Cxapitro 1
1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj
Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj Hxizkija,
regxoj de Judujo.
2 Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la
Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.
3
Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro;
sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.
4 Ve al la popolo
peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al
la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la
Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.
5 Kion oni
ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo
estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
6 De la plando
de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio sendifekta, nur
vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj,
nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per oleo.
7 Via lando estas
dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon
antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel
ruinigita de fremduloj.
8 Kaj restis la filino de Cion kiel
tendo en vinbergxardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo
siegxata.
9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni
farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.
10 Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu
la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!
11 Por kio Mi bezonas
vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de
la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj
la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
12
Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de
viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton?
13 Ne plu alportu
hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi;
monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras--
krimo kaj sankta kunveno!
14 Viajn monatkomencojn kaj festojn
Mia animo malamas; ili farigxis por mi sxargxo, tedis al Mi porti
ilin.
15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn
okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj
estas plenaj de sango.
16 Lavu vin, purigu vin; forigu la
malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.
17
Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al
orfo, defendu aferon de vidvino.
18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:
se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo;
kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.
19 Se vi
estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;
20
sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; cxar tiel
diris la busxo de la Eternulo.
21 Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis
plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj.
22
Via argxento farigxis skorio, via vino miksigxis kun akvo.
23
Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili
cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas
juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.
24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de
Izrael: Ho ve, Mi konsolos vin sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi
vengxos al Miaj malamikoj.
25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin,
kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan
stanon.
26 Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj
viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin
urbo de virto, civito fidela.
27 Cion elacxetigxos per justeco,
kaj gxiaj revenintoj per virto.
28 La krimuloj kaj pekuloj
pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermigxos.
29
Cxar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis,
kaj vi estos hontigitaj pro la gxardenoj, kiujn vi elektis.
30
Cxar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel
gxardeno, kiu ne havas akvon.
31 Kaj la fortulo farigxos kiel
stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaux brulos, kaj neniu
estingos.
Cxapitro 2
1 Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj
Jerusalem.
2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo
staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol
cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj.
3 Kaj iros multaj
popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la
Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin
pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la
instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
4 Kaj Li
jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj
ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj
rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne
plu lernos militon.
5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.
6 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli
plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj
aligxis al infanoj de aligentuloj.
7 Kaj ilia lando plenigxis de
argxento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia
lando plenigxis de cxevaloj, kaj sennombraj estas iliaj cxaroj.
8 Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la
faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
9 Kaj
klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos
ilin.
10 Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo
antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco.
11 La
fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos
malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
12
Cxar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj
alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita;
13 kaj super
cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super cxiuj
kverkoj de Basxan;
14 kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super
cxiuj levigxintaj montetoj;
15 kaj super cxiu alta turo, kaj
super cxiu fortikigita muro;
16 kaj super cxiuj sxipoj de
Tarsxisx, kaj super cxiuj belaspektajxoj.
17 Kaj humiligita
estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur
la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
18 La idoloj estos tute
neniigitaj.
19 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en
la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia
majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la
teron.
20 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj
siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por
adorado;
21 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de
sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta
grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.
22
Cxesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar
kion li valoras?
Cxapitro 3
1 Cxar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem
kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj
cxian apogon de akvo;
2 heroon kaj militiston, jugxiston kaj
profeton, auxguriston kaj plejagxulon,
3 kvindekestron kaj
eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.
4 Kaj
junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.
5 Kaj
premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo
estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux
eminentulo.
6 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro,
dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino
estu sub via mano.
7 Sed cxi tiu lauxte protestos, dirante: Mi
ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia
domo; ne faru min estro de la popolo.
8 Cxar malfortigxis
Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj
estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
9 La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian
pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al
iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.
10 Parolu pri
la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de
siaj faroj.
11 Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de
liaj manoj estos repagitaj al li.
12 Mian popolon premas
infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj
erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.
13 La Eternulo
starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.
14 La
Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia
popolo kaj kontraux gxiaj estroj: Vi ruinigis la vinbergxardenon;
havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.
15 Kial
vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la
Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
16 Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion
fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo,
iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj:
17 la
Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la
Eternulo nudigos ilian hontindajxon.
18 En tiu tago la Sinjoro
forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la
lunetojn,
19 la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn,
20 la brilajxetojn kaj la buklojn kaj la lacxojn kaj la
parfumujojn kaj la talismanojn,
21 la ringojn kaj la nazringojn,
22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la
saketojn,
23 la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la
kapornamojn kaj la kaptukojn.
24 Kaj anstataux bonodoro estos
malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux
krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos
sako, anstataux beleco estos brulmakuloj.
25 Viaj viroj falos de
glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.
26 Kaj gxiaj pordegoj
ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.
Cxapitro 4
1 En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros: Ni
mangxados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu
al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.
2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la
savitajxo de Izrael.
3 Kaj la restintoj en Cion kaj la
retenigxintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, cxiuj, al
kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,
4 se la Sinjoro forlavos
la malpurajxon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la
sangon, kiu estas interne de gxi, per la spirito de jugxo kaj per
la spirito de fajro.
5 Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj
super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon
por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio
honora estos sxirmo.
6 Kaj estos tendo, por ombri kontraux la
varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux
malbona vetero kaj pluvo.
Cxapitro 5
1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia
vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa
altajxo;
2 kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj
plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis
turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj
li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis
senvalorajn berojn.
3 Nun, ho logxantoj de Jerusalem kaj Judujo,
jugxu do inter mi kaj mia vinbergxardeno.
4 Kion oni povas
ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi?
kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen
donis berojn senvalorajn?
5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros
al mia vinbergxardeno: forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos
ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos
piedpremata.
6 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata
nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj
al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon.
7 La
vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj
la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis
justecon, sed montrigxis malnoblajxo--bonagojn, sed montrigxis
kriindajxo.
8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, gxis
restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!
9 En
miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj
farigxos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen logxantoj.
10
Cxar dek parceloj da vinbergxardeno donos nur unu bat'on, kaj
hxomero da semoj donos nur unu efon.
11 Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al
drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
12
Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj
festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la
faron de Liaj manoj ili ne vidas.
13 Tial mia popolo estas
forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj
eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso
senfortigxis de soifo.
14 Pro tio Sxeol largxigis sian internon
kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien
gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo.
15 Klinigxos homo kaj malaltigxos viro, kaj la okuloj de fieruloj
humiligxos.
16 Sed la Eternulo Cebaot altigxos en la jugxo, kaj
la sankta Dio estos sankta en la justeco.
17 Tiam la sxafidoj
pasxitigxos en bona ordo, kaj fremduloj mangxos tion, kio restos
de la fortuloj.
18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per sxnuroj de vanteco kaj
pekon kvazaux per cxenoj de cxaroj;
19 al tiuj, kiuj diras: Li
rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la
Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!
20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon
faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo!
21 Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si
mem estas kompetentuloj!
22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj,
por miksi ebriigajxon,
23 kiuj pravigas malvirtulon pro
subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
24 Pro tio,
kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas
fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro
suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la
Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili
malestimis.
25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo,
kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj
ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto
sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne
kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
26 Kaj Li
levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian
popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj
facile.
27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne
dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj
ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo.
28 Gxiaj sagoj estas akraj,
kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj
cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel
ventego.
29 Gxia blekado estas simila al la leona; gxi krias,
kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj
forportas, kaj neniu savas.
30 Kaj gxi blekegos super li en tiu
tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron,
tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.
Cxapitro 6
1 En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron,
sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la
templon.
2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses
flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn
piedojn, kaj per du li flugis.
3 Kaj unu vokadis al alia, kaj
diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta
tero estas plena de Lia gloro.
4 Eksxanceligxis de la vokanta
vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo.
5
Kaj mi diris: Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun
malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la
Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
6 Tiam alflugis
al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun
li per prenilo prenis de la altaro,
7 kaj li ektusxis mian
busxon, kaj diris: Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis
via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
8 Kaj mi ekauxdis la
vocxon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por
ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min.
9 Tiam Li diris: Iru
kaj diru al tiu popolo: Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos,
sed ne rimarkos.
10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj
gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi
ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj,
por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu
kaj ne sanigxu.
11 Mi diris: Gxis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li
respondis: Gxis malplenigxos la urboj pro nehavado de logxantoj
kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj gxis la tero tute
dezertigxos.
12 Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda
estos la forlasiteco en la lando.
13 Se restos en gxi dekono,
gxi ankaux ekstermigxos, sed kiel terebintarbo aux kverko, de
kiuj post la dehako restas ankoraux radiko; sankta semo estos
gxia radiko.
Cxapitro 7
1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de
Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de
Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi
kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.
2 Oni raportis al
la domo de David, dirante: La Sirianoj starigxis tendare en la
lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia
popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
3 Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj
via filo Sxear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra
lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,
4 kaj diru al li:
Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne
senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de
Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
5 La Sirianoj,
kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon
kontraux vi, kaj diras:
6 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu
gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi
la filon de Tabeel.
7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Tio
ne plenumigxos, kaj tio ne estos.
8 Cxar la kapo de Sirio estas
Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin
jaroj Efraim cxesos esti popolo.
9 Kaj la kapo de Efraim estas
Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi
ne kredas, vi ne estas fidelaj.
10 Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Ahxaz jene:
11 Petu por vi
signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte
supre.
12 Sed Ahxaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la
Eternulon.
13 Kaj li diris: Auxskultu, domo de David: cxu ne
suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?
14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino
gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon
Emanuel.
15 Buteron kaj mielon li mangxos, gxis li povoscios
forpusxi malbonon kaj elekti bonon.
16 Sed antaux ol la knabo
povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu
lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.
17 La Eternulo venigos
sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn
tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de
Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.
18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la
lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
19 kaj ili
venos kaj sidigxos cxiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la
fendoj de la rokoj kaj sur cxiuj arbustoj kaj sur cxiuj
pikarbetajxoj.
20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la
transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de
la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.
21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du sxafojn;
22 kaj
pro la abundo de lakto li mangxos buteron; cxar buteron kaj
lakton mangxos cxiu, kiu restos en la lando.
23 En tiu tempo cxiu loko, kie estas mil vinberbrancxoj, havantaj
la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj
pikarbustoj.
24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la
tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.
25 Kaj sur
cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos
supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos
tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.
Cxapitro 8
1 Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon,
kaj skribu sur gxi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaux
rabado.
2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn: la
pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja.
3 Kaj mi iris
al la profetino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj la
Eternulo diris al mi: Donu al li la nomon: Rapidu-Akiri-Baldaux-
Rabado.
4 Cxar antaux ol la knabo povoscios voki: Mia patro, kaj
Mia patrino, la ricxajxon de Damasko kaj la rabakiron de Samario
oni portos antaux la regxo de Asirio.
5 Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante:
6 Pro tio, ke cxi
tiu popolo malsxatis la akvon de Sxiloahx, kiu fluas kviete, kaj
gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:
7 pro tio la Sinjoro
jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda,
la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super
cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.
8
Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos
gxis la kolo; kaj gxis etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian
tutan landon, ho Emanuel.
9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la
malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi
ektimos.
10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu
vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.
11 Cxar
tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li
instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li
diris:
12 Ne nomu konspiro cxion tion, kion tiu popolo nomas
konspiro; kaj tion, kion gxi timas, ne timu, kaj tio vin ne
teruru.
13 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu,
kaj Li estu por vi terura.
14 Li estos sanktajxo kaj sxtono de
falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo por la du domoj de Izrael,
kaptilo kaj falilo por la logxantoj de Jerusalem.
15 Kaj multaj
falpusxigxos, kaj falos kaj rompigxos, kaj enretigxos kaj
kaptigxos.
16 Ligu la ateston, sigelu la legxon cxe Miaj lernantoj.
17 Kaj
mi atendas la Eternulon, kiu kasxis Sian vizagxon antaux la domo
de Jakob, kaj mi esperas al Li.
18 Jen, mi kaj la infanoj, kiujn
la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en
Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu logxas sur la monto Cion.
19 Kaj se oni diros al vi: Demandu la antauxdiristojn kaj la
sorcxistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, cxar popolo
ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:
20 tiam
al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio,
ili ne havos matenan cxielrugxon.
21 Ili irados sur gxi premataj
kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj
insultos sian regxon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
22 Kaj
la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon,
premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos pusxataj.
Cxapitro 9
1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj: kiel
la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de
Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la
transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.
2 Popolo,
kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj
en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.
3 Vi multigis la
popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel
oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de
rabakiro.
4 Cxar la jugon de ilia sxargxo, la kanon de ilia
sxultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la
tempo de Midjan.
5 Cxar cxiu armajxo de tiuj, kiuj sin brue
armis, kaj la vestoj, kiuj ruligxis en sango, estos
forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.
6 Cxar infano naskigxis al
ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro,
kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de
Eterneco, Princo de Paco;
7 por pligrandigi la regadon kaj por
paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por
fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis
eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
8 Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj gxi falis en Izrael.
9
Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la logxantoj de Samario,
kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro:
10 Brikoj falis,
sed el hakitaj sxtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj,
sed ni anstatauxigos ilin per cedroj.
11 La Eternulo fortigos
kontraux ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontrauxulojn Li
ekscitos,
12 la Sirianojn de antauxe kaj la Filisxtojn de
malantauxe; kaj ili formangxos Izraelon per la tuta busxo.
Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako
estas ankoraux etendita.
13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu gxin batas, kaj la
Eternulon Cebaot ili ne sercxas.
14 Tial la Eternulo dehakos cxe
Izrael la kapon kaj la voston, brancxon kaj kanon, en unu tago.
15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu
instruas malverajxon, estas la vosto.
16 La gvidantoj de tiu
popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.
17 Tial la Sinjoro ne
gxojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne
kompatos; cxar cxiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj
cxiu busxo parolas malnoblajxon. Malgraux cxio cxi tio ne
kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
18 Cxar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj
pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj
levigxas kolonoj da fumo.
19 De la kolero de la Eternulo Cebaot
ekbrulis la tero, kaj la popolo farigxis mangxajxo por la fajro;
neniu kompatas sian fraton.
20 Oni trancxas dekstre kaj restas
malsataj, oni mangxas maldekstre kaj ne satigxas; cxiu mangxas la
karnon de sia brako.
21 Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim
kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi
tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux
etendita.
Cxapitro 10
1 Ve al la legxdonantoj, kiuj starigas maljustajn legxojn, kaj al
tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn,
2 por forpusxi
malricxulojn de la legxo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de
Mia popolo, por ke la vidvinoj farigxu lia rabakiro, kaj por
prirabi la orfojn!
3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de
pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi
helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
4 por ne fleksigxi inter
la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraux cxio cxi
tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux
etendita.
5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj
manoj estas Mia indigno.
6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin
sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon,
ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu
gxin kiel koton sur la stratoj.
7 Sed li ne tiel tion komprenas,
kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi
ne malmulte da popoloj;
8 cxar li diras: Cxu miaj princoj cxiuj
ne estas regxoj?
9 Cxu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu Hxamat
ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?
10 Cxar
mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli
multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
11 tial, kiel mi agis kun
Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj
idoloj.
12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto
Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila
regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
13 cxar
li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia
sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj,
rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la
sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel
neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis
la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon,
nek krietis.
15 Cxu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas
per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras?
kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus
tiun, kiu ne estas el ligno!
16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur
liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
17 Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro, kaj lia Sanktulo
farigxos flamo; kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn
pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
18 kaj ekstermos la
majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo
gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo.
19 La
restajxo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj
knabo povos ilin registri.
20 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo
de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la
Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
21 Konvertigxos la restintoj,
la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
22 Cxar se via popolo,
ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj
konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
23 Cxar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros
en la tuta lando.
24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la
Asirianon, ho Mia popolo, kiu logxas en Cion; per vergo li vin
frapos, kaj sian bastonon li levos kontraux vin, kiel la Egiptoj;
25 cxar ankoraux tre malmulte dauxros, kaj finigxos la kolero kaj
Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
26 kaj la Eternulo Cebaot
aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn cxe la
roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos
gxin, kiel kontraux la Egiptojn.
27 Kaj en tiu tago lia sxargxo
estos deprenita de sur viaj sxultroj kaj lia jugo de sur via
kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
28 Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en
Mihxmasx;
29 ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en
Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.
30 Kriu lauxte,
filino de Galim! atentu, Laisx! ho malricxa Anatot!
31 Madmena
cedas, la logxantoj de Gebim forkuras.
32 Jam hodiaux li restos
en Nob; li etendas sian manon kontraux la monton de la filino de
Cion, kontraux la monteton de Jerusalem.
33 Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos
brancxojn; la alte levigxintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj
estos humiligitaj.
34 Kaj Li pereigos la densajn partojn de la
arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.
Cxapitro 11
1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el
gxiaj radikoj.
2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.
3 Kaj agrabla
estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de
siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li
eldirados verdiktojn;
4 sed li jugxados malricxulojn laux vero,
kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la
lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per
la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
5 Vero estos la
zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
6 Kaj
logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj
bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda
knabo ilin kondukos.
7 Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj
idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon.
8 Kaj
sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano
metos sian manon sur la neston de vipuro.
9 Oni ne malbonagos
kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos
tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la
maron.
10 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo
por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri
la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo
kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Sxinar kaj de
Hxamat kaj de la insuloj de la maro.
12 Kaj Li levos standardon
inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la
disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
13 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de
Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne
premos Efraimon.
14 Sed ili flugos kune al la Filisxtoj
okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj
Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.
15 Kaj
la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon
kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep
riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.
16 Kaj estos vojo
por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis
al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.
Cxapitro 12
1 En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam
Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.
2
Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la
Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia
savo.
3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.
4 Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon,
sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas
alta.
5 Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio
estu sciata sur la tuta tero.
6 Gxojkriu kaj kantu, logxantino
de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Cxapitro 13
1 Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.
2 Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru
signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la
eminentuloj.
3 Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al
Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.
4
Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo!
bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot
cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.
5 Ili venis el
lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la
iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.
6 Gxemu, cxar
proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos
de la Plejpotenculo.
7 Tiam cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu
homa koro senkuragxigxas.
8 Ili estas terurataj, spasmoj kaj
doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro
ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.
9 Jen venis la
tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la
landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.
10 La steloj
de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno
mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
11
Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian
kulpon; Mi cxesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la
arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.
12 Mi faros, ke viro
estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo
el Ofir.
13 Por tio Mi ektremigos la cxielon, kaj la tero
skuigxos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en
la tago de Lia flama kolero.
14 Ili estos kiel gazelo
persekutata, kiel sxafo forlasita; cxiu sin turnos al sia popolo,
kaj cxiu kuros al sia lando.
15 Cxiu renkontita estos trapikita,
kaj cxiu kaptita falos de glavo.
16 Iliaj infanoj estos
frakasitaj antaux iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj
iliaj edzinoj estos malhonoritaj.
17 Mi vekos kontraux ilin la
Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas,
18 sed per
pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas;
infanojn ne indulgas ilia okulo.
19 Kaj Babel, la plej bela el
la regnoj, la majesta belajxo de la Hxaldeoj, estos kiel Sodom
kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;
20 neniu iam tie sidos, kaj por
eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon,
kaj pasxtistoj tie ne ripozos.
21 Ripozos tie sovagxaj bestoj,
kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos,
kaj virkaproj tie saltados.
22 Kaj sxakaloj bruos en iliaj
palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos
gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.
Cxapitro 14
1 Cxar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos
Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj
kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.
2 Kaj popoloj
prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de
Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn
kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj
regos siajn premintojn.
3 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado
kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni
laborigis vin,
4 vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de
Babel, kaj diros: Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la
tributo!
5 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la
vergon de la regantoj,
6 kiu kolere batadis popolojn per batoj
sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.
7
Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.
8
Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon: De tiu
tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.
9 Sxeol sube
ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la
mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de
iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.
10 Ili cxiuj
ekparolos kaj diros al vi: Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi
similigxis al ni;
11 en Sxeolon estas jxetita via majesto kaj la
bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj
estos via kovrilo.
12 Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo
de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de
la popoloj.
13 Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la
cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj
mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;
14 mi
supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la
Plejaltulo.
15 Sed en Sxeolon vi estos mallevita, en la
profundon de la tombo!
16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin
atente, kaj miros: Cxu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la
teron, teruris regnojn,
17 kiu faris la mondon dezerto kaj
ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
18 Cxiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;
19 sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo,
kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren
en kavon, kiel kadavro piedpremata.
20 Vi ne estos kun ili en
tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la
semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
21 Preparu liajn filojn
por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj
ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
22 Mi
levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi
ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon,
diras la Eternulo.
23 Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj,
kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo,
diras la Eternulo Cebaot.
24 Jxuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel
farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;
25 frakasita
estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin
dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu
deprenita de sur iliaj sxultroj.
26 Tio estas la decido, farita
pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn
popolojn.
27 Cxar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos?
kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?
28 En la jaro de la morto de la regxo Ahxaz estis farita la
sekvanta profetajxo:
29 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin
batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia
produkto estos fluganta serpento.
30 Kaj la unuenaskitoj de
malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj
Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos
mortigita.
31 Gxemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la
kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu
restas sola en iliaj tacxmentoj.
32 Kaj kion oni respondos al la
senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en
gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.
Cxapitro 15
1 Profetajxo pri Moab:
En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-
Moab.
2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por
plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas
kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj.
3 Sur siaj stratoj ili
cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj
cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.
4 Krias Hxesxbon kaj
Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la
armitoj de Moab, lia animo tremas en li.
5 Mia koro krias pro
Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar
laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo
al Hxoronaim levigxas kriado de malfelicxo.
6 Cxar la akvo de
Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj,
verdajxo jam ne ekzistas.
7 Tial la abundajxon, kiun ili
kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron
de la salikoj.
8 Cxar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab,
gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia
plorado.
9 Cxar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi
ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la
savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.
Cxapitro 16
1 Sendu sxafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto
sur la monton de la filino de Cion.
2 Kiel vaganta birdo,
elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la
transirejoj de Arnon.
3 Arangxu konsilon, faru decidon; simile
al nokto faru vian ombron meze de la tago; kasxu la elpelitojn,
ne malkasxu la vaganton.
4 Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi;
estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la
premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la
lando.
5 Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun
justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon,
akcelanta la veron.
6 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia
malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia
forto.
7 Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la
fundamentoj de Kir-Hxareset ili ploras, profunde frapitaj.
8
Cxar la kampoj de Hxesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj
de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la la plej bonajn
brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton;
gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.
9 Tial per la
ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi
priversxos vin per miaj larmoj, ho Hxesxbon kaj Eleale; cxar
krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian
grenrikolton.
10 Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en
la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la
vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.
11 Tial
mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir-
Hxeres.
12 Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la
altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion
atingos.
13 Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaux
longe.
14 Sed nun la Eternulo diris jene: Post tri jaroj, kiel
estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la
tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
Cxapitro 17
1 Profetajxo pri Damasko:
Jen Damasko ne plu estos urbo, sed gxi estos amaso da ruinajxoj.
2 Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie pasxtigxos,
kaj neniu ilin fortimigos.
3 Kaj detruita estos la fortikajxo de
Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restajxo de Sirio estos
kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.
4 En tiu tempo maldikigxos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo
malgrasigxos.
5 Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis
la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post
la rikolto de spikoj en la valo Refaim.
6 Kaj restos tie
postrikoltajxo, kiel cxe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj
sur la supro de alta brancxo, kvar, kvin sur la brancxoj
fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
7 En tiu tempo
la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al
la Sanktulo de Izrael.
8 Kaj li ne turnos sin al la altaroj,
faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritajxo de siaj
fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
9 En
tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aux
sur altajxo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos
dezertaj.
10 Cxar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris
la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantajxojn plezurigajn
kaj kreskigis fremdan vinberbrancxon;
11 en la tago, kiam vi
plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi
semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas
ne rikolto, sed doloro suferiga.
12 Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo
de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
13 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li
minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili
estos pelataj, kiel grenventumajxo sur la montoj estas pelata de
vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
14 Dum la vespero
jen estas teruro; sed antaux la mateno ili jam ne ekzistas. Tia
estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.
Cxapitro 18
1 Ve al la lando flanke ombrata, kiu trovigxas transe de la
riveroj Etiopaj,
2 kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj
sxipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo
grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura,
ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies
landon tratrancxas riveroj.
3 Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la
mondo kaj logxas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon;
kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.
4 Cxar tiel diris
al mi la Eternulo: Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia
logxejo, kiel serena varmego cxe hela lumo, kiel rosa nubo cxe
varmego de rikolto.
5 Cxar antaux la rikolto, kiam la florado
finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la
brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.
6 Cxio
kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la
bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj logxos super gxi en somero,
kaj cxiaj bestoj de la tero super gxi vintros.
7 En tiu tempo
sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton
Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo
grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol
kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies
landon tratrancxas riveroj.
Cxapitro 19
1 Profetajxo pri Egiptujo:
Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon.
Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la
Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.
2 Kaj Mi tumultigos
Egiptojn kontraux Egiptojn; kaj militos cxiu kontraux sia frato
kaj cxiu kontraux sia amiko, urbo kontraux urbo, regno kontraux
regno.
3 Kaj malaperos la kuragxo de la Egiptoj interne de ili,
kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj
la sorcxistojn kaj la auxguristojn kaj la antauxdiristojn.
4 Kaj
Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj
senkompata regxo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo
Cebaot.
5 Kaj sekforigxos la akvo el la maro, kaj la rivero
senakvigxos kaj sekigxos.
6 Kaj senhavigxos la riveroj,
elcxerpigxos kaj sekigxos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko
velkos.
7 La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj cxio
semita apud la akvo velkos, sekigxos, kaj malaperos.
8 Kaj
malgxojos la fisxkaptistoj, kaj ploros cxiuj, kiuj jxetas
fisxhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos
malfelicxaj.
9 Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj
la teksistoj de blanka tolo.
10 Kaj la pilastroj de la lando
estos disbatitaj; cxiuj dungatoj estos malgajaj.
11 Malsagxaj
estas la princoj de Coan; la sagxaj konsilistoj de Faraono
farigxis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de
sagxuloj, ido de antikvaj regxoj?
12 Kie do nun estas viaj
sagxuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot
decidis pri Egiptujo.
13 Malsagxigxis la princoj de Coan,
trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton
de siaj gentoj.
14 La Eternulo versxis en ilin spiriton de
konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel
ebriulo sxanceligxas vomante.
15 Kaj estos en Egiptujo nenia
faro, kiun farus kapo aux vosto, brancxo aux kano.
16 En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; gxi tremos kaj timos
antaux la movigxo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li
svingos super gxi.
17 Kaj la lando de Jehuda farigxos terurajxo
por la Egiptoj; cxiu, kiu rememoros gxin, ektimos, pro la decido
de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.
18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj
la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu
havos la nomon Urbo de Detruo.
19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando
Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud gxia limo;
20 kaj gxi
estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta;
cxar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al
ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.
21 Kaj la Eternulo
farigxos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la
Eternulon, kaj alportos bucxoferojn kaj farunoferojn, kaj faros
sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.
22 La Eternulo
frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al
la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin.
23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la
Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la
Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.
24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio;
estos beno sur la tero.
25 La Eternulo Cebaot benos ilin,
dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de
Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.
Cxapitro 20
1 En la jaro, kiam Tartan venis Asxdodon, kien lin sendis Sargon,
regxo de Asirio, kaj li militis kontraux Asxdod kaj prenis gxin,
2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc,
dirante: Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la
sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj
nudpieda.
3 Kaj la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris
nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antauxdirado pri
Egiptujo kaj Etiopujo,
4 tiel la regxo de Asirio kondukos la
kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj
maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj,
malhonore por la Egiptoj.
5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro
Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili
fanfaronis.
6 Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu
apudmara lando: Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris,
por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio;
kiamaniere ni nun savos nin?
Cxapitro 21
1 Profetajxo pri la apudmara dezerto:
Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el
lando terura.
2 Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto
rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho
Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.
3 Tial mia lumbo estas plena
de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi
tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.
4
Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto
farigxis por mi teruro.
5 Preparu tablon, starigu
gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la
sxildon.
6 Cxar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu
observanton; kion li vidos, li diru.
7 Kaj li vidis vicojn da
cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li
auxskultis atente, kun granda atento.
8 Kaj li ekkriis kiel
leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la
tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;
9 kaj jen
venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj
diras: Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj
rompigxis sur la teron.
10 Mia drasxajxo, kaj filo de mia
garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael,
tion mi diris al vi.
11 Profetajxo pri Duma:
Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas?
gardisto, kiom da nokto restas?
12 La gardisto diris: Venis la
mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu,
revenu denove.
13 Profetajxo pri Arabujo:
En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!
14
Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, logxantoj de la lando
Tema, kun pano renkontu la forkurinton;
15 cxar oni forkuras de
glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko strecxita, kaj de kruela
batalo.
16 Cxar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro,
kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
17 kaj
la restajxo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda;
cxar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.
Cxapitro 22
1 Profetajxo pri la valo de vizio:
Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?
2 Vi,
plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas
mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
3 cxiuj viaj cxefoj
kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas
ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.
4
Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu
konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.
5 Cxar
tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo
antaux la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio;
detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
6 Kaj Elam portis
sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.
7 Kaj
viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin
arangxis antaux la pordego.
8 Kaj oni formetis la kurtenon de
Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara
domo,
9 kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de
David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
10 Kaj vi
kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por
fortikigi la muron.
11 Kaj inter la du muroj vi faris basenon
por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian
rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi
ne rigardis.
12 Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot,
vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj
surmetu sur sin sakajxon.
13 Jen estas gxojo kaj gajeco: oni
mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas
vinon, dirante: Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.
14
Sed al mia orelo malkasxis la Eternulo Cebaot: Cxi tiu
malbonagado ne estos pardonita al vi, gxis vi mortos, diris la
Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
15 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu
administranto, al Sxebna, la palacestro, kaj diru:
16 Kion vi
havas cxi tie? kaj kiun vi havas cxi tie, ke vi elhakigis al vi
cxi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elcxizigas en
la roko logxejon por si.
17 Jen la Eternulo forte vin jxetos kaj
forte vin kaptos;
18 Li volvos vin kaj rulos kiel globon en
vastan landon; tie vi mortos, tie restos la cxaroj de via gloro,
vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
19 Kaj Mi depusxos vin
de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
20 Kaj en
tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Hxilkija,
21
kaj Mi vestos lin per via hxitono kaj zonos per via zono, kaj
vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por
la logxantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
22 Kaj Mi
metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li
malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
23 Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li
estos trono de honoro en la domo de sia patro.
24 Kaj pendos sur
li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj,
cxiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por mangxado gxis la vazoj
por trinkado.
25 En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos
forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; gxi estos
rompita kaj falos, kaj pereos la sxargxo, kiu estis sur gxi; cxar
la Eternulo diris.
Cxapitro 23
1 Profetajxo pri Tiro:
Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke
restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio
estas sciigita al ili.
2 Silentu, ho logxantoj de la apudmara
lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin
plenigadis;
3 sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de
Sxihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la
popoloj.
4 Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:
Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne
kreskigis knabinojn.
5 Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni
ektremos cxe la sciigo pri Tiro.
6 Transiru al Tarsxisx,
plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
7 Cxu tio estas via
gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi
malproksime.
8 Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies
komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj
de la lando?
9 La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi
la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la
lando.
10 Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de
Tarsxisx; jam nenio vin zonas.
11 Sian manon Li etendis super la
maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan,
por ekstermi liajn fortikajxojn.
12 Kaj Li diris: Vi en plu
estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon!
Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos
trankvilecon.
13 Jen la lando de la Hxaldeoj: cxi tiu popolo ne
ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto;
ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin
ruino.
14 Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas
via potenco.
15 En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek
jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la
sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri
malcxastistino:
16 Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho
forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni
rememoru vin.
17 Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo
vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj
malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la
tero.
18 Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj
estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en
trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la
vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili
mangxu sate kaj havu belajn vestojn.
Cxapitro 24
1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj
sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.
2 Kaj
estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia
mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto
kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la
prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.
3 Tute
dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo
tion diris.
4 Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj
velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la
lando.
5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar
ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan
interligon.
6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis
tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la
lando kaj restis malmulte da homoj.
7 Malgaja estas la mosto,
sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.
8 Cxesigxis la
gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la
gajeco de harpo.
9 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa
estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.
10 Ruinigita estas la
dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas
eniri.
11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia
gxojo, malaperis la gajeco de la lando.
12 En la urbo restis
dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
13 Cxar
tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post
fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la
fino de la vinberrikolto.
14 Ili levos sian vocxon kaj
gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la
insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
16 De la rando de la tero ni auxdis kantadon: Gloro al la
justulo; sed mi diras: Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al
mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.
17 Teruro,
kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero.
18 Kaj
tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj
kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj
de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.
19
Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte
skuigxis la tero.
20 Sxanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj
balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi
falis, kaj ne plu levigxos.
21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto
en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero.
22 Kaj ili
estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos
ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos
punitaj.
23 Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la
Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj
Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.
Cxapitro 25
1 Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian
nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis
efektivajxoj kaj verajxoj.
2 Cxar Vi faris el urbo amason da
sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la
barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.
3 Pro
tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
4 Cxar Vi farigxis fortikajxo por senhavulo, fortikajxo por
malricxulo en lia mizero, rifugxejo kontraux pluvego, ombro
kontraux varmego; cxar la spirito de potenculoj estas kiel
pluvego kontraux muron.
5 Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis
la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo
estas mallauxtigita la kantado de la potenculoj.
6 Kaj la
Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el
grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el
vinoj ne fermentintaj.
7 Kaj Li forigos sur tiu monto la
kovrilon, kiu kovras cxiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas
etendita super cxiuj gentoj.
8 Li neniigos la morton por cxiam;
kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj
vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero;
cxar la Eternulo tion diris.
9 Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni
esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni
esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
10 Cxar haltos la
mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur
sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
11 Kaj se
li etendos siajn manojn meze de gxi, kiel nagxanto etendas, por
nagxi, tiam humiligxos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj
manoj.
12 Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos,
malaltigos, jxetos sur la teron al la polvo.
Cxapitro 26
1 En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni
havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
2 Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa,
konservanta la fidelecon.
3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon
absolutan; cxar Vin li fidas.
4 Fidu la Eternulon por cxiam;
cxar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.
5 Cxar Li jxetis
malsupren logxantojn de la altajxo, urbon alte levigxintan; Li
malaltigis gxin, malaltigis gxis la tero, jxetis gxin al la
polvo.
6 Piedo gxin premas, la piedoj de malricxuloj, la plandoj
de senhavuloj.
7 La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo,
ebenigas la vojon de justulo.
8 Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho
Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi
sopiris nia animo.
9 Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto,
per mia spirito en mia interno mi sercxis Vin matene; cxar dum
Via jugxado sur la tero la logxantoj de la mondo lernis justecon.
10 Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando
de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la
Eternulo.
11 Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili
ekvidos kun honto Vian jxaluzon pri la popolo; Via flama kolero
kontraux Viaj malamikoj formangxos ilin.
12 Ho Eternulo, Vi
starigos por ni pacon; cxar ankaux cxiujn niajn aferojn Vi faris
por ni.
13 Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom
Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.
14 Ili mortis kaj ne
revivigxos, ili estas malvivuloj kaj ne relevigxos; cxar Vi ilin
punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis cxiun memoron pri ili.
15 Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon;
Vi glorigxis vaste sur cxiuj finoj de la tero.
16 Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis
mallauxte, kiam Vi ilin punis.
17 Kiel gravedulino cxe la
alproksimigxo de la naskado turmentigxas kaj krias en siaj
doloroj, tiel ni estis antaux Vi, ho Eternulo.
18 Ni estis
gravedaj, ni turmentigxis, ni naskis kvazaux venton; savon ni ne
venigis al la tero, kaj ne falis la logxantoj de la mondo.
19
Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj
gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas
Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.
20 Iru, mia popolo, eniru en viajn cxambrojn kaj sxlosu viajn
pordojn post vi; kasxu vin por mallonga momento, gxis pasos la
kolero.
21 Cxar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la
malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos
sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
Cxapitro 27
1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta
glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la
levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon,
kiu estas en la maro.
2 En tiu tago kanto pri gxi, pri la kara vinbergxardeno:
3 Mi, la
Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por
ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.
4 Cxu Mi
ne havas koleron? cxu iu elmetus batale kontraux Mi dornojn kaj
pikarbustojn? Mi elpasxus kontraux ilin, kaj cxiujn kune
forbruligus.
5 Nur en la okazo, se oni sercxus Mian defendon,
por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.
6 En la estonteco
Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn
brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
7 Cxu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj?
aux cxu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj
mortigitoj?
8 Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per
ekzilo: Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de
orienta vento.
9 Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado
de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos
en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel
dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj
kaj la idoloj de la suno.
10 Cxar urbo fortikigita estos
solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel
dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos
gxiajn kreskajxojn.
11 Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin
rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Cxar tio ne estas
popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia
Farinto gxin ne indulgos.
12 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de
la fluo de la Rivero gxis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho
Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.