Esperantigis : William John DOWNES
Laŭ la pli kutima melodio (MENDELSSOHN)
|
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE (kun ŝanĝetoj)
Laŭ la pli kutima melodio (MENDELSSOHN)
|
Fonto : AK 42 (= Ad 205)
Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!
Pro kompat' pekulojn Di'
Repacigas nun kun Si!"
Homoj tra la tuta ter',
Resonigu tra l' eter'
L' anĝel-kanton pri la ven'
De la Beb' en Betlehem'!
Krist', eterne la Sinjor',
Adorata en la glor',
Je la horo de destin'
Ido de la Virgulin';
Karne vualita Li
Estas homiĝinta Di',
Inter ni kun sava cel'
Venis Li, Emanuel'.
Li, ĉiela Princ' de Pac',
Li, la suno de justec'
Grace donas al l' anim'
Lumon, vivon, preter lim'.
Venis Li de Sia trono,
Ke ne devu morti homo,
Sed ke li naskiĝu por
Vivo en eterna glor'.
|
Fonto : HE 37 (= EH 22)
Kantas anĝelara ĥor'
"Inter homoj Di-favor'!:
Paco venas al la ter',
Por pekuloj nov-esper'!
Tial ĝoju tut-homar'
Per triumfa laŭd-kantar',
Sonas la anĝela kri':
"Jen naskiĝis Krist' por vi".
Estu do al li ador',
De eterne la Sinjor';
Ĉar la Sankta Virgulin'
En la mondon naskis lin;
Jen por ni homiĝis Di',
Enkarniĝis la Mesi'!
Venis li Emanuel',
Al la tero el ĉiel'.
Jen la Princ' de Paco nun,
De Justeco vera Sun',
Lumon, sanon, portas li
Al homaro tie ĉi;
Sian gloron cedis Li,
Ke sin montru am' de Di',
Renaskiĝon donas li,
Por ke ĉiam vivu ni.
|