|
|
Regiona notico: |
|
>lasta novaĵo: |
|
en 30/09/06: |
|
 |
Ago-Tago!!
En 24-a de Septembro ni historiskribis alian gravan ĉapitron pri nia esperantista
movado en Goiaso. Okazis la Unua Ago-Tago en Goiânia!
La
ĉefaj celoj estis disvastigi la internacian lingvon al tiuj kiuj estis
promenante trankvile sur la placo, kie estas la 'Foiro de la Suno'. La
Ago-Tago estis dum tiu foiro je la sesa posttagmeze ĝis la oka. George
estis tiu kiu proponis disvastigi tie. Ĉar laŭ li, la ŝanco trovi
homojn kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj kiuj certe estas scivolemaj
estas pli granda ol en aliaj lokoj. Ili jam promenas, manĝas kaj
babilas en tiu foiro, enmeti esperanton povos doni bonajn fruktojn. Eĉ kelkaj jam
aŭdis pri Esperanto, kaj ili povis demandi nin. Certe iuj esploros pri
la lingvo kaj estonte ankaŭ helpos kreski la movadon.
Sendube nia pionira agado estas farinda, oni devas fari ion similan
plejofte. Ĝi kvazaŭ politikista afero, fariĝis ekscitema al multaj personoj.
Surfote oni vidas niajn plej
eminentajn esperantistojn: Vero, George kaj Dilmá.
Vero menciis ke li faros esperantan kurson ĉe Ŝtata Universitato de
Goiaso (UEG), kompreneble tio estas alia interesa venko. Ni multe
gratulas lin pro tiu projekto instrui esperanton en Universitato, ni
esperas ke tiu laboro donu bonajn fruktojn kaj ke liaj gelernantoj
profitu la okazon koni la veran kialon de la lingvo internacia
Esperanto.
Partoprenis Ago-tagon: Rinalda, Allex, Joaquim Mariano, Hérculis, Vero, Dilmá kaj George.
Fakte nur esperanto havigas tiun specan renkotiĝon kvazaŭ ĉiuj estas fratoj unu de la aliaj. Laŭte
kriante oni diras: "Vivu Esperanto!"
|
|
en 21/08/06: |
|
Nia renkontiĝo estas prokrastita!
(Nosso encontro está adiado!) |
Surfote estas Georgo,
Raimundo kaj Ŝigeko
|
Bedaŭrinde ne estis elektro en Georga Domo hieraŭ (dimanĉo je la 6-a posttagmeze), eble pro la falo de arbo sur foston
apud lia domo, do pro tio oni ne povis spekti la faman filmon Gerda
Malaperis.
Se vi ne iris, vi ankoraŭ povos spekti ĝin kune kun ni iam (en la venonta monato, certe). Atendu novajn noticojn! |
|
en 14/08/06: |
|
Esperanta renkontiĝo kun Japanino |
Okazis la 13-an de Aŭgusto 2006 je la 8-a posttagmeze, en la restoracio Florentinos, renkontiĝo kun nia vizitantino el Japanio.
Multaj geesperantistoj aperis, laŭ mia kalkulo partoprenis 12. Ni eĉ gajnis interesajn librojn de ŝi! Vidu kelkajn fotojn dekstre. |
 |
|
en 12/08/06: |
|
2-a Renkontiĝo de JEGO!
(Segundo Encontro da JEGO!)
Okazos
en la 20-a de Aŭgusto 2006 je la 7-a posttagmeze la dua renkontiĝo organizita de JEGO. Ni
kalkulas je la ĉeesto de ĉiuj esperantistoj de Goiânia. Ne hezitu partopreni!
Acontecerá,
no dia 20 de agosto de 2006 às 19h, o segundo encontro esperantista organizado
pela JEGO (Organização dos Jovens Esperantistas de
Goiás, em português). Nós contamos com a
presença de todos os esperantistas aqui de Goiânia.
Ja
konfirmita estas nia renkontiĝo! Ĝi okazos en Georga Domo (Rua 27
nº75, Centro Goiânia-GO) en la venonta dimanĉo (20/08/2006)
je la 6-a posttagmeze. Tie oni spektos la filmon Gerda Malaperis!
Está confirmado nosso encontro! Ele acontecerá na casa do George (Rua 27 nº75, Centro
Goiânia-GO) no próximo domingo (20/08/2006) às 18h.
Lá a gente assistirá ao filme "Gerda Malaperis"!
|
|
en 11/07/06: |
|
Picumado en la venonta dimanĉo!
(Encontro na pizzaria no próximo domingo!) |
Okazos
en la venonta dimanĉo (16-an de Julio 2006) je la 7-a kaj duono
posttagmeze, esperanta renkontiĝo en la picejo "Scarolla" (Av.
Tocantins nº498 telefono: 3223-3200).
Tie oni povos babili kaj samtempe manĝi picojn. Tio estas sendube bona oportuno por tiuj kiuj ne konas esperanton.
Do venu kaj partoprenu!
|
Picumado!

|
Tradução do texto acima: |
Acontecerá no próximo domingo (16/07/06) às 19h30min um encontro esperantista na pizzaria "Scarolla" (Av. Tocantins nº498 fone: 3223-3200).
Lá poderemos conversar e ao mesmo tempo comer pizzas :-)
Essa é sem dúvida uma boa oportunidade para aqueles que não conhecem o esperanto.
Então venha e participe!
|
|
>aliaj regionaj novaĵoj: |
en 28/05/06 |
|
 |
RapidaKurso de Esperanto en "Mercado das Artes"
* laŭvorte "Merkato de l' Artoj" |
Organizita de Dilmá, la "Rapida Kurso de Esperanto" okazis
en la 27-a de Majo 2006 je 4-a p.t.m. ĝis 6-a p.t.m.
Ĝi estis granda lerno por ĉiuj kiuj restis tie. Fakte oni ne nur
devas
instrui Esperanton, sed ankaŭ fari ion ajn kun ĝi. Nur tiel la movado
kreskos. Observu ke la plimulto da eks-gelernantoj forlasis Esperanton
ĉar ili ne scias kiel kaj kie uzi, praktiki ĝin.
La
picumado, ĉiujare okazata en iu picejo, estas rekordo da
partoprenantoj. Tie oni vidas eĉ iun kiun neniam oni kutime renkontas en la
esperanta regula movado. Picumadoj estas bonaj ekzemploj ke ni povas
ŝanĝi nian malfeliĉan situacion. |
|
Monda notico: |
|
Bolivio ŝtatigas gason kaj petrolon |
|
Laŭ neatendita maniero, la
bolivia Unua de Majo estis signita per la okupo, per armeaj trupoj, en
la instalaĵoj de brazila entrepreno PETROBRAS en Bolivio. La agado, en
kiu partoprenis prezidanton mem Evo Morales, en unu el la rafinejo,
signis la komencon de la ŝtatigo de gaso kaj petrolo. Bolivia
vic-prezidanto, Álvaro Garcia, asertis ke la gelaborantoj de
energia ŝtata entrepreno Yacimientos Petrolíferos Fiscales
Bolivianos (YPFB) kaj militistoj komencis prenu sur sin la kontrolon de
56 petrolaj instalaĵoj. Antaŭ nelonge, COB (Central Obrera Boliviana)
unu el la ĉefaj politikaj fortoj soci-politikaj plendis pro la
malmultaj progresoj de la registaro pri la ŝtatigo de la naturaj
rimedoj. Paralele kun la mobiliziĝoj okaze de la Unua de Majo,
alvokitaj de MAS ( Movimento ao Socialismo) - partio de prezidanto Evo
Morales - COB estis alvokinta mobiliziĝon por forpeli "la negacion de
Evo Morales elpeli la transnaciajn entreprenojn, ŝtatigi sen
monkompenso la gason kaj la petrolon kaj ĉesigi la regadon de
nov-liberalismo kaj posedantoj de teroj". Ankoraŭ ne eblas mezuri la
impakton de la decido de la bolivia registaro en la rilatoj kun COB,
kiuj kune kun la multnaciaj entreprenoj estis surprizitaj pro la
dekreto.
La brazila registaro estis surprizita kaj alvokis
kunsidon matene de la 2a de Majo, marde, por taksi la decidajn agojn.
La brazilaj amas-komunikiloj kaj la dekstraj fortoj jam montris
indicojn ke ili esploros la okazintaĵon por postuli de la brazila
registaro ian reprezalion. La situacio kliniĝas esti pli kompleksa ĉar
tuj post la dekreto, Evo Morales promesis ŝtatigi ĉiujn naturajn
rimedojn de la lando. "Ni estas komencantaj ŝtatigi la hidrokarbonojn.
Morgaŭ estos la minekspluatado kaj la arbaraj rimedoj. Temas pri ĉiuj
naturaj rimedoj".
|
El cmi brasil |
|
|