RESUREKTO
|
Originalo : Αναστασεως ημερα
(Anastáseôs himéra)
Angla pont-versio : The Day of Resurrection!
Verkis (greke) : JOHANO de Damasko, ĉ. 750
Angligis : John Mason NEALE, 1853
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Fonto : AK 68 (= HE 64, Ad 327)
La tago releviĝa! Ho mond' kun laŭta kri'
Proklamu vi la Paskon de ĝojo kaj de Di'.
De morto al vivado, de tero al ĉiel',
Nin kondukadis Kristo triumfe al la cel'.
El peko kaj malbono puriĝu ĉiu kor',
Por ke ni vidu Kriston en releviĝa glor';
Por ke “Bonvenon” lian finfine aŭdu ni;
Kaj ĝin aŭdinte, kantu kun laŭta venkokri'.
Ĉielo, jubiladu; kaj tero, ĝoju vi;
La tuta mondo festu kun ĉio ajn en ĝi:
La Universo kantu en gaja melodi'!
Ĉar releviĝis Kristo, senfine laŭdu ni.
Melodio : ELLACOMBE
Anonima, unuafoje aperis en
Gesangbuch der herzoglichen Wirtembergischen katholischen Hofkapelle, 1784
MIDI TCH