Cxapitro 1
1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la
dek du triboj, kiuj estas dispelitaj: Saluton!
2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en
diversajn tentojn,
3 sciante, ke la provado de via fido faras
paciencon.
4 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke
vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al
cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.
6
Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas
ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
7 Cxar tiu homo ne
pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro--
8 duoblanima homo,
sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.
9 Sed la malaltranga frato gxoju pri sia alteco;
10 kaj la
ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos.
11 Cxar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon,
kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel
ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.
12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos
elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis
al tiuj, kiuj lin amas.
13 Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi
estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj
Li mem tentas neniun;
14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas
fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
15 Tiam la dezirado,
gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas
morton.
16 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj.
17 Cxiu bona
donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante
de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro
de sinturnado.
18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la
vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj
kreitajxoj.
19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi,
malrapidu paroli, malrapidu koleri;
20 cxar la kolero de homo ne
efektivigas la justecon de Dio.
21 Tial, formetinte cxian
malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la
enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
22 Sed estu
plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin
mem.
23 Cxar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne
plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en
spegulo;
24 cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas,
kia li estis.
25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan
legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante
auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu
estos benata en sia faro.
26 Se iu sxajnas al si religia, ne
bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio
estas vanta.
27 Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj
Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj
sin gardi sen malpurigxo de la mondo.
Cxapitro 2
1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro
Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.
2 Cxar se en vian sinagogon
envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux
malricxulo en malpura vestaro;
3 kaj vi respektas la bele
vestitan homon, kaj diras: Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj
diras al la malricxulo: Staru tie, aux sidigxu sube apud mia
piedbenketo;
4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas
jugxistoj malbone pensantaj?
5 Auxskultu, miaj amataj fratoj;
cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj
rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al
tiuj, kiuj Lin amas?
6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. Cxu
ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la
tribunalojn?
7 Cxu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin
metitan?
8 Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la
Skribo: Amu vian proksimulon kiel vin mem--vi faras bone;
9 sed
se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo,
kiel malobeintoj.
10 Cxar cxiu, kiu observas la tutan legxaron,
sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.
11
Cxar Tiu, kiu diris: Ne adultu--diris ankaux: Ne mortigu. Se do
vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la
legxo.
12 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de
libereco.
13 Cxar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos
senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.
14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas
fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi?
15 Se
frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo,
16 kaj iu
el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi
ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la
profito?
17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem
malviva.
18 Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas
farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj
faroj montros al vi la fidon.
19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu;
vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas.
20 Se cxu vi
volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?
21
Cxu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon
Isaak sur la altaro?
22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj
faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis;
23 kaj plenumigxis la
Skribo, kiu diras: Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis
kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita: amiko de Dio.
24 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido.
25 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis
per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per
alia vojo?
26 Cxar kiel la korpo aparte de la spirito estas
malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.
Cxapitro 3
1 Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos
pli severan jugxon.
2 Cxar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se
iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi
ankaux la tutan korpon.
3 Se ni al la cxevaloj enmetas la
bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux
cxirkauxturnas ilian tutan korpon.
4 Jen ankaux la sxipoj, kiuj,
kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj
ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn
la volo de la direktilisto decidas.
5 Tiel ankaux la lango estas
malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan
arbaron ekbruligas fajrero!
6 Kaj la lango estas fajro; mondo da
maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la
tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas
ekbruligita de Gehena.
7 Cxar cxiun specon de bestoj kaj birdoj,
de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj
subigis;
8 sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta
malbono, plena de mortiga veneno.
9 Per gxi ni benas la Sinjoron
kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la
bildo de Dio;
10 el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj
fratoj, tio devus ne tiel esti.
11 Cxu la fonto elsxprucigas el
la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan?
12 cxu figarbo,
miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala
akvo ne donas dolcxajxon.
13 Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per
honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco.
14 Sed se vi
havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne
mensogu kontraux la vero.
15 Cxi tiu sagxeco ne devenas de
supre, sed estas monda, lauxsenta, demona.
16 Cxar kie estas
jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.
17
Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste
pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen
partieco, sen hipokriteco.
18 Kaj la frukto de justeco estas
semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.
Cxapitro 4
1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj
voluptoj, militantaj en viaj membroj?
2 Vi deziras, kaj ne
havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas
kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas.
3 Vi petas kaj ne
ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj
voluptoj.
4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la
mondo estas malamikeco al Dio? Cxiu do, kiu volas esti amiko de
la mondo, farigxas malamiko de Dio.
5 Aux cxu vi opinias, ke la
Skribo vane parolas? Cxu la spirito, kiun Li logxigis en ni,
deziregas envieme?
6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial
estas dirite: Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la
humiluloj Li donas gracon.
7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu
la diablon, kaj li forkuros de vi.
8 Alproksimigxu al Dio, kaj
Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj
cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
9 Mizeru kaj malgxoju kaj
ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.
10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux
jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon;
sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la
legxo, sed jugxanto.
12 Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto,
Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian
proksimulon?
13 Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu
urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
14
kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi
ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste
malaperas.
15 Anstataux diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados
kaj faros cxi tion aux tion.
16 Sed nun vi fieras pri viaj
memfidajxoj; cxiu tia singratulado estas malbona.
17 Kiu do
scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko.
Cxapitro 5
1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin
alvenontaj.
2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas
de tineoj.
3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto
atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la
lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.
4 Jen krias la de vi trompe
retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn;
kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo
Cebaot.
5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis
viajn korojn en tago de bucxado.
6 Vi kondamnis, vi mortigis la
justulon; li ne kontrauxstaras al vi.
7 Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la
terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero,
paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan
pluvon.
8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la
alveno de la Sinjoro alproksimigxas.
9 Ne murmuru, fratoj, unu
kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto
staras antaux la pordoj.
10 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de
suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de
la Sinjoro.
11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis
suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan
agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj
indulgema.
12 Sed antaux cxio, miaj fratoj, ne jxuru, nek per la cxielo, nek
per la tero, nek per ia alia jxuro; sed via jes estu jes, kaj via
ne estu ne; por ke vi ne falu sub jugxon.
13 Cxu iu el vi suferas? li pregxu. Cxu iu estas gaja? li psalme
kantu.
14 Cxu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la
eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la
nomo de la Sinjoro;
15 kaj la pregxo de fido savos la malsanulon,
kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos
pardonita al li.
16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj
pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo
multe efikas per sia energio.
17 Elija estis homo samnatura,
kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur
la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.
18 Kaj denove li
pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian
frukton.
19 Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin
returnos,
20 oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja
forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT