Cxapitro 1
1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo
diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
2 Mia
servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun
Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas
al ili, al la Izraelidoj.
3 Cxiun lokon, sur kiun pasxos la
plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
4
De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la
rivero Euxfrato, la tuta lando de la Hxetidoj, gxis la Granda
Maro okcidente, estu viaj limoj.
5 Neniu rezistos al vi dum via
tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne
foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
6 Estu forta kaj kuragxa;
cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi
jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.
7 Nur estu
forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun
donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek
maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.
8 Cxi tiu
libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi
tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita
en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi
havos sukceson.
9 Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuragxa;
ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via
Dio, cxie, kien vi iros.
10 Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
11
Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por
vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun
Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio,
donas al vi kiel posedajxon.
12 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de
Manase, Josuo diris jene:
13 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi
Moseo, servanto de la Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio,
ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;
14 viaj edzinoj,
viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al
vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj,
cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,
15 gxis la
Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux
ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam
vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun
donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur
la flanko de sunlevigxo.
16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:
Cxion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin,
ni iros.
17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur
la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
18
Cxiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en
cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj
kuragxa.
Cxapitro 2
1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Sxitim du esplorrigardantojn
sekrete, dirinte: Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj
ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo
estis Rahxab, kaj ili dormis tie.
2 Kaj oni diris al la regxo de
Jerihxo jene: Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la
Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.
3 Tiam la regxo de
Jerihxo sendis al Rahxab, por diri: Elirigu la virojn, kiuj venis
al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan
landon ili venis.
4 Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis
ilin, kaj diris: Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias,
el kie ili estas;
5 kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la
pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris;
postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.
6 Sed sxi
suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kasxis ilin en la trunkoj
de lino, kiuj kusxis cxe sxi sur la tegmento.
7 La viroj
postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la
pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.
8 Kaj
antaux ol la kasxitoj kusxigxis, sxi supreniris al ili sur la
tegmenton,
9 kaj sxi diris al la viroj: Mi scias, ke la Eternulo
transdonis al vi la landon, kaj ke teruro pri vi falis sur nin
kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;
10 cxar
ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa
Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du
regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon
kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
11 Ni auxdis, kaj ektimis nia
koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo,
via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.
12 Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris
favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la
domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,
13 ke vi
konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj
fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi
savos niajn animojn kontraux morto.
14 Kaj la viroj diris al
sxi: Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu
nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni
faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.
15 Kaj sxi
malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo
estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro.
16 Kaj
sxi diris al ili: Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la
postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la
postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.
17 Kaj la
viroj diris al sxi: Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro,
per kiu vi jxurigis nin:
18 jen ni venos en la landon, kaj vi
alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin
malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn
fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la
domon;
19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia
sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu,
kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies
mano lin tusxos.
20 Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon,
tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.
21
Kaj sxi diris: Gxi estu, kiel vi diris. Kaj sxi foririgis ilin,
kaj ili iris; kaj sxi alligis la rugxan sxnuron al la fenestro.
22 Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri
tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis
sur la tuta vojo, kaj ne trovis.
23 Tiam la du viroj iris
returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis
al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al
ili.
24 Kaj ili diris al Josuo: La Eternulo transdonis en nian
manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas
timon antaux ni.
Cxapitro 3
1 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de Sxitim
kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis
tie la nokton, antaux ol transiri.
2 Kaj post paso de tri tagoj
la oficistoj iris tra la tendaro,
3 kaj ordonis al la popolo,
dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo,
via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam
ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.
4 Sed inter vi kaj gxi
devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne
alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas
iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.
5 Kaj Josuo diris al
la popolo: Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi
miraklojn.
6 Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston
de interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis la
keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.
7 Kaj la
Eternulo diris al Josuo: En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin
antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi
estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
8 Kaj vi ordonu al la
pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante: Kiam vi
venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.
9 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru cxi tien, kaj auxskultu
la vortojn de la Eternulo, via Dio.
10 Kaj Josuo diris: Per tio
vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos
de antaux vi la Kanaanidojn kaj la Hxetidojn kaj la Hxividojn kaj
la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la
Jebusidojn:
11 jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta
tero transiros antaux vi Jordanon.
12 Kaj nun prenu al vi dek du
virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo.
13 Kaj
kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston
de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de
Jordan, la akvo de Jordan detirigxos, la akvo, kiu fluas de
supre; kaj gxi starigxos, kiel unu muro.
14 Kaj kiam la popolo
elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj,
kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo,
15
kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj
de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de
la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta
tempo de rikoltado),
16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis,
starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu
estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo,
al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux
Jerihxo.
17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo
de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la
tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris
Jordanon.
Cxapitro 4
1 Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris
al Josuo jene:
2 Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu
viro el cxiu tribo,
3 kaj ordonu al ili, dirante: Prenu al vi de
cxi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la
pastroj, dek du sxtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu
ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos cxi tiun nokton.
4 Kaj
Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la
Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;
5 kaj Josuo diris al ili:
Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de
Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux
la nombro de la triboj de la Izraelidoj;
6 por ke cxi tio estu
signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:
Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj?
7 tiam vi diros al ili:
Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de
interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon,
disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos
memorigajxo por la Izraelidoj eterne.
8 Kaj la Izraelidoj faris
tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze
de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la
triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la
nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.
9 Kaj dek du sxtonojn Josuo
starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de
la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis
tie gxis hodiaux.
10 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston,
staris meze de Jordan, gxis finigxis cxio, kion la Eternulo
ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al cxio, kion Moseo
ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.
11 Kaj kiam
la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo
kaj la pastroj antaux la popolo.
12 Kaj la Rubenidoj kaj la
Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la
Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.
13 Cxirkaux kvardek mil
armitaj militistoj transiris antaux la Eternulo por la milito,
sur la stepon de Jerihxo.
14 En tiu tago la Eternulo altigis
Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi
lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.
15 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:
16 Ordonu al la pastroj,
kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.
17
Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante: Supreniru el Jordan.
18 Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la
Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj
levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko
kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.
19 Kaj la
popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj
ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihxo.
20 Kaj
la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en
Gilgal.
21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene: Se en la venonta
tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante: Kion signifas
cxi tiuj sxtonoj?
22 tiam diru al viaj filoj jene: Sur seka tero
Izrael transiris cxi tiun Jordanon;
23 cxar la Eternulo, via Dio,
elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel
la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis
antaux ni, gxis ni transiris;
24 por ke cxiuj popoloj de la tero
sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu
la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.
Cxapitro 5
1 Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de
Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis
apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan
antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro,
kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.
2 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo: Faru al vi sxtonajn
trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.
3
Kaj Josuo faris al si sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidis la
Izraelidojn sur la monteto Aralot.
4 Kaj jen estas la kauxzo,
pro kiu Josuo cirkumcidis: la tuta popolo, kiu eliris el
Egiptujo, la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la
dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;
5 cxar
cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed cxiuj, kiuj
naskigxis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo,
ne estis cirkumciditaj.
6 Cxar dum kvardek jaroj la Izraelidoj
iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris
el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la
Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la
landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos
al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
7 Iliajn filojn Li
starigis anstataux ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; cxar ili estis
necirkumciditaj, cxar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.
8 Kaj
kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis
sur sia loko en la tendaro, gxis ili resanigxis.
9 Kaj la
Eternulo diris al Josuo: Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon
de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.
10 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la
Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de
Jerihxo.
11 Kaj ili mangxis el la produktoj de la tero en la
sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la
sama tago.
12 Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post
kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne
plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando
Kanaana en tiu jaro.
13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn
okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia
mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj
diris al li: Cxu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?
14 Kaj
tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis.
Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al
li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
15 Kaj la militestro
de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn sxuojn de viaj
piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo
faris tiel.
Cxapitro 6
1 (Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj;
neniu eliris, kaj neniu eniris.)
2 Kaj la Eternulo diris al
Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian
regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.
3 Cxirkauxiru la urbon
cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum
ses tagoj.
4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn
antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep
fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
5 Kaj kiam oni
ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la
trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la
muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte
antauxen.
6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj
diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu
sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo.
7 Kaj
li diris al la popolo: Iru, kaj cxirkauxiru la urbon, kaj la
armitoj preteriru antaux la kesto de la Eternulo.
8 Kaj post
kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep
jubileajn trumpetojn antaux la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis
per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris
post ili.
9 Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj
trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post
la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
10 Kaj al la
popolo Josuo ordonis, dirante: Ne kriu, kaj ne auxdigu vian
vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi
diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
11 Kaj la kesto de la
Eternulo ekiris cxirkaux la urbo, cxirkauxiris gxin unu fojon;
kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.
12 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la
keston de la Eternulo.
13 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep
jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo, iris kaj
sencxese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaux
ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo,
kaj oni sencxese trumpetis per trumpetoj.
14 Kaj ili
cxirkauxiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la
tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.
15 En la sepa tago ili
levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili
cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola
tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn.
16 Kaj cxe la sepa
fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al
la popolo: Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
17 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio
estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj
cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn,
kiujn ni sendis.
18 Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo,
por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj
por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne
malfelicxigu gxin.
19 Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj
vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la
trezorejon de la Eternulo ili venos.
20 Kaj la popolo ekkriis,
kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekauxdis
la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per lauxta vocxo;
kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon,
cxiu rekte antauxen, kaj ili prenis la urbon.
21 Kaj ili
ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj
virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj
azenojn.
22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon,
Josuo diris: Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku
el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris
al sxi.
23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis
Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn,
kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili
elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
24
Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en
gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn
oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
25 Kaj la
malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn,
kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter
Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis
por esplorrigardi Jerihxon.
26 Kaj en tiu tempo Josuo faris
jxuron, dirante: Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu
restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia
unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li
starigos gxiajn pordegojn.
27 Kaj la Eternulo estis kun Josuo,
kaj li estis fama sur la tuta lando.
Cxapitro 7
1 Sed la Izraelidoj pekis kontraux la anatemo; Ahxan, filo de
Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda,
prenis el la anatemitajxo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis
kontraux la Izraelidoj.
2 Kaj Josuo sendis virojn el Jerihxo al Aj, kiu estis apud Bet-
Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj
esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis
Ajon.
3 Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la
tuta popolo, nur du mil aux tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon;
ne lacigu tien la tutan popolon, cxar ili estas malgrandnombraj.
4 Kaj iris tien el la popolo cxirkaux tri mil viroj; sed ili
forkuris de antaux la logxantoj de Aj.
5 Kaj la logxantoj de Aj
mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la
pordego gxis Sxebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la
monto; kaj malkuragxigxis la koro de la popolo kaj farigxis kiel
akvo.
6 Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin
vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis
la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis
polvon sur siajn kapojn.
7 Kaj Josuo diris: Ho, mia Sinjoro,
Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon,
por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin?
ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
8 Ho, mia
Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson
al siaj malamikoj?
9 Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj
logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian
nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
10
Tiam la Eternulo diris al Josuo: Levigxu! por kio vi jxetis vin
vizagxaltere?
11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia
interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la
anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter
siajn vazojn.
12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj
malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili
falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos
la anatemitajxon el inter vi.
13 Levigxu, sanktigu la popolon,
kaj diru: Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo,
Dio de Izrael: Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos
rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon
el inter vi.
14 Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la
tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la
familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la
domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.
15
Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per
fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux
la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en
Izrael.
16 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux
liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
17 Kaj
li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la
familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la
Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
18 Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro
falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx,
el la tribo de Jehuda.
19 Tiam Josuo diris al Ahxan: Mia filo!
donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li
konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
20
Kaj Ahxan respondis al Josuo, kaj diris: Efektive, mi pekis
antaux la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
21 Mi vidis inter la militakirajxo belan Sxinaran mantelon, kaj
ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la
pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin;
kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la
argxento estas sub tio.
22 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili
kuris en la tendon; kaj montrigxis, ke tio estas kasxita en lia
tendo kaj la argxento estas sub tio.
23 Kaj ili prenis tion el
meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj,
kaj elmetis tion antaux la Eternulo.
24 Kaj Josuo kune kun la
tuta Izrael prenis Ahxanon, filon de Zerahx, kaj la argxenton kaj
la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn
filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn sxafojn,
kaj lian tendon, kaj cxion, kio apartenis al li, kaj elkondukis
ilin en la valon Ahxor.
25 Kaj Josuo diris: Pro tio, ke vi
malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago.
Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis
ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.
26 Kaj oni
amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis
hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio
tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.
Cxapitro 8
1 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu
malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru
al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian
popolon kaj lian urbon kaj lian landon.
2 Kaj agu kun Aj kaj kun
gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur
ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi.
Faru insidon malantaux la urbo.
3 Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj
militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn,
bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,
4 kaj ordonis al ili,
dirante: Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo;
no tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.
5 Kaj
mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la
urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni
forkuros de ili.
6 Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin
el la urbo; cxar ili diros: Ili forkuras de ni, kiel antauxe.
Kaj ni kuros de ili.
7 Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu
la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian
manon.
8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per
fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas
al vi.
9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj
ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo
pasigis tiun nokton meze de la popolo.
10 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj
ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj.
11 Kaj cxiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj
alproksimigxis, kaj venis antaux la urbon, kaj starigis sian
tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.
12 Kaj li
prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter
Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.
13 Kaj la popolo starigis la
tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke gxia fina
parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en
la mezon de la valo.
14 Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam
la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux
Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon
antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido
malantaux la urbo.
15 Kaj Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin
venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.
16
Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo,
por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimigxis
de la urbo.
17 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne
kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj
postkuris Izraelon.
18 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Etendu la
lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon
Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en
lia mano, kontraux la urbon.
19 Kaj la insidanoj rapide levigxis
de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili
venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon
per fajro.
20 Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj
vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis
lokon, kien forkuri--nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu
estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la
persekutantojn.
21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke
la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili
turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.
22 Kaj tiuj el la
urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter
la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la
dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj
neniu povis forkuri.
23 Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan,
kaj alkondukis lin al Josuo.
24 Kaj kiam Izrael mortigis cxiujn
logxantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin
postkuris, kaj cxiuj falis de glavo gxis plena ekstermigxo, tiam
cxiuj Izraelidoj reiris en la urbon kaj mortigis tie cxiujn per
glavo.
25 Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj
virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj.
26 Kaj Josuo
ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, gxis estis
ekstermitaj cxiuj logxantoj de Aj.
27 Nur la brutojn kaj la
militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la
diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.
28 Kaj Josuo
forbruligis la urbon Aj, kaj faris gxin eterna ruino, dezertajxo
gxis hodiaux.
29 Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie
li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo
ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis
gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi
grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.
30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo,
Dio de Izrael,
31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al
la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de
Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis
feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj
oni bucxis pacoferojn.
32 Kaj li skribis tie sur la sxtonoj
kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la
Izraelidoj.
33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj
oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la
kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de
interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la
indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua
duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo,
servanto de la Eternulo, por beni la popolon.
34 Kaj poste li
lauxte legis cxiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la
malbenon, konforme al cxio, kio estas skribita en la libro de la
instruo.
35 El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto,
kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj
antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
Cxapitro 9
1 Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la
monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro
kontraux Lebanon, la Hxetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la
Perizidoj, la Hxividoj, kaj la Jebusidoj,
2 ili kolektigxis kune,
por militi unuanime kontraux Josuo kaj kontraux Izrael.
3 Kaj la logxantoj de Gibeon auxdis, kion faris Josuo al Jerihxo
kaj al Aj,
4 kaj ili ankaux faris ruzajxon: ili iris kaj provizis
sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn
kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
5 kaj sxuoj
malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj
estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfresxa kaj
sximigxinta.
6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal,
kaj diris al li kaj al la tuta Izrael: El lando malproksima ni
venis; faru do kun ni interligon.
7 Kaj la Izraelidoj diris al
la Hxividoj: Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari
kun vi interligon?
8 Kaj ili diris al Josuo: Ni estas viaj
sklavoj. Kaj Josuo diris al ili: Kiuj vi estas? kaj el kie vi
venas?
9 Kaj ili diris al li: El lando tre malproksima venis
viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis
Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,
10 kaj cxion,
kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al
Sihxon, regxo de Hxesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis
en Asxtarot.
11 Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj
logxantoj de nia lando jene: Prenu en viajn manojn mangxajxon por
la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili: Ni estas viaj
sklavoj; faru do kun ni interligon.
12 Cxi tiu nia pano estis
varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en
kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj
sximigxis.
13 Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni
plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj
kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.
14 Tiam la homoj
prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
15
Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili,
por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.
16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili
interligon, ili ekauxdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj logxas
apude de ili.
17 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al
iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira
kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
18 Kaj la Izraelidoj ne batis
ilin, cxar la estroj de la komunumo jxuris al ili per la
Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris
kontraux la estroj.
19 Kaj cxiuj estroj diris al la tuta
komunumo: Ni jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj
nun ni ne povas tusxi ilin;
20 tion ni faros al ili: ni lasu ilin
vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al
ili.
21 Kaj la estroj diris al ili: Ili vivu. Kaj ili farigxis
lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris
al ili la estroj.
22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili
jene: Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj
de ni, dum vi logxas apude de ni?
23 estu do nun malbenitaj: ne
cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por
la domo de mia Dio.
24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:
Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis
al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj
ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre
ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
25 Kaj
nun jen ni estas en via mano: kiel vi trovas bona kaj justa agi
kun ni, tiel agu.
26 Kaj li agis kun ili tiel: li savis ilin
kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis
ilin.
27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu
lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro
de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
Cxapitro 10
1 Kiam Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, auxdis, ke Josuo prenis
Ajon kaj ekstermis gxin; ke kiel li agis kun Jerihxo kaj kun gxia
regxo, tiel li agis kun Aj kaj kun gxia regxo; kaj ke la
logxantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:
2 tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu
el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj
gxiaj logxantoj estis homoj fortaj.
3 Kaj Adoni-Cedek, regxo de
Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de Hxebron, kaj al Piram, regxo
de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de
Eglon, por diri:
4 Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu
Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la
Izraelidoj.
5 Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la
Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de Hxebron, la regxo de
Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta
militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj
ekmilitis kontraux gxi.
6 Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al
Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri: Ne forprenu viajn
manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu
nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj,
kiuj logxas sur la monto.
7 Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj
la tuta militistaro kun li, kaj cxiuj militotauxguloj.
8 Kaj la
Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi
transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.
9 Kaj
Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.
10 Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaux Izrael, kaj cxi tiu
batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin
laux la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-Hxoron, kaj batis ilin
gxis Azeka kaj gxis Makeda.
11 Kaj kiam ili, forkurante de la
Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet-Hxoron, la Eternulo
jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj
ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la
sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj
mortigis per la glavo.
12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la
Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris
antaux la cxeestanta Izrael:
16 Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en
Makeda.
17 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante: Estas trovitaj la
kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.
18 Tiam Josuo diris:
Alrulu grandajn sxtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj
starigu cxe gxi homojn, por gardi gxin;
19 sed vi ne haltu,
persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn
tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la
Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
20 Kaj kiam
Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato
gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en
la fortikigitajn urbojn,
21 kaj la tuta popolo revenis al Josuo
en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon
kontraux la Izraelidojn,
22 tiam Josuo diris: Malfermu la
aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn
el la kaverno.
23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li
tiujn kvin regxojn el la kaverno: la regxon de Jerusalem, la
regxon de Hxebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la
regxon de Eglon.
24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al
Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la
estroj de la militistoj, kiuj iris kun li: Alproksimigxu, metu
viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris,
kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
25 Kaj Josuo diris al
ili: Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la
Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.
26 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis
ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.
27 Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis
ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili
estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno
grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago.
28 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per
glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion
vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li
agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de
Jerihxo.
29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al
Libna, kaj militis kontraux Libna.
30 Kaj la Eternulo transdonis
ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per
glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis
en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li
agis kun la regxo de Jerihxo.
31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al
Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux
gxi.
32 Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de
Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo
ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li
faris al Libna.
33 Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al
Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li
lasis al li neniun restanton.
34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al
Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux
gxi.
35 Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per
glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile
al cxio, kion li faris al Lahxisx.
36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al Hxebron,
kaj militis kontraux gxi.
37 Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo
ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj
cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton,
simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin,
kaj cxion, kio vivis en gxi.
38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj
militis kontraux gxi.
39 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj
cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis
cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel
li faris al Hxebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo,
kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.
40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la
sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn;
li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel
ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.
41 Kaj Josuo batis ilin de
Kadesx-Barnea gxis Gaza, kaj la tutan landon Gosxen, gxis Gibeon.
42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per
unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.
43 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en
Gilgalon.
Cxapitro 11
1 Kiam tion auxdis Jabin, regxo de Hxacor, li sendis al Jobab,
regxo de Madon, kaj al la regxo de Sximron kaj al la regxo de
Ahxsxaf,
2 kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj
sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en
Nafot-Dor apud la maro,
3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente,
kaj al la Amoridoj kaj Hxetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur
la monto, kaj al la Hxividoj sub Hxermon en la lando Micpa.
4
Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro
da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da
cxevaloj kaj cxaroj.
5 Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis
kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali
kontraux Izrael.
6 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin,
cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn
mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn
cxarojn vi forbruligos per fajro.
7 Kaj eliris kontraux ilin
Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj
jxetis sin sur ilin.
8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la
manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis
ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot-Maim, kaj gxis la valo
de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun
restanton.
9 Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la
Eternulo: iliajn cxevalojn li lamigis, kaj iliajn cxarojn li
forbruligis per fajro.
10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis Hxacoron, kaj
gxian regxon li mortigis per glavo; cxar Hxacor antauxe estis la
cxefa el cxiuj tiuj regnoj.
11 Kaj ili mortigis per glavo cxion
vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu
animo; kaj Hxacoron li forbruligis per fajro.
12 Kaj cxiujn
urbojn de tiuj regxoj kaj cxiujn iliajn regxojn Josuo prenis, kaj
mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo,
servanto de la Eternulo.
13 Sed cxiujn urbojn, kiuj staris sur
montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Hxacoron solan Josuo
forbruligis.
14 Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la
brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis
per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
15
Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo
ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el
cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
16 Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la
tutan sudan parton kaj la tutan landon Gosxen kaj la malaltajxon
kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun gxia bazo;
17 de la
monto Hxalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad
en la valo de Lebanon, sub la monto Hxermon; kaj cxiujn iliajn
regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
18 Dum
longa tempo Josuo militis kontraux cxiuj tiuj regxoj.
19 Ne
ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la
Hxividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.
20
Cxar de la Eternulo venis la obstinigxo de ilia koro al milito
kontraux Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por
ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al
Moseo.
21 Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur
la monto, en Hxebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de
Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo
ekstermis ilin.
22 Ne restis Anakidoj en la lando de la
Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.
23
Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion
la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan
posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj
la lando trankviligxis de milito.
Cxapitro 12
1 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis la
Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan
oriente, de la torento Arnon gxis la monto Hxermon, kaj la tutan
stepon en la oriento:
2 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis
en Hxesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la
torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la
torento Jabok, limo de la Amonidoj;
3 kaj la stepon gxis la maro
Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro,
oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la
deklivo de Pisga;
4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan,
restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei,
5 kaj
regis la monton Hxermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la
limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis
la limo de Sihxon, regxo de Hxesxbon.
6 Moseo, servanto de la
Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto
de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj
kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
7 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj
la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo
de Lebanon, gxis la monto Hxalak, kiu levigxas en la direkto al
Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon
laux iliaj partoj;
8 sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la
stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la
Hxetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la
Hxividoj, kaj la Jebusidoj:
9 la regxo de Jerihxo, unu; la regxo
de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
10 la regxo de Jerusalem,
unu; la regxo de Hxebron, unu;
11 la regxo de Jarmut, unu; la
regxo de Lahxisx, unu;
12 la regxo de Eglon, unu; la regxo de
Gezer, unu;
13 la regxo de Debir, unu; la regxo de Geder, unu;
14
la regxo de Hxorma, unu; la regxo de Arad, unu;
15 la regxo de
Libna, unu; la regxo de Adulam, unu;
16 la regxo de Makeda, unu;
la regxo de Bet-El, unu;
17 la regxo de Tapuahx, unu; la regxo de
Hxefer, unu;
18 la regxo de Afek, unu; la regxo de Lasxaron, unu;
19 la regxo de Madon, unu; la regxo de Hxacor, unu;
20 la regxo
de Sximron-Meron, unu; la regxo de Ahxsxaf, unu;
21 la regxo de
Taanahx, unu; la regxo de Megido, unu;
22 la regxo de Kedesx,
unu; la regxo de Jokneam cxe Karmel, unu;
23 la regxo de Dor en
Nafot-Dor, unu; la regxo de la popoloj en Gilgal, unu;
24 la
regxo de Tirca, unu. La nombro de cxiuj regxoj estis tridek unu.
Cxapitro 13
1 Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo
diris al li: Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero
restas ankoraux tre multe por ekposedi.
2 Jen estas la tero, kiu
restas: cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la
Gesxuridoj;
3 komencante de Sxihxor, kiu estas antaux Egiptujo,
gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando
de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj: de Gaza, kaj de
Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;
4 kaj la Avidoj sude;
la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis
Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;
5 kaj la lando de la
Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto
Hxermon, gxis Hxamat;
6 cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon
gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux
la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael,
kiel Mi ordonis al vi.
7 Kaj nun dividu cxi tiun landon en
heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de
Manase.
8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis
sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan
oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
9 de
Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon,
kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis
Dibon;
10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu
regis en Hxesxbon, gxis la limo de la Amonidoj;
11 kaj Gileadon,
kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan
monton Hxermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa;
12 la tutan
regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li
restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis
ilin.
13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la
Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj la Maahatidoj restis inter la
Izraelidoj gxis nun.
14 Nur al la tribo de Levi li ne donis
heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael,
estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj
familioj.
16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la
bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la
valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba,
17 Hxesxbon, kaj cxiuj
gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj
Bet-Baal-Meon
18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
19 kaj
Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-Sxahxar sur la monto Emek
20 kaj
Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jesximot,
21 kaj cxiuj
urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la
Amoridoj, kiu regis en Hxesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel
ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Hxur kaj
Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando.
22 Kaj
Bileamon, filon de Beor, la sorcxiston, mortigis la Izraelidoj
per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
23 Kaj limo de la
Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo
de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj
familioj.
25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de
Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu
estas antaux Raba;
26 kaj de Hxesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj
Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir;
27 kaj en la
valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de
la regno de Sihxon, regxo de Hxesxbon; limo estis Jordan gxis la
fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
28 Tio estas
la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj
iliaj vilagxoj.
29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por
la duontribo de Manase laux iliaj familioj.
30 Kaj ilia regiono
estis: de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de
Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek
urboj;
31 kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de
la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir,
filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj
familioj.
32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe
de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.
33 Sed al la tribo de Levi
Moseo ne donis posedajxon: la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia
hereda parto, kiel Li diris al ili.
Cxapitro 14
1 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando
Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo,
filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
2 Laux
loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al
la naux triboj kaj duono.
3 Cxar Moseo donis al du triboj kaj
duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis
posedajxon inter ili;
4 cxar la idoj de Jozef estis du triboj,
Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la
lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por
iliaj brutoj kaj por ilia havo.
5 Kiel la Eternulo ordonis al
Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.
6 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al
li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido: Vi scias tion, kion la
Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en
Kadesx-Barnea.
7 Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo,
servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por
esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia
konscienco.
8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis
la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.
9
Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante: La tero, sur kiu pasxis
via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar
vi obeis la Eternulon, mian Dion.
10 Kaj nun jen la Eternulo
konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj
de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael
iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin
jaroj.
11 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago,
kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun
havas por la milito, por eliri kaj eniri.
12 Donu do al mi nun
cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi
auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj
fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos
ilin, kiel diris la Eternulo.
13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis
Hxebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon.
14 Tial
Hxebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido,
gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de
Izrael.
15 Kaj la nomo de Hxebron antauxe estis urbo de Arba,
granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviligxis de
milito.
Cxapitro 15
1 La lotajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj
estis: cxe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino
de la lando.
2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro,
de la golfo, kiu direktigxas suden.
3 Kaj gxi iras de sude al la
altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis
Kadesx-Barnea kaj pasas tra Hxecron kaj levigxas gxis Adar kaj
turnigxas al Karka
4 kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento
Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la
limo suda.
5 Kaj la limo oriente estas la Sala Maro gxis la fino
de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la
maro cxe la fino de Jordan;
6 kaj la limo levigxas al Bet-Hxogla
kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono
de Bohan, filo de Ruben.
7 Kaj la limo levigxas al Debir de la
valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux
la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo
pasas al la akvo En-Sxemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.
8 Kaj la
limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko
de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la
supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom,
kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.
9 Kaj de la supro
de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj
iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al
Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
10 Kaj la limo turnigxas de
Baala okcidenten al la monto Sxeir, kaj iras preter la norda
flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al
Bet-Sxemesx kaj iras al Timna;
11 kaj la limo iras preter la
norda flanko de Ekron; kaj la limo turnigxas al Sxikron kaj pasas
tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo
estas cxe la maro.
12 La okcidenta limo estas la Granda Maro.
Cxi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj cxirkauxe, laux iliaj
familioj.
13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la
Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de
Arba, patro de Anak (tio estas Hxebron).
14 Kaj Kaleb elpelis el
tie la tri filojn de Anak: Sxesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la
naskitojn de Anak.
15 Kaj de tie li iris al la logxantoj de
Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer.
16 Kaj Kaleb
diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi
donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.
17 Kaj prenis gxin
Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian
filinon Ahxsa kiel edzinon.
18 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis
lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la
azeno, kaj Kaleb diris al sxi: Kio estas al vi?
19 Kaj sxi
diris: Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan,
tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn
suprajn kaj fontojn malsuprajn.
20 Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj
familioj.
21 Kaj la urboj cxe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud
la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur
22 kaj
Kina kaj Dimona kaj Adada
23 kaj Kedesx kaj Hxacor kaj Jitnan,
24
Zif kaj Telem kaj Bealot
25 kaj Hxacor-Hxadata kaj Keriot-Hxecron
(tio estas Hxacor),
26 Amam kaj Sxema kaj Molada
27 kaj Hxacar-
Gada kaj Hxesxmon kaj Bet-Pelet
28 kaj Hxacar-Sxual kaj Beer-
Sxeba kaj Bizjotja,
29 Baala kaj Ijim kaj Ecem
30 kaj Eltolad kaj
Kesil kaj Hxorma
31 kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana
32 kaj
Lebaot kaj Sxilihxim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de cxiuj urboj
estis dudek naux kaj iliaj vilagxoj.
33 Sur la malaltajxo: Esxtaol kaj Corea kaj Asxna
34 kaj Zanoahx
kaj En-Ganim, Tapuahx kaj Enam,
35 Jarmut kaj Adulam, Sohxo kaj
Azeka
36 kaj Sxaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek
kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.
37 Cenan kaj Hxadasxa kaj Migdal-Gad
38 kaj Dilan kaj Micpe kaj
Jokteel,
39 Lahxisx kaj Bockat kaj Eglon
40 kaj Kabon kaj Lahxmas
kaj Kitlisx
41 kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda: dek
ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
42 Libna kaj Eter kaj Asxan
43 kaj Jiftahx kaj Asxna kaj Necib
44
kaj Keila kaj Ahxzib kaj Maresxa: naux urboj kaj iliaj vilagxoj.
45 Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj.
46 De Ekron gxis
la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj.
47 Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj
kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro
estas la limo.
48 Kaj sur la monto: Sxamir kaj Jatir kaj Sohxo
49 kaj Dana kaj
Kirjat-Sana (tio estas Debir)
50 kaj Anab kaj Esxtemo kaj Anim
51
kaj Gosxen kaj Hxolon kaj Gilo: dek unu urboj kaj iliaj vilagxoj.
52 Arab kaj Duma kaj Esxan
53 kaj Janum kaj Bet-Tapuahx kaj Afeka
54 kaj Hxumta kaj Kirjat-Arba (tio estas Hxebron) kaj Cior; naux
urboj kaj iliaj vilagxoj.
55 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta
56 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj
Zanoahx,
57 Kain, Gibea kaj Timna: dek urboj kaj iliaj vilagxoj.
58 Hxalhxul, Bet-Cur kaj Gedor
59 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj
Eltekon: ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba: du urboj kaj
iliaj vilagxoj.
61 En la dezerto: Bet-Araba kaj Midin kaj Sehxahxa
62 kaj Nibsxan
kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
63 Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne
povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en
Jerusalem gxis la nuna tago.
Cxapitro 16
1 Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraux Jerihxo,
cxe la akvo de Jerihxo, orienten, la dezerton, kiu etendigxas de
Jerihxo gxis la monto Bet-El.
2 Kaj la limo iras de Bet-El gxis
Luz, kaj transiras gxis la limo de la Arkanoj al Atarot;
3 kaj
gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la
limo de la malsupra Bet-Hxoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas
cxe la maro.
4 Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim,
filoj de Jozef.
5 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laux
iliaj familioj: la limo de ilia posedajxo oriente estis de Atrot-
Adar gxis la supra Bet-Hxoron.
6 Kaj la limo iras al la maro cxe
Mihxmetat norde; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-Sxilo,
kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.
7 Kaj gxi mallevigxas de
Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas
cxe Jordan.
8 De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento
Kana, kaj finigxas cxe la maro. Tio estas la posedajxo de la
tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj;
9 kaj la urboj, kiuj
estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la
Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.
10 Kaj ili ne
forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj
restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel
tributuloj.
Cxapitro 17
1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la
unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro
de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj
Basxan.
2 Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux
iliaj familioj: al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Hxelek
kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Sxehxem kaj al la
filoj de Hxefer kaj al la filoj de Sxemida. Tio estas la
naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj
familioj.
3 Sed Celofhxad, filo de Hxefer, filo de Gilead, filo
de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen
estas la nomoj de liaj filinoj: Mahxla, kaj Noa, Hxogla, Milka,
kaj Tirca.
4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo,
filo de Nun, kaj al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al
Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al
ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la
fratoj de ilia patro.
5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom
la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan;
6 cxar
la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la
lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
7 Kaj la
limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux
Sxehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-
Tapuahx.
8 Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon
Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
9 Kaj la
limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj
urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la
limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la
maro.
10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto
apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer
ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente.
11 Cxe Isahxar
kaj Asxer apartenis al Manase Bet-Sxean kaj gxiaj urbetoj, kaj
Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj
urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la
logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de
Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo.
12 La filoj
de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue
restis en tiu lando.
13 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili
faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi
donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon,
dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?
15 Kaj
Josuo diris al li: Se vi estas multnombra, iru supren en la
arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj
kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por
vi.
16 Kaj la filoj de Jozef diris: Ne suficxos por ni la monto;
kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la
valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-Sxean kaj en gxiaj urbetoj, kaj
ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.
17 Kaj Josuo diris
al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene: Vi estas
multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu
lotajxon,
18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku
gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la
Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux
ke ili estas fortaj.
Cxapitro 18
1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en Sxilo, kaj
ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis
jam submetita al ili.
2 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux
sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda
posedajxo.
3 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Gxis kiam vi
prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la
Eternulo, Dio de viaj patroj?
4 Elektu al vi po tri homoj el
cxiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili levigxu kaj trairu la
landon kaj priskribu gxin laux gxiaj heredaj partoj kaj venu al
mi.
5 Kaj dividu gxin en sep partojn. Jehuda restu en siaj
limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
6
Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi
tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio.
7 La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la
Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la
duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente,
kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
8 Kaj la viroj
levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris
priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj
priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi
lotadon antaux la Eternulo en Sxilo.
9 Kaj la viroj foriris kaj
trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep
partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Sxilo.
10 Kaj Josuo faris al ili lotadon en Sxilo antaux la Eternulo,
kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laux iliaj
partoj.
11 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj
familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la
Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
12 Kaj ilia limo norde estas de
Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj
levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-
Aven.
13 Kaj de tie la limo iras la Luz, al la suda flanko de
Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur
la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Hxoron.
14 Kaj la
limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu
estas sude de Bet-Hxoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio
estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko
okcidenta.
15 Kaj la suda flanko komencigxas de la fino de
Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finigxas cxe la
fonto de la akvo Neftoahx.
16 Kaj la limo mallevigxas al la fino
de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu
trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de
Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-
Rogel.
17 Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-Sxemesx,
kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj
gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.
18 Kaj gxi
iras preter la stepo norden, kaj mallevigxas sur la stepon.
19
Kaj la limo iras preter Bet-Hxogla norden; kaj la limo finigxas
cxe la golfo de la Sala Maro norde, cxe la suda fino de Jordan.
Tio estas la limo suda.
20 Kaj Jordan limas sur la flanko
orienta. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj laux gxiaj
limoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.
21 Kaj la urboj de la
tribo de la Benjamenidoj laux iliaj familioj estis: Jerihxo kaj
Bet-Hxogla kaj Emek-Kecic
22 kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-
El
23 kaj Avim kaj Para kaj Ofra
24 kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj
Geba: dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.
25 Gibeon kaj Rama kaj
Beerot
26 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca
27 kaj Rekem kaj Jirpeel
kaj Tarala
28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas
Jerusalem), Gibeat, Kirjat: dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.
Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.
Cxapitro 19
1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la
Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze
de la posedajxo de la Jehudaidoj.
2 Apartenis al ili en ilia
posedajxo: Beer-Sxeba (kun Sxeba) kaj Molada
3 kaj Hxacar-Sxual
kaj Bala kaj Ecem
4 kaj Eltolad kaj Betul kaj Hxorma
5 kaj Ciklag
kaj Bet-Markabot kaj Hxacar-Susa
6 kaj Bet-Lebaot kaj Sxaruhxen:
dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj.
7 Ain, Rimon kaj Eter kaj
Asxan: kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.
8 Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj
estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio
estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj
familioj.
9 El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo
de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda
por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia
posedajxo.
10 Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laux iliaj
familioj; kaj la limo de ilia posedajxo estis gxis Sarid.
11 Kaj
ilia limo iras gxis la maro kaj Marala, kaj kuntusxigxas kun
Dabesxet, kaj kuntusxigxas kun la torento, kiu estas antaux
Jokneam.
12 Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko
de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al
Dabrat, kaj levigxas al Jafia.
13 Kaj de tie gxi iras orienten,
al la flanko de sunlevigxo, tra Gat-Hxefer kaj Et-Kacin, kaj
eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.
14 Kaj la limo turnigxas de
nordo al Hxanaton, kaj finigxas en la valo Jiftahx-El.
15 Kaj
Katat, kaj Nahalal kaj Sximron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem: dek du
urboj kaj iliaj vilagxoj.
16 Tio estas la posedajxo de la
Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.
17 Por Isahxar eliris la kvar loto, por la Isahxaridoj, laux
iliaj familioj.
18 Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj
Sxunem
19 kaj Hxafaraim kaj Sxion kaj Anahxarat
20 kaj Rabit kaj
Kisxjon kaj Abec
21 kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-Hxada kaj Bet-
Pacec.
22 Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj Sxahxacima kaj
Bet-Sxemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan: dek ses urboj kaj
iliaj vilagxoj.
23 Tio estas la posedajxo de la tribo de la
Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
24 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux
iliaj familioj.
25 Kaj ilia limo estis: Hxelkat kaj Hxali kaj
Beten kaj Ahxsxaf
26 kaj Alamelehx kaj Amad kaj Misxal. Kaj gxi
kuntusxigxas al Karmel okcidente, kaj al Sxihxor-Libnat.
27 Kaj
gxi returnigxas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntusxigxas al Zebulun
kaj al la valo Jiftahx-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj
eliras al Kabul maldekstre.
28 Kaj Ebron kaj Rehxob kaj Hxamon
kaj Kana gxis Granda Cidon.
29 Kaj la limo returnigxas al Rama
kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al
Hxosa, kaj finigxas cxe la maro, de Hxebel gxis Ahxzib;
30 kaj
Uma kaj Afek kaj Rehxob: dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj.
31
Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj
familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.
32 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj,
laux iliaj familioj.
33 Kaj ilia limo estis de Hxelef, de la
kverkaro cxe Caananim, Adami-Nekeb, kaj Jabneel, gxis Lakum; kaj
gxi finigxas cxe Jordan.
34 Kaj la limio turnigxas okcidenten al
Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al Hxukok, kaj kuntusxigxas al
Zebulun sude, kaj al Asxer gxi kuntusxigxas okcidente, kaj al
Jehuda cxe Jordan oriente.
35 Kaj fortikigitaj urboj: Cidim, Cer
kaj Hxamat, Rakat kaj Kineret
36 kaj Adama kaj Rama kaj Hxacor
37
kaj Kedesx kaj Edrei kaj En-Hxacor
38 kaj Jiron kaj Migdal-El,
Hxorem kaj Bet-Anat kaj Bet-Sxemesx: dek naux urboj kaj iliaj
vilagxoj.
39 Tio estas la posedajxo de la tribo de la
Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
40 Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la
sepa loto.
41 Kaj la limo de ilia posedajxo estis: Corea kaj
Esxtaol kaj Ir-Sxemesx
42 kaj Sxaalabin kaj Ajalon kaj Jitla
43
kaj Elon kaj Timna kaj Ekron
44 kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat
45 kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon
46 kaj Me-Jarkon kaj
Rakon, kun la limo apud Jafo.
47 Kaj tie finigxas la limo de la
Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj
prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj
enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la
nomo de Dan, ilia patro.
48 Tio estas la posedajxo de la tribo
de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj
vilagxoj.
49 Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj
la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon
inter si.
50 Laux la ordono de la Eternulo ili donis al li la
urbon, kiun li petis, Timnat-Serahx sur la monto de Efraim; kaj
li konstruis la urbon kaj logxis en gxi.
51 Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo,
filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la
Izraelidoj laux loto, en Sxilo, antaux la Eternulo, antaux la
pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de
la lando.
Cxapitro 20
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante:
2 Diru al la
Izraelidoj jene: Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi
parolis al vi per Moseo,
3 por ke tien povu forkuri mortiginto,
kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu cxe vi
rifugxejo kontraux vengxanto pro sango.
4 Kaj li forkuros al unu
el tiuj urboj, kaj starigxos antaux la pordego de la urbo, kaj
rakontos al la plejagxuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili
enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li
logxu cxe ili.
5 Kaj kiam la sangovengxanto postkuros lin, ili
ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; cxar senintence li
mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de
antauxe.
6 Kaj li logxos en tiu urbo, gxis li starigxos antaux
la komunumo por jugxo, gxis la morto de la granda pastro, kiu
estos en tiu tempo. Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian
urbon kaj al sia domo, en la urbon, el kiu li forkuris.
7 Kaj
ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de
Naftali, kaj Sxehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba
(tio estas Hxebron), sur la monto de Jehuda.
8 Kaj transe de
Jordan, oriente de Jerihxo, ili donis: Becer, en la dezerto, sur
la ebenajxo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la
tribo de Gad, kaj Golan en Basxan, de la tribo de Manase.
9 Tiuj
urboj estis destinitaj por cxiuj Izraelidoj, kaj por la
fremduloj, kiuj logxas inter ili, por ke tien povu forkuri cxiu,
kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano
de sangovengxanto, gxis li starigxos antaux la komunumo.
Cxapitro 21
1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar,
kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de
la Izraelidoj,
2 kaj ekparolis al ili en Sxilo, en la lando
Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn
por logxi, kaj iliajn cxirkauxajxojn por niaj brutoj.
3 Tiam la
Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la
ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.
4 Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la
filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la
tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo
de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
5 Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj
de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo
de Manase, per loto, dek urboj.
6 Kaj al la filoj de Gersxon estis donitaj de la familioj de la
tribo de Isahxar kaj de la tribo de Asxer kaj de la tribo de
Naftali kaj de la duontribo de Manase en Basxan, per loto, dek
tri urboj.
7 Al la filoj de Merari, laux iliaj familioj, estis donitaj de la
tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun
dek du urboj.
8 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj
iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
9 Kaj
ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la
Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
10 Al la filoj
de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj--cxar ilia
estis la loto unua--
11 al ili oni donis la urbon de Arba, patro
de Anak (tio estas, la urbon Hxebron), sur la monto de Jehuda,
kaj gxiajn suburbajxojn cxirkaux gxi.
12 Kaj la kampon de la
urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune,
kiel proprajxon.
13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de
rifugxo por mortiginto Hxebron kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj
Libna kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
14 kaj Jatir kaj gxiajn
cxirkauxajxojn, kaj Esxtemoa kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
15 kaj
Hxolon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Debir kaj gxiajn
cxirkauxajxojn,
16 kaj Ain kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Juta
kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Bet-Sxemesx kaj gxiajn cxirkauxajxojn:
naux urbojn de tiuj du triboj.
17 Kaj de la tribo de Benjamen:
Gibeon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Geba kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
18 Anatot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Almon kaj gxiajn
cxirkauxajxojn: kvar urbojn.
19 La nombro de cxiuj urboj de la
Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj
cxirkauxajxoj.
20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj
el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de
Efraim.
21 Kaj oni donis al ili la rifugxurbon por mortiginto
Sxehxem kaj gxiajn cxirkauxajxojn, sur la monto de Efraim, kaj
Gezer kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
22 kaj Kibcaim kaj gxiajn
cxirkauxajxojn, kaj Bet-Hxoron kaj gxiajn cxirkauxajxojn: kvar
urbojn.
23 Kaj de la tribo de Dan: Elteke kaj gxiajn
cxirkauxajxojn, Gibeton kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
24 Ajalon kaj
gxiajn cxirkauxajxojn, Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn: kvar
urbojn.
25 Kaj de la duontribo de Manase: Taanahx kaj gxiajn
cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn; du
urbojn.
26 La nombro de cxiuj urboj kun iliaj cxirkauxajxoj por
la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
27 Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis
de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en
Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn
cxirkauxajxojn: du urbojn.
28 Kaj de la tribo de Isahxar:
Kisxjon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Dabrat kaj gxiajn
cxirkauxajxojn,
29 Jarmut kaj gxiajn cxirkauxajxojn, En-Ganim kaj
gxiajn cxirkauxajxojn: kvar urbojn.
30 Kaj de la tribo de Asxer:
Misxal kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Abdon kaj gxiajn
cxirkauxajxojn,
31 Hxelkat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Rehxob
kaj gxiajn cxirkauxajxojn: kvar urbojn.
32 Kaj de la tribo de
Naftali la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj
gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Hxamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn: tri urbojn.
33 La nombro
de cxiuj urboj de la Gersxonidoj, laux iliaj familioj, estis dek
tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.
34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni
donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
35 Dimna kaj gxiajn
cxirkauxajxojn, Nahalal kaj gxiajn cxirkauxajxojn: kvar urbojn.
36 Kaj de la tribo de Ruben: Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj
Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
37 Kedemot kaj gxiajn
cxirkauxajxojn, kaj Mefaat kaj gxiajn cxirkauxajxojn: kvar
urbojn.
38 Kaj de la tribo de Gad: la rifugxurbon por mortiginto
Ramot en Gilead kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mahxanaim kaj
gxiajn cxirkauxajxojn,
39 Hxesxbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
Jazer kaj gxiajn cxirkauxajxojn: kune kvar urbojn.
40 La nombro
de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj
familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek
du.
41 La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj
de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.
42 Tiuj urboj estis cxiu urbo kun gxiaj cxirkauxajxoj; tiel estis
kun cxiuj tiuj urboj.
43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj
la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili
ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.
44 Kaj la Eternulo donis
al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris
al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis
antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en
iliajn manojn.
45 Ne mankis ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj,
kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; cxio plenumigxis.
Cxapitro 22
1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la
duontribon de Manase;
2 kaj li diris al ili: Vi plenumis cxion,
kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis
mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.
3 Vi ne forlasis
viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la
deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio.
4 Nun la
Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al
ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via
posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo,
transe de Jordan.
5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la
instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por
ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj
observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per
via tuta koro kaj per via tuta animo.
6 Kaj Josuo benis ilin kaj
forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon
en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj
fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis
ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
8 Kaj li diris al ili jene:
Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre
granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun
fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi
ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
9 Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de
Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Sxilo, kiu estas en la
lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia
posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per
Moseo.
10 Kaj ili venis en la distriktojn cxe Jordan, kiuj estas
en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la
duontribo de Manase konstruis tie altaron cxe Jordan, altaron
grandan kaj bonaspektan.
11 Kaj auxdis la Izraelidoj: Jen la
Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis
altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la
flanko de la Izraelidoj.
12 Kaj kiam la Izraelidoj tion auxdis,
tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en Sxilo, por
iri kontraux ilin milite.
13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la
duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la
pastro Eleazar,
14 kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo,
el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de
patrodomo inter la miloj de Izrael.
15 Kaj ili venis al la
Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon
Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
16 Tiel diras la tuta
komunumo de la Eternulo: Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris
kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo,
konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la
Eternulo?
17 Cxu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni
ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la
komunumon de Izrael?
18 Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo!
estos tiel: hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux
Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.
19 Se la lando
de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la
landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo
de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la
Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi
altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
20 Jen, Ahxan,
filo de Zerahx, faris krimon koncerne la anatemitajxon, kaj la
kolero estis kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola
mortis pro sia krimo.
21 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de
Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
22 Dio de la dioj,
la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael
sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam
Li ne helpu nin hodiaux.
23 Se ni konstruis al ni la altaron por
tio, ke ni defalu de la Eternulo, aux ke ni alportu sur gxi
bruloferon kaj farunoferon, aux ke ni faru sur gxi pacoferojn,
tiam la Eternulo nin punu.
24 Ni faris tion pro zorgo pri tio,
ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj: Kion komunan vi
havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
25 kiel limon inter ni kaj
vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne
havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus
niajn filojn respekti la Eternulon.
26 Tial ni diris: Ni
konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
27
sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj
estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la
Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj
kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al
niaj filoj: Vi ne havas parton en la Eternulo.
28 Kaj ni pensis:
Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni
diros: Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris
niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel
ateston inter ni kaj vi.
29 Malproksima de ni estas la deziro
ribeli kontraux la Eternulo kaj defali hodiaux de la Eternulo,
konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por bucxofero,
krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaux Lia
tabernaklo.
30 Kaj la pastro Pinehxas, kaj la cxefoj de la komunumo, kaj la
milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, auxdis la vortojn, kiujn
diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio
placxis al ili.
31 Kaj la pastro Pinahxas, filo de Eleazar,
diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni
scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux
la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano
de la Eternulo.
32 Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, kaj
la cxefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando
Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al
ili respondon.
33 Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la
Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux
ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj
kaj la Gadidoj.
34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon
al la altaro: ke gxi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas
la Dio.
Cxapitro 23
1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon
kontraux cxiuj aliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis,
atingis profundan agxon.
2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael,
iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn,
kaj diris al ili: Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.
3
Kaj vi vidis cxion, kion faris la Eternulo, via Dio, al cxiuj
tiuj popoloj antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalis
por vi.
4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn
popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan,
kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie
subiras la suno.
5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpusxos ilin de
antaux vi kaj forpelos ilin de antaux vi; kaj vi ekposedos ilian
landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.
6 Penu do bone,
ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo
de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,
7 ne
komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon
de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili,
kaj ne adoru ilin;
8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu,
kiel vi faris gxis la nuna tago.
9 Kaj la Eternulo forpelis de
antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis
antaux vi gxis la nuna tago.
10 Unu el vi forpelas milon; cxar
la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.
11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.
12 Cxar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj
popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi
iros al ili kaj ili al vi:
13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio,
ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por
vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por
viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis
al vi la Eternulo, via Dio.
14 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de
la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta
animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj
vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio
plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.
15 Sed kiel
plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via
Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion
malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis
al vi la Eternulo, via Dio.
16 Se vi malobeos la interligon de
la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj
servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos kontraux vin
la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona
tero, kiun Li donis al vi.
Cxapitro 24
1 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en Sxehxemon, kaj
alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj
jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.
2 Kaj
Josuo diris al la tuta popolo: Tiel diris la Eternulo, Dio de
Izrael: Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo
antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili
servis al aliaj dioj.
3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de
trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj
Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.
4 Kaj Mi
donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton
Seir, ke li posedu gxin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en
Egiptujon.
5 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis
Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.
6 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la
maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj
rajdantoj gxis la Rugxa Maro.
7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo,
kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur
ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi
faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo.
8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas
transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis
ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi
ekstermis ilin antaux vi.
9 Kaj levigxis Balak, filo de Cipor,
regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj
alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
10 Sed Mi ne
volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el
liaj manoj.
11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo;
kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj
la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Hxetidoj kaj la
Girgasxidoj, la Hxividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin
en viajn manojn.
12 Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili
forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo,
kaj ne per via pafarko.
13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi
ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en
ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi
mangxas.
14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj
vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de
la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
15 Sed se
ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux,
al kiu vi volas servi: cxu al la dioj, al kiuj servis viaj
patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la
Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al
la Eternulo.
16 Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima
de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj
dioj;
17 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin
kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu
faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin
dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies
mezo ni trairis.
18 Kaj la Eternulo forpelis antaux vi cxiujn
popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do
ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio.
19 Kaj
Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar
Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux
viaj malbonagoj kaj pekoj.
20 Se vi forlasos la Eternulon kaj
servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi
malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.
21
Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al la Eternulo ni servos.
22 Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj por vi, ke
vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili
respondis: Ni estas atestantoj.
23 Nun forpusxu do la fremdajn
diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo,
Dio de Izrael.
24 Kaj la popolo diris al Josuo: Al la Eternulo,
nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.
25 Kaj Josuo faris
interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al gxi legxojn
kaj regulojn en Sxehxem.
26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de
Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la
kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.
27 Kaj Josuo
diris al la tuta popolo: Jen cxi tiu sxtono estos por ni
atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn
Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne
forneu vian Dion.
28 Kaj Josuo forliberigis la popolon, cxiun al
lia posedajxo.
29 Post tiu okazintajxo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la
Eternulo, havante la agxon de cent dek jaroj.
30 Kaj oni
enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx,
kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.
31
Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj
dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo,
kaj kiuj sciis cxiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al
Izrael.
32 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis
el Egiptujo, oni enterigis en Sxehxem, sur la kampoparto, kiun
Jakob acxetis de la filoj de Hxamor, patro de Sxehxem, pro cent
kesitoj, kaj kiu farigxis posedajxo de la filoj de Jozef.
33 Kaj
Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la
monteto de Pinehxas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li
sur la monto de Efraim.
Suno, haltu super Gibeon,
Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno
staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta
tago.
14 Kaj nek antauxe nek poste estis tago simila al tiu, en
kiu la Eternulo obeis la vocxon de homo; cxar la Eternulo batalis
por Izrael.
15 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe
Gilgal.
Kaj luno super la valo de Ajalon.
13 Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe,
Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT