Pensigaj
interparoloj
Ĉu sukcese kredigita mensogo?
Peko Ruza: Ĉu vi vere kredas ke la homo finfine surluniĝis en
1969?
Pako Naiva: Kompreneble jes! Kiel mi povus
dubi tion, kion mi vidis per miaj propraj okuloj?
Peko Ruza: Kial vi estas tiel certa? ĉu vi
vidis tion persone? ĉu vi mem estis sur la luno, kiam tio supozeble
okazis?
Pako Naiva: Ne, kiel ĉiuj aliaj, mi ankaŭ
sidis gape antaŭ mia televidilo, spektante tiun historian okazaĵon.
Peko Ruza: Ĉu vi neniam pensis pri la ebleco,
ke la usonanoj sukcesis televizie trompi la tutan mondon?
Pako Naiva: Kion vi volas diri? Ĉu vi suspektas,
ke ili ial kaj iel ŝajnigis tiun surluniĝon?
Peko Ruza: Povis esti. Ĉu estis senperaj atestantoj,
krom la astronaŭtoj mem?
Pako Naiva: Ŝajnas al mi, ke estus tute neeble
trompi milionojn da inteligentaj estuloj sur ĉiuj kontinentoj
tiel senhontaĉe.
Peko Ruza: Ne estu tiel certa! La homoj, malgraŭ
ilia plu kaj pli granda edukiteco, estas ankoraŭ multe pli naivaj
kaj kredemaj ol oni kutimas supozi.
Pako Naiva: Eble vi pravas. Ideo tia neniam
eĉ traflugus mian kapon, simple ĉar mi ne estas tiel suspektema
kiel vi.
Peko Ruza: Ĉu vi ne pensas, ke en la nuntempo,
dank' al disponeblaj filmaj trukoj, ĉio ajn estas kredeble ŝajnigebla
sur televidila ekrano?
Pako Naiva: Kial ili farus ion tian? ĉu nur
pro politikaj kialoj? ĉu nur por etaĉigi la rusojn antaŭ la okuloj
de la mondo, pro tio ke ili ne sukcesis meti homloĝatan spacoŝipon
sur la lunon?
Peko Ruza: Ĝuste tial! La spackonkurenco inter
la tiamaj du Grandaj Potencoj estis sufiĉa pravigo por io tiel
fia kaj eĉ multe pli.
Pako Naiva: Aŭdinte vin, mi memoras nun, ke
mi neniam sufiĉe komprenis, kiel la "surluna modjulo" povis unue tiel glate kaj facile alluniĝi kaj poste repafiĝi por tiel ekzakte
rekuniĝi kun la aparato kiu provizore restis en orbito ĉirkaŭ
la luno, kaj poste, ĉiuj tri astronaŭtoj sukcesis senprobleme
reveni al la tero.
Peko Ruza: Kredu min! Nek vi, nek iu alia
plene komprenis tion. ĉu vi iam komprenis, kial la "surluniĝintaj" astronaŭtoj malaperis de la publika sceno?
Pako Naiva: Kio fariĝis el ili? ĉu ili mortis?
Peko Ruza: Ne, pri Neil Amstrong oni diras,
ke li fariĝis universitata profesoro, kaj jarojn poste emeritiĝis,
kaj pri la aliaj oni diras, ke ili dediĉis sin al privataj aferoj.
Pri la supozitaj surluniĝintoj de la ceteraj kvin Apolaj Vojaĝoj,
mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon.
Pako Naiva: Hm! Estas tre stranga ĉio ĉi.
Peko Ruza: Ĉu vi ne pensas, ke se Kristoforo
Kolumbo ankoraŭ vivus, oni kultus lin kvazaŭ duondion?
Pako Naiva: Eble li ankaŭ kaŝiĝus aŭ malaperus,
kiel ili...
Peko Ruza: Kial la usonanoj ĉesis vojaĝi al
la luno? Cxu nur pro tio, ke la Apola Programo finiĝis? Kial
ne estiĝis novaj programoj?
Pako Naiva: Eble ili laciĝis aŭ senmoniĝis...
Peko Ruza: Se en 1969 iu demandus al mi, "Kiam
vi supozas, ke la homo metos sian piedon sur la Marsan surfacon?", mi estus ĵurinta, ke longe antaŭ la fino de la dudeka jarcento. Tamen tio jam
ne okazis. Kial?
Pako Naiva: Kiu scias?
Peko Ruza: Laŭ mia intuicio, estas verŝajne,
ke la homo ankoraŭ ne alvenis eĉ al la Luno mem.
Diego Rivera. © 2001
(AndajOndoj1)
|