Cxapitro 1
1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la
frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune
kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja lando:
2 Graco
al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la
Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo;
4 kiu konsoladas nin
en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel
afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de
Dio.
5 Cxar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same
abundas ankaux per Kristo nia konsolo.
6 Sed se ni afliktigxas,
tio estas por via konsolo kaj savigxo; aux se ni konsoligxas, tio
estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de
la samaj suferoj, kiujn ni ankaux suferadas;
7 kaj nia espero pri
vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en
la suferoj, tiel ankaux vi estas partoprenantoj en la konsolo.
8
Cxar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu
okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis
depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;
9 ni
ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin
mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,
10 kaj kiu nin forsavis
el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li
ankoraux plu nin forsavos;
11 dum vi ankaux nin kunhelpas per via
petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj,
danko estu donata de multaj pro ni.
12 Cxar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia
konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa
sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj
precipe cxe vi.
13 Cxar ni skribas al vi nenion alian krom tio,
kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi
prikonsentos gxis la fino;
14 kiel ankaux vi ja parte
prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same,
kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.
15 Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi
havu duoblan gracon,
16 kaj vizitinte vin survoje, trairi en
Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti
antauxen irigita al Judujo.
17 Kiam mi do tiel intencis, cxu mi
elmontris kapricemon? aux kion mi celas, cxu mi tion celas
lauxkarne, tiel ke estu cxe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?
18
Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.
19 Cxar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita
inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed
en li la Jes estigxis.
20 Cxar kiel ajn multaj estas la promesoj
de Dio, en li estas la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por
la gloro al Dio per ni.
21 Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun
vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio,
22 kiu ankaux nin
sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en
niaj koroj.
23 Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por
indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.
24 Ne kvazaux ni
estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo;
cxar per via fido vi staras.
Cxapitro 2
1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en
malgxojo.
2 Cxar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas,
krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi?
3 Kaj mi skribis tion
saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi
devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de
vi cxiuj.
4 Cxar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi
skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi
sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.
5 Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi, sed
parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj.
6 Suficxa al tia
homo estas tiu puno, farita de la plimulto;
7 pro tio, kontrauxe,
vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel
forglutigxu per sia troa malgxojo.
8 Tial mi petegas vin, ke vi
konfirmu al li vian amon.
9 Gxuste por tio mi ja skribis, ke mi
vin provu, cxu vi en cxio estas obeemaj.
10 Sed al kiu vi
pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion
pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,
11 por ke Satano ne
gajnu profiton kontraux ni: cxar ni ne estas sen scio pri liaj
ruzoj.
12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de
Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,
13 mi ne
ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis mian fraton
Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al Makedonujo.
14 Sed
danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj
montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.
15 Cxar ni
estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la
pereantoj;
16 al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj,
odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?
17
Cxar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio
komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni
parolas en Kristo.
Cxapitro 3
1 Cxu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas,
kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi?
2 Vi mem estas
nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de
cxiuj;
3 cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo
liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la
vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de
la koro.
4 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;
5 ne
kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el
Dio,
6 kiu ankaux tauxgigis nin nin kiel administrantojn de nova
interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero
mortigas, sed la spirito vivigas.
7 Sed se la administrado
mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj,
estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi
la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen
malpliigxanta,
8 kiel do la administrado spirita ne estos pli
multe en gloro?
9 Cxar se la administrado de kondamno estas
gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en
gloro.
10 Cxar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en
cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro.
11 Cxar se tio, kio
forpasas, havis gloron, ankoraux pli multe tio, kio restadas,
estas en gloro.
12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,
13 kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke
la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis
forpasanta;
14 sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis
hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita
restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,
15 sed
gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia
koro.
16 Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo
estas forprenata.
17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas
la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.
18 Sed ni cxiuj,
per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro,
transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la
Sinjoro la Spirito.
Cxapitro 4
1 Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis
kompaton, ni ne senkuragxigxas;
2 sed ni formetis la kasxitajn
aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton
de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies
konscienco antaux Dio.
3 Sed se nia evangelio eble estas
vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;
4 en kiuj
la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj,
por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas
la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.
5 Cxar ni predikadas ne nin
mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn
servistojn pro Jesuo.
6 Cxar Dio, kiu diris: El mallumo lumo
brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la
gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.
7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la
treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;
8 ni
estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj;
embarasataj, sed ne konsternataj;
9 persekutataj, sed ne
forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;
10 cxiam portante en la
korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo
elmontrigxu en nia korpo.
11 Cxar ni, la vivantoj, cxiam estas
submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo
elmontrigxu en nia morta karno.
12 La morto do energias en ni,
sed la vivo en vi.
13 Sed havante la saman spiriton de fido laux
la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaux kredas, kaj
tial ankaux ni parolas;
14 sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron
Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.
15
Cxar cxio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj,
abundigu la dankon al la gloro de Dio.
16 Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo
kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.
17 Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj
pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;
18 dum ni rigardas ne
la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas
tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.
Cxapitro 5
1 Cxar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo
dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan,
eternan en la cxieloj.
2 Cxar vere en cxi tiu ni gxemas,
sopirante al la survestado per nia logxejo, kiu devenas de la
cxielo;
3 se almenaux, vestite, ni ne trovigxos nudaj.
4 Cxar
ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro
tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi,
por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.
5 Kaj Tiu, kiu nin
elfaris por cxi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la
antauxgarantiajxon de la Spirito.
6 Ni do cxiam gxoje kuragxas,
kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la
Sinjoro
7 (cxar ni iradas fide, ne vide);
8 ni gxoje kuragxas,
kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.
9 Tial ankaux ni ambicias, cxu cxeestante aux forestante, esti
akceptindaj cxe li.
10 Cxar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la
tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris
en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.
11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn,
sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas
ankaux al viaj konsciencoj.
12 Ni ne denove nin rekomendas al
vi, sed donas al vi kauxzon fierigxi pri ni, por ke vi havu ion
respondi al tiuj, kiuj fierigxas sxajne kaj ne kore.
13 Cxar cxu
ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj,
tio estas pro vi.
14 Cxar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni
jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;
15
kaj li mortis pro cxiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si
mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj relevigxis.
16 Tial ni
de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston
lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.
17 Tial se iu homo
estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj
forpasis, jen ili jam estigxis novaj.
18 Sed cxio estas de Dio,
kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la
administradon de la repacigo;
19 nome, ke Dio estis en Kristo,
repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn,
kaj komisiis al ni la vorton repacigan.
20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni
petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.
21 Tiun,
kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu
justeco de Dio en li.
Cxapitro 6
1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane
akceptu la gracon de Dio
2 (cxar Li diris:
11 Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro
estas plivastigita.
12 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi
estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.
13 Pro
rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux
estu plivastigitaj.
14 Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian
partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon
havas lumo kun mallumo?
15 Kaj kian akordon havas Kristo kun
Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
16 Kaj
kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas
templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi logxos inter ili, kaj
Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia
popolo.
17 Tial
Cxapitro 7
1 Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia
malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo
al Dio.
2 Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis,
ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.
3 Ne por vin kondamni
mi tion diras; cxar mi antauxe diris, ke vi estas en niaj koroj,
por kune vivi kaj kune morti.
4 Granda estas mia parola libereco
al vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de
konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.
5 Cxar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne
faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj,
interne timoj.
6 Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis
nin per la alveno de Tito;
7 kaj ne nur per lia alveno, sed
ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li
pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi;
tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.
8 Cxar kvankam mi vin
malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi
ja bedauxras; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed
nur mallonge.
9 Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed
pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis,
por ke vi havu nenian malutilon per mi.
10 Cxar la malgxojo laux
Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de
la mondo elfaras morton.
11 Cxar jen kian zorgemon tiu sama
malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian
indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron,
plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.
12 Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu
faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por
ke via zorgemo por ni elmontrigxu al vi mem antaux Dio.
13 Tial
ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro
la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.
14 Cxar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed
kiel ni cxion parolis vereme al vi, tiel same ankaux nia
fanfaronado, kiun mi faris antaux Tito, montrigxis vera.
15 Kaj
lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de
vi cxiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.
16 Mi gxojas,
ke en cxio mi povas fidi al vi.
Cxapitro 8
1 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas
donacita en la eklezioj Makedonaj;
2 nome, en grava provo per
suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco
abundis al la ricxo de ilia malavareco.
3 Cxar mi konstatas, ke
laux sia povo--jes, kaj super sia povo--ili donis memvole,
4
petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la
komunan helpservadon al la sanktuloj;
5 kaj ne kiel ni esperis,
sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de
Dio.
6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis,
tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.
7 Sed kiel
al vi cxio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via
amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.
8 Mi parolas
ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon
de via amo ankaux.
9 Cxar vi scias la gracon de nia Sinjoro
Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis
malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.
10 Kaj en
tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj
komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.
11 Sed
nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la
volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.
12 Cxar
kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne
laux la nehavo.
13 Cxar mi diras tion, ne por ke aliaj estu
faciligataj kaj vi premataj,
14 sed laux egaleco: via abundo
nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por
via manko, por ke estu egaleco;
15 kiel estas skribite: Tiu, kiu
kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli,
ne havis mankon.
16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman
zorgon pri vi.
17 Cxar li ja akceptis la instigon; sed estante
mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.
18 Kaj ni sendis kune
kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra
cxiuj eklezioj;
19 kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la
eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun
ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian
volontecon,
20 evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi
tiu monhelpo, kiun ni administras;
21 cxar ni celas aferojn
konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.
22
Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis
fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda
fido, kiun li havas al vi.
23 Se iu demandas pri Tito, li estas
mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj,
ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.
24 Vi do
elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de
nia fanfaronado pro vi.
Cxapitro 9
1 Cxar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue
skribi al vi;
2 cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi
fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux
unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.
3 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne
farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi
estu pretaj,
4 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj
trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu
fido.
5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe
iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan
helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne
kiel eldevigita.
6 Sed jen: Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj
tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.
7 Cxiu faru
laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro
neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.
8 Kaj Dio povas
abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio
cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;
9 kiel estas
skribite:
Cxapitro 10
1 Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de
Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed,
forestante, tre kuragxas rilate al vi:
2 mi mem petegas vin, ke
cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas
kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne
iradantajn.
3 Cxar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne
militadas laux karno
4 (cxar la iloj de nia militado estas ne
lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de
fortikajxoj);
5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan
kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al
la obeo al Kristo,
6 kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj
kiam via obeo plenumigxos.
7 Vi rigardas la aferojn antaux via
vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li
denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel
same ankaux ni.
8 Cxar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia
auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin
dejxeti), mi ne hontus;
9 por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus
timigi vin per miaj leteroj.
10 Cxar, oni diras, liaj leteroj
estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta,
kaj lia parolo malsxatinda.
11 Tiu homo konsideru, ke kiaj,
forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas
ankaux per agado.
12 Cxar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux
kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas
neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si
mem.
13 Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de
la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx
gxis vi.
14 Cxar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus
gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo,
15
ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed
esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia
mezurilo gxis plua abundo,
16 por prediki la evangelion gxis la
regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al
aferoj jam faritaj.
17 Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
18 Cxar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu,
kiun rekomendas la Sinjoro.
Cxapitro 11
1 Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco; sed
efektive vi ja pacience min toleras.
2 Cxar mi jxaluzas pri vi
per Dia jxaluzo, cxar mi fiancxigis vin al unu edzo, por ke mi
prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo.
3 Sed mi timas,
ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel
deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en
Kristo.
4 Cxar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni
ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne
ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime
vi lin toleras.
5 Cxar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la
plej eminentajn apostolojn.
6 Kaj kvankam mi estas neklera laux
parolo, mi tamen ne tia estas laux scio; sed en cxio ni malkasxe
agis cxe vi inter cxiuj.
7 Aux cxu mi pekis, humiligante min,
por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la
evangelion de Dio?
8 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de
ili pagon, por servi al vi;
9 kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj
havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte
el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi
tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.
10 Jen
estas la vero de Kristo en mi, ke cxi tiu fanfarono ne estos
barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj.
11 Kial? cxu tial, ke
mi vin ne amas? Dio scias.
12 Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux
faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston,
por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.
13 Cxar
tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin
aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.
14 Kaj nenia miro;
cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.
15 Estas
do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux
servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.
16 Denove mi diras: Neniu opiniu min malsagxa; sed se vi ja tiel
opinias min, tamen min akceptu kiel malsagxan, por ke mi ankaux
iom fanfaronu.
17 Tion, kion mi diras, mi diras ne laux la
Sinjoro, sed kvazaux malsagxe, en cxi tiu insistado pri fierado.
18 Cxar multaj fanfaronas laux la karno, do mi ankaux fanfaronos.
19 Cxar vi afable toleras malsagxulojn, estante mem sagxaj.
20
Cxar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formangxas,
se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la
vizagxon.
21 Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni
estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi
parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.
22 Cxu ili estas
Hebreoj? mi ankaux. Cxu ili estas Izraelidoj? mi ankaux. Cxu
ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaux.
23 Cxu ili estas
servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en
laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj
supermezure, en mortigxoj ofte.
24 De la Judoj kvinfoje mi
ricevis batojn po kvardek sen unu.
25 Trifoje mi estas batita
per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi
suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda
maro;
26 en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de
rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj
en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj
inter falsaj fratoj;
27 en laboro kaj sufero, en oftaj
sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo
kaj senvesteco.
28 Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min
premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.
29 Kiu
estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj
mi ne indignas?
30 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos
pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
31 La Dio kaj Patro de
la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne
mensogas.
32 En Damasko, la urbestro sub la regxo Aretas
starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;
33 kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en
korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.
Cxapitro 12
1 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos
al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.
2 Mi konas viron en
Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu
ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la
trian cxielon;
3 kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo,
aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),
4 ke li estis
eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne
estas permesate al homo paroli.
5 Pro tia homo mi fieros; sed
pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj.
6
Cxar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la
veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia,
kia li vidas min, aux auxdas cxe mi.
7 Kaj pro la treega
grandeco de la malkasxoj--por ke mi ne tro altigxu, estis donita
al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi,
por ke mi ne tro altigxu.
8 Pri tio mi petegis trifoje la
Sinjoron, ke gxi foriru de mi.
9 Kaj li diris al mi: Mia graco
suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco.
Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la
potenco de Kristo kovru min.
10 Mi do plezuron havas en
malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en
suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas
forta.
11 Mi malsagxigxis; vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata
de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn,
kvankam mi estas nenio.
12 Vere la signoj de apostolo estis
elfaritaj inter vi en cxia pacienco, per signoj kaj mirindajxoj
kaj potencajxoj.
13 Cxar en kio vi farigxis malsuperaj kompare
al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne sxargxigxis al
vi? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon.
14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne
farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar
devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la
idoj.
15 Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj
animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli
amata?
16 Tio estu, tamen mi ne estis sxargxo por vi; sed
estante ruzema, mi vin kaptis per logo.
17 Cxu mi superruzis vin
per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi?
18 Mi instigis al Tito,
kaj kune kun li mi sendis la fraton. Cxu Tito vin superruzis?
cxu ni ne iradis laux la sama Spirito? cxu ni ne iradis en la
samaj piedosignoj?
19 Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi.
Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas
por via edifo.
20 Cxar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos
vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian
vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj,
kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;
21 ke kiam mi
revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro
multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj
adulto kaj volupto, kiujn ili faris.
Cxapitro 13
1 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du
atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.
2 Mi antauxdiris,
kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun
forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi
revenos, mi ne indulgos;
3 cxar vi sercxas pruvon de tio, ke
parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed
energias en vi;
4 cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li
vivas per la potenco de Dio. Cxar ni ankaux estas malfortaj kune
kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al
vi.
5 Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem.
Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se
ja vi ne estas malaprobindaj.
6 Sed mi esperas, ke vi sciigxos,
ke ni ne estas malaprobindaj.
7 Ni pregxas al Dio, ke vi faru
nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por
ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus
malaprobindaj.
8 Cxar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed
nur por la vero.
9 Cxar ni gxojas, kiam ni estas malfortaj kaj
vi estas fortaj; ankaux ni pregxas por via perfektigxo.
10 Pro
tio mi skribas cxi tion, forestante, por ke, cxeestante, mi ne
agu severe laux la auxtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por
edifado kaj ne por dejxetado.
11 Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu
unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.
12 Salutu unu la alian per sankta kiso.
13 Cxiuj sanktuloj vin salutas.
14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la
kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi cxiuj.
En tempo de favoro Mi auxskultis vin,
jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);
3 ni donu
en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian
administradon;
4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de
Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en
malfacilajxoj,
5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en
laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
6 en cxasteco, en sciado, en
pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
7
en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de
justeco dekstre kaj maldekstre,
8 per gloro kaj malgloro, per
malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
9 kiel
nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas;
kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
10 kiel dolorplenaj,
tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj;
kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.
Kaj en tago de savo Mi helpis vin;
Eliru el inter ili, kaj estu apartaj,
diras la Eternulo,
Kaj ne tusxu malpurajxon;
diras la Eternulo Plejpotenca.
Kaj Mi vin akceptos,
18 Kaj Mi estos por vi Patro,
Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj,
Li sxutis kaj donis al la malricxuloj;
10 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo,
donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la
fruktojn de via justeco;
11 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia
malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.
12 Cxar la
administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de
la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj
al Dio;
13 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras
Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj
pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;
14 dum ili
mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega
graco de Dio en vi.
15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla
donaco.
Lia justeco restas eterne.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT