Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj
Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj (2)
Cxapitro VIII
REGIONAJ INTERKONSENTOJ
Artikolo 52
- Nenio en cxi tiu Cxarto kontrauxstaras la ekziston de regionaj interkonsentoj aux organizajxoj por pritrakti tiajn aferojn rilatajn al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco kiuj estas celtrafe trakteblaj per regiona agado, kondicxe ke tiuj interkonsentoj aux organizajxoj kaj ilia agado harmoniu kun la Celoj kaj Principoj de Unuigxintaj Nacioj.
- La Membroj de Unuigxintaj Nacioj kiuj kontraktas tiajn interkonsentojn aux kiuj formas tiajn organizajxojn devas cxiel eble klopodi pace solvi lokajn disputojn, surbaze de tiuj regionaj interkonsentoj aux pere de tiuj regionaj organizajxoj, antaux ol prezenti ilin al la Sekureca Konsilio.
- La Sekureca Konsilio stimulas la evoluigon de la paca solvado de lokaj disputoj surbaze de tiaj regionaj interkonsentoj aux pere de tiaj regionaj organizajxoj, cxu je la iniciato de la koncernaj sxtatoj cxu sekve de transsendo fare de la Sekureca Konsilio.
- Cxi tiu Artikolo neniel limigas la aplikon de Artikoloj 34 kaj 35.
Artikolo 53
- La Sekureca Konsilio, se konvene, utiligas tiajn regionajn interkonsentojn aux organizajxojn por apliki kompulsajn rimedojn sub sia auxtoritato. Tamen, neniu kompulsa agado laux regionaj interkonsentoj aux per regionaj organizajxoj devas esti entreprenata sen rajtigo de la Sekureca Konsilio, kun escepto de rimedoj kontraux iu malamika sxtato laux la difino en paragrafo 2 de cxi tiu Artikolo, antauxviditaj en Artikolo 107 aux en regionaj interkonsentoj celantaj malebligi la renovigon de agresa politiko fare de tia sxtato, gxis la Organizajxo povos je peto de la koncernaj registaroj, alpreni la respondecon por preventi novan agreson de tia sxtato.
- La termino "malamiko sxtato", uzita en paragrafo 1 de cxi tiu Artikolo, indikas iun ajn sxtaton kiu, dum la Dua Mondmilito, estis malamiko de iu ajn subskribinto de cxi tiu Cxarto.
Artikolo 54
La Sekureca Konsilio devas cxiam esti plene informata pri iu ajn agado entreprenita aux planita surbaze de regionaj interkonsentoj aux fare de regionaj organizajxoj por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
Cxapitro IX
INTERNACIA EKONOMIA KAJ SOCIA KUNLABORADO
Artikolo 55
Kun la celo krei kondicxojn de stabileco kaj bonstato necesaj por estigi inter la nacioj pacajn kaj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto al la principo de egalaj rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto decidi pri si mem, Unuigxintaj Nacioj antauxenigas:
- la altigon de la vivnivelo, plenlaborecon kaj kondicxojn de ekonomia kaj socia progreso kaj disvolvigxo;
- la solvon de internaciaj problemoj de ekonomia, socia, publiksana aux simila karaktero; kaj internacian kunlaboradon pri kulturo kaj edukado; kaj
- universalan respekton al kaj observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por cxiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aux religio.
Artikolo 56
Cxiuj Membroj sin devontigas agadi, kun kaj aparte, en kunlaboro kun la Organizajxo por realigi la celojn formulitajn en Artikolo 55.
Artikolo 57
- La diversaj specialigitaj institucioj, starigitaj per interregistaraj interkonsentoj kaj havantaj, laux la difinoj de siaj statutoj, vastajn internaciajn respondecojn sur la ekonomia, socia, kultura, eduka, publiksana kaj similaj kampoj, devas esti rilatigitaj al Unuigxintaj Nacioj konforme al la reguloj de Artikolo 63.
- La institucioj tiel rilatigitaj al Unuigxintaj Nacioj, estas cxi-poste nomataj "specialigitaj institucioj".
Artikolo 58
La Organizajxo faras rekomendojn por la kunordigo de la politiko kaj agadoj de la specialigitaj institucioj.
Artikolo 59
La Organizajxo, se konvene, iniciatas traktadon inter la koncernaj sxtatoj por krei novajn specialigitajn instituciojn necesajn por realigi la celojn formulitajn en Artikolo 55.
Artikolo 60
La Gxenerala Asembleo, kaj sub ties auxtoritato la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiu por tiu celo havas la povojn formulitajn en Cxapitro X, respondecas pri la plenumo de la funkcioj de la Organizajxo formulitaj en cxi tiu Cxapitro.
Cxapitro X
LA EKONOMIA KAJ SOCIA KONSILIO
Konsisto
Artikolo 61
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio konsistas el kvindek kvar Membroj de Unuigxintaj Nacioj elektitaj de la Gxenerala Asembleo.
- sub rezervo de la reguloj de paragrafo 3, dek ok membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio estas elektataj cxiujare por periodo de tri jaroj. Membro eksigxanta estas tuj reelektebla.
- Je la unua elekto post kiam la nombro de membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio estos pliigita de dudek sep al kvindek kvar, dudek sep membroj estos elektitaj aldone al tiuj, kiuj estos elektitaj por anstatauxigi la naux membrojn kies ofica periodo finigxos je la fino de tiu jaro. La ofica periodo de naux el tiuj dudek sep aldonaj membroj finigxos je la fino de unu jaro, kaj la ofica periodo de naux aliaj membroj je la fino de du jaroj, laux arangxoj farotaj de la Gxenerala Asembleo.
- Cxiu membro de la Ekonomia kaj Socia Konsilio havas unu reprezentanton.
Funkcioj kaj Povoj
Artikolo 62
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari kaj iniciati studojn aux raportojn pri internaciaj aferoj sur la kampoj ekonomia, socia, kultura, eduka, publiksana kaj similaj, kaj povas fari rekomendojn pri iu ajn tia demando al la Gxenerala Asembleo, al la Membroj de Unuigxintaj Nacioj, kaj al la koncernaj specialigitaj institucioj.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari rekomendojn por antauxenigi la respekton al kaj la observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por cxiuj.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas prepari, por prezento al la Gxenerala Asembleo, projektojn de konvencioj pri aferoj sub sia kompetenteco.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas kunvoki, laux la reguloj fiksitaj de Unuigxintaj Nacioj, internaciajn konferencojn pri aferoj sub sia kompetenteco.
Artikolo 63
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari, kun iu ajn el la institucioj menciitaj en Artikolo 57, interkonsentojn kiuj difinas la kondicxojn laux kiuj tiu institucio estos rilatigita al Unuigxintaj Nacioj. Tiuj interkonsentoj estas aprobendaj de la Gxenerala Asembleo.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas kunordigi la agadon de la specialigitaj institucioj per konsiligxo kun ili, per rekomendoj al ili kaj per rekomendoj al la Gxenerala Asembleo kaj al la Membroj de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 64
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari lauxcelajn arangxojn por akiri regulajn raportojn de la specialigitaj institucioj. Gxi povas interkonsenti kun la Membroj de Unuigxintaj Nacioj kaj kun la specialigitaj institucioj por akiri raportojn pri la pasxoj faritaj de ili por la plenumo de gxiaj rekomendoj kaj de la rekomendoj de la Gxenerala Asembleo pri aferoj apartenantaj al la kompetenteco de la Konsilio.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas komuniki al la Gxenerala Asembleo siajn rimarkojn pri tiuj raportoj.
Artikolo 65
La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas liveri informojn al la Sekureca Konsilio kaj helpas gxin se gxi tion petas.
Artikolo 66
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio, en la efektivigado de la rekomendoj de la Gxenerala Asembleo, plenumas tiujn funkciojn kiuj estas sub gxia kompetenteco.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas, post la aprobo de la Gxenerala Asembleo, fari servojn kiujn petas Membroj de Unuigxintaj Nacioj aux specialigitaj institucioj.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio plenumas aliajn funkciojn kiuj estas difinitaj por gxi en aliaj partoj de cxi tiu Cxarto aux kiujn la Gxenerala Asembleo konfidas al gxi.
Vocxdonado
Artikolo 67
- Cxiu membro de la Ekonomia kaj Socia Konsilio havas unu vocxon.
- La decidoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio estas farataj per plimulto de la membroj kiuj cxeestas kaj vocxdonas.
Proceduro
Artikolo 68
La Ekonomia kaj Socia Konsilio starigas komisionojn por ekonomiaj kaj sociaj aferoj kaj por la antauxenigo de homaj rajtoj, kaj ankaux aliajn komisionojn kiuj necesas por la plenumo de gxiaj funkcioj.
Artikolo 69
La Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiam gxi konsideras aferon kiu aparte koncernas Membron de Unuigxintaj Nacioj, invitas tiun Membron partopreni, sen la rajto vocxdoni, en la diskuto.
Artikolo 70
La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari arangxojn por ebligi, ke reprezentantoj de la specialigitaj institucioj partoprenu, sen la rajto vocxdoni, en gxiaj diskutoj kaj en tiuj de la komisionoj starigitaj de gxi, kaj ke gxiaj reprezentantoj partoprenu en la diskutoj de la specialigitaj institucioj.
Artikolo 71
La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari lauxcelajn arangxojn por konsiligxo kun organizajxoj neregistaraj kiuj okupigxas pri aferoj sub gxia kompetenteco. Gxi povas fari tiajn arangxojn kun internaciaj organizajxoj kaj, kiam konvenas, kun naciaj organizajxoj post konsiligxo kun la koncerna Membro de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 72
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio decidas pri sia procedura regularo inkluzive de la maniero elekti sian Prezidanton.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio kunvenas lauxbezone, konforme al sia regularo, kiu enhavos preskribon por la kunvoko de la Konsilio se tion postulas la plimulto de gxiaj membroj.
Cxapitro XI
DEKLARCIO PRI NEAUxTONOMAJ TERITORIOJ
Artikolo 73
Tiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj kiuj havas aux kiuj alprenos respondecon administri teritoriojn kies logxantaro ankoraux ne atingis plengrade auxtonomecon rekonas la principon, ke la interesoj de la logxantoj de tiuj teritorioj estas superregaj. Ili akceptas kiel sanktan mision la devon antauxenigi gxis la limo de ebleco, en la kadro de la sistemo de internaciaj paco kaj sekureco starigita de cxi tiu Cxarto, la bonstaton de la logxantoj, kaj tiucele:
- respektante la kulturon de la koncernaj popoloj, certigi ilian politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson, justan traktadon kaj protektadon kontraux malbonuzo;
- evoluigi ilian kapablon administri siajn proprajn aferojn, atenti pri la politikaj aspiroj de la popoloj kaj helpi ilin iom post iom evoluigi siajn liberajn politikajn instituciojn, laux la apartaj cirkonstancoj de cxiu teritorio kaj gxiaj popoloj kaj laux iliaj diversaj stadioj de evoluo;
- plifirmigi la internaciajn pacon kaj sekurecon;
- antauxenigi pozitivajn arangxojn de evoluo, stimuli esplorojn, kaj kunlabori unu kun alia kaj, kiam konvenas, kun specialigitaj internaciaj institucioj, por efike realigi la sociajn ekonomiajn kaj sciencajn celojn formulitajn en cxi tiu Artikolo; kaj
- sendi regule al la Gxenerala Sekretario, por informo, en la kadro de la limoj necesigitaj de sekureco kaj konstituciaj konsideroj, statistikajn kaj aliajn teknikajn informojn rilatajn al ekonomiaj, sociaj kaj edukaj kondicxoj en la teritorioj pri kiuj ili respektive respondecas, escepte de tiuj al kiuj aplikigxas Cxapitroj XII kaj XIII.
Artikolo 74
La Membroj de Unuigxintaj Nacioj ankaux konsentas, ke ilia politiko koncerne la teritoriojn al kiuj cxi tiu Cxapitro aplikigxas, ne malpli ol koncerne iliajn proprajn metropolajn teritoriojn, devas bazigxi sur la gxenerala principo de bona najbareco en la sferoj socia, ekonomia kaj komerca, kun necesa atento al la interesoj kaj bonstato de la cetera mondo.
Cxapitro XII
INTERNACIA KURATORECA REGxIMO
Artikolo 75
Unuigxintaj Nacioj starigos, sub sia auxtoritato, internacian regximon de kuratoreco pro la administrado kaj kontrolado de teritorioj kiuj estos metitaj sub tiun regximon surbaze de postaj individuaj interkonsentoj. Tiuj teritorioj estas cxi-poste nomataj "teritorioj sub kuratoreco".
Artikolo 76
La fundamentaj celoj de la kuratoreca regximo, konforme al la Celoj de Unuigxintaj Nacioj difinitaj en Artikolo 1 de cxi tiu Cxarto, estas la jenaj:
- plifirmigi la internaciajn pacon kaj sekurecon;
- antauxenigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson de la enlogxantoj de la teritorioj sub kuratoreco; antauxenigi ankaux ilian lauxgradan evoluon al memadministrado aux sendependeco, kiel konvenas laux la apartaj cirkonstancoj de cxiu teritorio kaj de gxiaj popoloj kaj laux la libere esprimitaj aspiroj de la koncernaj popoloj kaj konforme al la preskriboj de cxiu kuratoreca interkonsento;
- stimuli la respekton al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por cxiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aux religio, kaj stimuli rekonon de la interdependeco de la popoloj de la mondo; kaj
- certigi egalan traktadon rilate sociajn, ekonomiajn kaj komercajn aferojn por cxiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj kaj iliaj sxtatanoj; kiel ankaux certigi por cxi-lastaj egalan traktadon en la administrado de justico, sen malutili al la atingo de la celoj supre formulitaj kaj kun rezervo pri la preskriboj de Artikolo 80.
Artikolo 77
- La kuratoreca regximo aplikigxos al tiuj teritorioj, en la sekvanta kategorioj, kiuj estos metitaj sub la regximon per kuratorecaj interkonsentoj:
- teritorioj nun sub mandato;
- teritorioj kiuj estos deprenitaj de malamikaj sxtatoj rezulte de la Dua Mondmilito; kaj
- teritorioj libervole metitaj sub la regximon fare de sxtatoj kiuj respondecas pri ilia administrado.
- Posta interkonsento difinos kiuj teritorioj, en la kategorioj supre menciitaj, estos metitaj sub la kuratorecan regximon, kaj laux kiuj kondicxoj.
Artikolo 78
La regximo de kuratoreco ne aplikigxos al la teritorioj kiuj farigxis Membroj de Unuigxintaj Nacioj, la rilatoj inter kiuj estas bazitaj sur la respekto al la principo de suverena egaleco.
Artikolo 79
La kondicxoj de kuratoreco por cxiu teritorio metota sub cxi tiun regximon, kiel ankaux iu ajn sxangxo aux amendo de tiuj kondicxoj, estas difinendaj per interkonsento inter la sxtatoj rekte koncernataj, inkluzive de la mandata potenco, se la teritorioj trovigxas sub mandato konfidita al Membro de la Organizajxo, kaj aprobendaj konforme al Artikoloj 83 kaj 85.
Artikolo 80
- Kun la escepto de tio, kio povos esti akceptita en individuaj kuratorecaj interkonsentoj, faritaj laux Artikoloj 77, 79 kaj 81, metantaj cxiun teritorion sub la kuratorecan regximon, kaj gxis tiuj interkonsentoj estos kontraktitaj, nenio en cxi tiu Cxapitro povos esti interpretata kiel sxangxanta en iu ajn senco, cxu rekte cxu nerekte, iun ajn rajton de iu ajn sxtato aux de iu ajn popolo aux la preskribojn de validaj intersxtataj aktoj en kiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj estas partioj.
- Paragrafo 1 de cxi tiu Artikolo devas ne esti interpretata kiel motivo por malfruigo aux prokrasto de la traktado aux subskribo de interkonsentoj por meti mandatajn kaj aliajn teritoriojn sub la kuratorecan regximon kiel antauxvidas Artikolo 77.
Artikolo 81
La kuratoreca interkonsento enhavos en cxiu kazo la kondicxojn, laux kiuj la teritorio sub kuratoreco estos administrata, kaj nomos la auxtoritaton kiu administros gxin. Tiu auxtoritato cxi-poste nomata "la administranta auxtoritato" povos esti unu aux pluraj sxtatoj aux la Organizajxo mem.
Artikolo 82
Kuratoreca interkonsento povas difini kiel strategian regionon aux strategiajn regionojn parton aux la tuton de la teritorio sub kuratoreco, al kiu la interkonsento aplikigxas, sub rezervo de iuj ajn specialaj interkonsento aux interkonsentoj faritaj laux Artikolo 43.
Artikolo 83
- Cxiuj funkcioj de Unuigxintaj Nacioj rilate al strategiaj regionoj, inkluzive la aprobon de la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj kaj de ilia sxangxo aux amendo, estos plenumataj de la Sekureca Konsilio.
- La fundamentaj celoj, formulitaj en Artikolo 76, validas por la popolo de cxiu strategia regiono.
- La Sekureca Konsilio, kun konsidero al la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj, kaj sub rezervo de la postuloj de sekureco, utiligos la helpon de la Kuratoreca Konsilio por plenumi la funkciojn de Unuigxintaj Nacioj laux la kuratoreca regximo rilate al politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj edukaj aferoj en la strategiaj regionoj.
Artikolo 84
La administranta auxtoritato devas zorgi pri tio, ke la teritorio sub kuratoreco kontribuu sian parton al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco. Tiucele la administranta auxtoritato povas uzi kontingentojn de volontuloj, faciligajn rimedojn kaj helpon de la teritorio sub kuratoreco en la plenumado de la devoj kiujn gxi cxi-koncerne akceptis rilate al la Sekureca Konsilio, kiel ankaux por la loka defendo kaj la konservo de lauxlegxa ordo en la teritorio sub kuratoreco.
Artikolo 85
- la funkcioj de Unuigxintaj Nacioj rilate al kuratoreca interkonsentoj por cxiuj regionoj kiuj ne estas difinitaj kiel strategiaj, inkluzive la aprobon de la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj kaj de ilia sxangxo aux amendo, estas plenumataj de la Gxenerala Asembleo.
- La Kuratoreca Konsilio, agante sub la auxtoritato de la Gxenerala Asembleo, helpas la Gxeneralan Asembleon plenumi cxi tiun funkciojn.
Cxapitro XIII
LA KURATORECA KONSILIO
Konsisto
Artikolo 86
- La Kuratoreca Konsilio konsistas el la sekvantaj Membroj de Unuigxintaj Nacioj:
- tiuj Membroj kiuj administras teritoriojn sub kuratoreco;
- tiuj el la Membroj, menciitaj per nomo en Artikolo 23, kiuj ne administras teritoriojn sub kuratoreco;
- toim da aliaj Membroj, elektitaj de la Gxenerala Asembleo por trijaraj periodoj, kiom necesas por ke la tuta nombro de membroj de la Kuratoreca Konsilio estu egale dividita inter tiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj kiuj administras teritoriojn sub kuratoreco kaj tiuj tion ne faras.
- Cxiu membro de la Kuratoreca Konsilio nomas unu speciale kvalifikitan personon por reprezenti gxin en la Konsilio.
Funkcioj kaj Povoj
Artikolo 87
La Gxenerala Asembleo, kaj sub gxia auxtoritato la Kuratoreca Konsilio, plenumante siajn funkciojn, povas:
- konsideri la raportojn submetitajn de la administranta auxtoritato;
- ricevi petskribojn kaj studi ilin konsiligxante kun la administranta auxtoritato;
- arangxi periodajn vizitojn al la respektivaj teritorioj sub kuratoreco ja tempoj konsentitaj kun la koncerna administranta auxtoritato; kaj
- entrepreni tiujn kaj aliajn agojn konforme al la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj.
Artikolo 88
La Kuratoreca Konsilio formulas demandaron pri la politika, ekonomia, socia kaj eduka progreso de la enlogxantoj de cxiu teritorio sub kuratoreco; kaj la administranta auxtoritato por cxiu teritorio sub kuratoreco en la kompetenteco de la Gxenerala Asembleo devas fari al la Gxenerala Asembleo cxiujaran raporton bazitan sur tiu demando.
Vocxdonado
Artikolo 89
- Cxiu membro de la Kuratoreca Konsilio havas unu vocxon.
- La decidoj de la Kuratoreca Konsilio estas farataj per plimulto de la membroj kiuj cxeestas kaj vocxdonas.
Proceduro
Artikolo 90
- La Kuratoreca Konsilio decidas pri sia procedura regularo, inkluzive de la maniero elekti sian Prezidanton.
- La Kuratoreca Konsilio kunvenas lauxbezone, konforme al sia regularo, kiu enhavos preskribon por la kunvoko de la Konsilio se tion postulas la plimulto de gxiaj membroj.
Artikolo 91
La Kuratoreca Konsilio utiligas, kiam konvenas, la helpon de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la specialigitaj institucioj rilate al demandoj kiuj apartenas al iliaj respektivaj kompetentecoj.
Cxapitro XIV
LA INTERNACIA KORTUMO
Artikolo 92
La Internacia Kortumo estas la cxefa jugxa organo de Unuigxintaj Nacioj. Gxi funkcias konforme al la aldonita Statuto, kiu bazigxas sur la Statuto de la Konstanta Kortumo de Internacia Justico kaj estas integra parto de cxi tiu Cxarto.
Artikolo 93
- Cxiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj estas, kiel tiaj, ankaux partioj de la Statuto de la Internacia Kortumo.
- Sxtato kiu ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj povas farigxi partio de la Statuto de la Internacia Kortumo laux kondicxoj decidotaj en cxiu kazo de la Gxenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio.
Artikolo 94
- Cxiu Membro de Unuigxintaj Nacioj promesas konformigxi al la decido de la Internacia Kortumo en iu ajn afero en kiu gxi estas partio.
- Se unu partio en afero ne plenumas la devojn kiuj koncernas gxin laux jugxo proklamita de la Kortumo, la alia partio povas sin turni al la Sekureca Konsilio, kiu povas, se gxi opinias tion necesa, fari rekomendojn aux decidi pri la rimedoj aplikotaj por efektivigi la jugxon.
Artikolo 95
Nenio en cxi tiu Cxarto malebligas al Membroj de Unuigxintaj Nacioj konfidi la solvon de siaj disputoj al aliaj tribunaloj laux interkonsentoj kiuj jam ekzistas aux kiuj povos esti kontraktitaj en la estonteco.
Artikolo 96
- La Gxenerala Asembleo aux la Sekureca Konsilio povas postuli de la Internacia Kortumo konsultan opinion pri iu ajn jura demando.
- La aliaj organoj de Unuigxintaj Nacioj kaj la specialigitaj institucioj, kiuj povas en iu ajn momento ricevi de la Gxenerala Asembleo tiucelan rajtigon, same tiel povas postuli konsultajn opinion de la Kortumo pri juraj demandoj kiuj starigxas en la kadro de ilia agadsfero.
Cxapitro XV
LA SEKRETARIATO
Artikolo 97
La Sekretariato konsistas el Gxenerala Sekretario kaj la oficistaro bezonata de la Organizajxo. La Gxeneralan Sekretarion nomas la Gxenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio. Li estas la cxefa administra funkciulo de la Organizajxo.
Artikolo 98
La Gxenerala Sekretario agas en tiu kvalito en cxiuj kunvenoj de la Gxenerala Asembleo, de la Sekureca Konsilio, de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio. Li plenumas cxiujn aliajn funkciojn kiujn konfidas al li tiuj organoj. La Gxenerala Sekretario faras cxiujaran raporton al la Gxenerala Asembleo pri la agado de la Organizajxo.
Artikolo 99
La Gxenerala Sekretario povas atentigi la Sekurecan Konsilion pri cxiu ajn afero, kiu laux lia opinio povas minaci konservon de la internaciaj paco kaj sekureco.
Artikolo 100
- Plenumante siajn devojn la Gxenerala Sekretario kaj la oficistaro devas nek peti nek ricevi instrukciojn de iu ajn registaro aux de iu ajn alia auxtoritato ekster la Organizajxo. Ili devas sin deteni de iu ajn ago malakorda kun ilia rolo de internaciaj funkciuloj kiuj respondecas nur al la Organizajxo.
- Cxiu Membro de Unuigxintaj Nacioj promesas respekti la ekskluzive internacian karakteron de la funkcioj de la Gxenerala Sekretario kaj de la oficistaro kaj ne klopodi ilin influi en la plenumado de iliaj taskoj.
Artikolo 101
- La oficistojn nomas la Gxenerala Sekretario laux regularo decidita de la Gxenerala Asembleo.
- Adekvata oficistaro estas dauxre disponigita al la Ekonomia kaj Socia Konsilio, al la Kuratoreca Konsilio kaj lauxbezone al la aliaj organoj de Unuigxintaj Nacioj. Tiu oficistaro estas parto de la Sekretariato.
- La decida konsidero en la dungo de oficistoj kaj en la difino de iliaj labor-kondicxoj, devas esti la neceso akiri la plej altajn gradojn de kapableco, kompetenteco kaj honesteco. Ankaux la graveco de enoficigado sur kiel eble plej vasta geografia bazo devas esti atentata.
Cxapitro XVI
DIVERSAJ PRESKRIBOJ
Artikolo 102
- Cxiu traktato kaj cxiu intersxtata interkonsento kontraktita de iu ajn Membro de Unuigxintaj Nacioj post la ekvalido de cxi tiu Cxarto estos kiel eble plej baldaux registrita cxe la Sekretariato kaj de gxi publikigita.
- Neniu partio de traktato aux intersxtata interkonsento, kiu ne estas registrita konforme al la reguloj de paragrafo 1de cxi tiu Artikolo povas alvoki tiun traktaton aux interkonsenton antaux iu ajn organo de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 103
En kazo de malakordo inter la devoj de la Membroj de Unuigxintaj Nacioj laux cxi tiu Cxarto kaj iliaj devoj laux iu ajn alia intersxtata interkonsento, iliaj devoj laux cxi tiu Cxarto superregas.
Artikolo 104
La Organizajxo gxuas sur la teritorio de cxiu Membro tiun juran kapablon kiun gxi bezonas por plenumi siajn funkciojn kaj atingi siajn celojn.
Artikolo 105
- La Organizajxo gxuas sur la teritorio de cxiu Membro tiujn privilegiojn kaj imunecojn kiujn gxi bezonas por atingi siajn celojn.
- La reprezentantoj de la Membroj de Unuigxintaj Nacioj kaj la oficistoj de la Organizajxo same tiel gxuas tiujn privilegiojn kaj imunecojn kiujn ili bezonas por sendepende plenumi siajn funkciojn rilate al la Organizajxo.
- La Gxenerala Asembleo povas fari rekomendojn kun la celo difini la detalojn de apliko de paragrafoj 1 kaj 2 de cxi tiu Artikolo aux proponi al la Membroj de Unuigxintaj Nacioj konvenciojn pro tiu celo.
Cxapitro XVII
TRANSIRAJ ARANGxOJ POR SEKURECO
Artikolo 106
Gxis la ekvalido de la specialaj interkonsentoj menciitaj en Artikolo 43 kiuj, laux la opinio de la Sekureca Konsilio, ebligas al gxi komenci la plenumadon de siaj respondecojn laux Artikolo 42, la partioj en la Kvarstata Deklaracio subskribita en Moskvo la 30an de Oktobro, 1943, kaj Francio konsiligxos, konforme al la reguloj de paragrafo 5 de tiu Deklaracio, unu kun la alia kaj lauxbezone kun aliaj Membroj de Unuigxintaj Nacioj kun la celo entrepreni kune, en la nomo de la Organizajxo, tiun agadon, kiu estos necesa por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
Artikolo 107
Nenio en cxi tiu Cxarto senvalidigas aux malebligas, rilate al iu ajn sxtato kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de iu ajn subskribinto de cxi tiu Cxarto, agadon entreprenitan aux permesitan, rezulte de tiu Milito, de la Registaroj kiuj respondecas pri tiu agado.
Cxapitroj 1 gxis 7
Cxapitroj 18 kaj 19