Cxapitro 1
1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj,
kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de
nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:
2 Graco al vi kaj paco
pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;
3 pro
tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj
pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj
virto;
4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre
grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo,
forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.
5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon,
en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;
6 kaj en scio
sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;
7
kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.
8 Cxar tiuj
ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek
mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo
Kristo.
9 Cxar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda,
miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.
10
Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj
elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;
11 cxar tiel
al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia
Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
12 Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj,
kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero.
13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo,
vigligi vin per rememorigo;
14 sciante, ke baldaux estos la
demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo
montris al mi.
15 Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi
povu konstante rememori tion.
16 Cxar ne sekvinte fabelojn
sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia
Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian
majeston.
17 Cxar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj
gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:
Cxi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
18
kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis,
kunestante kun li sur la sankta monto.
19 Kaj ni havas la
profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras,
kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la
matenstelo eklevigxos en viaj koroj;
20 antaux cxio sciante, ke
neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran
klarigon.
21 Cxar neniam profetajxo estas alportita per homa
volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.
Cxapitro 2
1 Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same,
kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos
herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin
elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.
2 Kaj ilian
senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos
kalumniata.
3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin
komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj
ilia pereo ne dormas.
4 Cxar se Dio ne indulgis angxelojn
pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo,
transdonis ilin rezervatajn por la jugxo;
5 kaj ne indulgis la
mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de
justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj;
6
kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per
katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;
7 kaj
savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la
malvirtuloj
8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado
kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, por
iliaj malvirtaj faroj);
9 la Sinjoro do scias savi el tento la
piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;
10 sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de
malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne
timas insulti auxtoritatojn;
11 sed kontrauxe, angxeloj,
superante laux forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon
kontraux ili antaux la Sinjoro.
12 Sed tiuj, kiel bestoj
senprudentaj, naskitaj laux naturo por kaptado kaj pereo,
blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos,
13 en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias
entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj,
dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;
14 havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de
pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por
avideco; estante filoj de malbeno;
15 forlasinte la rektan vojon
kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu
amis la rekompencon de malbonfarado;
16 sed li estis riprocxita
pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis
la frenezecon de la profeto.
17 Ili estas putoj senakvaj, kaj
nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas
rezervita.
18 Cxar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili
forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus
forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;
19 anoncante al ili
liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; cxar al kiu iu
submetigxas, al tiu ankaux li sklavigxas.
20 Cxar se,
forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la
Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien
implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona,
ol la unua.
21 Cxar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de
justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono
al ili transdonita.
22 Al ili okazis laux la vera proverbo:
Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado
en koto.
Cxapitro 3
1 Jam cxi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en
ambaux mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;
2 por ke
vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon
de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;
3 unue sciante, ke
en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laux siaj
propraj voluptoj,
4 kaj dirante: Kie estas la anonco de lia
alveno? cxar de kiam la patroj endormigxis, cxio restas kiel de
post la komenco de la kreo.
5 Cxar ili volonte forgesas, ke
cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze
de akvo, laux la vorto de Dio;
6 per kio la tiama mondo,
diluvite, pereis;
7 sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama
vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo
kaj pereo de malpiuloj.
8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro
unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.
9 La
Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon
kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke
cxiuj venu al pento.
10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux
sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj
la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en
gxi forbrulos.
11 Cxar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj
vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,
12 atendante kaj
akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo
flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado
fluidigxos?
13 Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj
novan teron, en kiuj logxas justeco.
14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco,
senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li.
15 Kaj rigardu la
paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato
Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi,
16 kiel
ankaux en cxiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri cxi tio; en
kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la
malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaux la ceterajn
skribajxojn, al sia propra pereo.
17 Vi do, amataj, cxi tion
antauxsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogigxu per la eraro de
la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.
18 Sed
kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT