Hxabakuk


Cxapitroj: 1 2 3

Cxapitro 1

1 Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto Hxabakuk.

2 Gxis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos? 3 Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon? Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj malpaco. 4 Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj. 5 Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi. 6 Cxar jen Mi levos la Hxaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi. 7 Terura kaj timinda gxi estas; gxia jugxado kaj regado dependas de gxi mem. 8 Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo. 9 Cxiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon. 10 Regxojn ili mokas, regantoj estas ridatajxo por ili; cxiun fortikajxon ili mokas; ili sxutas teron, kaj venkoprenas. 11 Tiam sxangxigxas ilia spirito, transiras kaj farigxas peka, kaj ilia forto farigxas ilia dio. 12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni. 13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li? 14 Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton? 15 Cxiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas. 16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo. 17 Cxu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?

Cxapitro 2

1 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi. 2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi. 3 Cxar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita. 4 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco. 5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel Sxeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn. 6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj! 7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo. 8 Cxar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al vi.

12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoversxado kaj pretigas fortikajxon per maljusteco! 13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane. 14 Cxar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! 16 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro. 17 Cxar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

18 Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn? 19 Ve al tiu, kiu diras al ligno: Levigxu, kaj al muta sxtono: Vekigxu! Cxu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton. 20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!

Cxapitro 3

1 Pregxo de la profeto Hxabakuk laux maniero de psalmoj.


HTML-igita de
Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT

pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu