Se
la lango ne moviĝas, lingvo ne plifuiĝas.
Por multaj esperantistoj, Esperanto estis ĉiam, nur surpapera
lingvo. Ili ĝin legas kaj skribas, sed preskaŭ neniam ĝin aŭdas,
kaj des malpli ofte ĝin parolas.
Tiaj uzantoj de la lingvo tre frustiĝas, se
kiam ili povas esprimi ion parole, sen sufloranta paperfolio
antaŭ siaj okuloj, la vortoj ne asaltas al iliaj lipoj, kun la
sama flueco de la plej spertaj samideanoj.
Al la ofta demando "Kial
oni povas ordinare legi kaj skribi tiel facile, sed apenaŭ povas
modeste balbuti, kiam oni intencas ion elbuŝigi en Esperanto?", ni kutime respondas per alia demando "Ĉu vi iam vin ekzercas parolante laŭte?". Kompreneble, la respondo al tia demando estas preskaŭ ĉiam la sama: "Ne, mi ion tian ne farus, ĉar certe miaj ĉirkaŭantoj povus pensi, ke mi frenezas
se ili aŭdus min parolante al mi mem".
Tiuj, kiuj jam havis okazon lerni sufiĉe kontentige,
almenaŭ unu fremdan lingvon, pli bone scias, ke oni lernas paroli,
nur parolante, kaj ke ne eblas plifluigi onian parolkapablon,
se oni neniam aŭ tre malofte sin ekzercas parolante laŭte.
Kian efikon vere havas la ofta laŭta ekzerciĝado?
Estas fakto, ke sen parola gimnastiko, estas neeble krei ĉe lernanto
la kutimon paroli. Pli ol al la cerbo, estas al la lango, la
lipoj, la gorĝo, la pulmoj; alivorte, al la diversaj parolorganoj,
al kio oni fakte instruu la lingvon. Se la lingvolernada strebado
direktiĝas nur al la cerbo, la lernanto certe komprenos pli kaj
pli bone, sed neniel li fariĝos pli lerta kaj rapida parolanto.
Temus tiaokaze nur pri analiza aŭ elkodiga, sed ne pri kutimokrea
procezo.
Atenta, sed silenta, leganto de bona romano
eble povas kompreni kaj ĝui tion, kion la aŭtoro volis diri;
tamen, tio nur pliriĉigos siajn komprenkapablon kaj imagopovon,
sed aldonos tre malmulton aŭ neniom al lia parolflueco, se mankas
al li la aŭdebla parola ekzerciĝado.
Eĉ la ofta aŭdado de bonaj parolantoj ne sufiĉus
sola, ĝuste tiel, kiel neniu povus fariĝi bona futbalisto, nur
spektante futbalmatĉojn. Nur la konstantaj kaj "ŝvitantaj ludantoj", por tiel diri, povus vere progresi en sia lerta "manipulado de la pilko". Laŭ nia propra plurjara lingvolernada sperto, ni povas konsili, ke la plej
efika sekreto por alkutimigi kaj plilertigi la langon al la sonoj
de nia lingvo estas la ĉiutaga dek-kvin-minuta laŭtvoĉa legado
de ĉapitroj aŭ artikoloj korekte kaj belstile verkitaj de imitindaj
aŭtoroj. Por kompletigi la efikon de tia ĉiutaga ekzerciĝado,
tamen, estas nepre necese, ke oni ankaŭ multe aŭdu la parolatan
lingvon, cele al la enoreligado de tiuj aŭdaj sonimagoj, dank'
al kiuj la vortoj povos prete kaj aŭtomate alsalti al la lipoj.
Alivorte, post sufiĉe longa aŭdado de la parolata lingvo, alvenas
momento, kiam la aŭdadinto sentos, ke tutaj frazoj aŭdiĝas en
sia menso, kaj helpe de tio li povas ilin elbuŝigi kun senpena
facileco. Al tiuj interesiĝantoj pri klara, flua kaj belsona
elparolo de nia lingvo, ni rekomendas, ke ili aŭskultu kaj surbendigu
esperantajn radioelsendojn aŭ mendu kasedojn, en la voĉoj de
modelaj parolantoj, pri plej diversaj temoj, de UEA.
Se la lernanto jam estas certa pri sia korekta
prononcado de la esperantaj sonoj, li faru sian eblon surbendigi
aŭskultindajn legaĵojn, per sia propra voĉo kaj sonigu tiajn
surbendigaĵojn, kvazaŭ fonmuziko, dum li faros ion alian, kio
ne okupos sian orelon.
Post nur kelkaj tagoj, li komencos senti en
si multe pli grandan facilecon esprimi siajn pensojn parole kaj
li ne povos ne miri pri la mistera maniero laŭ kiu la homa cerbo
funkcias.
Ni, la kolombiaj esperantistoj, povas fieri
pri tio ke ni kalkulas je la modela prononco prezentita en la
kasedoj akompanantaj la lernolibrojn Esperanto, un idioma para
hacer amigos (Esperanto, lingvo por havigi al si geamikojn) kaj
Esperanto, un mundo, una lengua (Esperanto, unu mondo, unu lingvo)
de Profesoro Luis Jorge Santos Morales.
Dank' al tiaj valoregaj instrumaterialoj,
la novaj generacioj de esperantistoj el nia lando tre baldaŭ
konsistigos veran modelaron de flua kaj belsonega esperanta elparolo.
Aŭgusto Rivera © 2001
(andajondoj2)
|