Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Titolo VI

Ekonomia kaj mona politiko

Cxapitro 1

Ekonomia politiko

Artikolo 102A

La Membro-Sxtatoj gvidas siajn ekonomiajn politikojn kontribue al la realigo de la celoj de la Komunumo difinitaj en Artikolo 2 kaj kadre de la gxeneralaj gvidlinioj menciitaj en Artikolo 103, paragrafo 2. La Membro-Sxtatoj kaj la Komunumo agas laux la principo de malferma merkata ekonomio kun libera konkurenco, favore al efika asignado de rimedoj, kaj konforme al la principoj difinitaj en Artikolo 3A.

Artikolo 103

1. La Membro-Sxtatoj konsideras siajn ekonomiajn politikojn afero de komuna intereso kaj kunordigas ilin en la kadro de la Konsilio konforme al Artikolo 102A.

2. La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono, faras projekton pri la gxeneralaj gvidlinioj de la ekonomiaj politikoj de la Membro-Sxtatoj kaj de la Komunumo kaj raportas pri tio al la Euxropa Konsilio.

La Euxropa Konsilio diskutas, baze de tiu raporto de la Konsilio, konkludon pri la gxeneralaj gvidlinioj de la ekonomiaj politikoj de la Membro-Sxtatoj kaj de la Komunumo.

Baze de tiu konkludo la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto, alprenas rekomendon kiu fiksas tiujn gxeneralajn gvidliniojn. La Konsilio informas la Parlamenton pri sia rekomendo.

3. Por certigi pli striktan kunordigon de la ekonomiaj politikoj kaj dauxran konvergxon de la ekonomiaj rezultoj de la Membro-Sxtatoj, la Konsilio voktas, sur la bazo de raportoj de la Komisiono, la ekonomian evoluon en cxiu Membro-Sxtato kaj en la Komunumo kaj la konformecon de la ekonomiaj politikoj al la gxeneralaj gvidlinioj menciitaj en paragrafo 2 kaj regule faras gxeneralan takson.

Cele al tiu plurlatera voktado, la Membro-Sxtatoj sendas al la Komisiono informojn pri gravaj arangxoj kiujn ili faras en la sfero de sia ekonomia politiko, kaj ceterajn informojn kiujn ili taksas necesaj.

4. Kiam estas konstatite, en la kadro de la proceduro laux paragrafo 3, ke la ekonomia politiko de Membro-Sxtato ne estas konforma al la gxeneralaj gvidlinioj menciitaj en paragrafo 2 aux ke gxi riskas endangxerigi la bonan funkciadon de la Ekonomia kaj Mona Unio, la Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono, adresi la necesajn rekomendojn al la koncerna Membro-Sxtato. La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, decidi publikigi siajn rekomendojn.

La prezidanto de la Konsilio kaj la Komisiono raportas al la Euxropa Parlamento pri la rezultoj de la plurlatera voktado. La Prezidanto de la Konsilio povas esti petita aperi antaux la kompetenta komisiono de la Euxropa Parlamento se la Konsilio publikigas siajn rekomendojn.

5. La Konsilio rajtas, agante laux la proceduro de Artikolo 189C, fiksi la detalojn de la proceduro de plurlatera voktado menciita en paragrafoj 3 kaj 4 de cxi tiu Artikolo.

Artikolo 103A

1. Sen difekto al la aliaj proceduroj antauxviditaj en cxi tiu Traktato, la Konsilio rajtas, agante unuanime laux propono de la Komisiono, decidi pri la arangxoj kiuj tauxgas por la ekonomia situacio, precipe se estigxas gravaj malfaciloj en la provizado de iuj produktoj.

2. Se Membro-Sxtato spertas malfacilojn aux gravan minacon de grandaj malfaciloj pro esceptaj okazajxoj kiujn gxi ne regas, la Konsilio povas, agante unuanime laux propono de la Komisiono, doni sub difinitaj kondicxoj komunuman financan helpon al la koncerna Membro-Sxtato. Se la grandajn malfacilojn kauxzis naturaj katastrofoj, la Konsilio agas per kvalifikita plimulto. La prezidanto de la Konsilio informas la Euxropan Parlamenton pri la farita decido.

Artikolo 104

1. Estas malpermesite al la ECB kaj al la centraj bankoj de la Membro-Sxtatoj, cxi-poste nomataj "naciaj centraj bankoj", doni nekovritajn aux cxiajn aliajn kreditojn al la institucioj aux organoj de la Komunumo, la centraj instancoj, la regionaj, lokaj aux aliaj publikaj instancoj, aux la ceteraj publikjuraj organoj kaj publikaj entreprenoj de la Membro-Sxtatoj; estas same malpermesite al la ECB aux la naciaj centraj bankoj rekte acxeti de ili ties sxuldinstrumentojn.

2. Paragrafo 1 ne aplikigxas al la publikaj kreditinstitucioj; en la kadro de la disponigo de likida mono de la centraj bankoj, tiuj estas traktataj de la naciaj centraj bankoj kaj de la ECB same kiel la privataj kreditinstitucioj.

Artikolo 104A

1. Estas malpermesitaj cxiuj arangxoj ne bazitaj sur prudenta voktado kiuj kreas por la institucioj aux organoj de la Komunumo, la centraj instancoj, la regionaj, lokaj aux aliaj publikaj instancoj aux la ceteraj publikjuraj organoj kaj publikaj entreprenoj de la Membro-Sxtatoj privilegian aliron al financaj institucioj.

2. La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C, fiksas antaux la 1a de januaro 1994 la difinojn por la aplikado de la malpermeso menciita en paragrafo 1.

Artikolo 104B

1. La Komunumo nek respondas pri la devontigoj de la centraj instancoj, la regionaj, lokaj aux aliaj publikaj instancoj aux la ceteraj publikjuraj organoj kaj publikaj entreprenoj de la Membro-Sxtatoj nek prenas sur sin tiujn devontigojn, sen difekto al reciprokaj financaj garantioj por la komuna realigo de specifa projekto. Membro-Sxtato ne respondas pri la devontigoj de la centraj instancoj, la regionaj, lokaj aux aliaj publikaj instancoj aux la ceteraj publikjuraj organoj kaj publikaj entreprenoj de la aliaj Membro-Sxtatoj nek prenas sur sin tiujn devontigojn, sen difekto al reciprokaj financaj garantioj por la komuna realigo de specifa projekto.

2. Se necese la Konsilio povas, agante laux la proceduro de Artikolo 189C, fiksi la difinojn por la aplikado de la malpermesoj menciitaj en Artikolo 104 kaj en cxi tiu Artikolo.

Artikolo 104C

1. La Membro-Sxtatoj evitas ekscesajn publikajn deficitojn.

2. La Komisiono voktas la evoluadon de la bugxeta situacio kaj de la nivelo de la publika sxuldaro en la Membro-Sxtatoj por konstati gravajn mankojn. Gxi ekzamenas precipe la observadon de la bugxeta disciplino, surbaze de la jenaj du kriterioj:

  1. cxu la rilato inter la antauxvidita aux reala publika deficito kaj la malneta enlanda produkto superas difinitan referencvaloron, krom se:
  2. cxu la rilato inter la publika sxuldaro kaj la malneta enlanda produkto superas difinitan referencvaloron, krom se la rilato suficxe malaltigxas kaj je kontentiga rapideco proksimigxas al la referencvaloro.

La referencvaloroj estas difinitaj en la Protokolo pri la proceduro okaze de ekscesa deficito aneksita al cxi tiu Traktato.

3. Se Membro-Sxtato plenumas neniun aux nur unu el cxi tiuj kriterioj, la Komisiono faras raporton. Tiu raporto ankaux konsideras, cxu la publika deficito superas la publikajn elspezojn por investado, kaj krome atentas cxiujn aliajn rilatajn faktorojn, inkluzive la mezperspektivan ekonomian kaj bugxetan situacion de la Membro-Sxtato.

La Komisiono ankaux povas fari raporton se gxi opinias ke, malgraux la plenumo de la kriterioj, ekzistas dangxero de ekscesa deficito en iu Membro-Sxtato.

4. La Komitato menciita en Artikolo 109C donas opinion pri la raporto de la Komisiono.

5. Se la Komisiono opinias, ke en Membro-Sxtato ekzistas aux povas ekesti ekscesa deficito, gxi prezentas opinion al la Konsilio.

6. La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono kaj kun atento al la eventualaj rimarkigoj de la koncerna Membro-Sxtato, decidas post gxenerala pritakso, cxu ekzistas ekscesa deficito.

7. Kiam la Konsilio decidas, konforme al paragrafo 6, ke ekzistas deficito, gxi adresas rekomendojn al la koncerna Membro-Sxtato por cxesigi tiun situacion en difinita templimo. Kun rezervo pri la dispozicioj de paragrafo 8, tiuj rekomendoj ne estas publikigitaj.

8. Se la Konsilio konstatas, ke en la preskribita templimo gxiajn rekomendojn ne sekvis efikaj agoj, gxi povas publikigi siajn rekomendojn.

9. Se Membro-Sxtato dauxrigas ne apliki la rekomendojn de la Konsilio, la Konsilio povas decidi admoni la koncernan Membro-Sxtaton, ke gxi faru, en difinita templimo, arangxojn por la malpliigo de la deficito kiun la Konsilio taksas necesa por rebonigi la situacion.

En tia kazo la Konsilio povas peti la koncernan Membro-Sxtaton prezenti en difinita templimo raportojn por ke gxi povu kontroli la adaptoklopodojn de tiu Membro-Sxtato.

10. La rajtoj procesi menciitaj en Artikoloj 169 kaj 170 ne povas esti uzataj en la kadro de paragrafoj 1 gxis 9 de cxi tiu Artikolo.

11. Kiom longe Membro-Sxtato ne plenumas decidon faritan laux paragrafo 9, la Konsilio povas decidi apliki aux eventuale pliakrigi unu aux plurajn el la jenaj demarsxoj:

La prezidanto de la Konsilio informas la Euxropan Parlamenton pri la faritaj decidoj.

12. La Konsilio tiom abrogas iujn aux cxiujn el siaj decidoj menciitaj en paragrafoj 6 gxis 9 kaj 11, kiom gxi opinias ke la ekscesa deficito en la koncerna Membro-Sxtato estas gxustigita. Se la Konsilio antauxe publikigas siajn rekomendojn, gxi publike deklaras, tuj kiam la decido laux paragrafo 8 estas abrogita, ke ne plu ekzistas ekscesa deficito.

13. La decidojn menciitajn en paragrafoj 7 gxis 9, 11 kaj 12 la Konsilio faras laux rekomendo de la Komisiono per plimulto de du trionoj de la vocxoj de siaj membroj ponditaj laux Artikolo 142, paragrafo 2, ekskluzive de la vocxoj de la reprezentanto de la koncernata Membro-Sxtato.

14. Pliaj dispozicioj pri la plenumado de la proceduro priskribita en cxi tiu Artikolo trovigxas en la Protokolo pri la proceduro okaze de ekscesaj deficitoj aneksita al cxi tiu Traktato.

La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la ECB, alprenas la konvenajn dispoziciojn kiuj anstatauxas tiun Protokolon.

Kun rezervo pri la aliaj dispozicioj de cxi tiu paragrafo, la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, fiksas antaux la 1a de januaro 1994 la detalajn regulojn kaj difinojn por la aplikado de la dispozicioj de tiu Protokolo.

Cxapitro 2

Mona politiko

Artikolo 105

1. La cxefa celo de la ESCB estas konservi prezostabilecon. Sen difekto al la celo pri prezostabileco, la ESCB subtenas la gxeneralajn ekonomiajn politikojn en la Komunumo por kontribui al la realigo de la celoj de la Komunumo difinitaj en Artikolo 2. La ESCB agas laux la principo de malferma merkata ekonomio kun libera konkurenco, favore al efika asignado de rimedoj kaj konforme al la principoj difinitaj en Artikolo 3A.

2. La fundamentaj taskoj de la ESCB estas:

3. La dua streketo de paragrafo 2 ne difektas la tenadon kaj administradon fare de la Membro-Sxtatoj de laborsaldoj en fremdaj valutoj.

4. La ESCB estas konsultata:

La ESCB povas, en la sferoj pri kiuj gxi kompetentas, submeti opiniojn al la kompetentaj institucioj aux organoj de la Komunumo aux al la naciaj instancoj.

5. La ESCB kontribuas al la bona plenumado de la politikoj de la kompetentaj instancoj rilate al prudenta voktado de la kreditinstitucioj kaj la stabileco de la financa sistemo.

6. La Konsilio povas, agante unuanime laux propono de la Komisiono, konsultinte la ECB kaj akirinte la konsenton de la Euxropa Parlamento, doni al la ECB specifajn taskojn en rilato kun la politikoj pri la prudenta voktado de la kreditaj kaj aliaj financaj institucioj, escepte de asekurentreprenoj.

Artikolo 105A

1. La ECB havas la ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de monbiletoj en la Komunumo. La ECB kaj la naciaj centraj bankoj rajtas emisii monbiletojn. La monbiletoj emisiitaj de la ECB kaj la naciaj centraj bankoj estas la solaj kiuj validas kiel legxaj pagiloj en la Komunumo.

2. La Membro-Sxtatoj rajtas emisii monerojn, kondicxe ke la ECB aprobas la emisian volumenon. La Konsilio povas, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la ECB, alpreni arangxojn por harmoniigi la nominalajn valorojn kaj la teknikajn karakterizojn de cxiuj moneroj destinitaj por cirkulado, kiom tio necesas por permesi ties bonan cirkuladon en la Komunumo.

Artikolo 106

1. La ESCB konsistas el la ECB kaj la naciaj centraj bankoj.

2. La ECB havas juran personecon.

3. La ESCB estas gvidata de la decidorganoj de la ECB, kiuj estas la Gvida Konsilio kaj la Direktoraro.

4. La Statuto de la ESCB estas fiksita en Protokolo aneksita al cxi tiu Traktato.

5. Artikolojn 5.1, 5.2, 5.3, 17, 18, 19.1, 22, 23, 24, 26, 32.2, 32.3, 32.4, 32.6, 33.1(a) kaj 36 de la Statuto de la ESCB povas modifi la Konsilio, agante aux per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la ECB kaj konsultinte la Komisionon aux unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la ECB. En ambaux kazoj necesas la konsento de la Euxropa Parlamento.

6. La dispoziciojn menciitajn en Artikoloj 4, 5.4, 19.2, 20, 20.1, 29.2, 30.4 kaj 34.3 de la Statuto de la ESCB alprenas la Konsilio agante per kvalifikita plimulto, aux laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la ECB aux laux rekomendo de la ECB kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Komisionon.

Artikolo 107

En uzado de la povoj kaj plenumado de la taskoj kaj devoj donitaj al ili per cxi tiu Traktato kaj la Statuto de la ESCB, nek la ECB nek nacia centra banko nek iu ajn membro de ties decidorganoj rajtas peti aux akcepti instrukciojn de institucioj aux organoj de la Komunumo, de registaroj de Membro-Sxtatoj aux de iu ajn alia organo. La institucioj kaj organoj de la Komunumo kaj la registaroj de la Membro-Sxtatoj devigas sin respekti cxi tiun principon kaj ne klopodi influi la membrojn de la decidorganoj de la ECB aux de la naciaj centraj bankoj en la plenumado de ties taskoj.

Artikolo 108

Cxiu Membro-Sxtato zorgas, ke plej malfrue je la dato de starigo de la ESCB gxia nacia legxaro, inkluzive la statuton de gxia nacia centra banko, estas akordigebla kun cxi tiu Traktato kaj la Statuto de la ESCB.

Artikolo 108A

1. Por plenumi la taskojn donitajn al la ESCB, la ECB, konforme al cxi tiu Traktato kaj laux la kondicxoj preskribitaj en la Statuto de la ESCB:

2. Reglamento havas gxeneralan karakteron. Gxi estas deviga en sia tuto kaj rekte aplikebla en cxiu Membro-Sxtato.

Rekomendoj kaj opinioj ne estas devigaj.

Decido estas deviga en sia tuto por tiuj al kiuj gxi estas adresita.

Artikoloj 190, 191 kaj 192 aplikigxas al la reglamentoj kaj decidoj de la ECB.

La ECB povas decidi publikigi siajn decidojn, rekomendojn kaj opiniojn.

3. En la limoj kaj laux la kondicxoj kiujn fiksas la Konsilio laux la proceduro de Artikolo 106, paragrafo 6, la ECB havas la rajton apliki al entreprenoj monpunojn aux kompulsopagojn pro nerespekto de gxiaj reglamentoj kaj decidoj.

Artikolo 109

1. Deroge de Artikolo 228 la Konsilio povas, agante unuanime laux rekomendo de la ECB aux de la Komisiono, konsultinte la ECB por atingi gxeneralan konsenton akordigeblan kun la celo de prezostabileco kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, laux la proceduro menciita en paragrafo 3 rilate la detalajn arangxojn, fari formalajn interkonsentojn pri kurzosistemo por la Ekuo rilate al ne-Komunumaj valutoj. La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la ECB aux de la Komisiono kaj konsultinte la ECB por atingi gxeneralan konsenton akordigeblan kun la celo de prezostabileco, fiksi, modifi aux malfiksi la centrajn kurzojn de la Ekuo en la kurzosistemo. La Prezidanto de la Konsilio informas la Euxropan Parlamenton pri la fiksado, modifado aux malfiksado de la centraj kurzoj de la Ekuo.

2. Se mankas kurzosistemo rilate al unu aux pluraj ne-Komunumaj valutoj en la senco de paragrafo 1, la Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono kaj konsultinte la ECB aux laux rekomendo de la ECB, formuli gxeneralajn gvidliniojn por la kurza politiko rilate al tiuj valutoj. Tiuj gxeneralaj gvidlinioj ne damagxas la cxefan celon de ESCB konservi prezostabilecon.

3. Deroge de Artikolo 228, se la Komunumo devas trakti kun unu aux pluraj Sxtatoj aux internaciaj organizoj interkonsentojn pri temoj de la mona aux valutkurza sistemo, la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono kaj konsultinte la ECB aux laux rekomendo de la ECB, decidas la arangxojn por la traktado kaj konkludado de tiaj interkonsentoj. Tiuj arangxoj certigas, ke la Komunumo esprimas unuecan starpunkton. La Komisiono plene enplektigxas en la traktadoj.

Interkonsentoj konkluditaj laux cxi tiu paragrafo estas devigaj por la institucioj de la Komunumo, la ECB kaj la Membro-Sxtatoj.

4. Kun rezervo pri paragrafo 1 la Konsilio, agante laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la ECB, decidas per kvalifikita plimulto pri la starpunkto de la Komunumo je internacia nivelo rilate al aferoj de aparta graveco por la Ekonomia kaj Mona Unio kaj unuanime pri gxia reprezentigxo konforme al la divido de kompetentoj preskribita en Artikoloj 103 kaj 105.

5. Sen difekto al la kompetento de la Komunumo kaj al Komunumaj interkonsentoj pri la Ekonomia kaj Mona Unio, la Membro-Sxtatoj povas trakti en internaciaj instancoj kaj konkludi internaciajn interkonsentojn.

Sekvo