Cxapitro 1
1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon
kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:
2 Ruben, Simeon, Levi,
kaj Jehuda;
3 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen;
4 Dan kaj Naftali,
Gad kaj Asxer.
5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el
la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.
6 Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.
7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj
treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.
8 Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.
9 Kaj li
diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli
multenombra kaj pli forta ol ni;
10 ni uzu do ruzon kontraux gxi,
por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu
popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj
foriros el la lando.
11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn,
por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por
Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
12 Sed ju pli oni
premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj
farigxis terurajxo.
13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn
kruele.
14 Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila
laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo,
per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.
15 Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj,
el kiuj unu estis nomata Sxifra kaj la dua estis nomata Pua.
16
Li diris: Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon;
se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi.
17 Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris
al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la
virseksaj infanoj.
18 Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la
akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la
vivon al la virseksaj infanoj?
19 Tiam la akusxistinoj diris al
Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas
viglaj: antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas
naskintaj.
20 Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la
popolo multigxis kaj tre fortigxis.
21 Kaj cxar la akusxistinoj
timis Dion, Li konstruis al ili domojn.
22 Kaj Faraono ordonis
al sia tuta popolo, dirante: Cxiun filon, kiu naskigxis, jxetu en
la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.
Cxapitro 2
1 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon
Leviidinon.
2 Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj
sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.
3 Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston
el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj
metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo
de la Rivero.
4 Kaj lia fratino starigxis malproksime, por
sciigxi, kio farigxos kun li.
5 Kaj la filino de Faraono
malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj
iradis sur la bordo de la Rivero. Sxi ekvidis la keston meze de
la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.
6
Sxi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu
ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris: Gxi estas el la Hebreaj
infanoj.
7 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Cxu
mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi
nutru por vi la infanon?
8 Kaj la filino de Faraono diris al
sxi: Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la
infano.
9 Kaj la filino de Faraono diris al sxi: Prenu cxi tiun
infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino
prenis la infanon kaj nutris gxin.
10 Kiam la infano grandigxis,
sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo
por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo
mi lin eltiris.
11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj
fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke
Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.
12 Tiam li turnis sin
unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis
la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.
13 Kaj li eliris en la
sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris
al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon?
14 Kaj tiu
diris: Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas
mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis,
kaj diris: Videble la afero farigxis sciata.
15 Kaj Faraono
auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo
forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li
logxis apud puto.
16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj
ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi
la sxafojn de sia patro.
17 Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis
ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn
sxafojn.
18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi
tiel baldaux venis hodiaux?
19 Kaj ili diris: Iu Egipto savis
nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj
trinkigis la sxafojn.
20 Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do
li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu
panon.
21 Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis
sian filinon Cipora al Moseo.
22 Kaj sxi naskis filon, kaj li
donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris: Fremdulo mi estis en
lando fremda.
23 Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la
Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro
la laboroj venis supren al Dio.
24 Kaj Dio auxdis ilian
gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak,
kaj Jakob.
25 Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris
ilin.
Cxapitro 3
1 Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana.
Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la
dezerto kaj venis al la Dia monto Hxoreb.
2 Kaj aperis al li
angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo.
Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen
la arbetajxo ne forbrulas.
3 Kaj Moseo diris: Mi iros kaj
rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas.
4 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li
el la mezo de la arbetajxo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu
diris: Jen mi estas.
5 Kaj Li diris: Ne alproksimigxu cxi tien;
deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi
staras, estas tero sankta.
6 Ankoraux Li diris: Mi estas la Dio
de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de
Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi
Dion.
7 Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia
popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze
de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.
8 Kaj Mi
malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj
elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon,
en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj
la Hxetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Hxividoj kaj
la Jebusidoj.
9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj
Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.
10
Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la
Izraelidojn el Egiptujo.
11 Kaj Moseo diris al Dio: Kiu mi
estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el
Egiptujo?
12 Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi
signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon
el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.
13 Kaj
Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al
ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al
mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?
14 Kaj Dio diris
al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la
Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.
15 Kaj plue Dio diris
al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj
patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob,
sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas
memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj.
16 Iru, kaj kunvenigu la
cxefojn de Izrael, kaj diru al ili: La Eternulo, la Dio de viaj
patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li
diris: Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en
Egiptujo.
17 Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de
Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Hxetidoj kaj la
Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Hxividoj kaj la Jebusidoj, en
landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
18 Kaj ili auxskultos vian
vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de
Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj,
vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por
ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.
19 Sed Mi scias, ke
la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin
forta mano.
20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon
per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li
lasos vin iri.
21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la
Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.
22
Cxiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn
argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur
viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la
Egiptojn.
Cxapitro 4
1 Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne
auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la
Eternulo?
2 Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en
via mano? Kaj li diris: Bastonon.
3 Kaj Li diris: Jxetu gxin
sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis
serpento; kaj Moseo forkuris de gxi.
4 Sed la Eternulo diris al
Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li
etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en
lia mano),
5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la
Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la
Dio de Jakob.
6 Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian
manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj
kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux
negxo.
7 Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li
remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el
sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);
8 kaj se ili
ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili
kredos al la vocxo de la alia signo.
9 Kaj se ili ne kredos ecx
al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu
akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam
la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka
tero.
10 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne
estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu
tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas
nelertan busxon kaj nelertan langon.
11 Kaj la Eternulo diris al
li: Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux
vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?
12 Kaj nun iru, kaj
Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas
paroli.
13 Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
14
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li
diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas
elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos
vin, li ekgxojos en sia koro.
15 Kaj vi parolos al li kaj metos
la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia
busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
16 Kaj li
parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos
por li anstataux Dio.
17 Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian
manon; per gxi vi faros la signojn.
18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:
Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo,
kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru
en paco.
19 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru,
revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin
mortigi.
20 Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj
sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo
prenis la bastonon de Dio en sian manon.
21 Kaj la Eternulo
diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn
miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono.
Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo
foriri.
22 Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo; Mia
filo unuenaskita estas Izrael;
23 kaj Mi diras al vi: Permesu, ke
Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri,
tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
24 Sur la vojo, en la
noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
25
sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de
sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fiancxo vi
estas por mi.
26 Tiam Li forlasis lin. Kaj sxi diris: Sanga
fiancxo per la cirkumcido.
27 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la
dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj
kisis lin.
28 Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la
Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis
al li.
29 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn
de la Izraelidoj.
30 Kaj Aaron diris cxiujn vortojn, kiujn la
Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaux la
popolo.
31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo
rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili
klinigxis kaj faris adoron.
Cxapitro 5
1 Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris
la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj
faru al Mi feston en la dezerto.
2 Sed Faraono diris: Kiu estas
la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi
ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
3 Kaj
ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru
vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la
Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo.
4
Sed la regxo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron,
fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj.
5 Kaj
Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando,
kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
6 Kaj Faraono
ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj
kontrolistoj, dirante:
7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la
farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si
pajlon.
8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis
nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas
senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
9 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu
okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
10 Tiam eliris
la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la
popolo: Tiel diras Faraono: Mi ne donos al vi pajlon;
11 iru mem,
prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos
deprenata.
12 Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta,
por kolekti pecojn da pajlo.
13 Kaj la voktoj insistadis,
dirante: Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis
pajlon.
14 Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super
ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne
pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux,
kiel gxis nun?
15 La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al
Faraono, dirante: Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?
16 Pajlo
ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni
fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.
17 Sed li diris: Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi
diras: Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.
18 Kaj nun iru,
laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron
da brikoj liveru.
19 Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke
estas al ili malbone, cxar estas dirite: Ne malgrandigu la
cxiutagan nombron de viaj brikoj.
20 Ili renkontis Moseon kaj
Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono.
21
Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por
tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux
liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi
nin.
22 Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia
Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis
min?
23 De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en
Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne
savis Vian popolon.
Cxapitro 6
1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al
Faraono; cxar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta
li elpelos ilin el sia lando.
2 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas
la ETERNULO.
3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel
Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
4 Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la
landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili logxis
kiel fremduloj.
5 Kaj Mi auxdis la gxemadon de la Izraelidoj,
kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian
interligon.
6 Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo,
kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos
vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj
grandaj jugxoj.
7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi
estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio,
kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
8 Kaj Mi venigos
vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi
donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin
al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.
9 Moseo parolis tiel al
la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de
spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11 Eniru, diru al
Faraono, la regxo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia
lando.
12 Moseo ekparolis antaux la Eternulo, dirante: Jen la
Izraelidoj ne auxskultas min, kiel do min auxskultos Faraono? kaj
mi havas nelertajn lipojn.
13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo
kaj Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por
Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la
lando Egipta.
14 Jen estas la cxefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben,
unuenaskito de Izrael: Hxanohx kaj Palu, Hxecron kaj Karmi. Tio
estas la familioj de Ruben.
15 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel
kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj Sxaul, filo de
Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.
16 Kaj jen estas
la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo: Gersxon kaj
Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek
sep jaroj.
17 La filoj de Gersxon: Libni kaj Sximei, kun iliaj
familioj.
18 Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Hxebron
kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri
jaroj.
19 Kaj la filoj de Merari: Mahxli kaj Musxi. Tio estas
la familioj de Levi laux ilia naskigxo.
20 Amram prenis al si
sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon
kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep
jaroj.
21 Kaj la filoj de Jichar: Korahx kaj Nefeg kaj Zihxri.
22 Kaj la filoj de Uziel: Misxael kaj Elcafan kaj Sitri.
23
Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de
Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun,
Eleazaron kaj Itamaron.
24 Kaj la filoj de Korahx: Asir kaj
Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Korahxidoj.
25
Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de
Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de
la Leviidoj laux iliaj familioj.
26 Tio estas tiuj Aaron kaj
Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la
lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.
27 Tio estas ili, kiuj
parolis al Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn
el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando
Egipta,
29 la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo.
Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi.
30 Kaj Moseo diris antaux la Eternulo: Jen mi havas nelertajn
lipojn; kiel do Faraono min auxskultos?
Cxapitro 7
1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por
Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
2 Vi parolos
cxion, kion mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al
Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
3 Sed mi
malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj
Miajn miraklojn en la lando Egipta.
4 Kaj Faraono vin ne
auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi
elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la
lando Egipta per grandaj jugxoj.
5 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke
Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la
Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
6 Kaj Moseo
kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
7 Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon
de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
9 Se
Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:
Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos
serpento.
10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel,
kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux
Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.
11 Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj
ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.
12 Cxiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj;
sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
13 Kaj
malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel
diris la Eternulo.
14 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de
Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
15 Iru al Faraono
matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la
bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en
serpenton, prenu en vian manon.
16 Kaj diru al li: La Eternulo,
Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia
popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis
nun ne obeis.
17 Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciigxos, ke
Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano,
mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi
transformigxos en sangon.
18 Kaj la fisxoj, kiuj estas en la
rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj
abomenos trinki akvon el la rivero.
19 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon
super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super
iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian
kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango
en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj
sxtonaj.
20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la
Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu
estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la
okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la
rivero, transformigxis en sangon.
21 Kaj la fisxoj, kiuj estis
en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la
Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la
tuta lando Egipta.
22 Sed tiel same faris la sorcxistoj de
Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono,
kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
23 Kaj
Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne
atentis ecx tion.
24 Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la
rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el
la rivero.
25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la
riveron.
Cxapitro 8
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li:
Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke gxi
faru servon al Mi.
2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi
frapos vian tutan regionon per ranoj;
3 kaj eksvarmos la rivero
per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian
dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj
servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn
pastujojn;
4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn
viajn servantojn rampos la ranoj.
5 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la
riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la
ranojn sur la landon Egiptan.
6 Kaj Aaron etendis sian manon
super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la
landon Egiptan.
7 Tion saman faris la sorcxistoj per siaj
sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.
8
Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Pregxu al la
Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo;
tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la
Eternulo.
9 Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu
tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via
popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur
en la rivero ili restu.
10 Tiu diris: Por morgaux. Kaj li
diris: Gxi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu
tia, kiel la Eternulo, nia Dio.
11 Kaj forigxos la ranoj for de
vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur
en la rivero ili restos.
12 Moseo kaj Aaron eliris for de
Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li
venigis sur Faraonon.
13 Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de
Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la
kampoj.
14 Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la
lando malbonodorigxis.
15 Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis
faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel
diris la Eternulo.
16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian
bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos
pikmusxoj en la tuta lando Egipta.
17 Ili faris tiel: Aaron
etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la
tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta
polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta.
18
Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi
pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la
homoj kaj sur la brutoj.
19 Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:
Gxi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina,
kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
20 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Levigxu frue matene, kaj
starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:
Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru
servon al Mi.
21 Cxar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi
venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj
en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la
domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.
22
Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu
trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi
sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.
23 Kaj Mi
faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos
tiu signo.
24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da
fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj
servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze
de la fiinsektoj.
25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon,
kaj diris: Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.
26 Sed
Moseo diris: Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por
la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon
abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili
tiam nin ne sxtonmortigos?
27 Vojon de tri tagoj ni iros en la
dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li
diros al ni.
28 Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi
faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne
foriru malproksime; pregxu pro mi.
29 Kaj Moseo diris: Jen mi
foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la
fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo
morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon,
por fari oferon al la Eternulo.
30 Moseo eliris for de Faraono
kaj pregxis al la Eternulo.
31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris
Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj
servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu.
32 Sed Faraono
obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis
la popolon.
Cxapitro 9
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li:
Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian
popolon, ke gxi faru al Mi servon.
2 Cxar se vi ne volos
forliberigi kaj vi plue ilin retenos,
3 jen la mano de la
Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la
cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la
sxafoj; estos sur ili tre forta pesto.
4 Kaj la Eternulo faros
apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la
Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos
nenio.
5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante: Morgaux la
Eternulo faros tiun aferon en la lando.
6 Kaj la Eternulo faris
tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj,
sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu.
7 Faraono
sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis
ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne
forliberigis la popolon.
8 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Prenu al vi
plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la
cxielo antaux la okuloj de Faraono.
9 Kaj gxi farigxos polvo
super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj
farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.
10
Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono,
kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj
sur la homoj kaj sur la bestoj.
11 Kaj la sorcxistoj ne povis
teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur
la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.
12 Sed la Eternulo
obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel
diris la Eternulo al Moseo.
13 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Levigxu frue matene kaj
starigxu antaux Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo,
Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi
servon.
14 Cxar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en
vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke
vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
15 Cxar
nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per
pesto, kaj vi malaperus de la tero;
16 sed nur por tio Mi vin
konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni
rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
17 Ankoraux vi retenas
Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.
18 Jen morgaux en cxi
tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi
ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.
19 Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas
sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la
kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili
mortos.
20 Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la
Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la
domojn;
21 sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis
siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.
22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la
cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn
kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando
Egipta.
23 Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la
Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la
teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.
24
Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel
forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de
post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.
25 Kaj la hajlo
batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la
kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo
batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis.
26 Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis
hajlo.
27 Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon,
kaj diris al ili: Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la
pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
28 Pregxu al la
Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi
forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.
29 Kaj Moseo diris al
li: Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la
Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke
vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.
30 Sed mi
scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la
Eternulon.
31 La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la
hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn;
32 sed la
tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, cxar ili estis
malfrusezonaj.
33 Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis
siajn manojn al la Eternulo; tiam cxesigxis la tondroj kaj la
hajlo, kaj pluvo ne plu versxigxis sur la teron.
34 Kiam Faraono
vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li
plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.
35
La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la
Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.
Cxapitro 10
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, cxar Mi
obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi
faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;
2 kaj por ke vi rakontu
al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj
pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke
Mi estas la Eternulo.
3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj
diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Gxis kiam
vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi
faru al Mi servon.
4 Cxar se vi rifuzos forliberigi Mian
popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;
5 kaj
ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la
teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita
kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj
kreskas cxe vi sur la kampo;
6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj
la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj
tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la
tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li
turnigxis kaj eliris for de Faraono.
7 Tiam la servantoj de
Faraono diris al li: Gxis kiam tiu homo estos por ni suferilo?
forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo,
ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?
8 Kaj
oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu
diris al ili: Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj
estas la irontoj?
9 Tiam Moseo diris: Kun niaj junuloj kaj
maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj
sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la
Eternulo.
10 Kaj li diris al ili: Tiel la Eternulo estu kun vi,
se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian
malbonan intencon?
11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la
Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis lin for de
Faraono.
12 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la
landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan,
kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la
hajlo.
13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon
Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon
dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno,
la orienta vento alportis la akridojn.
14 Kaj la akridoj venis
sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta
regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro
simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
15 Kaj ili kovris la
tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili
formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn
fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur
la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi
pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.
17 Sed nun
pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo,
via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.
18 Kaj li
eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.
19 Kaj la
Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre
fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan
Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.
20
Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne
forliberigis la Izraelidojn.
21 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la
cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla
mallumo.
22 Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj
farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
23
Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri
tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.
24
Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la
Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj
infanoj iru kun vi.
25 Sed Moseo diris: Vi devas ankaux doni en
niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la
Eternulo, nia Dio.
26 Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos
ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la
Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la
Eternulo, gxis ni venos tien.
27 Kaj la Eternulo obstinigis la
koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
28 Kaj
Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu
antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux
mian vizagxon, vi mortos.
29 Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi
ne venos do plu antaux vian vizagxon.
Cxapitro 11
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraux unu punon Mi venigos
sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el
cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.
2
Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo
kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn
orajn.
3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la
Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando
Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj
de la popolo.
4 Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto
Mi iros internen de Egiptujo.
5 Kaj mortos cxiu unuenaskito en
la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia
trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la
muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.
6 Kaj estos granda
kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam
estis kaj neniam plu estos.
7 Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos
hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por
ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj
la Izraelidoj.
8 Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj
terjxetigxos antaux mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu
vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono
kun granda kolero.
9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne auxskultos; por
ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.
10 Kaj Moseo kaj
Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la
Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis
la Izraelidojn el sia lando.
Cxapitro 12
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando
Egipta, dirante:
2 Cxi tiu monato estu por vi komenco de la
monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
3
Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de cxi tiu
monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido
por domo.
4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por
tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al
lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado
de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.
5 La sxafido estu
sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj
aux el la kaproj vi povas preni.
6 Konservu gxin gxis la dek-
kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael
bucxu gxin en la komenco de vespero.
7 Kaj ili prenu iom el la
sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la
domoj, en kiuj ili gxin mangxos.
8 Kaj ili mangxu la viandon en
tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj
ili mangxu.
9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo,
sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj
internajxoj.
10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos
el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.
11 Kaj tiele
mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj,
kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas
Pasko de la Eternulo.
12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu
nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la
homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros
jugxon, Mi, la Eternulo.
13 Kaj la sango cxe vi estos signo sur
la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos
preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos
la landon Egiptan.
14 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj
festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel
legxon por eterne festu gxin.
15 Dum sep tagoj mangxu macojn; en
la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu
mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties
animo estos ekstermita el Izrael.
16 Kaj en la unua tago faru al
vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan
kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas
necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.
17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago
Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu
tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.
18 De post la
vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis
la vespero de la dudek-unua tago de la monato.
19 Dum sep tagoj
fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos
fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael,
cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.
20 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu
macojn.
21 Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:
Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la
Paskon.
22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la
sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj
ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el
vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.
23 Kaj la
Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon
sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo
preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en
viajn domojn por puni.
24 Kaj observu cxi tion kiel legxon por
vi kaj por viaj filoj eterne.
25 Kaj kiam vi venos en la landon,
kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun
servon.
26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas cxi
tiu via servo?
27 tiam diru: Gxi estas ofero de Pasko al la
Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo,
kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo
klinigxis kaj faris adoron.
28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj
faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili
faris.
29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn
unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono,
sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo,
sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.
30 Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj
kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar
ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.
31 Kaj li alvokis
Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Levigxu, foriru el
inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al
la Eternulo, kiel vi diris.
32 Ankaux viajn sxafojn kaj viajn
bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.
33
Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin
el la lando; cxar ili diris: Ni cxiuj mortos.
34 Kaj la popolo
forportis sian paston, antaux ol gxi fermentis; iliaj pastujoj,
ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj sxultroj.
35 Kaj la
Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj
vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.
36 Kaj la
Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj
pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de
cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.
38 Kaj
ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da
sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.
39 Kaj el la pasto, kiun
ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi
ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj
ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.
40
La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo,
estis kvarcent tridek jaroj.
41 Kiam finigxis kvarcent tridek
jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo
eliris el la lando Egipta.
42 Gxi estas nokto dedicxata al la
Eternulo, cxar Li elkondukis ilin al la lando Egipta; gxi estas
tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj
en iliaj generacioj.
43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Cxi tio estas la
legxo pri la Pasko: neniu fremdulo mangxu gxin.
44 Sed cxiu
sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li
povas mangxi gxin.
45 Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.
46 En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la
viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.
47 La tuta komunumo
de Izrael faru gxin.
48 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj
li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li
cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari
gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne
cirkumcidita mangxu gxin.
49 La sama legxo estu por la
indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.
50
Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj
al Aaron; tiel ili faris.
51 En tiu sama tago la Eternulo
elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj
tacxmentoj.
Cxapitro 13
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Dedicxu al Mi
cxiun unuenaskiton, kiu malfermas cxiun uteron inter la
Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.
3 Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi
eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano
la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon.
4
Hodiaux vi eliras, en la monato Abib.
5 Kaj kiam la Eternulo
venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Hxetidoj kaj la
Amoridoj kaj la Hxividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al
viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto
kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.
6 Dum
sep tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la
Eternulo.
7 Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj, kaj ne
vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta
pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.
8 Kaj sciigu al
via filo en tiu tago, dirante: Gxi estas pro tio, kion la
Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo.
9 Kaj tio estu
cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj
okuloj; por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar
per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
10
Plenumu cxi tiun legxon en gxia tempo en cxiu jaro.
11 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la
Kanaanidoj, kiel Li jxuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos
gxin al vi,
12 tiam transdonadu cxiun utermalferminton al la
Eternulo, kaj cxiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la
Eternulo.
13 Kaj cxiun unuenaskiton el la azenoj elacxetu per
sxafido; kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon; kaj
cxiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elacxetu.
14 Kaj kiam
via filo morgaux vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru
al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el
la domo de sklaveco;
15 kaj kiam Faraono obstine rifuzis
forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis cxiun unuenaskiton en
la lando Egipta, de la unuenaskito de homo gxis la unuenaskito de
bruto; tial mi oferas al la Eternulo cxiun utermalfermintan
virseksulon, kaj cxiun unuenaskiton el miaj filoj mi elacxetas.
16 Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo
inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin
el Egiptujo.
17 Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per
la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:
Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros
Egiptujon.
18 Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la
vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj
eliris el la lando Egipta.
19 Kaj Moseo prenis kun si la ostojn
de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio
rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.
20
Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam,
en la fino de la dezerto.
21 Kaj la Eternulo iradis antaux ili
dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo,
kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu
iri tage kaj nokte.
22 Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba
kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.
Cxapitro 14
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Diru al la
Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux
Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili
starigxu tendare super la maro.
3 Faraono diros pri la
Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin
sxlosis.
4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros
post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta
militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo.
Kaj ili faris tiel.
5 Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke
la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj
turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris,
forliberigante la Izraelidojn de servado al ni?
6 Kaj li jungis
sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon.
7 Kaj li prenis
sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la
cxefojn de la tuta militistaro.
8 Kaj la Eternulo obstinigis la
koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la
Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.
9 La Egiptoj
postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj
rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris
tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon.
10
Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn
okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili
tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
11 Kaj
ili diris al Moseo: Cxu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi
prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni,
elkondukinte nin el Egiptujo?
12 Tion ni diris ja al vi en
Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus
por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.
13 Tiam Moseo
diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la
Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi
vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.
14 La Eternulo
militos por vi, kaj vi silentu.
15 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al
la Izraelidoj, ke ili ekiru.
16 Kaj vi levu vian bastonon kaj
etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la
Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.
17 Kaj jen,
Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj
Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj
cxaroj kaj liaj rajdantoj.
18 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi
estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj
kaj liaj rajdantoj.
19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la
tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la
nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;
20
kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de
la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto
tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la
tuta nokto.
21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj
la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta
nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis.
22
Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero,
kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
23 Kaj la
Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono,
liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
24 Kiam
venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de
la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la
tendaron de la Egiptoj.
25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj
cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni
forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili
kontraux la Egiptoj.
26 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la
maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn
kaj iliajn rajdantojn.
27 Kaj Moseo etendis sian manon super la
maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian
lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo
jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.
28 Kaj la akvo
revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta
militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis
el ili ecx unu.
29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la
mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj
maldekstre.
30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn
el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn
mortintaj sur la bordo de la maro.
31 Kaj la Izraelidoj vidis la
grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la
popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al
Lia sklavo Moseo.
Cxapitro 15
1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la
Eternulo, kaj parolis jene:
27 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj
sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la
akvo.
Cxapitro 16
1 Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj
venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en
la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando
Egipta.
2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris
kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto.
3 Kaj la Izraelidoj
diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en
la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante
panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por
mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.
4 Tiam la Eternulo
diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la
popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la
tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.
5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti,
kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas
cxiutage.
6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:
Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando
Egipta.
7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li
auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni,
ke vi murmuras kontraux ni?
8 Kaj Moseo diris: La Eternulo donos
al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi;
cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris
kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via
murmurado, sed kontraux la Eternulo.
9 Kaj Moseo diris al Aaron:
Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimigxu antaux
la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon.
10 Kaj dum Aaron
estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili
turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis
en nubo.
11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
12 Mi
auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la
komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos
per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
13
Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron,
kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro.
14 Kiam la
tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo
de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno
sur la tero.
15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la
aliaj: Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj
Moseo diris al ili: Gxi estas la pano, kiun la Eternulo donis al
vi por mangxi.
16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:
Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi;
prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj,
kiujn cxiu havas en sia tendo.
17 Kaj tiel faris la Izraelidoj,
kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.
18 Kaj oni mezuris per
omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis
malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis
mangxi.
19 Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el gxi gxis
la mateno.
20 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom
el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi
malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.
21 Ili kolektadis
gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam
la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.
22 Kiam venis la
sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu;
kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.
23 Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo
de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas
bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion
superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.
24 Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj
gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi.
25 Kaj
Moseo diris: Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la
Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo.
26 Dum ses
tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago
gxi ne trovigxos.
27 En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo,
por kolekti, sed ili ne trovis.
28 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Gxis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian
instruon?
29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial
Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu
hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
30 Kaj la
popolo ripozis en la sepa tago.
31 Kaj la domo de Izrael donis
al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro,
blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.
32 Kaj
Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per
gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni
vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi
elkondukis vin el la lando Egipta.
33 Kaj Moseo diris al Aaron:
Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj
starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en
viaj generacioj.
34 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron
starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.
35 Kaj la
Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en
landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la
limo de la lando Kanaana.
36 Kaj omero estas dekono de efo.
Cxapitro 17
1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin
laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis
sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por
trinki.
2 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:
Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi
malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?
3 Sed la
popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris
kontraux Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo,
por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?
4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun cxi
tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos.
5 Kaj
la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaux la popolo, kaj prenu
kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu
vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.
6 Jen Mi
staros antaux vi tie super roko sur Hxoreb; kaj vi frapos la
rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo
faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.
7 Kaj li
donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la
Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Cxu
la Eternulo estas inter ni, aux ne?
8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en
Refidim.
9 Tiam Moseo diris la Josuo: Elektu al ni virojn, kaj
eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur
supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.
10
Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la
Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Hxur supreniris sur la supron
de la monteto.
11 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon,
venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.
12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj
metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj Hxur
subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua
flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de
la suno.
13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per
la glavo.
14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu cxi tion por
memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke
Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo.
15 Moseo
konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon: La Eternulo mia
Standardo.
16 Cxar li diris: Estas promesite per la altaro de la
Eternulo, ke la Eternulo militos kontraux Amalek de generacio al
generacio.
Cxapitro 18
1 Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, auxdis cxion,
kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la
Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.
2 Kaj Jitro, la
bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu
forlasis;
3 kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon
Gersxom; cxar la patro diris: Mi estas fremdulo en fremda lando;
4 kaj la dua havis la nomon Eliezer, cxar tiu diris: La Dio de
mia patro helpis min, kaj savis min kontraux la glavo de Faraono.
5 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino
venis al Moseo en la dezerto, kie li staris tendare cxe la monto
de Dio.
6 Kaj li dirigis al Moseo: Mi, via bopatro Jitro, venas
al vi, kaj ankaux via edzino kaj sxiaj du filoj kun sxi.
7 Tiam
Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj
kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris
en la tendon.
8 Kaj Moseo rakontis al sia bopatro cxion, kion la
Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj
cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj
la Eternulo ilin savis.
9 Jitro gxojis je la tuta bono, kiun la
Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.
10 Kaj Jitro diris: Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la
manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la
popolon el sub la mano de la Egiptoj.
11 Nun mi scias, ke la
Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke
tiuj malbonintencis kontraux ili.
12 Kaj Jitro, la bopatro de
Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj bucxoferojn; kaj Aaron kaj
cxiuj cxefoj de Izrael venis, por mangxi panon kun la bopatro de
Moseo antaux Dio.
13 La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por
jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno
gxis la vespero.
14 Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li
faras por la popolo, kaj diris: Kio estas tio, kion vi faras al
la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi
de mateno gxis vespero?
15 Tiam Moseo diris al sia bopatro: La
popolo venas al mi, por demandi Dion.
16 Kiam farigxas inter ili
ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj
mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.
17 Sed la
bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas la afero, kiun vi
faras.
18 Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi;
cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi
gxin sola.
19 Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon,
kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio,
kaj prezentu la aferojn al Dio.
20 Instruu al ili la legxojn kaj
instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la
farojn, kiujn ili devas fari.
21 Kaj vi elsercxu inter la tuta
popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn,
neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn,
centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.
22 Kaj ili jugxadu
la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi,
sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile
al vi, kaj ili portos kun vi.
23 Se vi tion faros kaj Dio al vi
ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta
popolo venos al sia loko en paco.
24 Moseo obeis la vocxon de
sia bopatro, kaj faris cxion, kion tiu diris.
25 Kaj Moseo
elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin
estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj
dekestroj.
26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo;
malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon
malgrandan jugxadis ili.
27 Kaj Moseo lasis sian bopatron
foriri, kaj tiu iris en sian landon.
Cxapitro 19
1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando
Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.
2 Ili eliris
el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian
tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux
la monto.
3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis
al li de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj
sciigu al la filoj de Izrael:
4 Vi vidis, kion Mi faris al la
Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin
al Mi.
5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian
interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj,
cxar al Mi apartenas la tuta tero.
6 Kaj vi estos por Mi regno
de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru
al la Izraelidoj.
7 Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la
popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la
Eternulo ordonis al li.
8 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj
diris: Cxion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo
raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
9 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke
la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al
vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la
Eternulo.
10 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo
kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn
vestojn.
11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la
tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta
popolo sur la monton Sinaj.
12 Kaj difinu limon por la popolo
cxirkauxe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton
nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu
mortigita.
13 Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu
mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio
estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili
povas supreniri sur la monton.
14 Kaj Moseo malsupreniris de la
monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn
vestojn.
15 Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria
tago; ne alproksimigxu al virino.
16 En la tria tago, tuj
matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis
super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj
ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
17 Kaj Moseo
elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili
starigxis antaux la bazo de la monto.
18 Kaj la monto Sinaj tuta
fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en
fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta
monto forte tremis.
19 Kaj la sonado de la korno farigxadis
cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al
li per vocxo.
20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton
Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon
sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.
21 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili
ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam
multaj el ili falus.
22 Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al
la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.
23 Kaj Moseo diris al la Eternulo: La popolo ne povas supreniri
sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante: Faru limon
cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.
24 Sed la Eternulo diris
al li: Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la
pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo,
por ke Li ne frakasu ilin.
25 Kaj Moseo malsupreniris al la
popolo kaj diris tion al ili.
Cxapitro 20
1 Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:
2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando
Egipta, el la domo de sklaveco.
3 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.
4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo
supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;
5 ne
klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via
Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur
la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,
6
kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la
plenumantoj de Miaj ordonoj.
7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo
ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.
9 Dum ses
tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;
10 sed la sepa tago
estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek
vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via
sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj
pordegoj;
11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj
la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa
tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj
sanktigis gxin.
12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru
via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
13 Ne mortigu.
14 Ne adultu.
15 Ne sxtelu.
16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.
17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de
via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian
bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la
sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo
vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.
19
Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed
Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
20 Kaj Moseo diris al
la popolo: Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la
timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.
21
Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimigxis al la
mallumo, kie estis Dio.
22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi
vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.
23 Ne faru antaux Mi
diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
24 Altaron el
tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj
pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi
memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
25 Kaj se vi
faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj
hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin
malsanktigos.
26 Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por
ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.
Cxapitro 21
1 Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:
2 Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en
la sepa li eliru libera senpage.
3 Se li venis sola, li eliru
sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.
4
Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn
aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia
sinjoro, kaj li eliru sola.
5 Sed se la sklavo diros: Mi amas
mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas
liberigxi;
6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn
kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro
trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.
7 Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel
eliras la sklavoj.
8 Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu
sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al
fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis
ne honeste kontraux sxi.
9 Se iu transdonos sxin al sia filo, li
agu kun sxi laux la rajto de filinoj.
10 Se li prenos por li
alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas
esti rifuzataj al sxi.
11 Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros
por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto.
12 Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.
13 Sed
se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon,
Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.
14 Sed se iu
intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia
altaro forprenu lin, ke li mortu.
15 Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti
mortigita.
16 Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en
lia mano, li devas esti mortigita.
17 Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti
mortigita.
18 Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per sxtono aux per
pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kusxi en lito:
19 se li
levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu
senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu
pri lia kuracado.
20 Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj
tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
21 sed se tiu
restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni;
cxar tio estas lia mono.
22 Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi
abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per
monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu
gxin laux decido de jugxantoj.
23 Sed se farigxos malfelicxo,
tiam donu animon pro animo,
24 okulon pro okulo, denton pro
dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
25 bruldifekton pro
bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
26 Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj
difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
27 Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia
sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
28 Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni
sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la
mastro de la bovo restu senkulpa.
29 Sed se la bovo estis
kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li
gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon
oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.
30 Se oni metos
sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan
sumon, kia estos metita sur lin.
31 Se filo aux filino estos
kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.
32 Se iun
sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da
mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti
sxtonmortigita.
33 Se iu malfermos kavon, aux elfosos kavon, kaj ne kovros gxin,
kaj falos tien bovo aux azeno,
34 tiam la mastro de la kavo devas
kompensi per mono al gxia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
35 Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel,
ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si
egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu.
36 Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antauxe, kaj
gxia mastro gxin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj
la kadavro apartenu al li.
Cxapitro 22
1 Se iu sxtelos bovon aux sxafon kaj bucxos gxin aux vendos gxin,
tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar sxafojn pro la
sxafo.
2 Se iu trovos sxtelanton cxe subfosado kaj batos lin kaj
tiu mortos, tiam oni ne jugxu lin pro la sango.
3 Sed se lumis
super li la suno, tiam oni jugxu lin pro la sango. La sxtelinto
pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia
sxtelo.
4 Se la sxtelitajxo, cxu gxi estas bovo, cxu azeno, cxu
sxafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.
5 Se iu difektos kampon aux vinberejon, lasante sian bruton, ke
gxi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonajxo
el sia kampo kaj per plejbonajxo el sia vinberejo.
6 Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aux
starantan grenon aux kampon, tiam tiu kompensu, kiu kauxzis la
brulon.
7 Se iu donos al sia proksimulon monon aux uzatajxojn, por
konservi, kaj ili estos sxtelitaj el la domo de tiu homo, tiam,
se la sxtelinto estos trovita, li kompensu duoble.
8 Se la
sxtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la
potenculoj, kaj jxuru, ke li ne etendis sian manon sur la
apartenajxon de sia proksimulo.
9 Pri cxiu maljustajxo, cxu gxi
estos pri bovo, cxu pri azeno, cxu pri sxafo, cxu pri vesto, pri
cxiu perditajxo, pri kiu iu diros, ke gxi estas lia, la afero de
ambaux devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj
trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.
10 Se iu donos al sia proksimulo azenon aux bovon aux sxafon aux
alian bruton, por konservi, kaj gxi mortos aux estos difektita
aux forkaptita, kaj neniu tion vidos,
11 tiam jxuro antaux la
Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la
apartenajxon de sia proksimulo, kaj gxia mastro gxin prenos kaj
li ne kompensos.
12 Sed se oni gxin sxtelos de li, tiam li devas
kompensi al gxia mastro.
13 Se gxi estos dissxirita, li prezentu
ateston, kaj la dissxiritajxon li ne kompensos.
14 Se iu gxin prenos prunte de sia proksimulo, kaj gxi estos
difektita aux mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas
kompensi.
15 Se gxia mastro estis apud gxi, tiam li ne devas
kompensi. Se gxi estis dungita, li perdis sian dungomonon.
16 Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fiancxinigita, kaj
kusxos kun sxi, tiam li donu al sxi doton kaj prenu sxin al si
kiel edzinon.
17 Se sxia patro ne volos doni sxin al li, tiam li
pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.
18 Sorcxistinon ne lasu vivi.
19 Cxiu, kiu kusxis kun bruto, estu mortigita.
20 Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu
estu ekstermita.
21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar
fremduloj vi estis en la lando Egipta.
22 Vidvinon kaj orfon ne
premu.
23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos
ilian krion;
24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per
glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos
orfoj.
25 Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malricxulo
apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.
26
Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiajxon, tiam
antaux la subiro de la suno redonu gxin al li;
27 cxar gxi estas
lia sola kovro, gxi estas la vesto por lia korpo; en kio li
dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi auxdos, cxar Mi estas
favorkora.
28 Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.
29 Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj
filoj vi devas doni al Mi.
30 Tiel same agu kun via bovo kaj via
sxafo; sep tagojn gxi restu kun sia patrino, en la oka tago donu
gxin al Mi.
31 Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon,
dissxiritan sur la kampo, ne mangxu; al hundo jxetu gxin.
Cxapitro 23
1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun
malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
2 Ne sekvu la
amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de
la plimulto, por deklinigxi de la vero.
3 Ankaux malricxulon ne
favoru en lia jugxa afero.
4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon
erarvagantan, rekonduku gxin al li.
5 Se vi vidos, ke azeno de
via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu
helpon kune kun li.
6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.
7
De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne
mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.
8 Donacojn ne akceptu;
cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de
virtuloj.
9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de
fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn
produktajxojn;
11 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu
gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la
restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via
vinberejo kaj kun via olivarbejo.
12 Dum ses tagoj faru viajn
laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj
via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la
fremdulo.
13 Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la
nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.
14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
15 La feston de la macoj
observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en
la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris
el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;
16
ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro,
de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en
la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la
kampo.
17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj
antaux la Sinjoro, la Eternulo.
18 Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la
graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.
19 La komencajxon
de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la
Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia
patrino.
20 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo,
kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.
21 Gardu vin
antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar
li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.
22 Sed se
vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam
Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.
23 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la
Amoridoj, la Hxetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Hxividoj,
kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:
24 ne adoru iliajn diojn
kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj
detruu iliajn statuojn.
25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion,
kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon
el via mezo.
26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la
nombron de viaj tagoj Mi faros plena.
27 Mian teruron Mi sendos
antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj
cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.
28 Kaj Mi sendos
krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la Hxividojn kaj la
Kanaanidojn kaj la Hxetidojn de antaux vi.
29 Mi ne forpelos
ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma
kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.
30 Iom
post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj
posedos la landon.
31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro
gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi
transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi
forpelos ilin de antaux vi.
32 Ne faru interligon kun ili nek
kun iliaj dioj.
33 Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne
pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos
kaptilo por vi.
Cxapitro 24
1 Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron,
Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru
adoron de malproksime.
2 Kaj Moseo sola alproksimigxu al la
Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru
kun li.
3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn
vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo
respondis per unu vocxo, kaj ili diris: Cxion, kion diris la
Eternulo, ni faros.
4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la
Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub
la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.
5
Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis
bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
6
Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj
duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.
7 Kaj li prenis
la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj
ili diris: Cxion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
8
Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj
diris: Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris
kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.
9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron,
Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.
10 Kaj ili
vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel
faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi
estas klara.
11 Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de
Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.
12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton
kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la
instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.
13
Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris
sur la monton de Dio.
14 Kaj al la cxefoj li diris: Restu cxi
tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Hxur estas kun vi;
kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.
15 Kaj Moseo supreniris
sur la monton, kaj nubo kovris la monton.
16 Kaj la majesto de
la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris
dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de
la nubo.
17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis
kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de
la Izraelidoj.
18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj
supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum
kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
Cxapitro 25
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Diru al la
Izraelidoj, ke ili alportu por mi oferdonon; de cxiu homo, kies
koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
3 Kaj jen estas la
oferdono, kiun vi prenos de ili: oro kaj argxento kaj kupro,
4
kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra
lano,
5 kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj
feloj, kaj akacia ligno,
6 oleo por lumigado, aromajxoj por la
sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
7 sxtonoj oniksaj kaj
sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.
8
Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.
9 Laux
cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon
de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.
10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu
gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj
duono gxia alto.
11 Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj
ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe.
12
Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur
gxiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn
sur gxia alia flanko.
13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj
tegu ilin per oro.
14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la
flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.
15 En la
ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj
for de gxi.
16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos
al vi.
17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono
estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
18 Kaj faru
du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj
de la fermoplato.
19 Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu
kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la
kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
20 Kaj la keruboj estu
etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la
fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la
fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
21 Kaj metu
la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la
ateston, kiun Mi donos al vi.
22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj
Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj,
kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al
vi por la Izraelidoj.
23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj
unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
24 Kaj
tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.
25 Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran
kronon cxirkaux la listelo.
26 Kaj faru por gxi kvar orajn
ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj
kvar piedoj.
27 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por
stangoj, por porti la tablon.
28 Kaj faru la stangojn el akacia
ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.
29
Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn
kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.
30 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.
31 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu
farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj
kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi.
32 Kaj
ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj: tri brancxoj de la
kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la
alia flanko;
33 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur
unu brancxo, kaj kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro,
sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el
la kandelabro.
34 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj
kalikoj kun kapetoj kaj floroj.
35 Kaj kapeto sub unu paro da
brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la
tra paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el
la kandelabro.
36 La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi;
cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.
37 Kaj faru
por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke
ili lumu sur gxian antauxan flankon.
38 Kaj gxiaj preniloj kaj
cindrujoj estu el pura oro.
39 El kikaro da pura oro oni faru
gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.
40 Kaj rigardu kaj faru
laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Cxapitro 26
1 La tabernaklon faru el dek tapisxoj el tordita bisino, kaj el
blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn
faru sur ili.
2 La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj,
kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu
por cxiuj tapisxoj.
3 Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la
alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun
la alia.
4 Kaj faru masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu
tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj tiel same faru sur la
rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.
5
Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn faru
sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la
kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux
alia.
6 Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn
unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu
tutajxo.
7 Kaj faru tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la
tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn faru.
8 La longo de cxiu
tapisxo estu tridek ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu
kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapisxoj.
9 Kaj
kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la
sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.
10 Kaj faru
kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando
de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa
tapisxo.
11 Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la
hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu
unu tutajxo.
12 Kaj el la superflua pendanta parto de la
tapisxoj de la kovro, duono de la superflua tapisxa parto
superpendu super la malantauxa flanko de la tabernaklo.
13 Kaj
po unu ulno cxiuflanke el la superflua longo de la tapisxoj
superpendu super ambaux flankoj de la tabernaklo, por kovri gxin.
14 Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj
ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.
15 Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia
ligno.
16 Dek ulnoj estu la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno
kaj duono la largxo de cxiu tabulo.
17 Du pivotoj estu cxe cxiu
tabulo, algxustigitaj unu al la alia; tiel faru cxe cxiuj tabuloj
de la tabernaklo.
18 Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo:
dudek tabuloj staru sur la flanko suda.
19 Kaj kvardek
argxentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj: du bazojn sub cxiu
tabulo, por gxiaj du pivotoj.
20 Kaj sur la dua flanko de la
tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,
21 kaj
kvardek argxentaj bazoj por ili, po du bazoj sub cxiu tabulo.
22
Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru
ses tabulojn.
23 Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la
tabernaklo sur la malantauxa flanko.
24 Ili estu kunigitaj
malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel gxi estu kun ili
ambaux; por ambaux anguloj ili estu.
25 Tiel estu ok tabuloj,
kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.
26 Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu
flanko de la tabernaklo,
27 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de
la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj
de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.
28 Kaj la
meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la
alia.
29 Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn,
ingojn por la riglilojn, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per
oro.
30 Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis
montrita al vi sur la monto.
Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis;
19 Cxar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj
enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de
la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la
maro.
20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis
tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun
tamburinoj kaj dancante.
21 Kaj Mirjam antauxkantis al ili:
Cxevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.
2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo,
Kaj Li estis por mi savo.
Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros,
La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.
3 La Eternulo estas viro de milito,
Eternulo estas Lia nomo.
4 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la
maron;
Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.
5 Abismoj ilin kovris;
Ili falis en la profundojn kiel sxtono.
6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto,
Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
7 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn;
Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel
pajlon.
8 De Via kolera blovo montigxis akvo,
Amasigite starigxis fluajxo,
Densigxis abismoj en la mezo de la maro.
9 La malamiko diris: Mi persekutos,
Mi atingos, mi dividos militakiron;
Satigxos de ili mia animo;
Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.
10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro;
Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.
11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo?
Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco,
Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?
12 Vi etendis Vian dekstran manon,
Kaj ilin englutis la tero.
13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi
liberigis,
Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.
14 Auxdis popoloj kaj ektremis;
Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.
15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom;
La potenculojn de Moab atakis tremo;
Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.
16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako;
Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho
Eternulo,
Gxis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin
Sur la monto de Via heredo,
Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo,
En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
18 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.
Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis;
22 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili
eliris al la dezerto Sxur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto
kaj ne trovis akvon.
23 Ili venis al Mara, sed ili ne povis
trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis
al la loko la nomon Mara.
24 Kaj la popolo ekmurmuris kontraux
Moseo, dirante: Kiam ni trinkos?
25 Tiam li kriis al la
Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin
en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili
legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis.
26 Kaj Li diris: Se
vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados
tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj
observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun
el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas
la Eternulo, via saniganto.
Cxevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.