Cxapitro 1
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi,
filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Hxizkija, en la tempo de
Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.
2 Mi forprenos cxion de sur la tero, diras la Eternulo.
3 Mi
forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la
cxielo kaj la fisxojn de la maro, la delogilojn kune kun la
malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la
Eternulo.
4 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur cxiujn
logxantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de cxi tiu loko la
restajxon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaux de la
pastroj;
5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la
armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per
la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;
6 kaj tiujn, kiuj
defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne
turnis sin al Li.
7 Silentu antaux la Sinjoro, la Eternulo, cxar proksima estas la
tago de la Eternulo; cxar la Eternulo pretigis bucxoferon kaj
destinis la invitotojn.
8 En la tago de la bucxofero de la
Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la regxidojn, kaj cxiujn,
kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj;
9 Mi punos en tiu tago
cxiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia
sinjoro per perforteco kaj trompoj.
10 En tiu tago, diras la
Eternulo, estos lauxta kriado cxe la Pordego de Fisxoj, gxemegado
cxe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la
montetoj.
11 Gxemegu, logxantoj de la malalta parto de la urbo;
cxar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj
estos cxiuj sxargxitaj per argxento.
12 En tiu tempo Mi
traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj
ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro: La Eternulo ne
faras bonon, nek malbonon.
13 Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj
iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos
en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.
14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas
proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la
Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.
15 Tago de
kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de
teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago
de nuboj kaj de nebulego,
16 tago de korno kaj de trumpetado
kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.
17
Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke
ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita
kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.
18 Nek ilia argxento nek
ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo,
sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando;
cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.
Cxapitro 2
1 Kolektigxu kaj konsciigxu, ho nacio ne aminda,
2 antaux ol
eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumajxo), antaux
ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaux ol venis por
vi la tago de indigno de la Eternulo.
3 Sercxu la Eternulon,
cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu
veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago
de kolero de la Eternulo.
4 Cxar Gaza estos forlasita, Asxkelon
estos dezertigita, Asxdod estos elpelita meze de la tago, kaj
Ekron estos elradikigita.
5 Ve al tiuj, kiuj logxas en la
distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la
Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta: Mi vin
pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.
6 La apudmara regiono
estos nur loko por logxejoj de pasxtistoj kaj por sxafejoj.
7
Kaj la regiono farigxos apartenajxo de la restajxo de la domo de
Jehuda; tie ili pasxtos, en la domoj de Asxkelon ili ripozos
vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj
revenigos ilin el la kaptiteco.
8 Mi auxdis la insultadon de
Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian
popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.
9 Tial, kiel Mi vivas,
diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel
Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto
por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon,
kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
10 Tio farigxos al
ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon
de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.
11 La
Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de
la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj
insuloj de la nacioj.
12 Ankaux vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj
de Mia glavo.
13 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos
Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
14 Kaj ripozados en gxi amasoj da cxiuspecaj bestoj; ecx
pelikanoj kaj botauxroj noktos en gxiaj kapiteloj, kaj ilia vocxo
estos auxdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, cxar
la cedraj tabuloj estos forsxiritaj.
15 Tia estos la gaja urbo,
kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas
sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita,
farigxis ripozejo por bestoj! Cxiu preteriranto fajfos pri gxi
kaj svingos la manon.
Cxapitro 3
1 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!
2 Gxi ne
auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne
fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.
3 Gxiaj eminentuloj meze de
gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel
lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno.
4 Gxiaj profetoj
estas facilanimaj kaj perfidaj; gxiaj pastroj malsanktigas la
sanktejon, kripligas la instruon.
5 La Eternulo estas justulo
meze de gxi, Li ne faras maljustajxon; cxiumatene Li montras
Siajn legxojn, ne cxesas; sed la malpiulo ne konas honton.
6 Mi
ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis
iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas
ruinigitaj tiel, ke tie trovigxas jam neniu homo, neniu logxanto.
7 Mi diris al gxi: Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus
ekstermita gxia logxejo, kiom ajn Mi punus gxin; sed ili rapidis
malbonigi cxiujn siajn agojn.
8 Tial atendu Min, diras la
Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la
naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian
koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia
severeco forbrulos la tuta tero.
9 Tiam Mi redonos al la popoloj
lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj
servadu al Li unuanime.
10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj
adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.
11 En
tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi
krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn
fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia
sankta monto.
12 Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj
malricxan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.
13 La
restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon,
kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados
kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.
14 Gxojkriu, ho filino de
Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho
filino de Jerusalem.
15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi,
forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas
meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.
16 En tiu tempo oni
diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne
senfortigxu.
17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta
Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li
gxoje triumfos pri vi.
18 La sentauxgulojn el via mezo Mi
forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.
19 Jen Mi
faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la
lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj
kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin.
20 En
tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar
Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la
lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj,
diras la Eternulo.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT