Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj
Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj (3)
Cxapitro XVIII
AMENDOJ
Artikolo 108
Amendoj al cxi tiu Cxarto ekvalidos por cxiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj kiam ili estos akceptitaj per vocxdono de plimulto de du trionoj el la membroj de la Gxenerala Asembleo kaj ratifitaj, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj, de du trionoj el la Membroj de Unuigxintaj Nacioj inkluzive cxiujn konstantajn membroj de la Sekureca Konsilio.
Artikolo 109
- Gxenerala Konferenco de la Membroj de Unuigxintaj Nacioj, kun la celo revizii cxi tiun Cxarton, povas kunveni je dato kaj loko fiksotaj per vocxdono de plimulto de du trionoj el la membroj de la Gxenerala Asembleo kaj per vocxdono de iuj ajn naux membroj de la Sekureca Konsilio. Cxiu Membro de Unuigxintaj Nacioj havos unu vocxon en la Konferenco.
- Cxiu sxangxo de cxi tiu Cxarto rekomendita de la Konferenco per vocxdono de plimulto de du trionoj ekvalidos tuj post kiam gxi estos ratifita, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj, de du trionoj el la Membroj de Unuigxintaj Nacioj, inkluzive de cxiuj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.
- Se tia konferenco ne estas kunveninta antaux la deka cxiujara sesio de la Gxenerala Asembleo post la ekvalido de cxi tiu Cxarto, propono gxin kunvoki estos metita en la tagordon de tiu sesio, kaj la konferenco kunvenos se tiel estos decidite per vocxdono de plimulto el la membroj de la Gxenerala Asembleo per vocxdono de iuj ajn sep membroj de la Sekureca Konsilio.
Cxapitro XIX
RATIFO KAJ SUBSKRIBO
Artikolo 110
- Cxi tiu Cxarto devas esti ratifita de la subskribintaj sxtatoj konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj.
- La ratifiloj devas esti deponitaj cxe la Registaro de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kiu informos pri cxiu depono cxiun subskribintan sxtaton kaj ankaux la Gxeneralan Sekretarion de la Organizajxo post kiam li estos nomita.
- Cxi tiu Cxarto ekvalidos ekde la depono de ratifiloj fare de la Respubliko de Cxinio, Francio, la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, la Unuigita Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando, kaj la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kaj fare de la plimulto de la aliaj subskribintoj. Protokolo pri la depono de la ratifiloj estos redaktita de la Registaro de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kiu sendos kopiojn de gxi al cxiuj subskribintaj sxtatoj.
- La sxtato kiuj subskribis cxi tiun Cxarton kaj kiuj ratifos gxin post gxia ekvalido farigxos Membroj-Fondintoj de Unuigxintaj Nacioj je la dato de la depono de iliaj respektivaj ratifiloj.
Artikolo 111
Cxi tiu Cxarto, kies cxina, franca, rusa, angla kaj hispana tekstoj estas egale auxtentikaj, restos deponita en la arkivo de la Registaro de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko. Konforme auxtentikigitaj kopioj estos senditaj de tiu Registaro al la Registaroj de la aliaj subskribintaj sxtatoj.
KIEL ATESTO la reprezentantoj de la Registaroj de la Unuigxintaj Nacioj subskribis cxi tiun Cxarton.
FARITA en la urbo San-Francisko la dudeksesan tagon de junio, en la jaro mil nauxcent kvardek kvin.
Cxapitroj 1 gxis 7
Cxapitroj 8 gxis 17