§ 35.
Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. - Mi trinkis
teon kun kuko kaj konfitaĵo. - Akvo estas fluidaĵo. - Mi ne volis
trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.
- Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj
sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj
aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. - La acideco
de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon.
- Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. - La alteco de
tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam
prenas kun mi multon da pakaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn
kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili
ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita
frandaĵo. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.
- Lia heroeco tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵo de la lago
estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj.
- Mi vivas kun li en granda amikeco.
| kuko |
torta
|
| konfiti |
confitar |
| fluida |
fluido, fluida |
| suspekti |
sospechar |
| acida |
ácido, ácida |
| vinagro |
vinagre |
| sulfuro |
azufre |
| azoto |
nitrógeno |
| gusto |
sabor |
| alta |
alto, alta |
| naturo |
naturaleza |
| paki |
empakar |
| ĉemizo |
camisa |
| kolo |
cuello |
| cetera |
demás, restante |
| tolo |
tela |
| glacio |
hielo |
| frandi |
golosinear |
| heroo |
héroe |
| plaĉi |
gustar |
| lago |
lago |
| kovri |
cubrir |
| naĝi |
nadar |
| folio |
hoja |
§ 36. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.
- Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj
N. hodiaŭ vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn
geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altaro. - La patro de
mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro
estas la bopatro de mia edzino. - Ĉiuj parencoj de mia edzino
estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia
fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj)
estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj
la nevinoo de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu
kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.
- La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. - Li ne
estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj
de reĝo estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.
- Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido - nematura koko, bovido
- nematura bovo, birdido - nematura birdo.
| ge |
los dos sexos reunidos; p. ej.
patro: padre
gepatroj: los padres (padre y madre);
mastro: amo
gemastroj (amo y ama)
|
|
gratuli |
felicitar |
| altaro |
altar |
| doktoro |
doctor |
| pra |
primitivo, antepasado |
| id |
hijo, descendiente; p. ej.
bovo: buey
bovido - ternero;
Izraelo Israel
Izraelido
Israelita |
| hebreo |
judío |
| ĉevalo |
caballo |
§ 37.
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. - Ĉiuj
loĝantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli
ruzaj, ol vilaĝanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj
saĝa reĝo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro
estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn,
sed ne sufiĉe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj
estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo,
estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta
kaj naiva provincano. - La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj,
la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu
religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj
soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj ŝuojn.
- La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn,
seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Ŝteliston neniu lasas en sian domon. - La kuraĝa
maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto
simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn:
kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La
riĉulo havas multe da mono. - Malsaĝulon ĉiu batas. - Timulo
timas eĉ sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo.
- Preĝu al la Sankta Virgulino.
| an |
habitante, miembro; p. ej
regno: estado
regnano: ciudadano;
Bogoto Bogotá
bogotano: bogotano
|
| regno |
estado |
| vilaĝano |
de un pueblo |
| provinco |
provincia |
| severa |
severo, severa |
| justa |
justo, justa |
| polico |
(la) policía |
| sufiĉe |
suficiente |
| Kristo |
Cristo |
| Franco |
Francés |
| konfesi |
confesar |
| religio |
religión |
| regimento |
regimiento |
| boto |
bota |
| ŝuo |
zapato |
| lasi |
dejar, permitir |
| droni |
hundir |
| verki |
escribir (obras literarias) |
| ul |
persona caracterizada por...; p. ej.
avara: avaro, avara
avarulo un avaro;
bela
bello, bella
belulo un hombre bonito |
| eĉ |
aun, hasta |
| ombro |
sombra |
| preĝi |
rezar |
| virga |
virgen |
§ 38.
Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke
da seĝetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.
- Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi
estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta,
kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. - En somero ni
trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo
kaj dormetas. - Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al
nia domo. - Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. - Kun bruo
oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton.
Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo
metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis,
kion fari, - Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.
- Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj
Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo),
Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo),
Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).
| densa |
denso, densa
|
| brui |
hacer ruido |
| kaleŝo |
calesa, berlina |
| pluvo |
lluvia |
| pafi |
disparar |
| ĉj, nj |
diminutivo afectivo de nombres masculinos (ĉj) y femeninos (nj) |
§ 39.
En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis;
tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paliĝis de
timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. - Li fianĉiĝis kun fraŭlino
Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos
en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj
estontaj bogepatroj. - Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis.
- Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.
- Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. - Ŝi edziniĝis
kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia
persono. - En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. -
Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Li venigis al si
el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura
morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn
de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon
sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon,
kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. - Sidigu
vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! - La junulo aliĝis al nia militistaro
kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.
koto |
barro
|
broso |
cepillo |
ruĝa |
rojo, roja |
| honti |
avergonzarse |
| solena |
solemne |
| infekti |
infectar |
| printempo |
primavera |
| relo |
riel |
| rado |
rueda |
| pendi |
pender |
| ĉapo |
gorro |
| vento |
viento |
| blovi |
soplar |
| kapo |
cabeza |
| branĉo |
rama |
§ 40. En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du
pafojn. - La pafado daŭris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo.
- Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al
loko. - Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado
lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan,
sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, - Li kantas tre belan kanton.
- La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon.
- Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. - La domo,
en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas,
estas preĝejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto
konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas
cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo;
skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Skatolo,
en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu
oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo
sidis brulanta kanndelo. - En la poŝo de mia pantalono mi portas
monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli
grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loĝas en
Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
| surprizi |
sorprender
|
| laca |
cansado, cansada |
trompi |
engañar |
| fulmo |
rayo |
| ŝviti |
sudar |
| bani |
bañar |
| magazeno |
revista |
| vendi |
vender |
| cigaro |
cigarro |
| tubo |
tubo |
| fumo |
humo |
| ing |
indica el objeto que se introduce parcialmente en...; p. ej.
kandelo: vela
kandelingo:
candelero |
| skatolo |
caja |
| pantalono |
pantalón |
| surtuto |
sobretodo, abrigo. |
| brako |
brazo |
§ 41.
Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.
- Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne ĉiu kreskaĵo estas
manĝebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj
estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeliĉon,
ĉar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion
tute nekredeblan. - Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble,
ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar
mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. - Li estas homo ne
kredinda. - Via ago estas tre laŭdinda. - Tiu ĉi grava tago restos
por mi ĉiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema,
sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema
kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas
tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn
rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo,
pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon.
- Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia
vesto. - Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.
| ŝtalo |
acero
|
| fleksi |
doblar |
| vitro |
vidrio |
| rompi |
romper |
| laŭdi |
alabar |
| memori |
recordar |
| ŝpari |
ahorrar |
| bagatelo |
bagatela |
| venĝi |
vengar |
| eksciti |
excitar |
| er |
uno de muchos objetos de la misma clase; p. ej.
sablo: arena
sablero :grano de
arena |
| polvo |
polvo |
| fajro |
fuego |
| eksplodi |
explotar |
| pulvo |
pólvora |
§ 42.
Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan
aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.
- Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin.
- Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn
angulojn de la ĉambro. - Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj
redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.
- La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris
al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! - El la tri leteroj
unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua:
al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro
D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. -
Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas
facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco,
sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana,
malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta,
malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro,
sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo,
sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana,
malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo,
sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista,
sanilista, malsanulista k. t. p.
| atingi |
alcanzar, lograr
|
| rezultato |
resultado |
| ŝiri |
desgarrar |
| peco |
pedazo |
| moŝto |
título de cortesía |
| episkopo |
obispo |
| grafo |
conde |
| difini |
definir |
|