§ 35.
Vi parolas sensencajxon, mia amiko. - Mi trinkis
teon kun kuko kaj konfitajxo. - Akvo estas fluidajxo. - Mi ne volis
trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.
- Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj. - En tiuj cxi boteletoj
sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj
aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidajxo. - La acideco
de tiu cxi vinagro estas tre malforta. - Mi mangxis bongustan ovajxon.
- Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto. - La alteco de
tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam
prenas kun mi multon da pakajxo. - Cxemizojn, kolumojn, manumojn
kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili
ne cxiam estas faritaj el tolo. - Glaciajxo estas dolcxa glaciigita
frandajxo. - La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda. - Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.
- Lia heroeco tre placxis al mi. - La tuta suprajxo de la lago
estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.
- Mi vivas kun li en granda amikeco.
| kuko |
torta
|
| konfiti |
confitar |
| fluida |
fluido, fluida |
| suspekti |
sospechar |
| acida |
ácido, ácida |
| vinagro |
vinagre |
| sulfuro |
azufre |
| azoto |
nitrógeno |
| gusto |
sabor |
| alta |
alto, alta |
| naturo |
naturaleza |
| paki |
empakar |
| cxemizo |
camisa |
| kolo |
cuello |
| cetera |
demás, restante |
| tolo |
tela |
| glacio |
hielo |
| frandi |
golosinear |
| heroo |
héroe |
| placxi |
gustar |
| lago |
lago |
| kovri |
cubrir |
| nagxi |
nadar |
| folio |
hoja |
§ 36. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.
- Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj
N. hodiaux vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn
geedzojn. - La gefiancxoj staris apud la altaro. - La patro de
mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro
estas la bopatro de mia edzino. - Cxiuj parencoj de mia edzino
estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia
fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj)
estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj
la nevinoo de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu
kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.
- La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. - Li ne
estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj
de regxo estas regxidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.
- Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido - nematura koko, bovido
- nematura bovo, birdido - nematura birdo.
| ge |
los dos sexos reunidos; p. ej.
patro: padre
gepatroj: los padres (padre y madre);
mastro: amo
gemastroj (amo y ama)
|
|
gratuli |
felicitar |
| altaro |
altar |
| doktoro |
doctor |
| pra |
primitivo, antepasado |
| id |
hijo, descendiente; p. ej.
bovo: buey
bovido - ternero;
Izraelo Israel
Izraelido
Israelita |
| hebreo |
judío |
| cxevalo |
caballo |
§ 37.
La sxipanoj devas obei la sxipestron. - Cxiuj
logxantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli
ruzaj, ol vilagxanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj
sagxa regxo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro
estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn,
sed ne suficxe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj
estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo,
estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta
kaj naiva provincano. - La logxantoj de unu regno estas samregnanoj,
la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu
religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj
soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj sxuojn.
- La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn,
segxojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Sxteliston neniu lasas en sian domon. - La kuragxa
maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto
simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn:
kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La
ricxulo havas multe da mono. - Malsagxulon cxiu batas. - Timulo
timas ecx sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo.
- Pregxu al la Sankta Virgulino.
| an |
habitante, miembro; p. ej
regno: estado
regnano: ciudadano;
Bogoto Bogotá
bogotano: bogotano
|
| regno |
estado |
| vilagxano |
de un pueblo |
| provinco |
provincia |
| severa |
severo, severa |
| justa |
justo, justa |
| polico |
(la) policía |
| suficxe |
suficiente |
| Kristo |
Cristo |
| Franco |
Francés |
| konfesi |
confesar |
| religio |
religión |
| regimento |
regimiento |
| boto |
bota |
| sxuo |
zapato |
| lasi |
dejar, permitir |
| droni |
hundir |
| verki |
escribir (obras literarias) |
| ul |
persona caracterizada por...; p. ej.
avara: avaro, avara
avarulo un avaro;
bela
bello, bella
belulo un hombre bonito |
| ecx |
aun, hasta |
| ombro |
sombra |
| pregxi |
rezar |
| virga |
virgen |
§ 38.
Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke
da segxetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.
- Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi
estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta,
kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma. - En somero ni
trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo
kaj dormetas. - Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al
nia domo. - Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton. - Kun bruo
oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveturis en la korton.
Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo
metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis,
kion fari, - Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.
- Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj
Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo),
Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo),
Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).
| densa |
denso, densa
|
| brui |
hacer ruido |
| kalesxo |
calesa, berlina |
| pluvo |
lluvia |
| pafi |
disparar |
| cxj, nj |
diminutivo afectivo de nombres masculinos (cxj) y femeninos (nj) |
§ 39.
En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis;
tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paligxis de
timo kaj poste li rugxigxis de honto. - Li fiancxigxis kun frauxlino
Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos
en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj
estontaj bogepatroj. - Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis.
- Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.
- Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni. - Sxi edzinigxis
kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia
persono. - En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas. -
Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana. - Li venigis al si
el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura
morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn
de veturanta vagonaro kaj mortigxis. - Mi ne pendigis mian cxapon
sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon,
kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto. - Sidigu
vin (aux sidigxu), sinjoro! - La junulo aligxis al nia militistaro
kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.
koto |
barro
|
broso |
cepillo |
rugxa |
rojo, roja |
| honti |
avergonzarse |
| solena |
solemne |
| infekti |
infectar |
| printempo |
primavera |
| relo |
riel |
| rado |
rueda |
| pendi |
pender |
| cxapo |
gorro |
| vento |
viento |
| blovi |
soplar |
| kapo |
cabeza |
| brancxo |
rama |
§ 40. En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du
pafojn. - La pafado dauxris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo.
- Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al
loko. - Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado
lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan,
sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis, - Li kantas tre belan kanton.
- La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon.
- Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo. - La domo,
en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas,
estas pregxejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto
konsilis al mi iri en sxvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas
cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo;
skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo. - Skatolo,
en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu
oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo
sidis brulanta kanndelo. - En la posxo de mia pantalono mi portas
monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli
grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj logxas en
Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
| surprizi |
sorprender
|
| laca |
cansado, cansada |
trompi |
engañar |
| fulmo |
rayo |
| sxviti |
sudar |
| bani |
bañar |
| magazeno |
revista |
| vendi |
vender |
| cigaro |
cigarro |
| tubo |
tubo |
| fumo |
humo |
| ing |
indica el objeto que se introduce parcialmente en...; p. ej.
kandelo: vela
kandelingo:
candelero |
| skatolo |
caja |
| pantalono |
pantalón |
| surtuto |
sobretodo, abrigo. |
| brako |
brazo |
§ 41.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.
- Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne cxiu kreskajxo estas
mangxebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj
estas cxiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfelicxon,
cxar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion
tute nekredeblan. - Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble,
ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar
mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn. - Li estas homo ne
kredinda. - Via ago estas tre lauxdinda. - Tiu cxi grava tago restos
por mi cxiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema,
sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema
kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas
tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema. - Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn
rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo,
pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon.
- Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia
vesto. - Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.
| sxtalo |
acero
|
| fleksi |
doblar |
| vitro |
vidrio |
| rompi |
romper |
| lauxdi |
alabar |
| memori |
recordar |
| sxpari |
ahorrar |
| bagatelo |
bagatela |
| vengxi |
vengar |
| eksciti |
excitar |
| er |
uno de muchos objetos de la misma clase; p. ej.
sablo: arena
sablero :grano de
arena |
| polvo |
polvo |
| fajro |
fuego |
| eksplodi |
explotar |
| pulvo |
pólvora |
§ 42.
Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan
aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.
- Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.
- Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn
angulojn de la cxambro. - Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj
redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.
- La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris
al la regxo: via regxa mosxto, pardonu min! - El la tri leteroj
unu estis adresita: al Lia Episkopa Mosxto, Sinjoro N.; la dua:
al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Mosxto, Sinjoro
D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. -
Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas
facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco,
sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana,
malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta,
malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro,
sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo,
sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana,
malsanado, sanulajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo,
sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista,
sanilista, malsanulista k. t. p.
| atingi |
alcanzar, lograr
|
| rezultato |
resultado |
| sxiri |
desgarrar |
| peco |
pedazo |
| mosxto |
título de cortesía |
| episkopo |
obispo |
| grafo |
conde |
| difini |
definir |
|