita estas cxiu misuzo de superrega pozicio en la komuna merkato aux en konsiderinda parto de gxi fare de unu aux pluraj entreprenoj, kiom tiu povas damagxi la komercon inter Membro-Sxtatoj.

Tiu misuzo povas precipe konsisti el:

  1. rekta aux nerekta trudo de nejustaj prezoj de acxeto aux vendo aux de aliaj nejustaj komercaj kondicxoj;
  2. limigo de produktado, disvendado aux teknika disvolvigxo damagxe al la konsumantoj;
  3. aplikado de malsamaj kondicxoj al ekvivalentaj transakcioj kun aliaj komercaj partneroj kauxzanta al ili konkurencan malavantagxon;
  4. dependigo de la konkludado de kontraktoj de tio ke la kontraktaj partioj akceptas kromajn sindevigojn, kiuj, laux sia naturo aux la komerca kutimo, ne rilatas al la objekto de tiuj kontraktoj.

Artikolo 87

1. En templimo de tri jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, faras cxiujn konvenajn reglamentojn aux direktivojn por apliki la principojn menciitajn en Artikoloj 85 kaj 86.

Se tiaj dispozicioj ne estas alprenitaj en la menciita templimo, la Konsilio ilin faras agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton.

2. La dispozicioj menciitaj en paragrafo 1 celas precipe:

  1. certigi respekton al la malpermesoj menciitaj an Artikolo 85, paragrafo 1 kaj Artikolo 86, enkondukante monpunojn kaj kompulsopagojn;
  2. fiksi detalajn regulojn por la aplikado de Artikolo 85, paragrafo 3, atentante la neceson unuflanke certigi efikan voktadon, kaj aliflanke kiel eble plej multe simpligi la administran kontroladon;
  3. difini, se necese, en la diversaj brancxoj de la ekonomio, la aplikokampon de Artikoloj 85 kaj 86;
  4. difini la respektivajn taskojn de la Komisiono kaj de la Kortumo en la aplikado de la dispozicioj menciitaj en cxi tiu paragrafo;
  5. difini la rilaton inter la naciaj legxaroj kaj la dispozicioj menciitaj en cxi tiu Sekcio aux alprenitaj en aplikado de cxi tiu Artikolo.

Artikolo 88

Gxis la ekvalidigxo de la dispozicioj faritaj en aplikado de Artikolo 87, la instancoj de la Membro-Sxtatoj decidas pri la permeseblo de interkonsentoj, decidoj kaj kunordigitaj praktikoj kaj pri misuzo de superrega pozicio en la komuna merkato, konforme al la juro de sia lando kaj al la dispozicioj de Artikolo 85, precipe paragrafo 3, kaj de Artikolo 86.

Artikolo 89

1. Sen difekto al Artikolo 88, la Komisiono atentas, ekde sia ekfunkciado, la aplikadon de la principoj formulitaj en la Artikoloj 85 kaj 86. Laux peto de Membro-Sxtato aux proprainiciate, gxi ekzamenas en kunlaboro kun la kompetentaj instancoj de la Membro-Sxtatoj, kiuj gxin helpas, kazojn de supozita malobservo de tiuj principoj. Se gxi konstatas ke okazis malobservo, gxi proponas tauxgajn rimedojn por tion cxesigi.

2. Se la malobservo ne estas cxesigita, la Komisiono konfirmas la malobservon de la principoj per motivita decido. Gxi povas publikigi sian decidon kaj rajtigi la Membro-Sxtatojn fari la necesajn arangxojn, kies kondicxojn kaj detalojn gxi difinas, por rebonigi la situacion.

Artikolo 90

1. Koncerne publikajn entreprenojn kaj entreprenojn al kiuj Membro-Sxtatoj donas specialajn aux ekskluzivajn rajtojn, la Membro-Sxtatoj nek faras nek dauxrigas iun ajn arangxon kontrauxan al la reguloj de cxi tiu Traktato, precipe tiuj preskribitaj en Artikoloj 6 kaj 85 gxis 94.

2. Entreprenoj komisiitaj pri servoj de gxenerala ekonomia intereso aux havantaj la karakteron de fiska monopolo, estas submetitaj al la reguloj de cxi tiu Traktato, precipe al la konkurencreguloj, kiom la aplikado de tiuj reguloj ne malhelpas, jure aux fakte, la specialajn taskojn komisiitajn al ili. La disvolvigxo de la komerco ne rajtas esti influata en grado kiu kontrauxas la interesojn de la Komunumo.

3. La Komisiono atentas la aplikadon de cxi tiu Artikolo kaj adresas, kiam necese, tauxgajn direktivojn aux decidojn al la Membro-Sxtatoj.

Dua Sekcio

Dumpado

Artikolo 91

1. Se dum la transira periodo la Komisiono, laux peto de Membro-Sxtato aux de alia interesato, konstatas dumpadon interne de la komuna merkato, gxi sendas rekomendojn al tiu aux tiuj, kiuj faras tiajn praktikojn, por cxesigi ilin.

Se la praktikoj plu dauxras, la Komisiono rajtigas la damagxitan Membro-Sxtaton fari protektajn arangxojn kies kondicxojn kaj detalojn la Komisiono difinas.

2. Ekde la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, produktoj originintaj en aux libere cirkulintaj en iu Membro-Sxtato, kiuj estas eksportitaj al alia Membro-Sxtato, rajtas esti reimportitaj en la teritorion de tiu unua Membro-Sxtato sen submetigxi al iu ajn doganpago, kvanta restrikto aux arangxo kun sama efiko. La Komisiono starigas tauxgajn regulojn por la aplikado de cxi tiu paragrafo.

Tria Sekcio

Sxtataj subvencioj

Artikolo 92

1. Krom se alie antauxvidite en cxi tiu Traktato, estas neakordigeblaj kun la komuna merkato, kiom ili damagxas la komercon inter Membro-Sxtatoj, subvencioj donitaj de Sxtatoj aux per sxtataj rimedoj en iu ajn formo kiuj misigas aux minacas misigi la konkurencon favorante iujn entreprenojn aux iujn produktadojn.

2. Akordigeblaj kun la komuna merkato estas:

  1. subvencioj kun socia karaktero donataj al individuaj konsumantoj, kondicxe ke ili estas donataj sen diskriminacio pro la origino de la produktoj;
  2. subvencioj donataj por kompensi damagxon kauxzitan de naturaj katastrofoj aux aliaj eksterordinaraj okazajxoj;
  3. subvencioj donataj al la ekonomio de iuj regionoj de la Federacia Respubliko Germanio, kiujn damagxas la dispartigo de Germanio, kiom tiuj subvencioj necesas por kompensi la ekonomiajn malavantagxojn kauxzitajn de tiu dispartigo.

3. Akordigeblaj kun la komuna merkato povas esti konsiderataj:

  1. subvencioj por antauxenigi ekonomian disvolvigxon de regionoj kie la vivnivelo estas nenormale malalta aux kie ekzistas grava manko de laboreblecoj;
  2. subvencioj por antauxenigi la realigon de grava projekto de komuna euxropa intereso aux por forigi gravan perturbon en la ekonomio de Membro-Sxtato;
  3. subvencioj por faciligi la disvolvigxon de iuj ekonomiaj aktivadoj aux de iuj ekonomiaj regionoj, se ili ne sxangxas la kondicxojn de komercado damagxe al la komuna intereso. Tamen, la subvencioj al sxipkonstruado ekzistantaj je la 1-a de januaro 1957, kiom ili nur kompensas la foreston de dogana protekto, estas progresive reduktataj laux la kondicxoj kiuj aplikigxas al la forigado de doganoj, kun rezervo pri la dispozicioj de cxi tiu Traktato pri la komuna komerca politiko rilate al triaj landoj;
  4. subvencioj por antauxenigi la kulturon kaj la konservadon de la kultura heredajxo, se ili ne sxangxas la kondicxojn de komercado kaj konkurenco en la Komunumo damagxe al la komuna intereso;
  5. aliaj kategorioj de subvencioj kiujn per decido difinas la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono.

Artikolo 93

1. Kunlabore kun la Membro-Sxtatoj, la Komisiono dauxre kontrolas la subvencisistemojn ekzistantajn en tiuj Sxtatoj. Gxi proponas al ili la tauxgajn arangxojn kiujn postulas la progresiva disvolvigxo aux la funkciado de la komuna merkato.

2. Se, admoninte la koncernatojn fari siajn komentojn, la Komisiono konstatas ke subvencio donita de Sxtato aux per sxtataj rimedoj ne estas akordigebla kun la komuna merkato laux Artikolo 92, aux ke tia subvencio estas misuzata, gxi decidas ke la koncerna Sxtato devas forigi aux modifi tiun subvencion en templimo kiun difinas la Komisiono.

Se la koncerna Sxtato ne obeas tiun decidon en la preskribita templimo, la Komisiono aux kiu ajn alia interesata Sxtato rajtas, deroge de Artikoloj 169 kaj 170, rekte turni sin al la Kortumo.

Laux peto de Membro-Sxtato la Konsilio, agante unuanime, rajtas decidi ke, deroge al la dispozicioj de Artikolo 92 aux de la reglamentoj antauxviditaj en Artikolo 94, subvencio donata aux donota de tiu Sxtato estas konsiderenda akordigebla kun la komuna merkato, se eksterordinaraj cirkonstancoj pravigas tian decidon. Se pri tiu subvencio la Komisiono jam iniciatis la proceduron menciitan en la unua alineo de cxi tiu paragrafo, la peto de la koncerna Sxtato al la Konsilio suspendas tiun proceduron gxis la Konsilio estas espriminta sin.

Tamen, se la Konsilio ne estas espriminta sin en templimo de tri monatoj post la peto, la Komisiono decidas.

3. La Komisiono estas informita, suficxe frue por ke gxi povu prezenti siajn komentojn, pri cxiuj planoj enkonduki aux modifi subvenciojn. Se gxi opinias ke tia plano ne estas akordigebla kun la komuna merkato laux Artikolo 92, gxi senprokraste iniciatas la proceduron antauxviditan en paragrafo 2. La koncerna Membro-Sxtato ne rajtas efektivigi la planitajn arangxojn gxis cxi tiu proceduro kondukis al fina decido.

Artikolo 94

La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, povas fari cxiujn tauxgajn arangxojn por la aplikado de Artikoloj 92 kaj 93 kaj precipe difini la kondicxojn por la aplikado de Artikolo 93, paragrafo 3, kaj la kategoriojn de subvencioj esceptitajn el tiu proceduro.

Cxapitro 2

Fiskaj dispozicioj

Artikolo 95

Neniu Membro-Sxtato metas, rekte aux nerekte, sur la produktojn de aliaj Membro-Sxtatoj ian ajn internan imposton pli altan ol tiu metita, rekte aux nerekte, sur similajn naciajn produktojn.

Krome, neniu Membro-Sxtato metas sur la produktojn de aliaj Membro-Sxtatoj internan imposton tian ke gxi nerekte protektas aliajn produktadojn.

Plej malfrue en la komenco de la dua etapo, la Membro-Sxtatoj forigas aux modifas la dispoziciojn, ekzistantajn je la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, kiuj konfliktas kun la cxi-supraj reguloj.

Artikolo 96

Kiam produktoj estas eksportitaj en la teritorion de unu el la Membro-Sxtatoj, la ristorno de internaj impostoj ne rajtas superi la internajn impostojn rekte aux nerekte metitajn sur ilin.

Artikolo 97

La Membro-Sxtatoj kiuj impostas la vendosumon laux la sistemo de kumula pluretapa imposto, rajtas, por la internaj impostoj kiujn ili metas sur importitajn produktojn aux por la ristornoj kiujn ili donas je eksportitaj produktoj, fiksi mezumajn procentojn por produktoj aux grupoj de produktoj, kondicxe ke tio ne difektas la principojn formulitajn en Artikoloj 95 kaj 96.

Se la mezumaj procentoj fiksitaj de Membro-Sxtato ne estas konformaj al la menciitaj principoj, la Komisiono adresas al tiu Sxtato tauxgajn direktivojn aux decidojn.

Artikolo 98

Koncerne impostojn aliajn ol impostoj je la vendosumo, akcizoj kaj aliaj nerektaj impostoj, esceptoj kaj ristornoj pri eksportoj al aliaj Membro-Sxtatoj kaj kompensaj pagoj pri importoj el Membro-Sxtatoj estas permeseblaj nur, se la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, antauxe aprobis ilin por limigita periodo.

Artikolo 99

La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton, faras dispoziciojn pri la harmoniigo de la legxaro pri impostoj je la vendosumo, akcizoj kaj aliaj nerektaj impostoj, kiom tiu harmoniigo necesas por starigi kaj funkciigi la internan merkaton en la templimo preskribita en Artikolo 7A.

Cxapitro 3

La interproksimigo de legxaroj

Artikolo 100

La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton, faras direktivojn por la interproksimigo de la legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj de la Membro-Sxtatoj kiuj rekte influas la starigon aux funkciadon de la komuna merkato.

Artikolo 100A

1. Deroge de Artikolo 100 kaj krom se cxi tiu Traktato alie preskribas, la cxi-sekvaj dispozicioj aplikigxas por la realigo de la celoj de Artikolo 7A. La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas la arangxojn pri la interproksimigo de la legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj de la Membro-Sxtatoj kiuj temas pri la starigo kaj funkciado de la interna merkato.

2. Paragrafo 1 ne aplikigxas al dispozicioj pri fiskaj aferoj, pri la libera cirkulado de personoj kaj pri la rajtoj kaj interesoj de dungitoj.

3. En siaj proponoj laux paragrafo 1 pri sano, sekureco, mediprotektado kaj protektado de la konsumantoj, la Komisiono prenas kiel bazon altan nivelon de protektado.

4. Se, post kiam la Konsilio agante per kvalifikita plimulto alprenis harmoniigan arangxon, Membro-Sxtato taksas, ke necesas apliki naciajn dispoziciojn kiujn pravigas gravaj postuloj en la senco de Artikolo 36 aux rilataj al la protektado de la labormedio aux la mediprotektado, gxi informas la Komisionon pri tiuj dispozicioj.

La Komisiono konfirmas la koncernajn dispoziciojn, kontrolinte ke ili estas nek rimedo de arbritra diskriminacio nek maskita restrikto pri komerco inter la Membro-Sxtatoj.

Deroge al la proceduro de Artikoloj 169 kaj 170, la Komisiono aux Membro-Sxtato rajtas rekte turni sin al la Kortumo se gxi taksas ke alia Membro-Sxtato misuzas la povojn menciitajn en cxi tiu Artikolo.

5. La cxi-supraj harmoniigaj arangxoj inkluzivas, kiam konvenas, protektan klauxzon kiu rajtigas la Membro-Sxtatojn fari, pro unu aux pluraj el la ne-ekonomiaj motivoj menciitaj en Artikolo 36, provizorajn arangxojn submetitajn al Komunuma kontrolproceduro.

Artikolo 100B

1. Dum la jaro 1992 la Komisiono faras kun cxiu Membro-Sxtato inventaron de la legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj regataj de Artikolo 100A kiuj ne estas harmoniigitaj laux tiu Artikolo.

La Konsilio povas, agante laux Artikolo 100A, decidi ke la dispozicioj validaj en Membro-Sxtato devas esti agnoskitaj ekvivalentaj al tiuj, kiujn aplikas alia Membro-Sxtato.

2. La dispozicioj de Artikolo 100A, paragrafo 1, estas analoge aplikendaj.

3. La Komisiono faras la inventaron menciitan en la unua alineo de paragrafo 1 kaj prezentas tauxgajn proponojn suficxe frue por ke la Konsilio povu agi antaux la fino de 1992.

Artikolo 100C

1. La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, difinas la triajn sxtatojn, kies sxtatanoj devas havi vizon cxe transiro de la eksteraj landlimoj de la Membro-Sxtatoj.

2. Tamen, se estigxas en tria lando urgxa situacio kiu kreas minacon pri subita alfluo de sxtatanoj de tiu lando al la Komunumo, la Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono, enkonduki por maksimume ses monatoj vizodevon por la sxtatanoj de la koncerna lando. Vizodevo enkondukita laux cxi tiu paragrafo estas plilongigebla laux la proceduro de paragrafo 1.

3. Ekde la 1a de januaro 1996 la Konsilio faras per kvalifikita plimulto la decidojn menciitajn en paragrafo 1. Antaux tiu dato la Konsilio alprenas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, arangxojn pri la enkonduko de unueca modelo de vizoj.

4. En la sferoj menciitaj en cxi tiu Artikolo, la Komisiono devas ekzameni cxiun peton de Membro-Sxtato ke gxi faru proponon al la Konsilio.

5. Cxi tiu Artikolo ne difektas la plenumadon de la respondecoj de la Membro-Sxtatoj pri konservado de la publika ordo kaj protektado de la interna sekureco.

6. Se estas tiel decidite sur bazo de Artikolo K.9 de la dispozicioj de la Traktato pri la Euxropa Unio kiuj rilatas al kunlaboro en la sferoj de justico kaj internaj aferoj, cxi tiu Artikolo aplikigxas al aliaj sferoj, konforme al la vocxdonaj reguloj samtempe fiksitaj.

7. La dispozicioj de la konvencioj kiuj validas inter la Membro-Sxtatoj pri temoj kiujn regas cxi tiu Artikolo restas validaj gxis kiam ilian enhavon anstatauxas direktivoj aux arangxoj faritaj sur bazo de cxi tiu Artikolo.

Artikolo 100D

La Kunordiga Komitato konsistanta el altrangaj oficistoj, kiun starigas Artikolo K.4 de la Traktato pri la Euxropa Unio, kontribuas, sen difekto al la dispozicioj de Artikolo 151, al la preparado de la laboroj de la Konsilio en la sferoj menciitaj en Artikolo 100C.

Artikolo 101

Se la Komisiono konstatas ke diferenco inter la legxaj, reglamentaj aux administraj dispozicioj misigas la konkurenckondicxojn en la komuna merkato kaj tiel kauxzas forigendan mistordon, gxi interkonsultigxas kun la koncernaj Membro-Sxtatoj.

Se tiu konsultigxo ne kondukas al interkonsento kiu forigas la koncernan mistordon, la Konsilio, agante laux propono de la Komisiono dum la unua etapo unuanime kaj poste per kvalifikita plimulto, faras la tiucele necesajn direktivojn. La Komisiono kaj la Konsilio rajtas fari cxiujn aliajn utilajn arangxojn antauxviditajn en cxi tiu Traktato.

Artikolo 102

1. Se ekzistas kauxzo por timi ke la starigo aux modifo de legxa, reglamenta aux administra dispozicio kauxzos mistordon en la senco de Artikolo 101, Membro-Sxtato deziranta tion fari konsultas la Komisionon. Konsultinte la Membro-Sxtatojn la Komisiono rekomendas al la koncernataj Sxtatoj tauxgajn arangxojn por eviti tiun mistordon.

2. Se la Sxtato deziranta starigi aux modifi naciajn dispoziciojn ne plenumas la rekomendon de la Komisiono, ne rajtas esti postulate, ke aliaj Membro-Sxtatoj, en aplikado de Artikolo 101, modifu siajn naciajn dispoziciojn por forigi tiun mistordon. Se la Membro-Sxtato ignorinta la rekomendon de la Komisiono kauxzas mistordon malutilan nur al gxi mem, la dispozicioj de Artikolo 101 ne aplikigxas.

Sekvo