Cxapitro 1
1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo
Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
2 kaj
cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:
3
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo
Kristo,
4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la
nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;
5 al kiu
estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
6 Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin
en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
7 kiu ja ne estas
alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras
renversi la evangelion de Kristo.
8 Tamen se ecx ni, aux angxelo
el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam
al vi instruis, tiu estu anatemita.
9 Kiel ni antauxe diris,
tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion
krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.
10 Cxar cxu mi
nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj?
se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de
Kristo.
11 Cxar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita
de mi, ke gxi ne estas laux homo.
12 Cxar mi ne ricevis gxin de
homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo
Kristo.
13 Cxar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en
Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin
atakis;
14 kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj
samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la
tradicioj de miaj prapatroj.
15 Sed kiam bonvole placxis al Dio,
kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco
min vokis,
16 por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku
lin inter la nacianoj: mi ne konsiligxis kun karno kaj sango,
17
kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed
mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.
18 Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti
Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.
19 Sed neniun
alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la
Sinjoro.
20 Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi
ne mensogas.
21 Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj
Kilikio.
22 Kaj mi ankoraux estis vizagxe nekonata de la
eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;
23 sed ili nur auxdis
la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun
iam li atakis;
24 kaj ili gloris Dion en mi.
Cxapitro 2
1 Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris
al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaux Titon.
2 Kaj mi
supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la
evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la
eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.
3 Sed
ecx Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis
cirkumcidigxi;
4 sed tio estis pro la kasxe enportitaj fratoj,
kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por
ke ili nin sklavigu;
5 al kiuj ni ne submetigxis cedeme, ecx por
unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.
6 Sed
el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi
ne estas grava: cxe Dio ne estas personfavorado)--tiuj valoruloj
nenion aldonis al mi;
7 sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la
evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel
Petro je la evangelio de la cirkumcido
8 (cxar Tiu, kiu forte
energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaux
energiis en mi por la nacianoj),
9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano,
kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi,
donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por
ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
10
kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi klopodis
jam fari.
11 Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon
kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda.
12 Cxar antaux ol
iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam
ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj
estis el la cirkumcido.
13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis,
tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco.
14
Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la
evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj: Se vi, estante Judo,
naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn
agi laux Judismo?
15 Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la
nacianoj,
16 sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo,
sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis,
por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la
legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.
17
Sed se, dezirante pravigxi en Kristo, ni mem montrigxis pekuloj,
cxu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!
18 Cxar se mi
rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo.
19
Cxar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu.
20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed
Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi
vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro
mi.
21 Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo
venas justeco, Kristo ja vane mortis.
Cxapitro 3
1 Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies
okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
2 Nur la
jenon mi deziras sciigxi de vi: Cxu per faroj de la legxo vi
ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?
3 Cxu vi tiel
malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun
perfektigxas?
4 Cxu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.
5 Cxu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi
miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado
de fido?
6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis
kalkulita al li kiel virto.
7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al
fido, estas filoj de Abraham.
8 Antauxvidante do, ke per fido
Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion
al Abraham, dirante: Benigxos per vi cxiuj gentoj.
9 Tial do
tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.
10
Cxar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno;
cxar estas skribite: Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en
cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi
gxin.
11 Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas
evidente; cxar: La virtulo vivos per fido;
12 kaj la legxo ne
rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
13
Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte
malbeno pro ni; cxar estas skribite: Malbenita estas cxiu, kiu
pendas sur lignajxo;
14 por ke venu sur la nacianojn la beno de
Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de
la Spirito.
15 Fratoj, mi parolas laux homo: Konfirmitan interligon, ecx nur
homan, neniu nuligas nek prialdonas.
16 Sed al Abraham kaj al
lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj,
kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu: Kaj al via semo, kiu estas
Kristo.
17 Sed jen kion mi diras: Interligon, antauxe
konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn
poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.
18
Cxar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de
promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.
19 Kio do
estas la legxo? Gxi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos
la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj
en la mano de interulo.
20 Interulo ne estas de unu, sed Dio
estas unu.
21 Cxu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de
Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi,
efektive justeco estus per la legxo.
22 Tamen la Skribo kune
ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo
Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.
23 Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo,
ensxlositaj por la fido malkasxota.
24 Tial la legxo farigxis
nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido.
25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub
pedagogo.
26 Cxar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en
Kristo Jesuo.
27 Cxar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis,
surmetis al si Kriston.
28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas
sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj
estas unu en Kristo Jesuo.
29 Se do vi apartenas al Kristo, vere
vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.
Cxapitro 4
1 Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas
infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de
cxio;
2 sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la
templimo difinita de la patro.
3 Tiel ankaux ni, dum ni estis
infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;
4 sed
kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el
virino naskitan, sub legxo naskitan,
5 por reacxeti tiujn, kiuj
estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton.
6 Kaj cxar
vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn
korojn, kriantan, Aba, Patro!
7 Tiel ke cxiu el vi estas jam ne
sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.
8 Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj
nature ne estas dioj;
9 sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste,
de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj
elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?
10 Vi observas
tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.
11 Mi timas pri vi,
ke eble mi vane laboris cxe vi.
12 Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas
kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;
13 sed vi scias, ke pro
malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la
evangelion;
14 kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis
nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min,
kvazaux Kriston Jesuon.
15 Kie do estas via singratulado? mi
atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn
okulojn kaj donintaj ilin al mi.
16 Cxu mi do per verdirado
farigxis al vi malamiko?
17 Ili fervore sercxas vin, ne bone;
ili ecx volas elsxlosi vin, por ke vi sercxu ilin.
18 Sed estas
bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam,
kiam mi estas cxe vi.
19 Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove
suferas naskodoloron, gxis Kristo formigxos en vi,
20 mi tute
deziris esti cxe vi nun, kaj sxangxi mian vocxon; cxar vere mi
dubas pri vi.
21 Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne
auxskultas la legxon?
22 Cxar estas skribite, ke Abraham havis
du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.
23 Tamen
tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la
liberulino naskigxis per promeso.
24 Cxi tio enhavas alegorion;
cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj,
por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.
25 Cxar tiu Hagar estas
la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon,
cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.
26 Sed la
supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.
27 Estas
ja skribite:
Cxapitro 5
1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne
reimplikigxu en jugon de sklaveco.
2 Jen mi, Pauxlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidigxos, Kristo
al vi tute ne utilos.
3 Mi denove atestas al cxiu homo
cirkumcidata, ke li estas sxuldanto, por plenumi la tutan legxon.
4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la legxo, apartigxis for de
Kristo; vi forfalis de graco.
5 Cxar ni en la Spirito atendas la
esperon de justeco per la fido.
6 Cxar en Kristo Jesuo nek
cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta
per amo.
7 Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la
veron?
8 Cxi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.
9
Malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason.
10 Mi fidas
pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu
malkvietigas vin, elportos sian propran jugxon, kiu ajn li estas.
11 Sed mi, fratoj, se mi ankoraux predikas cirkumcidon, kial mi
estas ankoraux persekutata? tiuokaze la falpusxilo de la kruco
estas formovita.
12 Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas,
sin fortrancxu.
13 Cxar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian
liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la
alian.
14 Cxar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:
Amu vian proksimulon kiel vin mem.
15 Sed se vi mordas kaj
mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de
la alia.
16 Sed mi diras: Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la
karno vi ne plenumos.
17 Cxar la karno deziregas kontraux la
Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj
interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.
18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub
la legxo.
19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas
malcxasteco, malpureco, voluptemo,
20 idolkulto, sorcxado,
malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj,
herezoj,
21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri
kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj,
kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
22 Sed la frukto
de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo,
bonkoreco, fideleco,
23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne
ekzistas legxo.
24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam
krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.
25 Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaux iradu.
26
Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.
Cxapitro 6
1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas
spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin,
cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
2 Reciproke subtenadu
viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.
3
Cxar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li
sin trompas.
4 Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam
li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
5
Cxar cxiu devas subteni sian propran portajxon.
6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun
tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj.
7 Ne trompigxu; Dio ne
estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li
rikoltos.
8 Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu
rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito
tiu rikoltos eternan vivon.
9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado;
cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.
10 Tial
laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj,
kiuj apartenas al la familio de la fido.
11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.
12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin
cirkumcidigxi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco
de Kristo.
13 Cxar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne
observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke
ili fanfaronu pri via karno.
14 Sed por mi ne estu fanfarono
krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo
estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.
15 Cxar nek
cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.
16 Kaj
kiuj irados laux tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili cxiuj,
kaj sur la Izrael de Dio.
17 De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn
de Jesuo.
18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito,
fratoj. Amen.
Gxoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis,
28 Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.
29 Sed kiel tiam la laux karno naskita persekutis la
lauxspiritulon, tiel estas ankaux nuntempe.
30 Sed kion diras la
Skribo? Forpelu la sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de la
sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.
31 Tial,
fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.
Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas
naskodoloron;
Cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta
edzon.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT