Cxapitro 1
1 Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la
Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:
2
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo
Kristo.
3 Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece,
pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka
amo de cxiu al cxiu,
4 tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la
eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj
persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;
5 tio estas
evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu
indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;
6 cxar estas
justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
7
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de
la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,
8
en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas
Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
9 kiuj
suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la
Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,
10 kiam li venos por esti
glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj
ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.
11 Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio
vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun
bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;
12 por ke la nomo
de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la
graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.
Cxapitro 2
1 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro
Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,
2 ke vi ne farigxu
facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux
per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la
Sinjoro jam apudestus;
3 neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre
antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos,
la filo de pereo,
4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super
cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la
templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.
5 Cxu vi
ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi?
6 Kaj
nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe.
7
Cxar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux
la malhelpanto, gxis li estos formovita.
8 Kaj tiam malkasxigxos
la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia
busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno;
9 tiun, kies
alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun
signoj kaj mensogaj mirindajxoj,
10 kaj kun cxia trompo de
maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon
al la vero por esti savitaj.
11 Kaj pro tio Dio sendas al ili
energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;
12 por ke estu
jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en
maljusteco.
13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la
Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la
sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;
14 al kiu Li vin
vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro
Jesuo Kristo.
15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la
tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero
nia.
16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis
kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,
17
konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj
vorto.
Cxapitro 3
1 Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro
disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;
2 kaj ke ni
forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj
estas la fido.
3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos
kaj vin defendos kontraux la malbonulo.
4 Sed ni fidas la
Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas.
5 Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la
paciencon de Kristo.
6 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo
Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde
kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni.
7 Cxar vi mem
scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter
vi;
8 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado,
nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el
vi;
9 ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin
ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.
10 Cxar ecx kiam ni estis
cxe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu
ankaux ne mangxu.
11 Cxar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde
kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas.
12 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke
kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.
13 Sed vi,
fratoj, ne lacigxu en bonfarado.
14 Sed se iu ne obeos al la
parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li
kamaradoj, por ke li hontigxu.
15 Tamen ne rigardu lin kiel
malamikon, sed admonu lin kiel fraton.
16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj
cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.
17 La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la
signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas.
18 La graco de nia
Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT