Cxapitro 1
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en
la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj Hxizkija, regxoj de Judujo,
kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael.
2 Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea, la Eternulo diris
al Hosxea: Iru, prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu
infanojn malcxastajn, cxar la lando malcxastigxis for de la
Eternulo.
3 Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim;
kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon.
4 Kaj la Eternulo
diris al li: Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos
pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al
la regno de la domo de Izrael.
5 En tiu tempo Mi rompos la
pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.
6 Kaj sxi denove
gravedigxis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li: Donu al sxi
la nomon Lo-Ruhxama; cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael,
sed postulos de ili pagon.
7 Tamen la domon de Jehuda mi
kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne
helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj
kaj rajdantoj.
8 Kiam sxi demamigis Lo-Ruhxaman, sxi gravedigxis
kaj naskis filon.
9 Kaj Li diris: Donu al li la nomon Lo-Ami;
cxar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.
10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la
maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie
estis dirite al ili: Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:
Infanoj de la vivanta Dio.
11 Kolektigxos kune la idoj de Jehuda
kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la
lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.
Cxapitro 2
1 Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.
2 Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne
estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la
malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,
3
por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin
tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin
kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin
per soifo.
4 Ankaux sxiajn infanojn Mi ne kompatus, cxar ili
estas infanoj de malcxasto;
5 cxar ilia patrino malcxastis, ilia
naskintino malhonoris sin; cxar sxi diris: Mi sekvos miajn
amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn
lanajxojn kaj miajn linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.
6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin,
ke sxi ne trovos siajn vojojn.
7 Sxi postkuros siajn amistojn,
sed sxi ne kuratingos ilin; sxi sercxos ilin, sed ne trovos; kaj
sxi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, cxar pli bone estis
al mi tiam, ol nun.
8 Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu
donadis al sxi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe
da argxento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.
9 Tial Mi prenos
returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian
lanajxon kaj Mian linajxon, per kiu sxi kovris sian nudecon.
10
Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj
amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.
11 Mi cxesigos cxian
sxian gajecon, sxiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj
cxiujn sxiajn solenajn kunvenojn.
12 Mi dezertigos sxiajn
vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn, pri kiuj sxi diras: Tio
estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin
arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin mangxos.
13 Mi punos sxin
pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi incensis, ornaminte sin
per siaj ringoj kaj siaj cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn
amistojn, dum Min sxi forgesis, diras la Eternulo.
14 Tial jen
Mi allogos sxin, kondukos sxin en dezerton, kaj parolos al sxi
agrablajn vortojn;
15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn
el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj
tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la
tempo de sia elirado el la lando Egipta.
16 En tiu tempo, diras
la Eternulo, sxi nomos min: Mia edzo; sxi ne plu nomos Min: Mia
mastro.
17 Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj
oni ne plu rememoros ilin laux ilia nomo.
18 Kaj Mi faros por
ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la
birdoj de la cxielo, kaj kun la rampajxoj de la tero; pafarkon,
glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili
la eblon dormi eksterdangxere.
19 Mi fiancxigxos kun vi por
cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco
kaj kompatemeco.
20 Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi
ekkonos la Eternulon.
21 En tiu tempo Mi favoros, diras la
Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;
22 kaj
la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj
favoros Jizreelon.
23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la
tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne
Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros: Vi
estas mia Dio.
Cxapitro 3
1 Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amajxon kun
virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel
la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj
kaj amas iliajn vinberkukojn.
2 Kaj mi akiris sxin al mi per dek
kvin argxentaj moneroj kaj hxomero kaj duono da hordeo.
3 Kaj mi
diris al sxi: Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj
fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.
4 Cxar dum
longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen
oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;
5 poste la
Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj
Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian
bonon en la fina tempo.
Cxapitro 4
1 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la
Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar
sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.
2
Malbenado kaj trompado, mortigado, sxtelado, kaj adultado tre
disvastigxis, kaj sangoversxo sekvas sangoversxon.
3 Pro tio
ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn
kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la
fisxoj de la maro malaperos.
4 Sed neniu malpacu, neniu
riprocxu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.
5 Vi
falos meze de la tago, kaj ankaux la profeto falos kun vi en la
nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.
6 Mia popolo pereos pro
tio, ke gxi ne havas scion. Cxar vi forpusxis la scion, tial Mi
vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Cxar vi forgesis la
instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.
7
Ju pli ili multigxas, des pli ili pekas kontraux Mi; ilian
honoron Mi faros senhonoreco.
8 Per la pekoj de Mia popolo ili
sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.
9 Kaj
farigxos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos
gxin pro gxia konduto, kaj Mi repagos al gxi pro gxiaj agoj.
10
Ili mangxos kaj ne satigxos, ili malcxastos kaj ne disvastigxos;
cxar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
11
Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
12 Mia
popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi
respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili
malcxastas kontraux sia Dio.
13 Sur la supro de montoj ili
alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko,
poplo, kaj terebintarbo, cxar bona estas ilia ombro. Tial
malcxastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.
14 Cxu Mi
povas ne puni viajn filinojn, se ili malcxastas, kaj viajn
bofilinojn, se ili adultas, se ili apartigxas kune kun la
malcxastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj
virinoj, kaj la malklera popolo pereas?
15 Se malcxastas vi, ho
Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne
iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru: Kiel vivas la Eternulo.
16 Cxar
Izrael obstinas, kiel obstina bovino; cxu nun la Eternulo povas
pasxti ilin, kiel sxafidon sur vasta pasxtejo?
17 Efraim aligxis
al idoloj; lasu lin.
18 Abomeninda farigxis ilia drinkado; ili
fordonis sin al malcxastado kaj malhonora amo; honto al iliaj
protektantoj.
19 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj
ili hontos pri siaj oferoj.
Cxapitro 5
1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj
prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro
tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
2
Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.
3 Mi
konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi: vi nun
malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.
4 Iliaj agoj ne
permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco
estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.
5 La malmodesteco de
Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj
Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.
6
Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne
trovos; Li forigxis de ili.
7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj
naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun
ilia havajxo.
8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-
Aven, post vi, ho Benjamen!
9 Efraim farigxos dezerto en la tago
de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.
10 La
princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi
elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon.
11 Efraim estas
premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan
ordonon.
12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la
domo de Jehuda.
13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian
vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu
vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la
vundon.
14 Cxar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por
la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos,
kaj neniu povos savi.
15 Mi iros returne sur Mian lokon, gxis
ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili
suferos, ili Min sercxos, kaj diros:
Cxapitro 6
1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li
ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn
vundojn.
2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li
restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.
3 Kaj ni havos scion,
kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo;
Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas
la teron.
4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda?
Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue
malaperas.
5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per
la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel
lumo.
6 Cxar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon
de Dio Mi preferas ol bruloferojn.
7 Sed ili rompis la
interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.
8 Gilead estas
urbo de malbonaguloj, makulita de sango.
9 Kiel bando da
embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al
Sxehxem; abomenindajxon ili faras.
10 En la domo de Izrael Mi
vidas terurajxon: tie malcxastas Efraim, malpurigas Izrael.
11
Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la
forkaptitojn de Mia popolo.
Cxapitro 7
1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de
Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge,
sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
2 Ili ne
pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun
cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.
3 Per
sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la
princojn.
4 Cxiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la
bakisto, kiu cxesis hejti nur de post la knedado de sia pasto
gxis gxia fermentigxo.
5 Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj
la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas
sian manon kun la blasfemantoj.
6 Ili armas sian koron per
malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta
nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
7 Cxiuj ili
ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj
regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
8 Efraim miksis sin
kun la popoloj, Efraim farigxis kiel platkuko, bakita sen
renversado.
9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne
rimarkis; ecx grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
10
La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas
sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.
11 Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la
Egiptojn, ili iras en Asirion.
12 Kiam ili iros, Mi jxetos sur
ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin
malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
13 Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke
ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux
Mi mensogojn.
14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili
gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi
ili forigxas.
15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj
ili pensas malbonon pri Mi.
16 Ili returnas sin, sed ne al la
Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo
iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili
en la lando Egipta.
Cxapitro 8
1 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de
la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj
defalis de Mia instruo.
2 Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni,
Izraelidoj, ekkonis Vin.
3 Izrael forpusxis la bonon; malamiko
lin persekutos.
4 Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili
starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili
faris al si idolojn, por pereigi sin.
5 Forpusxita estas via
bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe
ankoraux ili ne povos purigxi?
6 Cxar gxi estas faritajxo de
Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos
la bovido de Samario.
7 Cxar ili semas venton, ili rikoltos
ventegon; grenon li ne havos; la kreskantajxo ne donos farunon;
se gxi ecx donos, fremduloj gxin formangxos.
8 Izrael estas
formangxata; nun ili farigxis inter la popoloj kiel senvalora
vazo.
9 Cxar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece
vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.
10 Kvankam ili
donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom
ripozu de la sxargxo de la regxo de la princoj.
11 Sed multe da
altaroj konstruis Efraim, por peki; ili farigxis por li altaroj
pekigaj.
12 Mi skribis por li la multon de Miaj legxoj; sed li
rigardas ilin kiel fremdajxon.
13 La oferojn, donacatajn al Mi,
ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne
deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos
iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
14 Izrael forgesis sian
Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da
fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj
gxi ekstermos liajn palacojn.
Cxapitro 9
1 Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi
malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn
ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.
2 Tial drasxejo kaj
vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.
3 Ili ne
logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon,
kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.
4 Ili ne versxoferos al
la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj
estos kiel pano de suferantoj: cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos
malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas
veni en la domon de la Eternulo.
5 Kion vi faros en la tago de
solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
6 Cxar
vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis
ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj
argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
7
Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael
ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro
inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda
malboneco.
8 La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio;
nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj, kaj malamo
estas en la domo de lia Dio.
9 Profunde ili malbonigxis, kiel en
la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos
iliajn pekojn.
10 Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis
Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia
matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj
konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel
ilia amato.
11 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne
estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.
12 Kaj se ili ecx
edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu
homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
13 Efraim,
kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen
Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
14 Donu al ili,
ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron
aborteman kaj mamojn sekigxintajn.
15 Ilia tuta malboneco estas
en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi
elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; cxiuj iliaj
princoj estas defalintoj.
16 Efraim estas batita; ilia radiko
sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi
mortigos la karan frukton de ilia ventro.
17 Mia Dio ilin
forpusxos, cxar ili ne auxskultis Lin; kaj ili vagados inter la
nacioj.
Cxapitro 10
1 Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli
multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju
pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.
2
Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li
rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.
3 Nun ili
diras: Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do
povas fari por ni regxo?
4 Ili parolas vanajn vortojn, jxuras
mensoge, kiam ili faras interligon; tial jugxo super ili aperos,
kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
5 Pri la bovidoj de
Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo
ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros
pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.
6 La bovido mem estas
forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo-vengxonto;
malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
7 Malaperos Samario kun sia regxo, kiel sxauxmo sur la suprajxo
de akvo.
8 Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de
Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al
la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
9 Pli ol
en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed
nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.
10 Konforme al
Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektigxos kontraux ili popoloj,
kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.
11 Efraim estas kiel
bovido dresita, amanta drasxi. Mi metos jugon sur lian belan
kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.
12 Semu
al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotajxon;
estas tempo, por turni sin al la Eternulo, gxis Li venos kaj
versxos sur vin justecon.
13 Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas
malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian
vojon, la multon de viaj herooj.
14 Sed farigxos tumulto en via
popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel Sxalman
detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino
kune kun siaj infanoj.
15 Tion faros al vi Bet-El pro via granda
malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.
Cxapitro 11
1 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi
vokis Mian filon.
2 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin
deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.
3
Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj
ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.
4 Per sxnuroj de homoj Mi
tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de
la jugo, kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon.
5 Ili ne revenos
en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia regxo, cxar ili ne
volis penti.
6 Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn
idojn kaj formangxos ilin pro iliaj entreprenoj.
7 Mia popolo
rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la
Plejaltulo, gxi ne levas sin.
8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim?
kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Cxu Mi faru al vi, kiel al
Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro,
varmegigxis Mia tuta kompato.
9 Mi ne agos laux Mia flama
kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo,
Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.
10 La
Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam
timigite venos la filoj de okcidente.
11 Timigite kiel birdo ili
venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi
enlogxigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.
12 Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo
de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela
al la Sanktulo.
Cxapitro 12
1 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu
tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras
interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.
2 Sed
ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon, kaj Li punos Jakobon
laux lia konduto, laux liaj agoj Li repagos al li.
3 Ankoraux en
la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun
Dio.
4 Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin
kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.
5
La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.
6 Returnu
do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu
cxiam vian Dion.
7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;
8
kaj Efraim diras: Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en
cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi
estus pekinta.
9 Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando
Egipta; Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj, kiel en la
tagoj de festo.
10 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da
vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.
11 En Gilead
estis idoloj, sed ili farigxis senvalorajxo; en Gilgal oni
oferbucxis bovojn, sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj
sur la sulko de la kampo.
12 Jakob forkuris sur la kampojn de
Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.
13 Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo,
kaj per profeto Li gardis lin.
14 Forte kolerigis Lin Efraim,
tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro
liaj hontindajxoj.
Cxapitro 13
1 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li
farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.
2 Nun ili ankoraux pli
pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia
kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili
parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la
bovidojn.
3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu
frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de
la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
4 Sed Mi, la
Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion
krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
5 Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
6 Kiam ili
havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam
fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
7 Tial Mi estos
por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas cxe la vojo.
8
Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi dissxiros
ilian sxlositan koron, Mi mangxegos ilin tie, kiel leono;
sovagxaj bestoj ilin dissxiros.
9 Vi pereigis vin, ho Izrael,
cxar via savo estas nur en Mi.
10 Kie estas via regxo? li savu
vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi
diris: Donu al mi regxon kaj estrojn?
11 Mi donis al vi regxon
en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
12
Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas
konservita.
13 Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas
infano sensagxa; alie li ne starus longe en la pozicio de
naskigxantaj infanoj.
14 El Sxeol Mi savos ilin, de la morto Mi
liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via
pereigeco, ho Sxeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita
antaux Miaj okuloj.
15 Kvankam li estas fruktoricxa inter la
fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta
el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia
devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.
16 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo
ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj
gravedulinoj estos dishakitaj.
Cxapitro 14
1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro
viaj malbonagoj.
2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la
Eternulo; diru al Li: Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon;
anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
3 Asirio ne
savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la
faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.
4
Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis
Mia kolero koncerne ilin.
5 Mi estos por Izrael kiel roso; li
ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.
6 Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo, li
bonodoros kiel Lebanon.
7 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro;
ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li
estos fama, kiel la vino de Lebanon.
8 Ho Efraim, per kio
interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin;
Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.
9
Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu
sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo,
virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT