LA UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO estas membro
konsultiva de la UNESKO. La 8an de Decembro de 1954 la Unesko
aprobis en Montevideo (Urugvajo) kaj poste en 1985 en Sofio (Bulgario)
rezolucion favore al Esperanto:
IV.1.4.4220
La ĝenerala Konferenco, diskutinde la Raporton de la ĝenerala
Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;
IV.1.4.4221
Notas la rezultojn atigitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj
intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj
de la mondo;
IV.1.4.4222
Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de
Unesko;
IV.1.4.4223
Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki
aw ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aw
superaj edukaj institucioj, kaj petas tiuj Ŝtatojn-Membrojn
informadi la ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj
sur tiu kampo;
IV.1.4.4224
Komisias la ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en
la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj
tiucele kunlabori kun Universala Esperanto Asocio en aferoj
koncernentaj ambaw organizaĵojn.
Ĝenerala Konferenco de Unesko, Montevideo,
1954
[2] REZOLUCIO DE UNESKO, 1985
Festado de la centjariĝo de Esperanto, La
Ĝenerala Konferenco,
Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954,
okazinta en Montevideo, per la resolucio IV.1.4.422-4224 notis
la rezultojn. Atigitajn pere de la internacia lingvo Esperanto
sus la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka
kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj
kongruas kun la celoj kaj ideoj de Unesko.
Memorigante, ke Esoeranto intertempe faris
konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj
kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de
la regionoj de la mondo kaj la plimulto de la homajagadoj,
Rekonante la grandegajn eblecojn, kiujn Esperanto
prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter
popoloj de malsamaj naciecoj,
Notante la tre gravan kontribuon
de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto
Asocio, al la disvastigado
de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon
en tiu agado,
Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos
la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,
1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de
ĝia centa datreveno;
2. Petas la ĝenerala Direktoron dawre sekvi kun atento la evoluon
de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj
nacioj kaj kulturoj;
3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto
per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj
kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la
lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj isntitucioj
de supera edukado;
4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi
al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la
eblecon ulitigi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter
siaj membroj informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.
Ĝenerala Konferenco de UNESKO, 1985
|