Cxapitro 1
1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis
per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis,
koncerne la Vorton de vivo
2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni
vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon,
kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);
3 kion vi vidis kaj
auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon
kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo
Jesuo Kristo;
4 kaj cxi tion ni skribas, por ke nia gxojo
kompletigxu.
5 Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al
vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
6 Se
ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo,
ni mensogas, kaj ne faras la veron;
7 sed se ni iradas en la
lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la
alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.
8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero
ne estas en ni.
9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela
kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia
maljusteco.
10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin
mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.
Cxapitro 2
1 Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku.
Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston,
la justan;
2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole
pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.
3 Kaj per cxi tio ni
scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn.
4 Kiu
diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas
mensoganto, kaj la vero ne estas en li;
5 sed en cxiu ajn, kiu
observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi
tio ni scias, ke ni estas en li:
6 kiu diras, ke li restas en li,
tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.
7 Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan
ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la
vorto, kiun vi auxdis.
8 Ankaux mi skribas al vi novan ordonon,
kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la
vera lumo jam brilas.
9 Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj
malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun.
10 Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne
estas faligajxo.
11 Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la
mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar
la mallumo blindigis al li la okulojn.
12 Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas
pardonitaj pro lia nomo.
13 Mi skribas al vi, patroj, cxar vi
konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj,
cxar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, cxar vi
konas la Patron.
14 Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas
tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar
vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis
la malbonulon.
15 Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu
amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.
16 Cxar cxio,
kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de
la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la
mondo.
17 Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la
plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
18 Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke
antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni
scias, ke estas la lasta horo.
19 De ni ili eliris, sed ili ne
estis el ni; sed se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili
eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.
20
Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias cxion.
21
Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro
tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la
vero.
22 Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke
Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas
la Patron kaj la Filon.
23 Cxiu, kiu malkonfesas la Filon, ne
havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaux la
Patron.
24 Vi do lasu resti en vi tion, kion vi auxdis de la
komenco. Se tio, kion vi auxdis de la komenco, restos en vi, vi
ankaux restos en la Filo kaj en la Patro.
25 Kaj jen estas la
promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna.
26 Cxi tion mi
skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo.
27 Pri vi,
la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne
havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin
instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel
gxi vin instruis, vi restas en li.
28 Kaj nun, infanetoj, restu
en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu
antaux li cxe lia alveno.
29 Se vi scias, ke li estas justa, vi
scias, ke ankaux cxiu, kiu faras justecon, el li naskigxis.
Cxapitro 3
1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj
infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne
konas, cxar gxi Lin ne konis.
2 Amataj, nun ni estas infanoj de
Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se
li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel
li estas.
3 Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin
sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.
4 Cxiu, kiu faras
pekon, faras ion kontraux la legxo; kaj peko estas
kontrauxlegxeco.
5 Kaj vi scias, ke li elmontrigxis, por forigi
pekojn; kaj peko ne estas en li.
6 Cxiu, kiu restas en li, ne
pekas; cxiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.
7 Infanetoj,
neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same,
kiel li estas justa;
8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo;
cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio
elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo.
9 Cxiu,
kiu naskigxis de Dio, ne faras pekon, cxar lia semo restas en li;
kaj li ne povas peki, cxar li naskigxis de Dio.
10 Jen kiel
evidentigxas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:
cxiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne
amas sian fraton.
11 Cxar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de
la komenco: ke ni amu unu la alian;
12 ne kiel Kain estis de la
malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis?
Cxar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis
justaj.
13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.
14 Ni scias, ke ni
jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne
amas, tiu restas en morto.
15 Cxiu, kiu malamas sian fraton,
estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas
vivon eternan, restantan en li.
16 Per cxi tio ni konas amon:
cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon
pro la fratoj.
17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas
sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux
li, kiel la amo de Dio restas en li?
18 Infanetoj, ni amu, ne
laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero.
19 Per tio ni
scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux
Li
20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas
pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.
21 Amataj, se nia koro
ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio;
22 kaj cxion ajn,
kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn,
kaj faras tion, kio placxas antaux Li.
23 Kaj jen estas Lia
ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu
unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.
24 Kaj kiu
observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj
per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li
donis al ni.
Cxapitro 4
1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu
ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la
mondon.
2 Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: cxiu spirito,
kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;
3
kaj cxiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj
cxi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi auxdis, ke gxi
venas; kaj nun gxi jam estas en la mondo.
4 Infanetoj, vi estas
el Dio, kaj ilin venkis; cxar pli granda estas Tiu, kiu estas en
vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.
5 Ili estas el la mondo; pro
tio ili parolas laux la mondo, kaj la mondo ilin auxskultas.
6
Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin auxskultas; kiu ne estas
el Dio, tiu nin ne auxskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton
de vero, kaj la spiriton de eraro.
7 Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio; kaj
cxiu, kiu amas, naskigxas el Dio kaj Dion konas.
8 Kiu ne amas,
tiu ne konas Dion, cxar Dio estas amo.
9 Jen kiel la amo de Dio
elmontrigxis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon
solenaskitan, por ke ni vivu per li.
10 Jen estas la amo, ne ke
ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel
repacigon pro niaj pekoj.
11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni
ankaux devus ami unu la alian.
12 Dion neniu iam vidis; se ni
reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en
ni;
13 jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni; cxar
el Sia Spirito Li donis al ni.
14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke
la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.
15 En
cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio
restas, kaj li en Dio.
16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun
Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu
restas en Dio, kaj Dio restas en li.
17 Jen kiel amo
perfektigxis cxe ni: ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo;
cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.
18 Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo eljxetas timon, cxar
timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektigxas en amo.
19
Ni amas, cxar Li unue nin amis.
20 Se iu diras: Mi amas Dion,
kaj malamas sian fraton--tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas
sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne
vidis.
21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion,
tiu amu ankaux sian fraton.
Cxapitro 5
1 Cxiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskigxis el Dio;
kaj cxiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaux la naskiton el Li.
2 Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas
Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.
3 Cxar jen estas la amo al
Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas
pezaj.
4 Cxar cxio, kio el Dio naskigxis, venkas la mondon; kaj
jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido.
5 Kaj kiu estas
la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la
Filo de Dio?
6 Cxi tiu estas la veninto per akvo kaj sango,
Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.
7 Kaj la Spirito estas la atestanto, cxar la Spirito estas la
vero.
8 Cxar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo,
kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.
9 Se ni akceptas la
ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; cxar jen
estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo.
10 Kiu
kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne
kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis
la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.
11 Kaj jen estas la
atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas
en Lia Filo.
12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne
havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.
13 Cxi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon
eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.
14 Kaj
jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li: ke se ni ion petas
laux lia volo, Li nin auxskultas;
15 kaj se ni scias, ke kion ajn
ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn,
kiujn ni petis de Li.
16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon
ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj
ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li
petegu.
17 Cxia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al
morto.
18 Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el
Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.
19 Ni scias, ke
ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo.
20
Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon,
por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia
Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.
21 Infanetoj, gardu vin kontraux idoloj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT