Cxapitro 1
1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia
Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
2 al Timoteo, mia vera
filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de
Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por
ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,
4
nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas
diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux la
fido--tiel faru.
5 Sed la celo de la admono estas amo el pura
koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;
6 kion maltrafinte,
kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,
7 dezirante esti
instruistoj de la legxo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili
diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
8 Sed ni scias, ke
la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe uzas,
9 sciante, ke la
legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj
malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por
patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj,
10
malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj,
falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;
11 laux la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata
Dio.
12 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas,
tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;
13
kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj
insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris
nesciante kaj nekredante;
14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde
suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
15
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo
envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la
cxefa;
16 tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi,
kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel
ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.
17
Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu
honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
18 Cxi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laux la
profetajxoj, kiuj antauxiris sur vin, ke per ili vi militadu la
bonan militon,
19 tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun
forpusxinte de si, kelkaj homoj sxippereis rilate la fidon;
20 el
kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano,
por ke ili lernu ne blasfemi.
Cxapitro 2
1 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn,
propetadojn, dankojn por cxiuj;
2 por regxoj kaj cxiuj
eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco
kaj seriozeco.
3 Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia
Savanto,
4 kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la
scio de la vero.
5 Cxar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter
Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
6 kiu sin donis kiel
elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
7
por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la
veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj
vero.
8 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante
sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
9 Tiel same, ke
virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne
kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj;
10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per
bonfaroj.
11 Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo.
12
Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed
esti en kvieteco.
13 Cxar Adam kreigxis la unua, poste Eva;
14
kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
15 sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj
amo kaj sanktigxo kun sobreco.
Cxapitro 3
1 Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras
bonan laboron.
2 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de
unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,
3 ne
vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne
monamanto;
4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn
gefilojn sub regado kun cxia seriozeco
5 (sed se iu ne scias regi
sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
6 ne
novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la
kondamnon de la diablo.
7 Krom tio li devas havi bonan ateston
de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de
la diablo.
8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke
parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;
9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.
10 Kaj
tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se
ili estos neriprocxeblaj.
11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj,
ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.
12 La diakonoj estu
edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn
proprajn domojn.
13 Cxar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj,
akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu
estas en Kristo Jesuo.
14 Cxi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux,
15
sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti
en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la
kolono kaj bazo de la vero.
16 Kaj laux konsento, granda estas
la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis
en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la
nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.
Cxapitro 4
1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj
defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj
doktrinojn de demonoj,
2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj
havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega
fero,
3 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn
Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas
kaj scias la veron.
4 Cxar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj
nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo,
5 cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.
6 Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de
Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona
doktrino, kiun vi jam sekvis;
7 sed forrifuzu profanajn kaj
avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
8 cxar korpa
ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante
promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.
9 Fidinda estas la
diro, kaj inda je plena akcepto.
10 Cxar por tio ni laboras kaj
batalas, cxar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu
estas la Savanto de cxiuj homoj, precipe de la kredantoj.
11
Tion ordonu kaj instruu.
12 Neniu malestimu vian junecon, sed vi
estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo,
per fido, per cxasteco.
13 Gxis mi venos, atentu legadon,
konsilon, instruadon.
14 Ne malsxatu la donacon, kiu estas en
vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de
la presbiteraro.
15 Estu diligenta pri tiuj aferoj; dedicxu vin
al ili, por ke via progreso evidentigxu al cxiuj.
16 Zorgu pri
vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; cxar, tion farante,
vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin auxskultas.
Cxapitro 5
1 Ne riprocxu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli
junajn virojn, kiel fratojn;
2 la maljunulinojn, kiel patrinojn;
la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun cxia cxasteco.
3
Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.
4 Sed se
iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri
piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn;
cxar tio estas akceptebla antaux Dio.
5 Tiu, kiu estas efektiva
vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj
persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.
6 Sed la
voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas.
7 Tion ankaux ordonu,
por ke ili estu sen riprocxo.
8 Sed se iu ne zorgas pri siaj
propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la
fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
9 Estu registrata
kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis
edzino de unu viro,
10 estas bone atestata pri bonfarado, edukis
infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj,
helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon.
11 Sed la
pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos
luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi,
12 meritante
kondamnon, cxar ili vantigis sian unuan fidon.
13 Krom tio ili
lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole
senutilaj, sed ankaux babilemaj kaj sintrudemaj, parolante
nekonvenajxojn.
14 Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku
infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por
kalumnio;
15 cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano.
16
Se iu kredantino havas vidvinojn, sxi helpu ilin, kaj la eklezio
ne estu sxargxata; por ke gxi helpu la efektivajn vidvinojn.
17 La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je
duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj
instruado.
18 Cxar la Skribo diras: Ne fermu la busxon al bovo
drasxanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron.
19 Kontraux
presbitero ne akceptu denuncon krom cxe du aux tri atestantoj.
20 La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la
ceteraj ankaux timu.
21 Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo
Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen
antauxjugxo, farante nenion pro partieco.
22 Sur neniun surmetu
la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de
aliaj; konservu vin cxasta.
23 Ne plu estu akvotrinkanto, sed
uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.
24 La
pekoj de unuj estas evidentaj, antauxirantaj al la jugxo; kaj
aliajn homojn ili sekvas.
25 Tiel same ankaux ekzistas bonaj
faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti
kasxitaj.
Cxapitro 6
1 Cxiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je
cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu
blasfemataj.
2 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne
malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom
pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj
kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
3 Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la
vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino,
4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj
kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco,
mallauxdoj, malbonaj suspektoj,
5 disputadoj de homoj mense
perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco
estas gajnilo.
6 Sed la pieco kun kontenteco estas granda
gajnilo;
7 cxar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas
ion forporti;
8 sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per
tio kontentaj.
9 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en
tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn
dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
10
Cxar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio,
kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.
11 Sed vi, ho homo de Dio, forsavigxu de tiaj aferoj, kaj sekvu
justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.
12 Batalu la
bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi
estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaux multaj
atestantoj.
13 Mi vin admonas antaux Dio, kiu cxion vivigadas,
kaj antaux Kristo Jesuo, kiu antaux Pontio Pilato atestis la
bonan konfeson,
14 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen
riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
15 kiun
aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata
kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj
kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco
eterna. Amen.
17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne
estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la
malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe
cxion por gxuado;
18 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je
bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
19
provizante por si bonan fundamenton kontraux la venonta tempo,
por ke ili ektenu la efektivan vivon.
20 Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante
vin for de la babiladoj kaj kontrauxparoloj de la falsenomata
scio;
21 kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon.
Graco estu kun vi.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT