La origino
de Andaj Ondoj
Ĵus stariginte Lingvan Fondaĵon Santos kaj
Kalvo, kaj ĉeestonte la Budapeŝtan Universalan Kongreson en 1983,
S-ino Leonor Kalvo i Feijoo kaj ĉi-redaktanto decidis krei Andajn
Ondojn, kiel la oficialan organon de nia Fondaĵo por pli efike
komunikiĝi kun nia membraro.
Ekde la komenco ĝi estis planita kiel kvaronjara
revuo kun komplementaj Monataj Leteroj al niaj legantoj, kaj
ĝi verdire havis duoblan internacian lanĉon, unue en Zaragozo,
Hispanio, dum la 43a Hispana Kongreso de Esperanto kaj due dum
la 68a UK en Hungario, kvin tagojn poste.
La nomon Andaj Ondoj sendube flustris al ni
en la orelon iu Anda Muzo kaj ekde tiam Ĝi ankaŭ inspiris al
ni sennombrajn kaj ĉiaspecajn artikolojn per kiuj ni fervore
provis revigligi ĉe ni la Esperantan entuziasmon kaj faris nian
plejeblon fidele prezenti la Kolombian Esperanto-Movadon al la
mondo dum la 80-aj jaroj.
Feliĉe ĝi estis varme akceptita ĉie ajn, kien
ĝi alflugis, kaj havigis al ni gravegajn kaj neforgeseblajn geamikojn
en ĉiuj anguloj de Ameriko kaj ankaŭ sur la ceteraj kontinentoj.
Ekde 1990 ĝis februaro 1996, kiam okazis la
3a Tuta-Americo Kongreso de Esperanto, TAKE, en Kostariko, ĝi
estis la oficiala organo de "Esperanto en Kolombio", estrita de nia forpasinta amiko Santiago Alvarez-Gutiérrez.
Poste, ŝulde al niaj komenciĝantaj kaj laŭgrade
pligrandiĝantaj personaj financaj problemoj, ni devis ĉesigi
ĝian aperigon ĝis post la 4a Tutamerika Kongreso en Bogoto, kiam
feliĉe la tiama Prezidanto de KEL, S-ro Rubén Torres, prenis
la iniciativon revivigi ĝin surrete, sub la Redaktoreco de S-ro
Edwin Vargas, kaj faris ĝin la oficiala organo de Kolombia Esperanto-Ligo.
Ni mem en la jaro 2000 provis repreni ĝian
Redaktorecon, sed superŝarĝitaj de diversspecaj malhelpoj, devis
prokrasti ĉion ĝis nun, kiam ni ĵus reakceptis la Prezidantecon
de KEL, kaj transdoninte niajn entreprenojn al la kreditoroj,
ni sukcesis almenaŭ trionigi niajn proprajn ŝuldojn, tiamaniere,
ke ni denove kalkulas je iom pli da paco, tempo kaj energio,
kvankam neniom da mono, por dediĉi al nia plej amata afero: Esperanto!
|
El origen de Andaj Ondoj (Ondas andinas)
Apenas comenzando la Fundación Lingüística Santos y Calvo, y acercándose el Congreso
Universal en Budapest en 1983, la Sra. Leonor Calvo i Feijoo
y este redactor decidieron crear Andaj Ondoj como órgano oficial
de nuestr fundación para comunicarse más eficientemente con nuestros
miembros.
Desde el comienzo fue planeada como revista trimestral con Cartas Mensuales
complementarias a nuestros lectores, y realmente tuvo doble lanzamiento
internacional, primero en Zaragoza, en el 43º Congreso Hispano
de Esperanto y luego en Hungría, 5 días después.
El nombre Andaj Ondoj sin duda nos lo susurró en la oreja alguna Musa Andina
y desde entonces también nos inspiró un sin número y de
toda clase de artículos mediante los cuales tratamos fervorosamente
de revivir en nosotros el estusiamo de Esperanto, e hicimos lo
más posible en presentar el Movimiento Colombiano de Esperanto
al mundo en los años '80.
Por fortuna, éste fue calurosamente aceptado en todo lado a donde volamos, y
tuvimos a nuestros más importantes e inolvidables amigos en todo
rincón de América, y también en los demás continentes.
Desde 1990 hasta febrero de 1996, cuando ocurriió el 3er Congreso de Esperanto
de Toda América, TAKE, éste fue el órgano oficial de Esperanto
en Colombia, dirigido por nuestro desaparecido amigo Santiago
Álvarez Guitiérrez.
Luego, debido a nuestros iniciales y poco a poco agrandados problemas personales
financieros, debimos cesar su aparición hasta después del 4º
TAKE en Bogota, cuando por fortuna el entonces presidente de
KEL, Sr. Rubén Torres, tomó la iniciativa de revivirlo por Internet,
bajo la redacción del Sr. Edwin Vargas, e hizo de éste el órgano
oficial de la liga Colombiana de Esperanto.
Nosotros mismos en 2000 tratamos de retomar la redacción, pero la sobrecarga
de distintos obstáculos, hicieron aplazar todo hasta ahora cuando
recién reaceptamos la Presidencia del KEL, y entregando nuestros
negocios a los acreedores logramos al menos hacer un tercio nuestras
propias deudas, así que de nuevo contamos con un poco más de
paz, tiempo y energía, aunque nada de dinero, para dedicarnos
a nuestro más amado asunto: ¡Esperanto! |