Cxapitro 1
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
2 Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj
logxantoj de la lando! Cxu estis cxi tio en via tempo, aux en la
tempo de viaj patroj?
3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj
viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta
generacio.
4 Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj;
kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio
restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj.
5 Vekigxu, ho
ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko
vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.
6 Cxar venis sur
mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas
dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.
7 Gxi
dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute
sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.
8
Gxemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakajxon pro sia fiancxo.
9 For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la
Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.
10
Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita
estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.
11
Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj,
pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la
kampo.
12 Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la
granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo
elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.
13 Zonu vin kaj
ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj
kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la
domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.
14 Sanktigu
faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj
cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via
Dio, kaj kriu al la Eternulo:
15 Ho ve, kia tago! Cxar proksima
estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la
Plejpotenculo.
16 Antaux niaj okuloj ja malaperis la mangxajxo,
el la domo de nia Dio la gxojo kaj gajeco.
17 Forputris la
grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj
estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.
18 Ho, kiel gxemas
la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon;
ankaux la sxafaroj turmentigxas.
19 Al Vi, ho Eternulo, mi
vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo
bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo.
20 Ecx la bestoj de la
kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj
fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.
Cxapitro 2
1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto;
ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la
Eternulo, gxi estas jam proksima;
2 tago de mallumo kaj
senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena
cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj
forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu
ekzistos tia, en iu ajn generacio.
3 Antaux gxi ekstermas fajro,
kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la
Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos
de gxi.
4 Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.
5 Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de
fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca,
pretigxinta por batalo.
6 Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj
vizagxoj paligxas.
7 Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj
batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne
foreraras de sia vojo.
8 Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia
vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.
9
Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn,
grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.
10 Antaux ili skuigxas
la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj
la steloj perdas sian brilon.
11 Kaj la Eternulo ektondras per
Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre
granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar
granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos
gxin elteni?
12 Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras: Returnu
vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;
13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la
Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema,
longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.
14
Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si
benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.
15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan
kunvenon.
16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu
la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn;
fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.
17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de
la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon,
kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin;
por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?
18 Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos
Sian popolon.
19 Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia
popolo: Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi
satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori
vin.
20 Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos
lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la
maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta;
kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono.
21 Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo faros
ion grandan.
22 Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos
la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la
figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon.
23 Kaj vi, ho
infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio;
cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi
pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.
24 La grenejoj
plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj
de oleo.
25 Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion
formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda
armeo, kiun Mi sendis sur vin.
26 Kaj vi povos mangxi sate, kaj
vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi
mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
27 Kaj vi
ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas
via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos
malhonoron.
28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj
filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn,
viaj junuloj havos viziojn.
29 Ecx sur la sklavojn kaj sur la
sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.
30 Kaj Mi
donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero: sangon,
fajron, kaj kolonojn da fumo.
31 La suno farigxos malluma, kaj
la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda
tago de la Eternulo.
32 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la
Eternulo, savigxos; cxar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos
savo, kiel diris la Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la
Eternulo alvokos.
Cxapitro 3
1 Cxar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la
forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
2 Mi kolektos cxiujn
naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi
faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael,
kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;
3 kaj
pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro
mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
4 Kaj kion
vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj distriktoj Filisxtaj?
cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi
facile kaj baldaux turnos vian repagon sur vian kapon.
5 Mian
argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn
valorajxojn vi transportis en viajn templojn,
6 kaj la filojn de
Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la
Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;
7 sed jen Mi vekos
ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos
sur vian kapon;
8 kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn
en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la
Sxebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris.
9 Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la
kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru.
10 Forgxu el
viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la
malfortulo diru: Mi estas forta.
11 Rapidu kaj venu, cxiuj
nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho
Eternulo, Viajn fortulojn.
12 La popoloj levigxu kaj iru en la
valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn
naciojn de cxiuj flankoj.
13 Svingu la rikoltilon, cxar la
rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas
plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia
malboneco.
14 Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la
jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de
la jugxo.
15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj
perdos sian brilon.
16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj
auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la
tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj
fortikajxo por la idoj de Izrael.
17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la
Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta
monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros
tra gxi.
18 En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la
montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj
de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros
akvon al la valo Sxitima.
19 Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom
farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de
Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.
20 Sed Judujo
estos logxata eterne, kaj Jerusalem en cxiuj generacioj.
21 Kaj
Mi vengxos pro ilia sango, kiu ne estis vengxita de Mi; kaj la
Eternulo logxados en Cion.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT