Cxapitro 1
1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon,
dirante: Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la
Kanaanidojn, por militi kontraux ili?
2 Kaj la Eternulo diris:
Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.
3 Tiam
Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj
ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en
vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
4 Kaj Jehuda iris, kaj la
Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la
Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
5 Kaj
ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj
venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
6 Kaj Adoni-Bezek
forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la
dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
7 Kaj Adoni-Bezek diris:
Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj
kolektadis panrestajxojn sur mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio
repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis
tie.
8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin
kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
9
Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj
logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.
10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en Hxebron (la
nomo de Hxebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis
Sxesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.
11 Kaj de tie li iris al
la logxantoj de Debir (la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-
Sefer).
12 Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj
prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.
13
Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de
Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.
14
Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon.
Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi: Kio
estas al vi?
15 Kaj sxi diris al li: Donu al mi benon; cxar vi
donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn.
Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de
Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas
sude de Arad; kaj ili venis kaj eklogxis kune kun la popolo.
17
Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la
Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al
la urbo la nomon Hxorma.
18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun
gxiaj limoj kaj Asxkelon kun gxiaj limoj kaj Ekron kun gxiaj
limoj.
19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la
monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar
ili havis ferajn cxarojn.
20 Kaj oni donis al Kaleb Hxebronon,
kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
21 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj
ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en
Jerusalem gxis la nuna tago.
22 Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis
kun ili.
23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de
la urbo antauxe estis Luz).
24 Kaj la esplorrigardantoj vidis
viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la
eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.
25 Kaj li
montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon
per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili
forliberigis.
26 Kaj la viro iris en la landon de la Hxetidoj,
kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas
gxia nomo gxis la nuna tago.
27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Sxean kun gxiaj urbetoj
kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de
gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj
kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la
Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.
28 Kiam Izrael fortigxis,
li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer;
kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.
30 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn
de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis
tributuloj.
31 Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de
Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de Hxelba, nek de Afek,
nek de Rehxob.
32 Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj,
logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.
33 Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-Sxemesx, nek la
logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj,
logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-Sxemesx kaj de
Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.
34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne
permesante al ili malsupreniri en la valon.
35 Kaj la Amoridoj
plue logxis sur la monto Hxeres, en Ajalon kaj en Sxaalbim; sed
la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis
tributuloj.
36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie
levigxas Akrabim, de Sela pli alten.
Cxapitro 2
1 Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj
diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la
landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam
rompos Mian interligon kun vi;
2 sed vi ne faru interligon kun la
logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne
obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?
3 Tial Mi diras: Mi ne
forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj
estos por vi falilo.
4 Kaj kiam la angxelo de la Eternulo
parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian
vocxon kaj ploris.
5 Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim.
Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.
6 Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris cxiu
al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
7 Kaj la popolo
servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta
vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj
vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al
Izrael.
8 Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la
Eternulo, en la agxo de cent dek jaroj.
9 Kaj oni enterigis lin
inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Hxeres, sur la monto de
Efraim, norde de la monto Gaasx.
10 Kaj ankaux tiu tuta
generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili
generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn
Li faris al Izrael.
11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj servis al Baaloj.
12 Kaj ili forlasis la
Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando
Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj,
kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la
Eternulon.
13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal
kaj al Asxtar.
14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux
Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj
prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj
cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.
15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili
por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris
al ili; kaj ili estis tre premataj.
16 Kaj la Eternulo starigis
jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;
17
tamen ankaux la jugxistojn ili ne obeis, sed ili malcxastis kun
aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide deklinigxis de la vojo, kiun
iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel
ne agis.
18 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn,
kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la
manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la
Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj
premantoj:
19 tiam, apenaux la jugxisto mortis, ili denove
farigxis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn,
servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne deklinigxis de siaj
faroj kaj de sia malbona vojo.
20 Kaj ekflamis la kolero de la
Eternulo kontraux Izrael, kaj Li diris: Cxar cxi tiu popolo
malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne
auxskultis Mian vocxon,
21 tial Mi ankaux forpelos de ili neniun
el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;
22 por
elprovi per ili Izraelon, cxu ili observos la vojon de la
Eternulo kaj iros gxin, kiel observis iliaj patroj, aux ne.
23
Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli
ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.
Cxapitro 3
1 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por
elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj militoj
kontraux Kanaan;
2 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj,
por lernigi militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin:
3 kvin
princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj
Hxividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-
Hxermon gxis la eniro de Hxamat.
4 Ili restis, por elprovi per
ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la
Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.
5 Kaj la
Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, Hxetidoj kaj Amoridoj
kaj Perizidoj kaj Hxividoj kaj Jebusidoj.
6 Kaj ili prenis al si
iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al
iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al
Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
8 Kaj ekflamis la kolero de la
Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de
Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis
al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.
9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al
la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj,
kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de
Kaleb.
10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li
estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo
transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de
Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim.
11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel,
filo de Kenaz.
12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab,
kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj
de la Eternulo.
13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj
Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis
la urbon de Palmoj.
14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo
de Moab, dum dek ok jaroj.
15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la
Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon,
filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la
Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.
16
Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu
ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
17 Kaj
li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon estis
homo tre grasdika.
18 Kaj kiam li finis la prezentadon de la
donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
19
Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas
diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj
eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.
20 Kaj Ehud eniris
al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li
sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li
levigxis de la segxo.
21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran
manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis
gxin en lian ventron tiel,
22 ke ecx la tenilo eniris post la
trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne
eltiris la glavon en lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan
parton de la korpo.
23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj
fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.
24
Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la
pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris: Certe pro
natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.
25 Kaj ili
atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto;
tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke
ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.
26 Kaj dum ili staris
konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj
forkuris al Seira.
27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per
korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun
li de la monto, kaj li estis antaux ili.
28 Kaj li diris al ili:
Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la
Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la
transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu
transiri.
29 Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil
virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu
savigxis.
30 Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la
Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
31 Post li estis Sxamgar, filo de Anat; li mortigis sescent
virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis
Izraelon.
Cxapitro 4
1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kiam Ehud mortis.
2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en
la manojn de Jabin, Kanaana regxo, kiu regxis en Hxacor; lia
militistestro estis Sisera, kiu logxis en Hxarosxet-Goim.
3 Kaj
la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent
ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek
jaroj.
4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo
jugxistino de la Izraelidoj;
5 sxi sidadis sub la palmo de
Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la
Izraelidoj venadis al sxi por jugxo.
6 Kaj sxi sendis kaj
alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx-Naftali, kaj diris
al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la
militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn
el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;
7 kaj al la torento
Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin,
kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en
viajn manojn.
8 Tiam diris al sxi Barak: Se vi iros kun mi, mi
iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.
9 Kaj sxi respondis:
Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi
iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran.
Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.
10 Kaj Barak
vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin
sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.
11 Hxeber, la
Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de Hxobab, bofrato
de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en
Caananim, apud Kedesx.
12 Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak,
filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.
13 Kaj Sisera
kunvokis cxiujn siajn cxarojn, nauxcent ferajn cxarojn, kaj la
tutan popolon, kiu estis kun li, el Hxarosxet-Goim al la torento
Kisxon.
14 Tiam Debora diris al Barak: Levigxu, cxar nun estas
la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn;
jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la
monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.
15 Kaj la Eternulo
jxetis konfuzon sur Siseran kaj sur cxiujn cxarojn kaj sur la
tutan militistaron, antaux la glavo de Barak; kaj Sisera deiris
de la cxaro kaj forkuris piede.
16 Kaj Barak persekutis la
cxarojn kaj la militistaron gxis Hxarosxet-Goim; kaj la tuta
militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la
Kenido Hxeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de Hxacor, kaj
la domo de la Kenido Hxeber.
18 Kaj Jael eliris renkonte al
Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne
timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per
litkovrilo.
19 Kaj li diris al sxi: Donu al mi por trinki iom da
akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj
donis al li por trinki, kaj kovris lin.
20 Kaj li diris al sxi:
Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin,
kaj diros: Cxu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.
21
Kaj Jael, edzino de Hxeber, prenis najlon de la tendo kaj metis
martelon en sian manon kaj aliris al li mallauxte, kaj enbatis la
najlon en lian tempion tiel, ke gxi enpenetris en la teron. Li
dormis, lacigita; kaj li mortis.
22 Kaj Barak postkuris Siseran.
Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros
al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li
vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio.
23 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, regxon de Kanaan,
antaux la Izraelidoj.
24 Kaj la mano de la Izraelidoj cxiam pli
fortigxis super Jabin, regxo de Kanaan, gxis ili ekstermis
Jabinon, regxon de Kanaan.
Cxapitro 5
1 Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago,
jene:
Cxapitro 6
1 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan
por la dauxro de sep jaroj.
2 Kaj la mano de Midjan forte premis
Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la
fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn.
3
Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la
Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,
4 kaj
starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn
de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis
porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon.
5 Cxar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile
al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili
venadis en la landon, por dezertigi gxin.
6 Kaj Izrael tre
mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan,
8
tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu
diris al ili: Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael: Mi
venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de
sklaveco,
9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la
manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi
donis al vi ilian landon;
10 kaj Mi diris al vi: Mi estas la
Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando
vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.
11 Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu
estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo
Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux
la Midjanidoj.
12 Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo,
kaj diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo!
13 Kaj
Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni,
tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj
mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La
Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo
forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
14 Kaj
la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris: Iru kun cxi tiu via
forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas
vin.
15 Kaj tiu diris al Li: Mia Sinjoro! per kio mi savos
Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi
estas la plej juna en la domo de mia patro!
16 Kaj la Eternulo
diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la
Midjanidojn kiel unu homon.
17 Kaj li diris al Li: Se mi akiris
Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu
parolas kun mi;
18 ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj
alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris: Mi
restos, gxis vi revenos.
19 Kaj Gideon venis, kaj pretigis
kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en
korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li
sub la kverkon kaj proponis.
20 Kaj la angxelo de Dio diris al
li: Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon,
kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.
21 Kaj la angxelo
de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia
mano, kaj ektusxis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris
fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la
angxelo de la Eternulo foriris de antaux liaj okuloj.
22 Tiam
Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon
diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de
la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.
23 Sed la Eternulo diris
al li: Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.
24 Kaj Gideon
konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al gxi la nomon:
La Eternulo estas Paco. Gxis la nuna tago gxi estas ankoraux en
Ofra de la Abiezridoj.
25 Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo: Prenu junan bovon de
via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de
Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas
apud gxi, dehaku;
26 kaj konstruu altaron al la Eternulo, via
Dio, sur la supro de cxi tiu roko, laux la reguloj, kaj prenu la
duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta
stango, kiun vi dehakos.
27 Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj
servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed cxar li
timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en
la tago, tial li faris en la nokto.
28 Kiam frue matene la
urbanoj levigxis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas
detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud gxi, estas
dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la
konstruita altaro.
29 Kaj ili diris unu al alia: Kiu tion faris?
Kaj ili sercxis kaj demandis, kaj oni diris: Gideon, filo de
Joasx, faris tion.
30 Tiam la urbanoj diris al Joasx: Elirigu
vian filon; li devas morti, cxar li detruis la altaron de Baal,
kaj cxar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud gxi.
31
Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li: Cxu vi bezonas
batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li,
tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por
si pro tio, ke oni detruis lian altaron.
32 Kaj de tiu tago oni
nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu kontraux li, cxar li
detruis lian altaron.
33 Kaj cxiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektigxis
kune, kaj transiris kaj starigxis tendare en la valo Jizreel.
34
Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis
per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por
sekvi lin.
35 Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj
ankaux ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Asxer kaj al
Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.
36 Kaj Gideon
diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi
diris,
37 en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan
lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos
seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi
diris.
38 Kaj tiel farigxis: kiam la morgauxan tagon li matene
levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson,
plenan kalikon da akvo.
39 Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru
min, se mi ankoraux unu fojon ekparolos, kaj ankoraux nur unu
fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj
sur la tuta tero estu roso.
40 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto:
estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.
Cxapitro 7
1 Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la
tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe
la fonto Hxarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur
la norda flanko de la monteto More en la valo.
2 Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi,
estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en
iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante: Mia
mano helpis min.
3 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo
jene: Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de
la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj
dek mil restis.
4 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraux estas tro multe da
popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin
elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Cxi tiu iru kun vi--tiu
devas iri kun vi; kaj cxiu, pri kiu Mi diros al vi: Cxi tiu ne
iru kun vi--tiu ne devas iri.
5 Kaj li alvenigis la popolon al
la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Cxiun, kiu lektrinkos
akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte;
ankaux cxiun, kiu klinigxos sur siaj genuoj, por trinki.
6 Kaj
la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la busxo, estis
tricent homoj; la tuta cetera popolo klinigxis sur siaj genuoj,
por trinki la akvon.
7 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la
tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos
la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al
sia loko.
8 Kaj ili prenis al si la mangxotajxon de la popolo,
kaj iliajn trumpetojn; kaj cxiujn Izraelidojn li forsendis cxiun
al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de
Midjan estis malsupre de li en la valo.
9 En tiu nokto la Eternulo diris al li: Levigxu, iru malsupren en
la tendaron; cxar Mi transdonas gxin en viajn manojn.
10 Sed se
vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la
tendaro,
11 kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj
manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia
junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.
12 La
Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la
valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis
sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la
maro.
13 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado
songxon, kaj diras: Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea
pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj
ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la
tendo tute kusxis.
14 Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio
estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx,
Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la
tutan tendaron.
15 Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la
klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la
tendaron de la Izraelidoj, kaj diris: Levigxu, cxar la Eternulo
transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
16 Kaj li
dividis la tricent homojn en tri tacxmentojn, kaj donis al cxiuj
en la manojn trumpetojn kaj malplenajn krucxojn, kun torcxoj
interne de la krucxoj.
17 Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj
faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la
tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaux vi.
18 Kiam mi kaj
tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi
blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la
Eternulo kaj pro Gideon!
19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la
rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam
jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj,
kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.
20 Tiam
ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la
krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en
la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la
Eternulo kaj pro Gideon!
21 Kaj ili staris cxiu sur sia loko
cxirkaux la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj cxiuj
ekkriis kaj forkuris.
22 Kaj oni blovis per la tricent
trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de
unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-Sxita, al
Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.
23 Kaj oni
kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Asxer kaj el la tuta
Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.
24 Kaj Gideon sendis
senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri: Kuru renkonte
al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon gxis Bet-Bara kaj gxis
Jordan.
25 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de
Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili
mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la
Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al
Gideon trans Jordanon.
Cxapitro 8
1 Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi
ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte
kverelis kun li.
2 Sed li diris al ili: Kion mi faris nun
similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli
bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?
3 En viajn manojn Dio
transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi
povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis
ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.
4 Kaj Gideon venis
al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun
li, lacaj kaj persekutantaj.
5 Kaj li diris al la logxantoj de
Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; cxar
ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebahxon kaj Calmunan, regxojn
de Midjan.
6 Sed la estroj de Sukot diris: Cxu la manoj de
Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via
militistaro panon?
7 Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la
Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi
drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
8
Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al gxiaj logxantoj tion
saman; kaj la logxantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel
respondis la logxantoj de Sukot.
9 Kaj li diris ankaux al la
logxantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos felicxe, mi detruos cxi
tiun turon.
10 Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia
militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta
militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent
dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
11 Kaj Gideon iris
laux la vojo de la tendologxantoj orienten de Nobahx kaj Jogbeha,
kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute
eksterdangxera.
12 Kaj Zebahx kaj Calmuna forkuris; sed li
postkuris ilin, kaj kaptis Zebahxon kaj Calmunan, la du regxojn
de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
13 Kaj
revenis Gideon, filo de Joasx, de la milito, de la deklivo de
Hxeres.
14 Kaj li kaptis junulon el la logxantoj de Sukot, kaj
demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj
gxiajn plejagxulojn, sepdek sep homojn.
15 Kaj li venis al la
logxantoj de Sukot, kaj diris: Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri
kiuj vi mokis min, dirante: Cxu la manoj de Zebahx kaj Calmuna
estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?
16 Kaj li prenis la plejagxulojn de la urbo, kaj la dornojn de
dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la logxantojn de Sukot.
17 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la logxantojn
de la urbo.
18 Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna: Kiaj estis la
homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris: Ili estis
tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.
19 Tiam li diris:
Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la
Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.
20 Kaj
li diris al sia unuenaskito Jeter: Levigxu, mortigu ilin. Sed la
junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis
ankoraux juna.
21 Kaj Zebahx kaj Calmuna diris: Levigxu mem kaj
frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam
Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis
la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo
kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.
23 Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo
ne regos vin: la Eternulo regu vin.
24 Kaj Gideon diris al ili:
Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia
militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun
Isxmaelidoj.
25 Kaj ili diris: Ni donos. Kaj ili sternis
veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro.
26
Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil
sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la
purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la
kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
27 Kaj
Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis gxin en sia urbo, en
Ofra; kaj cxiuj Izraelidoj malcxastigxis per gxi tie; kaj tio
farigxis falilo por Gideon kaj por lia domo.
28 Kaj humiligxis
la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon.
Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.
29 Kaj Jerubaal, filo de Joasx, iris kaj eklogxis en sia domo.
30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj,
cxar li havis multe da edzinoj.
31 Kaj lia kromvirino, kiu estis
en Sxehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la
nomon Abimelehx.
32 Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre
maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia
patro, en Ofra de la Abiezridoj.
33 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la
Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
34 Kaj la
Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin
el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.
35 Kaj ili ne
estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la
tuta bono, kiun li faris al Izrael.
Cxapitro 9
1 Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en Sxehxemon, al la fratoj de
sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la
domo de sia patrinpatro jene:
2 Diru al la oreloj de cxiuj
logxantoj de Sxehxem: Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin
sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo?
memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.
3 Kaj la
fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de cxiuj
logxantoj de Sxehxem cxiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro
inklinigxis al Abimelehx; cxar ili diris: Li estas nia frato.
4
Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de
Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj
facilanimajn, kaj ili sekvis lin.
5 Kaj li venis en la domon de
sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de
Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej
juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis.
6 Kaj kolektigxis cxiuj logxantoj de Sxehxem kaj la tuta domo de
Milo, kaj ili iris kaj faris Abimelehxon regxo, cxe la kverko,
kiu staras en Sxehxem.
7 Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li
iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte
ekkriis, kaj diris al ili: Auxskultu min, logxantoj de Sxehxem,
kaj auxskultos vin Dio.
8 Iris la arboj, por sanktolei regxon
super si; kaj ili diris al la olivarbo: Regxu super ni.
9 Sed la
olivarbo diris al ili: Cxu mi perdis mian grason, per kiu estas
honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj?
10 Kaj
la arboj diris al la figarbo: Iru vi, regxu super ni.
11 Sed la
figarbo diris al ili: Cxu mi perdis mian dolcxecon kaj miajn
bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj?
12 Kaj la arboj
diris al la vinberujo: Iru vi, regxu super ni.
13 Sed la
vinberujo diris al ili: Cxu mi perdis mian moston, kiu gajigas
Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?
14 Tiam cxiuj
arboj diris al la dornarbusto: Iru vi, regxu super ni.
15 Kaj la
dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi sanktoleas min kiel
regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam
eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de
Lebanon.
16 Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante
Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian
domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito?
17 Mia
patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la
manoj de Midjan;
18 kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia
patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono,
kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la
logxantoj de Sxehxem, pro tio, ke li estas via frato.
19 Se
gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon,
tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi.
20 Sed se
ne, tiam eliru fajro el Abimelehx kaj forbruligu la logxantojn de
Sxehxem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la logxantoj de
Sxehxem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimelehxon.
21
Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj
eklogxis tie pro timo antaux lia frato Abimelehx.
22 Kaj Abimelehx regis super Izrael tri jarojn.
23 Kaj Dio
venigis malbonan spiriton inter Abimelehx kaj la logxantoj de
Sxehxem; kaj la logxantoj de Sxehxem perfidis Abimelehxon,
24 por
ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu
sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la
logxantojn de Sxehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li
mortigu siajn fratojn.
25 Kaj la logxantoj de Sxehxem starigis
kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili
prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni
diris tion al Abimelehx.
26 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris
tra Sxehxem; kaj fidis lin la logxantoj de Sxehxem.
27 Kaj ili
eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj
elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio
kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.
28 Kaj Gaal,
filo de Ebed, diris: Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas Sxehxem,
ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas
lia oficisto. Servu al la homoj de Hxamor, patro de Sxehxem, sed
al tiu kial ni servu?
29 Se iu donus cxi tiun popolon en miajn
manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:
Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.
30 Kiam Zebul, la estro
de la urbo, auxdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero
ekflamis.
31 Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por
diri: Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en Sxehxemon
kaj ribeligas la urbon kontraux vi;
32 tial levigxu en la nokto,
vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la
kampo;
33 kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj
ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li,
eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.
34 Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis
en la nokto, kaj faris apud Sxehxem embuskon el kvar tacxmentoj.
35 Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de
la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis
el la embusko.
36 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al
Zebul: Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed
Zebul diris al li: La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.
37
Kaj Gaal parolis plue, kaj diris: Jen popolo malsupreniras de la
altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de
sorcxistoj.
38 Tiam Zebul diris al li: Kie nun estas via busxo,
kiu diris: Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja
tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux
gxi.
39 Kaj Gaal eliris, havante post si la logxantojn de
Sxehxem, kaj ekbatalis kontraux Abimelehx.
40 Kaj Abimelehx
ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj gxis
la pordego mem.
41 Kaj Abimelehx restis en Aruma; kaj Zebul
elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne logxu en Sxehxem.
42
En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni
diris tion al Abimelehx.
43 Kaj li prenis sian militistaron kaj
dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo.
Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis
kontraux ili kaj batis ilin.
44 Kaj Abimelehx, kaj la
tacxmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj starigxis antaux la
pordego de la urbo; kaj du tacxmentoj atakis cxiujn, kiuj estis
sur la kampo, kaj mortigis ilin.
45 Kaj Abimelehx batalis
kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj
mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon
kaj semis sur gxia loko salon.
46 Kiam tion auxdis cxiuj logxantoj de la turo de Sxehxem, ili
foriris en la fortikajxon de la dio Berit.
47 Kaj oni diris al
Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de Sxehxem.
48 Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta
popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian
manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin
sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li: Kion
vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.
49 Kaj ankaux
cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx
kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la
fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo
de Sxehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.
50 Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis
gxin.
51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris
cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj
ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.
52
Kaj Abimelehx venis al la turo kaj siegxis gxin, kaj aliris al la
pordo de la turo, por forbruligi gxin per fajro.
53 Tiam iu
virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al
li la kranion.
54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis
liajn batalilojn, kaj diris al li: Eltiru vian glavon kaj mortigu
min, por ke oni ne diru pri mi: Virino lin mortigis. Kaj lia
junulo lin trapikis, kaj li mortis.
55 Kaj la Izraelidoj vidis,
ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko.
56 Tiel Dio
repagis la malbonagon de Abimelehx, kiun cxi tiu faris rilate
sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn.
57 Kaj la tutan
malbonagon de la logxantoj de Sxehxem Dio revenigis sur ilian
kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.
Cxapitro 10
1 Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de
Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en Sxamir, sur la monto
de Efraim.
2 Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri
jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Sxamir.
3 Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de
Izrael dum dudek du jaroj.
4 Li havis tridek filojn, kiuj
rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj li havis tridek urbojn;
gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando
Gilead.
5 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la
dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj
al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili
forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
7 Tiam ekflamis la
kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en
la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
8 Kaj
ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek
ok jaroj, cxiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la
lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
9 Kaj la Amonidoj
transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj
Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
10
Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis
antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.
11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la
Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la
Filisxtoj.
12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj
premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne
plu helpos vin.
14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis;
ili helpu vin en la tempo de via mizero.
15 Kaj la Izraelidoj
diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al
Vi; nur savu nin hodiaux.
16 Kaj ili forigis el inter si la
fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis
kompaton pro la suferado de Izrael.
17 Kaj kolektigxis la Amonidoj kaj starigxis tendare en Gilead;
kolektigxis ankaux la Izraelidoj kaj starigxis tendare en Micpa.
18 Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos
batalon kontraux la Amonidoj, tiu estos estro de cxiuj logxantoj
de Gilead.
Cxapitro 11
1 Jiftahx, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo
de malcxastulino. De Gilead naskigxis Jiftahx.
2 Kaj la edzino
de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino
grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li: Vi ne
heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia
patrino.
3 Tiam Jiftahx forkuris de siaj fratoj kaj eklogxis en
la lando Tob. Kaj kolektigxis al Jiftahx sentauxgaj homoj kaj
eliradis kun li.
4 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraux Izrael.
5 Kaj
kiam la Amonidoj militis kontraux Izrael, la plejagxuloj de
Gilead iris, por preni Jiftahxon el la lando Tob.
6 Kaj ili
diris al Jiftahx: Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos
kontraux la Amonidoj.
7 Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de
Gilead: Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia
patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?
8
Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx: Pro tio ni nun
revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la
Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.
9 Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead: Se vi revenigas
min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos
ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?
10 Kaj la plejagxuloj
de Gilead diris al Jiftahx: La Eternulo estu auxskultanto inter
ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.
11 Tiam Jiftahx iris
kun la plejagxuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si
estro kaj kondukanto, kaj Jiftahx eldiris cxiujn siajn vortojn
antaux la Eternulo en Micpa.
12 Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:
Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux
mia lando?
13 Kaj la regxo de la Amonidoj diris al la senditoj
de Jiftahx: Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris
el Egiptujo, de Arnon gxis Jabok kaj gxis Jordan; nun redonu gxin
al mi en paco.
14 Tiam Jiftahx duan fojon sendis senditojn al la
regxo de la Amonidoj,
15 kaj dirigis al li: Tiel diris Jiftahx:
Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;
16
cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa
Maro kaj venis al Kadesx;
17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al
la regxo de Edom, por diri: Permesu al mi trairi vian landon; sed
la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis
sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;
18
kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj
la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj
starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de
Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.
19 Kaj Izrael sendis
senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de Hxesxbon, kaj
Izrael diris al li: Permesu al ni trairi vian landon gxis mia
loko;
20 sed Sihxon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj
Sihxon kolektis sian tutan popolon, kaj ili starigxis tendare en
Jahac kaj batalis kontraux Izrael.
21 Kaj la Eternulo, Dio de
Izrael, transdonis Sihxonon kaj lian tutan popolon en la manojn
de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan
landon de la Amoridoj, kiuj logxis en tiu lando.
22 Kaj ili
ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon gxis Jabok
kaj de la dezerto gxis Jordan.
23 Tiamaniere la Eternulo, Dio de
Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi
volas preni gxian posedajxon?
24 Tion, kion posedigas al vi
Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia
Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.
25 Cxu vi estas pli
bona ol Balak, filo de Cipor kaj regxo de Moab? cxu tiu malpacis
kun Izrael aux militis kontraux li?
26 De la tempo, kiam Izrael
eklogxis en Hxesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en
gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon,
pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?
27 Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon,
militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter
la Izraelidoj kaj la Amonidoj.
28 Sed la regxo de Amon ne
atentis la vortojn de Jiftahx, kiujn cxi tiu sendis al li.
29 Kaj venis sur Jiftahxon la spirito de la Eternulo, kaj li
trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis
Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.
30
Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se
Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,
31 tiam tiu, kiu
eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe
revenos de la Amonidoj--tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi
oferos lin kiel bruloferon.
32 Kaj Jiftahx venis al la Amonidoj,
por batali kontraux ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn
manojn.
33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek
urbojn, kaj gxis Abel-Keramim--tio estis tre granda venkobato;
kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.
34 Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino
eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia
sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.
35 Kiam
li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris: Ho ve,
mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi
malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni
la faron.
36 Kaj sxi diris al li: Mia patro! vi malfermis vian
busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via
busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj
malamikoj, kontraux la Amonidoj.
37 Kaj sxi diris al sia patro:
Faru por mi jenon: lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi
iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj
amikinoj.
38 Kaj li diris: Iru; kaj li forsendis sxin por du
monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian
virgecon sur la montoj.
39 Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi
revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan
promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis
moro en Izrael,
40 ke cxiujare la filinoj de Izrael iras priplori
la filinon de Jiftahx, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.
Cxapitro 12
1 Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al
Jiftahx: Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne
vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos
per fajro.
2 Kaj Jiftahx diris al ili: Mi kaj mia popolo havis
grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis
min el ilia mano.
3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al
risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo
transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi,
por malpaci kontraux mi?
4 Kaj Jiftahx kolektis cxiujn
logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la
logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj
diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de
Efraim kaj meze de Manase.
5 Kaj la Gileadanoj baris al la
Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la
forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la
Gileadanoj diris al li: Cxu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne,
6 tiam ili diris al li: Diru: Sxibolet; li diris: Sibolet, cxar
li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin
cxe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la
Efraimidoj kvardek du mil.
7 Kaj Jiftahx estis jugxisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis
Jiftahx, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de
Gilead.
8 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Ibcan el Bet-Lehxem.
9 Li
havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren,
kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li
estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.
10 Kaj Ibcan mortis, kaj
oni enterigis lin en Bet-Lehxem.
11 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li
estis jugxisto de Izrael dum dek jaroj.
12 Kaj mortis Elon, la
Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de
Zebulun.
13 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Abdon, filo de Hilel,
Piratonano.
14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj
rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis jugxisto de
Izrael dum ok jaroj.
15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la
Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de
Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.
Cxapitro 13
1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la
Filisxtoj por kvardek jaroj.
2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis
Manoahx; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.
3 Kaj aperis
angxelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al sxi: Jen vi
estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravedigxos kaj naskos
filon.
4 Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigajxon,
kaj mangxu nenion malpuran;
5 cxar jen vi gravedigxos kaj naskos
filon; kaj razilo ne devas tusxi lian kapon, cxar konsekrita al
Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi
Izraelon el la manoj de la Filisxtoj.
6 Kaj la virino iris, kaj
diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto
estis kiel la aspekto de angxelo de Dio, tre respektinda; kaj mi
ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al
mi.
7 Kaj li diris al mi: Jen vi gravedigxos kaj naskos filon;
kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion
malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro
gxis la tago de lia morto.
8 Tiam Manoahx ekpregxis al la
Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo,
kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni
devas agi kun la naskota knabo.
9 Kaj Dio auxskultis la vocxon
de Manoahx; kaj la angxelo de Dio venis denove al la virino, kiam
sxi estis sur la kampo; kaj Manoahx, sxia edzo, ne estis kun sxi.
10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al
li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.
11
Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la
homo, kaj diris al li: Cxu vi estas tiu homo, kiu parolis al la
virino? Kaj tiu diris: Mi.
12 Kaj Manoahx diris: Se viaj vortoj
plenumigxos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj
liaj agoj?
13 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:
Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;
14
nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon
aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu;
cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.
15 Kaj Manoahx diris
al la angxelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni
pretigos por vi kapridon.
16 Sed la angxelo de la Eternulo diris
al Manoahx: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne mangxos vian
panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru gxin al la Eternulo.
Cxar Manoahx ne sciis, ke tio estas angxelo de la Eternulo.
17
Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo: Kia estas via
nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.
18 Sed
la angxelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri
mia nomo? gxi estas neordinara.
19 Kaj Manoahx prenis kapridon
kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj
Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:
20 kiam
la flamo levigxis de la altaro al la cxielo, tiam la angxelo de
la Eternulo levigxis en la flamo de la altaro. Kaj Manoahx kaj
lia edzino tion vidis, kaj ili jxetis sin vizagxaltere.
21 Kaj
la angxelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoahx kaj al
lia edzino. Tiam Manoahx konvinkigxis, ke tio estas angxelo de
la Eternulo.
22 Kaj Manoahx diris al sia edzino: Ni certe
mortos, cxar ni vidis Dion.
23 Sed lia edzino diris al li: Se la
Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj
bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni cxion tion, kaj
nun Li ne auxdigus al ni tion, kion Li auxdigis.
24 Kaj la
virino naskis filon kaj donis al li la nomon Sximsxon. Kaj la
knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.
25 Kaj la spirito de
la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter
Corea kaj Esxtaol.
Cxapitro 14
1 Sximsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la
filinoj de la Filisxtoj.
2 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia
patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el
la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.
3
Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Cxu ne trovigxas
virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke
vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed
Sximsxon diris al sia patro: Sxin prenu por mi, cxar sxi placxas
al mi.
4 Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de
la Eternulo, cxar Li sercxis pretekston kontraux la Filisxtoj; en
tiu tempo la Filisxtoj regis super Izrael.
5 Kaj Sximsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan;
kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono
blekegante venis renkonte al li.
6 Kaj venis sur lin la spirito
de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras
kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris
al siaj gepatroj, kion li faris.
7 Kaj li venis kaj parolis kun
la virino, kaj sxi placxis al Sximsxon.
8 Post kelka tempo li
iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la
kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la
kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.
9 Kaj li prenis gxin en
siajn manojn kaj iris, mangxante dum la irado; kaj li iris al
siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili mangxis; sed li ne diris
al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.
10 Kaj
lia patro venis al la virino, kaj Sximsxon faris tie festenon,
kiel ordinare faras la junuloj.
11 Kiam ili ekvidis lin, ili
donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.
12 Kaj
Sximsxon diris al ili: Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos
gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi
donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;
13
sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek
cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:
Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.
14 Kaj li diris al ili:
Cxapitro 15
1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Sximsxon
vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos
al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne
permesis al li eniri.
2 Kaj sxia patro diris: Mi pensis, ke vi
ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli
juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux
tiu.
3 Sed Sximsxon diris al ili: Cxi tiun fojon mi estos
senkulpa antaux la Filisxtoj, se mi faros al ili malbonon.
4 Kaj
Sximsxon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torcxojn,
kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torcxo meze inter
cxiuj du vostoj.
5 Kaj li ekbruligis per fajro la torcxojn kaj
pelis ilin sur la grenkampojn de la Filisxtoj kaj forbruligis la
garbojn kaj la vinbergxardenojn kaj la olivarbojn.
6 Kaj la
Filisxtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni respondis: Sximsxon,
bofilo de la Timnaano; cxar cxi tiu prenis lian edzinon kaj
fordonis sxin al lia amiko. Kaj la Filisxtoj iris kaj
forbruligis per fajro sxin kaj sxian patron.
7 Tiam Sximsxon
diris al ili: Se vi agas tiel, tiam mi ne cxesos, antaux ol mi
faros vengxon kontraux vi.
8 Kaj li forte batis al ili la
krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj eklogxis en la fendego
de la roko Etam.
9 Tiam la Filisxtoj iris kaj starigxis tendare en la regiono de
Jehuda kaj etendigxis gxis Lehxi.
10 Kaj la Jehudaidoj diris:
Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis: Ni venis, por
ligi Sximsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.
11 Tiam
iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj
diris al Sximsxon: Cxu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super
ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis
kun mi, tiel mi agis kun ili.
12 Kaj ili diris al li: Ni venis,
por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam
Sximsxon diris al ili: Jxuru al mi, ke vi ne mortigos min.
13
Kaj ili diris al li jene: Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin
en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis
lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.
14 Kiam
li venis al Lehxi, la Filisxtoj gxojkriante iris renkonte al li.
Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la sxnuroj, kiuj
estis sur liaj brakoj, farigxis kiel lino, bruligita de fajro,
kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.
15 Kaj li trovis
fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis
gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.
16 Kaj Sximsxon diris:
Cxapitro 16
1 Sximsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris
al sxi.
2 Al la Gazaanoj oni diris: Sximsxon venis cxi tien; kaj
ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe
la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto,
dirante: Antaux la matenigxo ni lin mortigos.
3 Sximsxon kusxis
gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de
la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la
riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la
supron de la monto, kiu estas antaux Hxebron.
4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis
Delila.
5 Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris
al sxi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto,
kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu
lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.
6 Kaj Delila diris al Sximsxon: Diru al mi, mi petas, en kio
konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por
humiligi vin.
7 Kaj Sximsxon diris al sxi: Se oni ligos min per
sep fresxaj ne sekigxintaj sxnuroj, tiam mi senfortigxos kaj
farigxos kiel la aliaj homoj.
8 Tiam la estroj de la Filisxtoj
alportis al sxi sep fresxajn ne sekigxintajn sxnurojn, kaj sxi
ligis lin per ili.
9 Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia
cxambro, sxi diris al li: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon! Tiam
li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo,
kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.
10 Kaj Delila diris al Sximsxon: Jen vi trompis min kaj diris al
mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.
11 Kaj
li diris al sxi: Se oni min ligos per novaj sxnuroj, kiuj ne
estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel
la aliaj homoj.
12 Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis
lin per ili, kaj diris al li: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon!
Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin
de siaj brakoj kiel fadenon.
13 Kaj Delila diris al Sximsxon:
Gxis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi,
per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi: Se vi
interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.
14 Kaj sxi
alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li: Filisxtoj iras al
vi, Sximsxon! Kaj li vekigxis el sia dormo kaj eltiris la
interteksan najlon kune kun la sxpinajxo.
15 Tiam sxi diris al
li: Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas
kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio
konsistas via granda forto.
16 Kaj cxar sxi tedadis lin per siaj
vortoj cxiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte lacigxis.
17 Kaj li malkasxis al sxi sian tutan koron, kaj diris al sxi:
Tondilo ne tusxis mian kapon, cxar mi estas konsekrita al Dio de
el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam
forlasos min mia forto, mi senfortigxos kaj farigxos kiel la
aliaj homoj.
18 Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian
tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj,
dirante: Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan
koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis
la argxenton en siaj manoj.
19 Kaj sxi endormigis lin sur siaj
genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia
kapo. Kaj sxi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin
forlasis.
20 Kaj sxi diris: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon! Li
vekigxis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj
mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.
21
Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj
venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li
devis mueli en la malliberejo.
22 Dume la haroj de lia kapo
komencis rekreski post la fortondo.
23 La estroj de la Filisxtoj kunvenis, por alporti grandan oferon
al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio
transdonis en niajn manojn nian malamikon Sximsxon.
24 Kaj la
popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio
transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de
nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.
25 Kiam ilia koro
gajigxis, ili diris: Voku Sximsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni
vokis Sximsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili,
kaj oni starigis lin inter la kolonoj.
26 Kaj Sximsxon diris al
la junulo, kiu kondukis lin je la mano: Lasu min, ke mi palpu la
kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.
27
Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis cxiuj
estroj de la Filisxtoj; kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri
mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Sximsxon.
28
Kaj Sximsxon vokis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho
Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur cxi tiun
fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filisxtoj vengxon per unu
fojo pro miaj du okuloj.
29 Kaj Sximsxon kaptis la du mezajn
kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu
per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.
30
Kaj Sximsxon diris: Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj
li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la
tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj,
kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro
de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.
31 Kaj venis liaj
fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj
enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol, en la tombo de lia patro
Manoahx. Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj.
Cxapitro 17
1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Mihxa.
2 Li
diris al sia patrino: La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn
oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen
la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:
Mia filo estu benata de la Eternulo.
3 Kaj li redonis la mil kaj
cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:
Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo,
por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.
4 Sed li
redonis la argxenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent
argxentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el
tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Mihxa.
5 Tiu
homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn
diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
6 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion,
kio placxis al li.
7 Estis junulo el Bet-Lehxem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj,
li estis Levido kaj logxis tie.
8 Tiu homo iris el la urbo, el
Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune.
Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo
de Mihxa.
9 Kaj Mihxa diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu
diris al li: Mi estas Levido el Bet-Lehxem de Jehuda, kaj mi
iras, por eklogxi tie, kie mi trovos oportune.
10 Tiam Mihxa
diris al li: Restu cxe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj
mi donados al vi po dek argxentaj moneroj cxiujare kaj necesajn
vestojn kaj mangxajxon. Kaj la Levido iris.
11 Kaj la Levido
konsentis resti cxe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu
el liaj filoj.
12 Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo
farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.
13 Kaj
Mihxa diris: Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, cxar
Levido farigxis por mi pastro.
Cxapitro 18
1 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la
tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis
tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.
2
Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj
reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por
rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili: Iru,
esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la
domo de Mihxa kaj tranoktis tie.
3 Kiam ili estis kun la domanoj
de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris
tien, kaj diris al li: Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi
faris cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?
4 Kaj li diris al
ili: Tiel kaj tiel agis kun mi Mihxa, kaj li dungis min, kaj mi
farigxis pastro por li.
5 Kaj ili diris al li: Demandu, ni
petas, Dion, por ke ni eksciu, cxu estos sukcesa nia vojo, kiun
ni iras.
6 Kaj la pastro diris al ili: Iru en paco; laux la
Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
7 Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laisxon, kaj vidis la
popolon, ke gxi tie logxas senzorge, laux la maniero de la
Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en
la lando aux regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas
malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
8 Kaj ili venis
al siaj fratoj en Corean kaj Esxtaolon; kaj iliaj fratoj diris al
ili: Kion vi raportos?
9 Kaj ili diris: Levigxu, kaj ni iru
kontraux ilin; cxar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu
trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.
10
Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri dangxero,
kaj la lando estas vasta; Dio transdonas gxin en viajn manojn;
tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.
11 Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj
Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
12 Kaj ili iris,
kaj starigxis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda.
Tial oni gxis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; gxi estas post
Kirjat-Jearim.
13 Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim
kaj venis al la domo de Mihxa.
14 Kaj la kvin viroj, kiuj iris,
por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj: Cxu vi
scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj
figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.
15 Kaj ili
turnigxis tien kaj eniris la domon de la juna Levido, en la domon
de Mihxa, kaj salutis lin.
16 La sescent viroj el la Danidoj,
zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.
17 Kaj la
kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien
kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la
idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent
viroj, zonitaj per bataliloj.
18 Kiam tiuj eniris en la domon de
Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la
idolon, la pastro diris al ili: Kion vi faras?
19 Sed ili diris
al li: Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni
kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti
pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj
gento en Izrael?
20 Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li
prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris
inter la popolon.
21 Kaj ili turnigxis kaj iris, kaj sendis la
infanojn kaj la brutojn kaj la pakajxojn antaux sin.
22 Kiam ili
malproksimigxis de la domo de Mihxa, la homoj, kiuj estis en la
domoj najbaraj de Mihxa, kun krio kolektigxis kaj kuris post la
Danidoj.
23 Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis
siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa: Kio estas al vi, ke vi faras
krion?
24 Kaj li diris: Miajn diojn, kiujn mi faris, vi
forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio
ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
25
Kaj la Danidoj diris al li: Ne auxdigu vian vocxon antaux ni,
cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon
kaj la animon de via domo.
26 Kaj la Danidoj foriris sian vojon.
Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li
returnigxis kaj revenis en sian domon.
27 Sed tiuj prenis tion,
kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis
en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj
venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per
fajro.
28 Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de
Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la
valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj
eklogxis en gxi.
29 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la
nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la
urbo estis Laisx.
30 Kaj la Danidoj starigis al si la figuron;
kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj
estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili
estis forkaptitaj el la lando.
31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la
domo de Dio estis en Sxilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa,
kiun li faris.
Cxapitro 19
1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu
Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si
kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.
2 Kaj lia kromedzino
perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-
Lehxem de Jehuda, kaj sxi restis tie kvar monatojn.
3 Kaj
levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por
revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj
sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la
juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.
4 Kaj
retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li
restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj
tranoktis tie.
5 En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj
li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia
bofilo: Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
6 Kaj ili restis, kaj ambaux kune mangxis kaj trinkis. Kaj la
patro de la juna virino diris al la viro: Mi petas vin, tranoktu
kaj gxojigu vian koron.
7 La viro levigxis, por foriri; sed lia
bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.
8 En
la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de
la juna virino diris: Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne
rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis.
9 Kaj la
viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo.
Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen
finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen
la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si
gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros
al via tendo.
10 Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj
iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas
Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux
lia kromedzino.
11 Kiam ili estis antaux Jebus, la tago jam
forte klinigxis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni
eniru en cxi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en gxi.
12 Sed lia sinjoro diris al li: Ni ne eniros en urbon de
aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, gxis
Gibea.
13 Kaj li diris al sia junulo: Iru, ke ni alproksimigxu
al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aux en Rama.
14 Kaj
ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaux ili apud
Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.
15 Kaj ili turnigxis
tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj
sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por
tranokti.
16 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de
la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj logxis tiutempe en
Gibea; kaj la logxantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.
17 Li
levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de
la urbo. Kaj la maljunulo diris: Kien vi iras? kaj de kie vi
venas?
18 Kaj tiu diris al li: Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda
al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al
Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo;
kaj neniu invitas min en la domon.
19 Ni havas pajlon kaj
mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por
mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj
sklavoj; nenio mankas al ni.
20 Kaj la maljunulo diris: Paco
estu al vi; cxion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne
tranoktu sur la strato.
21 Kaj li envenigis lin en sian domon,
kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn
kaj mangxis kaj trinkis.
22 Dum ili gxojigadis sian koron, jen
la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon,
frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:
Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.
23
Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili: Ne, miaj
fratoj, ne faru malbonon; cxar tiu homo venis en mian domon, ne
faru tian malnoblajxon.
24 Jen mi havas filinon virgulinon, kaj
li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin,
kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne
faru tian abomenindajxon.
25 Sed la homoj ne volis auxskulti
lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili
sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun
sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin,
kiam levigxis la matenrugxo.
26 Kaj la virino venis antaux la
matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie
estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.
27
Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo,
kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino,
lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj
manoj estas sur la sojlo.
28 Kaj li diris al sxi: Levigxu, kaj
ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la
azenon, levigxis, kaj iris al sia loko.
29 Kiam li venis en sian
domon, li prenis trancxilon, prenis sian kromedzinon kaj
distrancxis sxin kun sxiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis
tion en cxiujn regionojn de Izrael.
30 Kaj cxiu, kiu tion vidis,
diris: Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam
la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion,
konsiligxu, kaj decidu.
Cxapitro 20
1 Kaj eliris cxiuj Izraelidoj, kaj kolektigxis la tuta komunumo
kiel unu homo, de Dan gxis Beer-Sxeba, kaj la lando Gilead,
antaux la Eternulo en Micpa.
2 Kaj kunvenis la estroj de la tuta
popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de
Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.
3 La
Benjamenidoj auxdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la
Izraelidoj diris: Diru, kiamaniere okazis tiu malbonajxo?
4 Tiam
respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:
Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por
tranokti.
5 Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj
cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj
mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis.
6 Tiam mi
prenis mian kromedzinon, distrancxis sxin kaj dissendis en cxiujn
regionojn de Izrael; cxar ili faris malcxastajxon kaj
malnoblajxon en Izrael.
7 Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru
konsiligxon kaj decidon cxi tie.
8 Kaj levigxis la tuta popolo
kiel unu homo, kaj diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj
neniu el ni revenos al sia domo;
9 sed jen estas, kion ni faros
al Gibea: ni lotos pri gxi;
10 kaj ni prenos po dek homoj el cxiu
cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke
ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en
Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la
malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael.
11 Kaj kolektigxis
kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.
12 Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de
Benjamen, por diri: Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe
vi?
13 Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea,
kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la
Benjamenidoj ne volis obei la vocxon de siaj fratoj, la
Izraelidoj.
14 Kaj la Benjamenidoj kolektigxis el la urboj en
Gibea, por eliri milite kontraux la Izraelidojn.
15 Kaj la
nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses
mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la logxantoj de Gibea
estis la nombro de sepcent homoj plej tauxgaj.
16 El tiu tuta
popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el
ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.
17 Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis
kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; cxiuj ili estis
batalkapablaj.
18 Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj
demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris: Kiu el ni devas iri
antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:
Jehuda antauxe.
19 Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj
eksiegxis Gibean.
20 Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraux la
Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraux ili
antaux Gibea.
21 Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis
en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.
22 Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuragxon, kaj
denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua
tago.
23 Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo
gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Cxu ni devas
plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj
la Eternulo diris: Iru kontraux ilin.
24 Kaj la Izraelidoj alpasxis al la Benjamenidoj en la dua tago.
25 Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua
tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraux dek ok mil homojn sur la
teron; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.
26 Tiam cxiuj
Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj
ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago
gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la
Eternulon.
27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis
en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
28 kaj Pinehxas, filo
de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj
ili diris: Cxu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn
fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la
Eternulo diris: Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn
manojn.
29 Kaj la Izraelidoj arangxis embuskojn cxirkauxe de
Gibea.
30 Kaj la Izraelidoj eliris kontraux la Benjamenidojn en la tria
tago kaj starigxis kontraux Gibea kiel antauxe.
31 Kaj la
Benjamenidoj eliris kontraux la popolon, malproksimigxis de la
urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antauxaj fojoj,
sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj
mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.
32 Kaj la
Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaux ni kiel antauxe. Kaj
la Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo
sur la vojon.
33 Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj
starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj
jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.
34 Kaj venis antaux
Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis
kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.
35 Kaj
la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la
Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin
mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.
36 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la
Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la
embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.
37 Kaj la embuskuloj
rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris
kaj batis la tutan urbon per glavo.
38 Estis interkonsentite
inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos
grandan kolonon da fumo el la urbo.
39 Kiam la Izraelidoj
retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi
Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili
falas antaux ni kiel en la unua batalo:
40 tiam komencis
levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis
returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al
la cxielo.
41 Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj
terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.
42 Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu
kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la
elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,
43 cxirkauxis la
Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin
gxis la orienta flanko de Gibea.
44 Kaj falis el la Benjamenidoj
dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj.
45 Kaj ili
sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni
batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin
gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.
46 La nombro
de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin
mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.
47 Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko
Rimon, sescent homoj; kaj ili restis cxe la roko Rimon kvar
monatojn.
48 Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj
mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili
trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis
per fajro.
Cxapitro 21
1 Kaj la Izraelidoj jxuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos
sian filinon edzinige al Benjamenido.
2 Kaj la popolo venis en
Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis
sian vocxon kaj forte ploris,
3 kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio
de Izrael, farigxis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu
tribo?
4 La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj
konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.
5
Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne
venis kun la komunumo al la Eternulo? Cxar estis farita granda
jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili
estos mortigitaj.
6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj
la Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaux unu tribo el
Izrael!
7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne
edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili
edzinojn el niaj filinoj.
8 Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj
de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam
montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el
Jabesx en Gilead.
9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis,
ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.
10 Tiam
la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj
batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene: Iru kaj mortigu per glavo
la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj
infanojn.
11 Kaj tiel agu: cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon,
kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu.
12 Kaj ili trovis inter
la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn,
kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la
tendaron en Sxilon, kiu estas en la lando Kanaana.
13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj,
kiuj estis cxe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.
14 Tiam
la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj
restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis
suficxe por ili.
15 Kaj la popolo bedauxris pri Benjamen, cxar
la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.
16 Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la
restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de
Benjamen.
17 Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj
bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;
18
kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, cxar la
Izraelidoj jxuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon
al Benjamenido.
19 Sed ili diris: Jen cxiujare estas festo de la
Eternulo en Sxilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo,
kiu kondukas de Bet-El al Sxehxem, kaj sude de Lebona.
20 Kaj
ili ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la
vinbergxardenoj;
21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Sxilo
eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj
kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de Sxilo kaj iru en la
landon de la Benjamenidoj.
22 Kaj se venos iliaj patroj aux
fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili;
cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis
al ili; tial vi estas nun senkulpaj.
23 Kaj tiel agis la
Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laux sia nombro el la
dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia
posedajxo kaj konstruis urbojn kaj eklogxis en ili.
24 Kaj en la
sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, cxiu al sia tribo kaj al
sia familio, kaj cxiu foriris de tie al sia posedajxo.
25 En tiu
tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio
placxis al li.
2 Cxar la cxefoj gvidis en Izrael
Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.
Kaj la popolo montris sin fervora,
Benu la Eternulon.
3 Auxskultu, ho regxoj; atentu, ho princoj:
Mi al la Eternulo, mi kantas;
Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.
4 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir,
Kiam Vi iris de la kampo de Edom,
Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn,
Kaj la nuboj gutigis akvon.
5 La montoj fluis antaux la Eternulo,
Tiu Sinaj antaux la Eternulo, Dio de Izrael.
6 En la tempo de Sxamgar, filo de Anat,
En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj,
Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj
vojetoj.
7 Forestis jugxistoj en Izrael, forestis,
Gxis starigxis mi, Debora,
Gxis starigxis mi, patrino en Izrael.
8 Oni elektis novajn diojn;
Kaj tiam milito aperis antaux la pordego.
Cxu iu vidis sxildon aux lancon
Cxe la kvardek miloj de Izrael?
9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael,
Kun la fervoruloj en la popolo;
Benu la Eternulon.
10 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj,
Vi, kiuj sidas sur tapisxoj,
Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!
11 Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj,
Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo,
La justecon de Lia estrado en Izrael.
Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.
12 Vekigxu, vekigxu, Debora,
Vekigxu, vekigxu, kantu kanton;
Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de
Abinoam!
13 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo;
La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.
14 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek;
Post vi venis Benjamen en via popolo;
De Mahxir venis estroj,
Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.
15 Kaj princoj el Isahxar estis kun Debora,
Kaj Isahxar, kiel Barak, kuris en la valon.
Cxe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.
16 Kial vi sidas inter la barajxoj,
Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj?
Cxe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.
17 Gilead restis transe de Jordan;
Kaj kial Dan sidas sur la sxipoj?
Asxer sidas sur la bordo de la maro,
Kaj logxas cxe siaj golfoj.
18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto,
Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.
19 Venis regxoj, ili batalis;
Tiam batalis regxoj de Kanaan
En Taanahx, cxe la akvo de Megido;
Sed ili ricevis neniom da mono.
20 El la cxielo oni batalis;
La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera.
21 La torento Kisxon forportis ilin,
La torento antikva, la torento Kisxon.
Piedpremu, mia animo, la fortulojn.
22 Tiam frapis la hufoj de cxevaloj
Pro la rapidega forkurado de fortuloj.
23 Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo,
Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn;
Cxar ili ne venis kun helpo al la Eternulo,
Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.
24 Benita estu inter la virinoj Jael,
La edzino de la Kenido Hxeber,
Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.
25 Akvon li petis, lakton sxi donis;
En belega kaliko sxi alportis buteron.
26 Sxi etendis sian manon al najlo
Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj;
Kaj sxi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon,
Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.
27 Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis;
Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis;
Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.
28 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la
patrino de Sisera:
Kial longe ne venas lia cxaro?
Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj?
29 La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi,
Kaj sxi mem al si respondas:
30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron;
Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro,
Diverskolorajn vestojn por Sisera,
Diverskolorajn vestojn broditajn,
Ambauxflanke broditajn por la kolo.
31 Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo!
Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia
potenco.
El mangxantajxo devenis mangxatajxo,
Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.
15 En la sepa
tago ili diris al la edzino de Sximsxon: Admonu vian edzon, ke li
solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la
domon de via patro. Cxu por senhavigi nin vi invitis nin cxi
tien?
16 Tiam la edzino de Sximsxon ekploris antaux li, kaj
diris: Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la
filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li
diris al sxi: Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu
al vi mi gxin diru?
17 Kaj sxi ploris antaux li dum la sep
tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno; en la sepa tago li diris
al sxi la solvon, cxar sxi tre insistis. Kaj sxi diris la solvon
de la enigmo al la filoj de sxia popolo.
18 Kaj la urbanoj diris
al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno: Kio estas pli
dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris
al ili:
Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo.
Se vi ne plugus per mia bovidino,
19 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en
Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn
vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj
de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la
domon de sia patro.
20 Kaj la edzino de Sximsxon farigxis edzino
de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.
Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.
Per makzelo de azeno grandegan amason,
17 Kiam li finis paroli, li forjxetis el sia mano la makzelon;
kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Lehxi.
18 Kaj li
eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj
diris: Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj
nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la
necirkumciditoj!
19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi,
kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis,
kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:
Fonto de la Vokanto en Lehxi.
20 Kaj li estis jugxisto de Izrael
en la tempo de la Filisxtoj dum dudek jaroj.
Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT