Cxapitro 1
1 En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo,
venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis
gxin.
2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon,
regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj
li venigis ilin en la landon Sxinar, en la domon de sia dio, kaj
la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3 Kaj la regxo
diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la
Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
4
knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu
sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la
palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la
lingvon Hxaldean.
5 Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago
mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem
trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies
finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo.
6 El
la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Hxananja, Misxael, kaj
Azarja.
7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn;
kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al Hxananja,
Sxadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.
8
Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la
mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas;
tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesate ne
malpurigi sin.
9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe
la korteganestro.
10 Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi
timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi
devas mangxi kaj trinki; sed li vidos, ke viaj vizagxoj estas
malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi
farus mian kapon kulpa antaux la regxo.
11 Tiam Daniel diris al
la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon,
Hxananjan, Misxaelon, kaj Azarjan:
12 Faru, mi petas, provon kun
viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi
legomojn, kaj por trinki akvon;
13 poste montrigxu al vi nia
aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon
de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi
vidos.
14 Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek
tagoj.
15 Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli
bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis la
mangxajxon de la regxo.
16 Tia la inspektisto forportadis ilian
mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki,
kaj donadis al ili legomojn.
17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio
donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo,
kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.
18 Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la
korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
19 La regxo
parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al
Daniel, Hxananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi
antaux la regxo.
20 Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj
scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli
sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta
regno.
21 Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.
Cxapitro 2
1 En la dua jaro de la regxado de Nebukadnecar aperis al
Nebukadnecar songxoj; kaj konfuzigxis lia spirito, kaj li ne
povis dormi.
2 Kaj la regxo ordonis alvoki la astrologojn,
magiistojn, sorcxistojn, kaj Hxaldeojn, por ke ili diru al la
regxo liajn songxojn. Kaj ili venis kaj starigxis antaux la
regxo.
3 Kaj la regxo diris al ili: Mi havis songxon, kaj mia
spirito maltrankviligxis, dezirante scii, kio estis tiu songxo.
4 La Hxaldeoj respondis al la regxo en la lingvo Siria: Ho regxo,
vivu eterne! diru la songxon al viaj servantoj, kaj ni klarigos
gxian signifon.
5 Sed la regxo respondis kaj diris al la
Hxaldeoj: La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la
songxon kaj gxian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj
viaj domoj estos ruinigitaj.
6 Sed se vi rakontos al mi la
songxon kaj gxian signifon, vi ricevos de mi donacojn,
rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la songxon kaj
gxian signifon.
7 Ili denove respondis: La regxo diru sian
songxon al siaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.
8 La
regxo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, cxar vi
vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.
9 Se vi ne diros al
mi la songxon, tio montros, ke vi havas unu intencon: vi preparas
vin, por doni al mi mensogan kaj sentauxgan respondon, gxis la
tempo pasos. Tial rakontu al mi la songxon, tiam mi
konvinkigxos, ke vi povas klarigi al mi ankaux gxian signifon.
10 La Hxaldeoj respondis al la regxo kaj diris: Ne ekzistas sur
la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la regxo; tial
neniu regxo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam
similan respondon de iu astrologo, magiisto, aux Hxaldeo;
11 la
afero, kiun la regxo postulas, estas tiel eksterordinara, ke
neniu povas tion plenumi al la regxo, krom la dioj, kiuj ne vivas
inter karnuloj.
12 Tiam la regxo forte indignis kaj koleris, kaj
ordonis pereigi cxiujn sagxulojn de Babel.
13 Kiam la dekreto
eliris, oni komencis la mortigadon de la sagxuloj, kaj oni volis
mortigi ankaux Danielon kaj liajn kamaradojn.
14 Tiam Daniel
faris sagxan kaj prudentan rediron al Arjohx, la estro de la
regxaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la sagxulojn de
Babel;
15 li demandis Arjohxon, la potenculon de la regxo,
dirante: Pro kio eliris de la regxo tia severa ordono? Tiam
Arjohx rakontis al Daniel la tutan aferon.
16 Daniel iris kaj
petis la regxon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al
la regxo la klarigon.
17 Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al
siaj kamaradoj Hxananja, Misxael, kaj Azarja,
18 por ke ili
petegu la kompateman Dion de la cxielo malkasxi tiun kasxitan
aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj
sagxuloj de Babel.
19 Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al
Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la
cxielo.
20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo
de Dio de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj
forto;
21 Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn
kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj
prudenton al la prudentuloj;
22 Li malkasxas la profundajxon kaj
kasxitajxon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en
Li.
23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi
donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio
ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.
24
Poste Daniel iris al Arjohx, al kiu la regxo komisiis mortigi la
sagxulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel: Ne mortigu la
sagxulojn de Babel, konduku min al la regxo, kaj mi diros al la
regxo la klarigon.
25 Tiam Arjohx tuj enkondukis Danielon al la regxo, kaj diris al
cxi tiu tiele: Inter la translogxigitaj filoj de Judujo mi trovis
homon, kiu povas doni al la regxo klarigon.
26 Tiam ekparolis la
regxo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltsxacar: Cxu
vi povas sciigi al mi la songxon, kiun mi vidis, kaj gxian
signifon?
27 Daniel respondis al la regxo kaj diris: La
kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la
regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la
divenistoj;
28 sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas
kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio
estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur
via lito estis jenaj:
29 vi, ho regxo, meditis sur via lito pri
tio, kio estos poste; kaj la Malkasxanto de kasxitajxoj montris
al vi, kio estos.
30 Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne
pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por
tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de
via koro.
31 Vi, ho regxo, havis vizion: jen staris granda
statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi
staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura.
32 La kapo de
tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj manoj estis el
argxento, la ventro kaj femuroj el kupro;
33 gxiaj kruroj estis
el fero, gxiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.
34
Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis
la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis
ilin.
35 Tiam cxio kune frakasigxis: la fero, argilo, kupro,
argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera
drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno
post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda
monto kaj plenigis la tutan teron.
36 Tio estas la songxo. Nun
mi diros al la regxo la signifon.
37 Vi, ho regxo, estas regxo
super regxoj, al kiu Dio de la cxielo donis regnon, potencon,
forton, kaj gloron;
38 kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li
transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn
de la cxielo, kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la
ora kapo.
39 Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj
ankoraux tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.
40 La
kvara regno estos malmola, kiel fero; cxar kiel fero disbatas kaj
frakasas cxion, tiel ankaux gxi, simile al cxiofrakasanta fero,
disbatados kaj frakasados.
41 Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la
fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero--tio estos regno de
miksita konsisto, kaj gxi enhavos parte la malmolecon de fero,
cxar vi vidis feron miksitan kun potargilo.
42 Sed kiel la
fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel
ankaux la regno estos parte fortika, parte rompebla.
43 Kaj ke
vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili
estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandigxos inter si,
kiel fero ne kunfandigxas kun argilo.
44 Sed en la tempo de tiuj
regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos,
kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj
detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne.
45 Vi vidis,
ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron,
kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la
regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia
gxusta klarigo.
46 Tiam la regxo Nebukadnecar jxetis sin
vizagxaltere kaj adorklinigxis al Daniel kaj ordonis alporti al
li donacojn kaj bonodorajn incensojn.
47 La regxo ekparolis al
Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto
de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis
malkasxi tiun kasxitajxon.
48 Tiam la regxo altigis Danielon,
donis al li grandajn kaj ricxajn donacojn, kaj faris lin reganto
super la tuta lando de Babel kaj cxefo super cxiuj sagxuloj de
Babel.
49 Daniel petis la regxon, kaj cxi tiu starigis
Sxadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando
Babela; kaj Daniel mem restis cxe la kortego de la regxo.
Cxapitro 3
1 La regxo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de
sesdek ulnoj kaj la largxon de ses ulnoj; kaj li starigis gxin en
la valo Dura en la lando Babela.
2 Kaj la regxo Nebukadnecar
sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj
jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la
lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun
starigis la regxo Nebukadnecar.
3 Tiam kunvenis la satrapoj,
regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj,
legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena
malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj
ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.
4
Kaj heroldo lauxte proklamis: Estas sciigate al vi, ho popoloj,
gentoj, kaj lingvoj:
5 kiam vi auxdos la sonon de korno, fluto,
harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj
instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorklinigxu al la ora statuo,
kiun starigis la regxo Nebukadnecar.
6 Kiu ne faligos sin kaj ne
adorklinigxos, tiu tuj estos jxetita en ardantan fornon.
7 Tial,
kiam cxiuj popoloj ekauxdis la sonon de korno, fluto, harpo,
sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis
sin kaj adorklinigxis al la ora statuo, kiun starigis la regxo
Nebukadnecar.
8 En tiu tempo tuj aliris kelkaj Hxaldeoj kaj
akuzis la Judojn.
9 Ili ekparolis, kaj diris al la regxo
Nebukadnecar: Ho regxo, vivu eterne!
10 Vi, ho regxo, ordonis,
ke cxiu homo, kiu auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko,
psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu
sin kaj adorklinigxu al la ora statuo;
11 kaj kiu ne faligos sin
kaj ne adorklinigxos, tiu estu jxetita en ardantan fornon.
12
Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de
la lando Babela, Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj
ne obeas vian ordonon, ho regxo, ne servas al viaj dioj, kaj ne
adorklinigxas al la ora statuo, kiun vi starigis.
13 Tiam
Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Sxadrahxon,
Mesxahxon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la
regxo.
14 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Cxu intence
vi, ho Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj,
kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun mi starigis?
15 De
nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko,
psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu
pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi
faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en
ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
16
Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:
Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.
17 Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la
ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.
18 Kaj
se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj
ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne
adorklinigxos.
19 Tiam Nebukadnecar plenigxis de furiozo, kaj la
aspekto de lia vizagxo sxangxigxis pro kolero kontraux Sxadrahx,
Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble
pli forte, ol oni faradis ordinare.
20 Kaj al la plej fortaj
militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Sxadrahxon,
Mesxahxon, kaj Abed-Negon, kaj jxeti ilin en la ardantan fornon.
21 Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en
iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la
ardantan fornon.
22 Kaj cxar la ordono de la regxo estis severa
kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj
jxetis Sxadrahxon, Mehxahxon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo
de la fajro.
23 Kaj tiuj tri viroj, Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-
Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.
24 Tiam la regxo
Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li levigxis, ekparolis, kaj
diris al siaj konsilistoj: Cxu ne tri virojn ni jxetis ligitajn
en la fajron? Ili respondis al la regxo: Tiel estas, ho regxo.
25 Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne
ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj
la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj.
26 Kaj Nebukadnecar
aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:
Ho Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la
Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-
Nego eliris el meze de la fajro.
27 Kaj la satrapoj,
regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis,
kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis
nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne
bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de
fajro oni ne sentis sur ili.
28 Nebukadnecar ekparolis, kaj
diris: Benata estu Dio de Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu
sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili
fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn
korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.
29 Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo
eldiros blasfemon kontraux Dio de Sxadrahx, Mesxahx, kaj Abed-
Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita;
cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.
30 Kaj la
regxo denove tre altigis Sxadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon en
la lando Babela.
Cxapitro 4
1 La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj,
kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato!
2 Mi trovas
bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio
la Plejalta.
3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel
potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia
regado estas en cxiuj generacioj.
4 Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en
mia palaco.
5 Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la
meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.
6 Kaj mi donis ordonon venigi al mi cxiujn sagxulojn de Babel,
por ke ili diru al mi la signifon de la songxo.
7 Tiam venis la
astrologoj, sorcxistoj, Hxaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al
ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon.
8
Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donis la nomo Beltsxacar,
laux la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la
sanktaj dioj; mi rakontis al li la songxon:
9 Ho Beltsxacar,
cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la
spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:
klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon.
10 La
vizio de mia kapo sur mia lito estis jena: mi vidis, ke jen meze
de la tero staras arbo tre alta;
11 tiu arbo estas bonkreska kaj
forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis
la randoj de la tuta tero;
12 gxia foliaro estas bela, kaj multe
da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por
cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur
gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras
sin de gxi.
13 Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia
lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo,
14
kaj per lauxta vocxo li diris: Dehaku cxi tiun arbon,
cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj
disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas
sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj.
15 Sed gxian
cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj,
meze de la herbo de la kampo; gxin trinkigu la roso de la cxielo,
kaj kune kun la bestoj gxi nutru sin per la herboj de la tero.
16 La homa koro estos prenita for de gxi, kaj gxi ricevos koron
bestan, kaj tiel pasos super gxi sep jaroj.
17 Per la ordono de
la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la
sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la
Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu,
al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la
homoj.
18 Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho
Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia
regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas
en vi la spiriton de la sanktaj dioj.
19 Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de
unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La
regxo ekparolis, kaj diris: Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la
songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris: Ho mia
sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj
malamantoj estu gxia signifo.
20 La arbo, kiun vi vidis, kiu
elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj
estis videbla sur la tuta tero,
21 kaj sur kiu estis bela
foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis
bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la
cxielo--
22 tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco
kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la
randoj de la tero.
23 Kaj ke la regxo vidis sanktan
prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris: Dehaku
la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu
en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la
kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton
de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj--
24 jen
estas la signifo de tio, ho regxo: tio estas dekreto de la
Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la regxon.
25 Vi estos
elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la
kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo
oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi
ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj
donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
26 Kaj ke estas ordonite
restigi la cxefan radikon de la arbo--tio signifas, ke via regno
estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo.
27 Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon: liberigu
vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per
favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos
longedauxra.
28 Cxio cxi tio efektivigxis sur la regxo
Nebukadnecar.
29 Post paso de dek du monatoj, promenante tra la
regxa palaco en Babel,
30 la regxo ekparolis, kaj diris: Cxu tio
ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi
arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia
majesto?
31 Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la
regxo, eksonis vocxo el la cxielo: Al vi, ho regxo Nebukadnecar,
estas dirate: La regno estas prenata for de vi;
32 kaj vi estas
elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la
kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos
super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la
Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
33 Tuj
plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el
meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia
korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj
haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel
cxe birdo.
34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar,
levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi;
kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu
vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno
dauxras en cxiuj generacioj.
35 Cxiuj, kiuj vivas sur la tero,
estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la
armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj
ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi
Lin: Kion Vi faras?
36 En tiu tempo revenis al mi mia prudento,
kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj
mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj
miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj
mia majesto farigxis ankoraux pli granda.
37 Nun mi,
Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la
cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas
gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.
Cxapitro 5
1 La regxo Belsxacar faris grandan festenon por siaj mil
eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
2 Farigxinte ebria,
Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn
lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke
el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj
kromvirinoj.
3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis
prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj
trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj
kromvirinoj.
4 Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj
argxentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn.
5 En tiu
momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraux
la kandelabro sur la kalkita muro de la regxa salono; kaj la
regxo vidis la manon, kiu skribis.
6 Tiam sxangxigxis la
vizagxaspekto de la regxo, liaj pensoj konfuzigxis, la ligiloj de
liaj lumboj malstrecxigxis, kaj liaj genuoj tremante
kunfrapigxadis.
7 La regxo lauxtege ekkriis, ke oni venigu la
magiistojn, Hxaldeojn, kaj divenistojn. La regxo ekparolis, kaj
diris al la sagxuloj de Babel: Kiu ajn tralegos cxi tiun
surskribon kaj klarigos al mi gxian signifon, tiu ricevos
purpuran veston, ora cxeno estos sur lia kolo, kaj li estos la
tria reganto en la regno.
8 Tiam venis cxiuj sagxuloj de la
regxo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la
regxo gxian signifon.
9 La regxo Belsxacar forte
maltrankviligxis, kaj lia vizagxaspekto sxangxigxis, kaj antaux
liaj eminentuloj konfuzigxis.
10 Cxe tiu okazintajxo, kiu
farigxis al la regxo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la
festeno eniris la regxino. La regxino ekparolis, kaj diris: Ho
regxo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne
sxangxigxu via vizagxaspekto.
11 En via regno ekzistas viro, kiu
havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via
patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al
la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la
regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj,
sorcxistoj, Hxaldeoj, kaj divenistoj;
12 cxar en li oni trovis
altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn,
komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas
Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku
Danielon, kaj li klarigos la signifon.
13 Tiam oni alkondukis Danielon antaux la regxon; kaj la regxo
ekparolis, kaj diris al Daniel: Cxu vi estas Daniel, unu el la
forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la regxo, venigis
el Judujo?
14 Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas
en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas
en vi.
15 Nun estis alkondukitaj al mi la sagxuloj kaj
magiistoj, por tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi
gxian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de cxi
tiuj vortoj.
16 Sed mi auxdis pri vi, ke vi povoscias klarigi
signifon kaj malkasxi kasxitajxon. Tial, se vi povas tralegi cxi
tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon, vi ricevos
purpuran veston, ora cxeno estos sur via kolo, kaj vi estos la
tria reganto en la regno.
17 Tiam Daniel respondis kaj diris al
la regxo: Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al
iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi
klarigos al li la signifon.
18 Ho regxo! Dio la Plejalta donis
al vi patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj,
kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li
mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li
altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
20 Sed kiam lia koro
fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el
sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;
21 kaj li estis
elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al
koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis
herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso
de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas
Dio la Plejalta, kaj donis gxin al tiu, al kiu Li volas.
22 Vi,
lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis
cxion tion;
23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la
cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi
kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis
vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn,
kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas,
kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo
kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
24 Pro tio estas sendita de
Li la mano kaj skribita cxi tiu surskribo.
25 Jen estas la
surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
26
Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon
de via regxado kaj metis al gxi finon;
27 TEKEL: vi estas pesita
sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
28 PERES: via regno estas
dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
29 Tiam laux ordono
de Belsxacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran
cxenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en
la regno.
30 En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la Hxaldeoj,
estis mortigita.
31 Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante
la agxon de sesdek du jaroj.
Cxapitro 6
1 Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek
satrapojn, por administri lian tutan regnon;
2 kaj super ili tri
cxefajn estrojn, inter kiuj estis ankaux Daniel, por ke la
satrapoj donadu al li kalkulraportojn, kaj por ke la regxo ne
havu malprofiton.
3 Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn
kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo
havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.
4 Tiam la
cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por
akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis
trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj
nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.
5 Tiam tiuj homoj
diris: Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos
ion kontraux li en la legxoj de lia Dio.
6 Kaj tiuj cxefaj
estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho
regxo Dario, vivu eterne!
7 Cxiuj cxefaj estroj de la regno,
regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj
interkonsentis, ke oni devas elirigi regxan dekreton kaj severe
ordoni, ke cxiun, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de
ia dio aux homo anstataux de vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de
leonoj.
8 Tial konfirmu, ho regxo, cxi tiun decidon, kaj
subskribu la ordonon, por ke gxi ne estu malobeata, kiel legxo de
Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.
9 La regxo
Dario subskribis la dekreton.
10 Kiam Daniel eksciis, ke estas
subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaux la
fenestroj de sia cxambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem,
li tri fojojn cxiutage genuis kaj pregxis al sia Dio kaj gloradis
Lin, kiel li faradis antauxe.
11 Tiam tiuj homoj cxirkauxis
Danielon, kaj trovis lin pregxanta kaj petanta favorkorecon
antaux sia Dio.
12 Kaj ili iris, kaj diris al la regxo koncerne
la regxan dekreton: Cxu vi ne ordonis per dekreto, ke cxiun
homon, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux
homo krom vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj? La regxo
respondis kaj diris: Jes, tio efektive estas dekretita, kiel
neforigebla legxo de Medujo kaj Persujo.
13 Tiam ili respondis
kaj diris al la regxo: Jen Daniel, kiu estas el la
translogxigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho regxo, nek la
dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn cxiutage li pregxas
siajn pregxojn.
14 Auxdinte tion, la regxo forte afliktigxis en
sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis gxis
la subiro de la suno, por liberigi lin.
15 Sed tiuj homoj
cxirkauxis la regxon, kaj diris al li: Sciu, ho regxo, ke laux la
legxoj de Medujo kaj Persujo cxiu malpermeso aux ordono,
konfirmita de la regxo, devas resti nesxangxebla.
16 Tiam la
regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en
kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel: Via Dio, al kiu
vi sencxese servas, savu vin!
17 Kaj oni alportis sxtonon kaj
metis gxin sur la aperturon de la kavo; kaj la regxo sigelis gxin
per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne
farigxu ia sxangxo koncerne Danielon.
18 Poste la regxo iris en
sian palacon, pasigis la nokton en fastado, ecx ne permesis
alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.
19
Matene la regxo levigxis cxe la tagigxo kaj iris rapide al la
kavo de la leonoj.
20 Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis
per malgxoja vocxo Danielon; kaj ekparolinte, la regxo diris al
Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! cxu via Dio, al
kiu vi sencxese servas, povis savi vin de la leonoj?
21 Tiam
Daniel respondis al la regxo: Ho regxo, vivu eterne!
22 Mia Dio
sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili
faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux
Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.
23 Tiam
la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la
kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto
montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.
24 Kaj la regxo
ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi
Danielon, kaj jxeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaux
iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraux antaux ol ili
atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis
cxiujn iliajn ostojn.
25 Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj
lingvoj de la tuta tero: Kresku via bonfarto!
26 Mi donas
ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu
Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta,
Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
27 Li
liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la
cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.
28
Kaj Daniel havis sukceson dum la regxado de Dario, kaj dum la
regxado de Ciro, la Perso.
Cxapitro 7
1 En la unua jaro de Belsxacar, regxo de Babel, Daniel havis
songxon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun
songxon, prezentinte la esencon de la afero.
2 Daniel komencis
sian rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar
ventoj de la cxielo batalas inter si sur granda maro.
3 Kaj
eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
4 La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi
vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin
de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro
estis donita al gxi.
5 Jen ankaux dua besto, simila al urso,
staris cxe gxia flanko, kaj tri kojnodentojn gxi havis en sia
busxo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al gxi: Levigxu, kaj
mangxu multe da karno.
6 Poste mi vidis ankoraux unu beston,
similan al leopardo; sur sia dorso gxi havis kvar flugilojn de
birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita
al gxi.
7 Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran,
teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn
dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi
dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj
bestoj kaj havis dek kornojn.
8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj
jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la
antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj
jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo,
kaj busxon, kiu parolas malhumile.
9 Fine mi vidis, ke estas
starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto
estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel
pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis
flamanta fajro.
10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux
Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris
antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.
11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn
parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis
frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.
12 Ankaux de la
aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo
estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita
templimo.
13 Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la
nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la
Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
14 Kaj al li estis
donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj,
kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne
cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.
15 Cxe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la
vizio de mia kapo konsternis min.
16 Mi aliris al unu el la
antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi
tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de
la diritajxo.
17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar
regnoj formigxos sur la tero.
18 Poste prenos la regnon la
sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en
eterna eterneco.
19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri
la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun
feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la
restajxon dispremis per la piedoj;
20 kaj pri la dek kornoj, kiuj
estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux
kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon
parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda
ol la aliaj.
21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon
kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
22 gxis venis
la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de
la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la
sanktuloj.
23 Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno,
kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi
mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin.
24 La
dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post
ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri
regxojn.
25 Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la
sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la
tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis
paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
26 Poste
aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo
kaj plena ekstermigxo.
27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco
de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo
de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj
potenculoj servados kaj obeados al Li.
28 Cxi tie finigxas la
parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj
mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis
en mia koro.
Cxapitro 8
1 En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi,
al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
2
Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Sxusxan, kiu
trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas
cxe la rivero Ulaj.
3 Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:
jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj
ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj
la pli alta elkreskis poste.
4 Mi vidis, ke tiu virsxafo
kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas
kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto;
kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.
5 Dum
mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la
tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone
videblan kornon inter siaj okuloj.
6 Kaj gxi iris al tiu
kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj
jxetis sin sur gxin kun furioza forto;
7 kaj mi vidis, ke,
alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi,
frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la
virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi
tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj
neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto.
8 Tiam la
virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta,
rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en
la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.
9 El unu el ili
eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten
kaj al la plej bela lando.
10 Kaj gxi kreskis gxis la armeo de
la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de
la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
11 Kaj ecx kontraux
la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn
oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.
12 Forto estis
donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi
jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
13 Kaj mi
auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu,
kiu demandis: Gxis kiam havos forton la profetajxo pri la
cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la
armeo estos piedpremataj?
14 Kaj li diris al mi: Gxis pasos du
mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos
sanktigita.
15 Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta
gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.
16 Kaj el
meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:
Gabriel, klarigu al li la vizion.
17 Kaj li aliris al tiu loko,
kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis
vizagxaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio
koncernas la finon de la tempo.
18 Kiam li parolis al mi, mi
kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis
min sur mia loko.
19 Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio
estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan
tempon.
20 La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la
regxoj de Medujo kaj Persujo;
21 kaj la vila virkapro estas la
regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la
unua regxo;
22 gxi rompigxis, kaj anstataux gxi eliris kvar
aliaj; kvar regnoj formigxos el la nacio, sed ne tiel fortaj,
kiel gxi estis antauxe.
23 En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam
la perfiduloj havos sukceson, aperos regxo malmodesta, lerta
ruzulo.
24 Li farigxos potenca, sed ne per sia forto; li faros
grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li
pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
25 Kaj pro
lia sagxeco liaj ruzajxoj sukcesos en lia mano, kaj li fierigxos,
kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li levigxos kontraux la
Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per
mano.
26 La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita
al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas
tempon malproksiman.
27 Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis
malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis
okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de
la vizio, sed neniu tion rimarkis.
Cxapitro 9
1 En la unua jaro de Dario, filo de Ahxasxverosx, el la gento
Meda, kiu farigxis regxo super la regno de la Hxaldeoj,
2 en la
unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la
nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto
Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de
Jerusalem.
3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por
pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.
4 Kaj mi
pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:
Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas
la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la
plenumantoj de Liaj ordonoj!
5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis
malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis
en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta
popolo de la lando.
7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas
honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta
Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien
Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne
Vin.
8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj
patroj, kiuj pekis antaux Vi.
9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas
kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
10 kaj ne
auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj
instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por
ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la
jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto
de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.
12 Kaj Li plenumis Sian
vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj
faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan
malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis
al Jerusalem.
13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo,
tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux
la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj
penante kompreni Vian veron.
14 Kaj la Eternulo viglis super la
malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la
Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne
auxskultis Lian vocxon.
15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu
elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj
faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis
malpiaj.
16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco
deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem,
de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de
niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux
cxiuj niaj cxirkauxantoj.
17 Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la
pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via
vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
18
Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn
okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas
nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda
kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.
19 Ho Sinjoro,
auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne
prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via
urbo kaj Via popolo.
20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn
kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux
la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
21 dum
mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis
antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo
de la vespera ofero;
22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj
diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
23 Cxe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas,
por sciigi gxin, cxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la
vorton, kaj komprenu la vizion.
24 Sepdek jarsepoj estas
destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke
kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la
malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj
profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.
25 Sciu, kaj
komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu
denove konstruata, gxis la sanktoleado de la estro pasos sep
jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la
stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
26 Post la sesdek
du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos;
kaj la urbon kun gxia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu
venos, kaj gxia fino estos kiel de inundego; kaj gxis la fino de
la milito gxi estos tute dezertigita.
27 En la dauxro de unu
jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la
jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la
flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina
destinita pereo falos sur la ruinojn.
Cxapitro 10
1 En la tria jaro de Ciro, regxo de Persujo, vorto estis
malkasxita al Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar; kaj vera
estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj
komprenis bone la vizion.
2 En tiu tempo mi, Daniel, funebris
dum tri semajnoj.
3 Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando
kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris,
gxis la fino de la tri semajnoj.
4 En la dudek-kvara tago de la
unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de
Hxidekel.
5 Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras
unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj
per pura oro el Ufaz.
6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia
vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj
brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia
parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.
7 Nur mi sola,
Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis
la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris,
por sin kasxi.
8 Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan
vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis
terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
9 Kaj mi
ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon
de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere.
10 Sed jen
mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
11 Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la
vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi
nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris
tremante.
12 Li diris al mi: Ne timu, Daniel, cxar de la unua
tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via
Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto.
13
Sed la protektanto de la Persa regno kontrauxstaris al mi dum
dudek unu tagoj, kaj , gxis Mihxael, unu el la plej cxefaj
protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la regxoj
de Persujo.
14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via
popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon
estontan.
15 Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian
vizagxon al la tero kaj silentis.
16 Sed jen iu, simila al
homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon,
ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi: Ho mia
sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne
havas fortojn.
17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli
kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne
havas spiron?
18 Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj
refortigis min.
19 Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco
estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi
kuragxigxis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min
refortigis.
20 Tiam li diris: Cxu vi scias, por kio mi venis al
vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de
Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
21 Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo;
kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraux tiuj, krom Mihxael,
via protektanto.
Cxapitro 11
1 En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj
fortigi min.
2 Kaj nun mi sciigos al vi la veron: jen ankoraux tri regxoj
estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj
kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn
kontraux la regnon Grekan.
3 Aperos regxo potenca, kiu regos kun
granda forto, kaj faros cxion, kion li volos.
4 Sed dum lia
starado lia regno disrompigxos kaj dividigxos laux la kvar ventoj
de la cxielo, kaj gxi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu
potenco, kun kiu li regis; lia regno estos dissxirita kaj
transiros al homoj fremdaj.
5 Fortigxos unu el liaj princoj, la
regxo suda, kaj farigxos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco
estos granda.
6 Sed post kelke da jaroj ili kunigxos inter si;
kaj la filino de la suda regxo venos al la norda regxo, por
arangxi la aferon inter ili; sed sxi ne retenos la forton en sia
mano, kaj ankaux li kun sia forto ne restos; sxi kaj sxiaj
akompanantoj kaj sxia infano kaj sxia kelktempa fortiganto estos
transdonitaj.
7 Tamen el sxia trunko aperos brancxo, venos kun
militistaro, venos al la fortikajxo de la norda regxo, kaj
venkos.
8 Ankaux iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj
grandvaloraj vazoj argxentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon,
kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda regxo.
9 Cxi tiu iros al la regno de la suda regxo, sed revenos en sian
landon.
10 Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan
militistaron; kaj unu iros rapide, disversxigxos kiel inundo, kaj
denove faros militon gxis lia fortikajxo.
11 Tiam la suda regxo
indignos, eliros kaj militos kontraux li, kontraux la norda
regxo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos
transdonita en lian manon.
12 Li forkondukos tiun homamason, kaj
fierigxos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li
tamen ne farigxos pli forta.
13 La norda regxo denove starigos
homomulton, pli grandan ol la antauxa, kaj post kelka tempo li
eliros kun granda militistaro kaj kun granda ricxeco.
14 En tiu
tempo multaj starigxos kontraux la suda regxo, kaj malkvietaj
filoj de via popolo levigxos, por ke plenumigxu la profetajxo,
sed ili falos.
15 Kaj venos la norda regxo, sxutarangxos
remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de
la sudo ne povos kontrauxstari, kaj gxia plej bona militistaro ne
havos forton, por rezisti.
16 Kaj cxiu, kiu venos al li, faros
tion, kion li postulos, neniu povos kontrauxstari al li; li
starigxos en la plej bela lando, kaj pereigos gxin per sia mano.
17 Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun
siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos
donita al li por ekstermi; kaj gxi ne povos kontrauxstari; sed
gxi ankaux ne farigxos lia.
18 Kaj li direktos sian vizagxon al
la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo cxesigos lian
malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.
19 Tiam li denove turnos
sin al la fortikajxoj de sia lando; sed li falpusxigxos, falos,
kaj oni lin jam ne trovos.
20 Sur lia loko starigxos tia, kiu
sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da
tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.
21 Sur
lia loko starigxos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la
regxan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la
regnon per flatajxoj.
22 Kaj la dronigantaj tacxmentegoj estos
dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaux la princo, kun kiu
estis farita la interligo.
23 Kaj post la interamikigxo li faros
kontraux li malicajxon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da
homoj.
24 En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li
venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj
prapatroj; la kaptajxon, rabajxon, kaj havajxon li disjxetos; kaj
li direktos siajn intencojn kontraux la fortikigitajn urbojn, sed
nur gxis certa tempo.
25 Poste li ekscitos sian forton kaj sian
koron kontraux la regxon sudan kun grandega militistaro, kaj la
suda regxo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro;
sed li ne eltenos, cxar estos faritaj atencoj kontraux li.
26
Tiuj, kiuj mangxas cxe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo
disversxigxos, kaj falos multe da mortigitoj.
27 Ambaux regxoj
havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj cxe la sama tablo ili
parolos malverajxon; sed ili ne sukcesos, cxar la fino estas
ankoraux prokrastita gxis certa tempo.
28 Li iros returne al sia
lando kun granda havajxo, kaj kun intencoj kontraux la sankta
interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.
29 En
difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos
tia, kiel la unua.
30 Cxar venos kontraux lin sxipoj de la
Kitidoj, kaj li perdos la kuragxon; kaj li denove farigxos kolera
kontraux la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos
kun la forlasintoj de la sankta interligo.
31 Helpantoj estos
starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon,
cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.
32 Tiujn, kiuj malbonagas kontraux la interligo, li allogos per
flatajxoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, farigxos kuragxaj
kaj komencos agi.
33 La klerigantoj de la popolo klerigos
multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro,
mallibereco, kaj prirabado.
34 Dum sia falado ili ricevos kelkan
helpon, sed multaj aligxos al ili hipokrite.
35 Kelkaj el la
klerigantoj falos por tio, ke ili refandigxu, purigxu, kaj
blankigxu gxis la fina tempo; cxar estas ankoraux tempo.
36 La
regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin
kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos
terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero;
cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.
37 Kaj pri la dioj de
siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek
ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.
38 Nur la dion de
fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis
liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj,
kaj juveloj.
39 Kaj li konstruos por la urboj fortikajxojn sub
la nomo de fremda dio; kiu akceptos cxi tiun, al tiu li
plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj
rekompence disdonos teron.
40 Fine ekbatalos kontraux li la suda
regxo, kaj jxetos sin sur lin la norda regxo kun cxaroj,
rajdistoj, kaj multe da sxipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj
trairos.
41 Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj
pereos; savigxos kontraux lia mano nur jenaj: Edom, Moab, kaj la
cxefaj el la Amonidoj.
42 Kaj li etendos sian manon kontraux
diversajn landojn; ankaux la lando Egipta ne savigxos.
43 Kaj li
farigxos mastro super la trezoroj de oro, argxento, kaj cxiuj
grandvalorajxoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn
pasxojn.
44 Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj
li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.
45 Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto
de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos
al li.
Cxapitro 12
1 En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu
defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia
ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo;
sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos
enskribitaj en la libro.
2 Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la
tero, vekigxos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro
kaj honto.
3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la
cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj
eterne.
4 Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la
libron gxis la fina tempo; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la
scio.
5 Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur
unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
6 Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la
akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindajxoj?
7 Kaj
mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la
akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian
maldekstran manon al la cxielo, kaj jxuris per Tiu, kiu vivas
eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono
de tempo; kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo,
tiam plenumigxos cxio cxi tio.
8 Mi auxdis, sed mi ne komprenis;
kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio?
9 Kaj li
respondis: Iru, Daniel, cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis
la fina tempo.
10 Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj
elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj
ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.
11 Kaj de la tempo,
kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda
ruinigxo, pasos mil ducent nauxdek tagoj.
12 Felicxa estas tiu,
kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin
tagoj!
13 Kaj vi, ho Daniel, foriru gxis la fino; kaj ripozu,
kaj vi starigxos por via sorto en la fino de la tempoj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT