Renoma recenzisto de la tridekaj jaroj - Lajos Tarkony, asertis
ke Kalocsay estas "pilastro" de la Esperanta poezio. Fakte
lia influo travibris la tutan literaturon kaj lingvan teorion de
Esperanto. Dum pli ol kvarono de jarcento, Kalocsay inspiris kaj
gvidis la tutan literaturan mondon de Esperanto pere de tianoma
revuo kaj tianoma eldonejo. Liaj kriterioj farighis la normo, ankau
pere de la libro Parnasa Gvidlibro (1932), kiu restas referenco
konsultenda por seriozaj poetoj. Lia Strechita Kordo rangas
inter la du au tri plej elstaraj kolektoj de originala poezio en
la internacia lingvo. Liajn multnombrajn tradukojn oni konsideras
esti la pinto de tiu arto, liaj lingvikaj studioj ankorau staras
inter la plej vaste konsultataj hodiau, kaj lia flegado de nova
talento malfermis pordojn por dudeko da kontribuantoj kiuj alie
kashighus ombre au fordonus la esprimon de iliaj ideoj en Esperanto.
Naskita en 1911, Kalocsay studis Medicinon kaj poste farighis la
chefa kirurgo che grava Budapeshta hospitalo. Onidire li lernis
kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekklinighis al la unua kiam
li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, kiam oni
eldonis lian unuan originalan volumon poezian - Mondo kaj Koro,
legantoj kaj recenzantoj perceptis ke nova potenca vocho audighas
en la originala literaturo de la Internacia Lingvo. Plia jardeko
pasis antau la apero de Strechita Kordo. Chi tiu poemaro
estas ech pli matura kaj polurita vitrino por lia arta kaj teknika
majstreco. En sep cikloj Kalocsay kreas kelkloke pure lirikan, intiman
poezion kaj aliloke poezion por la tuta homaro, interpretante niajn
sopirojn eposspire. Samjare aperis Rimportretoj - spritaj
rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
En 1939 lia sekva poemaro - Izolo, estis eldon-preta, sed
ne povis disvastighi pro la milit-eksplodo. Fresha eldono finfine
atingis la merkaton en 1977 pere de UEA. En 1956, la jaron de la
hungara ribelo, Kalocsay rekreis verse iujn el la plej bone konatajn
fabelojn de Ezopo, en Ezopa Sagho. En 1971 La Kremo de
Kalocsay proponis al legantoj sortimenton el liaj pli fruaj
poemaroj, tiam elcherpitaj.
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvika teorio inkludas
la imponan Plena Gramatiko de Esperanto-n, ellaboritan kun
Gaston Waringhien, la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo,
kaj valoran poemon pri la poezia arto kiu aperis sub la pseudonimo
C.E.R. Bumy en Parnasa Gvidlibro, 1932 (dua eldono kompletigita
1968).
Ekde 1925 grego da elstaraj tradukoj aperis en la Esperantlingva
komunumo, kaj libre kaj revue. Kalocsay unuarangis, tradukante literaturajhojn
el pluraj lingvoj. Inter la titoloj estas: Johano la Brava
(de Petöfi), 1923; La Tragedio de l'Homo (de Madach),
1924 (reeldonita en 1965); Eterna Bukedo - poezi-antologio
tirita el 22 lingvoj en 1931; Romaj Elegioj (de Goethe),
1932; Hungara Antologio, 1933; Infero (de Dante),
1933; La Floroj de l'Malbono (de Baudelaire), 1957; Regho
Lear (de Shakespeare), 1966; Kantoj kaj Romancoj (de
Heine), 1969, and Libero kaj Amo (de Petoefi), 1970. La memorinda
partnereco kiun forghis Kalocsay kaj Gaston Waringhien kreante La
Parnasa Gvidlibro-n, revivighis brilefike en la Heine-a kaj
Baudelaire-a tradukoj.
La grupo de verkistoj kiuj formighis chirkau la revuo Literatura
Mondo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, renomighis kiel La
Budapeshta Skolo. Pere de la influo de ilia plej eminenta figuro
- Kalocsay, la verkado de chi tiu grupo montris ege superan teknikon
kaj pli diversan gamon de temoj ol tiuj de la plimulto de iliaj
antauirantoj. Kvankam romantismo estis la komuna motivo, ghi estis,
lau la vortumo de William Auld, "polurita romantismo".
Poezio en Esperanto perdis sian diletantecon. La elano kiun atingis
Kalocsaj kaj liaj kolegoj spronis la disrulighon literaturan, kaj
unuafoje la poezio en la internacia lingvo kompareblis favore kun
tio de la naciaj lingvoj. Sendube, la alveno de Kalocsay markis
novan limon en la evolua tajdo de la Esperantlingva kulturo.
Kalman Kalocsay mortis en 1976, instigante serion de panegiroj
kaj retrorigardaj artikoloj en la Esperanta gazetaro, je amplekso
kiun oni ne vidis post la morto de Zamenhof.