Cxapitro 1
1 La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni
kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.
2 Tiam
diris al li liaj servantoj: Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo
junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin
kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo
farigxos varme.
3 Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta
regiono de Izrael, kaj oni trovis la Sxunemaninon Abisxag kaj
venigis sxin al la regxo.
4 La junulino estis tre bela; kaj sxi
farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne
ekkonis sxin.
5 Dume Adonija, filo de Hxagit, fierigxis, kaj
diris: Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj
rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.
6 Kaj lia
patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom
tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom.
7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la
pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
8 Sed la pastro
Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj
Sximei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
9
Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la
sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn
siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn,
kiuj servis al la regxo.
10 Sed la profeton Natan kaj Benajan
kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
11 Kaj
Natan diris al Bat-Sxeba, patrino de Salomono, jene: Cxu vi ne
auxdis, ke Adonija, filo de Hxagit, farigxis regxo, kaj nia
sinjoro David tion ne scias?
12 Venu do, mi donos al vi
konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo
Salomono.
13 Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li: Mia
sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante: Via
filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do
Adonija farigxis regxo?
14 Dum vi ankoraux estos parolanta tie
kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
15
Kaj Bat-Sxeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis
tre maljuna, kaj la Sxunemanino Abisxag servis al la regxo.
16
Bat-Sxeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo
diris: Kio estas al vi?
17 Kaj sxi diris al li: Mia sinjoro, vi
jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo
Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
18 Sed nun
jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion
ne scias.
19 Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj
sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron
Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li
ne invitis.
20 Sed vi, mia sinjoro, ho regxo--la okuloj de cxiuj
Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos
sur la trono de mia sinjoro la regxo post li.
21 Kiam mia
sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo
Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
22 Dum sxi ankoraux estis
parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan.
23 Kaj oni
raportis al la regxo: Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu
venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo
vizagxaltere.
24 Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi
diris: Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia
trono?
25 Cxar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj
grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la
regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili
mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas: Vivu la regxo
Adonija!
26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj
Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne
invitis.
27 Cxu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio
farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la
trono de mia sinjoro la regxo post li?
28 Tiam la regxo David
respondis kaj diris: Voku al mi Bat-Sxeban. Kaj sxi venis antaux
la regxon kaj starigxis antaux la regxo.
29 Kaj la regxo jxuris
kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el
cxiuj malfelicxoj,
30 kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio
de Izrael, dirante: Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos
sur mia trono anstataux mi--tiel mi faros hodiaux.
31 Tiam Bat-
Sxeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj
diris: Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!
32 Kaj la regxo
David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan,
kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon.
33 Kaj la regxo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via
sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu
lin en Gihxonon.
34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan
lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj
proklamu: Vivu la regxo Salomono!
35 Poste revenu, sekvante lin,
kaj li venu kaj sidigxu sur mia trono; kaj li regxos anstataux
mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
36 Tiam
respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj diris: Amen!
tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la regxo.
37 Kiel la
Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun
Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia
sinjoro, la regxo David.
38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la
profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj
la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo
David kaj kondukis lin en Gihxonon.
39 Kaj la pastro Cadok
prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis
Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo
diris: Vivu la regxo Salomono!
40 Kaj la tuta popolo ekiris post
li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke
la tero resonis de iliaj krioj.
41 Tion auxdis Adonija, kaj
cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon;
kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion
signifas la tumulta bruo de la urbo?
42 Kiam li estis ankoraux
parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj
Adonija diris: Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos
bonon.
43 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia
sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo;
44 kaj la regxo
sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj
Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn,
kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la regxo;
45 kaj la pastro
Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj
ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la
bruo, kiun vi auxdis.
46 Kaj Salomono jam sidigxis sur la regxa
trono.
47 Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli
nian sinjoron, la regxon David, dirante: Via Dio faru la nomon de
Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri
granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo.
48 Kaj ankaux tiele diris la regxo: Benata estu la Eternulo, Dio
de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj
okuloj vidas.
49 Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de
Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon.
50 Sed Adonija timis
Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la
altaro.
51 Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas
la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro,
dirante: La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos
sian servanton per glavo.
52 Kaj Salomono diris: Se li estos
homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en
li trovigxos malbono, tiam li mortos.
53 Kaj la regxo Salomono
sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj
adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:
Iru en vian domon.
Cxapitro 2
1 Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li
testamentis al sia filo Salomono jene:
2 Mi foriras la vojon de
la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.
3 Kaj
observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj
vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj
regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi
estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
4
por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi,
parolante: Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi
en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos
cxe vi viro sur la trono de Izrael.
5 Ankaux vi scias, kion
faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du
militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo
de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo
de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj
kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj.
6 Agu laux via sagxo, ke vi ne
lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Sxeolon.
7 Sed al la
filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter
la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi,
kiam mi forkuris de via frato Absxalom.
8 Kaj jen cxe vi estas
Sximei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min
per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi
renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo,
dirante: Mi ne mortigos vin per glavo.
9 Sed nun ne lasu lin
senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas
fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en
Sxeolon.
10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin
enterigis en la urbo de David.
11 La tempo, kiun David regxis
super Izrael, estis kvardek jaroj: en Hxebron li regxis sep
jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.
12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia
regxado tre fortikigxis.
13 Adonija, filo de Hxagit, venis al
Bat-Sxeba, patrino de Salomono. Sxi diris: Cxu kun paco vi
venas? Kaj li respondis: Kun paco.
14 Kaj li diris: Mi havas
aferon al vi. Sxi respondis: Parolu.
15 Kaj li diris: Vi scias,
ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis
sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj
transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita
al li.
16 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj
sxi diris al li: Parolu.
17 Kaj li diris: Diru, mi petas, al la
regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la
Sxunemaninon Abisxag kiel edzinon.
18 Kaj Bat-Sxeba diris: Bone,
mi parolos pri vi kun la regxo.
19 Kaj Bat-Sxeba venis al la
regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis
renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia
trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj
sxi sidigxis dekstre de li.
20 Kaj sxi diris: Unu malgrandan
peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la regxo diris al
sxi: Petu, mia patrino, cxar mi ne rifuzos al vi.
21 Kaj sxi
diris: La Sxunemanino Abisxag estu donata kiel edzino al via
frato Adonija.
22 Tiam respondis la regxo Salomono kaj diris al
sia patrino: Kial vi petas la Sxunemaninon Abisxag por Adonija?
petu por li ankaux la regxecon, cxar li estas mia pli agxa
frato--por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de
Ceruja.
23 Kaj la regxo Salomono jxuris per la Eternulo,
dirante: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraux sia vivo
Adonija diris tiujn vortojn.
24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu
min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj
kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos
mortigita.
25 Kaj la regxo Salomono sendis Benajan, filon de
Jehojada, kaj cxi tiu frapis lin, kaj li mortis.
26 Kaj al la
pastro Ebjatar la regxo diris: Iru en Anatoton, sur vian kampon;
vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, cxar vi portis
la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaux mia patro David, kaj
cxar vi suferis cxion, kion suferis mia patro.
27 Kaj Salomono
forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por
ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo
de Eli en Sxilo.
28 La famo pri tio atingis Joabon (cxar Joab
aligxis al Adonija, kvankam al Absxalom li ne aligxis); kaj Joab
forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn
de la altaro.
29 Oni raportis al la regxo Salomono, ke Joab
forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun cxe la
altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante
al li: Iru, mortigu lin.
30 Benaja venis en la tabernaklon de la
Eternulo, kaj diris al li: Tiele diras la regxo: Eliru! Sed tiu
respondis: Ne, cxi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la
regxo, dirante: Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi.
31 Tiam la regxo diris al li: Faru, kiel li diris, mortigu lin
kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia
patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis.
32 La Eternulo
refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du
virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li
mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:
Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon
de Jeter, militestron de Jehuda.
33 Ilia sango falu sur la kapon
de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David
kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por
eterne de la Eternulo.
34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris
kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia
domo en la dezerto.
35 Kaj la regxo starigis Benajan, filon de
Jehojada, anstataux li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la
regxo starigis anstataux Ebjatar.
36 Kaj la regxo sendis por
voki Sximein, kaj li diris al li: Konstruu al vi domon en
Jerusalem, kaj logxu tie kaj neniam eliru el tie;
37 se iun tagon
vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi
nepre mortos; via sango estos sur via kapo.
38 Kaj Sximei diris
al la regxo: Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via
servanto faros. Kaj Sximei logxis en Jerusalem multe da tempo.
39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de Sximei al
Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al Sximei,
dirante: Jen viaj sklavoj estas en Gat.
40 Tiam Sximei levigxis,
kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi
siajn sklavojn. Kaj Sximei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el
Gat.
41 Kaj oni raportis al Salomono, ke Sximei foriris el
Jerusalem en Gaton kaj revenis.
42 Tiam la regxo sendis, kaj
vokigis Sximein, kaj diris al li: Mi jxurligis ja vin per la
Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn
foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi: Bona
estas tio, kion mi auxdis.
43 Kial do vi ne observis la jxuron
per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?
44 Kaj la
regxo diris al Sximei: Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro
scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu
vian malbonon sur via kapo.
45 Sed la regxo Salomono estu
benata, kaj la trono de David staru forte antaux la Eternulo
eterne.
46 Kaj la regxo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj
cxi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno
fortikigxis en la manoj de Salomono.
Cxapitro 3
1 Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj
prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David,
gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la
Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.
2 Tamen la
popolo alportadis ankoraux oferojn sur altajxoj, cxar gxis tiu
tempo ankoraux ne estis konstruita domo al la nomo de la
Eternulo.
3 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la
instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis
sur altajxoj.
4 Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar
tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis
sur tiu altaro.
5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte
en songxo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi.
6 Kaj
Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe
da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en
pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun
grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur
lia trono.
7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian
servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda
junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.
8 Kaj Via servanto
estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne
povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
9 Donu do al
Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi
inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan
popolon?
10 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis
tion.
11 Kaj Dio diris al li: Cxar vi petis cxi tion, sed ne
petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne
petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por
povoscii regi,
12 tial jen Mi faras konforme al via parolo: jen
Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi
ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
13
Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon
kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la
regxoj dum via tuta vivo.
14 Kaj se vi irados laux Miaj vojoj,
observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro
David, Mi longigos vian vivon.
15 Kaj Salomono vekigxis, kaj
vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj
starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj
alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon
por cxiuj siaj servantoj.
16 Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj
starigxis antaux li.
17 Kaj unu el la virinoj diris: Ho mia
sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis,
logxante kun sxi en la sama domo.
18 En la tria tago post mia
nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis
neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.
19 Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi
dormis sur li.
20 Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis
mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis
lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia
brusto.
21 Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen
li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis,
ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
22 Sed la dua virino
diris: Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta.
Kaj la unua diris: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas
la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.
23 Tiam la
regxo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas
la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta,
kaj mia filo estas la vivanta;
24 kaj la regxo diris: Alportu al
mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo.
25 Kaj la
regxo diris: Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu
duonon al unu kaj duonon al la alia.
26 Tiam la virino, kies
filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis
sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris: Ho mia sinjoro, donu al
sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:
Nek mi havu, nek vi; dishaku.
27 Tiam la regxo respondis kaj
diris: Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin, sxi
estas gxia patrino.
28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo,
kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis,
ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.
Cxapitro 4
1 Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael.
2 Kaj
jen estas la estroj, kiuj estis cxe li: Azarja, filo de Cadok,
pastro;
3 Elihxoref kaj Ahxija, filoj de Sxisxa, skribistoj;
Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto;
4 kaj Benaja, filo de
Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
5
kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud,
filo de Natan, pastro, amiko de la regxo;
6 kaj Ahxisxar super la
palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
7 Kaj
Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj
ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu
monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.
8 Kaj jen
estas iliaj nomoj: Ben-Hxur, sur la monto de Efraim;
9 Ben-Deker,
en Makac kaj Sxaalbim kaj Bet-Sxemesx kaj Elon-Bet-Hxanan;
10
Ben-Hxesed, en Arubot; al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono
Hxefer;
11 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino
de Salomono, estis lia edzino;
12 Baana, filo de Ahxilud, en
Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet-Sxean, kiu estas apud
Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Sxean gxis Abel-Mehxola, gxis
trans Jokmeam;
13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis
la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li
apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj
urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
14 Ahxinadab, filo de Ido,
en Mahxanaim;
15 Ahximaac, en la regiono de Naftali; ankaux li
prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;
16 Baana,
filo de Hxusxaj, en la regiono de Asxer kaj en Alot;
17
Jehosxafat, filo de Paruahx, en la regiono de Isahxar;
18 Sximei,
filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
19 Geber, filo de Uri, en
la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj,
kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta
lando.
20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe
la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj.
21 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando
Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn
kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
22 La mangxprovizoj
de Salomono por cxiu tago estis: tridek kor'oj da delikata faruno
kaj sesdek kor'oj da simpla faruno,
23 dek grasigitaj bovoj kaj
dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj, krom cervoj kaj gazeloj
kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
24 Cxar li regis super la
tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj
regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj
cxirkauxaj landoj.
25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en
sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo,
de Dan gxis Beer-Sxeba, dum la tuta vivo de Salomono.
26 Kaj
Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du
mil rajdistojn.
27 Kaj tiuj administrantoj liveradis
mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis
al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion
mankigante.
28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la
kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia
instrukcio.
29 Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj
tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
30 Kaj la
sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj
orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.
31 Kaj li estis
pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman
kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter
cxiuj popoloj cxirkauxe.
32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn;
kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
33 Kaj li
parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la
hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj
kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.
34 Kaj oni venadis
el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj
regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.
Cxapitro 5
1 Hxiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono,
kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro;
cxar Hxiram estis amiko de David en la tuta tempo.
2 Kaj
Salomono sendis al Hxiram, por diri:
3 Vi scias pri mia patro
David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo,
lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin cxirkauxis, gxis la Eternulo
metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.
4 Sed nun la
Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon cxirkauxe; ne ekzistas
kontrauxulo nek ia malbona malhelpo.
5 Tial jen mi intencas
konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la
Eternulo parolis al mia patro David, dirante: Via filo, kiun Mi
sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia
nomo.
6 Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon;
kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj
servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke
ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.
7 Kiam Hxiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj
diris: Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon
sagxan super tiu grandnombra popolo.
8 Kaj Hxiram sendis al
Salomono, por diri: Mi auxskultis tion, kion vi sendis diri al
mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj
cipresaj.
9 Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la
maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi
sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi
plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.
10 Kaj
Hxiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom
li nur volis.
11 Kaj Salomono donis al Hxiram dudek mil kor'ojn
da tritiko kiel mangxajxon por lia domo kaj dudek kor'ojn da plej
pura oleo. Tiom Salomono donadis al Hxiram cxiujare.
12 Kaj la
Eternulo donis sagxon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj
estis paco inter Hxiram kaj Salomono, kaj ili ambaux faris inter
si interligon.
13 La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la
imposto estis tridek mil viroj.
14 Kaj li sendis ilin sur
Lebanonon, po dek mil cxiumonate, alterne; unu monaton ili estis
sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris
tiun imposton.
15 Kaj Salomono havis sepdek mil
sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,
16 krom
la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la
laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
17 Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn,
multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el
sxtonoj cxirkauxhakitaj.
18 Kaj hakis la konstruistoj de
Salomono kaj la konstruistoj de Hxiram kaj la Gebalanoj, kaj
pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.
Cxapitro 6
1 En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la
lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la
monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la
domon por la Eternulo.
2 Kaj la domo, kiun la regxo Salomono
konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la
largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
3 Kaj la portiko
antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj,
konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo
antaux la domo.
4 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn
kaj kovreblajn.
5 Kaj li arangxis cxe la muro de la domo
galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la
plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.
6 La
malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la
largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj;
cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne
enfortikigi en la muroj de la domo.
7 Kiam la domo estis
konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete
cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento
ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.
8 La pordo de
la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per
sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza
en la trian.
9 Kaj li konstruis la domon kaj finis gxin, kaj li
kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
10 Kaj li
konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton
de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
11 Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
12 Koncerne la
domon, kiun vi konstruas: se vi irados laux Miaj legxoj kaj
plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn
ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri
vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
13 kaj Mi logxos inter la
Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
14 Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis gxin.
15 Kaj li
konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la
planko de la domo gxis la plafono li kovris interne per ligno,
kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
16 Kaj
li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo
cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis
tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
17 Kvardek
ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la
templo.
18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj
tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.
19 La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni
starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
20 La
internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj,
la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis
per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.
21 Kaj
Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn
cxenojn antaux la plejsanktejo kaj tegis gxin per oro.
22 Kaj la
tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la
tutan altaron antaux la plejsanktejo li tegis per oro.
23 Kaj li
faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn
la alton de dek ulnoj.
24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de
kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis
de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.
25 Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron
kaj la saman formon havis ambaux keruboj.
26 La alto de unu
kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo.
27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la
domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la
flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo
de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj,
kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj
unu la alian.
28 Kaj li tegis la kerubojn per oro.
29 Kaj sur
cxiuj muroj de la domo cxirkauxe li faris skulptitajn figurojn de
keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
30 Ankaux la
plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
31 Cxe
la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno
kun kvinangulaj fostoj.
32 Sur du pordoj el oleastra ligno li
faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per
oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
33 Ankaux cxe
la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el
oleastra ligno;
34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj
de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo
estis kunmeteblaj.
35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn
kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.
36 Kaj
li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj
sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
37 En la kvara jaro, en la
monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
38 Kaj en la
dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la
domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano;
li konstruis gxin dum sep jaroj.
Cxapitro 7
1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li
finis sian tutan domon.
2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro
Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de
kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da
cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
3 Kaj li
kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek
kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
4 Kaj da fenestraj kadroj
estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.
5 Kaj
cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj
estis kontraux fenestroj trifoje.
6 Kaj cxambregon el kolonoj li
faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de
tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj
sojlon antaux ili.
7 Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan
salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro.
8 Lia
domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono,
estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al
tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
9
Cxio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj
lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la
fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto.
10 En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj,
sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj.
11 Kaj supre estis
multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.
12
Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj
sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la
interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la
domo.
13 La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Hxuramon.
14 Li
estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro
estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco,
kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la
regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.
15 Li faris
du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok
ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la
dua kolono.
16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris,
por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto
de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
17
Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj,
kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe
la dua.
18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da
granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel
same li faris ankaux por la dua kapitelo.
19 La kapiteloj sur la
kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar
ulnojn.
20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la
konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo
cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.
21 Kaj li starigis la
kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la
dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li
starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.
22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de
lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
23 Kaj li
faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando,
tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de
tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.
24 Kaj tuberoj
sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek
ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis
fanditaj kune kun gxi.
25 Gxi staris sur dek du bovoj; tri kun
la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la
vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis
sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj
internen.
26 Gxi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando,
farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al
disvolvigxinta lilio. Gxi ampleksis du mil bat'ojn.
27 Kaj li
faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar
ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
28
Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj: ili havis muretojn,
muretojn inter la listeloj.
29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis
inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la
listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis
malsuprenpendantaj festonoj.
30 Kaj cxiu bazajxo havis kvar
kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis
sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu
flanko estis festonoj.
31 Gxia aperturo de la interna kapitelo
gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en
formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la
aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj,
ne rondaj.
32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la
aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis
unu ulno kaj duono.
33 La arangxo de la radoj estis kiel la
arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj
radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita.
34 Kaj la kvar
sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la
bazajxo mem.
35 Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la
alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj
muretoj elstaris el gxi mem.
36 Kaj sur la tabuletoj de gxiaj
teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj
palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.
37 Tiel
li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan
mezuron, egalan formon.
38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn;
cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat'oj; kvar ulnojn
havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek
bazajxoj.
39 Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra
flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la
maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
40 Kaj Hxuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la
aspergajn kalikojn. Kaj Hxuram finis la tutan laboron, kiun li
faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:
41 la du
kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la
kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la
kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
42 kaj la
kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por
cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis
sur la kolonoj;
43 kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur
la bazajxoj;
44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la
maro;
45 kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn
kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn Hxuram faris al la
regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita
kupro.
46 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en
argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
47 Kaj Salomono metis
cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo
de la kupro ne estis kalkulita.
48 Kaj Salomono faris cxiujn
vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron,
kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
49 kaj la
kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la
plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj
prenilojn, el oro;
50 kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn
kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn
cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo
de la templa domo, el oro.
51 Tiamaniere estis finita la tuta
laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo.
Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la
argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de
la domo de la Eternulo.
Cxapitro 8
1 Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn
cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la
Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti
la keston de interligo de la Eternulo el la urboj de David, tio
estas el Cion.
2 Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj
Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa
monato.
3 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj
ekportis la keston.
4 Kaj oni enportis la keston de la Eternulo
kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj
estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.
5
Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu
kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante
sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri kaj kalkuli pro
ilia granda multeco.
6 Kaj la pastroj venigis la keston de
interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la
domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
7
Cxar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de
la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn
stangojn de supre.
8 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la
kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la
antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis
videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.
9 En la kesto
estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo
sur Hxoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj
post ilia eliro el la lando Egipta.
10 Kiam la pastroj eliris el
la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.
11 Kaj la
pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de
la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
12 Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras
logxi en mallumo;
13 tial mi konstruis domon por Via logxado,
lokon por Via restado eterna.
14 Kaj la regxo turnis sian
vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta
komunumo de Izrael staris.
15 Kaj li diris: Benata estu la
Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro
David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
16 De post la
tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi
elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui
domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu
super Mia popolo Izrael.
17 Mia patro David havis la intencon
konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
18 Sed
la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon
al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
19 tamen la
domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj
lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.
20 Kaj la Eternulo
plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi levigxis anstataux mia
patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la
Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo,
Dio de Izrael.
21 Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu
trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj
patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.
22 Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo
kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn
al la cxielo,
23 kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne
ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero
malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj
servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;
24 Vi
plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al
li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel
ni nun vidas.
25 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via
servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne
mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se
viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel
vi iradis antaux Mi.
26 Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via
vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.
27 Cxu
efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de
cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu
domo, kiun mi konstruis!
28 Sed turnu Vin al la pregxo de Via
servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti
la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi
hodiaux;
29 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo
nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie
estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi
tiu loko.
30 Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via
popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur
la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi
pardonu.
31 Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni
postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata
antaux Via altaro en cxi tiu domo:
32 tiam auxskultu en la
cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la
manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante
la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.
33 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi
pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon
kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:
34 tiam auxskultu
en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj
revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.
35 Se
la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili
pekis antaux vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros
Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu
ilin:
36 tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de
Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la
bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon,
kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.
37 Se estos malsato
en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj,
aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia
logxado, aux se estos ia plago aux malsano;
38 cxe cxiu pregxo,
cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo
Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj
etendos siajn manojn al cxi tiu domo:
39 Vi auxskultu en la
cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj
redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian
koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);
40 por ke
ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun
Vi donis al niaj patroj.
41 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne
estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro
Via nomo
42 (cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via
forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos
en cxi tiu domo:
43 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via
logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por
ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin,
kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo
estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.
44 Kiam Via popolo
eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi
ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la
urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via
nomo:
45 tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian
petegon, kaj defendu ilian aferon.
46 Se ili pekos antaux Vi
(cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux
ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj
forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;
47 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj,
konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj,
dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
48 kaj ili returnos
sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de
siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte
sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun
Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
49
tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian
pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;
50 kaj
pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj
cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por
ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj
al ili.
51 Cxar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi
elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.
52 Viaj okuloj estu
malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via
popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas
al Vi.
53 Cxar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj
popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi
elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.
54 Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan
pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro
de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.
55
Kaj li starigxis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per
lauxta vocxo, dirante:
56 Benata estu la Eternulo, kiu donis
ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio, kion Li diris: ne
forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris
per Sia servanto Moseo.
57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni,
kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu
nin;
58 Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laux cxiuj Liaj
vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj
Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.
59 Kaj cxi tiuj
miaj vortoj, kiujn mi pregxis antaux la Eternulo, estu proksimaj
al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justajxon
al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj
tagoj;
60 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo
estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.
61 Via koro estu tute sindona
al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi
Liajn ordonojn, kiel hodiaux.
62 Kaj la regxo kaj kun li cxiuj
Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo.
63 Kaj Salomono
oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du
mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj
cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo.
64 En tiu
tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la
domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la
farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la
kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda,
por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de
la pacoferoj.
65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la
tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Hxamat gxis la
torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj
kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.
66 En la oka tago
li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al
siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la
Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.
Cxapitro 9
1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo
kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li
deziris fari,
2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel
Li aperis al li en Gibeon.
3 Kaj la Eternulo diris al li: Mi
auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi
sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien
Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie
cxiam.
4 Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis
via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion
Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:
5
tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por
eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos
cxe vi viro sur la trono de Izrael.
6 Sed se vi kaj viaj filoj
deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn
legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj
dioj kaj adorklinigxos al ili:
7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la
lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis
por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael
farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.
8 Kaj pri cxi
tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj
fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu
lando kaj kun cxi tiu domo?
9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili
forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn
el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj
adorklinigxis al ili kaj servis al ili--pro tio la Eternulo
venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.
10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du
domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon
11 (por kiuj
Hxiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj
cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo
Salomono tiam donis al Hxiram dudek urbojn en la lando Galilea.
12 Kaj Hxiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis
al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.
13 Kaj li diris: Kio
estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis
al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.
14 Kaj Hxiram
sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
15 Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo
Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj
Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Hxacoron kaj Megidon kaj
Gezeron.
16 (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis
Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la
Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel
donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
17 Kaj Salomono
konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Hxoronon,
18 kaj
Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
19 kaj cxiujn
urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la
cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono
deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta
lando de sia regado.
20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el
la Amoridoj, Hxetidoj, Perizidoj, Hxividoj, kaj Jebusidoj, kiuj
ne estis el la idoj de Izrael:
21 iliajn infanojn, kiuj restis
post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi,
Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.
22 Sed
el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis
militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj,
liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj,.
23 La nombro de la cxefaj
oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek;
ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
24 La filino de
Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li
konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.
25 Kaj Salomono
alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la
altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi
antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
26 Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu
trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando
de Edom.
27 Kaj Hxiram sendis en la sxiparo siajn servantojn
sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
28
Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn
da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
Cxapitro 10
1 Kiam la regxino de Sxeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri
la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.
2 Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun
kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn
sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri
cxio, kion sxi havis en sia koro.
3 Kaj Salomono solvis al sxi
cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius
kaj kion li ne solvus al sxi.
4 Kaj la regxino de Sxeba vidis la
tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
5
kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj
kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn
vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la
domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
6 Kaj sxi diris
al la regxo: Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj
aferoj kaj pri via sagxeco;
7 mi ne kredis al la diroj, gxis mi
venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne
rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol
diras la famo, kiun mi auxdis.
8 Felicxaj estas viaj homoj,
felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj
auxdas vian sagxecon.
9 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu
favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia
eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri
jugxo kaj justeco.
10 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek
kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn
sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la
regxino de Sxeba donacis al la regxo Salomono.
11 Kaj la sxiparo
de Hxiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe
da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
12 Kaj el la santala
ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj
por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la
kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata,
gxis la nuna tago.
13 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino
de Sxeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio,
kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj
sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
14 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu
jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
15 krom tio, kio
venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de
cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
16 Kaj la regxo
Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent
sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)
17 kaj tricent
malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min'oj da oro estis
uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la
arbardomon de Lebanon.
18 Kaj la regxo faris grandan tronon el
eburo kaj tegis gxin per pura oro.
19 Ses sxtupojn havis la
trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn
ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la
brakapogoj.
20 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses
sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
21
Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj
vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el
argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel
senvalora.
22 Cxar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la
maro kun la sxiparo de Hxiram; unu fojon en tri jaroj venadis la
Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn,
kaj pavojn.
23 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de
la tero per ricxeco kaj per sagxeco.
24 Kaj cxiuj sur la tero
penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en
lian koron.
25 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon: vazojn
argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn,
cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
26 Kaj Salomono kolektis al si
cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek
du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj
cxe la regxo en Jerusalem.
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la
argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en
tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28 La
cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de
komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
29 Cxiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da
argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis
liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la Hxetidoj kaj al
la regxoj de Sirio.
Cxapitro 11
1 La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon
de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn,
Hxetidinojn,
2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la
Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos
vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.
3 Kaj
li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent;
kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
4 En la tempo de
maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj
dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo,
lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
5 Kaj Salomono sekvis
Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon
de la Amonidoj.
6 Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj
de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro
David.
7 Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx,
abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux
Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.
8 Kaj
tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis
kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
9 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis
sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du
fojojn,
10 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu
aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
11 Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke cxi tio
farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn
legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj
donos gxin al via servanto.
12 Tamen dum via vivo Mi tion ne
faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin
forsxiros.
13 Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi
donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem,
kiun Mi elektis.
14 Kaj la Eternulo aperigis kontrauxulon kontraux Salomono,
Hadadon, la Edomidon, el la regxa semo de Edom.
15 Kiam David
estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la
mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo
16 (cxar
ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili
ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);
17 tiam forkuris Hadad
kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri
Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.
18 Ili elmovigxis
el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran,
kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu
donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al
li.
19 Hadad tre ekplacxis al Faraono, kaj cxi tiu donis al li
kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la regxino
Tahxpenes.
20 Kaj la fratino de Tahxpenes naskis al li lian
filon Genubat. Kaj Tahxpenes edukis lin en la domo de Faraono,
kaj Genubat logxis en la domo de Faraono inter la filoj de
Faraono.
21 Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun
siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al
Faraono: Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.
22 Faraono
diris al li: Cxu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en
vian landon? Kaj li respondis: Ne, tamen forliberigu min.
23 Dio starigis kontraux li ankoraux kontrauxulon, Rezonon, filon
de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, regxo de Coba.
24 Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de
bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj
eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.
25 Kaj li estis kontrauxulo
de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono,
kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la
Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.
26 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino
havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono,
levis la manon kontraux la regxon.
27 Kaj jen estas la kauxzo,
pro kiu li levis la manon kontraux la regxon: Salomono konstruis
Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.
28
Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke
la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la
tributlaboroj de la domo de Jozef.
29 En tiu tempo okazis, ke
Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la
profeto Ahxija, la Sxiloano; li portis sur si novan veston; ili
ambaux estis solaj sur la kampo.
30 Kaj Ahxija prenis la novan
veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn.
31 Kaj li diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forsxiras la regnon el
la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn
32 (sed unu
tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo
Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);
33 pro
tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de
la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la
Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio
placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia
patro David.
34 Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed
Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia
servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn
kaj Miajn legxojn.
35 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia
filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;
36 kaj al lia filo
Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia
servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi
elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
37 Vin Mi prenos, kaj
vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo
super Izrael.
38 Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi,
kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi,
observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia
servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon
fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi
Izraelon.
39 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen
ne por cxiam.
40 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed
Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al Sxisxak, regxo de
Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.
41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris,
kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de
Salomono.
42 La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem
super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
43 Kaj Salomono
ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia
patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
Cxapitro 12
1 Rehxabeam iris en Sxehxemon, cxar en Sxehxemon venis cxiuj
Izraelidoj, por fari lin regxo.
2 Kiam tion auxdis Jerobeam,
filo de Nebat (cxar li estis ankoraux en Egiptujo, kien li
forkuris de la regxo Salomono, kaj Jerobeam logxis en Egiptujo,
3
sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo
de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:
4 Via patro
tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj
de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj
tiam ni servados al vi.
5 Kaj li diris al ili: Iru, kaj post tri
tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
6 Kaj la regxo
Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia
patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas
respondi al cxi tiu popolo?
7 Kaj ili diris al li jene: Se
hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili
kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos
al vi servantoj por cxiam.
8 Sed li ne atentis la konsilon de la
maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la
junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.
9 Kaj
li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu
popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via
patro metis sur nin?
10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun
li, parolis al li, dirante: Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu
diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru
gxin malpli peza--tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas
pli dika, ol la lumboj de mia patro;
11 tial se mia patro
sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon;
mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria
tago, kiel la regxo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria
tago.
13 Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne
atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
14 kaj li
parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro
pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia
patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
15
Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis destinite de la
Eternulo, por ke plenumigxu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per
Ahxija, la Sxiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
16 Kiam cxiuj
Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo
respondis al la regxo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni
ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho
Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj
disiris al siaj tendoj.
17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis
en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam.
18 Kaj la regxo
Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj
Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo
Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.
19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna
tago.
20 Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili
sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super
cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de
Jehuda.
21 Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la
tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil
elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael,
por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.
22 Sed
aperis vorto de Dio al Sxemaja, homo de Dio, dirante:
23 Diru al
Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al la tuta domo
de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
24 Tiele
diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la
Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi
tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis
sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
25 Kaj Jerobeam prikonstruis Sxehxemon sur la monto de Efraim kaj
eklogxis en gxi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
26
Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la
domo de David;
27 se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en
la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu
popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de
Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de
Judujo.
28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du
orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en
Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin
el la lando Egipta.
29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la
duan li instalis en Dan.
30 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de
pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.
31 Kaj
li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la
popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
32 Kaj Jerobeam
starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la
monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la
altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la
bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de
la altajxoj, kiujn li arangxis.
33 Kaj li suriris sur la
altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka
monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la
Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
Cxapitro 13
1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo
en Bet-Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
2
Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:
Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de
David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur
vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj
ostoj estos bruligitaj sur vi.
3 Kaj li donis en tiu tago
signon, dirante: Cxi tio estas la signo, ke tion parolis la
Eternulo: jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas
sur gxi, dissxutigxos.
4 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la
homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam
etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed
rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne
povis retiri gxin al si.
5 Kaj la altaro disfendigxis, kaj la
cindro de la altaro dissxutigxis, konforme al la signo, kiun
donis la homo de Dio laux la ordono de la Eternulo.
6 Kaj la
regxo ekparolis kaj diris al al homo de Dio: Faru peton antaux la
Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al
mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la
mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.
7 Tiam
la regxo diris al la homo de Dio: Iru kun mi en la domon kaj
fortigu vin per mangxo, kaj mi donos al vi donacon.
8 Sed la
homo de Dio diris al la regxo: Ecx se vi donos al mi duonon de
via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos
akvon en cxi tiu loko;
9 cxar tiele estas ordonite al mi per la
vorto de la Eternulo: Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne
reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
10 Kaj li iris laux alia
vojo, kaj ne reiris laux la vojo, laux kiu li venis en Bet-Elon.
11 Unu profeto maljunulo logxis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj,
kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio
hodiaux en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la regxo, ili
rakontis al sia patro.
12 Kaj ilia patro diris al ili: Laux kiu
vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laux kiu iris la
homo de Dio, kiu venis el Judujo.
13 Tiam li diris al siaj
filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj
li ekrajdis sur gxi,
14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin
sidanta sub kverko, kaj diris al li: Cxu vi estas la homo de Dio,
kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi.
15 Kaj li diris al li:
Venu kun mi en la domon kaj mangxu panon.
16 Sed tiu diris: Mi
ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek
trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;
17 cxar estas dirite al mi
per la vorto de la Eternulo: Ne mangxu panon nek trinku tie
akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
18 Kaj li diris
al li: Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi
laux ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian
domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al
li.
19 Kaj li reiris kun li kaj mangxis panon en lia domo kaj
trinkis akvon.
20 Dum ili sidis ankoraux cxe la tablo, venis la
vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.
21 Kaj li
vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele
diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la
Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la
Eternulo, via Dio,
22 sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis
akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon
kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj
patroj.
23 Post kiam li mangxis panon kaj trinkis, oni selis por
li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.
24 Kaj li iris,
kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia
kadavro kusxis jxetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude,
kaj la leono staris apud la kadavro.
25 Kaj jen pasis homoj, kaj
vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan
apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu
logxis la maljuna profeto.
26 Kiam tion auxdis la profeto, kiu
revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu
malobeis la busxon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al
leono, kiu dissxiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la
Eternulo, kiun Li diris al li.
27 Kaj li diris al siaj filoj
jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis.
28 Kaj li iris kaj
trovis lian kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la
leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne mangxis la
kadavron kaj ne dissxiris la azenon.
29 Kaj la profeto levis la
kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj
veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la
urbon, por priplori kaj enterigi lin.
30 Kaj li metis lian
kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato!
31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam
mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la
homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.
32 Cxar
plenumigxos la vorto, kiun li eldiris laux ordono de la Eternulo
pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri cxiuj domoj de
altajxoj, kiuj trovigxas en la urboj de Samario.
33 Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona
vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la
altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro
de altajxoj.
34 Kaj cxi tio farigxis peko por la domo de
Jerobeam, por pereo kaj ekstermigxo de sur la tero.
Cxapitro 14
1 En tiu tempo malsanigxis Abija, filo de Jerobeam.
2 Kaj
Jerobeam diris al sia edzino: Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke
oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Sxilon;
tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi
estos regxo super cxi tiu popolo.
3 Kaj prenu en vian manon dek
panojn kaj biskvitojn kaj krucxon da mielo, kaj iru al li; li
diros al vi, kio estos al la knabo.
4 Kaj la edzino de Jerobeam
tiel faris; sxi levigxis kaj iris en Sxilon kaj venis en la domon
de Ahxija. Ahxija ne povis vidi, cxar liaj okuloj cxesis funkcii
pro maljuneco.
5 Sed la Eternulo diris al Ahxija: Jen la edzino
de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, cxar li estas
malsana; tiel kaj tiel diru al sxi; kiam sxi venos, sxi prezentos
sin kiel alian personon.
6 Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon
de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris: Eniru,
edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon?
mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.
7 Iru, diru al
Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Cxar Mi altigis
vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo
Izrael,
8 kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj
donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu
observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante
nur tion, kio placxas al Mi;
9 kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj,
kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn
kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian
dorson:
10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj
Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj
liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel
on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.
11 Kiu mortos cxe
Jerobeam en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos
sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo; cxar la
Eternulo tion diris.
12 Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam
via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.
13 Kaj priploros
lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam
iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis
io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.
14 Kaj la
Eternulo starigos al Si super Izrael regxon, kiu ekstermos la
domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaux.
15 Kaj la Eternulo
frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu sxanceligxas en la
akvo, kaj Li elsxiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li
donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro
tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la
Eternulon.
16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de
Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.
17
Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en
Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo
mortis.
18 Kaj oni enterigis lin, kaj cxiuj Izraelidoj priploris
lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia
servanto, la profeto Ahxija.
19 La cetera historio de Jerobeam,
kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro
de kroniko de la regxoj de Izrael.
20 La tempo, dum kiu regxis
Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj.
Kaj anstataux li ekregxis lia filo Nadab.
21 Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de
kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj
dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo
elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon.
La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
22 Kaj la
Judoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj incitis
Lin pli ol cxio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn
ili pekis.
23 Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn,
statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub
cxiu brancxoricxa arbo.
24 Ankaux malcxastistoj estis en la
lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la
Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.
25 En la kvina jaro de
la regxo Rehxabeam iris Sxisxak, regxo de Egiptujo, kontraux
Jerusalemon.
26 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la
Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li
prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
27
Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj
transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj
gardadis la enirejon de la regxa domo.
28 Kaj cxiufoje, kiam la
regxo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin
portis, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la
korpogardistoj.
29 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio,
kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la
regxoj de Judujo.
30 Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis
milito dum ilia tuta vivo.
31 Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj
patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de
David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj
anstataux li ekregxis lia filo Abijam.
Cxapitro 15
1 En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam, filo de Nebat,
ekregxis Abijam super Judujo.
2 Tri jarojn li regxis en
Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de
Abisxalom.
3 Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi
tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la
Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
4 Sed pro
David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem,
starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;
5 pro
tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum
sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li,
krom la afero kun Urija, la Hxetido.
6 Kaj milito estis inter
Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.
7 La cetera historio
de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la
libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter
Abijam kaj Jerobeam.
8 Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj
oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis
lia filo Asa.
9 En la dudeka jaro de la regxado de Jerobeam super Izrael
ekregxis Asa super Judujo.
10 Kaj kvardek unu jarojn li regxis
en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de
Abisxalom.
11 Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel
lia patro David.
12 Kaj li elpelis la malcxastistojn el la
lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
13
Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de
regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa
dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
14
Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis
perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.
15 Li enportis en la
domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn
proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
16 Kaj
milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta
vivo.
17 Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj
li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa,
regxo de Judujo.
18 Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron,
kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la
trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj
servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben-Hadad, filo de
Tabrimon, filo de Hxezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko,
kaj dirigis al li:
19 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia
patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj
oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke
li foriru de mi.
20 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj
sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael kaj
venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet-Maahxan kaj la tutan
Kineroton, la tutan landon de Naftali.
21 Kiam Baasxa tion
auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
22 Tiam la
regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis
la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la
konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen
kaj Micpan.
23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj
cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur
en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj.
24 Kaj Asa
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj
en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia
filo Jehosxafat.
25 Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua
jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du
jarojn.
26 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj,
per kiuj li pekigis Izraelon.
27 Kaj faris konspiron kontraux li
Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa
mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj
Izraelidoj siegxis Gibetonon.
28 Kaj Baasxa mortigis lin en la
tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.
29
Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de
Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li
tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li
diris per Sia servanto Ahxija, la Sxiloano;
30 pro la pekoj de
Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro
la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
31
La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
32
Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta
vivo.
33 En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo
de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek
kvar jaroj.
34 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj iris laux la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj,
per kiuj li pekigis Izraelon.
Cxapitro 16
1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Hxanani,
pri Baasxa, dirante:
2 Cxar mi levis vin el la polvo kaj faris
vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de
Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj
pekoj,
3 tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros
kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
4 Kiu
mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu
mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la
cxielo.
5 La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris,
kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la
regxoj de Izrael.
6 Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni
enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.
7 Per la profeto Jehu, filo de Hxanani, aperis la vorto de la
Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li
faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj
de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke
li mortigis lin.
8 En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela,
filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.
9 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de
duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la
domo de Arca, palacestro de Tirca,
10 tiam venis Zimri kaj frapis
lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de
Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.
11 Kiam li farigxis
regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon
de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn
parencojn kaj amikojn.
12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de
Baasxa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri
Baasxa per la profeto Jehu,
13 pro cxiuj pekoj de Baasxa kaj la
pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili
pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per
siaj idolajxoj.
14 La cetera historio de Ela, kaj cxio, kion li
faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Izrael.
15 En la dudek-sepa jaroj de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Zimri
por la dauxro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo siegxis
Gibetonon de la Filisxtoj.
16 Kiam la siegxanta popolo auxdis,
ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la regxon, tiam la tuta
popolo en la sama tago elektis kiel regxon Omrin, la militestron
de Izrael.
17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de
Gibeton kaj eksiegxis Tircan.
18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo
estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj
ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,
19
pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaux la
okuloj de la Eternulo, irante laux la vojo de Jerobeam kaj en lia
peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.
20 La cetera historio
de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en
la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
21 Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn: duono de la
popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la
dua duono aligxis al Omri.
22 Kaj la popolo, kiu aligxis al
Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat;
kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri.
23 En la tridek-unua jaro
de Asa, regxo de Judujo, Omri ekregxis super Izrael por la dauxro
de dek du jaroj. En Tirca li regxis dum ses jaroj.
24 Kaj li
acxetis la monton Samario de Sxemer pro du kikaroj da argxento,
kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li
konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de Sxemer, la
mastro de la monto.
25 Kaj Omri faris malbonon antaux la okuloj
de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis
antaux li.
26 Kaj li iris laux la tuta vojo de Jerobeam, filo de
Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante
la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolajxoj.
27 La cetera
historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn
li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj
de Izrael.
28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni
enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo
Ahxab.
29 Ahxab, filo de Omri, ekregxis super Izrael en la tridek-oka
jaro de Asa, regxo de Judujo. Kaj Ahxab, filo de Omri, regxis
super Izrael en Samario dudek du jarojn.
30 Kaj Ahxab, filo de
Omri, faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, pli ol
cxiuj, kiuj estis antaux li.
31 Ne suficxis al li, ke li iris en
la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat; li prenis al si kiel edzinon
Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris
kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.
32 Kaj li starigis
altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.
33 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da
incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de
Izrael, kiuj estis antaux li.
34 En lia tempo Hxiel, Bet-Elano,
konstruis Jerihxon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li
fondis gxin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li
starigis gxiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo,
kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
Cxapitro 17
1 Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al
Ahxab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi
staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la
okazo, se mi tion diros.
2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al
li, dirante:
3 Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj
kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
4
El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili
tie vin nutru.
5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la
Eternulo; li iris kaj restis cxe la torento Kerit, kiu estas
oriente de Jordan.
6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj
viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento
li trinkadis.
7 Post kelka tempo la torento elsekigxis, cxar ne
estis pluvo en la lando.
8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
9 Levigxu,
iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis
tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon.
10 Kaj
li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de
la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj
li vokis al sxi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo,
por ke mi trinku.
11 Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al
sxi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
12
Sed sxi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas
bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da
oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi
iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion
mangxos kaj mortos.
13 Kaj Elija diris al sxi: Ne timu, iru kaj
faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan
bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi
faros poste.
14 Cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La
faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne
mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
15 Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi
kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo.
16 La faruno en la vazo ne
konsumigxis, kaj la oleo en la krucxo ne mankis, konforme al la
vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
17 Post tiu
okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj
lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri.
18
Tiam sxi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio?
Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian
filon!
19 Kaj li diris al sxi: Donu al mi vian filon. Kaj li
prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en
kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton.
20 Kaj li vokis al
la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la
vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian
filon?
21 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj
vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio, revenigu
la animon de cxi tiu infano en lian internon.
22 Kaj la Eternulo
auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis
en lian internon, kaj li revivigxis.
23 Kaj Elija prenis la
infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon
kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris: Rigardu, via
filo vivas.
24 Tiam la virino diris al Elija: Nun mi eksciis, ke
vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo
estas vera.
Cxapitro 18
1 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en
la tria jaro, dirante: Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos
pluvon sur la teron.
2 Kaj Elija iris, por montri sin al Ahxab.
La malsato estis forta en Samario.
3 Ahxab vokis Obadjan, kiu
estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima;
4 kiam Izebel
ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent
profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj
nutradis ilin per pano kaj akvo.)
5 Kaj Ahxab diris al Obadja:
Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj;
eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la
cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.
6 Kaj
ili dividis inter si la landon, por trairi gxin: Ahxab iris
aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia
direkto.
7 Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li
renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj
diris: Cxu tio estas vi, mia sinjoro Elija?
8 Kaj cxi tiu
respondis al li: Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi
tie.
9 Kaj li diris: Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian
servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min?
10 Kiel
vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien
mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili
diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon,
ke oni ne trovis vin.
11 Kaj nun vi diras: Iru, diru al via
sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
12 Kaj okazos, ke kiam mi
foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne
scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin,
kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia
juneco.
13 Cxu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris,
kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis
cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek
homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?
14 Kaj nun vi diras:
Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos
min.
15 Tiam Elija diris: Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux
kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.
16 Kaj Obadja iris
renkonte al Ahxab kaj diris al li. Tiam Ahxab iris renkonte al
Elija.
17 Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li: Cxu
tio estas vi, kiu senordigis Izraelon?
18 Sed li respondis:
Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per
tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la
Baalojn.
19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur
la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal
kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la
tablo de Izebel.
20 Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li
kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
21 Tiam Elija
aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraux vi lamos
sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal,
tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
22 Kaj
Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto de la
Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.
23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la
bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne
submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon,
kaj fajron mi ne submetos.
24 Kaj voku al la nomo de via dio,
kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu
respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo
respondis kaj diris: Bone.
25 Kaj Elija diris al la profetoj de
Baal: Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi
estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne
submetu.
26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj
pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la
tagmezo, dirante: Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo
nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili
faris.
27 Kiam farigxis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:
Kriu per lauxta vocxo, cxar li estas dio; eble li havas
interparoladon, aux eble li foriris, aux eble li vojagxas; eble
li dormas, li do vekigxos.
28 Kaj ili kriis per lauxta vocxo,
kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango
versxigxis sur ili.
29 Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux
faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la
farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia
atento.
30 Tiam Elija diris al la tuta popolo: Aliru al mi. Kaj
la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan
altaron de la Eternulo.
31 Kaj Elija prenis dek du sxtonojn,
laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis
la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo estu Izrael.
32 Kaj
li konstruis el la sxtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj
li faris cxirkaux la altaro foson, havantan la amplekson de du
grenmezuroj.
33 Kaj li arangxis la lignon, kaj dishakis la bovon
kaj metis gxin sur la lignon.
34 Kaj li diris: Plenigu kvar
sitelojn per akvo, kaj oni versxu tion sur la bruloferon kaj sur
la lignon. Poste li diris: Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li
diris: Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian
fojon.
35 Kaj la akvo versxigxis cxirkauxen de la altaro, kaj
ankaux la tuta foso plenigxis de akvo.
36 Kaj kiam venis la
tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj
diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux
oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto,
kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.
37 Auxskultu min,
ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi,
Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj
la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis
en la foso, gxi forlekis.
39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili
jxetis sin vizagxaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la
Eternulo estas Dio.
40 Tiam Elija diris al ili: Kaptu la
profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin;
kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin
tie.
41 Kaj Elija diris al Ahxab: Iru, mangxu kaj trinku, cxar
auxdigxas bruo de pluvo.
42 Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj
trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis
al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.
43 Kaj
li diris al sia junulo: Iru kaj rigardu en la direkto al la maro.
Tiu iris kaj rigardis, kaj diris: Estas nenio. Kaj li diris: Iru
denove, sep fojojn.
44 En la sepa fojo tiu diris: Jen malgranda
nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:
Iru, diru al Ahxab: Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la
pluvo.
45 Dume de momento al momento la cxielo mallumigxis de
nuboj kaj vento, kaj farigxis granda pluvo. Kaj Ahxab ekveturis
kaj direktis sin al Jizreel.
46 Kaj la mano de la Eternulo estis
super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis
Jizreel.
Cxapitro 19
1 Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke
li mortigis cxiujn profetojn per glavo.
2 Tiam Izebel sendis
senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se
mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas
farite kun la animo de cxiu el ili.
3 Li ektimis, kaj levigxis
kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Sxeban,
kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
4 Sed li
mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj
sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj
diris: Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne
estas pli bona ol miaj patroj.
5 Kaj li kusxigxis kaj
endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj
diris al li: Levigxu, mangxu.
6 Li ekrigardis, kaj jen cxe sia
kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li
mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi.
7 Kaj la
angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj
diris: Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.
8 Kaj li
levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li
ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek
noktojn gxis Hxoreb, la monto de Dio.
9 Kaj tie li eniris en
kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la
Eternulo, kaj diris al li: Kion vi faras cxi tie, Elija?
10 Kaj
li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la
Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj
mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni
sercxas mian animon, por forpreni gxin.
11 Kaj Li diris: Eliru
kaj starigxu sur la monto antaux la Eternulo. Kaj jen la
Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento dissxiras montojn
kaj disrompas rokojn antaux la Eternulo; sed ne en la vento estis
la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo
estis la Eternulo.
12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la
fajro estis la Eternulo. Post la fajro auxdigxis blovado de
delikata venteto.
13 Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian
vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo
de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris: Kion vi
faras cxi tie, Elija?
14 Kaj li respondis: Mi fervoris pro la
Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian
interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn
per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por
forpreni gxin.
15 Kaj la Eternulo diris al li: Iru returne vian
vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu
Hxazaelon kiel regxon super Sirio;
16 kaj Jehun, filon de Nimsxi,
sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de Sxafat,
el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.
17 Kaj
estos, ke kiu savigxos de la glavo de Hxazael, tiun mortigos
Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.
18 Mi restigos el Izrael sep mil, cxiujn, kies genuoj ne
fleksigxis antaux Baal kaj kies busxo ne kisis lin.
19 Kaj li
foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de Sxafat, kiu estis
pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe
la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian
mantelon.
20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija,
kaj diris: Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon,
kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li: Iru kaj revenu, cxar kion
mi faris al vi?
21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da
bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris
la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li
levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
Cxapitro 20
1 Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron;
kun li estis tridek du regxoj, kaj cxevalojn kaj cxarojn; kaj li
iris kaj eksiegxis Samarion kaj militis kontraux gxi.
2 Kaj li
sendis senditojn al Ahxab, regxo de Izrael, en la urbon,
3 kaj
dirigis al li: Tiele diras Ben-Hadad: Via argxento kaj via oro
devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas
esti miaj.
4 Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:
Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi,
kaj cxio, kion mi havas.
5 La senditoj venis denove, kaj diris:
Tiele diras Ben-Hadad: Cxar mi sendis al vi, por diri, ke vian
argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi
donu al mi,
6 tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn
servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn
de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili
prenu en siajn manojn kaj forportu.
7 Tiam la regxo de Izrael
kunvokis cxiujn plejagxulojn de la lando, kaj diris: Sciu kaj
rigardu, kian malbonon li intencas; cxar li sendis al mi, por
postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian argxenton kaj
mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
8 Kaj cxiuj plejagxuloj kaj
la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne konsentu.
9 Tiam li
diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al mia sinjoro la regxo:
Cxion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi
plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris
kaj transdonis la vortojn.
10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj
dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario
suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon
da gxi.
11 Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu
surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.
12
Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis
drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Arangxu vin.
Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.
13 Kaj jen unu profeto
aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la
Eternulo: Cxu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux
transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
14 Kaj Ahxab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la
Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu
komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi.
15 Tiam li kalkulis
la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro
estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon,
cxiujn Izraelidojn, sep mil.
16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-
Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du
regxoj, kiuj helpis lin.
17 Antauxe eliris la junuloj de la
regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:
Viroj eliris el Samario.
18 Tiam li diris: Se por paco ili
eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux
kaptu ilin vivajn.
19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la
regionestroj, kaj la militistaro post ili.
20 Kaj ili batis cxiu
sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj
ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur
cxevalo kun la rajdistoj.
21 Tiam eliris la regxo de Izrael kaj
venkobatis la cxevalojn kaj la cxarojn, kaj li faris inter la
Sirianoj grandan bucxon.
22 Kaj aliris la profeto al la regxo de
Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu,
kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio
iros kontraux vin.
23 Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li: Ilia Dio
estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos
kontraux ili sur ebenajxo, ni certe venkos ilin.
24 Faru jenon:
forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux ili
regionestrojn;
25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu,
kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj
cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili
sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian
vocxon kaj faris tiel.
26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis
la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraux la
Izraelidoj.
27 Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj
provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la
Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj
kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
28 Tiam
aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael: Tiele diras
la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas
Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun
tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas
la Eternulo.
29 Kaj staris tendare unuj kontraux la aliaj dum
sep tagoj. En la sepa tago komencigxis la batalo; kaj la
Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu
tago.
30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego
falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj
venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.
31 Kaj
liaj servantoj diris al li: Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de
Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn
lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo
de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
32 Kaj ili zonis
per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn,
kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-
Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:
Cxu li vivas ankoraux? li estas mia frato.
33 La homoj prenis
tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri
li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru,
venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur
la cxaro.
34 Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro
prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi
stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj
Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj
li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la
vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
36 Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la
Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris
de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
37 Li trovis
alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke
li vundis lin per la batado.
38 Tiam la profeto iris kaj
starigxis antaux la regxo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko
siajn okulojn.
39 Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la
regxo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu
homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:
Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos
lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.
40 Dum
via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la
regxo de Izrael diris al li: Tio estas via verdikto, vi mem
decidis.
41 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj
okuloj, kaj la regxo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
42
Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi
forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo
anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.
43 Kaj la
regxo de Izrael iris hejmen malgxoja kaj afliktita, kaj venis
Samarion.
Cxapitro 21
1 Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis
vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de
Samario.
2 Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi
vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno,
cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux
gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi
per argxento gxian prezon.
3 Sed Nabot diris al Ahxab: La
Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj
patroj.
4 Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro
la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne
donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur
sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.
5 Kaj
venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito
estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?
6 Li respondis al
sxi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:
Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi
donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris: Mi ne
donos al vi mian vinbergxardenon.
7 Tiam diris al li lia edzino
Izebel: Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu
panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinbergxardenon de
Nabot, la Jizreelano.
8 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de
Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al
la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en
lia urbo.
9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston
kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo;
10 kaj
sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li
kaj diru: Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni
elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.
11 Kaj
la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj
logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis
skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.
12 Ili
proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la
popolo.
13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li,
kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo,
dirante: Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni
elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj
li mortis.
14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri: Nabot estas
prijxetita per sxtonoj kaj mortis.
15 Kiam Izebel auxdis, ke
Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al
Ahxab: Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la
Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam
ne vivas; li mortis.
16 Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis,
Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la
Jizreelano, por ekposedi gxin.
17 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano,
dirante:
18 Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu
estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot,
kien li iris, por ekposedi gxin;
19 kaj diru al li jene: Tiele
diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en
posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko,
kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux
vian sangon.
20 Kaj Ahxab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia
malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari
malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
21 Jen Mi venigos sur
vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi
ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon
en Izrael.
22 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de
Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de
Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis
Izraelon.
23 Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:
La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel.
24 Kiu
mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu
mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo. (25
Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de
malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigis lin lia
edzino Izebel.
26 Li farigxis tre abomeninda, sekvante la
idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la
Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)
27 Kiam Ahxab auxdis
tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur
sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis
malgxoje.
28 Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la
Tesxebano, dirante:
29 Cxu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux
Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la
malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la
malbonon sur lian domon.
Cxapitro 22
1 Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.
2 En la tria jaro Jehosxafat, regxo de Judujo, venis al la regxo
de Izrael.
3 La regxo de Izrael diris al siaj servantoj: Cxu vi
scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni
gxin el la manoj de la regxo de Sirio!
4 Kaj li diris al
Jehosxafat: Cxu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead?
Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael: Mi estas kiel vi, mia
popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.
5 Kaj
Jehosxafat diris al la regxo de Izrael: Demandu hodiaux la vorton
de la Eternulo.
6 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la
profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili: Cxu mi
iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj
ili respondis: Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la
regxo.
7 Sed Jehosxafat diris: Cxu ne trovigxas cxi tie ankoraux
iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?
8 Kaj la regxo
de Izrael diris al Jehosxafat: Ekzistas ankoraux unu homo, per
kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li
profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja,
filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris: La regxo ne parolu tiel.
9
Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu
rapide Mihxajan, filon de Jimla.
10 La regxo de Izrael, kaj
Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj
per siaj vestoj, sur placo antaux la pordego de Samario, kaj
cxiuj profetoj profetadis antaux ili.
11 Kaj Cidkija, filo de
Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la
Eternulo: Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin
tute ekstermos.
12 Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same,
dirante: Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la
Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.
13 La sendito,
kiu iris por voki Mihxajan, diris al li: Jen la vortoj de la
profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via
vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.
14 Sed Mihxaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion diros la
Eternulo al mi, tion mi diros.
15 Kaj kiam li venis al la regxo,
la regxo diris al li: Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton
en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li: Iru kaj
sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.
16 Kaj la regxo diris al li: Multfoje mi vin jxurligas, ke vi
parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
17 Kaj tiu
diris: Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj,
kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris: Ili
ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.
18 Kaj la
regxo de Izrael diris al Jehosxafat: Cxu mi ne diris al vi, ke li
profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
19 Sed Mihxaja
diris: Tial auxskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la
Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo
staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.
20 Kaj la
Eternulo diris: Kiu allogos Ahxabon, ke li iru kaj falu en Ramot
en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
21 Tiam
eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris: Mi
lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio?
22 Kaj tiu
diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de
cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos
sukceson; eliru kaj agu tiel.
23 Kaj nun jen la Eternulo metis
mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj
la Eternulo decidis por vi malbonon.
24 Tiam aliris Cidkija,
filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris: Per
kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli
per vi?
25 Kaj Mihxaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago,
kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.
26 Tiam la
regxo de Izrael diris: Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la
urbestro Amon kaj al la regxido Joasx;
27 kaj diru: Tiele diras
la regxo: Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera
pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.
28 Kaj Mihxaja
diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la
Eternulo. Kaj li diris: Auxskultu, cxiuj popoloj.
29 Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris
al Ramot en Gilead.
30 Kaj la regxo de Izrael diris al
Jehosxafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi
surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj
iris en la batalon.
31 La regxo de Sirio ordonis al la tridek du
cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante: Batalu ne kontraux iu
malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.
32 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio
certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin,
por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.
33 Kiam la cxarestroj vidis,
ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.
34
Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la
regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu
diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el
la militistaro, cxar mi estas vundita.
35 Sed la batalo
plifortigxis en tiu tago, kaj la regxo staris sur la cxaro
kontraux la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la
vundo fluis en la mezon de la cxaro.
36 Post la subiro de la
suno tra la militistaro ekkuris voko: Cxiu en sian urbon, cxiu en
sian landon.
37 La regxo mortis, kaj oni venigis lin en
Samarion.
38 Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario,
kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis,
konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.
39 La cetera
historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo,
kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
40
Kiam Ahxab ekdormis kun siaj patroj, anstataux li ekregxis lia
filo Ahxazja.
41 Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara
jaro de Ahxab, regxo de Izrael.
42 Jehosxafat havis la agxon de
tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn
li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba,
filino de Sxilhxi.
43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro
Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la
Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux
oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.
44 Kaj Jehosxafat
havis pacon kun la regxo de Izrael.
45 La cetera historio de
Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li
militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj
de Judujo.
46 La lastan kvanton da malcastistoj, kiuj restis
ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
47 Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.
48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron,
por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en
Ecjon-Geber.
49 Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al
Jehosxafat: Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur
la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.
50 Jehosxafat ekdormis
kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo
de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.
51 Ahxazja, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario
en la dek-sepa jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis
super Izrael du jarojn.
52 Li faradis malbonon antaux la okuloj
de la Eternulo, kaj iradis laux la vojo de sia patro kaj de sia
patrino, kaj laux la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis
Izraelon.
53 Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li,
kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel
faradis lia patro.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT