Cxapitro 1
1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion Jesuo
komencis fari kaj instrui,
2 gxis la tago, kiam li estis
akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la
apostoloj, kiujn li elektis;
3 al kiuj ankaux post sia suferado
li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj
aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;
4
kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed
atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de
mi;
5 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la
Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, cxu en cxi
tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?
7 Kaj li diris al
ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro
rezervis en Sia auxtoritato.
8 Sed vi ricevos povon, kiam la
Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en
Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej
malproksima parto de la tero.
9 Kaj tion dirinte, li
suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin
for de iliaj okuloj.
10 Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo,
kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;
11
kiuj ankaux diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj
al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi
en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la
cxielon.
12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata
Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de
sabata vojagxo.
13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la
supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj
Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de
Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
14
Cxiuj cxi tiuj unuanime persistis en pregxado kaj petado, kun la
virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
15 Kaj en tiuj tagoj Petro, starigxinte meze de la fratoj, diris
(kaj multego da personoj estis kune, cxirkaux cent dudek):
16
Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta
Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu
farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
17 Cxar li estis
kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado.
18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj
falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj
elsxutigxis.
19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en
Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita
Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)
20 Cxar estas skribite en
la Psalmaro:
Cxapitro 2
1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en
unu loko.
2 Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego
de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.
3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj
sidigxis sur cxiun el ili.
4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta
Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito
donis al ili parolpovon.
5 Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la
cxielo.
6 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj
miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra
dialekto.
7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al
alia: Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj?
8
Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis?
9
Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio,
Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,
10 Frigio kaj Pamfilio,
Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj
Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,
11 Kretanoj kaj Araboj--ni auxdas
ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.
12 Kaj cxiuj
konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia: Kion cxi tio
signifas?
13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.
14 Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj
parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj cxiuj logxantoj en
Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn
vortojn.
15 Cxar cxi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, cxar
estas la tria horo de la tago;
16 sed jen tio, kio estis dirita
per la profeto Joel:
37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al
Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj?
38 Kaj Petro
diris al ili: Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de
Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la
Sankta Spirito.
39 Cxar la promeso estas por vi kaj por viaj
infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la
Eternulo, nia Dio.
40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis
kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el cxi tiu perversa
generacio.
41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis,
kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.
42 Kaj ili
persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la
dispecigo de pano kaj en pregxoj.
43 Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj
farigxis per la apostoloj.
44 Kaj cxiuj kredantoj estis kune,
kaj havis cxion komuna;
45 kaj ili vendis siajn havojn kaj
posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono.
46 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj
dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj
unueco de koro,
47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta
popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la
savatojn.
Cxapitro 3
1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la
horo de pregxado, la nauxa.
2 Kaj unu viro, lama de la patrina
ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de
la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj
la enirantojn en la templon;
3 tiu, vidante Petron kaj Johanon
enirontajn en la templon, petis almozon.
4 Kaj Petro, fikse
rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin.
5 Kaj li atentis
ilin, atendante ricevi ion de ili.
6 Kaj Petro diris: Nek
argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi
donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj
liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.
8 Kaj li
suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la
templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion.
9 Kaj la
tuta popolo vidis lin piedirantan kaj lauxdantan Dion;
10 kaj ili
rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela
Pordego de la templo, kaj ili plenigxis de mirego kaj konfuzigxo
pri tio, kio okazis al li.
11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris
al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.
12 Kaj Petro,
vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras
pri cxi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaux per propra
potenco aux pieco ni igis lin piediri?
13 La Dio de Abraham kaj
de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian
Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la
vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.
14 Sed vi
malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto
estu donita al vi,
15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio
relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
16 Kaj lia
nomo, per fido en lia nomo, fortigis cxi tiun, kiun vi vidas kaj
konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li cxi tiun
plensanecon antaux vi cxiuj.
17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi
agis de nescio, kiel ankaux viaj regantoj.
18 Sed tiel Dio
plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj
profetoj, ke Lia Kristo suferos.
19 Pentu do, kaj konvertigxu,
por ke viaj pekoj estu forvisxitaj, por ke venu tempoj de
refresxigxo de la vizagxo de la Eternulo,
20 kaj por ke Li sendu
la por vi difinitan Kriston, Jesuon,
21 kiun la cxielo devas
ricevi gxis la tempoj de restarigo de cxio, pri kiuj parolis Dio
per la busxo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.
22
Cxar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi,
starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn,
kion li al vi parolos.
23 Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun
profeton, ekstermigxos el la popolo.
24 Kaj cxiuj profetoj de
post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antauxanoncis
ankaux tiujn tagojn.
25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de
la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:
Kaj benigxos per via idaro cxiuj gentoj de la tero.
26 Al vi
unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni,
deturnante cxiun el vi for de liaj pekoj.
Cxapitro 4
1 Kaj dum li parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj,
la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
2 cxagrenate, ke ili
instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la relevigxon el la
mortintoj.
3 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en
gardejon gxis la sekvanta tago; cxar estis jam vespero.
4 Tamen
multaj el tiuj, kiuj auxdis la vorton, kredis; kaj la nombro de
la viroj estis proksimume kvin mil.
5 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj
pliagxuloj kaj skribistoj
6 kaj Anas, la cxefpastro, kaj Kajafas
kaj Johano kaj Aleksandro, kaj cxiuj, kiuj estis de la cxefpastra
parencaro.
7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per
kia potenco aux per kia nomo vi faris tion?
8 Tiam Petro,
plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la
popolo kaj pliagxuloj,
9 se ni hodiaux estas eldemandataj pri la
bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis,
10 estu sciate
al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo
Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la
mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.
11 Tiu estas la
sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono
bazangula.
12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la
cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ne devas esti
savitaj.
13 Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj
komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj
rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
14 Kaj vidante la
resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri.
15 Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili
interkonsiligxis,
16 dirante: Kion ni devas fari al cxi tiuj
homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke
rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas.
17
Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu
ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo.
18 Kaj
ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en
la nomo de Jesuo.
19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:
Cxu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi
jugxu;
20 cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj
auxdis.
21 Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte
nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj
gloris Dion pro la faritajxo.
22 Cxar estis pli ol kvardekjara
la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.
23 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion,
kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili.
24 Kaj
auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris: Ho
Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron,
kaj cxion, kio estas en ili,
25 kaj kiu per la Sankta Spirito,
per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris:
32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj
neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili
cxio estis komuna.
33 Kaj kun granda potenco la apostoloj
atestis pri la relevigxo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco
estis sur cxiuj.
34 Inter ili neniu havis mankon, cxar cxiuj
posedantoj de bienoj aux domoj vendis ilin, kaj alportis la
prezon de la venditajxoj
35 kaj metis gxin antaux la piedoj de la
apostoloj; kaj estis disdonate al cxiu laux cxies aparta bezono.
36 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio
estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo,
37
posedante kampon, vendis gxin, kaj alportis la prezon kaj metis
gxin antaux la piedoj de la apostoloj.
Cxapitro 5
1 Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis
posedajxon,
2 kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia
edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la
apostoloj.
3 Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian
koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom
el la prezo de la bieno?
4 Dum gxi restis, cxu gxi ne estis via?
kaj post la vendo, cxu gxi ne estis en via rajto? Kial do cxi
tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al
Dio.
5 Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj
senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn.
6 Kaj
la junuloj levigxis, kaj lin cxirkauxvindis, kaj forportis kaj
enterigis.
7 Kaj post paso de cxirkaux tri horoj eniris lia edzino, ne
sciante, kio okazis.
8 Kaj Petro sxin demandis: Diru al mi, cxu
por tiom vi vendis la bienon? Kaj sxi respondis: Jes, por tiom.
9 Kaj Petro respondis al sxi: Kial estis interkonsento inter vi,
por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj,
kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin
forportos.
10 Kaj sxi tuj falis apud liaj piedoj kaj
senspirigxis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis sxin mortinta,
kaj sxin forportis kaj enterigis apud sxia edzo.
11 Kaj granda
timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri
tio.
12 Kaj per la mano de la apostoloj estis faritaj multaj signoj
kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime
en la portiko Salomona.
13 Sed el la ceteraj neniu kuragxis
aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
14 kaj kredantoj
pligrandnombre aldonigxis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj
virinoj;
15 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn
kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso
de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.
16 Kunvenis
ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante
malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj
estis sanigitaj.
17 Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio
estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo,
18
kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la
publikan gardejon.
19 Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis
la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
20 Iru,
kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri
cxi tiu Vivo.
21 Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en
la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj,
kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton
de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
22 Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj
ili revenis kaj rakontis,
23 dirante: Ni ja trovis la
malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj
antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
24
Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi
tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu
afero.
25 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn
vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj
instruas la popolon.
26 Tiam foriris la kapitano kun la
oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la
popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj.
27 Kaj oni
alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la
cxefpastro ilin demandis,
28 dirante: Ni severe ordonis al vi, ke
vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon
per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de
tiu homo.
29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni
devas obei Dion prefere ol homojn.
30 La Dio de niaj patroj
levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.
31
Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto,
por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
32 Kaj ni
estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta
Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
33 Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili
konsiligxis, por pereigi ilin.
34 Sed unu Fariseo, nomata
Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en
la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por
kelka tempo.
35 Kaj li diris al ili: Izraelidoj, estu singardaj
rilate al cxi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari.
36 Cxar
antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia
persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent;
kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj
nuligxis.
37 Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de
la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj
cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis.
38 Kaj nun mi diras al vi:
Detenu vin de cxi tiuj homoj, kaj lasu ilin; cxar, se cxi tiu
intenco aux cxi tiu laboro estas de homoj, gxi renversigxos;
39
sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel
vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.
40 Kaj ili konsentis kun
li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke
ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.
41 Sed
ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis
jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
42 Kaj cxiutage en
la templo kaj dome ili ne cxesis instrui kaj prediki Jesuon, la
Kriston.
Cxapitro 6
1 Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la discxiploj multigxis,
farigxis murmurado de la Grekaj Judoj kontraux la Hebreaj pro
tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la cxiutaga
servado.
2 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la discxiploj,
diris: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por
servi cxe tabloj.
3 Tial elsercxu, fratoj, el inter vi sep
homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de sagxo,
kiujn ni difinos por tiu afero.
4 Sed ni persistos en pregxado
kaj la servado de la Vorto.
5 Kaj tiu diro placxis al la tuta
amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la
Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Prohxoron kaj Nikanoron kaj
Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antiohxia;
6
tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte,
metis sur ilin la manojn.
7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj
multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis
al la fido.
8 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn
mirindajxojn kaj signojn inter la popolo.
9 Sed starigxis iuj el
la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la
Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj
Azio; kaj ili diskutis kun Stefano.
10 Kaj ili ne povis rezisti
al la sagxeco kaj la Spirito, per kiu li parolis.
11 Tiam ili
subinstigis virojn, kiuj diris: Ni auxdis lin paroli blasfemajn
vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio.
12 Kaj ili incitis la
popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin
kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
13 kaj starigis
mensogajn atestantojn, kiuj diris: Cxi tiu homo ne cxesas paroli
vortojn kontraux cxi tiu sankta loko kaj la legxo;
14 cxar ni
auxdis lin diri, ke cxi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos cxi
tiun lokon, kaj sxangxos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al
ni.
15 Kaj cxiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante
lin, vidis lian vizagxon kvazaux vizagxon de angxelo.
Cxapitro 7
1 Tiam diris la cxefpastro: Cxu cxi tiuj aferoj estas tiel?
2
Kaj tiu diris:
Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia
patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis
en Hxaran,
3 kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via
parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.
4
Tiam li iris el la lando de la Hxaldeoj, kaj logxis en Hxaran;
kaj el tie, post la morto de lia patro, Li translogxigis lin en
cxi tiun landon, kie vi nun logxas;
5 kaj Li donis al li nenian
heredajxon en gxi, ecx ne piedspacon, sed Li promesis doni gxin
al li por posedajxo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraux ne
havis infanon.
6 Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro logxos en
fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum
kvarcent jaroj.
7 Kaj la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi
jugxos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi
sur cxi tiu loko.
8 Kaj Li donis al li la interligon de
cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin
en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du
patriarkojn.
9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis
en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
10 kaj liberigis lin el cxiuj
liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux
Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super
Egiptujo kaj super lia tuta domo.
11 Kaj venis malsato sur la
tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj
patroj ne trovis nutrajxon.
12 Sed kiam Jakob auxdis, ke estas
greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
13 Kaj la duan
fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef
estis montrita al Faraono.
14 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian
patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
15
Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
16 kaj ili estis transportitaj al Sxehxem kaj metitaj en la
tombon, kiun Abraham acxetis por prezo argxenta de la filoj de
Hxamor en Sxehxem.
17 Sed kiam alproksimigxis la tempo de la
promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj
multigxis en Egiptujo,
18 gxis aperis alia regxo, kiu ne konis
Jozefon.
19 Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn
patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne
vivadu.
20 En tiu tempo Moseo naskigxis, kaj estis
eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo
de sia patro;
21 kaj kiam oni lin eljxetis, prenis lin la filino
de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.
22 Kaj Moseo estis
instruita en la tuta sagxeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per
siaj vortoj kaj agoj.
23 Sed kiam li jam havis la agxon de
kvardek jaroj, venis en lian korpon la penso viziti siajn
fratojn, la Izraelidojn.
24 Kaj vidinte unu el ili suferi
maljustecon, li defendis kaj vengxis la premiton, batante la
Egipton;
25 kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per
lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.
26 Kaj en la
sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris
repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi
malbonfaras unu al alia?
27 Sed la ofendanto de sia proksimulo
forpusxis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj jugxanto super
ni?
28 Cxu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton
hieraux?
29 Kaj cxe tiu parolo Moseo forkuris kaj eklogxis en la
lando Midjana, kie li naskigis du filojn.
30 Kaj post paso de
kvardek jaroj angxelo aperis al li en la dezerto apud monto
Sinaj, en flama fajro en arbetajxo.
31 Kaj kiam Moseo gxin
vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimigxis, por
rigardi, venis al li vocxo de la Eternulo:
32 Mi estas la Dio de
viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj
Moseo tremis, kaj ne kuragxis rigardi.
33 Kaj la Eternulo diris
al li: Deprenu la sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi
staras, estas tero sankta.
34 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron
de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian
gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi
vin sendos en Egiptujon.
35 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis,
dirante: Kiu faris vin estro kaj jugxanto? tiun Dio sendis, por
esti estro kaj savanto, per la mano de la angxelo, kiu aperis al
li en la arbetajxo.
36 Tiu elkondukis ilin, farinte mirindajxojn
kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Rugxa Maro, kaj en la dezerto
dum kvardek jaroj.
37 Gxi estis tiu Moseo, kiu diris al la
Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por
vi la Eternulo, via Dio.
38 Li estis tiu, kiu estis en la
komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la
monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn
orakolojn, por doni al ni;
39 al tiu niaj patroj ne volis esti
obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al
Egiptujo,
40 dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaux
ni; cxar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni
ne scias, kio okazis al li.
41 Kaj ili faris bovidon en tiuj
tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj gxojis pri la
faritajxo de siaj manoj.
42 Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin
servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro
de la profetoj:
54 Kaj auxdante tion, ili kolerigxis en la koro, kaj grincigis
kontraux li siajn dentojn.
55 Sed li, plena de la Sankta
Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio,
kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,
56 kaj diris: Jen mi vidas
la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de
Dio.
57 Sed ili ekkriis per lauxta vocxo, kaj fermis siajn
orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,
58 kaj elpelis lin el la
urbo, kaj jxetis sur lin sxtonojn; kaj la atestantoj demetis
siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Sauxlo.
59 Kaj
ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo,
Sinjoro, akceptu mian spiriton.
60 Kaj li genuigxis, kaj kriis
per lauxta vocxo: Sinjoro, ne metu sur ilin cxi tiun pekon. Kaj
tion dirinte, li endormigxis.
Cxapitro 8
1 Kaj Sauxlo konsentis al lia mortigo.
Kaj en tiu tago komencigxis granda persekutado kontraux la
eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj cxiuj estis dispelitaj tra
la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.
2 Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan
funebron.
3 Sed Sauxlo atakis la eklezion, enirante en cxiun
domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en
malliberejon.
4 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.
5 Kaj Filipo,
malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
6 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam
ili lin auxdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
7 Cxar el
multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, cxi tiuj elvenis,
kriante per lauxta vocxo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj
resanigxis.
8 Kaj estis granda gxojo en tiu urbo.
9 Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo
kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu
granda;
10 al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la
grandaj, dirante: Cxi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
11 Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per
magiajxoj.
12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la
evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili
baptigxis, viroj kaj virinoj.
13 Kaj Simon mem ankaux kredis;
kaj kiam li baptigxis, li forte aligxis al Filipo, kaj vidante
signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuzigxis.
14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, auxdinte, ke Samario akceptis
la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
15 kiuj,
alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
16
cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la
nomon de la Sinjoro Jesuo.
17 Tiam ili metis la manojn sur ilin,
kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
18 Kaj kiam Simon vidis, ke
la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la
apostoloj, li proponis al ili monon,
19 kaj diris: Donu ankaux al
mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn,
ricevu la Sanktan Spiriton.
20 Sed Petro diris al li: Via
argxentajxo iru kun vi en pereon, cxar vi pensis ricevi per mono
la donacon de Dio.
21 Vi havas nek parton nek loton en tiu
afero, cxar via koro ne estas rekta antaux Dio.
22 Pentu do pri
tiu via malboneco, kaj pregxu al la Eternulo, se eble la penso de
via koro estu pardonita al vi.
23 Cxar mi vidas, ke vi estas en
la galo de maldolcxeco kaj en la kateno de maljusteco.
24 Kaj
Simon responde diris: Pregxu vi al la Eternulo por mi, ke trafu
min neniom el tio, pri kio vi parolis.
25 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro,
revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj
vilagxoj de la Samarianoj.
26 Sed angxelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:
Levigxu, kaj iru suden gxis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al
Gaza; tio estas dezerto.
27 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen
viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la
Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al
Jerusalem, por adorklinigxi;
28 tiu vojagxis returne, kaj,
sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja.
29 Kaj la
Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro.
30 Kaj
Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj
diris: Cxu vi komprenas tion, kion vi legas?
31 Kaj tiu diris:
Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li
supreniru kaj sidigxu kun li.
32 La peco de la Skribo, kiun li
legis, estis jena:
Cxapitro 9
1 Kaj Sauxlo, ankoraux spirante minacojn kaj mortigon kontraux la
discxiploj de la Sinjoro, iris al la cxefpastro,
2 kaj petis de
li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos
homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li
alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
3 Kaj dum li vojagxis,
li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li
lumo el la cxielo;
4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon
dirantan al li: Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
5 Kaj li
diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo,
kiun vi persekutas;
6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj
estos dirite al vi, kion vi devas fari.
7 Kaj liaj
kunvojagxantoj staris mutaj, auxdante la vocxon, sed vidante
neniun.
8 Kaj Sauxlo levigxis de la tero; kaj kiam liaj okuloj
malfermigxis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano,
kaj venigis lin en Damaskon.
9 Kaj li estis sen vidpovo tri
tagojn; kaj ne mangxis, nek trinkis.
10 Kaj en Damasko estis unu discxiplo nomata Ananias; kaj la
Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi,
Sinjoro.
11 Kaj la Sinjoro diris al li: Levigxu, kaj iru sur la
straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas
viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas;
12 kaj li
vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la
manojn, por ke li ricevu vidpovon.
13 Sed Ananias respondis:
Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li
faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;
14 kaj cxi tie li
havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas
vian nomon.
15 Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, cxar li estas
elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj
la regxoj kaj la Izraelidoj;
16 cxar mi montros al li, kiom li
devas suferi pro mia nomo.
17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en
la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Sauxlo, min
sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi
venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta
Spirito.
18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaux skvamoj; kaj li
tuj ricevis vidpovon, kaj levigxis kaj baptigxis;
19 kaj preninte
nutrajxon, li refortigxis.
Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.
20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la
Filo de Dio.
21 Kaj miregis cxiuj, kiuj lin auxdis, kaj ili
diris: Cxu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj
vokis cxi tiun nomon? kaj li venis cxi tien por tio, ke li
konduku ilin katenitajn antaux la cxefpastrojn.
22 Sed Sauxlo
des pli fortigxis, kaj li konfuzis la Judojn logxantajn en
Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiligxis,
por lin mortigi;
24 sed ilia konspiro sciigxis al Sauxlo. Kaj
ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
25
sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la
urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
26 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aligxi al la
discxiploj; kaj cxiuj lin timis, ne kredante, ke li estas
discxiplo.
27 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la
apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la
Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li
sentime parolis en la nomo de Jesuo.
28 Kaj li estis kun ili,
enirante kaj elirante en Jerusalem,
20 kaj sentime predikante en
la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraux la
Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
30 Kaj la fratoj,
eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al
Tarso.
31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario
havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la
Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, gxi kreskis.
32 Kaj dum Petro trairis cxiujn regionojn, li ankaux
malsupreniris al la sanktuloj logxantaj en Lida.
33 Kaj tie li
trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kusxadis en sia lito jam ok
jarojn; cxar li estis paralizulo.
34 Kaj Petro diris al li:
Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; levigxu, kaj ordigu vian liton.
Kaj li tuj levigxis.
35 Kaj cxiuj logxantoj en Lida kaj en
Sxaron lin vidis, kaj turnigxis al la Sinjoro.
36 Kaj estis en Jafo unu discxiplino, nomata Tabita, kiu laux
traduko estas nomata Dorkas; sxi estis plena de bonfaroj kaj
almozoj, kiujn sxi faris.
37 Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis,
kaj mortis; kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron.
38
Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke
Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne
prokrastu veni al ni.
39 Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili.
Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj
alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn
kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.
40 Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj,
turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, levigxu. Kaj sxi
malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.
41 Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin, kaj, vokinte
la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis sxin vivanta.
42 Kaj
tio farigxis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la
Sinjoro.
43 Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu
Simon, tanisto.
Cxapitro 10
1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la
kohorto nomata la Itala,
2 viro pia, kiu timis Dion, kune kun sia
tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj
pregxis al Dio konstante.
3 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux
la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj
dirantan al li: Kornelio.
4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin
kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj
pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.
5
Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas
alnomata Petro;
6 li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo
estas apud la marbordo.
7 Kaj kiam foriris la angxelo, kiu
parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian
soldaton el tiuj, kiuj cxiam dejxoris apud li;
8 kaj klariginte
cxion al ili, li sendis ilin al Jafo.
9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis
al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, pro pregxi,
cxirkaux la sesa horo;
10 kaj li farigxis malsata, kaj deziris
mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
11 kaj li
vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan,
kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la
teron;
12 kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj
rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo.
13 Kaj venis vocxo
al li: Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu.
14 Sed Petro diris: Ho
ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran.
15 Kaj vocxo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis,
tion vi ne nomu profana.
16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la
ujo estis tuj prenita for en la cxielon.
17 Kaj dum Petro spirite embarasigxis, kia povas esti la vizio,
kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte
pri la domo de Simon, staris antaux la pordo,
18 kaj vokis kaj
demandis, cxu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
19
Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen
tri viroj vin sercxas.
20 Sed levigxu, kaj malsupreniru, kaj
vojagxu kun ili, tute ne hezitante; cxar mi ilin sendis.
21 Kaj
Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu,
kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis?
22 Kaj
ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj
bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de
sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn
de vi.
23 Tial li envokis kaj gastigis ilin.
Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj
fratoj el Jafo lin akompanis.
24 Kaj la morgauxan tagon ili
eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn
parencojn kaj intimajn amikojn.
25 Kaj kiam Petro estis
eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj
piedoj, adorklinigxis al li.
26 Sed Petro lin levis, dirante:
Starigxu; mi mem ankaux estas homo.
27 Kaj interparolante kun
li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
28 kaj li diris
al ili: Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo
kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi
ne nomu ian homon profana aux malpura;
29 tial, kiam mi estis
vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi
min venigis?
30 Kaj Kornelio diris: Antaux kvar tagoj gxis cxi
tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen
antaux mi staris viro hele vestita,
31 kaj diris: Kornelio, via
pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux
Dio.
32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas
alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la
marbordo.
33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi
venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi
cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
34 Kaj Petro
malfermis sian busxon, kaj diris:
Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
35 sed en
cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de
Li.
36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj,
predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas
Sinjoro de cxiuj);
37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita
tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun
predikis Johano--
38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis
per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante
kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun
li.
39 Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la
lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante
lin sur lignajxo.
40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis,
ke li estu videbla,
41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj,
kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj
trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj.
42 Kaj li
ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la
difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la
mortintoj.
43 Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo
cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur
cxiujn, kiuj auxdis la diron.
45 Kaj cxiuj el la cirkumcido
kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur
la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito.
46 Cxar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam
respondis Petro:
47 Cxu iu povas malpermesi la akvon, ke ne
baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same,
kiel ni?
48 Kaj li ordonis, ke ili baptigxu en la nomo de Jesuo
Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraux kelkajn tagojn.
Cxapitro 11
1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, auxdis,
ke la nacianoj ankaux ricevis la vorton de Dio.
2 Kaj kiam Petro
venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis
kun li,
3 dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj
mangxis kun ili.
4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde,
dirante:
5 Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis
vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan
el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi;
6 kun
fiksa rigardo mi gxin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de
la tero kaj sovagxajn bestojn kaj rampajxojn kaj birdojn de la
cxielo.
7 Kaj mi auxdis vocxon dirantan al mi: Levigxu, Petro;
bucxu kaj mangxu.
8 Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, cxar nenio
profana aux malpura eniris iam en mian busxon.
9 Sed vocxo
respondis al mi la duan fojon el la cxielo: Kion Dio purigis,
tion vi ne nomu profana.
10 Cxi tio farigxis trifoje, kaj cxio
estis retirata en la cxielon.
11 Kaj jen antaux la domo, en kiu
mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi.
12 Kaj
la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj
cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de
la viro;
13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la
angxelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu
Simonon, kies alnomo estas Petro,
14 kiu parolos al vi vortojn,
per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos.
15 Kaj dum mi
komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel
same, kiel sur nin en la komenco.
16 Kaj mi rememoris la vorton
de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi
baptigxos per la Sankta Spirito.
17 Se do al ili Dio donis la
saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo
Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio?
18
Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:
Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
19 Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro
Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia,
priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
20 Sed iuj el
ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antiohxian, parolis al
la Grekoj ankaux, predikante la Sinjoron Jesuo.
21 Kaj la mano
de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj
turnigxis al la Sinjoro.
22 Kaj la raporto pri tio estis auxdita
de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis
Barnabason gxis Antiohxia;
23 li, veninte, kaj vidante la gracon
de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili
restu fidelaj al la Sinjoro;
24 cxar li estis bona viro, kaj
plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj
aldonigxis al la Sinjoro.
25 Kaj li iris al Tarso, por sercxi
Sauxlon;
26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antiohxia. Kaj dum
tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan
aron da homoj; kaj en Antiohxia la discxiploj unue nomigxis
Kristanoj.
27 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojagxis al Antiohxia.
28 Kaj starigxis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la
Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio
okazis en la tagoj de Klauxdio.
29 Kaj la discxiploj decidis, ke
cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en
Judujo;
30 tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per
la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.
Cxapitro 12
1 Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn,
por premi iujn el la eklezianoj.
2 Kaj li mortigis per glavo
Jakobon, la fraton de Johano.
3 Kaj vidinte, ke tio placxas al
la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la
tagoj de macoj.
4 Kaj kaptinte lin, li metis lin en
malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por
gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
5 Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed pregxo por li
estis fervore farata de la eklezio al Dio.
6 Kaj kiam Herodo
intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du
soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj
gardis la malliberejon.
7 Kaj jen apudstaris angxelo de la
Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la
flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Levigxu rapide. Kaj
liaj katenoj defalis de liaj manoj.
8 Kaj la angxelo diris al
li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion.
Kaj li diris al li: Jxetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu
min.
9 Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala
estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas
vizion.
10 Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili
venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi
malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis
lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li.
11
Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris: Nun mi certe scias, ke la
Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de
Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.
12 Kaj
pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano,
alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj.
13
Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino
nomata Roda, por auxskulti,
14 kaj rekonante la vocxon de Petro,
sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris,
ke Petro staras antaux la pordego.
15 Kaj oni diris al sxi: Vi
frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili
diris: Gxi estas lia angxelo.
16 Sed Petro dauxrigis la
frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.
17 Sed
li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili,
kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li
diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris,
kaj iris al alia loko.
18 Kaj kiam tagigxis, farigxis inter la
soldatoj ne malgranda ekscitigxo, kio farigxis kun Petro.
19 Kaj
Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn,
kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo
al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
20 Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon;
kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto,
la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata
de la lando de la regxo.
21 Kaj en difinita tago Herodo, vestita
en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili.
22 Kaj la popolo kriis: Gxi estas vocxo de dio, kaj ne de homo.
23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne
donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.
24 Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandigxis.
25 Kaj Barnabas kaj Sauxlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian
servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.
Cxapitro 13
1 Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj
instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la
Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj
Sauxlo.
2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la
Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por
tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
3 Tiam, fastinte kaj pregxinte
kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
4 Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris
al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro.
5 Kaj estante en
Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la
Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.
6 Kaj trairinte la
tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan
profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo,
7 kiu estis kun la
prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. Cxi tiu venigis al si
Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio.
8
Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas
lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.
9 Sed
Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj
fikse rigardante lin,
10 diris: Ho vi, plena de cxia trompo kaj
ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne
cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
11 Kaj nun jen
la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne
vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo
kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn.
12
Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de
la instruado de la Sinjoro.
13 Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis
al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al
Jerusalem.
14 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en
Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj
sidigxis.
15 Kaj post la legado de la legxo kaj la profetoj, la
sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas cxe vi
vorto de admono por la popolo, parolu.
16 Kaj Pauxlo,
starigxinte kaj gestinte per la mano, diris:
Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, auxskultu.
17 La Dio de cxi
tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon
dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el
tie.
18 Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris
ilian konduton en la dezerto.
19 Kaj eksterminte sep naciojn en
la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por
cxirkaux kvarcent kvindek jaroj;
20 kaj post tio Li donis
jugxistojn gxis la profeto Samuel.
21 Kaj poste ili petis
regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la
tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
22 Kaj formetinte lin, Li
levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:
Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li
plenumos Mian tutan volon.
23 El lia idaro Dio laux promeso
venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
24 kiam Johano jam predikis
antaux lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
25 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi
supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi
unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj
timas Dion, al ni estas sendita la vorto de cxi tiu savo.
27
Cxar la logxantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin;
kaj kondamnante lin, ili plenumis la vocxojn de la profetoj
cxiusabate legatajn.
28 Kaj trovinte en li nenian kauxzon de
morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
29 Kaj plenuminte
cxion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la
lignajxo kaj metis lin en tombon.
30 Sed Dio levis lin el la
mortintoj;
31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj
venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj
atestantoj cxe la popolo.
32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon
pri la promeso farita al la patroj,
33 ke Dio plenumis tion al
ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la
dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis.
34 Kaj pri
tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en
forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn
favorkorajxojn de David.
35 Cxar li ankaux diris en alia psalmo:
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
36 Cxar David,
servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj
alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron;
37 sed tiu,
kiun Dio relevis, ne vidis forputron.
38 Estu do sciate al vi,
fratoj, ke per cxi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;
39 kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi
ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo.
40 Gardu vin do,
ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:
44 En la sekvanta sabato preskaux la tuta urbo kolektigxis, por
auxdi la vorton de Dio.
45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn,
plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj
blasfemis.
46 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:
Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi
forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni
turnas nin al la nacianoj.
47 Cxar tiel ordonis al ni la
Sinjoro:
Cxapitro 14
1 Kaj en Ikonio ili ambaux eniris en la sinagogon de la Judoj,
kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis.
2
Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la
nacianoj kontraux la fratoj.
3 Tial ili restis longan tempon
tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto
de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj farigxu per iliaj
manoj.
4 Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun
la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.
5 Kaj kiam farigxis atenco
de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por
ataki kaj sxtonmortigi ilin,
6 sciigxinte pri gxi, ili forsavis
sin en la urbojn de Likaonio--Listran kaj Derben kaj la
cxirkauxajxon;
7 kaj tie ili proklamis la evangelion.
8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis
lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris.
9 Li auxdis
Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante,
ke ili havas fidon por esti sanigita,
10 diris per lauxta vocxo:
Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj
piediris.
11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris,
levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en
homa formo malsupreniris al ni.
12 Kaj Barnabason ili nomis
Zeuxs, kaj Pauxlon Hermes, cxar cxi tiu estis la cxefa parolanto.
13 Kaj la pastro de la Zeuxs, kiu estis antaux la urbo,
alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi
kun la homamasoj.
14 Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas,
auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la
amason, kriante,
15 kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras?
Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi
evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta
Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en
ili;
16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj
nacioj iru siajn proprajn vojojn.
17 Tamen Li ne lasis Sin sen
atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj
fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj
felicxo.
18 Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de
oferado al ili.
19 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la
amasojn, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster
la urbon, pensante, ke li mortis.
20 Sed kiam la discxiploj
staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en
la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.
21 Kaj
proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn
discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia,
22
firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili
restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la
regnon de Dio.
23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en cxiu
eklezio, kaj pregxinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la
Sinjoro, al kiu ili ekkredis.
24 Kaj trairinte Pisidion, ili
venis en Pamfilion.
25 Kaj parolinte la vorton en Perga, ili
malsupreniris al Atalia;
26 kaj de tie ili sxipiris al Antiohxia,
de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro,
kiun ili plenumis.
27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la
eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li
malfermis al la nacianoj pordon de fido.
28 Kaj ili restis
kelkan tempon kun la discxiploj.
Cxapitro 15
1 Kaj iuj homoj vojagxis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:
Se vi ne cirkumcidigxos laux la moro de Moseo, vi ne povas
savigxi.
2 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan
malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo
kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj
kaj presbiteroj pri tiu demando.
3 Ili do, forkondukite de la
eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon
de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj.
4 Kaj
alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj
apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per
ili.
5 Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj,
dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu
la legxon de Moseo.
6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun
aferon.
7 Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj
diris al ili:
Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter
vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la
evangelio kaj kredu.
8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al
ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
9
kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido
puriginte iliajn korojn.
10 Nun do kial vi incitas Dion,
dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis
porti nek niaj patroj, nek ni?
11 Sed ni kredas pri nia savo per
la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.
12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj
Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la
nacianoj per ili.
13 Kaj kiam ili cxesis paroli, Jakobo
respondis, dirante:
Fratoj, auxskultu min;
14 Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis
nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.
15 Kaj al tio
konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:
22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio
sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al
Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas,
kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;
23 kaj ili sendis per
ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj,
kiuj estas el la nacianoj en Antiohxia kaj Sirio kaj Kilikio, kun
saluto:
24 Cxar ni auxdis, ke iuj el ni gxenis vin per vortoj
maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,
25
sxajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin
al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Pauxlo,
26 homoj, kiuj riskis
siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
27 Ni do
sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaux mem busxe diros tion
saman.
28 Cxar al la Sankta Spirito kaj al ni sxajnis bone meti
sur vin nenian alian sxargxon, krom la jenaj necesaj aferoj:
29
ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de
sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio,
vi bone agos. Adiaux!
30 Ili do, forsendite, iris al Antiohxia; kaj kunveniginte la
amason, ili transdonis la leteron.
31 Kaj leginte gxin, ili
gxojis pro la konsolo.
32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaux
mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj
firmigis ilin.
33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco
foriris de la fratoj al siaj forsendintoj. (34 Tamen placxis al
Silas tie restadi.)
35 Sed Pauxlo kaj Barnabas restis en
Antiohxia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton
de la Sinjoro.
36 Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas: Ni reiru,
kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton
de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
37 Kaj Barnabas
konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
38 Sed Pauxlo ne
aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj
ne kuniris en la laboron.
39 Kaj farigxis disputo, tiel ke ili
disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon,
sxipiris al Kipro;
40 sed Pauxlo, elektinte Silason, foriris,
konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
41 Kaj li iris tra
Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.
Cxapitro 16
1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu
discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka
patro.
2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj
Ikonio.
3 Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li
prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj
regionoj; cxar cxiuj sciiis, ke lia patro estas Greko.
4 Kaj dum
ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la
dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en
Jerusalem.
5 Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis
lauxnombre cxiutage.
6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite
de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
7 kaj veninte
apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de
Jesuo tion ne permesis al ili;
8 kaj pasinte preter Misia, ili
malsupreniris al Troas.
9 Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la
nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu
al Makedonujo, kaj nin helpu.
10 Kaj post kiam li vidis la
vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio
vokis nin, por prediki al ili la evangelion.
11 Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake,
kaj la sekvantan tagon al Neapolis;
12 kaj de tie al Filipi, kiu
estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu
urbo ni restis dum kelke da tagoj.
13 Kaj en la sabato ni eliris
ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo
por pregxado; kaj ni sidigxis, kaj parolis al la virinoj
kunvenintaj.
14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de
purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian
koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo.
15
Kaj kiam sxi estis baptita, kun sia familio, sxi nin petegis,
dirante: Se vi jugxas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj logxu
en mia domo. Kaj sxi devigis nin.
16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin
unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado
alportis al siaj mastroj multan gajnon.
17 Sxi sekvis Pauxlon
kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio
la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
18 Kaj tion sxi
faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin,
kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo
Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.
19 Sed sxiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno,
kaptis Pauxlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la
regantoj,
20 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Cxi tiuj
homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,
21 kaj
ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni,
kiuj estas Romanoj.
22 Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux
ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke
oni vergobatu ilin.
23 Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili
jxetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la
malliberejo, ke li forte gardu ilin;
24 kaj li, ricevinte tiun
ordonon, jxetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn
piedojn en la trabon.
25 Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj
Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis
ilin;
26 kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la
fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj
malfermigxis, kaj cxies katenoj falis.
27 Kaj la
malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero
malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin,
supozante, ke la malliberuloj forkuris.
28 Sed Pauxlo vokis per
lauxta vocxo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj
estas cxi tie.
29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj,
tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas,
30 kaj
kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari,
por esti savita?
31 Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo,
kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
32 Kaj ili parolis la
vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo.
33 Kaj li
kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la
batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj
domanoj.
34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por
ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro,
ekkredinte al Dio.
35 Sed kiam tagigxis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:
Forliberigu tiujn homojn.
36 Kaj la malliberejestro raportis la
vortojn al Pauxlo: La urbestroj jxus sendis, por ke vi
forliberigxu; tial nun elvenu kaj foriru pace.
37 Sed Pauxlo
diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam
ni estas Romanoj, kaj nin jxetis en malliberejon; kaj cxu ili nun
eljxetas nin kasxe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.
38
Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj cxi
tiuj timis, auxdante, ke ili estas Romanoj;
39 kaj ili venis kaj
petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la
urbo.
40 Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la
domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili
foriris.
Cxapitro 17
1 Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en
Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;
2 kaj laux sia
kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun
ili el la Skriboj,
3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis
suferi kaj relevigxi el la mortintoj, kaj dirante: Cxi tiu Jesuo,
kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
4 Kaj unuj el ili estis
konvinkitaj, kaj kunsortigxis kun Pauxlo kaj Silas; kaj el la
piaj Grekoj granda amaso, kaj el la cxefaj virinoj ne malmultaj.
5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la
popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj
atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la
popolo.
6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn
fratojn antaux la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis
la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;
7 ilin Jason akceptis;
kaj ili cxiuj agas kontraux la dekretoj de Cezaro, dirante, ke
estas alia regxo, Jesuo.
8 Kaj ili maltrankviligis la homamason
kaj la urbestrojn, kiuj tion auxdis.
9 Kaj cxi tiuj, ricevinte
garantiajxon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.
10 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al
Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.
11 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili
akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la
Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.
12 Tial
multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj
honorindaj kaj el la viroj.
13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko
sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de
Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante
la homamason.
14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por
ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux
tie.
15 Kaj la gvidantoj de Pauxlo kondukis lin gxis Ateno, kaj
ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel
eble plej rapide, ili foriris.
16 Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis
en li, kiam li vidis la urbon idolplena.
17 Tial li rezonadis en
la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo
cxiutage kun la renkontitoj.
18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj
Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri
cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris: Li sxajnas esti proklamanto de
fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.
19
Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Cxu
ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
20
Cxar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion
signifas tiuj aferoj.
21 (Cxiuj Atenanoj kaj la tie logxantaj
fremduloj pasigadis la tempon cxe nenio alia, krom diri aux auxdi
ion plej novan.)
22 Kaj Pauxlo staris meze de la Areopago, kaj
diris:
Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas cxiurilate tro servemaj al diajxoj.
23
Cxar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux
altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante
adoras, Tiun mi predikas al vi.
24 La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion,
kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne
logxas en manfaritaj temploj;
25 kaj ne estas servata de homaj manoj,
kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj
cxion;
26 kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi
sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn
de iliaj logxejoj;
27 por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus
cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni;
28 cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj
poetoj diris: Cxar ni estas ankaux Lia idaro.
29 Tial ni, estante idaro de
Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono,
gravurajxo de homa arto kaj imagado.
30 Kaj la tempojn de nesciado
preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu;
31
tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro,
kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li
relevis lin el la mortintoj.
32 Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed
aliaj diris: Ni auxskultos vin denove pri tio.
33 Kaj tiel
Pauxlo eliris el inter ili.
34 Sed iuj viroj aligxis al li kaj
kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata
Damaris, kaj aliaj kun ili.
Cxapitro 18
1 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.
2 Kaj li
trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laux gento, antaux ne
longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, cxar
Klauxdio jam ordonis, ke cxiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris
al ili;
3 kaj, cxar li estis sammetiisto, li logxis cxe ili, kaj
ili laboris, cxar ili estis laux metio tendofaristoj.
4 Kaj li
diskutadis en la sinagogo cxiusabate, kaj penis konvinki Judojn
kaj Grekojn.
5 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Pauxlo estis
premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas
la Kristo.
6 Sed kiam ili kontrauxstaris kaj blasfemis, li
elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj
kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.
7 Kaj
foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo,
kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.
8 Kaj
Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun cxiuj siaj
domanoj; kaj multaj Korintanoj, auxdinte, kredis kaj baptigxis.
9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo: Ne timu, sed
parolu, kaj ne silentu;
10 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin
atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en
cxi tiu urbo.
11 Kaj li logxis tie jaron kaj ses monatojn,
instruante inter ili la vorton de Dio.
12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj
levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la
tribunala segxo,
13 dirante: Kontraux la legxo cxi tiu instigas
homojn adori Dion.
14 Sed kiam Pauxlo estis malfermonta la
busxon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia
maljustajxo aux malbonega kanajlajxo, ho Judoj, estus racie, ke
mi vin toleru;
15 sed se prezentigxas demandoj pri vortoj kaj
nomoj kaj via propra legxo, vi mem gxin atentu; pri tiaj aferoj
mi ne volas esti jugxanto.
16 Kaj li forpelis ilin de la
tribunala segxo.
17 Kaj ili cxiuj ekkaptis Sosteneson, la
sinagogestron, kaj batis lin antaux la tribunala segxo. Kaj
Galiono atentis nenion el tio.
18 Kaj Pauxlo, restinte post tio ankoraux dum multe da tagoj,
adiauxis la fratojn, kaj de tie sxipiris al Sirio, kaj kun li
Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, cxar li
faris sanktan promeson.
19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li
lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis
kun la Judoj.
20 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne
konsentis;
21 sed adiauxinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos
al vi, se placxos al Dio--li eksxipiris el Efeso.
22 Kaj
elsxipigxinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion,
kaj poste vojagxis al Antiohxia.
23 Kaj pasiginte iom da tempo
tie, li foriris, kaj trapasis lauxvice la Galatujan kaj Frigian
regionon, fortikigante cxiujn discxiplojn.
24 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro
klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
25
Cxi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj
estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize
pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
26 kaj li komencis
paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte
lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon
de Dio.
27 Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la
fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili
akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis
per graco;
28 cxar konvinke li refutis la Judojn publike,
pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.
Cxapitro 19
1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Pauxlo, trapasinte la supran
regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn discxiplojn,
2 li
diris al ili: Cxu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi
ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraux ecx ne auxdis, cxu
estas Sankta Spirito.
3 Kaj li diris al ili: En kion do vi
baptigxis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano.
4 Kaj Pauxlo
diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo,
ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.
5
Kaj tion auxdinte, ili baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
6 Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito
venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
7
Kaj ili cxiuj estis cxirkaux dek du viroj.
8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la dauxro
de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
9 Sed kiam kelkaj obstinigxis kaj malobeis, kalumniante la Vojon
antaux la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la
discxiplojn, kaj diskutis cxiutage en la lernejo de Tiranos.
10
Kaj tio dauxris dum du jaroj; tiel ke cxiuj logxantoj en Azio,
Judoj kaj Grekoj, auxdis la vorton de la Sinjoro.
11 Kaj Dio
faris per la manoj de Pauxlo eksterordinarajn miraklojn;
12 tiel
ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux
vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj
spiritoj eliris.
13 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj,
ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn
spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin
per Jesuo, kiun Pauxlo predikas.
14 Kaj sep filoj de unu Judo,
Skeva, cxefpastro, tion faris.
15 Kaj la malbona spirito
responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed
kiuj estas vi?
16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito,
sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili
forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
17 Kaj tio sciigxis al
cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur
ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.
18
Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante
siajn agojn.
19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn
artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la
okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin
kvindek miloj da moneroj argxentaj.
20 Tiel forte kreskis la
vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
21 Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito,
trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al
Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux
vidi Romon.
22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj
helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo
en Azio.
23 Kaj cxirkaux tiu tempo levigxis ne malgranda ekscitigxo pri la
Vojo.
24 Cxar unu viro, nomata Demetrio, argxentajxisto, kiu
faradis argxentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj
multe da okupo;
25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj
laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per cxi tiu metio
ni havas bonajn enspezojn.
26 Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne
sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu
Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio,
kio estas manfarita, estas ne-dioj;
27 kaj estas dangxero, ne
sole ke cxi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaux ke la
templo de la granda diino Artemis estos malsxatata; kaj eble
estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta
mondo adoras.
28 Auxdinte tion, ili plenigxis de kolero, kaj
ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj.
29 Kaj la
urbo plenigxis de tumulto; kaj oni kure kolektigxis unuanime en
la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarhxon, Makedonojn,
kunvojagxantojn de Pauxlo.
30 Kaj kiam Pauxlo volis eniri antaux
la popolon, la discxiploj tion ne permesis al li.
31 Kaj ankaux
kelkaj el la cxefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al
li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron.
32 Kriadis ili
do diverse ion kaj alion, cxar la kunveno estis konfuzita; kaj la
plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.
33 Kaj el la homamaso ili
elpasxigis Aleksandron, kiun la Judoj pusxis antauxen. Kaj
Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaux la
popolo.
34 Sed sciigxinte, ke li estas Judo, cxiuj unuvocxe en
la dauxro de cxirkaux du horoj kriadis: Granda estas Artemis de
la Efesanoj!
35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason,
li diris: Ho Efesanoj, cxu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo
de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de
la elcxiela falintajxo?
36 Cxar tio do ne estas kontrauxdirebla,
vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.
37 Cxar
vi alkondukis cxi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek
blasfemantoj de nia diino.
38 Se do Demetrio kaj la kun li
metiistoj havas plendaferon kontraux iu, la jugxejoj estas je
ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraux
alia.
39 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidigxos en
la lauxlegxa kunveno.
40 Cxar estas dangxero, ke oni akuzos nin
pri tumulto rilate la hodiauxan aferon, pro manko de motivo; kaj
rilate gxin, ni ne povos pravigi cxi tiun homamasigxon.
41 Kaj
tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.
Cxapitro 20
1 Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj
admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en
Makedonujon.
2 Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj
paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.
3 Kaj
pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj
kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni
tra Makedonujo.
4 Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea,
la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj
Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo,
Azianoj.
5 Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas.
6
Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al
ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por
dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la
sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.
8
Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis.
9
Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de
profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu,
venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis
levita malviva.
10 Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin,
kaj cxirkauxpreninte lin, diris: Ne maltrankviligxu; cxar lia
vivo estas en li.
11 Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la
panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la
tagigxo, fine li foriris.
12 Kaj ili alkondukis la knabon
vivantan, kaj multe konsoligxis.
13 Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por
tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem
piediri.
14 Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis
lin, kaj venis al Mitilene.
15 Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis
la sekvantan tagon kontraux Hxios; kaj la duan tagon ni atingis
Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
16 Cxar
Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio;
cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la
Pentekosta tago.
17 Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la
presbiterojn de la eklezio.
18 Kaj kiam ili alvenis, li diris al
ili:
Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion,
kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,
19 servante la
Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj
okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;
20 kaj ke mi ne
hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj
de domo al domo,
21 ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento
antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.
22 Kaj nun
jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio
okazos al mi tie,
23 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi
en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.
24
Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi
povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de
la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
25
Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis,
predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon.
26 Tial mi
atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj
homoj.
27 Cxar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de
Dio.
28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito
faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li
acxetis per sia propra sango.
29 Mi scias, ke post mia foriro
eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;
30 kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj,
por forlogi post si la discxiplojn.
31 Tial gardu vin,
memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj
tage kun larmoj.
32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la
vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon
inter cxiuj sanktigitoj.
33 Mi ne deziras ies argxenton, nek
oron, nek vestaron.
34 Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis
al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.
35 En cxio mi montris al
vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori
la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli felicxe
estas doni, ol ricevi.
36 Kaj tiel dirinte, li genuigxis, kaj pregxis kun ili cxiuj.
37
Kaj cxiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin
kisis,
38 malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili
ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.
Cxapitro 21
1 Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis
al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;
2
kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj
ekveturis.
3 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre,
ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo
devis sensxargxigxi.
4 Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis
tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne
aliru Jerusalemon.
5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj
ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis
nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni
pregxis;
6 kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili
returne iris hejmen.
7 Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais;
kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
8 Kaj
en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj
enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el
la sepo, ni restis cxe li.
9 Cxi tiu havis kvar filinojn
virgulinojn, kiuj profetadis.
10 Kaj dum ni restis tie ankoraux
dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el
Judujo.
11 Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj
ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris: Tiele diras la Sankta
Spirito: Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies
estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la
nacianoj.
12 Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke
li ne aliru Jerusalemon.
13 Sed Pauxlo respondis: Kion vi faras,
plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur
esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la
Sinjoro Jesuo.
14 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis,
dirante: Plenumigxu la volo de la Sinjoro.
15 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj
supreniris al Jerusalem.
16 Kaj iris ankaux kun ni kelkaj el la
discxiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon,
unuatempan discxiplon, cxe kiu ni devis logxadi.
17 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje
akceptis.
18 Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al
Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.
19 Kaj salutinte ilin,
li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per
lia servado.
20 Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili
diris al li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el
inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo;
21
kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn,
kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne
cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
22 Kio do estas?
nepre ili auxdos, ke vi venis.
23 Faru do tion, kion ni diras al
vi: Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
24 prenu
cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por
ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en
tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde,
observante la legxon.
25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj
ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux
idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco.
26
Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun
ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la
plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos
alportita por cxiu el ili.
27 Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio,
vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin
kaptis,
28 ekkriante: Izraelidoj, helpu: Jen estas la viro, kiu
cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi
tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj
profanis cxi tiun sanktan lokon.
29 Cxar ili antauxe vidis kun
li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo
kondukis lin en la templon.
30 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj
la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster
la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.
31 Kaj dum ili
penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto,
ke la tuta Jerusalem tumultas.
32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn
kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj,
vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon.
33
Tiam la cxefkapitano alproksimigxis, kaj arestis lin, kaj
ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li
estas, kaj kion li faris.
34 Kaj la amaso kriadis diverse ion
kaj alion; kaj, ne povante konstati la gxuston pro la tumulto, li
ordonis, ke oni konduku lin en la fortikajxon.
35 Kaj kiam li
venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la
perforto de la amaso;
36 cxar la multego de la popolo sekvis,
kriante: Forigu lin!
37 Kaj Pauxlo, jam enkondukota en la fortikajxon, diris al la
cxefkapitano: Cxu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li
diris: Cxu vi scias la Grekan lingvon?
38 Cxu vi ne estas la
Egipto, kiu antaux kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en
la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
39 Sed Pauxlo
diris: Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne
malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.
40 Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo,
gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda
silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:
Cxapitro 22
1 Fratoj kaj patroj, auxskultu la pledon, kiun mi faras nun
antaux vi.
2 Kaj kiam ili auxdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo,
ili des pli silentigxis; kaj li diris:
3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi
tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza
maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel
vi cxiuj estas hodiaux.
4 Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis
la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj
virinojn.
5 Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta
pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj,
kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis,
katenitajn al Jerusalem, por punigxi.
6 Kaj dum mi vojagxis kaj
alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la
cxielo granda lumo cxirkaux mi.
7 Kaj mi falis sur la teron, kaj
auxdis vocxon dirantan al mi: Sauxlo, Sauxlo, kial vi min
persekutas?
8 Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li
diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis
la vocxon de tiu, kiu parolis al mi.
10 Kaj mi diris: Kion mi
faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Levigxu, kaj iru al
Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas
difinita, ke vi gxin faru.
11 Kaj, cxar mi ne povis vidi pro la
gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj,
kiuj estis kun mi.
12 Kaj unu Ananias, piulo laux la legxo, bone
atestata de cxiuj Judoj tie logxantaj,
13 venis al mi, kaj
apudstarante, diris al mi: Frato Sauxlo, ricevu vian vidpovon.
Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
14 Kaj li
diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian
vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo.
15
Cxar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi
vidis kaj auxdis.
16 Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj
baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
17 Kaj
reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en
ekstazo,
18 kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru
tuj el Jerusalem, cxar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
19
Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj
batis en cxiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
20 kaj kiam
estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris
apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin
mortigis.
21 Kaj li diris al mi: Foriru; cxar mi vin sendos
malproksimen al la nacianoj.
22 Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian
vocxon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas,
ke li vivu.
23 Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj
jxetis polvon en la aeron,
24 la cxefkapitano ordonis konduki lin
en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado,
por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.
25 Kaj
kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta
centestro: Cxu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne
kondamnitan?
26 Kaj kiam la centestro tion auxdis, li iris al la
cxefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? cxar cxi
tiu viro estas Romano.
27 Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris
al li: Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes.
28
Kaj la cxefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun
civitanecon. Kaj Pauxlo respondis: Sed mi naskigxis tia.
29
Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la
cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj
ke li lin ligis.
Lia logxejo dezertigxu,
kaj:
Kaj en gxi ne ekzistu logxanto;
Lian oficon ricevu alia.
21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu
la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,
22 komencante de la
bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for
de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo.
23 Kaj
ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis
Justo, kaj Mattiason.
24 Kaj pregxante, ili diris: Vi, ho
Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj
du Vi elektis,
25 por ricevi la parton en cxi tiu servado kaj
apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.
26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li
estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.
17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio,
22 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la
Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj
mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi
mem scias,
23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio
transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj
mortigis;
24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar
estis neeble, ke li estu tenata de gxi.
25 Cxar David diris pri
li:
Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon;
Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
Kaj viaj junuloj havos viziojn,
Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;
18 Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo
Mi elversxos Mian spiriton,
Kaj ili profetos.
19 Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre,
Kaj signojn sur la tero malsupre:
Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
20 La suno farigxos malluma,
Kaj la luno farigxos sanga,
Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
21 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.
Cxiam mi vidis la Eternulon antaux mi,
29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David,
ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni
gxis la nuna tago.
30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio
jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de
liaj lumboj,
31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la
Kristo, ke li ne estos lasita al Sxeol, kaj lia karno ne
forputros.
32 Cxi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj
estas atestantoj.
33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj
ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li
elversxis tion, kion ni vidas kaj auxdas.
34 Cxar David ne
supreniris en la cxielojn; sed li mem diris:
Cxar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
26 Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango,
Ecx mia karno ripozas en espero;
27 Cxar Vi ne lasos mian animon al Sxeol,
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,
Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.
La Eternulo diris al mia Sinjoro; Sidu dekstre de Mi,
36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon,
kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.
35 Gxis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
Kiel tumultas popoloj,
27 cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta
Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato
kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
28 por fari cxion, kion
Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.
29 Kaj nun, ho Eternulo,
rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian
vorton kun plena kuragxo,
30 dum Vi etendos Vian manon por
sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via
sankta Servanto Jesuo.
31 Kaj post ilia pregxado skuigxis la
loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la
Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.
Kaj gentoj pripensas vanajxon?
26 Levigxis la regxoj de la tero,
Kaj la regantoj kolektigxis kune,
Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito;
Cxu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn
44 Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto,
kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu gxin laux
la modelo, kiun li vidis.
45 Gxin ankaux niaj patroj siavice
enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la
nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de
David;
46 kiu trovis favoron antaux Dio, kaj petis trovi logxejon
por la Dio de Jakob.
47 Sed Salomono konstruis por Li domon.
48
Tamen la Plejaltulo ne logxas en manfaritaj temploj, kiel diris
la profeto:
Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43 Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx
Kaj la stelon de la dio Refan,
La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili;
Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo;
34 Kaj la euxnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu
parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia?
35 Kaj
Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo,
predikis al li Jesuon.
36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili
alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris: Jen estas akvo; kio
malhelpas min baptigxi?
37 Kaj Filipo diris: Se vi kredas per
via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas,
ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
38 Kaj li ordonis, ke la
cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj
la euxnuko; kaj li baptis lin.
39 Kaj kiam ili supreniris el la
akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko
ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante.
40 Sed
Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la
evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.
Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto,
Li ne malfermis sian busxon;
33 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita;
Pri lia generacio kiu rakontos?
Cxar lia vivo estas prenita for de la tero.
Mi vin metis kiel lumon por la nacioj,
48 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de
Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna
vivo.
49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta
regiono.
50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj
la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo
kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
51 Sed ili
forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al
Ikonio.
52 Kaj la discxiploj plenigxis de gxojo kaj de la Sankta
Spirito.
Por ke vi estu por savi gxis la plej malproksima parto de la
tero.