Cxapitro 1
1 En la dua jaro de la regxo Dario, en la sesa monato, en la unua
tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto
Hxagaj al Zerubabel, filo de Sxealtiel, regionestro de Judujo,
kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:
2 Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Tiu popolo diras, ke ankoraux ne venis
la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo.
3 Sed aperis
vorto de la Eternulo per la profeto Hxagaj, dirante:
4 Cxu por vi
mem estas nun la gxusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj,
dum tiu domo estas ruinoj?
5 Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:
Pripensu bone vian staton:
6 vi semas multe, sed enportas
malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne
gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu
laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.
7
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton.
8 Iru
sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos
gxin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo.
9 Vi
atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi
alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diris la
Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras
cxiu al sia domo.
10 Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj
la tero ne donas siajn produktajxojn.
11 Kaj Mi alvokis sekecon
sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur
la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la
homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.
12 Zerubabel, file de Sxealtiel, kaj la cxefpastro Josuo, filo de
Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo auxskultis la vocxon de la
Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto Hxagaj, kun kiuj
lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la
Eternulon.
13 Kaj Hxagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la
popolo en la nomo de la Eternulo jene: Mi estas kun vi, diras la
Eternulo.
14 Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel,
filo de Sxealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la
cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta
cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la
Eternulo Cebaot, ilia Dio,
15 en la dudek-kvara tago de la sesa
monato, en la dua jaro de la regxo Dario.
Cxapitro 2
1 En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis
vorto de la Eternulo per la profeto Hxagaj, dirante:
2 Diru al
Zerubabel, filo de Sxealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la
cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo
jene:
3 Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia
antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas
antaux viaj okuloj kiel nenio?
4 Sed estu kuragxa, ho Zerubabel,
diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de
Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la
Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo
Cebaot.
5 Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam
vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.
6
Cxar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da temo, kaj
Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;
7
Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj,
kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo
Cebaot.
8 Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la
oro, diras la Eternulo Cebaot.
9 La gloro de cxi tiu lasta domo
estos pli granda, ol de la antauxa, diras la Eternulo Cebaot; kaj
sur cxi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.
10 En la dudek-kvara tago de la nauxa monato, en la dua jaro de
Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Hxagaj,
dirante:
11 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj
instruon, kaj diru:
12 Jen homo portis sanktigitan viandon en la
basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion
kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon--cxu gxi tiam
farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne.
13 Hxagaj
plue diris: Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis
per mortinto--cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj
diris: Gxi malpurigxos.
14 Tiam Hxagaj diris: Tia estas cxi tiu
popolo, kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi, diras la Eternulo,
kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj; kaj cxio, kion ili tie
alportas, estas malpura.
15 Nun pripensu bone la tempon de cxi
tiu tago malantauxen, antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon
en la templo de la Eternulo:
16 kiam iu venis al garbaro, kiu
devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la
vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;
17
Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo
cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi,
diras la Eternulo.
18 Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago
malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la
tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu
bone;
19 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la
vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne
donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.
20 Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Hxagaj en la dudek-
kvara tago de la monato, dirante:
21 Diru al Zerubabel,
regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la cxielon kaj la teron;
22 Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de
regnoj de la nacioj, Mi renversos cxarojn kun iliaj veturantoj;
falos la cxevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de
alia.
23 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin,
ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Sxealtiel, diras la Eternulo,
kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; cxar vin Mi elektis, diras
la Eternulo Cebaot.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT