Literatura Galerio logo   Julio Baghy  
 
  biografieto  
 
Julio Baghy
 
  Auld  
Baghy
* biografio
Boulton
Kalocsay
Mihhalski
Szathmari
 
  Hejm'  
English version
DHTML-versio por 4-versiaj foliumiloj
 
 

Julio Baghy (1891 - 1967) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian senlacan laboron por la movado dum ses-jara milita kaptiteco en Siberio. Baghy estis emocie lirika interpretanto de tiu fundamenta homeco, kiu estas la komuna bazo de la internaci-lingva kolektivo. Pro tio li estas unu el la plej "esperantistaj" poetoj, kiun neesperantisto povas nur malfacile kompreni. Liaj poemoj estas melodiecaj kaj abundas je formoj propraj al Esperanto. Ilia ritmo dependas de la momenta inspiro. La materialo por lia poezio kaj prozo venas grandaparte el liaj spertoj dum la siberia militkaptitecon kiu rezultis de la unua mondmilito.

Lia unua poemaro aperis en 1922: Preter la Vivo, kiu estas ankau vershajne lia chefverko. Sekvis la poemaro Pilgrimo en 1926, kaj La Vagabondo Kantas, en 1933. La plej lirikeca estas la unua. En la lasta lia ritmo- kaj rim-abundo kovras mankojn de inspiro kaj de temanalizo. In 1966 aperis Chielarko, versa reverko de fabeloj de 12 popoloj. Lia lasta poemaro, Autunaj folioj, estis publikigita postmorte en 1970.

Baghy aperigis siajn novelojn en Dancu Marionetoj!, 1927; Migranta Plumo, 1929; Verdaj Donkihhotoj (kun unu romaneto), 1933; La Teatra Korbo, 1934; kaj en Koloroj, 1960, (tiam konsistanta nur el jam aperintaj). La noveloj kaj rakontoj de Baghy neniam havas tre komplikan framon. Ofte ili pli similas al skizoj. Lia tongamo iras de plej milda trankvilo, kun ia kompata sento por la homaj febloj, ghis plej satira karaikaturo, kie la autoro grimace prezentas la maljuston kaj la hipokritecon.

Estas momentoj de etike pravigita fajra eksplodo en la romanoj Viktimoj, 1925 (2-a eld. 1930) kaj Sur Sanga Tero, 1933, ambau temantaj pri lia siberia militkaptiteco. Ili reaperis unuvolume en 1971. Malpli sukcesa estas la satira romano Hura!, 1930, en kiu li skurghas la morojn de la tiutempa Europa socio. Baghy skribis daurigon de tiu romano, Insulo de Espero, malaperintan dum la dua mondmilito. La romano Printempo en la Autuno, 1931, estas iom tro patosa. Tamen ghi malkovras la manon de majstro kiu kompetente chizis la psikologion de la protagonistoj.

Baghy ankau ludis chefrole en la flegado de nova talento. Lia influo en la malmergigho de Eli Urbanova ekzemple, meze de la kvindekaj jaroj, legeblas fascinadetale en la lastatempe aperinta autobiografio de tiu poeto: Hetajro Dancas.

 
 
  SUPREN