Cxapitro 1
1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:
2
Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux
gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.
3 Sed Jona
levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li
iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro
la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx,
for de la Eternulo.
4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur
la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni
pensis, ke la sxipo pereos.
5 La sxipanoj ektimis kaj komencis
voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la
sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed
Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj
endormigxis.
6 Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:
Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros
pri ni, kaj ni ne pereos.
7 Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu,
por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili
lotis, kaj la loto trafis Jonan.
8 Tiam ili diris al li: Vi, pro
kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin
okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo
vi estas?
9 Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi
respektas la Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj
la sekteron.
10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj
diris al li: Kion vi faris? Cxar tiuj homoj eksciis, ke li
forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.
11 Kaj
ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu
por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta.
12 Li
respondis al ili: Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la
maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi
tiu granda ventego.
13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la
sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis
cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.
14 Tiam ili ekvokis al
la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin
perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon
de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi
volas.
15 Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam
la maro cxesis koleri.
16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon
antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj
faris sanktajn promesojn.
17 Kaj la Eternulo pretigis grandan
fisxon, ke gxi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la
fisxo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
Cxapitro 2
1 Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la
fisxo.
2 Kaj li diris:
Cxapitro 3
1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
2
Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la
predikon, kiun Mi diros al vi.
3 Tiam Jona levigxis kaj iris en
Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis
granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da
irado.
4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis
unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos.
5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj
metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter
ili.
6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia
trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo,
kaj sidigxis sur cindro.
7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en
la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj
la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne
pasxtigxu kaj ne trinku akvon;
8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru
sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de
sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:
9 eble Dio
bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia
malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al
ili, kaj Li tion ne faris.
Cxapitro 4
1 Tio tre forte cxagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.
2 Kaj li
ekpregxis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, tion mi ja
diris, kiam mi estis ankoraux en mia lando; kaj tial mi preferis
forkuri en Tarsxisxon, cxar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema
kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedauxras
malbonon.
3 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon;
cxar pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4 La Eternulo diris:
Cxu vi havas grandan cxagrenon?
5 Jona eliris el la urbo,
sidigxis oriente de la urbo, faris al si tie lauxbon, kaj
sidigxis sub gxi en la ombro, gxis li vidos, kio estos kun la
urbo.
6 Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj gxi
elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo
kaj liberigxu el sia suferado. Kaj Jona forte ekgxojis pro la
hedero.
7 Sed kiam levigxis la matenrugxo de la sekvanta tago,
Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj gxi forvelkis.
8 Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan
venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li
senfortigxis kaj petis por si morton; li diris: Pli bone por mi
estas morti, ol vivi.
9 Tiam Dio diris al Jona: Cxu vi havas
grandan cxagrenon pro la hedero? Li respondis: Mi havas grandan
cxagrenon, ecx gxis deziro al morto.
10 La Eternulo tiam diris:
Vi domagxas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne
edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;
11
kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu
trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter
sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da
brutoj?
Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,
10 Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur
la sekteron.
Kaj Li respondis al mi;
El la ventro de Sxeol mi kriis,
Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
3 Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro,
Kaj fluego min cxirkauxis;
Cxiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4 Kaj mi pensis: Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj;
Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
5 Cxirkauxis min akvo gxis la animo;
Abismo min cxirkauxis;
Junko kovris mian kapon.
6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj;
La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj;
Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la
pereo.
7 Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la
Eternulon;
Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8 Tiuj, kiuj servas al vantajxoj,
Senigas sin je favorkoreco.
9 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon;
Kion mi promesis, tion mi plenumos;
Savo estas cxe la Eternulo.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT