Cxapitro 1
1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia
nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de
Tohxu, filo de Cuf, Efratano.
2 Li havis du edzinojn; la nomo de
unu estis Hxana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina
havis infanojn, sed Hxana ne havis infanojn.
3 Tiu viro cxiujare
iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la
Eternulo Cebaot en Sxilo; kaj tie Hxofni kaj Pinehxas, du filoj
de Eli, estis pastroj de la Eternulo.
4 Unu tagon Elkana faris
oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj
filoj kaj filinoj partojn;
5 kaj al Hxana li kun malgxojo donis
unu parton, cxar Hxanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian
uteron.
6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis
sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.
7 Tiel
estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo,
la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne
mangxis.
8 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi: Hxana, kial vi
ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via
koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
9 Kaj Hxana
levigxis, mangxinte en Sxilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli
sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.
10 Kaj
sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte
ploris.
11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho
Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj
rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via
sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por
la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.
12
Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis
sxian busxon.
13 Hxana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj
movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke
sxi estas ebria.
14 Kaj Eli diris al sxi: Kiel longe vi restos
ebria? forigu vian vinon el vi.
15 Sed Hxana respondis kaj
diris: Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon
aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon
antaux la Eternulo.
16 Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas
virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis
gxis nun.
17 Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la
Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.
18 Kaj
sxi diris: Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris
sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu
malgaja.
19 Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis
antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama.
Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Hxana, kaj la Eternulo rememoris
sxin.
20 Post kelka tempo Hxana gravedigxis kaj naskis filon,
kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar: De la Eternulo mi lin
elpetis.
21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi
al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.
22
Sed Hxana ne iris, sed sxi diris al sia edzo: Kiam la knabo estos
demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo
kaj restu tie por cxiam.
23 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:
Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur
la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj
sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin.
24 Kaj post kiam
sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj
unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la
domon de la Eternulo en Sxilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.
25 Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli.
26 Kaj sxi
diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia
sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj
pregxis al la Eternulo.
27 Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la
Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin.
28
Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia
vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis
antaux la Eternulo.
Cxapitro 2
1 Kaj Hxana pregxis kaj diris:
12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis
oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la
viando, havante en sia mano tridentan forkon,
14 kaj li
enpusxadis gxin en la lavujon aux en la kaldronon aux en la poton
aux en la kaserolon, kaj cxion, kion trafis la forko, prenadis la
pastro. Tiel ili agadis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien
en Sxilon.
15 Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo
de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu
viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon
kuiritan, sed nur krudan.
16 Se la homo diris al li: Antauxe oni
oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo
deziras; tiam li diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto.
17
La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo, cxar la
homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.
18 Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis
zonita per lina efodo.
19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li
lia patrino, kaj alportadis al li cxiujare, kiam sxi venadis kun
sia edzo, por alporti la cxiujaran oferon.
20 Kaj Eli benadis
Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis: La Eternulo donu al vi
idojn de cxi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi
konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.
21 La
Eternulo atentis Hxanan, kaj sxi gravedigxis kaj naskis tri
filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaux la
Eternulo.
22 Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj
kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj
kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
23 Kaj
li diris al ili: Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri
viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.
24 Ne, miaj infanoj,
ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de
la Eternulo.
25 Se pekas homo kontraux homo, povas defendi lin
Dio; sed se homo pekas kontraux la Eternulo, tiam kiu defendos
lin? Sed ili ne auxskultis la vocxon de sia patro, cxar la
Eternulo decidis mortigi ilin.
26 Dume la knabo Samuel cxiam pli
kreskis, kaj li placxis kiel al la Eternulo, tiel ankaux al la
homoj.
27 Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la
Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili
estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;
28 kaj Mi elektis lin
el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur
Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi;
kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la
Izraelidoj.
29 Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj
farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn
filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj
oferdonoj de Mia popolo Izrael.
30 Tial la Eternulo, Dio de
Izrael, diras: Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro
irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne
permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj
malestimantoj estos malaltigitaj.
31 Jen venos baldaux la tempo,
kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne
estos maljunulo en via domo;
32 kaj vi vidos konkuranton en la
logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj
neniam estos maljunulo en via domo.
33 Sed Mi neniun ekstermos
cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj
via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en
la vira agxo.
34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu
plenumigxos sur viaj du filoj, sur Hxofni kaj Pinehxas: en unu
tago ili ambaux mortos.
35 Kaj Mi starigos por Mi pastron
fidelan, kiu agados laux Mia koro kaj laux Mia animo; kaj Mi
konstruos al li domon fidindan, kaj li irados cxiam antaux Mia
sanktoleito.
36 Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj
klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro
bulo da pano, kaj diros: Mi petas, lasu min aligxi al ia el la
pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.
Cxapitro 3
1 La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la
vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis
ofte profetaj vizioj.
2 En tiu tempo unu fojon Eli kusxis sur
sia loko (lia vidado komencis malakrigxi, ke li ne povis vidi);
3
kaj la lucerno de Dio ankoraux ne estingigxis, kaj Samuel kusxis
en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;
4 tiam la
Eternulo vokis Samuelon, kaj cxi tiu diris: Jen mi estas.
5 Kaj
li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed
tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris
kaj kusxigxis.
6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj
Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi
vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj
kusxigxu.
7 Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux
ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
8 Kaj la
Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis
kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min.
Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokis la knabon.
9 Kaj Eli
diris al Samuel: Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam
diru: Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj
Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.
10 Kaj venis la Eternulo
kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn: Samuel,
Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.
11 Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian
faron, ke al cxiu, kiu tion auxdos, eksonoros ambaux liaj oreloj.
12 En tiu tago Mi plenumos super Eli cxion, kion Mi diris pri lia
domo; Mi komencos kaj finos.
13 Mi sciigis al li, ke Mi jugxos
lian domon por cxiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj
venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.
14 Kaj tial Mi
jxuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberigxos la krimo de la
domo de Eli per bucxofero nek per farunofero.
15 Kaj Samuel
kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo
de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.
16 Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj cxi
tiu diris: Jen mi estas.
17 Kaj tiu diris: Kia estas la afero,
pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kasxu antaux mi; tion kaj
ankoraux pli faru al vi Dio, se vi kasxos antaux mi ion el cxio,
kion Li diris al vi.
18 Kaj Samuel rakontis al li cxion, kaj
nenion kasxis antaux li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li
faru tion, kio placxas al Li.
19 Kaj Samuel kreskis, kaj la
Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur
la teron.
20 Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan gxis Beer-Sxeba,
ke Samuel farigxis fidinda profeto de la Eternulo.
21 Kaj la
Eternulo plue aperadis en Sxilo, post kiam la Eternulo revelaciis
Sin al Samuel en Sxilo per la parolo de la Eternulo.
Cxapitro 4
1 Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael.
Kaj Izrael eliris milite kontraux la Filisxtojn, kaj starigxis
tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filisxtoj starigxis tendare apud
Afek.
2 Kaj la Filisxtoj starigis siajn vicojn kontraux Izrael,
kaj la batalo vastigxis, kaj Izrael estis venkobatita de la
Filisxtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli
kvar mil homojn.
3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la
plejagxuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin
hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el Sxilo la keston de
interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin
kontraux la manoj de niaj malamikoj.
4 Kaj la popolo sendis en
Sxilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la
Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto
de interligo de Dio la du filoj de Eli, Hxofni kaj Pinehxas.
5
Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la
tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la
tero ekbruis.
6 Kiam la Filisxtoj auxdis la lauxtan kriadon, ili
diris; Kion signifas cxi tiu granda kaj forta kriado en la
tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la
Eternulo venis en la tendaron.
7 Kaj la Filisxtoj ektimis, cxar
ili diris: Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris: Ve al ni!
cxar ne estis tiel antauxe.
8 Ve al ni! kiu savos nin kontraux
la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la
Egiptojn per cxiaj frapoj en la dezerto.
9 Estu kuragxaj kaj
viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj,
kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.
10 Kaj la
Filisxtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili
forkuris cxiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda,
kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.
11 Kaj la
kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Hxofni kaj
Pinehxas, mortis.
12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj
venis en Sxilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis
dissxiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.
13 Kiam li venis, Eli
sidis sur segxo, rigardante sur la vojon, cxar lia koro tremis
pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo,
kaj ekkriis la tuta urbo.
14 Kiam Eli auxdis la kriadon, li
diris: Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide
venis kaj sciigis al Eli.
15 Eli tiam havis la agxon de nauxdek
ok jaroj, kaj liaj okuloj malakrigxis, kaj li ne povis vidi.
16
Kaj tiu viro diris al Eli: Mi venis el la militistaro, mi alkuris
hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris: Kia estis la afero,
mia filo?
17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris: Izrael
forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon,
kaj ankaux viaj du filoj, Hxofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la
kesto de Dio estas forprenita.
18 Apenaux li menciis la keston
de Dio, Eli falis de la segxo malantauxen cxe la pordego, rompis
al si la kolon, kaj mortis; cxar li estis maljuna kaj peza. Li
estis jugxisto de Izrael dum kvardek jaroj.
19 Lia bofilino, la
edzino de Pinehxas, estis graveda, baldaux naskonta. Kiam sxi
auxdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la
morto de sia bopatro kaj de sia edzo, sxi klinigxis kaj naskis,
cxar subite atakis sxin la naskaj doloroj.
20 Kaj dum sxi estis
mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris: Ne timu, cxar
vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia
koro.
21 Kaj sxi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante: For
estas la gloro de Izrael; cxar forprenita estis la kesto de Dio
kaj pereis sxia bopatro kaj sxia edzo.
22 Kaj sxi diris: For
estas la gloro de Izrael, cxar forprenita estas la kesto de Dio.
Cxapitro 5
1 La Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj portis gxin el Eben-
Ezer en Asxdodon.
2 Kaj la Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj
enportis gxin en la templon de Dagon kaj starigis gxin apude de
Dagon.
3 Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis,
ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la
Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia
loko.
4 Kiam ili en la morgauxa tago matene levigxis, ili vidis,
ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo;
la kapo de Dagon kaj liaj ambaux manoj dehakitaj kusxas sur la
sojlo, nur la torso restis.
5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj
cxiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Asxdod, ne pasxas
sur la sojlon de Dagon gxis la nuna tago.
6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Asxdodanojn, kaj
Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Asxdod
kaj en gxiaj cxirkauxajxoj.
7 Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas
tiel, tiam ili diris: Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de
Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
8
Ili sendis kaj kunvenigis al si cxiujn estrojn de la Filisxtoj,
kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj
tiuj diris: Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en
Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.
9 Sed
kiam oni transportis gxin, la mano de la Eternulo faris en la
urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la logxantojn de la
urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaux la grandajn, kaj aperis
sur ili tuberoj.
10 Tiam ili forsendis la keston de Dio en
Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj
ekkriis, dirante: Oni alportis al ni la keston de la Dio de
Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon.
11 Ili sendis kaj
kunvenigis cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris: Forsendu la
keston de la Dio de Izrael, ke gxi revenu sur sian lokon kaj ne
mortigu nin kaj nian popolon; cxar en la tuta urbo estis morta
teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
12 Kaj la homoj, kiuj
ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo
levigxis gxis la cxielo.
Cxapitro 6
1 La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filisxtoj dum
sep monatoj.
2 Kaj la Filisxtoj vokis la pastrojn kaj la
auxguristojn, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la
Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu gxin sur gxian
lokon.
3 Kaj tiuj diris: Se vi volas resendi la keston de la Dio
de Izrael, ne resendu gxin sen donacoj, sed repagu al Li
prokulpan oferon; tiam vi resanigxos, kaj ekscios, kial ne
forigxas de vi Lia mano.
4 Kaj ili diris: Kian prokulpan oferon
ni repagu al Li? Kaj tiuj diris: Laux la nombro de la estroj de
la Filisxtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; cxar la
sama frapo trafis vin cxiujn kaj viajn estrojn.
5 Faru bildojn
de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la
landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble
malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via
lando.
6 Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian
koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian
forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.
7 Nun faru novan
cxaron, kaj prenu du sucxigantajn bovinojn, kiuj ankoraux ne
havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la cxaro, kaj iliajn
idojn forkonduku de ili hejmen.
8 Kaj prenu la keston de la
Eternulo, kaj metu gxin sur la cxaron; kaj la orajn objektojn,
kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud
gxin, kaj forsendu gxin, ke gxi iru.
9 Kaj rigardu: se gxi iros
laux la vojo al sia regiono, al Bet-Sxemesx, tiam Li faris al ni
tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano
frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.
10 Kaj la homoj
faris tiel, kaj ili prenis du sucxigantajn bovinojn kaj aljungis
ilin al cxaro, kaj iliajn idojn ili ensxlosis hejme;
11 kaj ili
metis la keston de la Eternulo sur la cxaron, kaj ankaux la
kesteton kun la oraj musoj kaj kun la bildoj de siaj tuberoj.
12
Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al
Bet-Sxemesx; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne
forflankigxis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la
Filisxtoj iris post ili gxis la limo de Bet-Sxemesx.
13 Kaj la
logxantoj de Bet-Sxemesx estis rikoltantaj tritikon en la valo;
kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekgxojis pro
tio, kion ili vidis.
14 La cxaro venis sur la kampon de Josuo,
Bet-Sxemesxano, kaj haltis tie; tie estis granda sxtono. Kaj oni
dishakis la lignon de la cxaro, kaj la bovinojn oni oferis
brulofere al la Eternulo.
15 La Levidoj malsuprenprenis la
keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud gxi kaj
enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan
sxtonon; kaj la logxantoj de Bet-Sxemesx faris bruloferojn kaj
bucxis bucxoferojn al la Eternulo en tiu tago.
16 Kaj la kvin
estroj de la Filisxtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama
tago.
17 Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filisxtoj donis kiel
prokulpan oferon al la Eternulo: unu pro Asxdod, unu pro Gaza,
unu pro Asxkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.
18 La oraj musoj,
laux la nombro de cxiuj urboj Filisxtaj en la kvin provincoj,
kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaux de la nesxirmitaj
vilagxoj, kaj ankaux la granda sxtono, sur kiun oni metis la
keston de la Eternulo, estas kasxitaj gxis nun sur la kampo de
Josuo, la Bet-Sxemesxano.
19 Kaj Li frapis la logxantojn de Bet-
Sxemesx pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo;
Li mortigis el la popolo [kvindek mil] sepdek homojn; kaj
ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon
per granda frapo.
20 Kaj la logxantoj de Bet-Sxemesx diris: Kiu
povas stari antaux la Eternulo, tiu sankta Dio? kaj al kiu Li
iros de ni?
21 Kaj ili sendis senditojn al la logxantoj de
Kirjat-Jearim, por diri: La Filisxtoj redonis la keston de la
Eternulo; venu, prenu gxin al vi.
Cxapitro 7
1 Kaj venis la logxantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston
de la Eternulo kaj alportis gxin en la domon de Abinadab sur la
monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la
keston de la Eternulo.
2 De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis
multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael
sopiris pri la Eternulo.
3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de
Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo,
tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj
turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li
savos vin el la manoj de la Filisxtoj.
4 Kaj la Izraelidoj
forigis la Baalojn kaj la Asxtarojn, kaj komencis servadi al la
Eternulo sola.
5 Kaj Samuel diris: Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi
pregxos por vi al la Eternulo.
6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj
cxerpis akvon kaj versxis antaux la Eternulo, kaj fastis en tiu
tago, kaj diris tie: Ni pekis antaux la Eternulo. Kaj Samuel
jugxis la Izraelidojn en Micpa.
7 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke
la Izraelidoj kolektigxis en Micpa, la estroj de la Filisxtoj
elmovigxis kontraux Izraelon. Auxdinte tion, la Izraelidoj
ektimis antaux la Filisxtoj.
8 Kaj la Izraelidoj diris al
Samuel: Ne cxesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu
nin kontraux la manoj de la Filisxtoj.
9 Tiam Samuel prenis unu
sucxantan sxafidon kaj oferis gxin tutan brulofere al la
Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la
Eternulo auxskultis lin.
10 Kaj dum Samuel estis oferanta la
bruloferon, la Filisxtoj venis, por batali kontraux la
Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda
tondro super la Filisxtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis
frapitaj antaux Izrael.
11 Kaj la viroj de Izrael eliris el
Micpa kaj persekutis la Filisxtojn, kaj batis ilin gxis sub Bet-
Kar.
12 Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter
Micpa kaj Sxen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:
Gxis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.
13 Tiamaniere la
Filisxtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de
Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filisxtoj dum
la tuta vivo de Samuel.
14 Kaj estis redonitaj al Izrael la
urboj, kiujn la Filisxtoj prenis de Izrael, de Ekron gxis Gat,
kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filisxtoj.
Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.
15 Kaj Samuel estis
jugxisto de Izrael dum sia tuta vivo.
16 Kaj li iradis cxiujare
cxirkauxe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj jugxadis
Izraelon en cxiuj tiuj lokoj.
17 Kaj li revenadis en Raman, cxar
tie estis lia domo; kaj tie ankaux li jugxadis Izraelon, kaj li
konstruis tie altaron al la Eternulo.
Cxapitro 8
1 Kiam Samuel maljunigxis, li faris siajn filojn jugxistoj de
Izrael.
2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la
nomo de lia dua filo estis Abija; ili jugxadis en Beer-Sxeba.
3
Sed liaj filoj ne iris laux lia vojo; ili sercxis profiton, ili
prenadis subacxeton kaj jugxadis maljuste.
4 Kaj kolektigxis cxiuj plejagxuloj de Izrael kaj venis al Samuel
en Raman,
5 kaj diris al li: Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj
ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu
nin, kiel cxe cxiuj popoloj.
6 Ne placxis la afero al Samuel,
kiam ili diris: Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj
Samuel ekpregxis al la Eternulo.
7 Kaj la Eternulo diris al
Samuel: Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al
vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado
super ili.
8 Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo,
kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili
forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun
vi.
9 Nun obeu ilian vocxon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al
ili la rajtojn de la regxo, kiu regxos super ili.
10 Kaj Samuel raportis cxiujn vortojn de la Eternulo al la
popolo, kiu petis de li regxon.
11 Kaj li diris: Tiaj estos la
rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi: viajn filojn li prenos
por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia
cxaro;
12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj
devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari
liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;
13 kaj viajn
filinojn li prenos kiel sxmirajxistinojn, kuiristinojn, kaj
bakistinojn.
14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj
vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn li prenos, kaj donos al siaj
servantoj.
15 Kaj el viaj semitajxoj kaj vinbergxardenoj li
prenos dekonajxon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj
servantoj.
16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn
plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por
siaj laboroj.
17 El viaj sxafoj li prenos dekonon, kaj vi
farigxos por li sklavoj.
18 Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun
vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.
19 Sed
la popolo ne volis obei la vocxon de Samuel kaj diris; Ne, regxo
estu super ni;
20 kaj ni ankaux estu kiel cxiuj popoloj, kaj nia
regxo jugxadu nin kaj iradu antaux ni kaj kondukadu niajn
militojn.
21 Kaj Samuel auxskultis cxiujn vortojn de la popolo,
kaj raportis ilin al la Eternulo.
22 Kaj la Eternulo diris al
Samuel: Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj
Samuel diris al la viroj de Izrael: Iru cxiu en sian urbon.
Cxapitro 9
1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de
Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx,
Benjamenido, viro forta.
2 Li havis filon, kies nomo estis Saul;
cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli
bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta
popolo.
3 Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx
diris al sia filo Saul: Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj
levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.
4 Kaj li iris sur la
monton de Efraim kaj trairis la landon Sxalisxa, sed ili ne
trovis; kaj ili trairis la landon Sxaalim, sed tie ne trovigxis;
kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.
5 Kiam
li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun
li: Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi
pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.
6 Kaj tiu diris
al li: Jen en cxi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; cxio,
kion li diras, nepre plenumigxas; ni iru do tien, eble li montros
al ni la vojon, kiun ni devas iri.
7 Kaj Saul diris al sia
junulo: Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? cxar la
pano elcxerpigxis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por
alporti al la Dia homo; kion ni havas?
8 La junulo plue
respondis al Saul kaj diris: Jen en mia mano trovigxas kvarono de
argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al
ni la vojon.
9 (En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis,
kiam oni iris demandi Dion: Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion
oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)
10
Kaj Saul diris al sia junulo: Bone vi diris; ni iru. Kaj ili
iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.
11 Irante supren en
la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon;
kaj ili diris al tiuj: Cxu la antauxvidisto estas cxi tie?
12
Kaj tiuj respondis al ili kaj diris: Cxi tie; jen li estas antaux
vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux
la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.
13 Kiam vi eniros
en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la
altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno,
cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj.
Iru do, cxar nun vi lin trovos.
14 Kaj ili iris supren en la
urbon. Apenaux ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel
eliras renkonte al ili, por iri sur la altajxon.
15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon
antaux la veno de Saul, dirante:
16 Morgaux en cxi tiu tempo Mi
sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin
kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el
la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj
krioj atingis Min.
17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo
diris al li: Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li
regos super Mia popolo.
18 Saul alproksimigxis al Samuel en la
pordego, kaj diris: Diru al mi, mi petas, kie estas cxi tie la
domo de la antauxvidisto.
19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj
diris: Mi estas la antauxvidisto; iru antaux mi sur la altajxon;
vi mangxos kun mi hodiaux, kaj morgaux mi lasos vin for, kaj mi
diros al vi cxion, kio estas en via koro.
20 Kaj pri la
azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar
ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en
Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?
21 Saul
respondis kaj diris: Mi estas ja Benjamenido, el la plej
malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej
malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi
diris al mi tiajn vortojn?
22 Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian
junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al
ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de
cxirkaux tridek homoj.
23 Kaj Samuel diris al la kuiristo: Donu
tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke
vi retenu gxin cxe vi.
24 Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj
tion, kio estas kun gxi, kaj metis tion antaux Saulon, kaj Samuel
diris: Jen estas, kio restis; metu gxin antaux vin kaj mangxu,
cxar gxi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis
la popolon. Kaj Saul mangxis kun Samuel en tiu tago.
25 Kaj ili
malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun
Saul sur la tegmento.
26 Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la
matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj
diris: Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili
eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.
27 Kiam ili atingis la
finon de la urbo, Samuel diris al Saul: Diru al la junulo, ke li
iru antauxen (kaj tiu iris antauxen); kaj vi haltu nun, kaj mi
anoncos al vi la diron de Dio.
Cxapitro 10
1 Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian
kapon, kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin
kiel cxefon super Sia heredajxo.
2 Kiam vi hodiaux foriros de
mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen,
en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi: Estas trovitaj la
azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi
pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante: Kion mi
faru koncerne mian filon?
3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj
venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj
al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri
bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.
4 Kaj ili
salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj
manoj.
5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas
garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi
renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo,
kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili
profetas.
6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi
ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.
7 Kiam
plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion
bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.
8 Kaj vi iros antaux
mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por
bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj
sciigos al vi, kion vi devas fari.
9 Kaj kiam li turnis siajn
sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj
cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago.
10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras
al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj
li ekprofetis meze de ili.
11 Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de
antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris
unu al alia: Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul
estas inter la profetoj?
12 Kaj unu el tie respondis kaj diris:
Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo: Cxu ankaux
Saul estas inter la profetoj?
13 Kaj cxesinte profeti, li venis
sur la altajxon.
14 Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo: Kien vi
iris? Kaj li respondis: Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni
vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.
15 Tiam diris la
onklo de Saul: Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.
16
Kaj Saul diris al sia onklo: Li diris al ni, ke la azeninoj estas
trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne
diris al li.
17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.
18 Kaj li diris al la Izraelidoj: Tiel diris la Eternulo, Dio de
Izrael: Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la
manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis
vin.
19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj
viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Regxon starigu
super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj
kaj familioj.
20 Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael;
kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.
21 Kaj li alvenigis la
tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la
familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni
sercxis lin, sed oni lin ne trovis.
22 Tiam oni demandis
ankoraux la Eternulon: Cxu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj
la Eternulo diris: Jen li kasxis sin inter la vazaro.
23 Kaj oni
kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo,
kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Cxu vi vidas, kiun la
Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta
popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la regxo!
25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la regxado, kaj
skribis tion en libron kaj metis antaux la Eternulon. Kaj Samuel
foririgis la tutan popolon cxiun al lia domo.
26 Kaj Saul ankaux
iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies
koron Dio ektusxis.
27 Sed la sentauxguloj diris: Kiamaniere
helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al
li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.
Cxapitro 11
1 Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx
en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx: Faru
kun ni interligon, kaj ni servos al vi.
2 Sed Nahxasx la Amonido
diris al ili: Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi
elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la
tutan Izraelon.
3 Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:
Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en
cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni
eliros al vi.
4 Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj
diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo
lauxte ekploris.
5 Sed jen Saul venas de la kampo malantaux la
bovoj. Kaj Saul diris: Kio estas al la popolo, ke ili ploras?
Kaj oni transdiris al li la vortojn de la logxantoj de Jabesx.
6
Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li auxdis tiujn
vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.
7 Kaj li prenis paron da
bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj
en cxiujn regionojn de Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul
kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo
antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu
homo.
8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la
Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj
estis tridek mil.
9 Kaj ili diris al la venintaj senditoj: Tiel
diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead: Morgaux venos al vi
helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj
raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.
10 Kaj la
logxantoj de Jabesx diris: Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu
kun ni, kiel placxos al vi.
11 En la sekvanta tago Saul dividis
la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum
la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la
tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx
du kune.
12 Kaj la popolo diris al Samuel: Kiuj estas tiuj, kiuj
diris: Cxu Saul regxos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin
mortigu.
13 Sed Saul diris: Neniun oni devas mortigi en cxi tiu
tago, cxar hodiaux la Eternulo faris savon al Izrael.
14 Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj
ni novofestos tie la regxecon.
15 Kaj la tuta popolo iris en
Gilgalon, kaj ili regxigis tie Saulon antaux la Eternulo en
Gilgal, kaj bucxis tie pacoferojn antaux la Eternulo, kaj forte
gajis tie Saul kaj cxiuj Izraelidoj.
Cxapitro 12
1 Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian vocxon
pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon.
2
Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj
grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis
antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.
3 Jen mi estas;
parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito: kies
bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi
agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis
subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi
repagos al vi.
4 Sed ili diris: Vi faris al ni nenian
perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
5 Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj
Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en
mia mano. Kaj ili diris: Atestanto.
6 Tiam Samuel diris al la
popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu
elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.
7 Nun starigxu, kaj
mi faru jugxan analizon koncerne vin antaux la Eternulo pri cxiuj
bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la
Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili
elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi
tiu loko.
9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li
transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Hxacor, kaj
en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la regxo de
Moab, kiuj militis kontraux ili.
10 Tiam ili ekkriis al la
Eternulo, kaj diris: Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj
servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj
de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
11 Tiam la Eternulo
sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li
savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis
eksterdangxeraj.
12 Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la
Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi: Ne, regxo regu
super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo.
13 Nun
jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la
Eternulo starigis regxon super vi.
14 Se vi timos la Eternulon
kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la
diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis
super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
15 Sed
se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux
la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos
kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj.
16 Ecx nun starigxu, kaj
vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi.
17
Cxu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la
Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj
vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la
Eternulo, petante por vi regxon.
18 Kaj Samuel ekvokis al la
Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago;
kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
19
Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Pregxu por viaj sklavoj al la
Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj
ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni
regxon.
20 Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja
tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu
al la Eternulo per via tuta koro.
21 Kaj ne forklinigxu al la
vantajxoj, kiuj ne helpas nek savas, cxar ili estas vantajxo.
22
La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar
la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
23 Mi ankaux ne
permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi,
kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.
24 Nur timu la
Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi
vidas, kion grandan Li faris al vi.
25 Sed se vi agos malbone,
tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.
Cxapitro 13
1 Unu jaro pasis post la regxigxo de Saul, kaj jam du jarojn li
regxis super Izrael.
2 Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el
Izrael; du mil estis kun Saul en Mihxmasx kaj sur la monto Bet-
El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn
el la popolo li foririgis cxiun al lia tendo.
3 Kaj Jonatan
venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kiu estis en Geba. Kaj
tion auxdis la Filisxtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra
la tuta lando, dirante: Auxdu tion la Hebreoj.
4 Kaj la tuta
Izrael auxdis jenon: Saul venkobatis la garnizonon de la
Filisxtoj, kaj Izrael farigxis malamata por la Filisxtoj. Kaj
oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.
5 Kaj la Filisxtoj kolektigxis, por militi kontraux Izrael,
tridek mil cxaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom
da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj starigxis
tendare en Mihxmasx, oriente de Bet-Aven.
6 La Izraelidoj vidis,
ke ili estas en mizero, cxar la popolo perdis la kuragxon, kaj la
homoj kasxis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj,
kaj en putoj.
7 Hebreoj transiris ankaux trans Jordanon en la
landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraux en
Gilgal, kaj la tuta popolo tremis cxe li.
8 Kaj li atendis sep tagojn gxis la templimo, kiun difinis
Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis
disigxi de li.
9 Tiam Saul diris: Alportu al mi la bruloferon
kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon.
10 Apenaux li
finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris
renkonte al li, por saluti lin.
11 Sed Samuel diris: Kion vi
faris? Saul respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi,
kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj
kolektigxis en Mihxmasx;
12 kaj mi diris: Nun la Filisxtoj atakos
min cxi tie en Gilgal, kaj mi ankoraux ne pregxis antaux la
Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon.
13
Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la
ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun
la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.
14
Sed nun via regxado ne longe dauxros: la Eternulo elsercxis al Si
viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro
super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo
ordonis al vi.
15 Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen.
Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux
sescent homoj.
16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu
estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filisxtoj
staris tendare en Mihxmasx.
17 Kaj eliris el la tendaro de la
Filisxtoj tri tacxmentoj da ekstermantoj: unu tacxmento direktis
sin laux la vojo al Ofra, al la lando Sxual;
18 la dua tacxmento
direktis sin laux la vojo al Bet-Hxoron; kaj la tria tacxmento
direktis sin laux la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim,
al la dezerto.
19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston,
cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon
aux ponardegon.
20 Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la
Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon
aux sian hakilon aux sian rikoltilon.
21 Kaj la trancxrandoj de
la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la
hakiloj kaj de la pikstangoj malakrigxis.
22 Tial en la tago de
la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta
popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe
Saul kaj cxe lia filo Jonatan.
23 Dume gardistaro el la
Filisxtoj eliris al la trapasejo de Mihxmasx.
Cxapitro 14
1 Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo
armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj,
kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.
2 Kaj
Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis
en Migron; kaj da popolo estis kun li cxirkaux sescent homoj.
3
Kaj Ahxija, filo de Ahxitub, frato de Ikabod, filo de Pinahxas,
filo de Eli, la pastro de la Eternulo en Sxilo, estis portanto de
la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.
4 Inter la
pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la
Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la
dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua
estis Sene.
5 Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la
dua sude kontraux Geba.
6 Kaj Jonatan diris al sia junulo
armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj
necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la
Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.
7
Kaj lia armilportisto diris al li: Faru cxion, kion diras al vi
via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.
8 Tiam
Jonatan diris: Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al
ili.
9 Se ili diros al ni tiel: Restu, gxis ni atingos vin--tiam
ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;
10 sed se ili
diros tiel: Venu al ni supren--tiam ni supreniros; cxar la
Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni
pruvosigno.
11 Kaj ili ambaux aperis antaux la garnizono de la
Filisxtoj, kaj la Filisxtoj diris: Jen Hebreoj eliras el la
truoj, en kiuj ili sin kasxis.
12 Kaj la homoj el la garnizono
ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris: Venu al
ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al
sia armilportisto: Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en
la manojn de Izrael.
13 Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj
piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaux
Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li.
14 La unua
mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis cxirkaux
dudek homoj, sur la spaco de cxirkaux duontaga plugado.
15 Tiam
farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta
popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj
la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.
16 La
gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso
dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.
17 Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis cxe li: Esploru kaj
rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montrigxis, ke
forestas Jonatan kaj lia armilportisto.
18 Kaj Saul diris al
Ahxija: Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en
tiu tago kun la Izraelidoj.
19 Kaj dum Saul parolis ankoraux kun
la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis
ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro: Retiru vian
manon.
20 Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun
li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la
glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre
granda.
21 Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe
kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis
al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.
22 Kaj cxiuj
Izraelidoj, kiuj sin kasxis sur la monto de Efraim, auxdis, ke la
Filisxtoj forkuras, kaj ili ankaux aligxis kontraux ili batale.
23 Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris
gxis Bet-Aven.
24 La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed
Saul jxurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu
mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj
malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
25 Kaj cxiuj
venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.
26 Kiam la
popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed
neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la
jxuron.
27 Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la
popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia
mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon
al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis.
28 Tiam unu el la
popolo ekparolis, kaj diris: Via patro jxurligis la popolon,
dirante: Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la
popolo lacigxis.
29 Tiam Jonatan diris: Mia patro malgajigis la
landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis
iom el cxi tiu mielo.
30 Se la popolo mangxus hodiaux el la
militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi
trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la
Filisxtoj?
31 Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filisxtojn de
Mihxmasx gxis Ajalon; kaj la popolo forte lacigxis.
32 Kaj la
popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn
kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la
popolo mangxis kune kun la sango.
33 Oni raportis tion al Saul,
dirante: Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la
sango. Kaj li diris: Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi
grandan sxtonon.
34 Kaj Saul diris: Disiru en la popolon, kaj
diru al gxi: Cxiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian sxafon, kaj
bucxu gxin cxi tie kaj mangxu, kaj ne peku antaux la Eternulo,
mangxante kun la sango. Kaj cxiu el la popolo propramane
alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj bucxis tie.
35 Kaj Saul
konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun
li konstruis al la Eternulo.
36 Kaj Saul diris: Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni
prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el
ili. Kaj ili diris: Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la
pastro diris: Ni turnu nin cxi tie al Dio.
37 Kaj Saul demandis
Dion: Cxu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la
manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.
38 Tiam Saul diris: Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo;
eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux.
39 Cxar kiel
vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael: se la kulpo estas en
Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta
popolo respondis al li.
40 Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj: Vi
estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la
dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul: Faru tion, kio
placxas al vi.
41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:
Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul,
sed la popolo eliris senkulpa.
42 Tiam Saul diris: Lotu inter mi
kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.
43 Tiam Saul
diris al Jonatan: Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan
raportis al li kaj diris: Mi gustumis per la pinto de la bastono,
kiu estas en mia mano, iom da mielo: nun mi mortu.
44 Kaj Saul
diris: Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti.
45 Sed la
popolo diris al Saul: Cxu devas morti Jonatan, kiu faris tiun
grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx
unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis
hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.
46 Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur
sian lokon.
47 Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj
li militis cxirkauxe kontraux cxiuj siaj malamikoj, kontraux Moab
kaj kontraux la Amonidoj kaj kontraux Edom kaj kontraux la regxoj
de Coba kaj kontraux la Filisxtoj; kaj kien ajn li sin direktis,
li venkobatis.
48 Li arangxis militistaron kaj venkobatis
Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
49 La filoj de Saul estis: Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-Sxua; kaj
la nomoj de liaj du filinoj estis: la nomo de la unuenaskita
estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.
50 Kaj la
nomo de la edzino de Saul estis Ahxinoam, filino de Ahximaac; kaj
la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de
Saul.
51 Kisx estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner,
estis filo de Abiel.
52 Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo
de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj
bravan, li prenis lin al si.
Cxapitro 15
1 Kaj Samuel diris al Saul: Min sendis la Eternulo, por sanktolei
vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la
vocxon de la vortoj de la Eternulo.
2 Tiel diris la Eternulo
Cebaot: Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris
la vojon al li, kiam cxi tiu iris el Egiptujo.
3 Nun iru kaj
frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu
lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj
sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.
4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en
Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el
Jehuda.
5 Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon
cxe la torento.
6 Kaj Saul diris al la Kenidoj: Iru, deturnu vin
kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin
kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam
ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la
Amalekidoj.
7 Kaj Saul venkobatis Amalekon de Hxavila gxis Sxur,
kiu estas antaux Egiptujo.
8 Kaj li kaptis Agagon, regxon de
Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.
9
Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn
kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona,
kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj
neakceptindan ili ekstermis.
10 Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:
11 Mi
bedauxras, ke Mi faris Saulon regxo; cxar li deturnis sin de Mi,
kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malgxojigis Samuelon, kaj
li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.
12 Kaj Samuel
levigxis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al
Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si
monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en
Gilgalon.
13 Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li: Estu
benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
14
Sed Samuel diris: Kion do signifas tiu vocxo de sxafoj en miaj
oreloj, kaj la vocxo de bovoj, kiun mi auxdas?
15 Kaj Saul
respondis: De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo
indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al
la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
16 Sed Samuel
diris al Saul: Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la
Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li: Diru.
17
Kaj Samuel diris: Cxu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj
tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo
sanktoleis vin regxo super Izrael?
18 Kaj la Eternulo vojirigis
vin, kaj diris: Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj
militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.
19 Kial do vi
ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al
militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo?
20 Kaj Saul diris al Samuel: Mi obeis la vocxon de la
Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo,
kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi
ekstermis.
21 Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn
kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al
la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
22 Sed Samuel diris: Cxu
bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo,
kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli
bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.
23 Cxar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas
kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de
la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.
24 Tiam
Saul diris al Samuel: Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la
Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis
gxian vocxon.
25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru
kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo.
26
Sed Samuel diris al Saul: Mi ne iros kun vi returne; cxar vi
malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis
vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael.
27 Kaj kiam Samuel
deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj
gxi dissxirigxis.
28 Tiam Samuel diris al li: La Eternulo
forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin
al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.
29 Kaj la Potenculo
de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne
estas homo, ke Li pentu.
30 Kaj tiu diris: Mi pekis; sed nun, mi
vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo
kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la
Eternulo, via Dio.
31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul
adorklinigxis antaux la Eternulo.
32 Kaj Samuel diris: Alkonduku al mi Agagon, regxon de Amalek;
kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris: Ho,
alproksimigxas la maldolcxeco de la morto.
33 Kaj Samuel diris:
Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos
seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la
Eternulo en Gilgal.
34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia
domo en Gibea de Saul.
35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon gxis la
tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la
Eternulo bedauxris, ke Li faris Saulon regxo super Izrael.
Cxapitro 16
1 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri
Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian
kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-
Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.
2 Kaj
Samuel diris: Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed
la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis,
por fari bucxoferon al la Eternulo.
3 Kaj invitu Jisxajon al la
ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi
sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
4 Kaj Samuel faris
tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet-Lehxemon. Kun
timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:
Cxu en paco vi venas?
5 Kaj li respondis: En paco; mi venis, por
bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la
bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj
invitis ilin al la ofero.
6 Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon,
kaj diris: Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito.
7 Sed
la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian
altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas
homo: cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la
Eternulo rigardas en la koron.
8 Tiam Jisxaj vokis Abinadabon,
kaj pasigis lin antaux Samuel; sed cxi tiu diris: Ankaux cxi tiun
la Eternulo ne elektis.
9 Kaj Jisxaj pasigis Sxaman; sed Samuel
diris: Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis.
10 Tiel Jisxaj
pasigis siajn sep filojn antaux Samuel; sed Samuel diris al
Jisxaj: La Eternulo ne elektis cxi tiujn.
11 Kaj Samuel diris al
Jisxaj: Cxu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:
Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj
Samuel diris al Jisxaj: Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne
sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien.
12 Kaj li
sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj
kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Levigxu, sanktoleu lin,
cxar tio estas li.
13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo,
kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la
Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj
Samuel levigxis kaj iris en Raman.
14 Kaj la spirito de la Eternulo forigxis de Saul, kaj
ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
15 Kaj
la servantoj de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de
Dio, turmentas vin;
16 tial nia sinjoro diru al siaj servantoj,
ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon; kaj kiam atakos
vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano,
kaj tiam farigxos al vi bone.
17 Kaj Saul diris al siaj
servantoj: Elsercxu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin
al mi.
18 Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Cxe Jisxaj
la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas
fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj
belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
19 Kaj Saul sendis
senditojn al Jisxaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David,
kiu estas cxe la sxafoj.
20 Tiam Jisxaj prenis azenon,
sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj
li sendis tion per sia filo David al Saul.
21 Kaj David venis al
Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li
farigxis lia armilportisto.
22 Kaj Saul sendis al Jisxaj, por
diri: Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.
23
Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon,
David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul
farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis
de li.
Cxapitro 17
1 La Filisxtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj
kunigxis apud Sohxo de Jehuda, kaj starigxis tendare inter Sohxo
kaj Azeka, en Efes-Damim.
2 Kaj Saul kaj la viroj de Izrael
kolektigxis, kaj starigxis tendare en la valo de Ela, kaj
pretigis sin por batalo kontraux la Filisxtoj.
3 La Filisxtoj
staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la
monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
4 Kaj eliris
grandegulo el la tendaroj de la Filisxtoj; lia nomo estis Goljat,
el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlargxo.
5 Kaj
kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis
vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.
6 Kaj kupraj armajxetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra sxildo
sur liaj sxultroj.
7 La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo
de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent
sikloj da fero; kaj antaux li iris sxildoportisto.
8 Kaj li
starigxis, kaj ekkriis al la tacxmentoj de Izrael, kaj diris al
ili: Por kio vi eliris batale? cxu mi ne estas Filisxto, kaj vi
sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al
mi.
9 Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos
viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj
sklavoj kaj vi servos al ni.
10 Kaj la Filisxto diris: Mi
hontigos hodiaux la tacxmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke
ni ambaux interbatalu.
11 Kiam Saul kaj cxiuj Izraelidoj auxdis
la vortojn de tiu Filisxto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.
12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda,
kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en
la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj.
13 La tri plej maljunaj filoj de Jisxaj iris, sekvante Saulon, en
la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon,
estis: Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la
tria Sxama.
14 David estis la plej juna; kaj la tri plej
maljunaj iris post Saul.
15 Sed David venadis al Saul kaj
reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.
16 La Filisxto eliradis matene kaj vespere, kaj starigxadis dum
kvardek tagoj.
17 Kaj Jisxaj diris al sia filo David: Prenu por viaj fratoj cxi
tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru
en la tendaron al viaj fratoj;
18 kaj cxi tiujn dek fromagxojn
alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj
prenu ilian komision.
19 Kaj Saul kaj ili kaj cxiuj viroj de
Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraux la Filisxtoj.
20 Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la
gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li
Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por
sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.
21 Kaj arangxis sin la
Izraelidoj kaj la Filisxtoj, fronton kontraux fronto.
22 David
lasis la vazojn, kiujn li portis, cxe la gardisto de ilaroj,
kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.
23
Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto
estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj
komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.
24 Kaj
cxiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre
timis.
25 Kaj la Izraelidoj diris: Cxu vi vidis tiun viron, kiu
tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin
venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian
filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera
en Izrael.
26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:
Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj
deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu
necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la
vivanta Dio?
27 Kaj la popolo diris al li kiel antauxe: Tio
estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
28 Kiam lia plej
maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj,
ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris: Por kio
vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron
en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron;
vi venis nur por vidi la batalon.
29 Tiam David diris: Kion do
mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?
30 Kaj li deturnis sin de
li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj
respondis al li kiel la unuan fojon.
31 Kiam oni auxdis la
vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu
venigis lin.
32 Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuragxon
pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.
33
Sed Saul diris al David: Vi ne povas iri kontraux tiun Filisxton,
por batali kontraux li; cxar vi estas knabo, kaj li estas
batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.
34 Tiam David diris
al Saul: Via sklavo estis cxe sia patro pasxtanto de sxafoj; kaj
venadis leono aux urso kaj forportadis sxafon el la sxafaro;
35
tiam mi kuradis post tiu, batadis gxin, kaj savadis el gxia
busxo; se gxi starigxis kontraux mi, mi kaptis gxin je la
makzelo, batis kaj mortigis gxin.
36 Kiel la leonon, tiel ankaux
la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita
Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li
malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.
37 Kaj David
diris: La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux
urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto. Tiam Saul diris al
David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.
38 Kaj Saul vestis
Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon,
kaj vestis lin per kiraso.
39 Kaj David zonis lian glavon supre
de siaj vestoj, kaj provis iri, cxar li ne kutimis; sed David
diris al Saul: Mi ne povas iri en cxi tio, cxar mi ne kutimis.
Kaj David demetis tion de si.
40 Kaj li prenis sian bastonon en
sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn sxtonojn el la
torento, kaj metis ilin en la pasxtistan vazon, kiun li havis,
kaj en la saketon, kaj kun la jxetilo en la mano li iris al la
Filisxto.
41 Kaj la Filisxto eliris kaj komencis alproksimigxi
al David, kaj lia sxildoportisto iris antaux li.
42 Kiam la
Filisxto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malsxatis lin, cxar li
estis knabo, rugxvanga kaj belaspekta.
43 Kaj la Filisxto diris
al David: Cxu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj
la Filisxto malbenis Davidon per siaj dioj.
44 Kaj la Filisxto
diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la
birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la kampo.
45 Sed David
diris al la Filisxto: Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj
sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo
Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.
46 Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi
venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu
hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de
la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta
tero, ke Izrael havas Dion.
47 Kaj ekscios cxi tiu tuta
komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la
Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en miajn
manojn.
48 Kaj kiam la Filisxto levigxis kaj ekiris, por
alproksimigxi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto
kontraux la Filisxton.
49 Kaj David etendis sian manon al la
vazo, kaj prenis el tie sxtonon, jxetis per la jxetilo kaj trafis
la Filisxton en lian frunton, kaj la sxtono penetris en lian
frunton, kaj li falis kun la vizagxo sur la teron.
50 Tiamaniere
David venkis la Filisxton per la jxetilo kaj per la sxtono, kaj
batis la Filisxton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la
mano de David.
51 David alkuris, starigxis super la Filisxto,
prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin,
kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia
fortegulo mortis, ili forkuris.
52 Tiam levigxis la viroj de
Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis
la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la
mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al Sxaaraim, gxis Gat kaj
gxis Ekron.
53 Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la
Filisxtoj kaj disrabis ilian tendaron.
54 Kaj David prenis la
kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn
armilojn li metis en sian tendon.
55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li
diris al Abner, la militestro: Kies filo estas cxi tiu junulo,
Abner? Kaj Abner respondis: Mi jxuras per via animo, ho regxo,
ke mi ne scias.
56 Kaj la regxo diris: Demandu, kies filo estas
cxi tiu junulo.
57 Kiam David revenis post la mortigo de la
Filisxto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaux Saulon, kaj la
kapo de la Filisxto estis en lia mano.
58 Kaj Saul diris al li:
Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via
sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.
Cxapitro 18
1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan
alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian
animon.
2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin
reiri al la domo de sia patro.
3 Kaj Jonatan faris kun David
interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.
4 Kaj Jonatan
deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David,
ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian
pafarkon, kaj sian zonon.
5 Kaj David iradis cxien, kien sendis
lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la
militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la
servantoj de Saul.
6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la
mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de
Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun
tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.
7 Kaj la ludantaj virinoj
kantis unuj al la aliaj, kaj diris:
10 En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de
Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis
per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
11 Kaj Saul jxetis la lancon, kaj pensis: Mi alpikos Davidon al
la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.
12 Tiam Saul
ektimis Davidon, cxar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li
Sin forturnis.
13 Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin
milestro, kaj li iradis kaj venadis antaux la popolo.
14 Kaj
David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis
kun li.
15 Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis
lin.
16 Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio,
kiamaniere li iradis kaj venadis antaux ili.
17 Kaj Saul diris al David: Jen estas mia pliagxa filino Merab,
mi donos sxin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuragxa kaj
konduku la militojn de la Eternulo. Cxar Saul pensis: Mia mano
lin ne tusxu, sed li pereu de la manoj de la Filisxtoj.
18 Sed
David diris al Saul: Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la
familio de mia patro en Izrael, ke mi farigxu bofilo de la regxo?
19 Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu
donata al David, sxi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la
Mehxolatano.
20 Dume Mihxal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj
oni diris tion al Saul, kaj la afero placxis al li.
21 Kaj Saul
pensis: Mi donos sxin al li, por ke sxi farigxu por li falilo,
kaj por ke trafu lin la manoj de la Filisxtoj. Kaj Saul diris al
David: Per la dua filino farigxu nun mia bofilo.
22 Kaj Saul
ordonis al siaj servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen
la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas;
boparencigxu do nun kun la regxo.
23 Kaj la servantoj de Saul
diris tiujn vortojn al David; sed David diris: Cxu vi opinias, ke
estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo
malricxa kaj ne eminenta.
24 Kaj la servantoj de Saul raportis
al li, dirante: Tiajn vortojn diris David.
25 Tiam Saul diris:
Tiamaniere diru al David: La regxo ne deziras alian edzigxan
donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la
malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la
manoj de la Filisxtoj.
26 Kaj liaj servantoj diris al David
tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos
kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo,
27 David
levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj
ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena
nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul
donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.
28 Kaj Saul vidis
kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la
filino de Saul, lin amas.
29 Tiam Saul ankoraux pli ektimis
Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.
30 La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili
eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj
lia nomo farigxis tre glora.
Cxapitro 19
1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al cxiuj siaj servantoj, ke
ili mortigu Davidon.
2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis
Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul
intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaux matene:
iru en sekretan lokon kaj kasxu vin.
3 Kaj mi eliros kaj
starigxos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi
parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero
staras, mi diros al vi.
4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al
sia patro Saul, kaj diris al li: La regxo ne peku kontraux sia
sklavo David, cxar li ne pekis kontraux vi kaj cxar liaj agoj
estas tre bonaj por vi;
5 li riskis sian vivon kaj mortigis la
Filisxton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael;
vi tion vidis, kaj vi gxojis; kial do vi volas peki kontraux
senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkauxze?
6 Kaj Saul
auxskultis la vocxon de Jonatan, kaj Saul jxuris: Mi jxuras per
la Eternulo, li ne mortos.
7 Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj
Jonatan rakontis al li cxion cxi tion; kaj Jonatan alkondukis
Davidon al Saul, ke li estu antaux cxi tiu kiel antauxe.
8 Komencigxis denove milito; kaj David eliris kaj batalis
kontraux la Filisxtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili
forkuris de li.
9 Sed la malbona spirito, sendita de la
Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj
lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.
10 Kaj
Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David
forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikigxis en la muron, kaj David
forkuris kaj savigxis en tiu nokto.
11 Tiam Saul sendis
senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj
mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:
Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos
mortigita.
12 Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro,
kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.
13 Poste Mihxal prenis
doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi
metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto.
14 Kiam
Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris: Li estas
malsana.
15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon,
kaj li diris al ili: Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni
mortigu lin.
16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito
estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra
felo.
17 Kaj Saul diris al Mihxal: Kial vi tiel trompis min kaj
foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al
Saul: Li diris al mi: Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.
18 Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en
Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li
kaj Samuel iris kaj restis en Najot.
19 Kaj oni raportis al
Saul, dirante: Jen David estas nun en Najot, en la regiono de
Rama.
20 Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili
ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon,
kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la
spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.
21 Kiam oni tion
raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaux ili
ekprofetis.
22 Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda
puto, kiu estas en Sehxu, kaj demandis: Kie estas Samuel kaj
David? Kaj oni respondis: En Najot, en la regiono de Rama.
23
Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaux
sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris cxiam profetante,
gxis li venis en Najoton en la Rama regiono.
24 Kaj li ankaux
demetis siajn vestojn, kaj li ankaux profetis antaux Samuel, kaj
li kusxis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial
oni diras: Cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?
Cxapitro 20
1 Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj
diris al Jonatan: Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio
estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian
animon?
2 Sed tiu diris al li: Tio certe ne farigxos, vi ne
mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne
sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun
aferon? tio ne farigxos.
3 Tiam David plue jxuris kaj diris: Via
patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan
ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas
la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas
nur unu pasxo.
4 Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo
diros, tion mi faros por vi.
5 Tiam David diris al Jonatan: Jen
morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la
tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis
vespero de la tria tago.
6 Se via patro demandos pri mi, tiam
diru: David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Lehxem,
cxar tie estas cxiujara oferado de la tuta familio.
7 Se li
diros: Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros,
tiam sciiu, ke malbono jam estas decidita de li.
8 Faru do
favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi
en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian
kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via
patro?
9 Sed Jonatan diris: Neniam tio farigxu al vi, ke mi
scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne
sciigus tion al vi.
10 Kaj David diris al Jonatan: Kiu diros al
mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?
11 Jonatan diris
al David: Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur
la kampon.
12 Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi
esploros mian patron gxis postmorgaux, kaj konvinkigxos, ke li
estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne
malkasxos al viaj oreloj--
13 tiam la Eternulo punu kaj repunu
Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi,
tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin,
ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun
mia patro.
14 Kaj se mi ankoraux vivos, cxu vi ne agos kun mi
favorkore, ke mi ne mortu?
15 Kaj vian favorkorecon ne fortiru
de mia domo eterne, ecx ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos
cxiujn malamikojn de David de sur la tero.
16 Tiamaniere faris
Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la
malamikojn de David.
17 Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia
amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.
18 Kaj Jonatan
diris al li: Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos
pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.
19 En la tria tago
rapidu kaj venu al la loko, kie vi kasxis vin dum la labora tago,
kaj vi sidos apud la sxtono Ezel.
20 Kaj mi pafos preter gxin
tri sagojn, kvazaux pafante al celo.
21 Kaj poste mi sendos
junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la
junulo: Jen la sagoj estas antaux vi, prenu ilin kaj venu--tiam
estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo.
22
Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi
malproksime--tiam foriru, cxar la Eternulo vin forsendas.
23 Kaj
koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu
inter mi kaj vi por cxiam.
24 Tiam David kasxis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la
monatkomenco, la regxo sidigxis al tagmangxo;
25 kaj kiam la
regxo sidigxis sur sia loko, kiel cxiufoje, sur la sidloko apud
la muro, Jonatan levigxis, kaj Abner sidigxis apud Saul, kaj la
loko de David restis neokupita.
26 Sed Saul diris nenion en tiu
tago, cxar li pensis: Io okazis al li, versxajne li estas
malpura, li ne purigxis.
27 Estis la dua tago de la
monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul
diris al sia filo Jonatan: Kial la filo de Jisxaj ne venis
hieraux nek hodiaux al la tagmangxo?
28 Kaj Jonatan respondis al
Saul: David forte petis min, ke li iru Bet-Lehxemon,
29 kaj li
diris: Forliberigu min, cxar ni havas en la urbo familian
oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi
estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu
miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la regxo.
30
Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al
li: Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al
vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de
via patrino?
31 Cxar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos
sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj
venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.
32 Sed Jonatan
respondis al sia patro Saul kaj diris al li: Pro kio oni mortigu
lin? kion li faris?
33 Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por
frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas
afero decidita, mortigi Davidon.
34 Kaj Jonatan en forta kolero
levis sin de cxe la tablo; kaj li nenion mangxis en tiu dua tago
de la monatkomenco; cxar li malgxojis pro David, ke lia patro
tiel insultis lin.
35 En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo
interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li.
36
Kaj li diris al sia knabo: Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas.
La knabo kuris, kaj li pafjxetis la sagon malproksime trans lin.
37 Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafjxetis la
sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante: La sago kusxas ja
post vi malproksime.
38 Kaj Jonatan kriis al la knabo: Tuj,
rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj
venis al sia sinjoro.
39 Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan
kaj David sciis la aferon.
40 Jonatan fordonis siajn armilojn al
la knabo, kiu estis cxe li, kaj diris al li: Iru, portu en la
urbon.
41 Kiam la knabo foriris, David levigxis de la suda
flanko, jxetis sin vizagxaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili
kisis sin reciproke, kaj ploris ambaux kune, sed David pli.
42
Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni jxuris ambaux
per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi
kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li levigxis
kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.
Cxapitro 21
1 Kaj David venis en Nobon al la pastro Ahximelehx, kaj
Ahximelehx time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial
vi estas sola kaj neniu estas kun vi?
2 Kaj David respondis al
la pastro Ahximelehx: La regxo ion komisiis al mi, kaj diris al
mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun
mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian
kaj tian.
3 Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon
kvin panojn, aux tion, kio trovigxos.
4 Kaj la pastro respondis
al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas
nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.
5
Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas
for de ni de hieraux kaj antauxhieraux, de la momento, kiam mi
eliris, kaj la apartenajxoj de la junuloj estas sanktaj; se la
vojo estas malsankta, gxi ankoraux hodiaux sanktigxos per la
apartenajxoj.
6 Tiam la pastro donis al li la sanktajxon, cxar
ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis
forprenitaj de antaux la Eternulo, por meti varman panon post la
formeto de tiuj.
7 Tie unu el la servantoj de Saul estis
ensxlosita en tiu tago antaux la Eternulo; lia nomo estis Doeg la
Edomido, la cxefa el la pasxtistoj de Saul.
8 Kaj David diris al
Ahximelehx: Cxu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar
nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi,
cxar la afero de la regxo estis urgxa.
9 Tiam la pastro diris:
La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de
Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se
vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi
tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al
mi.
10 Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis
al Ahxisx, regxo de Gat.
11 Kaj la servantoj de Ahxisx diris al
li: Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis,
dancante, kaj dirante:
Cxapitro 22
1 Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam.
Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili
venis al li tien.
2 Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj,
sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun
li cxirkaux kvarcent viroj.
3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la
regxo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti cxe
vi, gxis mi ekscios, kion faros al mi Dio.
4 Kaj li alkondukis
ilin al la regxo de Moab, kaj ili restis cxe li la tutan tempon,
kiun David estis en la fortikajxo.
5 Sed la profeto Gad diris al
David: Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de
Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Hxeret.
6 Saul auxdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li.
Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altajxo, kaj lia
lanco estis en lia mano, kaj cxiuj liaj servantoj staris apud li.
7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:
Auxskultu, idoj de Benjamen: cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj
donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros
milestroj kaj centestroj?
8 cxar vi cxiuj faris konspiron
kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris
interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min
kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon
kontraux mi, por fari insidon, kiel nun.
9 Tiam respondis Doeg
la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi
vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de
Ahxitub.
10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis
al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li
donis al li.
11 Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx,
filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn,
kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo.
12 Kaj Saul
diris: Auxskultu, filo de Ahxitub! Kaj cxi tiu respondis: Jen mi
estas, mia sinjoro.
13 Kaj Saul diris al li: Kial vi faris
konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al
li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu
kontraux mi inside, kiel nun?
14 Kaj Ahximelehx respondis al la
regxo kaj diris: Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel
fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin
obeas kaj estas estimata en via domo?
15 cxu hodiaux mi komencis
demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxu ne kulpigu
pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via
sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.
16
Sed la regxo diris: Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta
domo de via patro.
17 Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj
staris apud li: Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo,
cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas
forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de
la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la
Eternulo.
18 Tiam la regxo diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu
la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la
pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis
linajn efodojn.
19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis
per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj
sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la
akrajxo de la glavo.
20 Sed forsavigxis unu filo de Ahximelehx,
filo de Ahxitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.
21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de
la Eternulo.
22 Tiam David diris al Ebjatar: Mi sciis en tiu
tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al
Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo.
23 Restu
cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux
vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.
Cxapitro 23
1 Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filisxtoj militas
kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn.
2 Tiam David demandis
la Eternulon, dirante: Cxu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn?
Kaj la Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj
savu Keilan.
3 Sed la viroj de David diris al li: Jen cxi tie en
Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la
tacxmentoj de la Filisxtoj?
4 Tiam David denove demandis la
Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante: Levigxu, iru
al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.
5
Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la
Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda
frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.
6 Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan,
li kunportis kun si efodon.
7 Oni raportis al Saul, ke David
venis en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian
manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas
pordojn kaj riglilojn.
8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon
por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn
virojn.
9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux
li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon.
10 Kaj David
diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul
intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
11 Cxu
transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi
tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael,
diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos.
12
Kaj David diris: Cxu la logxantoj de Keila transdonos min kaj
miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili
transdonos.
13 Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux
sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri.
Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li
decidis ne eliri.
14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li
restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin,
sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
15 David vidis, ke Saul
eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto
Zif, inter arbetajxoj.
16 Kaj levigxis Jonatan, filo de Saul,
kaj iris al David en la arbetajxojn, kaj kuragxigis lin per la
nomo de Dio,
17 kaj diris al li: Ne timu, cxar ne atingos vin la
mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos
la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias.
18 Kaj
ili ambaux faris interligon antaux la Eternulo; kaj David restis
en la arbetajxaro, kaj Jonatan iris al sia domo.
19 Dume Zifanoj
venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kasxas cxe ni en
nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto Hxahxila, kiu
estas sude de la dezerto;
20 kaj nun laux la tuta deziro de via
koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la
regxo.
21 Kaj Saul diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi
kompatis min.
22 Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu
kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie
vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.
23 Kaj
rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj
revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li
trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.
24 Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj
liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la
dezerto.
25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni
sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la
dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en
la dezerto Maon.
26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj
David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de
Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn
homojn, por kapti ilin.
27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris:
Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon.
28 Tiam Saul
cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial
oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.
29 Kaj David
levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.
Cxapitro 24
1 Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni
raportis al li, dirante: Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
2 Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael,
kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la
ibeksoj.
3 Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo;
tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj
David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
4 Tiam
la homoj de David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la
Eternulo diris al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn
manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David
levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de
Saul.
5 Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio,
ke li detrancxis la vestanguleton de Saul.
6 Kaj li diris al
siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al
mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian
manon kontraux lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
7
Kaj David repusxis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al
ili levigxi kontraux Saulon. Kaj Saul levigxis el la kaverno,
kaj iris sur la vojon.
8 Post tio levigxis David kaj eliris el
la kaverno, kaj kriis post Saul jene: Mia sinjoro, ho regxo!
Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon
al la tero kaj adorklinigxis.
9 Kaj David diris al Saul: Kial vi
auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras: Jen David sercxas
malbonon kontraux vi?
10 Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la
Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj
oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:
Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas
sanktoleito de la Eternulo.
11 Mia patro, rigardu kaj vidu la
anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la
anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi
ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux
vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.
12 La Eternulo
jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed
mia mano ne estos sur vi.
13 Kiel diras antikva proverbo: De
malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi.
14
Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan
hundon, unu pulon.
15 La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter
mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu
min kontraux via mano.
16 Kaj kiam David finis la paroladon de
tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Cxu tio estas via vocxo, mia
filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris.
17 Kaj li
diris al David: Vi estas pli justa ol mi; cxar vi repagis al mi
per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
18 Kaj hodiaux vi
montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo
transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.
19 Kiam
homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona
maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi
hodiaux faris al mi.
20 Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos
regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael.
21 Jxuru
do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi
kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
22 Kaj
David jxuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David
kun siaj homoj iris en la rifugxejon.
Cxapitro 25
1 Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris
lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis,
kaj foriris en la dezerton Paran.
2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo
estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn.
Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.
3 La nomo de
tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail.
La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis
malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.
4 Kiam
David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn,
5 tiam
David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj: Iru
Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,
6 kaj
diru: Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco
al cxio, kio apartenas al vi.
7 Mi auxdis, ke oni tondas al vi
la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis
ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili
estis en Karmel.
8 Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi;
tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al
festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj
kaj al via filo David.
9 Kaj la servantoj de David iris, kaj
diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj
haltis.
10 Sed Nabal respondis al la servantoj de David,
dirante: Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun
estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.
11 Cxu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun
mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri
kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
12 Kaj la servantoj de David
ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn
tiujn vortojn.
13 Tiam David diris al siaj homoj: Zonu cxiu sian
glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis
sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj
ducent restis cxe la armilaro.
14 Sed al Abigail, edzino de
Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante: Jen David sendis
senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed
li forofendis ilin;
15 kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj
ili ne ofendis nin, kaj nenio perdigxis cxe ni dum la tuta tempo,
kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
16 muro ili estis
por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun
ni estis kun ili, pasxtante la sxafojn;
17 tial nun pripensu kaj
rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux
nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila
homo, oni ne povas paroli kun li.
18 Tiam Abigail rapide prenis
ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn
sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn
sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur
azenojn.
19 Kaj sxi diris al siaj servantoj: Iru antaux mi, jen
mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.
20
Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo
de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al
sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili.
21 Dume David estis dirinta:
Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke
nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;
22 tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli: el cxio, kio
apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun
virseksulon.
23 Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris
de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj
adorklinigxis gxis la tero.
24 Kaj sxi jxetis sin antaux liajn
piedojn, kaj diris: Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu,
ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn
de via sklavino.
25 Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron
Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas; Nabal estas lia
nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne
vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
26 Kaj nun,
mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la
Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu
vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj
tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
27 Kaj jen cxi tiu
benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu
donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.
28 Pardonu,
mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al
mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la
militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.
29 Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la
animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro
de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj
estos forjxetita kvazaux per jxetilo.
30 Kiam la Eternulo faros
al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro
super Izrael,
31 tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek
korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se
mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia
sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.
32 Tiam David diris al
Abigail: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin
hodiaux al mi renkonte.
33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj
benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj
de helpado al mi per mia propra mano.
34 Sed kiel vivas la
Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:
se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo
restus cxe Nabal neniu virseksulo.
35 Kaj David prenis el sxia
mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi: Iru pace
al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian
vizagxon.
36 Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon
en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis
gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion
malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.
37 Matene, kiam la
vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis;
tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono.
38
Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.
39
Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la
Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de
Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon
de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis
kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel
edzinon.
40 Kaj venis la servantoj de David al Abigail en
Karmelon, kaj diris al sxi jene: David sendis nin al vi, por
preni vin al li kiel edzinon.
41 Tiam sxi levigxis, kaj
klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris: Jen via
sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de
mia sinjoro.
42 Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur
azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis
la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.
43 Ankaux
Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj
edzinoj.
44 Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de
David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.
Cxapitro 26
1 Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kasxas
sin sur la monteto Hxahxila, kiu estas antaux la dezerto.
2 Tiam
Saul levigxis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri
mil viroj elektitaj el Izrael, por sercxi Davidon en la dezerto
Zif.
3 Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Hxahxila,
kiu estas antaux la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la
dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin sercxi.
4 Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkigxis, ke Saul
efektive venis.
5 Tiam David levigxis, kaj venis al la loko, kie
staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kusxis
Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kusxis en la
centro de la tendaro, kaj la tuta popolo cxirkaux li.
6 Kaj
David ekparolis kaj diris al Ahximelehx la Hxetido, kaj al
Abisxaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al
Saul en la tendaron? Kaj Abisxaj diris: Mi iros kun vi.
7 Kaj
David kaj Abisxaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kusxas
kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas
enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo
kusxas cxirkauxe.
8 Tiam Abisxaj diris al David: Dio transdonis
hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi
trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion
ne faros al li.
9 Sed David diris al Abisxaj: Ne pereigu lin;
cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton
de la Eternulo?
10 Kaj David diris: Mi jxuras per la Eternulo,
ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos,
aux li iros en militon kaj pereos.
11 La Eternulo gardu min, ke
mi ne etendu mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo! nun
prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la
akvo, kaj ni foriru.
12 Kaj David prenis la lancon kaj la vazon
kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu
vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekigxis, sed cxiuj dormis; cxar
dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.
13 Kaj David
transiris sur la alian flankon, kaj starigxis sur la supro de la
monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.
14 Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner,
jene: Cxu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris:
Kiu vi estas, kiu krias kontraux la regxo?
15 Tiam David diris
al Abner: Cxu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en
Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la regxon? cxar venis
unu el la popolo, por pereigi la regxon, vian sinjoron.
16 Ne
bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi
meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la
sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de
la regxo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.
17 Tiam Saul rekonis la vocxon de David, kaj diris: Cxu tio estas
via vocxo, mia filo David? Kaj David diris: Gxi estas mia vocxo,
mia sinjoro, ho regxo.
18 Kaj li diris plue: Kial mia sinjoro
persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en
mia mano?
19 Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn
de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru
farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la
Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la
heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj
dioj.
20 Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la
vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi
iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.
21 Tiam
Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu
faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux
viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.
22 Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de la regxo;
unu el la servantoj venu kaj prenu gxin;
23 kaj la Eternulo
repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo
transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi
mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.
24 Jen, kiel
via animo havis hodiaux grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia
animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li
savu min de cxia mizero.
25 Kaj Saul diris al David: Benata vi
estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj
David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.
Cxapitro 27
1 Tamen David diris al si mem: Mi povas enfali iun tagon en la
manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en
la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la
regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano.
2
Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj
estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat.
3 Kaj
David eklogxis cxe Ahxisx en Gat, li kaj liaj viroj, cxiu kun sia
domo, David kun siaj du edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj
Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
4 Kiam oni raportis al
Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu sercxis lin.
5 Kaj David diris al Ahxisx: Se mi akiris vian favoron, oni donu
al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke
mi eklogxu tie; por kio via sklavo logxu en via regxa urbo kune
kun vi?
6 Kaj Ahxisx donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio
Ciklag farigxis apartenajxo de la regxoj de Judujo gxis nun.
7 La nombro de la tagoj, kiujn David tralogxis en la regiono de
la Filisxtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.
8 Kaj David kun
siaj viroj iris kaj atakis la Gesxuridojn kaj Gezeridojn kaj
Amalekidojn, cxar ili logxis en tiu lando de antikva tempo gxis
Sxur kaj gxis la lando Egipta.
9 Kiam David venkobatis la
landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis
sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj
reiris kaj venis al Ahxisx.
10 Kiam Ahxisx demandis: Cxu vi ne
faris hodiaux atakon? David respondis: Sur la sudan regionon de
Jehuda, sur la sudan regionon de la Jerahxmeelidoj, kaj sur la
sudan regionon de la Kenidoj.
11 Nek viron nek virinon David
lasis veni viva en Gaton, dirante: Ili ne parolu kontraux ni,
dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado
dum la tuta tempo, kiun li logxis en la regiono de la Filisxtoj.
12 Kaj Ahxisx fidis Davidon, dirante: Li faris sin abomeninda
antaux sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por cxiam.
Cxapitro 28
1 Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian
militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al
David: Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.
2 Kaj David diris al Ahxisx: Tial vi ekscios, kion faros via
sklavo. Kaj Ahxisx diris al David: Mi faros vin por cxiam mia
kapogardisto.
3 Dume Samuel mortis, kaj cxiuj Izraelidoj lin priploris, kaj
enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta
el la lando cxiujn sorcxistojn kaj auxguristojn.
4 Kiam la
Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en Sxunem,
tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare
en Gilboa.
5 Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filisxtoj, li
ektimis, kaj lia koro forte ektremis.
6 Kaj Saul petis konsilon
cxe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per songxoj,
nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
7 Tiam Saul diris
al siaj servantoj: Elsercxu al mi virinon, kiu povoscias auxguri,
por ke mi iru al sxi kaj ricevu de sxi informojn. Kaj liaj
servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias
auxguri.
8 Tiam Saul sxangxis siajn vestojn, metis sur sin
aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la
virino nokte. Kaj li diris: Auxguru al mi, mi petas, per via
auxgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.
9 Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu
ekstermis la sorcxistojn kaj la auxguristojn el la lando; kial do
vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?
10 Tiam Saul
jxuris al sxi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo,
ne trafos vin puno pro cxi tiu afero.
11 Kaj la virino diris:
Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi.
12
Kiam la virino ekvidis Samuelon, sxi ekkriis per lauxta vocxo;
kaj la virino diris al Saul: Kial vi min trompis? vi estas ja
Saul.
13 Sed la regxo diris al sxi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj
la virino diris al Saul: Iun dian mi vidis levigxantan el la
tero.
14 Kaj li diris al sxi: Kia estas lia aspekto? Kaj sxi
diris: Levigxas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra
tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis
sin kun la vizagxo gxis la tero, kaj faris adorsaluton.
15 Tiam
Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min, elvokante min
supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la
Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj
jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi
vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.
16 Sed
Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis
Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?
17 Kaj la Eternulo
faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elsxiros la
regnon el viaj manoj kaj donos gxin al via proksimulo David.
18
Cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo kaj ne plenumis
Lian flaman koleron kontraux Amalek, tial cxi tion faris hodiaux
la Eternulo al vi;
19 kaj la Eternulo transdonos kune kun vi
ankaux Izraelon en la manojn de la Filisxtoj; kaj morgaux vi kaj
viaj filoj estos kun mi; ankaux la tendaron de Izrael la Eternulo
transdonos en la manojn de la Filisxtoj.
20 Tiam Saul tuj falis
laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la
vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion
mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.
21 Kiam la virino
aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris
al li: Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en
dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al
mi;
22 nun mi petas, auxskultu ankaux vi la vocxon de via
sklavino, kaj mi metos antaux vin pecon da pano, kaj vi mangxu,
por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.
23 Sed li rifuzis,
kaj diris: Mi ne mangxos. Sed kiam insistis super li liaj
servantoj kaj ankaux la virino, li obeis ilian vocxon, levigxis
de la tero, kaj sidigxis sur lito.
24 La virino havis en la domo
grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis
farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.
25 Kaj sxi
alportis tion antaux Saulon kaj antaux liajn servantojn, kaj ili
mangxis; kaj en la sama nokto ili levigxis kaj foriris.
Cxapitro 29
1 Dume la Filisxtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj
la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
2 La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj
miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun
Ahxisx.
3 Kaj la estroj de la Filisxtoj diris: Por kio estas cxi
tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:
Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis
kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion
de post la tago de la defalo gxis nun.
4 Sed ekkoleris kontraux
li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris
al li: Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi
destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne
farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus
favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?
5 Cxu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la
dancrondoj jene:
Cxapitro 30
1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la
Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon,
venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro.
2 Ili
prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la
malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis,
kaj iris sian vojon.
3 Kiam David kun siaj viroj venis al la
urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj
edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.
4
Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon
kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori.
5 La du
edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam,
la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
6
Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis
sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj
filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la
Eternulo, sia Dio.
7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx: Volu
alporti la mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante: Cxu mi
postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al
li: Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.
9 Kaj David iris, li
kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la
torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.
10 Kaj postkuris
David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro
lacaj, por transiri la torenton Besor.
11 Kaj ili trovis iun
Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis
al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.
12
Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn
sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar
antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj
ne trinkis akvon.
13 Kaj David diris al li: Kies vi estas? kaj
de kie vi estas? Kaj li respondis: Mi estas Egipta junulo, mi
estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar
mi malsanigxis antaux tri tagoj.
14 Ni atakis la sudan regionon
de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon
de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.
15 Tiam David
diris al li: Cxu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:
Jxuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min
en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.
16 Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disjxetitaj sur la tuta
landpeco, mangxas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda
militakiro, kiun ili prenis el la lando Filisxta kaj el la lando
Juda.
17 Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa
vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj,
kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.
18 Kaj David savis
cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David
savis.
19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el
la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio,
kion ili prenis al si: cxion David reprenis.
20 Kaj David prenis
cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni
diris: Tio estas la militakiro de David.
21 Kaj David venis al
la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis
restigitaj cxe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al
David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al
tiuj homoj kaj afable salutis ilin.
22 Tiam kelkaj malbonaj kaj
sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:
Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la
militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn
gefilojn; ili prenu kaj iru.
23 Sed David diris: Ne agu tiel,
miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis
nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.
24 Kaj kiu auxskultos vin en tiu afero? cxar la parto de tiu, kiu
iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis
cxe la cxararo; egale devas esti dividite.
25 Tiel estis de post
tiu tago; kaj li starigis tion kiel legxon kaj moron en Izrael
gxis nun.
26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro
al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu
donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
27 al
tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda
Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,
28 kaj al tiuj, kiuj
estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj,
kiuj estis en Esxtemoa,
29 kaj al tiuj, kiuj estis en Rahxal, kaj
al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jerahxmeelidoj, kaj al
tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,
30 kaj al tiuj, kiuj
estis en Hxorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor-Asxan, kaj al
tiuj, kiuj estis en Atahx,
31 kaj al tiuj, kiuj estis en Hxebron,
kaj en cxiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.
Cxapitro 31
1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj
forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto
Gilboa.
2 Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn,
kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-
Sxuan, filojn de Saul.
3 La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj
la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la
arkpafistoj.
4 Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian
glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj
necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia
armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis
sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
5 Kiam lia armilportisto
vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj
mortis kune kun li.
6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj
kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun
li.
7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj
transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul
kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj
venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.
8 En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la
mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn
sur la monto Gilboa.
9 Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis
liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj
cxirkauxen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la
popolo.
10 Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Asxtar,
kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Sxan.
11 Kiam la
logxantoj de Jabesx en Gilead auxdis pri tio, kion faris la
Filisxtoj al Saul,
12 tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris
tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj
filoj de la muro en Bet-Sxan, kaj venis en Jabesxon kaj
forbruligis ilin tie.
13 Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj
enterigis sub la tamarisko en Jabesx, kaj ili fastis dum sep
tagoj.
Gxojas mia koro pri la Eternulo,
11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis
servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.
Mia korno altigxis pro la Eternulo;
Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj,
Cxar mi gxojas pro Via helpo.
2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo;
Cxar ekzistas neniu krom Vi,
Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
3 Ne parolu plu fierajxon;
Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo;
Cxar la Eternulo estas Dio cxioscianta,
Kaj Li starigis la aferojn.
4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata,
Kaj la malfortuloj zonigxas per forto.
5 Satuloj sin dungigas pro pano,
Kaj malsatuloj jam ne malsatas;
Senfruktulino naskis sep,
Kaj multinfanulino senfortigxis.
6 La Eternulo mortigas kaj vivigas,
Malsuprigas en Sxeolon kaj suprigas.
7 La Eternulo malricxigas kaj ricxigas,
Malaltigas kaj altigas.
8 Li levas malricxulon el polvo,
El koto Li altigas senhavulon,
Por sidigi lin kun altranguloj,
Kaj tronon de gloro Li heredigas al li;
Cxar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero,
Kaj sur ili Li starigis la mondon.
9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas,
Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo;
Cxar ne per sia forto potencigxas la homo.
10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li;
El la cxielo Li tondras kontraux ili.
La Eternulo jugxos la finojn de la tero,
Kaj donos forton al Sia regxo,
Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
Saul frapis milojn,
8 Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li
diris: Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn;
nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.
9 De tiu tago kaj plue
Saul malamike rigardadis Davidon.
Kaj David dekmilojn.
Saul frapis milojn,
12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis
Ahxisxon, la regxon de Gat.
13 Tial li sxangxis sian aspekton
antaux iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la
pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.
14
Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke cxi tiu homo
estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?
15 Cxu mankas al mi
frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn
antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?
Kaj David dekmilojn!
Saul frapis milojn,
6 Tiam Ahxisx alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la
Eternulo, vi estas honesta, kaj placxas al mi via agado kun mi en
la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via
veno al mi gxis hodiaux; sed al la estroj vi ne placxas.
7 Reiru
do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne placxan al la
estroj de la Filisxtoj.
8 Sed David diris al Ahxisx: Kion mi
faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi
starigxis antaux vi, gxis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu
kontraux la malamikoj de mia sinjoro la regxo?
9 Kaj Ahxisx
respondis kaj diris al David: Mi scias, ke vi estas bona antaux
miaj okuloj, kiel angxelo de Dio; sed la estroj de la Filisxtoj
diras: Li ne iru kun ni en la batalon.
10 Levigxu do frue matene
kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; levigxu frue
matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.
11 Kaj David, li mem
kaj liaj viroj, levigxis frue, por iri matene, por reveni en la
landon de la Filisxtoj; kaj la Filisxtoj direktis sin al Jizreel.
Kaj David dekmilojn?
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT