Cxapitro 1
1 Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la
sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo
Jesuo:
2 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la
Sinjoro Jesuo Kristo.
3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu
benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;
4 kiel
Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu
sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;
5 antauxdestininte nin
por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia
volo,
6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris
nin en la Amata;
7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la
pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,
8 kiun li
abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,
9 sciiginte al ni
la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis
en li,
10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en
Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;
11 en li,
en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de
Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;
12 por ke ni
estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en
Kristo;
13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la
vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas
sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,
14 kiu estas
antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la
posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.
15 Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo,
kaj via amo al cxiuj sanktuloj,
16 ne cxesas danki pro vi, vin
nomante en miaj pregxoj;
17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo
Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj
malkasxo en la konado de Li;
18 dum la okuloj de via koro estas
lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj
kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,
19
kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj
kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,
20 kiun Li
faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin
dekstre de Li en la cxieloj,
21 multe super cxiu reganto kaj
auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur
en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta;
22 kaj cxion Li metis
sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la
eklezio,
23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas
cxion en cxio.
Cxapitro 2
1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj
pekoj,
2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo,
laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun
energias en la filoj de malobeo;
3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux
vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de
la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de
kolerego, kiel ankaux la aliaj.
4 Sed Dio, estante ricxa en
kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
5 ecx kiam ni
estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco
vi savigxis),
6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj
en Kristo Jesuo;
7 por montri en la mondagxoj estontaj la
superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo
Jesuo:
8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi
estas dono de Dio;
9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.
10
Cxar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj
faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.
11 Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno,
nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane
farita sur la karno--
12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj
for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de
la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
13 Sed
nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la
sango de Kristo.
14 Cxar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux
kaj rompis la intermuron de disigo,
15 en sia karno neniiginte la
malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la
du unu novan homon, tiel farante pacon;
16 kaj por kunakordigi
ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la
malamon;
17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj
kaj al la proksimaj;
18 cxar per li ni ambaux havas en unu
Spirito alkondukon al la Patro.
19 Sekve vi jam estas ne
fremduloj kaj paslogxantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj
el la domanaro de Dio,
20 konstruitaj sur la fundamento de la
apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo
mem;
21 en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske
farigxas sankta templo en Kristo;
22 en kiu vi ankaux estas
kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.
Cxapitro 3
1 Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi
nacianoj,
2 se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu
estas donita al mi por vi,
3 ke per malkasxo la mistero estas
sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis,
4 per kio
vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de
Kristo,
5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la
homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj
profetoj en la Spirito,
6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj
samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per
la evangelio,
7 al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la
graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.
8 Al
mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi
tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la
neesploreblan ricxon de Kristo;
9 kaj por ke mi klarigu al cxiuj,
kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en
Dio, kiu kreis cxion;
10 por ke nun konatigxu al la regantoj kaj
auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco
de Dio,
11 laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo,
nia Sinjoro;
12 en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado
per nia fido al li.
13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu
pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro,
15 el kiu
cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata,
16 por
ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence
fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
17 por ke Kristo
logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj
bazite en amo,
18 kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio
estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
19 kaj
scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx
gxis la pleneco de Dio.
20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni
povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,
21
estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj
generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.
Cxapitro 4
1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu
inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,
2 kun cxia humileco kaj
mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,
3
penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj
en unu espero de via voko;
5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
6
unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj,
kaj en cxiuj.
7 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la
mezuro de la dono de Kristo.
8 Tial li diras:
25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia
proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.
26 Koleru kaj ne
peku, la suno ne subiru sur via kolero;
27 ankaux ne donu lokon
al la diablo.
28 Sxtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru,
farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al
bezonanto.
29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio,
kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la
auxdantoj.
30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu
vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.
31 Cxia akreco kaj
indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el
inter vi, kune kun cxia malico;
32 kaj estu bonfaraj unu al alia,
bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo
pardonis al vi.
Cxapitro 5
1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
2 kaj iradu en
amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj
oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.
3 Sed malcxasteco kaj
cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel
decas por sanktuloj;
4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado,
nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere
dankesprimo.
5 Cxar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj
malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en
la regno de Kristo kaj Dio.
6 Neniu vin trompu per vantaj
vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la
kolero de Dio.
7 Ne estu do partoprenantoj kun ili;
8 cxar iam
vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel
infanoj de lumo
9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco
kaj justeco kaj vero),
10 provante, kio bone placxas al la
Sinjoro;
11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo,
sed prefere refutu ilin;
12 cxar estas hontinde ecx paroli pri
tio, kion ili faras sekrete.
13 Sed cxio, kio estas refutata,
estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.
14 Tial estas dirite: Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la
mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.
15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel
sagxaj;
16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj.
17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la
Sinjoro.
18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed
plenigxu per la Spirito;
19 parolante unu al alia per psalmoj kaj
himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj
al la Sinjoro,
20 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la
nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
21 submetigxante unu al alia en
la timo al Kristo.
22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la
Sinjoro.
23 Cxar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo
estas kapo de la ekzlezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux
edzinoj al edzoj en cxio.
25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel
Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,
26 por ke li
sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto,
27 por ke li starigu
gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek
malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj
sendifekta.
28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel
siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj
prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;
30 cxar ni
estas membroj de lia korpo.
31 Tial viro forlasos sian patron
kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos
unu karno.
32 Cxi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri
Kristo kaj la eklezio.
33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu
sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
Cxapitro 6
1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.
2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua
ordono kun promeso),
3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe
dauxru via vivo sur la tero.
4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn
infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la
Sinjoro.
5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj,
kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;
6 ne
laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo,
plenumante el la koro la volon de Dio;
7 kun bonvoleco servante,
kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;
9 sciante, ke, kian ajn
bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos
de la Sinjoro.
9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante
minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj
ne ekzistas cxe li personfavorado.
10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia
potenco.
11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu
kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.
12 Cxar nia luktado
estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj,
kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna
mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.
13
Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu
rezisti en la malbona tago, kaj, farinte tion, stari.
14 Staru
do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la
kirason de justeco,
15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo
de la evangelio de paco;
16 super cxio tenante la sxildon de
fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la
malbonulo.
17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la
Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
18 per cxia pregxado kaj
petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por
tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,
19 kaj por
mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por
ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,
20 pro kiu mi
estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel
mi devus paroli.
21 Plue, por ke vi sciigxu pri miaj aferoj, kiel mi statas,
raportos cxion al vi Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono
en la Sinjoro,
22 kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi
sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.
23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj
de la Sinjoro Jesuo Kristo.
24 Graco estu kun cxiuj, kiuj
sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.
Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn,
9 (Cxi tio do: Li supreniris--kio gxi estas krom tio, ke li
ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?
10
La malsuprenirinto--tiu sama estis la suprenirinto alte super
cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)
11 Kaj unujn li donis por
esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj
aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;
12 por perfektigo de la
sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo
de Kristo,
13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de
la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro
de la matureco de la pleneco de Kristo;
14 por ke ni jam ne estu
infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de
doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de
trompo;
15 sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en
tiun, kiu estas la kapo, Kristo,
16 el kiu la tuta korpo,
kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo,
per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la
korpo, por la sinedifado en amo.
17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne
plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj
mensoj,
18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo
de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia
koro;
19 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la
praktikado de cxia malpureco kun avideco.
20 Sed vi ne tiel
lernis Kriston;
21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis
instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;
22 por ke vi formetu,
rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux
trompaj deziroj,
23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via
menso,
24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco
kaj vera sankteco.
Kaj donis donacojn al homoj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT