Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > judismo / kristanismo > Biblio

La Biblio

Tekstoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
juda (la legxo la profetoj la skriboj la apokrifo) kristana mormona

La Biblio estas la sankta libro, la Vorto de Dio, de judismo kaj kristanismo. Gxi estis verkita la jarojn -1500 al +150 en la greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Izraelo. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la jarcento I. Kristanoj ankaux kredas al la juda biblio kaj nomas gxin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la tanahxo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormono inter aliaj libroj. La islamanoj anstatauxigis por la Biblio, la difekta Vorto de Dio, la Koranon, la sendifekta Vorto de Dio, donita de la angxelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.

La tuta teksto de la Biblio en Esperanto estas havebla kiel kompaktigita dosiero (1339K). Ligiloj al la teksto de unuopaj libroj aperas cxisube.

La cxefaj partoj de la Biblio:

La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aux jxurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de judismo kaj kristanismo.

La Talmudo: parto de la legxo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la busxo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Cxi tiu alia parto de la legxo, la misxno, kaj gxia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la jarcento VI. Cxi tiu estas la Talmudo. Por judismo gxi estas praktike pli auxtoritata ol la tanahxo (la legxo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aux ecx multe scias) la Talmudon.

La Korano: Laux islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano: dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu