Cxapitro 1
1 Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.
2 Kaj Ahxazja
elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj
malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru,
demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi
tiu malsano.
3 Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la
Tesxebano: Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de
Samario, kaj diru al ili: Cxu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi
iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
4 Pro tio tiele
diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne
deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
5 Kiam la senditoj
revenis al li, li diris al ili: Kial vi revenis?
6 Kaj ili
respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru,
revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras
la Eternulo: Cxu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi
Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi
kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.
7 Kaj li diris al ili:
Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj
diris al vi tiujn vortojn?
8 Ili respondis al li: Li estas homo
kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj.
Tiam li diris: Tio estas Elija, la Tesxebano.
9 Kaj li sendis al
li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis
lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de
Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.
10 Kaj Elija respondis
kaj diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu
fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj
venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia
kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio!
tiele diras la regxo: Malsupreniru rapide.
12 Kaj Elija
respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de Dio, tiam venu
fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj
venis fajro de Dio el la cxielo kaj mortigis lin kaj lian
kvindekon.
13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun
lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj
fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris
al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek
viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.
14 Jen
venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn
kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian
valoron antaux viaj okuloj.
15 Tiam angxelo de la Eternulo diris
al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun
li al la regxo.
16 Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la
Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-
Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por
demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne
deiros, sed vi mortos.
17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de
la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis
Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de
Judujo; cxar li ne havis filon.
18 La cetera historio de
Ahxazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko
de la regxoj de Izrael.
Cxapitro 2
1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon,
Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.
2 Kaj Elija diris al
Elisxa: Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El.
Sed Elisxa diris: Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke
mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
3 Kaj eliris la
profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa, kaj diris al li: Cxu
vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super
via kapo? Li diris: Mi ankaux scias, silentu.
4 Kaj Elija diris
al li: Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al
Jerihxo. Sed li diris: Mi jxuras per la Eternulo kaj per via
animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.
5 Kaj
la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa, kaj diris
al li: Cxu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian
sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaux scias, silentu.
6 Kaj Elija diris al li: Restu do cxi tie, cxar la Eternulo
sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi jxuras per la Eternulo
kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.
7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis
malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.
8
Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la
akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur
sekajxo.
9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa: Petu, kion
mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa
diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
10 Kaj tiu
diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos
prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra
cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego
suprenflugis en la cxielon.
12 Elisxa vidis, kaj ekkriis: Mia
patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne
plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en
du pecojn.
13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de
li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.
14 Kaj li
prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la
akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li
frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa
trapasis.
15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en
Jerihxo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris
sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis
antaux li gxis la tero.
16 Kaj ili diris al li: Jen kun viaj
servantoj trovigxas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj
sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis
lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj.
Sed li diris: Ne sendu.
17 Tamen ili insistis tiel longe, gxis
li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn
kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
18 Kaj ili revenis
al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja
al vi, ke vi ne iru.
19 Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa: Jen do la
logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed
la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
20 Tiam li
diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni
alportis al li.
21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj
jxetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi
resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek
senfruktecon.
22 Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo,
konforme al la vorto de Elisxa, kiun li diris.
23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la
vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj
parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
24 Li returnis sin
kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo.
Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek
du infanojn.
25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de
tie li revenis en Samarion.
Cxapitro 3
1 Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario
en la dek-oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis
dek du jarojn.
2 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li
forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.
3 Tamen li
restis aligxanta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj
li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
4 Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la
regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun
ilia lano.
5 Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de
la regxo de Izrael.
6 Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario
kaj revuis la tutan Izraelon.
7 Kaj li iris kaj sendis al
Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri: La regxo de Moab defalis
de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris: Mi
iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj
kiel viaj cxevaloj.
8 Kaj li diris: Kiun vojon ni iros? Kaj la
alia diris: La vojon de la Edoma dezerto.
9 Tiam ekiris la regxo
de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam
ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro,
nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.
10 Kaj la regxo de Izrael
diris: Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por
transdoni ilin en la manojn de Moab.
11 Sed Jehosxafat diris:
Cxu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni
demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj
de la regxo de Izrael, kaj diris: Estas cxi tie Elisxa, filo de
Sxafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.
12 Kaj
Jehosxafat diris: Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris
al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la regxo de Edom.
13
Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael: Kio komuna estas inter mi
kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via
patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li: Ne, cxar la
Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la
manojn de Moab.
14 Tiam Elisxa diris: Mi jxuras per la Eternulo
Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton,
regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.
15 Nun
alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis
sur li la mano de la Eternulo.
16 Kaj li diris: Tiele diras la
Eternulo: Faru en cxi tiu valo multajn fosojn.
17 Cxar tiele
diras la Eternulo: Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj
tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux
viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.
18 Sed cxi tio ne suficxos al
la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn.
19 Kaj
vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiuj urbojn
distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn
fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi
malbonigos per sxtonoj.
20 Kaj jen matene, kiam oni alportas
farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero
plenigxis de akvo.
21 Cxiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis,
por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis
komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.
22 Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la
akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas
rugxa kiel sango.
23 Kaj ili diris: Tio estas sango! la regxoj
batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni
rabakiron.
24 Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la
Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj
forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
25 Kaj
la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis
sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo
ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur
sxtonoj en Kir-Hxareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj
kaj gxisfine frapis gxin.
26 Kiam la regxo de Moab vidis, ke la
batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj
glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.
27 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta
anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego.
Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj
reiris en sian landon.
Cxapitro 4
1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa,
dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via
servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis,
por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.
2 Kaj Elisxa
diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi
havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino havas en la domo
nenion, krom krucxeto kun oleo.
3 Tiam li diris: Iru, petu al vi
vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn,
kolektu ne malmulte.
4 Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj
post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj,
pleniginte, forstarigu ilin.
5 Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la
pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj
sxi versxadis.
6 Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia
filo: Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi: Ne
estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.
7 Kaj sxi venis kaj
rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi: Iru, vendu la
oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la
restajxo.
8 Unu tagon Elisxa venis Sxunemon; tie estis unu ricxa virino,
kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li
venis, li iradis tien, por mangxi.
9 Kaj sxi diris al sia edzo:
Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu cxiam
preteriras antaux ni;
10 ni faru malgrandan supran cxambreton,
kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon,
kaj cxiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.
11 Unu tagon li
venis tien, kaj li iris en la supran cxambreton kaj kusxigxis
tie.
12 Kaj li diris al sia junulo Gehxazi: Alvoku tiun
Sxunemaninon. Kaj tiu vokis sxin, kaj sxi aperis antaux li.
13
Kaj li diris al li: Diru al sxi: Jen vi prizorgis por ni cxion
cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al
la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis: Mi logxas ja
meze de mia popolo.
14 Kaj li diris: Kion do ni povas fari por
sxi? Tiam Gehxazi diris: Ho, sxi ne havas filon, kaj sxia edzo
estas maljuna.
15 Kaj li diris: Alvoku sxin. Kaj li vokis sxin,
kaj sxi starigxis cxe la pordo.
16 Kaj li diris: Post unu jaro
en cxi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj sxi diris: Ne, mia
sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.
17 Sed la
virino gravedigxis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la
sama tempo, kiel diris al sxi Elisxa.
18 La infano farigxis
granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj.
19
Kaj li diris al sia patro: Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al
sia junulo: Portu lin al lia patrino.
20 Kaj li prenis lin kaj
alportis lin al lia patrino; li sidis sur sxiaj genuoj gxis
tagmezo, kaj mortis.
21 Tiam sxi iris kaj metis lin sur la liton
de la homo de Dio kaj sxlosis post li kaj eliris.
22 Kaj sxi
vokis sian edzon, kaj diris: Sendu al mi unu el la junuloj kaj
unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.
23
Li diris: Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco,
nek sabato. Sed sxi diris: Estu trankvila.
24 Kaj sxi selis la
azeninon, kaj diris al sia junulo: Konduku kaj iru, ne retenu min
en la rajdado, gxis mi diros al vi.
25 Kaj sxi iris kaj venis al
la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin
ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi: Jen estas
tiu Sxunemanino;
26 kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:
Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Sxi
diris: Ni fartas bone.
27 Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur
la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Gehxazi aliris, por
forpusxi sxin; sed la homo de Dio diris: Lasu sxin, cxar sxia
animo estas afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne
sciigis al mi.
28 Kaj sxi diris: Cxu mi petis filon de mia
sinjoro? cxu mi ne diris: Ne trompu min?
29 Kaj li diris al
Gehxazi: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian
bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu
vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la
vizagxon de la knabo.
30 Sed la patrino de la knabo diris: Mi
jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos.
Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.
31 Gehxazi iris antaux ili,
kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne
aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj
sciigis al li, dirante: La knabo ne vekigxis.
32 Tiam Elisxa
eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas
kusxigita sur lia lito.
33 Kaj li eniris kaj sxlosis la pordon
post ili ambaux, kaj ekpregxis al la Eternulo.
34 Kaj li iris
kaj kusxigxis sur la infano, kaj almetis sian busxon al lia busxo
kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj,
kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmigxis.
35
Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis
kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn,
kaj la knabo malfermis siajn okulojn.
36 Tiam li vokis Gehxazin,
kaj diris: Alvoku tiun Sxunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi
venis al li, kaj li diris: Prenu vian filon.
37 Kaj sxi venis
kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj adorklinigxis gxis la tero; kaj
sxi prenis sian filon kaj eliris.
38 Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la
profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo: Starigu
la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.
39 Sed
unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li
trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn,
plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la
kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.
40 Kaj
ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis
el la supo, ili ekkriis kaj diris: Morto estas en la kaldrono, ho
homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.
41 Tiam li diris: Alportu
farunon. Kaj li ensxutis en la kaldronon, kaj diris: Versxu al
la homoj, ke ili mangxu. Kaj jam estis nenio malbona en la
kaldrono.
42 Venis homo el Baal-Sxalisxa, kaj alportis al la homo de Dio
unuaajxon de pano: dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en
sia saketo. Kaj cxi tiu diris: Donu al la homoj, ke ili mangxu.
43 Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj?
Sed li diris: Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras
la Eternulo: Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.
44 Kaj li
donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme
al la vorto de la Eternulo.
Cxapitro 5
1 Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo
antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo
donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed
leprulo.
2 La Sirianoj unu fojon eliris tacxmente kaj kaptis el
la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj sxi farigxis servantino
de la edzino de Naaman.
3 Kaj sxi diris al sia sinjorino: Ho, se
mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu
forigus de li la lepron.
4 Kaj iu iris kaj rakontis al sia
sinjoro, dirante: Tiel kaj tiel diras la knabino, kiu estas el la
lando Izraela.
5 Kaj la regxo de Sirio diris: Iru, kaj mi sendos
leteron al la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si
dek kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek
kompletojn da vestoj.
6 Kaj li alportis al la regxo de Izrael la
leteron, en kiu estis skribite: Kune kun cxi tiu letero mi sendas
al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
7 Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn
vestojn, kaj diris: Cxu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke
tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu
kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.
8 Kiam Elisxa,
la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn
vestojn, li sendis al la regxo, por diri: Kial vi dissxiris viajn
vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en
Izrael.
9 Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj
haltis cxe la pordo de la domo de Elisxa.
10 Kaj Elisxa sendis
al li senditon, por diri: Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan,
kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura.
11 Tiam Naaman
ekkoleris kaj foriris, kaj diris: Jen mi pensis, ke li eliros kaj
starigxos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj
metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.
12 Cxu
Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol
cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj
farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.
13
Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris: Nia
patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne
farus? des pli, se li diris al vi: Lavu vin, kaj vi estos pura!
14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme
al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la
korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.
15 Kaj li
revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li
venis kaj starigxis antaux li, kaj diris: Nun mi eksciis, ke sur
la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun
donacon de via servanto.
16 Sed tiu diris: Kiel vivas la
Eternulo, antaux kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis cxe
li, ke li prenu, sed tiu ne volis.
17 Tiam Naaman diris: Se ne,
tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas
porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu
bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.
18
Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton: kiam mia
sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li
apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de
Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.
19
Tiu diris al li: Iru en paco.
Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
20 Gehxazi, la
junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si: Jen mia sinjoro
domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion
tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos
ion de li.
21 Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman
vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al
li, kaj diris: Cxu la farto estas bona?
22 Tiu respondis: Bona;
mia sinjoro sendis min, por diri: Jen nun venis al mi de la monto
de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas,
kikaron da argxento kaj du kompletojn da vestoj.
23 Kaj Naaman
diris: Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis cxe li, kaj
ligis du kikarojn da argxento en du paketoj kaj du kompletojn da
vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaux li.
24 Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj
kasxis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili
foriris.
25 Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa
diris al li: De kie vi venas, Gehxazi? Cxi tiu respondis: Via
servanto nenien iris.
26 Sed tiu diris al li: Mia koro ne
forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi.
Cxu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux
olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux
sklavinojn?
27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via
idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel
negxo.
Cxapitro 6
1 La profetidoj diris al Elisxa: Jen la loko, kie ni logxas cxe
vi, estas tro malvasta por ni;
2 ni iru do al Jordan, kaj ni
prenu de tie po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por
tie logxi. Li diris: Iru.
3 Kaj unu el ili diris: Volu vi
ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros.
4 Kaj li
iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
5 Kiam
unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li
ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja
prunteprenita!
6 Kaj la homo de Dio diris: Kien gxi falis? Tiu
montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien,
kaj la hakilo suprennagxis.
7 Kaj li diris: Levu gxin. Tiu
etendis sian manon kaj prenis.
8 La regxo de Sirio komencis militon kontraux Izrael, kaj
konsiligxis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi starigxos
tendare.
9 Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por
diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la
Sirianoj.
10 Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu
diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie
antauxgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
11 Maltrankviligxis la
koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn
servantojn, kaj diris al ili: Cxu vi ne diros al mi, kiu el ni
estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?
12 Tiam diris unu el
liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho regxo! sed la profeto Elisxa,
kiu estas en Izrael, raportas al la regxo de Izrael ecx tiujn
vortojn, kiujn vi parolas en via dormocxambro.
13 Kaj li diris:
Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin.
Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan.
14 Tiam
li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan militistaron.
Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.
15 Kiam la servanto
de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen
militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia
servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
16 Sed
li diris: Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni,
ol tiuj, kiuj estas kun ili.
17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:
Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la
Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la
tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux
Elisxa.
18 La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la
Eternulo kaj diris: Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li
frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa.
19 Kaj
Elisxa diris al ili: Gxi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu
min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li
kondukis ilin en Samarion.
20 Kiam ili venis en Samarion, Elisxa
diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu.
Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili
estas meze de Samario.
21 Kaj la regxo de Izrael diris al
Elisxa, kiam li ekvidis ilin: Cxu mi ne mortigu ilin? cxu mi ne
mortigu ilin, mia patro?
22 Sed li diris: Ne mortigu; cxu vi
mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via
pafarko? metu antaux ilin panon kaj akvon; ili mangxu kaj trinku,
kaj ili iru al sia sinjoro.
23 Kaj li faris por ili grandan
tagmangxon, kaj ili mangxis kaj trinkis, kaj poste li ilin
forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu
tacxmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
24 Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan
militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion.
25 Estis granda
malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo
de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab'o
da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
26 Unu fojon la
regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li,
dirante: Helpu, mia sinjoro, ho regxo!
27 Li respondis: Se la
Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la
drasxejo aux cxu el la vinpremejo?
28 Kaj la regxo diris al sxi:
Kio estas al vi? Sxi respondis: Cxi tiu virino diris al mi: Donu
vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni
mangxos morgaux.
29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin;
sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por
ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.
30 Kiam la regxo auxdis
la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur
la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas
sakajxo.
31 Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo,
se la kapo de Elisxa, filo de Sxafat, restos sur li hodiaux.
32
Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li.
La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li,
li diris al la plejagxuloj: Cxu vi vidas, ke tiu filo de
mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la
sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono
de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.
33 Dum li
ankoraux estis parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj
li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraux
povas atendi de la Eternulo?
Cxapitro 7
1 Tiam diris Elisxa: Auxskultu la vorton de la Eternulo: tiele
diras la Eternulo: Morgaux en cxi tiu tempo mezuro da delikata
faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la
prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario.
2 Kaj respondis
la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo
de Dio, kaj diris: Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la
cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris: Vi vidos tion per
viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.
3 Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj
ili diris unu al la alia: Kial ni sidas cxi tie, gxis ni mortos?
4 Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato,
kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux mortos; ni iru
do kaj jxetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin
vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.
5 Kaj
ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj.
Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu
tie estas.
6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la
sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda
militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la regxo de
Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la Hxetidoj kaj la
regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.
7 Kaj ili
levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn
kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi
estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.
8 Kaj tiuj
lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu
tendon kaj mangxis kaj trinkis, kaj prenis de tie argxenton kaj
oron kaj vestojn, kaj iris kaj kasxis; kaj ili venis denove, kaj
eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kasxis.
9
Kaj ili diris unu al la alia: Ne gxuste ni agas; la hodiauxa tago
estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos gxis la
lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do, por ke ni
venu kaj sciigu al la domo de la regxo.
10 Kaj ili venis, kaj
vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:
Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke
tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj
alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.
11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de
la regxo.
12 Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al
siaj servantoj: Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj.
Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro,
por kasxi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili eliros el la urbo,
ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.
13 Sed unu
el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni prenu do kvin el la
restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al
la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al
la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.
14 Kaj oni prenis du cxarojn kun cxevaloj; kaj la regxo sendis
post la militistaro de la Sirianoj, dirante: Iru kaj rigardu.
15
Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo
estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe
sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.
16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la
Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno farigxis unu
siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la
vorto de la Eternulo.
17 La regxo donis al la altrangulo, sur
kies brako li sin apogadis, postenon cxe la pordego; kaj la
popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis,
kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la regxo venis
al li.
18 Kiam la homo de Dio parolis al la regxo, dirante: Du
mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da
delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaux en cxi tiu tempo
cxe la pordego de Samario:
19 tiam la altrangulo respondis al la
homo de Dio kaj diris: Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la
cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj li diris: Vi vidos per viaj
okuloj, sed vi ne mangxos de tio.
20 Kaj tiel farigxis al li; la
popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis.
Cxapitro 8
1 Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:
Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie,
kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi
venos en la landon por sep jaroj.
2 Kaj la virino levigxis kaj
faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia
domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn.
3 Post
la paso de sep jaroj la virino revenis el la lando de la
Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo
kaj pri sia kampo.
4 La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la
junulo de la homo de Dio, dirante: Rakontu al mi cxiujn grandajn
farojn, kiujn faris Elisxa.
5 Dum li estis rakontanta al la
regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li
revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj
Gehxazi diris: Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj
jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.
6 Kaj la regxo
demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis
al sxi unu korteganon, dirante: Redonu al sxi cxion, kio
apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la
tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.
7 Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam
estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de Dio
venis cxi tien.
8 Tiam la regxo diris al Hxazael: Prenu en vian
manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu
per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
9 Kaj
Hxazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj
da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek
kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris: Via
filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:
Cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano?
10 Kaj Elisxa diris al li:
Iru, diru al li: Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi,
ke li mortos.
11 Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis,
kaj la homo de Dio ploris.
12 Hxazael diris: Kial mia sinjoro
ploras? Tiu respondis: Cxar mi scias, kian malbonon vi faros al
la Izraelidoj: iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn
junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos,
kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
13 Hxazael diris: Kio
estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj
Elisxa diris: La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de
Sirio.
14 Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. Cxi
tiu diris al li: Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis: Li
diris al mi, ke vi resanigxos.
15 Sed la sekvantan tagon li
prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin
sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis
Hxazael.
16 En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael,
post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de
Jehosxafat, regxo de Judujo.
17 Li havis la agxon de tridek du
jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en
Jerusalem.
18 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael,
kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia
edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.
19 Tamen la
Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar
Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.
20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super
si regxon.
21 Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj
li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis
cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj
tendoj.
22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la
nuna tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo.
23 La
cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
24
Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun
liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia
filo Ahxazja.
25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael,
ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo.
26 La agxon
de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu
jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis
Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael.
27 Kaj li iradis laux
la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis malbonon antaux la
Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li estis boparenco de la
domo de Ahxab.
28 Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite
kontraux Hxazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la
Sirianoj vundis Joramon.
29 Kaj la regxo Joram revenis, por
kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj
en Ramot, kiam li batalis kontraux Hxazael, regxo de Sirio. Kaj
Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti
Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.
Cxapitro 9
1 La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al
li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon
kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
2 Kiam vi venos tien,
elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj
aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en
la plej internan cxambron.
3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj
versxu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi
sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj
forkuru, ne prokrastu.
4 Kaj iris la junulo, la junulo la
profeto, al Ramot en Gilead.
5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas
la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho
estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni cxiuj? Li respondis: Al vi,
ho estro.
6 Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la
oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de
Izrael: Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo,
super Izrael.
7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab,
por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la
sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano
de Izebel.
8 Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos
cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en
Izrael.
9 Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de
Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo de
Ahxija.
10 Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo en
Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon
kaj forkuris.
11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia
sinjoro, ili diris al li: Cxu cxio estas en ordo? por kio venis
al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon
kaj lian parolon.
12 Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj
li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la
Eternulo: Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.
13 Kaj rapide
ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj
sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu farigxis
regxo.
14 Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris
konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en
Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux Hxazael, regxo de Sirio.
15 Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la
vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux
Hxazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas,
neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
16 Kaj
Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram,
kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
17 La
gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la
alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason.
Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke
li demandu, cxu cxio estas en ordo.
18 Kaj la rajdanto sur
cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la
regxo: Cxu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne
estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto
raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis.
19
Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj
diris: Tiele diras la regxo: Cxu cxio estas en ordo? Jehu
respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
20 La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne
revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de
Nimsxi, cxar li kondukas rapidege.
21 Tiam Joram diris: Oni
jungu! Kaj oni jungis lian cxaron. Kaj eliris Joram, regxo de
Izrael, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili
direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo
de Nabot, la Jizreelano.
22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:
Cxu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas
esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj
multaj sorcxajxoj?
23 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris,
kaj diris al Ahxazja: Perfido, ho Ahxazja!
24 Sed Jehu strecxis
per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj
brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur
sia cxaro.
25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj
jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru,
kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la
Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:
26 Vere, diris la
Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis
hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la
Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al
la vorto de la Eternulo.
27 Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion
vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu
postkuris lin, kaj diris: Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni
frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li
forkuris en Megidon kaj mortis tie.
28 Kaj liaj servantoj
forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo
kun liaj patroj en la urbo de David.
29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Ahxab, Ahxazja ekregxis
super Judujo.
30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi kolorigis
siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la
fenestro.
31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris: Cxu nun
estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
32 Tiam li
levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi?
kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj.
33 Kaj li
diris: Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango
sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis
sxin per la piedoj.
34 Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj
diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin,
cxar sxi estas regxidino.
35 Kaj oni iris, por enterigi sxin,
sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la
manplatoj.
36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:
Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto
Elija, la Tesxebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj
formangxos la karnon de Izebel;
37 kaj la kadavro de Izebel estos
kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu
povos diri: Tio estas Izebel.
* Heb. "Jehoram", kaj en versoj 17, 21-24.
Cxapitro 10
1 Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis
leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la
plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta
enhavo:
2 Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la
filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la
cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
3 tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj
de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj
batalu pro la domo de via sinjoro.
4 Sed ili tre forte ektimis,
kaj diris: Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do
ni kontrauxstaros?
5 Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la
plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri: Ni
estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros;
ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.
6 Tiam li
skribis al ili duan leteron kun jena enhavo: Se vi estas sur mia
flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de
via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon.
Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo,
kiuj edukis ilin.
7 Kiam la letero venis al ili, ili prenis la
filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis
iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
8 Kaj
venis la sendito, kaj diris al li jene: Oni alportis la kapojn de
la regxidoj. Kaj li diris: Kusxigu ilin en du amasoj antaux la
enirejo de la pordego gxis mateno.
9 Matene li eliris kaj
starigxis, kaj diris al la tuta popolo: Vi estas senkulpaj; estas
mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin;
sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn?
10 Sciu do nun, ke el la
vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo
diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris
per Sia servanto Elija.
11 Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn
el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj
liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.
12 Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam
li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,
13 Jehu renkontis
la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris: Kiuj vi
estas? Ili respondis: Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras,
por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj
de la regxino.
14 Tiam li diris: Prenu ilin vivantajn. Kaj oni
prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo
de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.
15 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de
Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:
Cxu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via
koro? Jehonadab respondis: Jes. Se jes, tiam donu al mi vian
manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la
cxaron.
16 Kaj li diris: Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron
pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.
17
Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de Ahxab
en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de
la Eternulo, kiun Li diris al Elija.
18 Kaj Jehu kunvenigis la
tutan popolon, kaj diris al ili: Ahxab servis al Baal malmulte,
Jehu servos al li multe;
19 kunvoku do al mi cxiujn profetojn de
Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke
neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu,
kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza
intenco, por pereigi la servantojn de Baal.
20 Kaj Jehu diris:
Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.
21
Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de
Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de
Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando.
22 Kaj
li diris al la estro de la vestejo: Elportu vestojn por cxiuj
servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.
23 Kaj Jehu
kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li
diris al la servantoj de Baal: Esploru kaj rigardu, cxu ne estas
cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie
devas esti sole nur servantoj de Baal.
24 Ili eniris, por fari
bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek
virojn, kaj diris: Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn
mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la
animon de tiu.
25 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris
al la korpogardistoj kaj al la estroj: Iru, batu ilin, ke neniu
eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj
kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de
Baal.
26 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj
forbruligis ilin.
27 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj
oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon
gxis la nuna tempo.
28 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.
29
Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis
Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en
Bet-El kaj en Dan.
30 Kaj la Eternulo diris al Jehu: Pro tio, ke
vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de
Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la
kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.
31 Sed Jehu ne
zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio
de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de
Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
32 En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael,
kaj Hxazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:
33 oriente
de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj,
kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento
Arnon, Gileadon kaj Basxanon.
34 La cetera historio de Jehu, kaj
cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en
la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
35 Kaj Jehu ekdormis
kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux
li ekregxis lia filo Jehoahxaz.
36 La tempo de regxado de Jehu
super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.
Cxapitro 11
1 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis,
sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.
2 Sed
Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja,
prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el
inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon,
kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de
Atalja, kaj li ne estis mortigita.
3 Kaj li restis kasxita kun
sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis
super la lando.
4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn
el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la
domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj
jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la
filon de la regxo.
5 Kaj li ordonis al ili, dirante: Jenon vi
devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu
gardadon en la domo de la regxo;
6 triono estu cxe la Pordego
Sur; kaj triono cxe la pordego malantaux la korpogardistoj. Kaj
plenumu la gardadon de la domo alterne.
7 Du partoj el vi cxiuj,
kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon cxe la regxo en la domo
de la Eternulo.
8 Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun
sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin
mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.
9
Kaj la centestroj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada;
kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate
forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.
10 La pastro
disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis
al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.
11
Kaj la korpogardistoj starigxis, cxiu kun siaj bataliloj en la
mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko
de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.
12 Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj
la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj
oni aplauxdis kaj kriis: Vivu la regxo!
13 Kiam Atalja auxdis la
bruon de la kuranta popolo, sxi iris al la popolo en la domon de
la Eternulo.
14 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la
kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud
la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni
trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:
Konspiro, konspiro!
15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la
centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:
Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos,
mortigu per glavo; cxar la pastro diris: Oni ne mortigu sxin en
la domo de la Eternulo.
16 Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj
sxi iris laux la vojo de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie
oni sxin mortigis.
17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo
kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la
regxo kaj la popolo.
18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en
la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn
bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili
mortigis antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron
en la domo de la Eternulo.
19 Kaj li prenis la centestrojn kaj
la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la
lando, kaj ili kondukis la regxon el la domo de la Eternulo, kaj
ili venis per la pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj
li sidigxis sur la trono de la regxoj.
20 Kaj la tuta popolo de
la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni
mortigis per glavo en la regxa domo.
21 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
Cxapitro 12
1 En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek
jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis
Cibja, el Beer-Sxeba.
2 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la
Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux
oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
4 Kaj Jehoasx diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon,
kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de
pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la
tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon
de la Eternulo,
5 la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj
ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia
difekto.
6 Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx
la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
7 la regxo
Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj
diris al ili: Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne
prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo
de la domo.
8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la
popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
9 La pastro
Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis
gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la
Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis
tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la
Eternulo.
10 Cxiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas
multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro,
kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo
de la Eternulo.
11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la
manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo;
kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj
konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
12 kaj por
la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj
hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la
Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo
de la domo.
13 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo
argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn,
cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis
alportata en la domon de la Eternulo;
14 sed oni donadis gxin al
la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon
de la Eternulo.
15 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj
homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la
farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
16 La monon
de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la
domon de la Eternulo; gxi estis por la pastroj.
17 En tiu tempo ekiris Hxazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis
kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj Hxazael intencis iri
kontraux Jerusalemon.
18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis
la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram
kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem
sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de
la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion
al Hxazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
19
La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
20
Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon
en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
21 Jozahxar, filo de
Sximeat, kaj Jehozabad, filo de Sxomer, liaj servantoj, frapis
lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la
urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
Cxapitro 13
1 En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de
Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en
Samario por la dauxro de dek sep jaroj.
2 Li agadis malbone
antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de
Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj,
kaj Li transdonis ilin en la manon de Hxazael, regxo de Sirio,
kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de Hxazael, por la tuta tempo.
4 Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo
auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis
ilin la regxo de Sirio. (5 Kaj la Eternulo donis al la
Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la
Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.
6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam,
kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta
stango restis en Samario.)
7 Al Jehoahxaz ne restis pli ol
kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la
regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo
piedpremata.
8 La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion
li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko
de la regxoj de Izrael.
9 Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj
patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li
ekregxis lia filo Joasx.
10 En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx,
filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la
dauxro de dek ses jaroj.
11 Li agadis malbone antaux la
Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de
Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
12 La
cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto,
kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
13
Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia
trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la regxoj de
Izrael.
14 Elisxa malsanigxis per sia malsano, de kiu li estis mortonta.
Venis al li Joasx, regxo de Izrael, kaj ploris super li, kaj
diris: Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
15 Kaj Elisxa diris al li: Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li
prenis al si pafarkon kaj sagojn.
16 Kaj li diris al la regxo de
Izrael: Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian
manon. Kaj Elisxa metis siajn manojn sur la manojn de la regxo,
17 kaj diris: Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj
Elisxa diris: Pafu. Li pafis. Kaj li diris: Sago de savo de la
Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la
Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.
18 Kaj li diris:
Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la regxo de Izrael:
Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
19 Tiam
ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris: Vi devis frapi
kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena
pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
20 Elisxa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de
Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
21 Okazis, ke,
enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni
jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis
kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj
starigxis sur siaj piedoj.
22 Hxazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta
vivo de Jehoahxaz.
23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj
kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun
Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj
ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.
24 Hxazael,
regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-
Hadad.
25 Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la
mano de Ben-Hadad, filo de Hxazael, la urbojn, kiujn li milite
prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx
venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
Cxapitro 14
1 En la dua jaro de Joasx, filo de Joahxaz, regxo de Izrael,
Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, farigxis regxo.
2 Li
havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj
dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Jehoadan, el Jerusalem.
3 Li agadis bone antaux la
Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel
agadis lia patro Joasx.
4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj;
la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
5 Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn
servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
6 Sed la
infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en
la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome: Oni
ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn
pro la patroj, sed cxiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
7
Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj
prenis per milito Selan kaj donis al gxi la nomon Jokteel gxis la
nuna tago.
8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de
Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri: Venu, ni
komparu niajn fortojn.
9 Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis
al Amacja, regxo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon
sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al
mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon
kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
10 Vi venkobatis la
Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu
hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu
kaj kun vi ankaux Judujo?
11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris
Jehoasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj
Amacja, regxo de Judujo, en Bet-Sxemesx, kiu estas en Judujo.
12
Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili
diskuris cxiu al sia lando.
13 Kaj Amacjan, regxon de Judujo,
filon de Jehoasx, filo de Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de
Izrael, en Bet-Sxemesx; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la
muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego
Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
14 Kaj li prenis la
tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la
domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj
ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
15 La cetera
historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li
militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio estas priskribita
en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
16 Kaj Jehoasx
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la
regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam.
17 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la
morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux
dek kvin jarojn.
18 La cetera historio de Amacja estas
priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
19
Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en
Lahisxon. Sed oni sendis post li en Lahisxon, kaj tie oni lin
mortigis.
20 Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis
lin kun liaj patroj en la urbo de David.
21 Kaj la tuta Juda
popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj
faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.
22 Li prikonstruis
Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis
kun siaj patroj.
23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de
Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en
Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn.
24 Li faradis
malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de
cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis
Izraelon.
25 Li restarigis la limojn de Izrael de Hxamat gxis la
maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de
Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la
profeto el Gat-Hxefer.
26 Cxar la Eternulo vidis, ke la suferado
de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj
estis neniu helpanto por Izrael.
27 La Eternulo ne decidis
ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin
per Jerobeam, filo de Joasx.
28 La cetera historio de Jerobeam,
kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj
kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Hxamaton de Judujo, cxio
estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de
Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.
Cxapitro 15
1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis
Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo.
2 Li havis la agxon de
dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li
regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el
Jerusalem.
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel
agadis lia patro Amacja.
4 Nur la altajxoj ne estis
senfunciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis
sur la altajxoj.
5 La Eternulo frapis la regxon, kaj li farigxis
lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo.
Kaj Jotam, filo de la regxo, estis cxefo de la domo kaj regis la
popolon de la lando.
6 La cetera historio de Azarja, kaj cxio,
kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la
regxoj de Judujo.
7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni
enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux
li ekregxis lia filo Jotam.
8 En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja,
filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li
regxis ses monatojn.
9 Li faradis malbonon antaux la okuloj de
la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la
pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
10 Kontraux li faris konspiron Sxalum, filo de Jabesx, kaj frapis
lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
11 La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro
de kroniko de la regxoj de Izrael.
12 Tio estas la vorto de la
Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome: Viaj filoj sidos sur la
trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis.
13 Sxalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro
de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario.
14 Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en
Samarion kaj frapis Sxalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj
mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
15 La cetera historio de
Sxalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la
libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
16 Tiam Menahxem frapis
Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj gxian regionon,
komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne malfermis al li la
pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn gravedulinojn,
disfendinte ilin.
17 En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem,
filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek
jarojn en Samario.
18 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de
Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
19 Pul,
regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul
mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la
regxecon en lia mano.
20 Kaj Menahxem impostigis la argxenton
sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da
argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio
iris returne kaj ne restis tie en la lando.
21 La cetera
historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj
en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
22 Menahxem
ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis lia filo
Pekahxja.
23 En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo
de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li
regxis du jarojn.
24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de
Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
25 Kaj faris kontraux li
konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin
en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj
Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li
mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
26 La cetera historio de
Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro
de kroniko de la regxoj de Izrael.
27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx,
filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li
regxis dudek jarojn.
28 Li faradis malbonon antaux la okuloj de
la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de
Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
29 En la tempo de Pekahx,
regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj
prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, Hxacoron,
Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis
ilin en Asirion.
30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron
kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis
lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo
de Uzija.
31 La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li
faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Izrael.
32 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael,
ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo.
33 Li havis la
agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses
jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis
Jerusxa, filino de Cadok.
34 Li agadis bone antaux la Eternulo;
li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
35 Sed la
altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux
oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran
pordegon cxe la domo de la Eternulo.
36 La cetera historio de
Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de
kroniko de la regxoj de Judujo.
37 En tiu tempo la Eternulo
komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj
Pekahxon, filon de Remalja.
38 Kaj Jotam ekdormis kun siaj
patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia
patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.
Cxapitro 16
1 En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis Ahxaz,
filo de Jotam, regxo de Judujo.
2 La agxon de dudek jaroj havis
Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en
Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio,
kiel lia patro David.
3 Li iradis laux la vojo de la regxoj de
Izrael, kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro, simile al la
abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux
la Izraelidoj.
4 Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj
sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
5 Tiam Recin, regxo de
Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite
kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis
venkopreni.
6 En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis
Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris
Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.
7 Ahxaz sendis
senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri: Mi estas
via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de
la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael,
kiuj levigxis kontraux mi.
8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj
oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la
trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo
de Asirio.
9 Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de
Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis
gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
10 La regxo
Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio,
kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz
sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon
de gxia tuta konstruo.
11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron.
Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la
pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.
12 Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron,
kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon
13 kaj
bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian
versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li
forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la
altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la
altaro norde.
15 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija,
dirante: Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la
vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian
farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon
kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per
la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro
restu, gxis mi pripensos pri gxi.
16 Kaj la pastro Urija faris
cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz.
17 La regxo
Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la
lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis
sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon.
18 Kaj la kovritan
sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran
enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la
regxo de Asirio.
19 La cetera historio de Ahxaz, kion li faris,
estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
20 Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun
liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia
filo Hxizkija.
Cxapitro 17
1 En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo de
Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li regxis naux
jarojn.
2 Li faradis malbonon antaux la Eternulo, sed ne tiel,
kiel la regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
3 Kontraux lin
iris Sxalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia
servanto kaj donadis al li tributon.
4 Kiam la regxo de Asirio
rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So,
regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio,
kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin
en malliberejon.
5 Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan
landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
6 En
la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion,
kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en
Hxalahx, kaj en Hxabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de
la Medoj.
7 Cxar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia
Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de
Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
8 kaj
agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis
antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la regxoj de
Izrael;
9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj
kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en
cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la
fortikigita urbo;
10 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn
stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
11 kaj
ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj, kiel la nacioj, kiujn la
Eternulo forpelis antaux ili, kaj faradis malbonajxojn, por
inciti la Eternulon;
12 kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj
la Eternulo diris al ili: Ne faru tion.
13 Kaj la Eternulo
avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj
viziistoj, dirante: Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj
plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi
donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj,
la profetoj.
14 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian
nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la
Eternulon, sian Dion;
15 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj
Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn
avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj
vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri
kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
16 kaj ili
forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al
si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj
adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al
Baal;
17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra
fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de
malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
18 Tial
la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis
ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
19 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia
Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj
starigis.
20 Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael
kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj,
gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.
21 Cxar la Izraelidoj
defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon
Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la
Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
22 Kaj la Izraelidoj
iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante
sin de ili,
23 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia
vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj
Izrael estas elpelita el sia tendo en Asirion gxis la nuna tago.
24 Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut,
Ava, Hxamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj de
Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj
eklogxis en gxiaj urboj.
25 Sed cxar en la komenco de sia
logxado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis
kontraux ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
26 Oni
raportis al la regxo de Asirio, dirante: La popoloj, kiujn vi
transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la
legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin
leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de
la Dio de la lando.
27 Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:
Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni
iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de
la lando.
28 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis
forkondukitaj el Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis
ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
29 Tamen cxiu popolo
faris ankaux siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la
altajxoj, kiujn konstruis la Samarianoj, cxiu popolo en siaj
urboj, en kiuj ili logxis.
30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton,
la Kutanoj faris Nergalon, la Hxamatanoj faris Asximan;
31 la
Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj
bruligadis siajn infanojn per fajro al Adramelehx kaj Anamelehx,
la dioj de Sefarvaim.
32 Ili timis ankaux la Eternulon, kaj
starigis al si el sia mezo pastrojn por la altajxoj, kaj tiuj
servadis por ili en la domoj de la altajxoj.
33 La Eternulon ili
timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj,
el kiuj oni transkondukis ilin.
34 Gxis la nuna tempo ili agas
laux la moroj antikvaj: ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas
laux siaj legxoj kaj siaj moroj, nek laux la instruo kaj ordono,
kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la
nomon Izrael,
35 kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj
ordonis al ili, dirante: Ne timu aliajn diojn, ne adorklinigxu
antaux ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
36 sed
nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per
granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li
adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;
37 kaj la legxojn kaj la
decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por
vi, observu, ke vi plenumu ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn;
38 kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne
timu aliajn diojn;
39 sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj
Li savos vin el la mano de cxiuj viaj malamikoj.
40 Tamen ili ne
obeis, sed agis laux siaj moroj antauxaj.
41 Tiuj popoloj timis
la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj
infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj,
tiel ili agas gxis la nuna tago.
Cxapitro 18
1 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael,
ekregxis Hxizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
2 Li havis la
agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux
jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi,
filino de Zehxarja.
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel
same, kiel agadis lia patro David.
4 Li forigis la altajxojn,
rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la
kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la
Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
5
La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne
ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj,
kiuj estis antaux li.
6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne
deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la
Eternulo donis al Moseo.
7 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie,
kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio
kaj cxesis servi al li.
8 Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza
kaj gxia regiono, de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.
9 En la kvara jaro de la regxo Hxizkija, tio estas en la sepa
jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris Sxalmaneser,
regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin.
10 Kaj li
venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de Hxizkija, tio
estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis
prenita.
11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn
en Asirion, kaj logxigis ilin en Hxalahx, kaj en Hxabor, cxe la
rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
12 pro tio, ke ili ne
obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian
interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo,
ili ne obeis kaj ne plenumis.
13 En la dek-kvara jaro de la regxo Hxizkija eliris Sanhxerib,
regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo,
kaj venkoprenis ilin.
14 Tiam Hxizkija, regxo de Judujo, sendis
al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri: Mi pekis; returnu
vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo
de Asirio metis sur Hxizkijan, regxon de Judujo, tributon de
tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.
15 Kaj
Hxizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de
la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.
16 En tiu
tempo Hxizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo,
kaj la kolonojn, kiujn Hxizkija, regxo de Judujo, estis teginta,
kaj donis ilin al la regxo de Asirio.
17 La regxo de Asirio
sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la
regxo Hxizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj
venis en Jerusalem. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la
akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de
fulistoj.
18 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim,
filo de Hxilkija, la palacestro, kaj Sxebna, la skribisto, kaj
Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
19 Kaj Rabsxake diris al
ili: Diru al Hxizkija: Tiele diras la granda regxo, la regxo de
Asirio: Kio estas la fido, kiun vi fidas?
20 Vi diris nur busxan
babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun
vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?
21 Jen vi fidas la apogon
de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi,
eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo
de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
22 Eble vi diros al mi:
La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies
altajxojn kaj altarojn Hxizkija forigis, dirante al Judujo kaj
Jerusalem: Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.
23
Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos
al vi du mil cxevalojn--cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
24 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj
servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj
rajdistoj?
25 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris
kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al
mi: Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
26 Tiam
Eljakim, filo de Hxilkija, kaj Sxebna kaj Joahx diris al
Rabsxake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni
komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la
popolo, kiu estas sur la murego.
27 Sed Rabsxake diris al ili:
Cxu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri
tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por
mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
28
Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li
ekparolis, dirante: Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la
regxo de Asirio.
29 Tiele diras la regxo: Hxizkija ne forlogu
vin, cxar li ne povos savi vin en lia mano.
30 Kaj Hxizkija ne
fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe nin savos,
kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de
Asirio.
31 Ne auxskultu Hxizkijan; cxar tiele diras la regxo de
Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia
vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon
el sia puto,
32 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al
via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj
vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos
kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu Hxizkijan, kiam li forlogas vin
per la vortoj: La Eternulo nin savos.
33 Cxu la dioj de la
nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
34 Kie estas la dioj de Hxamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de
Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj?
35 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj
manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
36 Kaj la
popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de
la regxo: Ne respondu al li.
37 Kaj Eljakim, filo de Hxilkija,
la palacestro, kaj Sxebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf,
la kronikisto, venis al Hxizkija en dissxiritaj vestoj, kaj
raportis al li la vortojn de Rabsxake.
Cxapitro 19
1 Kiam la regxo Hxizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn
kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la
Eternulo.
2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj
Sxebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj,
cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
3 Kaj ili diris al li: Tiele diras Hxizkija: Cxi tiu tago estas
tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj
atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake,
kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la
vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo,
via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux
ekzistas.
5 Kaj la servantoj de la regxo Hxizkija venis al
Jesaja.
6 Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu al via sinjoro:
Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj
per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
7 Jen
Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian
landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
8 Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta
kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.
9 Kaj
venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome: Li eliris, por
militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al Hxizkija
kun la sekvanta komisio:
10 Tiele diru al Hxizkija, regxo de
Judujo: Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem
ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
11 Vi
auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj,
ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?
12 Cxu ilin savis la dioj
de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan
kaj Hxaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
13 Kie
estas la regxo de Hxamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la
urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
14 Hxizkija prenis la leteron
el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la
domon de la Eternulo, kaj Hxizkija disvolvis gxin antaux la
Eternulo.
15 Kaj Hxizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:
Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la
sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj
la teron;
16 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu;
malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la
vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion
vivantan.
17 Estas vero, ho Eternulo, la regxo de Asirio
ruinigas la popolojn kaj ilian teron,
18 kaj jxetis iliajn diojn
en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj,
ligno kaj sxtono; ili ekstermis ilin.
19 Sed nun, ho Eternulo,
nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de
la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
20 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Hxizkija, por diri: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tion, kion vi pregxis al Mi pri
Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.
21 Jen estas tio, kion
diris pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga
filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
22 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis
vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de
Izrael!
23 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi
diris: Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de
montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn
cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej
altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
24 Mi fosis kaj
trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj
piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
25 Cxu vi ne auxdis, ke Mi
jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi
tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da
ruinsxtonoj.
26 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj
kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel
malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel
sunbruligita greno antaux la spikigxo.
27 Sed vian sidon kaj
vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux
Mi.
28 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco
venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn
kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la
sama vojo, per kiu vi venis.
29 Kaj jen estas por vi la
pruvosigno: vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en
la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj
rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn
fruktojn.
30 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove
enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.
31 Cxar el
Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la
fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
32 Tial tiele diras la
Eternulo pri la regxo de Asirio: Li ne eniros en cxi tiun urbon
kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne
sxutos kontraux gxi remparon.
33 Per la sama vojo, per kiu li
venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la
Eternulo.
34 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi
kaj pro Mia servanto David.
35 En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la
tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis
matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
36
Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj
rehejmigxis kaj restis en Nineve.
37 Kaj kiam li adorklinigxis
en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj Sxarecer
mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon
Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-Hxadon.
Cxapitro 20
1 En tiu tempo Hxizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la
profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la
Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne
vivos.
2 Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj
ekpregxis al la Eternulo, dirante:
3 Mi petas, ho Eternulo,
rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi
faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija lauxte ekploris.
4 Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al
li la vorto de la Eternulo jene:
5 Reiru, kaj diru al Hxizkija,
la estro de Mia popolo: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro
David: Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi
resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la
Eternulo.
6 Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj
kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun
urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto
David.
7 Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon. Kaj
oni alportis kaj metis sur la sxvelajxon, kaj li resanigxis.
8
Kaj Hxizkija diris al Jesaja: Kia estas la signo, ke la Eternulo
min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la
Eternulo?
9 Jesaja respondis: Tio estos por vi la pruvosigno de
la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: cxu la
hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru
returne je dek gradoj?
10 Kaj Hxizkija diris: Facile estas por
la ombro iri antauxen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je
dek gradoj.
11 Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj
Li retiris la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la
hormontrilo de Ahxaz, sur kiu gxi malsuprigxis.
12 En tiu tempo Berodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de
Babel, sendis leterojn kaj donacojn al Hxizkija; cxar li auxdis,
ke Hxizkija estis malsana.
13 Kaj Hxizkija elauxdis ilin, kaj
montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron
kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj
cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion
Hxizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.
14 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo Hxizkija, kaj diris al
li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj
Hxizkija diris: El lando malproksima ili venis, el Babel.
15 Kaj
li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Hxizkija respondis:
Cxion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne
montrus al ili en miaj trezorejoj.
16 Tiam Jesaja diris al
Hxizkija: Auxskultu la diron de la Eternulo:
17 Jen venos tagoj,
kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj
gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos,
diras la Eternulo.
18 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi,
kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la
palaco de la regxo de Babel.
19 Kaj Hxizkija diris al Jesaja:
Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris
plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
20 La cetera historio
de Hxizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj
la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas
priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
21
Kaj Hxizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj antataux li ekregxis
lia filo Manase.
Cxapitro 21
1 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo,
kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Hxefci-Ba.
2 Li agadis malbone antaux la Eternulo,
simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo
forpelis de antaux la Izraelidoj.
3 Li konstruis denove la
altajxojn, kiujn forigis lia patro Hxizkija; kaj li starigis
altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab,
regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la
cxielo kaj servis al gxi.
4 Li konstruis ankaux altarojn en la
domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi
estigos Mian nomon.
5 Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo
de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6 Kaj
li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj
sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe
agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
7 Ankaux la
idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu
la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En cxi tiu
domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de
Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
8 kaj Mi ne plu
elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj
patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al cxio, kion Mi
ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia
servanto Moseo.
9 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin
tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo
ekstermis antaux la Izraelidoj.
10 Kaj la Eternulo ekparolis per
Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
11 Pro tio, ke Manase,
regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli
malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li,
kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,
12 tiele diras
la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj
Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion auxdos, ektintos en
ambaux liaj oreloj.
13 Mi etendos super Jerusalem la
mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab,
kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon,
elvisxos kaj renversos.
14 Kaj Mi forpusxos la restajxon de Mia
heredajxo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj
malamikoj, kaj ili farigxos kaptajxo kaj rabajxo por cxiuj siaj
malamikoj;
15 pro tio, ke ili faradis malbonon antaux Miaj okuloj
kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el
Egiptujo, gxis la nuna tago.
16 Ankaux da senkulpa sango Manase
elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando
gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari
malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
17 La cetera historio
de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
18 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en
la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux
li ekregxis lia filo Amon.
19 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo,
kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Mesxulemet, filino de Hxaruc, el Jotba.
20 Li agadis
malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
21 Li
iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li
servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj
adorklinigxadis antaux ili.
22 Li forlasis la Eternulon, Dion de
liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo.
23 Kaj
la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis la
regxon en lia domo.
24 Sed la popolo de la lando mortigis
cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la
popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita
en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
26 Kaj oni
enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux
li ekregxis lia filo Josxija.
Cxapitro 22
1 La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj
tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
2 Li agadis bone
antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro
David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.
3 En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la
skribiston Sxafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon
de la Eternulo, dirante:
4 Iru al la cxefpastro Hxilkija, ke li
elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la
Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
5 kaj
oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj
havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu
gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la
difektojn en la domo,
6 al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj
masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn
por la rebonigo de la domo;
7 sed oni ne postulu de ili kalkulan
raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili
devas labori konfidate.
8 Kaj la cxefpastro Hxilkija diris al la
skribisto Sxafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la
Eternulo. Kaj Hxilkija donis la libron al Sxafan, kaj li gxin
legis.
9 Kaj la skribisto Sxafan venis al la regxo kaj alportis
al la regxo respondon, kaj diris: Viaj servantoj elsxutis la
monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de
la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.
10 Kaj la
skribisto Sxafan raportis al la regxo, dirante: Libron donis al
mi la pastro Hxilkija. Kaj Sxafan legis gxin antaux la regxo.
11 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li
dissxiris siajn vestojn.
12 Kaj la regxo ordonis al la pastro
Hxilkija, kaj al Ahxikam, filo de Sxafan, kaj al Ahxbor, filo de
Mihxaja, kaj al la skribisto Sxafan, kaj al Asaja, servanto de la
regxo, dirante:
13 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la
popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita
libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta
kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu
libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.
14 Kaj iris
la pastro Hxilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj Sxafan kaj Asaja al
la profetino Hxulda, edzino de Sxalum, filo de Tikva, filo de
Hxarhxas, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua
parto); kaj ili parolis kun sxi.
15 Kaj sxi diris al ili : Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin
al mi:
16 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfelicxon sur
cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la
libro, kiun legis la regxo de Judujo.
17 Pro tio, ke ili Min
forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj
faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko
kaj ne estingigxos.
18 Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu
sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:
19 Cxar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo,
kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj
logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi
dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux
auxskultis vin, diras la Eternulo.
20 Pro tio jen Mi alkolektos
vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj
okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi
tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.
Cxapitro 23
1 La regxo sendis, kaj oni kunvenigis al li cxiujn plejagxulojn
de Judujo kaj Jerusalem.
2 Kaj la regxo iris en la domon de la
Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de
Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de
la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili
cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la
domo de la Eternulo.
3 Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj
faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj
observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per
la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de
tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo
aligxis al la interligo.
4 Kaj la regxo ordonis al la cxefpastro
Hxilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke
oni elportu el la templo de la Eternulo cxiujn objektojn,
faritajn por Baal kaj por Asxtar kaj por la tuta armeo de la
cxielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo
Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
5 Kaj li
forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la regxoj de Judujo, por
incensi sur la altajxoj en la urboj de Judujo kaj en la
cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al
la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la
cxielo.
6 Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la
Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni
forbruligis gxin cxe la torento Kidron kaj disfrotis gxin gxis
cindreco, kaj oni jxetis la cindron sur la tombejon de la simpla
popolo.
7 Kaj li detruis la domojn de malcxastistoj, kiuj estis
cxe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis
tendojn por Asxtar.
8 Kaj li venigis cxiujn pastrojn el la urboj
de Judujo, kaj malpurigis la altajxojn, sur kiuj la pastroj
incensadis, de Geba gxis Beer-Sxeba; kaj li detruis la altajxojn
cxe la pordegoj; tiun, kiu estis antaux la pordego de la urbestro
Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre cxe la enirado en la urbon.
9 Tamen la pastroj de la altajxoj ne oferadis sur la altaro de la
Eternulo en Jerusalem, sed ili mangxadis macojn kune kun siaj
fratoj.
10 Kaj li malpurigis ankaux Tofeton, kiu estis en la
valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aux
sian filinon tra fajro al Molehx.
11 Kaj li forigis la
cxevalojn, kiujn la regxoj de Judujo starigis al la suno cxe la
enirejo de la domo de la Eternulo, apud la cxambro de la euxnuko
Netan-Melehx en Parvarim, kaj la cxarojn de la suno li
forbruligis per fajro.
12 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la
tegmento de la supra cxambro de Ahxaz, kiujn faris la regxoj de
Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la
domo de la Eternulo, la regxo detruis, kaj li kuris de tie kaj
jxetis ilian cindron en la torenton Kidron.
13 Ankaux la
altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de la monto de
pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de Izrael, por Asxtar,
abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por Kemosx, abomenindajxo de
la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindajxo de la Amonidoj, la
regxo malpurigis.
14 Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la
sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
15 Ankaux la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altajxon, kiun
arangxis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaux
tiun altaron kaj la altajxon li detruis, kaj li forbruligis la
altajxon kaj faris el gxi polvon kaj forbruligis la sanktan
stangon.
16 Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj
estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el
la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin,
konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de
Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.
17 Kaj li diris: Kio estas
tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la logxantoj de la urbo diris
al li: Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo,
kaj antauxdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron
de Bet-El.
18 Kaj li diris: Lasu lin kusxi, neniu tusxu liajn
ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la
profeto, kiu venis el Samario.
19 Ankaux cxiujn domojn de la
altajxoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis
la regxoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Josxija detruis,
kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
20 Kaj
li bucxis cxiujn pastrojn de la altajxoj, kiuj tie estis, sur la
altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en
Jerusalemon.
21 Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante: Faru Paskon
al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la
interligo.
22 Cxar simila Pasko ne estis farita de post la tempo
de la jugxistoj, kiuj jugxadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de
la regxoj de Izrael kaj de la regxoj de Judujo;
23 nur en la dek-
oka jaro de la regxo Josxija estis farita tiu Pasko al la
Eternulo en Jerusalem.
24 Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn
kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn,
kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija
ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la
libro, kiun la pastro Hxilkija trovis en la domo de la Eternulo.
25 Ne estis antaux li regxo simila al li, kiu turnis sin al la
Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia
tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne
aperis simila al li.
26 Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la
granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis
kontraux Judujo pro cxiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
27 Kaj la Eternulo diris: Ankaux Judujon Mi forigos de antaux Mia
vizagxo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpusxos cxi tiun
urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi
diris, ke Mia nomo tie estos.
28 La cetera historio de Josxija,
kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de
kroniko de la regxoj de Judujo.
29 En lia tempo Faraono Nehxo,
regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero
Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu
mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
30 Kaj liaj
servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en
Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la
lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin
kaj faris lin regxo anstataux lia patro.
31 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis
regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Hxamutal, filino de Jeremia, el Libna.
32 Li
agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj
patroj.
33 Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la
lando Hxamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur
la landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da
oro.
34 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de
Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je
Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon,
kaj tie li mortis.
35 La argxenton kaj oron Jehojakim donis al
Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la
argxenton laux la ordono de Faraono; de cxiu laux taksado li
prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por
doni al Faraono Nehxo.
36 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis
regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.
37 Li agadis
malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.
Cxapitro 24
1 En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim
estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
2 La
Eternulo sendis sur lin hordojn da Hxaldeoj, hordojn da Sirianoj,
hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur
Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo,
kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
3 Sed laux la
ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin
de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li
faris;
4 ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis,
plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis
pardoni.
5 La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li
faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Judujo.
6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux
li ekregxis lia filo Jehojahxin.
7 La regxo de Egiptujo ne
eliris plu el sia lando, cxar la regxo de Babel forprenis cxion,
kio apartenis al la regxo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo
gxis la rivero Euxfrato.
8 La agxon de dek ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis
regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Nehxusxta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
9 Li
agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia
patro.
10 En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, regxo de
Babel, iris kontraux Jerusalemon, kaj oni komencis siegxi la
urbon.
11 Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo,
kiam liaj servantoj gxin siegxis.
12 Kaj Jehojahxin, regxo de
Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj
servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo
de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.
13 Kaj li
elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la
trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn,
kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la
Eternulo, kiel diris la Eternulo.
14 Kaj li forkondukis cxiujn
Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn--
dek mil estis forkondukitaj--kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn
forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de
la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la
potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem
en Babelon.
16 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn
kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de
Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
17 Kaj la regxo de
Babel faris regxo anstataux li lian onklon Matanja, kaj sxangxis
lian nomon je Cidkija.
18 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis
regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Hxamutal, filino de Jeremia, el Libna.
19 Li
agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis
Jehojakim.
20 Cxar la kolero de la Eternulo estis kontraux
Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux
Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
Cxapitro 25
1 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka
tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia
tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj
oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
2 Kaj la urbo restis
siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.
3 En la
nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en
la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
4 tiam oni
faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la
nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la
gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj
la Hxaldeoj staris cxirkaux la urbo.
5 Kaj la militistaro de la
Hxaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de
Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
6 Kaj ili
kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en
Riblan, kaj oni faris pri li jugxon.
7 La filojn de Cidkija oni
bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn
okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin
en Babelon.
8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en
la dek-nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis
Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de
Babel, en Jerusalemon.
9 Kaj li forbruligis la domon de la
Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem;
cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
10 Kaj la
muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la
Hxaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
11 La
ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn,
kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason
forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
12 Sed
iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj
restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
13 La
kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la
bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la
Eternulo, la Hxaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en
Babelon.
14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn
kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe
la servado, ili forprenis.
15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn
kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro
de la korpogardistoj.
16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron,
kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la
Eternulo: la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis
nemezurebla.
17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la
kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis
tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj,
cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun
kradajxo.
18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la
cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri
pordogardistojn.
19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu
estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la
regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la
militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la
lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis
en la urbo.
20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la
korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
21 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla,
en la lando Hxamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia
lando.
22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun
restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili
Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de Sxafan.
23 Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la
regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan,
nome: Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx,
kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de
Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.
24 Kaj Gedalja jxuris al ili
kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili: Ne timu esti subuloj de la
Hxaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj
estos al vi bone.
25 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo
de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek
viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn
kaj la Hxaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
26 Tiam levigxis
la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la
militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la
Hxaldeojn.
27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin,
regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de
la monato, Evil-Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia
regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la
malliberejo;
28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian
tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe
li en Babel;
29 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj
li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;
30 kaj liaj
vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la
regxo cxiutage dum lia tuta vivo.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT