Unesko

Unesko

Organizo de Unuigxintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo

Oficiala teksto de Unesko laux kontrakto kun UEA


Kio estas Unesko?

Unesko estas unue idealo. Gxia konstitucio entenas jenon: "Cxar la militoj ekestadas en la homaj mensoj, same en la homaj mensoj estu pretigitaj la defendoj de la paco." Cxio entreprenata de Unesko celas al la idealo estigi pacon inter la popoloj de la mondo.

Unesko estas ankaux unu el la dek kvar organoj de la UN-sistemo, el kiuj cxiu havas difinitan kompetentecon. Gxi tamen diferencas de la ceteraj per la diverseco de siaj aktivecoj. Gxia nomo, UNESCO, estas siglo laux la anglajxo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization, t.e. Organizo de Unuigxintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo, kaj ecx tiu cxi vasta aro da homaj konoj ne spegulas la tuton de gxiaj respondecoj, kiuj inkluzivas plie la komunikadon kaj sociajn sciencojn.

Unesko konsistas el 186 Sxtatoj Membroj cxirkaux la tuta mondo, de la vastega Cxinio gxis la malgrandega Sanmarino. Cxiuj tiuj regnoj, vocxdone egalaj en al Gxenerala Konferenco de Unesko, decidas la programon de la Organizo kaj pagas por ke gxi realigxu.

La sidejo de Unesko estas unika arkitektura kompleto en Parizo: gxi estas instalita apud la Ejfelturo, en grupo da konstruajxoj konsistanta el sepetagxa Y-forma oficejaro cxe la Fontenoy-placo, konferencejo kun V-profila tegmento kaj el aldonaj kunvenejoj kaj oficejoj starantaj cxirkaux ses patioj (internaj kortoj) arangxitaj malsupre de vasta gazono. Laux japana gxardeno staras malpli granda konstruajxo kaj je 300m for, cxe la Miollis-strato, alia bloko sxirmas pli ol kvincent oficejojn. Verkoj de elstaraj artistoj de la dudeka jarcento ornamas la konstruajxon interne kaj esktere.

Unesko estas ankaux internacia sekretariejo en kiu laboradas anoj el 115* landoj kaj kiun estras Gxenerala Direktoro respondeca cxe la Gxenerala Konferenco. La sekretariejo entenas plimalpli 2 200 oficistojn, dejxorantojn, administrantojn kaj specialistojn pri fakoj tiel variaj kiel sismologio, financado de edukado aux familia planado. Unuj el ili laboras en la sidejo kaj aliaj en koncernaj lokoj aux en Uneskaj regionaj oficejoj, kiel Azia Oficejo pri Edukado en Bangkok, Afrika Oficejo pri Scienco kaj Teknologio, en Nairobi, Regiona Oficejo pri Kulturo kaj Komunikado, en Karacxi aux Latinamerika Regiona Centro pri Edukado al Plenagxuloj kaj Praktika Alfabetizado, en Meksikio.

Fine, Unesko ankaux gastigas aliajn homojn kaj instituciojn. Ili estas i.a. jen membroj de Uneskaj Naciaj Komisionoj el 128* landoj, jen scientistoj, auxtoroj, edukistoj kaj artistoj laborantaj por, aux rilate kun, Unesko, en 388* (588?) neregistaraj organizoj cxirkaux la mondo. Multaj el tiuj organizoj sxuldas sian ekziston al Unesko kaj, kompense, tiu cxi sxuldas al ili la eblecon aliri kaj profiti la mondajn intelekajn povofontojn.

Kion faras Unesko?

Sed centoj da miloj da homoj vidas Uneskon tra tio, kion gxi faras. Ili vidas gxin diverse, laux sia logxloko kaj laux sia vivmaniero. Ekzemple, al multaj afrikanoj Unesko signifas trejnadon de instruistoj, cxar tio cxi estas gxia plej ampleksa agado kaj tiukampe estas nun efektivigataj cx. 30* projektoj en la afrika kontinento sole. Al scientistoj Unesko povas aperi kiel la institucio, kiu starigis Euxropan Organizon pri Nuklea Esplorado kaj ties grandan alterngradientan protonan sinkrotronon en Gxenevo, aux kiel la auxtoritato, kiu kunordigas la laborojn de Interregistara Oceanografia Komisiono, kies bugxeto estas pluraj miloj da dolaroj. En la mensoj de multaj auxtoroj kaj eldonistoj Unesko estas la auxspicia potenco de Universala Kopirajta Komisiono, kiu ekde 1952 garantias protektadon kaj cxirkaumondan cirkuladon de la libroj signitaj per la simbolo © (¾), t.e. kopirajto.

Gxiaj celoj
Kiam la delegitoj cxe la Gxenerala Konferenco de Unesko decidas la dujaran programon, ili konsideras gxian agadon alimaniere. Zorgante pri vasta aro da projektoj havantaj pro unu propra tuja teknika celo, ili tamen povas konsideri ilin kiel rimedon por plenumi pli vastajn celojn: instigi internacian intelektan kunlaboradon (samtempe ilo kaj celo de la tuta agado de Unesko), akceli evoluadon asistante efektive Sxtatojn Membrojn kaj, sur morala kampo, iniciati favore al la paco, la homaj rajtoj kaj internacia interkompreno. Per tia laborado povas Unesko kontribui por krei la novan mondan ordon, kiun aspiras la tutmonda asocio.

Tamen, kio plej bone sugestas la rolon de Unesko en la nuna mondo, eble tio estas ties agado sur cxiuj kampoj de sia kompetenteco. Ne aserteblas, ke la sekvantaj ekzemploj estas kompleta bildo de la amplekso kaj komplekso de gxia laboro; ilia utilo estas nur ilustri al kiaj laboroj Unesko dedicxas sin cxiutage kaj al kio gxi strebas. Ili estas aparte signifaj en la plej ampleksa parto de la agado de Unesko, nome:

Edukado

Efektive, la edukado estis la cxefprioritato en 1946, kiam Unesko naskigxis kaj el la nova Organizo de Unuigxintaj Nacioj kaj el la dummilite kreita Konferenco de Aliancaj Ministroj pri Edukado.

Tiam gxia tuja tasko estis doni unuan helpon: disdoni librojn kaj materialon por restarigi la eduksistemojn detruitajn de la milito kaj reestabli ligojn inter la kleruloj de la tuta mondo.

Nun Unesko entreprenas pli vastajn agadojn. Cxar la rajto je edukado estas nun agnoskita kiel homa rajto, la atingenda celo estas malfermi cxie al cxiu homa estajxo aliron al la lernado. En multaj landoj tio cxi implicas krei lernejojn tie, kie neniuj jam ekzistas (tial Unesko konstante bezonas trejni instruistojn); aliloke la tasko estas reformi la edukadon, gxiajn strukturojn, metodojn kaj enhavon por plidemokratiigi gxin, ke gxi estu avantagxo por cxiuj, ne privilegio por kelkaj.

Dum la lasta kvarono de la dudeka jarcento fundamente sxangxigxis la edukaj bezonoj plenumendaj de la Sxtatoj Membroj kaj la rezultatoj atenditaj el la investoj.

La edukadaj elspezoj de iuj evolulandoj povas egali kvaronon de iliaj naciaj bugxetoj. Kaj en ili kaj en la industriigitaj landoj la edukado estas esenca konsistigajxo de la evoluiga procezo. La Sxtatoj, kiuj strebas sekvi la rapidan teknologian evoluadon rigardas al siaj eduksistemoj kiel al fontoj de tauxgaj homoj kapablaj tuj fronti problemojn, kiam - au ecx antaux ol - ili ekstaras. La edukada programo de Unesko por la jaroj 1977-78 difinis la celon per jenaj vortoj: "ebligi al la edukado pli efike kontribui por solvi la nunajn problemojn de la homaro".

Prioritato
Kvankam necesas tiucele atenti la tutajxon, la sxangxigo ne kauxzis, ke la Organizo cxesis agadi kiel en sia komenco. La unua efektiva Uneska projekto - en la Karaib-insuloj en 1946 - estis kampanji kontraux la analfabeteco; nun, kiam evidentigxis, ke nur gxenerala mobilizado por nacia agado sukcesos venki tiun plagon, la alfabetizo ankoraux estas, kaj devas resti, prioritata cxe Unesko. Same pri alia problemo, kies deveno trovigxas ekster la kompetenteco de Unesko: jam de 1950 kunlaboradas kun Agentejo de Unuigxintaj Nacioj pri Helpado kaj Laboroj por doni instruadon al la infanoj de la palestinaj rifugxintoj.

La alfabetizado dependas de naciaj klopodoj, kiujn Unesko povas partopreni. La zorgoj al la rifugxintoj necesigas pro specifeco internacian agadon: tiam la Membroj povas helpi la Organizon. Plej ofte ambaux agadoj interekvilibras; dum la mondo sxajnas malgrandigxi kaj la problemoj grandigxas, oni pli kaj pli tendencas al regiona kunlaboro, kies katalizilo estas ofte Unesko.

La edukado, rigardata nun kiel vivdauxra procezo, devas plenumi novajn bezonojn, servi novajn "klientojn" kaj efiki en novaj kondicxoj. Sed la novigado estas kostega kaj ne senriska. La kunlaborado kaj interlandaj intersxangxoj de informoj estas do prudentajxoj. Nu, tamen necesas, ke iu iniciatu ilin…

Pere de Azia Oficio pri Edukado, en Bangkok, - unu el la kvar tiaj regionaj oficejoj de Unesko - APEID (Azia Programo pri Eduknovigado por Evoluo) kunordigis la laborojn de naciaj institutoj en dek sep Sxtatoj Membroj laux maniero, kiu utilos kiel modelo al aliaj regionoj.

Unesko plenumas grandan parton de sia tasko okaze de gravaj kunvenoj kiel la konferenco de Afrikaj Edukministroj (MINEDAF), okazinta en Lagos komence de 1976, aux la 1-a konferenco de ministroj pri korpo-edukado kaj sporto, kiu kunvenigis reprezentantojn de 106 Unesko-Membroj en Parizon en 1976 kaj estis la unua tutmonda pasxo farita por ke la sporto ricevu gxustan lokon en la lernoprogramoj.

Planadaj misioj
Cxiujare la regionaj edukoficejoj de Unesko sendas en Sxtatojn Membrojn dekojn da misioj por mallongtempa planado. Ekzemple, kritike esplori eduksistemojn kaj pretigi programojn kaj projektojn, aux helpi plani pri ekstera financado.

Tia laboro lauxdifine estas amaskomunikado, sed la eduka kampo nepre estas tusxata de gxi, cxar Unesko ne povas funkcii kvazaux inter likimunaj septoj. La mondaj problemoj ne povas esti konsiderataj izolece; ili estas strikte ligitaj inter si. Tiu plurfaka alpasxo troveblas en la tuta agado de la Organizo.

Scienco

Paradokse, kvankam la scienco estas unu el la plej internaciaj homaj okupoj, gxiaj bonfaroj estas malegale dividitaj inter la nacioj. Unesko helpas korekti la misdividon precipe trimaniere.

Gxi penas progresigi la sciencan aferon entute, cxar sana scienca etoso povas bremsi senintelektuligxon. Gxi subtenas iajn fakojn, kiuj per siaj ecoj oblige efikas, kiam izolitaj naciaj agadoj estas kunordigeblaj. Trie, gxi helpas landojn evoluigi sian sciencan kapablon. Gxi, samtempe, gxenerale pristudas la sciencon en la nuna mondo, aparte atentante pri tiel etikaj konsideroj kiel la implicoj de la genetika teknologio.

Kiel ajn maltrankviligaj estas tiuj cxi problemoj, ili ja malpli gravas ol la malekvilibro de la laboruloj, kiuj trovigxas 90%-e en la industrilandoj. Pro tio cxi Unesko entreprenis agadon pri:sciencpolitika planado, kreado de speciala fundo por la esplorado kaj la eksperimenta evoluigo en Afriko, organizado de internaciaj intersxangxoj pri apliko de la scienco kaj de la teknologio al la evoluigo, organizado de regionaj konferencoj de ministroj laborantaj pri scienco kaj teknologio. Unesko ankaux funkcias kiel antauxenigilo de la scienco. Cxi-kampe gxi agadas pere de Internacia Konsilio de Sciencaj Unuigxoj (ICSU), kiun gxi subvencias per cx. 500 000 cxiun duan jaron. Gxi donas preskaux samvaloran sumon al Internacia Centro pri Teoria Fiziko, en Trieste (Italio), kiun gxi kune gvidas kun Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAEA). Tiu centro, kiu nun okupas sin ankaux pri aliaj fizikobrancxoj, akceptas cxiujare proks. 300* sciencistoj precipe el evolulandoj. Internacia centro pri fundamenta kaj aplika matematiko estas intalita samcele.

Centroj estas kreitaj en Latinameriko por fiziko, biologio, kemio, matematiko kaj informatiko; instituciretoj estas establataj en la arabaj sxtatoj, Azio kaj Afriko.

Oni taksas la donitajxekspluaton la tria plej granda industrio en la mondo: sciencokampe sole, 5* milionoj da esploristoj kaj ingxenieroj aperigas 2* milionojn da libroj kaj artikoloj cxiujare. Disponigi al cxiuj landoj tiun fluon da informoj estas la rolo de Monda Sciencinforma Sistemo (UNISIST), kiun Unesko ekestigis kaj kiu gvidas kursojn, stagxojn kaj seminariojn pri tiaj temoj kiel indekslingvajxoj, stokado, retrovosistemoj kaj informado pri kurantaj esploroj.

Entute, Unesko patronas cxiujare cx. sesdekon da duagradaj universitataj kursoj kaj dudek mallongdauxrajn kursojn pri scienco kaj ingxenierarto. Regionaj seminarioj estas arangxataj pri logxado, mangxajxofabrikado kaj sunenergio; cxiuj tiuj kampoj bezonas teknologian antauxenpusxon. Unesko partoprenis la organizon de du grandaj kongresoj pri sunenergio kaj de du forumoj pri bazaj energiproblemoj.

Gxi ekinteresigxis pri la ekologiaj sciencoj jam en la 50aj jaroj, kiam gxi ekesploris pri senakvaj zonoj. Tiam gxi asociis sin kun la gvidantoj de la vivmediprotekta movado kaj nun prirespondas la programon MAB - Man and the Biosphere, Homo kaj Biosfero -, kiu progresas en la kreado de internacia reto de biosferaj rezervejoj kaj, rilate kun Vivmedia Programo de Unuigxintaj Nacioj, en la apliko de integrita projekto pri senakvaj grundoj lancxota unue en la norda Kenjo. MAB estas dividita en 14 internaciajn projektojn laux diversaj temoj: tropikaj kaj subtropikaj arbarareoj; teraj, marbordaj kaj insulaj ekosistemoj en la mediteranea baseno; ekologiaj efikoj de grandskalaj irigacisistemoj; homa percepto de la urba cxirkauxumo.

La geologio ricevas grandigxantan atenton pro estonta malabundo de la fontoj de mineraloj. Studi la devenon kaj disecon de tiuj ricxofontoj estas la unua celo de Internacia Geologia Kunliga Programo (PICG), kune kun Internacia Unuigxo de Geologiaj Sciencoj (UISG); tiucele oni esploras sur kvar prioritataj kampoj: tempodifinaj metodoj kaj evoluo de la terkrusto; kvaternaro; geologia cxirkauxumo; energi- kaj mineraldevenoj. Prioritata estas ankaux studo pri geofizikoriginaj naturaj dangxeroj, interalie tertremoj kaj vulkanerupcioj. La sercxadon de rimedoj por prognozi tertremojn tre vigligis la Uneska internacia interregistara konferenco pri taksado kaj malpliigado de sismaj riskoj, kiu rolas kiel mejlosxtono.

Alispecan prognozon entenas Internacia Hidrologia Programo: efektive, unu el gxiaj celoj estas antauxdiri, kiel la grandakva regximo sxangxigxos postlonge pro homaj aktivecoj.

Uneska Interregistara Oceanografia Komisiono, kiu kunordigis Internacian Hindoceanan Ekspedicion inter 1959 kaj 1965, dedicxas sin nun al taskoj kiel la studo de la surpenigxo de profundakvo fore de la perua bordo, procezo rekte rilatanta kun la "fekundigo" de la supraj oceanoj tavoloj, dank' al kiu povas prosperi la fisxindustriegoj.

Fine, multforma scienca kaj teknologia helpo estas donata de Unesko al la evolulandoj. La ordinara priscienca budgxeto de Unesko balotata de Gxenerala Konferenco estas pli ol duobligita per kontribuo de Evoluiga Programo de Unuigxintaj Nacioj (UNEP) kaj de aliaj asistofontoj.

Kulturo

La kulturo estas kio faras nin tio, kio ni estas. Gxi estas esprimo de la nuno kaj ligo kun la pasinteco. Gxi donas al cxiu popolo gxian identecon, sed ankaux al cxiuj parencecon. La grandigxanta graveco de la kulturo en la Unesko-programoj lastajn jarojn spegulas, kiel multe la Sxtatoj Membroj interesigxas pri gxi.

La ideo, ke la kulturo apartenas pli vere al cxiuj ol al kelkaj selektitoj fonas la plej konatan tiukampan agadon de la Organizo, nome: gxiajn internaciajn kampanjojn por savi la monumentegojn, kiuj estas la kultura heredajxo de la tuta homaro.

Artistoj, ingxenieroj, arkeologoj, ekologoj estas varbitaj en la tuta mondo kaj milionoj da dolaroj estas kontribuitaj de landoj grandaj kaj malgrandaj por ke eku operacioj de senprecedenca kultursavo. La unua kampanjo lancxita en 1960 savis la artotrezorojn de dudek tri temploj en Nubio, submergotaj en la lago de la Asuxan-barajxo, kaj inkluzivis ankaux la transporton, sxtono post sxtono, de la gxemelaj temploj de Abu-Simbel gxis nova situo. Frue en 1977 estis finmalkonstruita pli ol dekdu monumentaj kompletoj translokotaj de la insulo Filae sur neinundeblan insulon. Similaj kampanjoj estas lancxitaj por la indonezia sanktejo de Borobudur, por la enterigxinta urbo Moengxodaro, en Pakistano, por Venecio, kiu sinkas en sian lagunon, kaj por la atena Akropolo minacata de la cxijarcenta poluo.

Unesko krome zorgas pri la studado, konservado kaj diskonigado de la kulturoj, cxu skribaj, cxu parolaj. Survojas nun longtempaj studoj pri: tradiciaj kaj nuntempaj aziaj kulturoj, araba kulturo, afrikaj kulturoj (kun i.a. projekto publikigi gxeneralan historion de Afriko), nuntempa latinamerika kulturo kaj euxropaj kulturoj.

Tre diverskultura literaturo estas konigata al vasta publiko per tradukprogramo: proks. 500* verkoj estas tradukitaj precipe en la anglan kaj francan el orientaj euxropaj kaj afrikaj lingvoj. Unesko ankaux organizas migrajn ekspoziciojn, patronas sondiskokolektojn, faciligas la publikigon de ilustritaj libroj pri moderna arto kaj aperigas proprajn revuojn, Cultures kaj Museum.

La arto cxiam transpasis la landlimojn kaj en la nuno sencxese kreskas kultura interpenetrigxo (kelkfoje gxis alarma grado kiel rilate la artajxokontrabandon). Internacia regularo do necesas kiel apogo por la streboj celantaj antauxgardi kaj plenvalorigi la kulturan heredajxon; Unesko ellaboris tial du internaciajn konvenciojn kaj ok rekomendojn al la Sxtatoj Membroj.

Kultura evoluigo
La tria granda agadsfero de Unesko estas la kultura evoluigo. Komprenu, ke la rolo de Unesko ne estas difini, kia estu la kulturo, kaj ecx malpli estas antauxenigi tian aux alian koncepton pri gxi. Cetere, pli kaj pli da registaroj ekopinias, ke la kulturo estas ilia propra afero, precipe depost la 1-a Uneska interregistara konferenco pri kulturpolitikoj, okazinta en Venecio en 1970. La cxefideo elstarinta el la konferenco estas, ke cxiu homo havas la rajton je kulturo kaj ke sekve estas registara devo ebligi aliron al gxi. Tiu ideo inspiris serion da regionaj konferencoj en Helsinki por Euxropo, en Jogjakarto por Azio kaj en Akro por Afriko: aliaj estas organizotaj por Latinameriko kaj Karaiboj kaj por la arabaj sxtatoj.

Unesko klopodas igi realajxo la rajton je kulturo helpante al la Sxtatoj Membroj formuli siajn politikojn tiuteme kaj favorante artan kreadon kaj kulturan komunikadon. De tiu klopodo fontas diversaj projektoj kiel studo pri la socia statuso de la artistoj aux cxiujaraj primuzikaj "tribunoj". Gxi ankaux strebas eduki la artistojn kaj ilian publikon arangxante eksperimentajn stagxojn kaj stimulante la trejnadon de kulturaj planantoj, administrantoj kaj organizantoj.

Efektive, la kulturo estas ne nur memoro kaj transdono de akiritajxoj, sed ankaux inventado kaj prisercxado de la estonteco. Konstatinte tion cxi oni kreis ene de Unesko Internacian fonduson por antauxenigi la Kulturon, kiu ekfunkciis en 1976. Tiu cxi fonduso, kiu ricevas libervolajn kontribuojn de diversaj fontoj, celas plikonsciigi pri la kultura dimensio de la evoluo helpante la establon de tauxgaj mekanismoj naciaj kaj regionaj.



* ne gxisdatigitaj cifroj kaj informoj (1979)

Sekvo