Ekzercaro Esperanto :: Esperanto Colombia.
Esperanto Colombia
Esperanto Colombia 100 años

Inicio: Página principal Esperanto Colombia.
Historia y actualidad de Esperanto en el mundo y en el país.
Juega, ríe, diviértete con Esperanto y aprende.
Aprende Esperanto, conoce los cursos y descubre por qué es tan fácil.
Las listas de Internet en Colombia y en el mundo.
Compare y elija qué idioma hablar entre Esperanto y...
Información sobre Colombia. Informado pri Kolombio.
Conoce cómo recorrer el mundo sin pagar hospedaje y hablando Esperanto.
Conozca dónde se concentran los que hablan Esperanto
Publicaciones: Andaj Ondoj, privortaj studoj, artículos...
Congreso Nacional de Esperanto. Bogotá 2005.
Conoce páginas sobre Esperanto en Internet
Contáctenos: quejas, sugerencias, informes...

Ekzercaro Esperanto

Ekzercaro

Grupo de ejercicios

§ 35.

Vi parolas sensencajhon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajho. - Akvo estas fluidajho. - Mi ne volis trinki la vinon, char ghi enhavis en si ian suspektan malklarajhon. - Sur la tablo staris diversaj sukerajhoj. - En tiuj chi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidajho. - La acideco de tiu chi vinagro estas tre malforta. - Mi manghis bongustan ovajhon. - Tiu chi granda altajho ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajho. - Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo. - Glaciajho estas dolcha glaciigita frandajho. - La richeco de tiu chi homo estas granda, sed lia malsagheco estas ankoraw pli granda. - Li amas tiun chi knabinon pro shia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre plachis al mi. - La tuta suprajho de la lago estis kovrita per naghantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajhoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.

kuko
torta
konfiti confitar
fluida fluido, fluida
suspekti sospechar
acida ácido, ácida
vinagro vinagre
sulfuro azufre
azoto nitrógeno
gusto sabor
alta alto, alta
naturo naturaleza
paki empakar
chemizo camisa
kolo cuello
cetera demás, restante
tolo tela
glacio hielo
frandi golosinear
heroo héroe
plachi gustar
lago lago
kovri cubrir
naghi nadar
folio hoja

§ 36.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaw vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianchoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Chiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve shia frato estas mia bofrato, shia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevinoo de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaw la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de regho estas reghidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, char ili devenas de Izraelo. - Chevalido estas nematura chevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.

ge
los dos sexos reunidos; p. ej.
patro: padre
gepatroj: los padres (padre y madre);
mastro: amo
gemastroj (amo y ama)

gratuli
felicitar
altaro altar
doktoro doctor
pra primitivo, antepasado
id hijo, descendiente; p. ej.
bovo: buey
bovido - ternero;
Izraelo Israel
Izraelido Israelita
hebreo judío
chevalo caballo

§ 37.

La shipanoj devas obei la shipestron. - Chiuj loghantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaghanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj sagha regho. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiche energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La loghantoj de unu regno estas samregnanoj, la loghantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj shuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignajhisto faras tablojn, seghojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Shteliston neniu lasas en sian domon. - La kuragha maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, chambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La richulo havas multe da mono. - Malsaghulon chiu batas. - Timulo timas ech sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Preghu al la Sankta Virgulino.

an
habitante, miembro; p. ej
regno: estado
regnano: ciudadano;
Bogoto Bogotá
bogotano: bogotano
regno estado
vilaghano de un pueblo
provinco provincia
severa severo, severa
justa justo, justa
polico (la) policía
sufiche suficiente
Kristo Cristo
Franco Francés
konfesi confesar
religio religión
regimento regimiento
boto bota
shuo zapato
lasi dejar, permitir
droni hundir
verki escribir (obras literarias)
ul persona caracterizada por...; p. ej.
avara: avaro, avara
avarulo un avaro;
bela bello, bella
belulo un hombre bonito
ech aun, hasta
ombro sombra
preghi rezar
virga virgen

§ 38.

Mi achetis por la infanoj tableton kaj kelke da seghetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ghi estis jam nur varma, post du horoj ghi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ghi estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallargha vojeto kondukas tra tiu chi kampo al nia domo. - Sur lia vizagho mi vidis ghojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesho enveturis en la korton. Tio chi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian antawan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Antaw nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanchjo (aw Jochjo), Nikolchjo (aw Nikochjo aw Nikchjo aw Nichjo), Ernechjo (aw Erchjo), Vilhelchjo (aw Vilhechjo aw Vilchjo aw Vichjo), Manjo (aw Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aw Sofinjo).

densa
denso, densa
brui hacer ruido
kalesho calesa, berlina
pluvo lluvia
pafi disparar
chj, nj diminutivo afectivo de nombres masculinos (chj) y femeninos (nj)

§ 39.

En la kota vetero mia vesto forte malpurighis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li palighis de timo kaj poste li rughighis de honto. - Li fianchighis kun frawlino Berto; post tri monatoj estos la edzigho; la edzigha soleno estos en la nova preghejo, kaj la edzigha festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu chi maljunulo tute malsaghighis kaj infanighis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, char li malhelpas al ni. - Shi edzinighis kun sia kuzo, kvankam shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la negho fluidighas. - Venigu la kuraciston, char mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaw estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis. - Mi ne pendigis mian chapon sur tiu chi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto. - Sidigu vin (aw sidighu), sinjoro! - La junulo alighis al nia militistaro kaj kuraghe batalis kune kun ni kontraw niaj malamikoj.

koto

barro

broso

cepillo

rugha

rojo, roja
honti avergonzarse
solena solemne
infekti infectar
printempo primavera
relo riel
rado rueda
pendi pender
chapo gorro
vento viento
blovi soplar
kapo cabeza
brancho rama

§ 40.

En la dawro de kelke da minutoj mi awdis du pafojn. - La pafado dawris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hierawa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis awdi ion novan, sed baldaw ni vidis, ke ni trompighis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma chielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preghas, estas preghejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en shvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aw chambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aw alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ghin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kanndelo. - En la posho de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posho de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

surprizi
sorprender
laca cansado, cansada

trompi

engañar
fulmo rayo
shviti sudar
bani bañar
magazeno revista
vendi vender
cigaro cigarro
tubo tubo
fumo humo
ing indica el objeto que se introduce parcialmente en...; p. ej.
kandelo: vela
kandelingo: candelero
skatolo caja
pantalono pantalón
surtuto sobretodo, abrigo.
brako brazo

§ 41.

Shtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne chiu kreskajho estas manghebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas chiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfelichon, char eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Chu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaw, char mi pensas, ke mi mem havos hodiaw gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre lawdinda. - Tiu chi grava tago restos por mi chiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj shparema, sed shi estas ankaw tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venghema. - Li estas tre kredema: ech la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj ech unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas suficha, por eksplodigi pulvon.

shtalo
acero
fleksi doblar
vitro vidrio
rompi romper
lawdi alabar
memori recordar
shpari ahorrar
bagatelo bagatela
venghi vengar
eksciti excitar
er uno de muchos objetos de la misma clase; p. ej.
sablo: arena
sablero :grano de arena
polvo polvo
fajro fuego
eksplodi explotar
pulvo pólvora

§ 42.

Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfelicho ofte kunigas la homojn, kaj felicho ofte disigas ilin. - Mi disshiris la leteron kaj disjhetis ghiajn pecetojn en chiujn angulojn de la chambro. - Li donis al mi monon, sed mi ghin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, char mi baldaw revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la regho: via regha moshto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moshto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moshto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moshto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanighi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanighi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resanighanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulajho, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigho, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

atingi
alcanzar, lograr
rezultato resultado
shiri desgarrar
peco pedazo
moshto título de cortesía
episkopo obispo
grafo conde
difini definir