Cxapitro 1
1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laux la
promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,
2 al Timoteo, mia
amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de
Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura
konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj
pregxoj, nokte kaj tage
4 sopirante vidi vin, memorante viajn
larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;
5 ricevinte rememoron pri
la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via
avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en
vi ankaux.
6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la
donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
7 Cxar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de
potenco kaj amo kaj sinregado.
8 Ne hontu do pri la atesto de
nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn
kun la evangelio laux la potenco de Dio,
9 kiu nin savis kaj
vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra
antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo
antaux tempoj eternaj,
10 sed nun malkasxita per la apero de nia
Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la
vivon kaj la senmortecon per la evangelio,
11 al kiu mi estas
nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.
12 Pro tio mi
ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al
kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi
mian konfiditajxon gxis tiu tago.
13 Konservu la modelon de
sanaj vortoj, kiujn vi auxdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas
en Kristo Jesuo.
14 La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta
Spirito, kiu logxas en ni.
15 Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas
Figelo kaj Hermogenes.
16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de
Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia
kateno,
17 sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre
diligente kaj min trovis
18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu
kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom
da servoj li faris en Efeso.
Cxapitro 2
1 Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo
Jesuo.
2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion
transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.
3
Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
4
Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por
ke li placxu al sia varbinto.
5 Kaj se iu konkuras kiel atleto,
li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris.
6 La
laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.
7 Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi
komprenon pri cxio.
8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la
mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;
9 en gxi mi
elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de
Dio ne estas ligita.
10 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj,
por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro
eterna.
11 Fidinda estas la diro: Cxar se ni mortis kun li, ni
ankaux vivos kun li;
12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li;
se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;
13 se ni
malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.
14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke
ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo
por la auxdantoj.
15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita,
laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.
16 Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli
multe da malpieco,
17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el
kiuj estas Himeneo kaj Fileto,
18 kiuj pri la vero eraris,
dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la
fidon de kelkaj.
19 Tamen la firma fundamento de Dio staras,
havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas
liaj, kaj: Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la
Sinjoro.
20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj
argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj
aliaj por malhonoro.
21 Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li
estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro,
pretigita por cxiu bona laboro.
22 Sed forkuru de junulaj
voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj,
kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.
23 Sed malsagxajn kaj
neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.
24
Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla
al cxiuj, instruema, tolerema,
25 en humileco instruante tiujn,
kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili
venu al scio de la vero,
26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la
kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
Cxapitro 3
1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj.
2 Cxar
homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj,
insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
3
neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj,
malmildaj, ne bonamantaj,
4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj,
plezuron amantaj pli ol Dion;
5 havante sxajnon de pieco, sed
neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.
6 Cxar
el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas
malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per
diversaj voluptoj,
7 cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni
al la scio de la vero.
8 Kaj kiel Janes kaj Jambres
kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras
al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido
senvaloraj.
9 Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco
evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.
10 Sed vi
sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon,
paciencon,
11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en
Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis;
kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.
12 Jes, kaj cxiuj, kiuj
volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.
13 Sed
malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda
malbono, trompantaj kaj trompataj.
14 Sed restu vi en tio, kion
vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin
lernis,
15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn
skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu
estas en Kristo Jesuo.
16 Cxiu skribajxo inspirita de Dio estas
ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino
en justeco;
17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene
provizita por cxiu bona laboro.
Cxapitro 4
1 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu
jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia
regno;
2 prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe;
konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.
3
Cxar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed
havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj
deziroj;
4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos
sin flanken al fabeloj.
5 Sed vi estu sobra en cxio, elportu
suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
6 Cxar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la
horo de mia foriro.
7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la
kuradon, mi gardis la fidon;
8 de nun estas konservita por mi la
krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi
en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis
lian aperon.
9 Klopodu veni baldaux al mi;
10 cxar Demas min forlasis, amante
la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo,
Tito al Dalmatujo.
11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj
alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.
12
Sed Tihxikon mi sendis al Efeso.
13 La mantelon, kiun mi lasis
en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn,
precipe la pergamenojn.
14 Aleksandro, la kupristo, faris al mi
multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj;
15
kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris
al niaj vortoj.
16 Cxe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed
cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.
17 Sed
la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la
anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj
mi forsavigxis el la busxo de la leono.
18 La Sinjoro min savos
de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon;
al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
19 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
20
Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en
Mileto.
21 Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo
kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.
22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT