4 Mi cxiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj pregxoj,
5 auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la
Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj;
6 por ke la partoprenado en
via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas
en vi, por Kristo.
7 Cxar mi tre gxojis kaj havis multon da
konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis
per vi, frato mia.
8 Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi
tion, kio estas konvena,
9 tamen pro la amo mi preferas petegi
tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo
pro Kristo Jesuo;
10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi
naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,
11 kiu estis iam
senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;
12 mi
jxus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;
13 lin
mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataux vi li estu al mi
helpanto en la ligiloj de la evangelio;
14 sed mi nenion volis
fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga,
sed lauxvola.
15 Cxar eble li pro tio estas apartigita for de vi
por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam;
16 jam ne kiel
sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan,
precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la
Sinjoro.
17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel
same, kiel min mem.
18 Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux
sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;
19 mi, Pauxlo,
skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras
al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem.
20 Jes, frato
mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian
koron en Kristo.
21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi,
sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.
22 Sed
krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi,
laux viaj pregxoj, estos donita al vi.
23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,
24
Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.
25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.
Amen.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT