Cxapitro 1
1 Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de
Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,
2 okazis, ke en la
tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj
estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li
alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.
3 Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:
El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.
4 Kaj David
diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu
diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la
popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan
mortis.
5 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:
Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?
6
Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la
monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo
kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin.
7 Kaj li ekrigardis
malantauxen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi
estas.
8 Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:
Mi estas Amalekido.
9 Kaj li diris al mi: Starigxu, mi petas,
super mi, kaj mortigu min, cxar kaptis min agonio; cxar mia animo
gxis nun ankoraux estas en mi.
10 Tiam mi starigxis super li kaj
mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi
prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu
estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi
tien.
11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin,
ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.
12 Kaj ili funebris kaj
ploris kaj fastis gxis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia
filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de
Izrael, ke ili falis de glavo.
13 Kaj David diris al la junulo,
kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas
filo de fremdulo Amalekido.
14 Tiam David diris al li: Kiel vi
ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la
Eternulo?
15 Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:
Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.
16 Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; cxar via
busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la
sanktoleiton de la Eternulo.
17 Kaj David eldiris la sekvantan
funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan
18 (kaj li
ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas
skribite en la libro de la Justulo):
Cxapitro 2
1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Cxu mi eniru en
unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru.
Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Hxebronon.
2 Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la
Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
3
Ankaux siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, cxiun
kun lia domo; kaj ili eklogxis en la urboj de Hxebron.
4 Tiam
venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon
super la domo de Jehuda.
Kiam oni sciigis al David, ke la logxantoj de Jabesx en Gilead
enterigis Saulon,
5 David sendis senditojn al la logxantoj de
Jabesx en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo
pro tio, ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul,
kaj enterigis lin;
6 nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj
justajxon; kaj mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon, kiun vi
faris;
7 nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis
via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon
super ili.
8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-
Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Mahxanaimon,
9
kaj starigis lin kiel regxon super Gilead kaj super la Asxuridoj
kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super
la tuta Izrael.
10 Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de
kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li
regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.
11 La dauxro de
la tempo, dum kiu David estis regxo en Hxebron super la domo de
Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
12 Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Isx-Bosxet, filo
de Saul, eliris el Mahxanaim en Gibeonon.
13 Kaj Joab, filo de
Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontigxis kun
ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj sidigxis unuj cxe unu flanko de
la akvejo, kaj la aliaj cxe la dua flanko de la akvejo.
14 Kaj
Abner diris al Joab: La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni.
Kaj Joab diris: Ili levigxu.
15 Kaj levigxis kaj eliris dek du
de la flanko de Benjamen kaj de Isx-Bosxet, filo de Saul, kaj dek
du el la servantoj de David.
16 Kaj ili kaptis cxiu la kapon de
sia kontrauxulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia
kontrauxulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la
nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.
17 Kaj farigxis tre kruela
batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj
antaux la servantoj de David.
18 Kaj tie estis tri filoj de
Ceruja: Joab kaj Abisxaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel
gazelo sur la kampo.
19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne
flankigxante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.
20 Abner
turnigxis malantauxen, kaj diris: Cxu vi estas Asahel? Kaj tiu
respondis: Mi.
21 Tiam Abner diris al li: Flankenigxu dekstren
aux maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al
vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.
22 Abner
denove diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la
teron? kaj kiel mi poste montros mian vizagxon al via frato Joab?
23 Sed tiu ne volis forigxi. Tiam Abner ekbatis lin per la
malantauxa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco
eliris tra lia malantauxa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur
la sama loko. Kaj cxiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis
kaj mortis, haltis.
24 Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron.
Kiam la suno mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas
kontraux Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.
25 Kaj la
Benjamenidoj kolektigxis cxirkaux Abner kaj formis unu tacxmenton
kaj starigxis sur la supro de unu monteto.
26 Tiam Abner ekkriis
al Joab, kaj diris: Cxu eterne mangxados la glavo? cxu vi ne
scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos
al la popolo cxesigi la atakadon de siaj fratoj?
27 Kaj Joab
respondis: Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam
ankoraux matene la popolo cxesus atakadi cxiu sian fraton.
28
Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne
persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.
29 Abner kaj
liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan nokton kaj
transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en
Mahxanaimon.
30 Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj
kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David
dek naux viroj kaj Asahel.
31 Sed la servantoj de David frapis
el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek
virojn, kiuj mortis.
32 Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis
lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Lehxem. Kaj Joab
kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin
en Hxebron.
Cxapitro 3
1 Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la
domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo
de Saul farigxadis cxiam pli malforta.
2 Al David naskigxis filoj en Hxebron. Lia unuenaskito estis
Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino;
3 lia dua filo estis Kilab,
de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Absxalom,
de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur;
4 la kvara,
Adonija, filo de Hxagit; la kvina, Sxefatja, filo de Abital;
5 la
sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Cxi tiuj naskigxis al
David en Hxebron.
6 Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la
domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.
7 Saul havis
kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx-
Bosxet diris al Abner: Kial vi envenis al la kromvirino de mia
patro?
8 Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet,
kaj li diris: Cxu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux Jehuda
faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj
kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David?
kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la virino!
9 Tiel kaj
pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la
Eternulo jxuris al David;
10 por forpreni la regnon de la domo de
Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de
Dan gxis Beer-Sxeba.
11 Kaj li ne povis plu respondi al Abner
ecx unu vorton, cxar li timis lin.
12 Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:
Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam
mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.
13 Kaj
tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi
petos de vi, nome: vi ne vidos mian vizagxon, se vi antauxe ne
alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por
vidi mian vizagxon.
14 Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet,
filo de Saul, por diri: Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi
edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj.
15 Tiam Isx-
Bosxet sendis, kaj prenis sxin de la edzo, de Paltiel, filo de
Laisx.
16 Kaj sxia edzo iris kun sxi, ne cxesante plori pro sxi
gxis Bahxurim; sed Abner diris al li: Iru returne; kaj li iris
returne.
17 Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante: Jam
de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi;
18 nun faru
do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene: Per la mano de
Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la
Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj.
19 Ankaux al
la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux
iris, por diri al la oreloj de David en Hxebron cxion, kio
placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.
20
Kiam Abner venis al David en Hxebronon kaj kun li dudek viroj,
David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.
21 Kaj Abner
diris al David: Mi levigxos, kaj iros kaj kunvenigos al mia
sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi
interligon, kaj por ke vi regxu super cxio, kiel deziros via
animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.
22
Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj
alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun
David en Hxebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li foriris en
paco.
23 Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun
li, oni sciigis al Joab, dirante: Abner, filo de Ner, venis al la
regxo; kaj cxi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.
24 Tiam
Joab venis al la regxo, kaj diris: Kion vi faris? jen Abner venis
al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?
25 Vi konas
ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por
ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii cxion,
kion vi faras.
26 Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn
post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne
sciis pri tio.
27 Kiam Abner revenis Hxebronon, Joab kondukis
lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj
frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia
frato Asahel.
28 Kiam David poste auxdis pri tio, li diris:
Senkulpa estas mi kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri
la sango de Abner, filo de Ner.
29 Gxi falu sur la kapon de Joab
kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo,
nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo,
nek havanta mankon de pano.
30 Tiel Joab kaj lia frato Abisxaj
mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton,
en Gibeon dum la batalo.
31 Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun
li: Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru
pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon.
32 Kaj
oni enterigis Abneron en Hxebron; kaj la regxo levis sian vocxon
kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.
33 Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris:
Cxapitro 4
1 Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en Hxebron, tiam
liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.
2 Du
viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu
estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon,
Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata
kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.
3 Sed la Beerotanoj
forkuris en Gitaimon kaj logxis tie kiel fremduloj gxis nun.
4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn
piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo
pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin
kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama.
Lia nomo estis Mefibosxet.
5 Rehxab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis
en la varmego de la tago en la domon de Isx-Bosxet, kiam li
kusxis sian tagmezan kusxadon.
6 Kaj jen ili eniris en la mezon
de la domo, kvazaux por preni tritikon, kaj frapis lin en la
ventron; poste Rehxab kaj lia frato Baana forkuris.
7 Kiam ili
eniris en la domon, li kusxis sur sia lito en sia dormocxambro;
tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj
prenis lian kapon, kaj iris laux la vojo al la ebenajxo dum la
tuta nokto.
8 Kaj ili alportis la kapon de Isx-Bosxet al David
en Hxebronon, kaj diris al la regxo: Jen estas la kapo de Isx-
Bosxet, filo de Saul, via malamiko, kiu sercxis vian animon; la
Eternulo donis al nia sinjoro, la regxo, vengxon hodiaux pro Saul
kaj pro lia idaro.
9 Sed David respondis al Rehxab kaj al lia
frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel
vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el cxiuj malfelicxoj,
10
se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li
estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por
rekompenci lin pro la sciigo:
11 kiel do oni devas agi kun
malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia
lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj
ekstermi vin de sur la tero?
12 Kaj David ordonis al la
servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn
kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Hxebron; kaj la
kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner
en Hxebron.
Cxapitro 5
1 Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en Hxebronon, kaj
diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno;
2 jam antauxe,
kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto de
Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi pasxtos Mian popolon
Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
3 Kaj venis cxiuj
plejagxuloj de Izrael al la regxo en Hxebronon, kaj la regxo
David faris kun ili interligon en Hxebron antaux la Eternulo; kaj
ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.
4 La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo;
kvardek jarojn li regxis.
5 En Hxebron li regxis super Jehuda
sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek
tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.
6 Kaj la regxo kun
siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la
logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros
cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:
David ne venos cxi tien.
7 Sed David venkoprenis la fortikajxon
Cion, tio estas, la urbon de David.
8 Kaj David diris en tiu
tago: Cxiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj
la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David.
Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.
9 Kaj
David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon: Urbo
de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj
internen.
10 Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj
la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
11 Kaj Hxiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj
cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili
konstruis domon al David.
12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo
fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian
regnon pro Sia popolo Izrael.
13 Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el
Jerusalem post sia veno el Hxebron. Kaj naskigxis al David
ankoraux filoj kaj filinoj.
14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj
naskigxis al li en Jerusalem: Sxamua kaj Sxobab kaj Natan kaj
Salomono
15 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Nefeg kaj Jafia
16 kaj
Elisxama kaj Eljada kaj Elifelet.
17 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo
super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David
auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.
18 Kaj la
Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.
19 Kaj David
demandis la Eternulon, dirante: Cxu mi iru kontraux la
Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la
Eternulo diris al David: Iru, cxar Mi certe transdonos la
Filisxtojn en vian manon.
20 Tiam David venis al la loko Baal-
Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo
disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon.
Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
21 Kaj ili
lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
22 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo
Refaim.
23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne
iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la
morusarboj;
24 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la
supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris
antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.
25 Kaj David
faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la
Filisxtojn de Geba gxis Gezer.
Cxapitro 6
1 Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek
mil.
2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis
kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu
estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la
keruboj.
3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo,
kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj
Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
4
Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto
de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.
5 Kaj David kaj la tuta
domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el
cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj
cimbaloj.
6 Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis
sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj
klinpusxis gxin.
7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo
kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis
tie apud la kesto de Dio.
8 Kaj afliktigxis David pro tio, ke la
Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-
Uza, gxis la nuna tago.
9 Kaj ektimis David la Eternulon en tiu
tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?
10 Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo
en la urbon de David, kaj David direktis gxin en la domon de
Obed-Edom, la Gatano.
11 Kaj la kesto de la Eternulo restis en
la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo
benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.
12 Kaj oni sciigis al la
regxo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom,
kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David
iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en
la urbon de David kun gxojo.
13 Kaj cxiufoje, kiam la portantoj
de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis
bovon kaj grasan sxafon.
14 Kaj David dancis per cxiuj fortoj
antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.
15
Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la
Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado.
16 Kiam la kesto de la
Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul,
rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David
saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia
koro.
17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis
gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por
gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj
pacoferojn.
18 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj
de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo
Cebaot.
19 Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso
de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al
cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu
peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris cxiu al sia domo.
20 Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de
Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis
hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la
okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu
el la publikaj dancistoj!
21 Sed David diris al Mihxal: Antaux
la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia
tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la
Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.
22 Kaj mi
senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux
miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis,
mi estos honorata.
23 Kaj Mihxal, la filino de Saul, ne havis
infanojn gxis la tago de sxia morto.
Cxapitro 7
1 Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li
ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,
2 la regxo
diris al la profeto Natan: Vidu, mi logxas en domo cedroligna,
kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.
3 Kaj Natan diris al
la regxo: Cxion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la
Eternulo estas kun vi.
4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de
la Eternulo al Natan, dirante:
5 Iru, kaj diru al Mia servanto
David: Tiele diris la Eternulo: Cxu vi konstruos al Mi domon por
Mia logxado?
6 Cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam
Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, gxis la nuna tempo; sed
Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.
7 Kien ajn Mi iris kun
cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj
de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:
Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
8 Kaj nun diru
jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi
prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia
popolo Izrael;
9 kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi
ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi
grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
10 kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis
gxin, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj
malbonuloj ne plu premos gxin, kiel antauxe;
11 kaj de post tiu
tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj
donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la
Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
12
Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi
starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi
fortikigos lian regnon.
13 Li konstruos domon al Mia nomo; kaj
Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.
14 Mi estos al
li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi
punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.
15 Kaj Mia
favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul,
kiun Mi forigis antaux vi.
16 Kaj fidinda estos via domo kaj via
regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne.
17 Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta
vizio Natan parolis al David.
18 Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj
diris: Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia
domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?
19 Sed ecx tio estis
nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri
la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la
maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.
20 Kion pli David
povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho
Eternulo.
21 Pro Via vorto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan
grandajxon, por montri al Via sklavo.
22 Pro tio Vi estas
granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne
ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.
23 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur
la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel
popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj
timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis
al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj?
24 Kaj Vi
starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke gxi estu por Vi popolo
por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.
25 Kaj
nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj
pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi
diris.
26 Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:
La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via
sklavo David estu fortikigita antaux Vi.
27 Cxar Vi, ho Eternulo
Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo,
dirante: Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis
kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.
28 Kaj nun,
mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas
veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo cxi tiun bonajxon.
29 Nun
komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux
Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno
estos benita la domo de Via sklavo eterne.
Cxapitro 8
1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj
humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la
Filisxtoj.
2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte
ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li
mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj.
Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.
3
Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de
Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero
Euxfrato.
4 Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn
kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn
cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.
5 La
Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba;
sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
6 Kaj
David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj
submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo
helpis al David cxie, kien li iris.
7 Kaj David prenis la orajn
sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj
alportis ilin en Jerusalemon.
8 Kaj el Betahx kaj el Berotaj,
urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.
9
Kiam Toi, regxo de Hxamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan
militistaron de Hadadezer,
10 tiam Toi sendis sian filon Joram al
la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li
militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en
milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn
argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.
11 Ilin ankaux
la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj
oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj,
kiujn li venkis;
12 de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de
la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li
ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.
13 Kaj
David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la
Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.
14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li
starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David.
Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
15 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis
jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
16 Joab, filo de Ceruja,
estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis
kronikisto;
17 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de
Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
18 Benaja,
filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj
la filoj de David estis pastroj.
Cxapitro 9
1 Kaj David diris: Cxu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la
domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?
2
El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni
vokis lin al David, kaj la regxo diris al li: Cxu vi estas Ciba?
Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo.
3 Tiam la regxo diris: Cxu
ekzistas ankoraux iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li
favorkorajxon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la regxo:
Ekzistas ankoraux filo de Jonatan, lamulo.
4 Kaj la regxo diris
al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la regxo: Jen li estas en
la domo de Mahxir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
5 Tiam la regxo
David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de
Amiel, el Lo-Debar.
6 Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan,
filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj
adorklinigxis. Kaj David diris: Mefibosxet! Kaj tiu diris: Jen
mi estas, via sklavo.
7 Kaj David diris al li: Ne timu, cxar mi
estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al
vi cxiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi mangxados cxiam cxe
mia tablo.
8 Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris: Kio estas via
sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
9 Kaj
la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:
Cxion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la
filo de via sinjoro;
10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj
viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de
via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via
sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin
filojn kaj dudek servantojn.
11 Kaj Ciba diris al la regxo:
Cxion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via
sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la
filoj de la regxo.
12 Mefibosxet havis malgrandan filon, kies
nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba,
estis servantoj al Mefibosxet.
13 Kaj Mefibosxet logxis en
Jerusalem, cxar li cxiam mangxadis cxe la tablo de la regxo. Kaj
li estis lama je siaj ambaux piedoj.
Cxapitro 10
1 Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo
Hxanun farigxis regxos anstataux li.
2 Tiam David diris: Mi
estas favorkora al Hxanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel
lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por
konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj
de David venis en la landon de la Amonidoj.
3 Sed la eminentuloj
de la Amonidoj diris al sia sinjoro Hxanun: Cxu efektive David
deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi
konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj
ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?
4 Tiam Hxanun
prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la
barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj,
kaj foririgis ilin.
5 Kiam oni tion raportis al David, li sendis
al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:
Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
6
Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la
Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn
el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil
homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
7 Kiam David auxdis pri
tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.
8 Kaj
eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la
pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de
Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.
9 Kiam Joab vidis,
ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris
elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin
kontraux la Sirianoj;
10 kaj la ceteran parton de la popolo li
komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la
Amonidoj.
11 Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam
vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam
mi iros, por helpi vin.
12 Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte
por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru
tion, kio placxos al Li.
13 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis
kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj
forkuris antaux li.
14 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj
forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la
urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis
Jerusalemon.
15 Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas
venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.
16
Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn;
kaj ili venis en Hxelamon; kaj Sxobahx, militestro de Hadadezer,
ilin kondukis.
17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis
cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en Hxelamon.
Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis
kontraux li.
18 Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj
David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil
rajdantojn; ankaux Sxobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu
mortis tie.
19 Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron,
vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris
pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj
timis helpi plu al la Amonidoj.
Cxapitro 11
1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David
sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj;
kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban.
Sed David restis en Jerusalem.
2 Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis
sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento
virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.
3
Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li,
ke sxi estas Bat-Sxeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la
Hxetido.
4 Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi
venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia
malpureco, sxi revenis en sian domon.
5 Kaj la virino
gravedigxis, kaj sxi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi
gravedigxis.
6 Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi
Urijan, la Hxetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.
7 Kiam
Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la
farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.
8 Kaj David
diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj
Urija eliris el la domo de la regxo, kaj lin sekvis donacoj de la
regxo.
9 Sed Urija dormis cxe la enirejo de la domo de la regxo,
kune kun cxiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian
domon.
10 Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en
sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo;
kial do vi ne iris en vian domon?
11 Kaj Urija respondis al
David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj
mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la
kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj
kusxi kun mia edzino? mi jxuras per mia vivo kaj per la vivo de
via animo, ke mi ne faros tion.
12 Tiam David diris al Urija:
Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin.
Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.
13
Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj
ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun
la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
14
Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.
15 Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton
de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita
kaj mortu.
16 Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan
sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj
viroj.
17 Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis
kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj
mortis ankaux Urija, la Hxetido.
18 Joab sendis kaj raportigis
al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.
19 Kaj al la
sendito li donis jenan ordonon: Kiam vi finos raporti al la regxo
cxiujn cirkonstancojn de la batalo,
20 kaj la regxo ekkoleros,
kaj diros: Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi
ne sciis, ke oni pafos de la muro?
21 kiu mortigis Abimelehxon,
filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro
muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la
muro? tiam diru: Ankaux via servanto Urija, la Hxetido, mortis.
22 La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por
kio sendis lin Joab.
23 Kaj la sendito diris al David: Kiam tiuj
homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la
kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;
24
tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj
pereis kelkaj el la servantoj de la regxo, kaj ankaux via
servanto Urija, la Hxetido, mortis.
25 Tiam David diris al la
sendito: Tiel diru al Joab: Ne afliktigxu pro tio, ke la glavo
formangxas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraux
la urbo kaj detruu gxin, kaj estu kuragxa.
26 Kiam la edzino de
Urija auxdis, ke mortis sxia edzo Urija, sxi funebris pro sia
edzo.
27 Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en
sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li
filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.
Cxapitro 12
1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al
li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj
la dua malricxulo;
2 la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da
bovoj;
3 kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda
sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj
cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia
kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi
estis por li kiel filino.
4 Sed venis gasto al la ricxa homo,
kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por
prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la
sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu
venis al li.
5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux
tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi jxuras per la Eternulo, ke
morti devas la homo, kiu tion faris;
6 kaj pro la sxafeto li
repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis
senkompate.
7 Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la
Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin regxo super Izrael,
kaj Mi savis vin el la mano de Saul,
8 kaj Mi donis al vi la
domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian
sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se
tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian.
9 Kial do
vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux
Liaj okuloj? Urijan, la Hxetidon, vi mortigis per glavo, kaj
lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin
mortigis per glavo de la Amonidoj.
10 Nun ne malaperos el via
domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la
edzinon de Urija, la Hxetido, ke sxi estu via edzino.
11 Tiele
diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo;
kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al
via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu
suno.
12 Cxar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux
la tuta Izrael kaj antaux la suno.
13 Tiam David diris al Natan:
Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La
Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
14 sed cxar vi per tiu
faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu
naskigxis al vi, mortos.
15 Kaj Natan iris en sian domon.
Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis
al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.
16 Kaj David ekpregxis
al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris,
kaj pasigis la nokton sur la tero.
17 Kaj ekinsistis super li la
plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li
ne volis, kaj li ne mangxis kun ili.
18 En la sepa tago la
infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke
la infano mortis; cxar ili pensis: Jen dum la infano ankoraux
vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel
do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.
19 Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si,
li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj
servantoj: Cxu la infano mortis? Kaj ili respondis: Gxi mortis.
20 Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj
sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj
adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni
donu al li panon, kaj li mangxis.
21 Tiam diris al li liaj
servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis
ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano
mortis, vi levigxis kaj mangxis!
22 Kaj li respondis: Dum la
infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis: Kiu
scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.
23 Sed
nun gxi mortis; por kio do mi fastos? cxu mi povas ankoraux
revenigi gxin? mi iros al gxi, sed gxi ne revenos al mi.
24 Kaj
David konsolis sian edzinon Bat-Sxeba, kaj envenis al sxi kaj
kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon
Salomono; kaj la Eternulo lin amis.
25 Kaj li transdonis lin en
la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon
Jedidja, pro la Eternulo.
26 Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis
la regxan urbon.
27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj
dirigis: Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de
akvoj;
28 nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon
kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin
per mia nomo.
29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris
al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.
30 Kaj li
prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de
kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur
la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo
tre multe.
31 Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj
metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj
kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de
la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.
Cxapitro 13
1 Poste okazis jeno: Absxalom, filo de David, havis belan
fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de
David.
2 Kaj Amnon suferis multe kaj preskaux malsanigxis pro
sia fratino Tamar; cxar sxi estis virgulino, kaj al Amnon sxajnis
malfacile fari ion al sxi.
3 Sed Amnon havis amikon, kies nomo
estis Jonadab, filo de Sximea, frato de David; kaj Jonadab estis
homo tre sagxa.
4 Kaj li diris al li: Kial vi tiel malgrasigxas,
ho regxido, kun cxiu tago? cxu vi ne diros al mi? Kaj Amnon
diris al li: Tamaron, fratinon de mia frato Absxalom, mi amas.
5
Tiam Jonadab diris al li: Kusxigxu en vian liton, kaj sxajnigu
vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li:
Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj sxi donu al mi mangxi
kaj sxi pretigu antaux mi la mangxajxon, por ke mi vidu kaj mi
mangxu el sxiaj manoj.
6 Amnon kusxigxis, kaj sxajnigis sin
malsana; kaj venis la regxo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la
regxo: Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj sxi pretigu
antaux miaj okuloj du kuketojn, por ke mi mangxu de sxiaj manoj.
7 Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri: Iru, mi
petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li
mangxajxon.
8 Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li
kusxis. Kaj sxi prenis paston, knedis gxin, preparis antaux liaj
okuloj, kaj bakis la kuketojn.
9 Kaj sxi prenis al paston, kaj
elskuis antaux li; sed li ne volis mangxi. Kaj Amnon diris:
Forigu de mi cxiujn. Kaj cxiuj eliris de li.
10 Tiam Amnon
diris al Tamar: Alportu la mangxajxon en la internan cxambron,
por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn
sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan
cxambron.
11 Sed, kiam sxi ilin alportis al li por mangxi, li
kaptis sxin, kaj diris al sxi: Venu, kusxigxu kun mi, mia
fratino.
12 Tiam sxi diris al li: Ne, mia frato, ne perfortu
min; cxar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian
malnoblajxon.
13 Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus
kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi
petas; kaj li ne rifuzos min al vi.
14 Sed li ne volis obei
sxiajn vortojn, kaj kaptis sxin kaj perfortis sxin kaj kusxis kun
sxi.
15 Post tio Amnon ekmalamis sxin per tre granda malamo; pli
granda estis la malamo, kiun li eksentis al sxi, ol la amo, kiun
li antauxe havis por sxi. Kaj Amnon diris al sxi: Levigxu,
foriru.
16 Kaj sxi diris al li: Se vi forpelas min, tiam cxi tiu
granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi.
Sed li ne volis auxskulti sxin.
17 Kaj li alvokis sian junulon-
servanton, kaj diris: Forpelu de mi cxi tiun for, kaj sxlosu la
pordon post sxi.
18 Sxi havis sur si diverskoloran veston, cxar
per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la regxo. Kaj lia
servanto elkondukis sxin eksteren kaj sxlosis la pordon post sxi.
19 Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran
veston, kiu estis sur sxi, sxi dissxiris; kaj sxi metis sian
manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis.
20 Kaj diris al sxi
sxia frato Absxalom: Cxu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia
fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktigxu pro tiu
afero. Kaj Tamar restis malgxoja en la domo de sia frato
Absxalom.
21 Kiam la regxo David auxdis cxion cxi tion, li tre
koleris.
22 Absxalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon;
cxar Absxalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian
fratinon Tamar.
23 Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en
Baal-Hxacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn
filojn de la regxo.
24 Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj
diris: Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun
siaj servantoj venu al via sklavo.
25 Sed la regxo diris al
Absxalom: Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu
sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li
nur benis lin.
26 Tiam Absxalom diris: Se ne, tiam almenaux mia
frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li: Por kio li iru
kun vi?
27 Sed Absxalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun
li Amnonon kaj cxiujn filojn de la regxo.
28 Kaj Absxalom
ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro
de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu
Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi;
estu senhezitaj kaj kuragxaj.
29 Kaj la servantoj de Absxalom
faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj
de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.
30
Kiam ili estis ankoraux sur la vojo, al David venis la famo, ke
Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili
restis.
31 La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj
kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun
dissxiritaj vestoj.
32 Tiam ekparolis Jonadab, filo de Sximea,
frato de David, kaj diris: Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj
filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis;
cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu
perfortis lian fratinon Tamar.
33 Kaj nun mia sinjoro la regxo
ne atentu la famon, kiu diras, ke cxiuj filoj de la regxo mortis;
nur Amnon sola mortis.
34 Dume Absxalom forkuris. La
gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe
da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto.
35 Kaj Jonadab diris al la regxo: Jen la filoj de la regxo venas;
kiel via sklavo diris, tiel farigxis.
36 Kiam li finis paroli,
venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris;
kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre
granda ploro.
37 Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj,
filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo
dum la tuta tempo.
38 Absxalom forkuris, kaj iris Gesxuron, kaj restis tie dum tri
jaroj.
39 Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li
konsoligxis pri la morto de Amnon.
Cxapitro 14
1 Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la regxo
plifavorigxis por Absxalom.
2 Kaj Joab sendis en Tekoan kaj
venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi: Sxajnigu vin
funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin
per oleo, kaj estu kiel virino,kiu jam de longe funebras pro
mortinto;
3 kaj venu al la regxo kaj diru al li jenon; kaj Joab
inspiris al sxi, kion sxi devas diri.
4 Kaj la virino el Tekoa
ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj
adorklinigxis, kaj diris: Helpu min, ho regxo!
5 Kaj la regxo
diris al sxi: Kio estas al vi? Kaj sxi respondis: Ho ve, mi
estas vidvino, mia edzo mortis.
6 Sed via sklavino havis du
filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter
ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.
7 Kaj
jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:
Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de
lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la
heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux
restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la
tero.
8 Tiam la regxo diris al la virino: Iru hejmen, kaj mi
donos ordonon pri vi.
9 Sed la virino el Tekoa diris al la
regxo: Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la
domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj.
10 Kaj la regxo diris: Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux
vi, kaj li ne plu tusxos vin.
11 Kaj sxi diris: La regxo volu
memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne
faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris: Mi
jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la
teron.
12 Kaj la virino diris: Permesu, ke via sklavino diru
vorton al mia sinjoro la regxo. Li diris: Parolu.
13 Kaj la
virino diris: Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio?
eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li
ne revenigas sian elpeliton.
14 Cxar ni devas morti, kaj ni
similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne
povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas,
ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.
15 Nur nun mi
venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min
timigis; sed via sklavino diris al si: Mi provos paroli al la
regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;
16 eble
la regxo auxskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu
homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo
de Dio.
17 Kaj via sklavino diris al si: La vorto de mia sinjoro
la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas
mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la
Eternulo, via Dio, estos kun vi.
18 Tiam ekparolis la regxo, kaj
diris al la virino: Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi
demandos vin. Kaj la virino diris: Mia sinjoro la regxo volu
paroli.
19 Kaj la regxo diris: Cxu ne la mano de Joab estas kun
vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris: Vere,
kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble
deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia
sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li
inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.
20 Por
aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris;
sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj
scias cxion, kio estas sur la tero.
21 Tiam la regxo diris al
Joab: Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Absxalom.
22 Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la
regxon. Kaj Joab diris: Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris
vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la
vorton de sia sklavo.
23 Kaj Joab levigxis, kaj iris en
Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon.
24 Sed la regxo
diris: Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj
Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne
vidis.
25 En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel
Absxalom: de la plando de lia piedo gxis lia verto estis en li
nenia mallauxdindajxo.
26 Kaj kiam li tondis sian kapon (li
tondadis cxiujare, cxar la haroj farigxis por li tro pezaj, kaj
estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn
laux la regxa pesilo.
27 Al Absxalom naskigxis tri filoj, kaj
unu filino, kies nomo estis Tamar; sxi estis virino belaspekta.
28 Absxalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizagxon de la
regxo li ne vidis.
29 Kaj Absxalom sendis al Joab, por sendi lin
al la regxo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraux
duan fojon, sed tiu ne volis veni.
30 Tiam li diris al siaj
servantoj: Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie
hordeon; iru, kaj forbruligu gxin per fajro. Kaj la servantoj de
Absxalom forbruligis la kampoparton per fajro.
31 Tiam Joab
levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:
Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?
32
Absxalom respondis al Joab: Jen mi sendis al vi, por diri al vi:
Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial
mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi
volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon,
li mortigu min.
33 Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li
tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj
adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis
Absxalomon.
Cxapitro 15
1 Post tio Absxalom havigis al si cxaron kaj cxevalojn kaj
kvindek virojn, kiuj kuradis antaux li.
2 Kaj Absxalom
levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj
cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo,
Absxalom vokis al si, kaj diris al li: El kiu urbo vi estas? Kaj
kiam tiu respondis: Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de
Izrael,
3 Absxalom diris al li: Via afero estas bona kaj justa,
sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo.
4 Kaj plue
Absxalom parolis: Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke
al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj
por ke mi faru al li juston!
5 Kaj kiam iu alproksimigxis, por
adorklinigxi antaux li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj
kisis lin.
6 Tiel Absxalom agis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj iris
por jugxo al la regxo; kaj Absxalom sxtele allogis al si la
korojn de la Izraelidoj.
7 Atinginte la agxon de kvardek jaroj, Absxalom diris al la
regxo: Permesu al mi iri kaj plenumi en Hxebron mian sanktan
promeson, kiun mi faris al la Eternulo;
8 cxar sanktan promeson
faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome: Se la
Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la
Eternulo.
9 Kaj la regxo diris al li: Iru en paco. Kaj li
levigxis, kaj iris Hxebronon.
10 Kaj Absxalom sendis
esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta
instrukcio: Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:
Absxalom farigxis regxo en Hxebron.
11 Kune kun Absxalom iris
ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia
kulpa intenco, nenion sciante.
12 Kaj Absxalom sendis inviti
ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia
urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la
konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris
al Absxalom.
13 Dume venis raportanto al David, kaj diris: La koroj de la
Izraelidoj turnigxis al Absxalom.
14 Tiam David diris al cxiuj
siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem: Levigxu, kaj ni
forkuru, cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom; rapidu
foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin
malfelicxon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.
15 Kaj la
servantoj de la regxo diris al la regxo: Kion ajn elektos nia
sinjoro la regxo, ni estas viaj sklavoj.
16 Tiam la regxo kaj
lia tuta domo eliris piede, kaj la regxo restigis la dek
kromvirinojn, por gardi la domon.
17 Kaj la regxo, kun la tuta
popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis cxe malproksima
domo.
18 Kaj cxiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj
cxiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj cxiuj Gatanoj, sescent viroj,
kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaux la regxo.
19 Kaj la
regxo diris al Itaj, la Gatano: Kial vi ankaux iras kun ni? iru
returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi
estas elsxirita el via loko.
20 Hieraux vi venis; kaj cxu mi
povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi
povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi;
favorkoreco kaj justeco estu al vi.
21 Sed Itaj respondis al la
regxo kaj diris: Mi jxuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la
regxo: nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la regxo, cxu
por vivo, cxu por morto, nur tie estos via sklavo.
22 Tiam David
diris al Itaj: Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la
Gatano, kaj cxiuj liaj viroj, kune kun cxiuj infanoj, kiuj estis
kun li.
23 Kaj cxiuj ploris per lauxta vocxo, kaj la tuta popolo
preteriris. Kaj la regxo transiris la torenton Kidron, kaj la
tuta popolo iris antauxen laux la vojo al la dezerto.
24 Aperis
ankaux Cadok, kune kun cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston de
interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar
staris pli alte, gxis preteriris la tuta popolo el la urbo.
25
Kaj la regxo diris al Cadok: Revenigu la keston de Dio en la
urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos
min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon;
26 sed se Li diros:
Vi ne placxas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel
placxas al Li.
27 Kaj la regxo diris al la pastro Cadok: Vi
estas antauxvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo
Ahximaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaux viaj filoj, iru
kun vi.
28 Vidu, mi restos sur la ebenajxoj de la dezerto, gxis
venos io de vi, por sciigi al mi.
29 Tiam Cadok kaj Ebjatar
reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.
30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj
plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la
tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris
supren, sencxese plorante.
31 Kiam oni diris al David, ke
Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:
Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.
32 David venis sur la supron, kie oni adorklinigxas al Dio; kaj
jen renkonte al li iras Hxusxaj, la Arkano; lia vesto estas
dissxirita, kaj tero estas sur lia kapo.
33 Kaj David diris al
li: Se vi iros kun mi, vi estos por mi sxargxo;
34 sed se vi
reiros en la urbon, kaj diros al Absxalom: Mi estos via sklavo,
ho regxo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi
de nun estos via sklavo--tiam vi detruos por mi la konsilon de
Ahxitofel.
35 Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj
cxion, kion vi auxdos en la domo de la regxo, diru al la pastroj
Cadok kaj Ebjatar.
36 Jen tie estas kun ili iliaj du filoj,
Ahximaac cxe Cadok, kaj Jonatan cxe Ebjatar; per ili vi
transsendos al mi cxion, kion vi auxdos.
37 Kaj Hxusxaj, amiko
de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.
Cxapitro 16
1 Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li
renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj
azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj
kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
2 Kaj la regxo
diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La
azenoj estas por la domo de la regxo, por rajdi sur ili, kaj la
pano kaj la fruktoj por la servantoj por mangxi, kaj la vino por
trinki por la lacigxintoj en la dezerto.
3 Kaj la regxo diris:
Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la regxo: Li
sidas en Jerusalem, cxar li diras: Nun la domo de Izrael redonos
al mi la regnon de mia patro.
4 Tiam la regxo diris al Ciba: Nun
al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris: Mi
adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.
5 Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro
el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Sximei, filo de
Gera; elirante, li sencxese insultadis.
6 Li jxetis sxtonojn sur
Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta
popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.
7
Kaj tiel parolis Sximei, insultante: For, for, sangavidulo,
malbonagulo!
8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de
la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo
transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi
havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.
9 Tiam
Abisxaj, filo de Ceruja, diris al la regxo: Kial insultu tiu
senviva hundo mian sinjoron, la regxon? permesu al mi iri kaj
dehaki lian kapon.
10 Sed la regxo diris: Kiel tio koncernas min
kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al
li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras?
11 Kaj
David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj: Jen mia filo,
kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion
povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la
Eternulo tion ordonis al li.
12 Eble la Eternulo vidos mian
mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia
hodiauxa insultado.
13 Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian
vojon. Kaj Sximei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li,
iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur
lin teron.
14 La regxo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li,
venis lacaj kaj ripozis tie.
15 Dume Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj
Ahxitofel kun li.
16 Kiam Hxusxaj, la Arkano, amiko de David,
venis al Absxalom, li diris al Absxalom: Vivu la regxo! vivu la
regxo!
17 Kaj Absxalom diris al Hxusxaj: Tia estas via amo al
via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
18 Sed Hxusxaj
respondis al Absxalom: Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj cxi
tiu popolo kaj cxiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li
mi restos.
19 Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi
servis vian patron, tiel mi estos al vi.
20 Tiam Absxalom diris
al Ahxitofel: Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.
21 Kaj
Ahxitofel diris al Absxalom: Eniru al la kromvirinoj de via
patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj
Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam
fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.
22 Tiam oni
starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris
al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj
Izraelidoj.
23 La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu
tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de
Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel
ankaux por Absxalom.
Cxapitro 17
1 Kaj Ahxitofel diris al Absxalom: Permesu al mi elekti dek du
mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.
2
Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj;
mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun
li; tiam mi mortigos la regxon solan.
3 Kaj mi revenigos la
tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi
sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.
4 Kaj la afero
placxis al Absxalom kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.
5 Tamen Absxalom diris: Alvoku ankoraux Hxusxajon, la Arkanon,
por ke ni auxdu ankaux tion, kion li diros.
6 Kiam Hxusxaj venis
al Absxalom, Absxalom diris al li: Jen kion diris Ahxitofel; cxu
ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.
7 Tiam Hxusxaj
diris al Absxalom: Ne bona estas la konsilo, kiun donis Ahxitofel
cxi tiun fojon.
8 Kaj Hxusxaj diris plue: Vi konas vian patron
kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas
koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo;
kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun
la popolo.
9 Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia
loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la
famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,
10
tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de
leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj
estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.
11 Tial
mi konsilas: kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer-
Sxeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone
iru meze de ili.
12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li
trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la
teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos
ecx unu.
13 Kaj se li enfermigxos en urbo, tiam la tuta Izrael
cxirkauxigos tiun urbon per sxnuroj, kaj trenos gxin en la
riveron, gxis ne restos tie ecx sxtoneto.
14 Tiam diris Absxalom
kaj cxiuj Izraelidoj: La konsilo de Hxusxaj, la Arkano, estas pli
bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui
la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu
malfelicxon sur Absxalomon.
15 Kaj Hxusxaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar: Tiel kaj
tiel konsilis Ahxitofel al Absxalom kaj al la plejagxuloj de
Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi;
16 nun sendu rapide, kaj
dirigu al David jenon: Ne pasigu cxi tiun nokton sur la ebenajxo
de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la regxo, kaj la
tuta popolo, kiu estas kun li.
17 Jonatan kaj Ahximaac staris
apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru
kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj
veni en la urbon.
18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al
Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en
la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili
malsupreniris tien.
19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis
kovrotukon super la aperturo de la puto kaj sxutis sur gxin
grion, por ke oni nenion rimarku.
20 Kiam la servantoj de
Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas
Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili: Ili iris trans
la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis
Jerusalemon.
21 Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj
iris kaj raportis al la regxo David, kaj diris al David: Levigxu,
kaj transiru rapide la akvon, cxar tiel kaj tiel konsilis
kontraux vi Ahxitofel.
22 Tiam levigxis David, kaj la tuta
popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la
matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.
23 Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li
selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris
ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni
enterigis lin en la tombo de lia patro.
24 Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris
Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li.
25 Kaj Amasan
Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa
estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu
envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino
de Joab.
26 Kaj Izrael kaj Absxalom starigxis tendare en la
lando Gilead.
27 Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam Sxobi, filo de Nahxasx,
el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar,
kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,
28 alportis litojn kaj
tapisxojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj
farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaux
rostitajn,
29 kaj mielon kaj buteron kaj sxafojn kaj fromagxojn;
ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por
mangxi; cxar ili diris: La popolo estas malsata kaj laca kaj
soifa en la dezerto.
Cxapitro 18
1 David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis
super gxi milestrojn kaj centestrojn.
2 Kaj David metis trionon
de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon
de Abisxaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la
disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la regxo diris al la popolo: Mi
ankaux iros kun vi.
3 Sed la popolo diris: Ne iru; cxar se ni
ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos,
ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial
estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
4 Tiam la regxo
diris al ili: Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la regxo
starigxis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laux centoj
kaj miloj.
5 Kaj la regxo ordonis al Joab kaj al Abisxaj kaj al
Itaj: Estu singardaj kun la junulo Absxalom. Kaj la tuta popolo
auxdis, kiel la regxo ordonis al cxiuj estroj koncerne
Absxalomon.
6 Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraux
Izraelon, kaj farigxis batalo en la arbaro de Efraim.
7 Kaj la
popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David,
kaj tie estis granda venkobato en tiu tago: falis dudek mil.
8
La batalo disvastigxis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro
pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.
9 Kaj
Absxalom renkontigxis kun la servantoj de David; Absxalom rajdis
sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de
granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li
ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub
li, forkuris.
10 Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj
diris: Jen mi vidis Absxalomon, kiu pendas de kverko.
11 Kaj
Joab diris al la homo, kiu raportis al li: Se vi vidis, kial do
vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek argxentajn
monerojn kaj unu zonon.
12 Sed la homo diris al Joab: Se vi
donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus
mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj
la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante: Gardu
al mi la junulon Absxalom.
13 Kaj se mi farus falsajxon kontraux
mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke.
14 Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian
manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam
cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko.
15 Poste dek junuloj armilportistoj de Joab cxirkauxis
Absxalomon, batis, kaj mortigis lin.
16 Tiam Joab ekblovis per
trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab
haltigis la popolon.
17 Kaj oni prenis Absxalomon kaj jxetis lin
en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan
amason da sxtonoj; kaj cxiuj Izraelidoj forkuris cxiu al sia
tendo.
18 Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si
monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:
Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la
monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento
de Absxalom.
19 Ahximaac, filo de Cadok, diris: Mi kuros, kaj sciigos al la
regxo, ke la Eternulo faris al li juston kontraux liaj malamikoj.
20 Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi
sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo
de la regxo.
21 Kaj Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la regxo,
kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris.
22 Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al
Joab: Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo.
Sed Joab diris: Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne
estos agrabla.
23 Kaj li diris: Kio ajn estos, mi kuros. Kaj
tiu diris al li: Kuru. Kaj Ahximaac ekkuris laux la vojo de la
ebenajxo, kaj kurantauxigxis antaux la Etiopon.
24 David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis
sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn
okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
25 Kaj la
gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la regxo. Kaj la regxo
diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia busxo.
Kaj dum tiu cxiam pli alproksimigxadis,
26 la gardostaranto
ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto
ekkriis al la pordegisto, kaj diris: Jen ankoraux iu viro sola
kuras. Kaj la regxo diris: Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon.
27 La gardostaranto diris: Mi vidas la kuradon de la unua, gxi
estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo
diris: Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.
28 Kaj
Ahximaac ekkriis, kaj diris: Paco al la regxo! Kaj li
adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris: Benata
estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis
sian manon kontraux mian sinjoron la regxon.
29 Kaj la regxo
diris: Cxu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:
Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la
regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.
30 Tiam la
regxo diris: Deturnigxu, kaj starigxu tie. Kaj li deturnigxis,
kaj starigxis.
31 Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:
Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo
hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux
vin.
32 Kaj la regxo diris al la Etiopo: Cxu bone fartas la
junulo Absxalom? La Etiopo respondis: Kio farigxis al la junulo,
tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al
cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.
33 Tiam la
regxo malgxojigxis, kaj li foriris en la superpordegan
cxambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo
Absxalom, mia filo, mia filo Absxalom! ho, se mi mortus anstataux
vi, Absxalom, mia filo, mia filo!
Cxapitro 19
1 Oni sciigis al Joab: Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri
Absxalom.
2 Kaj la triumfo en tiu tago farigxis funebro por la
tuta popolo; cxar la popolo auxdis en tiu tago, ke la regxo
malgxojas pri sia filo.
3 Kaj la popolo kvazaux sxtelmaniere
iris en tiu tago en la urbon, kiel sxtelmaniere iras homoj
hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.
4 Kaj la regxo
kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte: Mia filo
Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!
5 Tiam Joab venis al la
regxo en la domon, kaj diris: Vi malhonoris hodiaux la vizagxon
de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la
animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj
edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;
6 cxar vi amas viajn
malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux,
ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux,
ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al
vi.
7 Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj
servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en
cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi
pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco
gxis nun.
8 Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego.
Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante: Jen la regxo sidas
cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon.
Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.
9 Kaj la tuta
popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante: La
regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la
manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro
Absxalom!
10 Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis
en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?
11 Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar,
por diri: Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru: Kial vi
volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian
domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en
lian domon?
12 Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia
karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la
regxo?
13 Kaj al Amasa diru: Vi estas ja mia osto kaj mia karno;
tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam
militestro anstataux Joab.
14 Kaj li inklinigis la koron de
cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo,
kaj diris: Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.
15 Kaj la regxo
revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en
Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon
trans Jordanon.
16 Tiam Sximei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide
iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.
17 Kun
li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo
de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li;
kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon.
18 La pramo
transiradis, por transveturigi la familion de la regxo, kaj fari
tion, kion li deziros; tiam Sximei, filo de Gera, falis antaux la
regxo, kiam cxi tiu transiris Jordanon.
19 Kaj li diris al la
regxo: Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne
rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia
sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion
en sian koron.
20 Cxar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun
mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al
mia sinjoro la regxo.
21 Tiam ekparolis Abisxaj, filo de Ceruja,
kaj diris: Cxu efektive Sximei ne estos mortigita pro tio, ke li
insultis la sanktoleiton de la Eternulo?
22 Sed David diris:
Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux
malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu
mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?
23 Kaj la regxo
diris al Sximei: Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.
24 Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li
ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis
siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la
tago, kiam li bonfarte revenis.
25 Kiam li venis Jerusalemon
renkonte al la regxo, la regxo diris al li: Kial vi ne iris kun
mi, Mefibosxet?
26 Cxi tiu respondis: Mia sinjoro, ho regxo! mia
servanto min trompis; cxar via sklavo diris: Selu al mi azenon,
por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo
estas lama.
27 Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia
sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel
angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.
28 Cxar la tuta domo de
mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen
metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian
justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al
la regxo?
29 Kaj la regxo diris al li: Kial vi parolas ankoraux
pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la
kampojn.
30 Sed Mefibosxet diris al la regxo: Li prenu ecx
cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian
domon.
31 Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis
la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.
32
Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li
donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim,
cxar li estis homo tre bonstata.
33 Kaj la regxo diris al
Barzilaj: Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem.
34 Sed Barzilaj diris al la regxo: Kiel longe mi havas ankoraux
por vivi, ke mi iru kun la regxo Jerusalemon?
15 Mi havas nun la
agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj
malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos
aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de
kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por
mia sinjoro la regxo?
36 Iomete iros via sklavo kun la regxo
trans Jordanon; por kio la regxo volas rekompenci min per tia
rekompenco?
37 Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi
mortu en mia urbo, cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino.
Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo; kaj faru
por li tion, kio placxos al vi.
38 Kaj la regxo diris: Kimham
iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi;
kaj cxion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.
39 La tuta
popolo transiris Jordanon, kaj ankaux la regxo transiris. Kaj la
regxo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj cxi tiu reiris al sia
loko.
40 La regxo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la
tuta popolo Juda akompanis la regxon, kaj ankaux duono de la
popolo Izraela.
41 Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo,
kaj diris al la regxo: Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj
transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj
cxiujn liajn virojn kun li?
42 Tiam cxiuj Judoj respondis al la
Izraelidoj: Cxar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio
cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis
al ni donacojn?
43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj
diris: Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni
havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne
ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj
de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.
Cxapitro 20
1 Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis Sxeba, filo de
Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne
havas parton en David, ni en havas heredajxon en la filo de
Jisxaj: iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.
2 Kaj cxiuj
Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Sxeban, filon de Bihxri;
sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis
Jerusalem.
3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la
dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj
metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne
envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia
morto, vivante kiel vidvinoj.
4 Kaj la regxo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la
tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.
5 Amasa iris, por
kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis
destinita al li.
6 Tiam David diris al Abisxaj: Nun Sxeba, filo
de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi
la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne
trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj
okuloj.
7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj
kaj la Peletidoj kaj cxiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem,
por postkuri Sxeban, filon de Bihxri.
8 Kiam ili estis cxe la
granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin.
Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita
glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis
eliri kaj eniri.
9 Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia
frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa,
por kisi lin.
10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la
mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel,
ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita
frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris
Sxeban, filon de Bihxri.
11 Cxe la mortigito staris viro el la
servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por
David, tiu sekvu Joabon.
12 Amasa kusxis rulita en sango meze de
la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis
Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar
li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.
13 Kiam li estis
forigita for de la vojo, cxiuj iris post Joab, por postkuri
Sxeban, filon de Bihxri.
14 Cxi tiu trairis cxiujn tribojn de
Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni
kolektigxis, kaj sekvis lin.
15 Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin
en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu
atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab,
komencis detrui, por faligi la muron.
16 Tiam ekkriis unu sagxa
virino el la urbo: Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab,
ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.
17 Kiam
li alproksimigxis al sxi, la virino diris: Cxu vi estas Joab? Li
respondis: Mi. Kaj sxi diris al li: Auxskultu la vortojn de via
sklavino. Li respondis: Mi auxskultas.
18 Tiam sxi diris: En
antauxaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme
al tio decidu.
19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj
de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio
vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?
20 Tiam Joab
respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj
ruinigi;
21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de
Efraim--Sxeba, filo de Bihxri, estas lia nomo--levis sian manon
kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la
urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos jxetita al
vi trans la muron.
22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun
sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Sxeba, filo de
Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj
oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis
Jerusalemon al la regxo.
23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja,
filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
24 kaj
Adoram super la impostoj; kaj Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis
kronikisto;
25 kaj Sxeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar
estis pastroj;
26 ankaux Ira, la Jairano, estis pastro cxe David.
Cxapitro 21
1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post
jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo
respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio,
ke li mortigis la Gibeonanojn.
2 Tiam la regxo alvokis la
Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el
la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la
Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia
fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
3 Kaj David diris al la
Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por
ke vi benu la heredajxon de la Eternulo?
4 La Gibeonanoj diris
al li: Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo;
kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo
diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi.
5 Tiam ili diris al
la regxo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis
kontraux ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en cxiuj
limoj de Izrael,
6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj
ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito
de la Eternulo. Kaj la regxo diris: Mi donos.
7 Sed la regxo
indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la
jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj
Jonatan, filo de Saul.
8 Kaj la regxo prenis Armonin kaj
Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi
naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul,
kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.
9
Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj cxi
tiuj pendigis ilin sur la monto antaux la Eternulo. Tiel ili
falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la
rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
10 Tiam Ricpa,
filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la
roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la
cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur
ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
11 Oni raportis al David,
kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
12 Tiam
David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia
filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis
ilin el la strato de Bet-Sxan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en
la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
13 Kaj
li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo
Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
14
Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la
tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kisx; kaj oni
faris cxion, kion ordonis la regxo. Post tio Dio repacigxis kun
la tero.
15 Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj
iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la
Filisxtoj. Kaj David lacigxis.
16 Jisxbi-benob, el la infanoj
de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da
kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi
Davidon.
17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li
frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David
jxuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por
ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.
18 Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob;
tiam Sibhxaj, la Hxusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la
infanoj de la giganto.
19 Kaj denove estis milito kontraux la
Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-
Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de
lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
20 Kaj denove estis
milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la
manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li
ankaux naskigxis al la giganto.
21 Kiam li insultis Izraelon,
lin mortigis Jonatan, filo de Sximea, frato de David.
22 Tiuj
kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de
David kaj de la mano de liaj servantoj.
Cxapitro 22
1 Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta
kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj
malamikoj kaj el la mano de Saul.
2 Li diris:
Cxapitro 23
1 Jen estas la lastaj vortoj de David:
24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elhxanan, filo
de Dodo, el Bet-Lehxem,
25 Sxama el Hxarod, Elika el Hxarod,
26
Hxelec, la Paltido, Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano,
27 Abiezer
la Anatotano, Mebunaj, la Hxusxaido,
28 Calmon, la Ahxohxido,
Maharaj, la Netofaano,
29 Hxeleb, filo de Baana, la Netofaano,
Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
30 Benaja, la
Piratonano, Hidaj el Nahxale-Gaasx,
31 Abi-Albon, la Arbatano,
Azmavet, la Bahxurimano,
32 Eljahxba, la Sxaalbonano, Jonatan el
la filoj de Jasxen,
33 Sxama, la Hararano, Ahxiam, filo de
Sxarar, la Hararano,
34 Elifelet, filo de Ahxasbaj, la
Maahxatano, Eliam, filo de Ahxitofel, la Giloano,
35 Hxecraj, la
Karmelano, Paaraj, la Arbano,
36 Jigal, filo de Natan, el Coba,
Bani, la Gadido,
37 Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano,
armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
38 Ira, la Jetrido, Gareb,
la Jetrido,
39 Urija, la Hxetido. La nombro de cxiuj estas
tridek sep.
Cxapitro 24
1 La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la
Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante: Iru,
kalkulu Izraelon kaj Jehudan.
2 Kaj la regxo diris al Joab, la
militestro, kiu estis cxe li: Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de
Izrael, de Dan gxis Beer-Sxeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi
sciu la nombron de la popolo.
3 Tiam Joab diris al la regxo: La
Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun
tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed
por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?
4 Sed la vorto
de la regxo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj
la militestroj foriris de la regxo, por kalkuli la popolon
Izraelan.
5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn
en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad,
antaux Jazer;
6 kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon
Tahxtim-Hxodsxi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la
cxirkauxajxon de Cidon.
7 Ili venis al la fortikajxo de Tiro,
kaj en cxiujn urbojn de la Hxividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en
la sudon de Judujo al Beer-Sxeba.
8 Ili trapasis la tutan
landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj.
9 Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de
la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil
viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj
kvincent mil viroj.
10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la
popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio,
kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de
Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.
11 David levigxis matene,
kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David,
dirante:
12 Iru kaj diru al David: Tiele diris la Eternulo: Tri
punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin
faru al vi.
13 Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj
diris al li: Cxu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum
tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin?
aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion
mi respondu al mia Sendinto.
14 Tiam David diris al Gad: Estas
al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar
granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
15
Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno gxis
la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan gxis Beer-Sxeba
sepdek mil homoj.
16 Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux
Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la
malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:
Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis
tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
17 Kaj, ekvidinte
la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la
Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion
faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de
mia patro.
18 En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu
altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
19
Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la
Eternulo.
20 Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn
servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis
al la regxo vizagxaltere.
21 Kaj Aravna diris: Por kio mia
sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis: Por
acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo,
por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.
22 Sed Aravna diris al
David: Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel
placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj
kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.
23 Cxion tion
donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo: La
Eternulo, via Dio, favoru vin.
24 Tamen la regxo diris al
Aravna: Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne
alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj
David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da
argxento.
25 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj
alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repacigxis
kun la lando; kaj cxesigxis la pesto inter la Izraelidoj.
19 La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj!
Kiel falis la herooj!
20 Ne sciigu en Gat,
Ne anoncu sur la stratoj de Asxkelon;
Por ke ne gxoju la filinoj de la Filisxtoj,
Por ke ne gxojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
21 Montoj en Gilboa,
Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj;
Cxar tie estas malhonorita la sxildo de herooj,
La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta
oleo.
22 Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj,
La pafarko de Jonatan neniam venis returne,
Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo,
Ecx cxe sia morto ne disigxis;
Pli rapidaj ili estis ol agloj,
Pli fortaj ol leonoj.
24 Filinoj de Izrael, ploru pri Saul,
Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj,
Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
25 Kiel falis herooj meze de la batalo!
Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.
26 Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan;
Vi estis al mi tre kara;
Via amo estis al mi pli kara,
Ol la amo de virinoj.
27 Kiel falis herooj,
Kaj pereis batalaj armiloj!
Cxu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.
35 Poste venis la tuta
popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed
David jxuris, dirante: Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la
sunsubiro gustumos panon aux ion ajn.
36 Kaj la tuta popolo tion
komprenis; kaj tio placxis al gxi, tiel same, kiel cxio, kion
faris la regxo, placxis al la tuta popolo.
37 Kaj eksciis en tiu
tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la regxo tio
venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.
38 Kaj la regxo
diris al siaj servantoj: Cxu vi ne scias, ke princo kaj grandulo
falis hodiaux en Izrael?
39 Sed mi hodiaux estas ankoraux
malforta kaj apenaux sanktoleita kiel regxo, kaj tiuj homoj, la
filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la
malbonaganto konforme al lia malbonago.
34 Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en
katenoj;
Vi falis, kiel oni falas de krimuloj.
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia
Savanto.
3 Dion, mian Rokon, mi fidas;
Mia sxildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia
rifugxejo;
Mia Savanto, kiu helpas min kontraux maljusteco.
4 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
Kaj mi savigxas de miaj malamikoj,
5 Cxar cxirkauxis min la ondoj de la morto,
Torentoj pereigaj min teruris;
6 La sxnuroj de Sxeol min cxirkauxis;
La retoj de la morto min atingis.
7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
Kaj al mia Dio mi vokis;
Kaj el Sia templo Li auxdis mian vocxon,
Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8 Ektremis kaj ekskuigxis la tero,
La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis
Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.
9 Levigxis fumo el Lia nazo,
Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo;
Karboj ekflamis de gxi.
10 Li klinis la cxielon kaj iris malsupren,
Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.
12 Li cxirkauxigis Sin per mallumo kiel per tendo,
Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
13 De la brilo antaux Li
Ekbrulis karboj per fajro.
14 El la cxielo ektondris la Eternulo,
Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon.
15 Li jxetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis
ilin.
16 Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la maro,
Nudigxis la fundamentoj de la universo,
De la minaca vocxo de la Eternulo,
De la kolera spirado de Lia nazo.
17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;
Li eltiras min el grandaj akvoj;
18 Li savas min de mia potenca malamiko,
De miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.
19 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo;
Sed la Eternulo farigxis mia subteno.
20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;
Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.
21 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco;
Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22 Cxar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,
Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.
23 Cxar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi,
Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
24 Mi estis senkulpa antaux Li,
Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco,
Laux mia pureco antaux Liaj okuloj.
26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora,
Kun piulo Vi estas pia;
27 Kun purulo Vi agas laux lia pureco,
Kaj kun maliculo laux lia maliceco.
28 Popolon humilan Vi helpas;
Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29 Cxar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo;
La Eternulo lumigas mian mallumon.
30 Cxar kun Vi mi forkurigas militistaron;
Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31 La vojo de Dio estas perfekta;
La parolo de la Eternulo estas tute pura;
Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.
32 Cxar kiu estas Dio, krom la Eternulo?
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
33 Dio fortikigas min per forto;
Kaj Li perfektigas mian vojon.
34 Li similigas miajn piedojn al cervaj,
Kaj starigas min sur miaj altajxoj.
35 Li instruas mian manon militi,
Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.
36 Vi donis al mi la sxildon de Via savo;
Kaj Via favoro min grandigas.
37 Vi largxigas mian pasxon sub mi,
Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.
38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin;
Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas.
39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu levigxi;
Ili falas sub miajn piedojn.
40 Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito;
Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.
41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,
Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42 Ili rigardas cxirkauxen, sed ne venas helpanto;
Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero;
Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo;
Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj;
Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45 Aligentuloj respektegas min;
Ili obeas min per atentaj oreloj.
46 Aligentuloj senfortigxas,
Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.
47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;
Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
48 Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon
Kaj submetas al mi popolojn;
49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj,
Altigas min super miaj atakintoj,
Kaj savas min de perfortulo.
50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantas.
51 Li donas grandan helpon al Sia regxo,
Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito,
Al David kaj al lia idaro, por eterne.
Parolas David, filo de Jisxaj,
8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David: sidanta
en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la
Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.
9 Post li
estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de
la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj
kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,
10 tiam li
levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj
alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en
tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.
11
Post li estis Sxama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filisxtoj
kolektigxis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj,
kaj la popolo forkuris de la Filisxtoj,
12 tiam li starigxis en
la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la
Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
13 Kaj iris
tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en
la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare
en la valo Refaim.
14 David tiam estis en fortikajxo, kaj la
garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.
15 Kaj David
esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto
Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?
16 Tiam tiuj tri herooj
trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon
el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj
alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis
gxin al la Eternulo,
17 kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi
ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis
sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri
herooj.
18 Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro
de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li
havis gloran nomon inter la tri.
19 De la tri li estis honorata
kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
20 Benaja,
filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li
mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj
mortigis leonon en kavo en negxa tago.
21 Li ankaux mortigis
Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco;
sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de
la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
22 Tion faris
Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri
herooj.
23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la
trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita,
La sanktoleito de la Dio de Jakob,
Kantverkisto en Izrael:
2 La spirito de la Eternulo parolas per mi,
Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
3 La Dio de Izrael parolis,
Al mi diris la Roko de Izrael:
Justulo regas super homoj,
Li regas en timo antaux Dio.
4 Kaj li estas kiel la lumo de mateno,
Kiam levigxas la suno,
De mateno sennuba,
Kiam post la pluvo
Elkreskas la verdajxo el la tero.
5 Cxu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo?
Cxar Li faris kun mi eternan interligon,
Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata;
Cxar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone
prosperas.
6 La malbonaguloj cxiuj estas kiel dornoj forjxetitaj,
Kiujn oni ne povas preni per la mano;
7 Sed se iu volas ektusxi ilin,
Tiu devas armi sin per fero aux per stango de lanco;
Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT