![]() |
Pag'o 2 |
2 el 3 P Estas por Pizoj Tiuj petits pois au beurre[1] estis, kiel tiuj de mia avino, a la creme mode d'Iowa[2], bonaj--tre bonaj. Ili igis min konsideri parafrazi la komenton de Sidney Smith pri fragoj, kaj diri: "Sendube, Dio povis krei pli bonan pizon, sed sendube Li tion neniam faris." Estis, tamen, antau' la jaro en kiu mi komencis, je printempa dato lau'e al strikta lokala kutimo, kreskig'i pizojn en kruta terasa g'ardeno inter la vinberejoj inter Montreux kaj Lausanne, c'e la lago G'eneva. La vetero s'ajnis perfekta por planti g'is Majotago, kaj mi jam pretigis la sekajn pizojn, la palisojn por starigi. Sed Otto kaj Jules, miaj mentoroj, neis tiel severe, ke mi promesis atendi g'is la dekkvina de majo, kiu povas esti nomata la tago por la plantado de pizoj en almanakoj de svisujo. Ili pravis, kompreneble; ni spertis ekfridon' kiu nigrigus ian ajn s'oson c'irkau' la dekan de majo. Lau' mia memoro, ankau' la luno, g'ia levig'o, kaj j'etvers'o da hajls'tonoj envenis la scenejon. Tiam, je la dekkvina de majo, balzama dolc'a tago, se iam ajn mi tian vidis, miaj semoj eniris en la varmetan, bonvenantan teron, kaj mi povis konsenti kun malnova g'ardena manlibro kiu diris, "Eble nenia legomo plantig'as kun pli granda anticipo . . . , c'ar malpaciancas la febro frue planti' ." Post semajno mi plantis alian vicon, kaj tiel plu por monato, kaj ili kondutis lau' sia naturo, kio estas unu el la plej kontentigaj aferoj kiu eble povas okazi al g'ardenisto, c'u novico kaj entuziasma, c'u profesiulo kaj veterokaduka. Tiam venis la stele markita tago: okazo por tio, kiun mia avino nomus "la unua masumo da pizoj." La domo c'e Le Paquis ankorau' konstruig'adas, formoj de c'ambroj sed nenia tegmento, neniaj fenestroj, latlatisoj c'ie sur la larg'a teraso alte super la lago, la praag'a pomarbo peze s'arg'ita je butono-grandaj verdaj fruktoj, prunoj kolorig'antaj sur la branc'oj c'e la fora fino apud la herbokampeto, tiel surprize lokita inter la vinberejoj kiuj donis al Le Paquis sian nomon. Ni metis puran tolon, rug'an kaj blankan, sur unu el la tabloj de la c'arpentistoj, kaj ni iedbatis lignajn buklojn flanken por krei spacon por niaj piedoj malsuper la seg'oj, kiuj estis alportitaj supren dis de la apartamento c'e Vevey. Mi arang'is akvoglasojn, telerojn, mang'ilaron, glatajn, negladitajn bus'tukojn dolc'ajn de la herbokampa herbaj'o sur kiu ili estis sekig'intaj. Dum iuj el ni klinis super la nan-pizaj arbedoj kaj j'etis la krustajn gus'ojn en la korbojn, aliaj konstruis fajrejon el s'tonoj kaj kelke da tegoloj kus'intaj c'irkau'e kaj faris viglan etan fajron. Mi havis egan kaldronon kiu enhavis fontakvon en la fundo, preskau' boletantan, kaj, c'e mano salon kaj pipron kaj buleton da fajna butero. Poste, mi metis la botelojn de Dezelay en la s'prucfontanon, sub la eternan s'prucon de glacia monta akvo, kaj kuris malsupren por peri inter la rikoltantoj kaj mia patrino, kiu sidis sens'eligante pizojn el la korbo sur sia sino en la poton inter siaj piedoj, s'iaj fingroj tiel atentaj kaj facilmovaj, kiel tiuj de puntisto. Mi impetis supren kaj malsupren lau' la krutaj terasoj kun la korboj, kaj mia patrino g'emis kaj poste zumis g'oje kiam alia aperis, kaj sube mi povis au'di mian patron kaj niajn mikojn malbeni egale g'oj'e iliajn torditajn dorsojn kaj dolorajn femurojn, dum la pizoj defalis de la tigoj en la korbojn kun eta sono au'debla en tiu senmova alta aero, tiel multaj centoj da futoj super la dista kaj tute silenta Leman. Eke ig'is preskau' krepusko. La lasta sunlumo sur la Dents du Midi estis fajre-rug'a, kaj enhavis nemezureblan malvarmecon. |
![]() |
1-16-2002 |