Cxapitro 1
1 Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de
Dio, kaj Sostenes, nia frato,
2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas
en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo,
vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko
vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
3 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro
Jesuo Kristo.
4 Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi
donita en Kristo Jesuo;
5 ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia
parolo kaj cxia scio;
6 kiel ankaux la atesto de Kristo
konfirmigxis en vi;
7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon;
atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
8 kiu ankaux
konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la
tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
9 Fidela estas Dio, per kiu vi
estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia
Sinjoro.
10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo
Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj
inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito
kaj en la sama jugxo.
11 Cxar pri vi, miaj fratoj, estas
sciigite al mi de la domanoj de Hxloe, ke ekzistas inter vi
malpacoj.
12 Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras: Mi
estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de
Kristo.
13 Cxu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por
vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?
14 Mi dankas
Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;
15 por ke
neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.
16 Kaj mi baptis
ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, cxu mi
baptis iun alian.
17 Cxar Kristo sendis min, ne por bapti, sed
por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la
kruco de Kristo ne vantigxu.
18 Cxar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj
malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.
19 Cxar estas skribite:
26 Cxar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la
karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;
27
sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi
la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la
mondo, por hontigi la fortajn;
28 kaj la malnoblajn objektojn de
la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn,
por neniigi la realajn;
29 por ke neniu karno fieru antaux Dio.
30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco
el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;
31 por ke, kiel
estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
Cxapitro 2
1 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo
aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio.
2 Cxar mi
decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
3 Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa
tremado.
4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj
paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,
5
por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la
potenco de Dio.
6 Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de
cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj
neniigas;
7 sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la
sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj
por nia glorado;
8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxe tiu
mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de
gloro;
9 sed kiel estas skribite:
Cxapitro 3
1 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed
kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.
2 Mi nutris vin
per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis;
kaj ecx nun vi ne kapablas;
3 cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar
dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj
kaj iradas laux la maniero de homoj?
4 Cxar kiam unu diras: Mi
estas de Pauxlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; cxu vi ne estas
homoj?
5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj,
per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis.
6
Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.
7 Tial nek la
plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.
8
Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos
sian propran rekompencon laux sia laboro.
9 Cxar ni estas
kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotajxo de Dio, la
konstruotajxo de Dio.
10 Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto
mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu,
kiel li surkonstruas.
11 Cxar neniu povas meti alian fundamenton
krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.
12 Sed se iu
konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn
sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon,
13 cxies laborajxo
evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas
malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon,
kia gxi estas.
14 Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis,
li ricevos rekompencon.
15 Se ies laborajxo forbrulos, li
suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.
16 Cxu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas
la Spirito de Dio?
17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun
detruos Dio; cxar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas
tio.
18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu
mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu.
19 Cxar la
sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. Cxar estas
skribite: Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo;
20 kaj ankaux:
La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj.
21 Tial neniu fanfaronu pri homoj. Cxar cxio apartenas al vi,
22
cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux
la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj: cxio apartenas al vi,
23 kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.
Cxapitro 4
1 Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj
administrantojn de la misteroj de Dio.
2 Cetere, cxi tie estas
postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.
3 Sed cxe
mi estas tre malgrava afero esti jugxata de vi, aux per homa
jugxo: mi ja ne jugxas min mem.
4 Cxar mi scias nenion kontraux
mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min,
estas la Sinjoro.
5 Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis
venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj
klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio
sian propran lauxdon.
6 Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro
vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke
neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia.
7 Cxar kiu vin
diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi
gxin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaux vi gxin ne ricevus?
8
Jam vi estas plenigitaj, jam vi ricxigxis, vi regxis sen ni; kaj
mi ja volus, ke vi efektive regxu, por ke ni ankaux regxu kun vi.
9 Cxar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej
lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la
mondo kaj al angxeloj kaj al homoj.
10 Ni estas malsagxuloj pro
Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi
estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.
11 Ecx
gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj
ni estas batataj kaj senhejmaj;
12 kaj ni penadas, laborante per
niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;
13 kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la
mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.
14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn
filojn, por admoni vin.
15 Cxar kvankam vi ecx havus dek mil
pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en
Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.
16 Mi do petegas
vin, estu imitantoj de mi.
17 Pro tio mi sendis al vi Timoteon,
kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin
memorigos pri miaj vojoj en Kristo, gxuste kiel mi instruas cxie
en cxiu eklezio.
18 Kelkaj blovesxvelas, kvazaux mi ne venus al
vi.
19 Sed mi venos al vi baldaux, se la Sinjoro tion volos; kaj
mi ekscios, ne la parolon de la blovesxvelintoj, sed la potencon.
20 Cxar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.
21
Kion vi volas? cxu kun vergo mi venu al vi, aux en amo kaj en
spirito de humileco?
Cxapitro 5
1 Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia
malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas
la edzinon de sia patro.
2 Kaj vi blovesxvelis, kaj ne prefere
ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, forigxu el inter vi.
3
Cxar mi vere, korpe forestante, sed spirite cxeestante, jam
jugxis, kvazaux cxeestante, tiun, kiu tiel faris tion,
4 en la
nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia
spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,
5 transdoni tian
homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito
savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.
6 Ne bona estas via
fanfaronado. Cxu vi ne scias, ke malmulto da fermentajxo
fermentigas la tutan mason?
7 Forpurigu la malnovan
fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas
nefermentintaj. Cxar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome
Kristo;
8 tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per
fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano
de sincereco kaj vereco.
9 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun
malcxastuloj;
10 ne tute kun la malcxastuloj de cxi tiu mondo,
aux kun la aviduloj kaj rabemuloj, aux kun idolanoj; cxar
tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo;
11 sed nun mi
skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble
estas malcxastulo, aux avidulo, aux idolano, aux insultanto, aux
drinkulo, aux rabemulo; kun tia homo ecx ne kunmangxu.
12 Cxar
kiel koncernas min jugxi la eksterulojn? Cxu vi ne jugxas la
internulojn,
13 dum la eksterulojn jugxas Dio? Forigu el inter
vi la malvirtulon.
Cxapitro 6
1 Cxu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas
procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj?
2 Aux
cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la
mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn
aferojn?
3 Cxu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do
aferojn de la nuna vivo?
4 Se do vi devas starigi tribunalon pri
la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj
estas negravaj en la eklezio?
5 Mi diras tion, por vin hontigi.
Cxu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi
inter siaj fratoj,
6 sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx
antaux nekredantoj?
7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke
vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas
maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?
8 Tamen ecx vi
mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.
9
Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de
Dio? Ne trompigxu: nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek
adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj,
10 nek sxtelistoj,
nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj,
heredos la regnon de Dio.
11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi
lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la
Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.
12 Cxio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. Cxio
estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi.
13
Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio
neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por
malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;
14
kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco.
15 Cxu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu
mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de
malcxastistino? Nepre ne!
16 Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu
kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar: Ili,
Li diris, estos unu karno.
17 Sed tiu, kiu kunigxas kun la
Sinjoro, estas kun li unu spirito.
18 Forkuru de malcxasteco.
Cxiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu
malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.
19 Aux cxu vi ne
scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas
en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,
20
cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.
Cxapitro 7
1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por
viro, ne tusxi virinon.
2 Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu
propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon.
3 La edzo
donu al la edzino sxian rajtajxon; tiel same ankaux la edzino al
la edzo.
4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri sxia korpo; tiel
same ankaux ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.
5 Ne
senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por
ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano
vin ne tentu pro manko de sinregado.
6 Sed tion mi diras kiel
permeson, ne kiel ordonon.
7 Sed mi volus, ke cxiuj homoj estu
kiel mi mem. Tamen cxiu havas sian propran donacon de Dio, unu
tiel, alia alie.
8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por
ili resti kiel mi.
9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili
edzigxu; cxar estas pli bone edzigxi, ol bruladi.
10 Sed al
geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne
forigxu de sia edzo
11 (tamen, se sxi forigxas, sxi restu
senedza, aux denove konsentigxu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne
forsendu sian edzinon.
12 Sed al la ceteraj diras mi, ne la
Sinjoro: Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj sxi konsentas
logxadi kun li, li ne forigu sxin.
13 Kaj se virino havas
nekredantan edzon, kaj li konsentas logxadi kun sxi, sxi ne
forlasu sian edzon.
14 Cxar la nekredanta edzo estas sanktigita
per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la
frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas
sanktaj.
15 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru: la
frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio
vokis nin en paco.
16 Cxar kiel vi scias, ho edzino, cxu vi
savos vian edzon? aux kiel vi scias, ho edzo, cxu vi savos vian
edzinon?
17 Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun
vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj.
18
Cxu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne farigxu necirkumcidita.
Cxu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidigxu.
19
Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la
plenumado de la ordonoj de Dio.
20 Cxiu restadu en tiu voksorto,
en kiu li estas vokita.
21 Cxu vi estas vokita, estante sklavo?
ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu
prefere.
22 Cxar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo,
tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas
vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.
23 Vi estas
acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj.
24 Fratoj,
cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.
25 Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro;
sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon,
por esti fidela.
26 Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la
nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.
27
Cxu vi estas ligita kun edzino? ne sercxu malligon. Cxu vi estas
malligita je edzino? ne sercxu edzinon.
28 Sed se vi edzigxas,
vi ne pekas; kaj se virgulino edzinigxas, sxi ne pekas. Sed tiaj
personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi
vin.
29 Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas
mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu
kvazaux ili ne havus;
30 kaj la plorantoj, kvazaux ne plorantaj;
kaj la gxojantoj, kvazaux ne gxojantaj; kaj la acxetantoj,
kvazaux ne posedantaj;
31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux
ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.
32
Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needzigxinto prizorgas
la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos placxi al la
Sinjoro;
33 sed la edzigxinto prizorgas la aferojn de la mondo,
kiamaniere li povos placxi al sia edzino.
34 Kaj estas diferenco
ankaux inter edzino kaj virgulino. La needzinigxinto prizorgas
la aferojn de la Sinjoro, por ke sxi estu sankta korpe kaj
spirite; sed la edzinigxinto prizorgas la aferojn de la mondo,
kiamaniere sxi povos placxi al sia edzo.
35 Kaj tion mi diras
por via propra utilo; ne por jxeti kaptilon sur vin, sed pro
konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.
36 Sed
se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraux sia virgulino, se
sxi preteriras sian agxfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru
tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedzigxu.
37 Sed tiu, kiu
staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian
propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon,
faras bone.
38 Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edzinigxi,
faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas sxin edzinigxi, faros pli bone.
39 Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas sxia edzo; sed se
la edzo mortis, sxi estas libera edzinigxi kun iu, kun kiu sxi
volas; nur en la Sinjoro.
40 Sed laux mia opinio sxi estas pli
felicxa, se sxi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaux
havas la Spiriton de Dio.
Cxapitro 8
1 Nun rilate al oferitajxoj al idoloj: Ni scias, ke ni cxiuj
havas scion. La scio blovesxveligas, sed la amo edifas.
2 Se iu
opinias, ke li scias ion, tiu ankoraux ne tiel scias, kiel li
devus scii;
3 sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.
4
Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo
estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.
5
Cxar kvankam estas tiel nomataj dioj, cxu en la cxielo aux sur la
tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,
6
tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni
por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni
per li.
7 Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia
gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel
oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta,
malpurigxas.
8 Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni
havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.
9 Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo
por la malfortuloj.
10 Cxar se iu vidas vin, kiu havas scion,
sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas
malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn?
11 Pro via
scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.
12 Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante
ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo.
13 Tial
se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon,
por ke mi ne maledifu mian fraton.
Cxapitro 9
1 Cxu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne
vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la
Sinjoro?
2 Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi
estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la
Sinjoro.
3 Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:
4 Cxu ni ne rajtas mangxi kaj trinki?
5 Cxu ni ne rajtas
cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la
ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?
6 Aux
mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori?
7 Kiu
soldato iam dejxoras je sia propra elspezo? kiu plantas
vinbergxardenon, kaj ne mangxas gxian frukton? aux kiu pasxtas
sxafaron, kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro?
8 Cxu mi
parolas tion kiel homo? cxu ne diras la legxo tion saman?
9 Cxar
estas skribite en la legxo de Moseo: Ne fermu la busxon al bovo
drasxanta. Cxu pri la bovoj Dio zorgas?
10 aux cxu Li diras tion
tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas
plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al
partopreno.
11 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, cxu estas io
grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn?
12 Se aliaj
partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli
multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion,
por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.
13 Cxu vi ne
scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la
templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro,
partoprenas kune kun la altaro?
14 Tial same la Sinjoro ordonis,
ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.
15
Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne
por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti,
ol se iu vantigus mian fierajxon.
16 Cxar se mi predikas la
evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas
sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!
17 Cxar
se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne
propravole, kiel administranto mi estas komisiita.
18 Kio do
estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru
la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la
evangelio.
19 Cxar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub
cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.
20 Kaj al la Judoj mi
farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas
sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por
ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo;
21 al tiuj, kiuj
estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate
Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj
estas sen legxo.
22 Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por
ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi
nepre savu kelkajn.
23 Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por
ke mi gxin partoprenu.
24 Cxu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en
la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru,
por ke vi atingu.
25 Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili
faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
26
Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne
batante la aeron;
27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin
subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem
forrifuzata.
Cxapitro 10
1 Cxar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj
estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron;
2 kaj cxiuj
baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro;
3 kaj cxiuj
mangxis la saman spiritan mangxajxon;
4 kaj cxiuj trinkis la
saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu
ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.
5 Tamen la plejmulto el
ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.
6 Sed
tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu
malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis.
7 Kaj vi ne estu
idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La
popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por
ludi.
8 Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj
falis en unu tago dudek tri mil.
9 Kaj ni ne incitu la
Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per
la ekstermanto.
11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi
estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la
mondagxoj.
12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por
ke li ne falu.
13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto;
sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via
forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke
vi povu gxin elporti.
14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.
15 Mi parolas
kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras.
16 Cxu ne estas
la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de
Kristo? Cxu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en
la korpo de Kristo?
17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas
unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.
18 Rigardu Izraelon laux la karno: cxu ne estas tiuj, kiuj
mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?
19 Kion do mi
diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io?
20 Sed
mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al
demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun
demonoj.
21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la
kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la
Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.
22 Aux cxu ni jxaluzigas la
Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?
23 Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas
permesata; sed ne cxio edifas.
24 Neniu celu sian bonon, sed
cxiu la bonon de sia proksimulo.
25 Kion oni vendas en la
bucxejo, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco;
26 cxar
al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas.
27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas
iri, kion oni metas antaux vi, cxion mangxu, demandante nenion
pro konscienco.
28 Sed se iu diras al vi: Cxi tio estas
oferitajxo--ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:
29
konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; cxar kial
mia libereco estus jugxata per alia konscienco?
30 Se mi danke
partoprenas, kial mi estus mallauxdata pri tio, pro kio mi donas
dankon?
31 Cxu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi
faras, faru cxion por la gloro de Dio.
32 Ne metu faligilon, cxu
por Judoj, aux por Grekoj, aux por la eklezio de Dio;
33 tiel
same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian
propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.
Cxapitro 11
1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de
Kristo.
2 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme
tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.
3 Sed
mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la
kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
4
Cxiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras
sian kapon.
5 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo
senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux
sxi estus razita.
6 Cxar se virino ne estas vualita, sxi ankaux
tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj
tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.
7 Cxar viro devas ne
havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de
Dio; sed virino estas la gloro de viro.
8 Cxar viro ne estas el
virino, sed virino el viro;
9 cxar ankaux viro ne estas kreita
por virino, sed virino por viro;
10 pro tio virino devas havi sur
la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.
11 Tamen ne
ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.
12
Cxar kiel virino estas el viro, tiel same ankaux estas viro per
virino; sed cxio estas el Dio.
13 Jugxu en vi mem: cxu decas, ke
virino pregxu al Dio nevualite?
14 Cxu ecx la naturo mem ne
instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li
malhonoro?
15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por
sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo.
16 Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon,
nek la eklezioj de Dio.
17 Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne
por plibonigxo, sed por malplibonigxo.
18 Cxar unue mi auxdas,
ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj
mi parte kredas tion.
19 Cxar necese estas, ke ankaux herezoj
estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi.
20 Kiam
do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon;
21
cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran
vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
22 Kio? cxu
vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu
vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn?
Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.
23 Cxar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis
al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis
perfidata, prenis panon;
24 kaj doninte dankon, li dispecigis
gxin, kaj diris: Cxio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi
tion faru por memorigo pri mi.
25 Tiel same ankaux la kalikon
post la vespermangxo, dirante: Cxi tiu kaliko estas la nova
interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos,
por memorigo pri mi.
26 Cxar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun
panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la
Sinjoro, gxis li venos.
27 Tial cxiu, kiu neinde mangxos la
panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la
korpo kaj la sango de la Sinjoro.
28 Sed oni sin provu, kaj
tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.
29 Cxar la
mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se
li ne pripensas la korpon.
30 Pro tio multaj inter vi estas
malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
31 Sed se ni
pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj.
32 Sed kiam ni estas
jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu
kondamnitaj kune kun la mondo.
33 Tial, miaj fratoj, kiam vi
kunvenas por mangxi, atendu unu la alian.
34 Se iu malsatas, li
mangxu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon. Kaj la
ceteron mi ordigos, kiam mi venos.
Cxapitro 12
1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu
nesciantaj.
2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis
forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
3
Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio
diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas
Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
5 Kaj
ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
6 Kaj
ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias
cxion en cxiuj.
7 Sed al cxiu estas donita la elmontro de la
Spirito por utilo.
8 Cxar al unu estas donita per la Spirito la
vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama
Spirito;
9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de
resanigoj, en la unu Spirito;
10 kaj al alia, energioj por
mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de
spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de
lingvoj;
11 sed cxion tion energias la unu sama Spirito,
dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.
12 Cxar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj
cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel
same ankaux estas Kristo.
13 Cxar en unu Spirito ni cxiuj
baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux
liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
14 Cxar la
korpo estas ne unu membro, sed multaj.
15 Se la piedo diros: Pro
tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo--ne
sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.
16 Kaj se la
orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al
la korpo--ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.
17
Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta
korpo estus auxdado, kie estus la flarado?
18 Sed Dio jam metis
la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis.
19 Kaj se
cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
20 Nun do ekzistas
multaj membroj, sed unu korpo.
21 Kaj la okulo ne povas diri al
la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin
ne bezonas.
22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la
korpo estas necesaj;
23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni
opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj
negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
24 sed niaj graciaj
partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon,
doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
25 por
ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale
unu la alian.
26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune
suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.
27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux
sia parto.
28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn,
due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn
de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
29 Cxu
cxiuj estas apostoloj? cxu cxiuj profetoj? cxu cxiuj instruantoj?
cxu cxiuj mirakluloj?
30 cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj
parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas?
31 Sed vi deziru
forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraux pli preferindan
vojon mi montras al vi.
Cxapitro 13
1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus
amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo.
2 Kaj se
mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj
cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus
formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
3 Kaj se mi
disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi
lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi
neniom profitus.
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne
envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,
5 ne kondutas
maldece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas
malbonon,
6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;
7
cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.
8 Amo
neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu
lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.
9 Cxar ni
scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;
10 sed kiam venos
perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.
11 Kiam mi
estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel
infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la
infanajxojn.
12 Cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam
okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel
same, kiel ankaux mi estas konita.
13 Restas do nun fido,
espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
Cxapitro 14
1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke
vi profetadu.
2 Cxar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj
parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li
parolas misterojn.
3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon
kaj konsilon kaj konsolon.
4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas
sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.
5 Mi volas, ke vi
cxiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli
granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se
li ankaux interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
6 Sed
nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi
vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado,
aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado?
7 Ecx la
senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili
ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas
flutata aux harpata?
8 Cxar se la trumpeto donos necertan
vocxon, kiu pretigxos por batalo?
9 Tiel ankaux vi, se vi per la
lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio
estas parolata? cxar en la aeron vi parolus.
10 Eble estas tiom
da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.
11
Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la
parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.
12
Tiel same ankaux vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn,
klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.
13 Tial
kiu parolas per lingvo, tiu pregxu, ke li interpretu.
14 Cxar se
mi pregxas per lingvo, mia spirito pregxas, sed mia intelekto
estas senfrukta.
15 Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi
pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux
intelekte.
16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu
okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo?
cxar li ne scias, kion vi diras.
17 Cxar vi ja bone
dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.
18 Mi dankas Dion,
mi parolas per lingvoj pli ol vi cxiuj;
19 tamen en la eklezio mi
preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu
ankaux aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.
20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu
infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.
21 En la legxo
estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi
parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti
Min, diras la Eternulo.
22 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne
al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas
kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.
23 Se do
la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien
envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi
frenezas?
24 Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux
neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de
cxiuj;
25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li
falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja
estas cxe li.
26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon,
havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas
interpretajxon. Cxio farigxu por edifo.
27 Se oni parolas per
lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice;
kaj unu interpretu;
28 sed se ne cxeestas interpretanto, oni
silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.
29 Kaj la
profetoj parolu duope aux triope, kaj la aliaj interdiferencigu.
30 Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos, la unua silentu.
31 Cxar vi cxiuj povas profeti unuope lauxvice, por ke cxiuj
lernu, kaj cxiuj ricevu konsilon;
32 kaj la spiritoj de la
profetoj estas submetataj al la profetoj;
33 cxar Dio estas Dio
ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la
sanktuloj.
34 La virinoj silentadu en la eklezioj; cxar ne estas permesate
al ili paroli, sed ili submetigxu, kiel ankaux diras la legxo.
35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme;
cxar estas honte por virino paroli en la eklezio.
36 Kio? cxu el
vi la vorto de Dio eliris? cxu gxi venis al vi solaj?
37 Se iu sxajnas al si esti profeto aux lauxspirita, li sciigxu
pri tio, kion mi skribas al vi, ke gxi estas la ordono de la
Sinjoro.
38 Sed se iu ne scias, li ne sciu.
39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per
lingvoj.
40 Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.
Cxapitro 15
1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis
al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras,
2 per kiu
vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin
predikis al vi, krom se vi kredis vane.
3 Cxar mi transdonis al
vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro
niaj pekoj laux la Skriboj;
4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke
li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj;
5 kaj ke li aperis
al Kefas; poste al la dek du;
6 poste li aperis al pli ol
kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun,
sed kelkaj jam ekdormis;
7 poste li aperis al Jakobo; poste al
cxiuj apostoloj;
8 kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al
infano ekstertempe naskita.
9 Cxar mi estas la plej malgranda el
la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi
persekutis la eklezion de Dio.
10 Sed per la graco de Dio mi
estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis
ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi,
sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
11 Cxu do mi, cxu ili,
tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.
12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li relevigxis el la
mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas relevigxo
de mortintoj?
13 Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj,
ankaux Kristo ne relevigxis;
14 kaj se Kristo ne relevigxis, vana
ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido.
15 Jes, kaj
ni montrigxis kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis
pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la
mortintoj ja ne relevigxas.
16 Cxar se la mortintoj ne
relevigxas, ankaux Kristo ne relevigxis;
17 kaj se Kristo ne
relevigxis, via fido estas vana; vi estas ankoraux en viaj pekoj.
18 Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo.
19 Se nur en
cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la
plej mizeraj.
20 Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la
dormantoj.
21 Cxar tial, ke per homo venis la morto, per homo
ankaux venis la relevigxo de la mortintoj.
22 Cxar kiel en Adam
cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj.
23 Sed cxiu en sia propra vico: Kristo la unuaajxo, poste tiuj,
kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno.
24 Poste venos la
fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li
estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj
potencon.
25 Cxar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn
malamikojn sub siajn piedojn.
26 La lasta neniigota malamiko
estas la morto.
27 Cxar: Cxion Li metis sub liajn piedojn. Sed
kiam estas dirate: Cxio estas submetita, estas evidente, ke
esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li.
28 Kaj kiam cxio
estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al
Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.
29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la
mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili?
30
kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon?
31 Mi asertas per la
singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia
Sinjoro, mi mortas cxiutage.
32 Se laux homa maniero mi batalis
kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la
mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni
mortos.
33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn
morojn.
34 Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj
havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
35 Sed iu diros: Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo
ili venas?
36 Ho malsagxulo! tio, kion vi mem semas, ne
vivigxas, se gxi ne mortos;
37 kaj tio, kion vi semas, estas ne
la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia
speco;
38 sed Dio donas la gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu
semo gxian propran korpon.
39 Ne cxiu karno estas unu sama
karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj
alia karno de birdoj, kaj alia de fisxoj.
40 Ekzistas ankaux
korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas
unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
41 Ekzistas unu gloro
de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la
steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
42 Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. Gxi estas
semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco;
43 gxi estas
semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en
malforteco, gxi relevigxas en potenco;
44 gxi estas semata
lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas
lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.
45 Tiele
ankaux estas skribite: La unua homo Adam farigxis viva animo. La
lasta Adam farigxis viviganta spirito.
46 Tamen unua estas ne
tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste
tio, kio estas lauxspirita.
47 La unua homo estas el la tero,
elpolva; la dua homo estas el la cxielo.
48 Kia estas la
elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la
elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj.
49 Kaj kiel ni
portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron
de la elcxielulo.
50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas
heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
51
Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj
sxangxigxos,
52 en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta
trumpetsono: cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos
senputraj, kaj ni sxangxigxos.
53 Cxar estas necese, ke cxi tiu
putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu
senmortecon.
54 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon,
kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la
skribita diro: La morto forglutigxis en venko.
55 Ho morto, kie
estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
56 La pikilo
de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la
legxo;
57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per
nia Sinjoro Jesuo Kristo.
58 Tial, miaj amataj fratoj, estu
firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro,
sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.
Cxapitro 16
1 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis
al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru.
2 La unuan
tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li
prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
3
Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi
sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;
4 kaj se konvenos,
ke mi ankaux tien vojagxu, ili vojagxos kun mi.
5 Sed mi venos
al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; cxar Makedonujon mi
ja trapasos;
6 sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por
ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos.
7 Cxar mi ne volas
vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe
vi, se la Sinjoro permesos.
8 Sed mi restos en Efeso gxis
Pentekosto;
9 cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj
estas multaj kontrauxstarantoj.
10 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu cxe vi sentime; cxar li
faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaux;
11 neniu do lin
malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi;
cxar mi atendas lin kun la fratoj.
12 Sed rilate al la frato
Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute
mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan
tempon.
13 Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu.
14 Cxio via
estu farata en amo.
15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi
estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al
la servo de la sanktuloj),
16 ke vi ankaux submetigxu al tiaj,
kaj al cxiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.
17 Kaj mi gxojas pro
la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian
mankajxon ili plenigis.
18 Cxar ili refresxigis mian spiriton
kaj vian; rekonu do tiajn.
19 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin
salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.
20 Cxiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta
kiso.
21 La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano.
22 Se iu ne
amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.
23
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
24 Mia amo estu
kun vi cxiuj en Kristo Jesuo. Amen.
Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj,
20 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la
diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la
sagxecon de la mondo?
21 Cxar pro tio, ke en la sagxeco de Dio
la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la
malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.
22 Cxar Judoj
postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;
23 sed ni predikas
Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon;
24 sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la
potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.
25 Cxar la malsagxeco
de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas
pli forta ol homoj.
Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis,
10 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito
esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.
11 Cxar kiu inter
homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo,
kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la
Spirito de Dio.
12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo,
sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni
donacitan de Dio.
13 Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne
kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito;
komparante spiritajn kun spiritaj.
14 Sed la natura homo ne
akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li
malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas
jugxataj spirite.
15 Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li
mem estas jugxata de neniu.
16 Cxar kiu sciis la menson de la
Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.
Kaj kio en la koron de homo ne eniris,
Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT