Cxapitro 1
1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo
de kunveno, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:
Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el
la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon.
3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon
sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku
gxin, por favorigi al si la Eternulon.
4 Kaj li metu sian manon
sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj
pekpardonon.
5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj
la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per
la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la
tabernaklo de kunveno.
6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj
dishaku gxin en pecojn.
7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu
fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.
8 Kaj la
filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la
grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
9
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la
pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas
fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj
aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan,
sendifektan.
11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la
altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj,
aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
12 Kaj oni dishaku
gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro
metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
13 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la
pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel
bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li
alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj.
15 Kaj la
pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj
forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la
muro de la altaro.
16 Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li
forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en
la cindrejon.
17 Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne
derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la
ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero,
agrabla odorajxo al la Eternulo.
Cxapitro 2
1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el
delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin
olibanon.
2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la
pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la
oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran
sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la
Eternulo.
3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj
por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la
Eternulo.
4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno,
gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj
macoflanoj, sxmiritaj per oleo.
5 Kaj se via ofero estos
farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita
kun oleo, ne fermentinta.
6 Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin
oleon; gxi estas farunofero.
7 Kaj se via ofero estos farunofero
el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo.
8 Kaj
alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo,
kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro.
9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj
bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla
odorajxo al la Eternulo.
10 Kaj la restajxo el la farunofero
estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la
fajroferoj de la Eternulo.
11 Nenia farunofero, kiun vi alportos
al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion
fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon
al la Eternulo.
12 Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti
tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla
odorajxo.
13 Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne
estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun
cxiu via ofero alportu salon.
14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj
terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el
fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj
terproduktajxoj.
15 Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin
olibanon; gxi estas farunofero.
16 Kaj la pastro bruligos la
promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia
tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.
Cxapitro 3
1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj
brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li
alportu gxin antaux la Eternulon.
2 Kaj li metu sian manon sur
la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la
tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu
per la sango la altaron cxirkauxe.
3 Kaj li alportu el la
pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la
internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
4
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe
la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin
apartigu.
5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro,
kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi
estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero
al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa,
sendifektan li gxin alportu.
7 Se sxafidon li alportas kiel sian
oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon;
8 kaj li metu sian
manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la
tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia
sango la altaron cxirkauxe.
9 Kaj li alportu el la pacofero kiel
fajroferon al la Eternulo gxian sebon, la tutan voston,
detrancxitan cxe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la
internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
10 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas
cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li
gxin apartigu.
11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi
estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.
12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la
Eternulon.
13 Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li
bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron
aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
14 Kaj li alportu
el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu
kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la
internajxoj,
15 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur
ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun
la renoj li gxin apartigu.
16 Kaj la pastro bruligu tion sur la
altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta
sebo estu por la Eternulo.
7 Gxi estu eterna legxo por viaj
generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam
mangxu.
Cxapitro 4
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Diru al la
Izraelidoj jene: Se iu pekos per eraro kontraux la ordonoj de la
Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun
el ili;
3 se pastro sanktoleita pekos, jxetante kulpon sur la
popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon
sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.
4 Li venigu la
bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la
Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj
li bucxu la bovidon antaux la Eternulo.
5 Kaj la sanktoleita
pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu gxin en la
tabernaklon de kunveno.
6 Kaj la pastro trempu sian fingron en
la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaux la Eternulo,
antaux la kurteno de la sanktejo.
7 Kaj la pastro metu iom el la
sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaux la
Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon
de la bovido li enversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj,
kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8 Kaj la
tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el gxi, la sebon, kiu
kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la
internajxoj,
9 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur
ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun
la renoj li gxin apartigu,
10 tiel same, kiel estas forlevata
pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de
bruloferoj.
11 Kaj la felon de la bovido kaj gxian tutan viandon
kun gxia kapo kaj kruroj kaj gxiajn internajxojn kaj malpurajxon,
12 la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran
lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur
ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.
13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj
la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili
faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili
farigxos kulpaj;
14 kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:
tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu
gxin antaux la tabernaklon de kunveno.
15 Kaj la plejagxuloj de
la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la
Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.
16 Kaj la
sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la
tabernaklon de kunveno.
17 Kaj la pastro trempu sian fingron en
la sango, kaj aspergu sep fojojn antaux la Eternulo, antaux la
kurteno.
18 Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la
altaro, kiu estas antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno,
kaj la tutan ceteran sangon li elversxu cxe la bazo de la altaro
de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de
kunveno.
19 Kaj gxian tutan sebon li forlevu el gxi kaj bruligu
sur la altaro.
20 Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun
la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la
pastro, kaj estos pardonite al ili.
21 Kaj li elportu la bovidon
ekster la tendaron, kaj forbruligu gxin, kiel li forbruligis la
unuan bovidon; gxi estas propeka ofero de la komunumo.
22 Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la
Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li farigxos kulpa;
23
kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel
sian oferon virkapron sendifektan.
24 Kaj li metu sian manon sur
la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas
bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero.
25 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per
sia fingro, kaj li metos gxin sur la kornojn de la altaro de
bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la
altaro de bruloferoj.
26 Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur
la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin
de lia peko, kaj estos pardonite al li.
27 Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj,
kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li farigxos kulpa;
28 kaj li
sciigxos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian
oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis.
29 Kaj
li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li bucxu
la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.
30 Kaj la
pastro prenos iom el gxia sango per sia fingro kaj metos sur la
kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon
li elversxos cxe la bazo de la altaro.
31 Kaj gxian tutan sebon
li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj
la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al
la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite
al li.
32 Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu
virinseksan, sendifektan.
33 Kaj li metu sian manon sur la kapon
de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la
loko, kie oni bucxas bruloferon.
34 Kaj la pastro prenos per sia
fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos gxin sur la
kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj gxian tutan ceteran
sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.
35 Kaj gxian tutan
sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el
la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la
fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la
peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
Cxapitro 5
1 Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto,
aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la
pekon;
2 aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de
malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon
de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj
kulpigxos;
3 aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn
estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne
scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;
4 aux se iu per
nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn
homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li
sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:
5 se iu estos
kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li
pekis;
6 kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la
Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj,
sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
7 Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li
alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du
kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan
kiel bruloferon.
8 Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu
prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li
tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin;
9 kaj
li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la
altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la
altaro; tio estas propeka ofero.
10 Kaj el la dua li faros
bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la
peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
11 Se li ne estos suficxe bonstata, por alporti du turtojn aux du
kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de
efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne versxu sur
gxin oleon kaj kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar gxi estas
propeka ofero.
12 Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la
pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur
la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka
ofero.
13 Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis
koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la
restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.
14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
15 Se iu
kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la
Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo
virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via
taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu
prokulpa ofero.
16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis,
li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al
la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa
virsxafo, kaj estos pardonite al li.
17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo
malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos
sur si sian pekon:
18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la
malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la
pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun
li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.
19 Gxi estas
prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.
Cxapitro 6
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Se iu pekos kaj
krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne
konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe
forprenos ion de sia proksimulo,
3 aux se li trovos perditajxon
kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras,
kaj per tio pekas:
4 tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu
la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis,
aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la
perditajxon, kiun li trovis;
5 aux cxion, pri kio li mensoge
jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon
de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li
alportas sian kulpoferon.
6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu
al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj,
laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
7 Kaj la
pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite
al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
9 Ordonu al Aaron
kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la legxo pri la brulofero:
la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto,
gxis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur gxi.
10 Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn
pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la
cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro,
kaj li metu gxin apud la altaron.
11 Kaj li demetu siajn vestojn
kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la
tendaron sur puran lokon.
12 Kaj la fajro sur la altaro restu
brulanta sur gxi kaj ne estingigxu; kaj la pastro bruligu sur gxi
lignon cxiumatene, kaj arangxu sur gxi la bruloferon kaj bruligu
sur gxi la sebon de la pacoferoj.
13 Eterna fajro brulu sur la
altaro, ne estingigxu.
14 Kaj jen estas la legxo pri la farunofero: la filoj de Aaron
alportu gxin antaux la Eternulon sur la antauxan parton de la
altaro.
15 Kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la delikata
faruno de la farunofero kaj el gxia oleo, kaj la tutan olibanon,
kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel
agrablan odorajxon, memorajxon al la Eternulo.
16 Kaj la
restajxon el gxi mangxu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili
gxin mangxu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de
kunveno ili gxin mangxu.
17 Gxi ne estu bakata fermentinte; kiel
ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas
plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.
18 Cxiu
virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan
destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo;
cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.
19 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
20 Jen estas la
ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo
en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno
kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono
vespere.
21 Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone
bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu
gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.
22 Kaj la pastro,
kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion;
gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti
forbruligata.
23 Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata
tuta; gxi ne estu mangxata.
24 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
25 Diru al Aaron
kaj al liaj filoj jene: Jen estas la legxo pri la pekofero: sur
tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la
pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.
26 La
pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko
gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.
27
Cxiu, kiu ektusxos gxian viandon, devas esti sankta; kaj se iu
aspergos per gxia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon
sur sankta loko.
28 Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis
kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo,
oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo.
29 Cxiu virseksulo
el la pastroj povas gxin mangxi; gxi estas plejsanktajxo.
30 Sed
cxiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de
kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu mangxata; per
fajro oni gxin forbruligu.
Cxapitro 7
1 Kaj jen estas la legxo pri la kulpofero: plejsanktajxo gxi
estas.
2 Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni
bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron
cxirkauxe.
3 Kaj gxian tutan sebon oni alportu el gxi ofere, la
voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn,
4 kaj ambaux
renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo,
kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni gxin apartigu.
5 Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la
Eternulo; gxi estas kulpofero.
6 Cxiu virseksulo el la pastroj
povas gxin mangxi; sur sankta loko gxi estu mangxata; gxi estas
plejsanktajxo.
7 Kiel por la pekofero, tiel ankaux por la
kulpofero estu la sama legxo; al la pastro, kiu pekliberigas per
gxi, al li gxi apartenu.
8 Al la pastro, kiu plenumas ies
bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun
li plenumis.
9 Kaj cxiu farunofero, kiu estas bakita en forno
aux pretigita en kaserolo aux sur pato, apartenu al la pastro,
kiu prezentis gxin.
10 Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux
seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale.
11 Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al
la Eternulo:
12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun
la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj
nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata
faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
13 Kune kun kukoj
el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka
pacofero.
14 Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel
oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de
la pacofero, gxi apartenu.
15 Kaj la viando de la danka pacofero
estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom
el gxi gxis la mateno.
16 Sed se lia ofero estas sankta promeso
aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado
de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi
tion, kio restis el gxi.
17 Kaj kio restis el la viando de la
ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.
18 Se
iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne
akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata;
gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.
19 La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni
gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu
purulo.
20 Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el
la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo
ekstermigxos el sia popolo.
21 Se iu ektusxos ion malpuran, cxu
malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran
abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis
destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.
22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23 Diru al la
Izraelidoj jene: Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam
mangxu.
24 La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto
dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne
devas.
25 Cxar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni
alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el
sia popolo.
26 Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj,
nek el birdoj, nek el brutoj.
27 Cxiu, kiu mangxos ian sangon,
ekstermigxos el sia popolo.
28 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
29 Diru al la
Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu
alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon
kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin
kiel skuoferon antaux la Eternulo.
31 Kaj la pastro bruligos la
sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por
liaj filoj.
32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu
kiel levoferon al la pastro.
33 Kiu el la Aaronidoj alportas la
sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra
femuro kiel lia parto:
34 cxar la brustajxon-skuoferon kaj la
femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj,
kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel
eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.
35 Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj
filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili
estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo,
36 parto, kiun
la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en
kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj
generacioj.
37 Tio estas la legxo pri la brulofero, pri la
farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de
konsekro, kaj pri la pacofero;
38 kiun la Eternulo donis al Moseo
sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la
dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.
Cxapitro 8
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Prenu Aaronon
kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon
kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.
3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo
de kunveno.
4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis;
kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de
kunveno.
5 Kaj Moseo diris al la komunumo: Jen estas tio, kion
la Eternulo ordonis fari.
6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj
liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
7 Kaj li metis sur lin
la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko
kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo
kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.
8 Kaj li metis sur
lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo
kaj de justo.
9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur
la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la
sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
10 Kaj Moseo
prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj
cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.
11 Kaj li
aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la
altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian
piedestalon, por sanktigi ilin.
12 Kaj li versxis iom el la
sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por
sanktigi lin.
13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj
vestis ilin per hxitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur
ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
14 Kaj li
alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis
siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
15 Kaj Moseo
gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia
fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la
altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la
altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.
16 Kaj li
prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton
de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo
bruligis tion sur la altaro.
17 Kaj la bovidon kaj gxian felon
kaj gxian karnon kaj gxian malpurajxon li forbruligis per fajro
ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
18 Kaj li
alkondukis la virsxafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj
metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.
19 Kaj Moseo
gxin bucxis, kaj aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.
20
Kaj la virsxafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la
kapon kaj la partojn kaj la grason.
21 La internajxojn kaj la
krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan sxafon
sur la altaro; gxi estis brulofero por agrabla odorajxo,
fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22
Kaj li alkondukis la duan virsxafon, la virsxafon de konsekrado;
kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la
virsxafo.
23 Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia
sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de
Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la
dikan fingron de lia dekstra piedo.
24 Kaj li alkondukis la
filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran
randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia
dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj
Moseo aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.
25 Kaj li
prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur
la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj
ilian sebon, kaj la dekstran femuron.
26 Kaj el la korbo da
macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon
kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la
sebojn kaj sur la dekstran femuron.
27 Kaj li metis cxion cxi
tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj
li skuis tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.
28 Kaj Moseo
prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune
kun la brulofero: tio estis ofero de konsekrado, por agrabla
odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo.
29 Kaj Moseo
prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la
Eternulo: de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto
por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30 Kaj Moseo
prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la
altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la
vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon,
liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune
kun li.
31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la
viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu
gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado,
kiel mi ordonis, dirante: Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.
32
Kaj la restajxon el la viando kaj el la pano forbruligu per
fajro.
33 Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne
foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de
via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado.
34 Kiel
estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por
pekliberigi vin.
35 Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno
restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon
al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al
mi.
36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo
ordonis per Moseo.
Cxapitro 9
1 En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la
plejagxulojn de Izrael.
2 Kaj li diris al Aaron: Prenu al vi
junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero,
sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon.
3 Kaj al
la Izraelidoj diru jene: Prenu virkapron por propeka ofero, kaj
bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero,
4
kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux
la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la
Eternulo aperos antaux vi.
5 Kaj ili alportis tion, kion ordonis
Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta
komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo.
6 Kaj
Moseo diris: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj
tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo.
7 Kaj Moseo
diris al Aaron: Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj
vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la
oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la
Eternulo.
8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la
bovidon, kiu estis lia propeka ofero.
9 Kaj la filoj de Aaron
alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango
kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li
elversxis cxe la bazo de la altaro.
10 Sed la sebon kaj la
renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur
la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
11 Kaj la karnon
kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.
12 Kaj
li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la
sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe.
13 Kaj la
bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li
bruligis tion sur la altaro.
14 Kaj li lavis la internajxojn kaj
la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.
15
Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan
kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon
kiel el la antauxa.
16 Kaj li alportis la bruloferon kaj agis
kun gxi laux la reguloj.
17 Kaj li alportis la farunoferon kaj
prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la
matena brulofero.
18 Kaj li bucxis la bovon kaj la sxafon kiel
pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la
sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe;
19 kaj la
sebojn de la bovo, kaj el la sxafo la voston kaj la kovrantan
sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.
20 Kaj ili metis
la sebojn sur la brustajxojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la
altaro.
21 Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron
skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.
22
Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li
malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la
pacoferon.
23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de
kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la
majesto de la Eternulo al la tuta popolo.
24 Kaj eliris fajro el
antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj
la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj
falis vizagxaltere.
Cxapitro 10
1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian
incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson
kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne
ordonis al ili.
2 Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj
forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.
3 Kaj Moseo
diris al Aaron: Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li
diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta
popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.
4 Kaj Moseo alvokis
Misxaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li
diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster
la tendaron.
5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj
hxitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.
6 Kaj Moseo diris
al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne
nudigu kaj viajn vestojn ne dissxiru, por ke vi ne mortu kaj por
ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo
de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.
7
Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi
ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj
ili agis laux la vortoj de Moseo.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:
9 Vinon kaj
ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi
iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu
eterna legxo en viaj generacioj.
10 Por ke vi diferencigu inter
sanktajxo kaj ordinarajxo kaj inter malpurajxo kaj purajxo;
11
kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn
eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj
restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la
fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la
altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.
13 Kaj mangxu gxin sur
sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo
de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas
ordonite al mi.
14 Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de
levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj
kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj
destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.
15
La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun
la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la
Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna
destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.
16 Kaj la kapron propekan Moseo sercxis, sed montrigxis, ke gxi
estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraux Eleazar kaj
kontraux Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:
17
Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja
plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon
de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.
18 Jen
gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi
devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.
19
Kaj Aaron diris al Moseo: Jen hodiaux ili alportis sian pekoferon
kaj sian bruloferon antaux la Eternulon, kaj okazis al mi tia
afero; se vi mangxus hodiaux pekoferon, cxu tio placxus al la
Eternulo?
20 Kaj Moseo tion auxdis, kaj tio placxis al li.
Cxapitro 11
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al
ili:
2 Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi
povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:
3 cxiun
bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur
la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.
4 Nur
cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la
havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, cxar gxi remacxas
macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi
estas por vi;
5 kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon,
sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;
6
kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn
hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;
7 kaj la porkon,
cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la
hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.
8 Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj
ili estas por vi.
9 Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:
cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la
maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi.
10 Sed cxiuj,
kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la
riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj,
kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;
11 kaj ili
estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn
kadavrojn abomenu.
12 Cxio en la akvo, kio ne havas nagxilojn
kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.
13 Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj,
ili estas abomenindajxoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la
pandionon
14 kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco,
15 cxiun
korvon kun gxia speco,
16 kaj la struton kaj la strigon kaj la
mevon kaj la akcipitron kun gxia speco
17 kaj la noktuon kaj la
mergulon kaj la ibison
18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la
perknopteron
19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj
la upupon kaj la vesperton.
20 Cxio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas
abomenindajxo por vi.
21 Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj
movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj
havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
22
La jenajn el ili vi povas mangxi: la akridon kun gxia speco kaj
la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la
lokuston kun gxia speco.
23 Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas
flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.
24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos
ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero;
25 kaj cxiu, kiu
portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos
malpura gxis la vespero:
26 cxiu bruto, kiu havas disfenditajn
hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas
macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos
malpura.
27 Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur
siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian
kadavron, estos malpura gxis la vespero.
28 Kaj kiu portos
kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis
la vespero: malpuraj ili estas por vi.
29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj
rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia
speco
30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la
skinko kaj la hxameleono.
31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter
cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos
malpura gxis la vespero.
32 Kaj cxio, sur kion falos io el ili
malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto,
cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron--oni
metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj
tiam gxi farigxos pura.
33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili
falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura;
kaj la vazon rompu.
34 Cxiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se
sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo,
kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.
35 Kaj cxio, sur
kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos
forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj
malpuraj ili estu por vi.
36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj
restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.
37 Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu
estas semota, gxi restos pura.
38 Sed se estos versxita akvo sur
la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos
malpura por vi.
39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam
tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.
40 Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn
vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu
portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura
gxis la vespero.
41 Cxia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo,
gxi ne estu mangxata.
42 Cxio, kio rampas sur la ventro, kaj
cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas
rampajxo, kiu rampas sur la tero--ilin ne mangxu, cxar ili estas
abomenindajxo.
43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj
rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.
44 Cxar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj
estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn
animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.
45 Cxar Mi
estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por
esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.
46 Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri
cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj
rampas sur la tero,
47 por fari diferencon inter la malpurajxo
kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la
bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.
Cxapitro 12
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Diru al la
Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton,
tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia
monatajxa suferado sxi estos malpura.
3 Kaj en la oka tago oni
cirkumcidu la karnon de lia prepucio.
4 Tridek tri tagojn sxi
restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en
la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.
5 Se sxi naskos knabineton, tiam sxi estu malpura dum du semajnoj
kiel cxe sia monatajxo, kaj sesdek ses tagojn sxi restu en la
sango de sia purigxo.
6 Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia
purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel
bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo
de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.
7 Kaj li tion
alportos antaux la Eternulon kaj pekliberigos sxin, kaj sxi
purigxos de sia sangofluado. Tio estas la legxo pri naskintino,
cxu de knabo, cxu de knabino.
8 Kaj se sxi ne estas suficxe
bonstata, por alporti sxafidon, tiam sxi prenu du turtojn aux du
kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj
la pastro pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos.
Cxapitro 13
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 Se
cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux
pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo
farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al
la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.
3 Kaj la
pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se
li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la
infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam
gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos,
kaj deklaros, ke gxi estas malpura.
4 Kaj se gxi estos blanka
makulo sur la hauxto de lia korpo, sed gxi ne aspektos pli
profunda ol la hauxto, kaj la haroj sur gxi ne farigxis blankaj,
tiam la pastro ensxlosu la infektiton por sep tagoj.
5 Kaj la
pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la
infektajxo restis en la antauxa stato, kaj ke la infektajxo ne
disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ensxlosu lin por pluaj
sep tagoj.
6 Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago,
kaj se li vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla kaj
gxi ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaru lin
pura: gxi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7 Sed se la likeno tre disvastigxis sur la hauxto, post kiam li
montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan
fojon devas sin montri al la pastro.
8 Kaj se la pastro vidos,
ke la likeno disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros
lin malpura: gxi estas lepro.
9 Se sur iu homo estos infektajxo de lepro, oni alkonduku lin al
la pastro.
10 Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka sxvelajxo
sur la hauxto kaj ke de gxi la haroj farigxis blankaj kaj sur la
sxvelajxo estas kruda karno,
11 tiam tio estas malnova lepro sur
la hauxto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne
ensxlosos lin; cxar li estas malpura.
12 Se la lepro disfloros
sur la hauxto kaj la lepro kovros la tutan hauxton de la
infektito, de lia kapo gxis la piedoj, cxion, kion povas vidi la
okuloj de la pastro;
13 kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris
lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektajxon pura: cxio
farigxis blanka, tial gxi estas pura.
14 Sed en la tago, en kiu
montrigxos sur li kruda karno, li estos malpura.
15 Kiam la
pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda
karno estas malpura: gxi estas lepro.
16 Tamen se la kruda karno
sxangxigxos kaj farigxos blanka, tiam li venu al la pastro.
17
Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektajxo
aliformigxis en blankajxon, tiam la pastro deklaros la
infektajxon pura; li estos pura.
18 Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,
19 kaj sur
la loko de la absceso estos blanka sxvelajxo aux rugxete-blanka
makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.
20 Kaj la pastro
rigardos, kaj se li vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la
hauxto kaj gxiaj haroj farigxis blankaj, tiam la pastro deklaros
lin malpura: gxi estas infektajxo de lepro, gxi ekfloris en la
absceso.
21 Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur gxi blankaj
haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas ne
tre rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.
22
Sed se gxi disvastigxos sur la hauxto, tiam la pastro deklaros
lin malpura: tio estas infektajxo.
23 Se la makulo restos sur
sia loko kaj ne disvastigxos, gxi estas brulumo de absceso; kaj
la pastro deklaros gxin pura.
24 Aux se sur la hauxto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la
karno de la brulvundo aperos makulo rugxete-blanka aux blanka,
25
kaj la pastro gxin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo
farigxis blankaj kaj gxi aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam
gxi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro
deklaros gxin malpura: gxi estas infektajxo de lepro.
26 Se la
pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj gxi ne
estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas malmulte
rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.
27 Kaj
la pastro lin rigardos en la sepa tago; se gxi disvastigxis sur
la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura: gxi estas
infektajxo de lepro.
28 Sed se la makulo restis sur sia loko kaj
ne disvastigxis sur la hauxto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam
gxi estas sxvelajxo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin
pura, cxar gxi estas brulumo de la brulvundo.
29 Se cxe viro aux cxe virino estos infektajxo sur la kapo aux
sur la barbo,
30 kaj la pastro rigardos la infektajxon, kaj
vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj sur gxi
estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin
malpura: tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aux de la
barbo.
31 Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo,
kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne
estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-
infektiton por sep tagoj.
32 Kaj la pastro rigardos la
infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne
disvastigxis kaj ne estas sur gxi flavetaj haroj kaj la favajxo
ne aspektas pli profunda ol la hauxto,
33 tiam oni lin razu, sed
la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon
denove por sep tagoj.
34 Kaj la pastro rigardos la favulon en la
sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis sur la
hauxto kaj gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam la
pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos
pura.
35 Sed se la favo disvastigxos sur la hauxto, post kiam li
estis deklarita pura,
36 kaj la pastro vidos, ke la favo
disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ne sercxu flavetajn
harojn: li estas malpura.
37 Sed se la favo haltis en sia stato
kaj nigraj haroj elkreskis sur gxi, tiam la favo sanigxis; li
estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.
38 Se sur la hauxto de la korpo de iu viro aux virino aperos
makuloj, makuloj blankaj,
39 kaj la pastro rigardos, kaj vidos,
ke sur la hauxto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj,
tiam gxi estas likeno, kiu ekfloris sur la hauxto; li estas pura.
40 Se cxe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li
estas pura.
41 Se lia kapo senharigxas sur la antauxa parto, li
estas kalvulo; li estas pura.
42 Sed se sur la senharajxo aux
sur la kalvajxo estos infektajxo blanke-rugxeta, tiam gxi estas
lepro, kiu ekfloris sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo.
43
Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la sxvelajxo de
la infektajxo estas blanke-rugxeta sur lia senharajxo aux sur lia
kalvajxo, kiel aspektas lepro sur la hauxto de la korpo,
44 tiam
tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin
malpura: sur lia kapo estas lia infektajxo.
45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo,
oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis
la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:
Malpura, malpura!
46 La tutan tempon, dum la infektajxo estos
sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu
izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.
47 Kaj se estos infektajxo de lepro sur vesto lana aux sur vesto
lina,
48 cxu sur la fundamentajxo, cxu sur la enteksitajxo, el
lino aux el lano, cxu sur felo, cxu sur ia felajxo,
49 kaj la
infektajxo estos verdeta aux rugxeta sur la vesto aux sur la
felo, sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur la
felajxo, tiam gxi estas infektajxo de lepro, kaj oni devas montri
gxin al la pastro.
50 Kaj la pastro pririgardos la infektitajxon
kaj ensxlosos la infektitajxon por sep tagoj.
51 Kaj li rigardos
la infektitajxon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektajxo
disvastigxis sur la vesto, aux sur la fundamentajxo, aux sur la
enteksitajxo, aux sur ia felajxo, tiam la infektajxo estas lepro
pereiga; gxi estas malpura.
52 Kaj oni forbruligu la veston aux
la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux
cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro
pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.
53 Sed se la
pastro vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la vesto aux
sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo,
54 tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la
infektajxo, kaj li ensxlosos gxin denove por sep tagoj.
55 Kaj
la pastro rigardos la infektajxon post la lavo, kaj se li vidos,
ke la infektajxo ne sxangxis sian aspekton kaj la infektajxo ne
disvastigxis, tiam gxi estas malpura, per fajro oni gxin
forbruligu; gxi estas penetrigxintajxo sur la antauxa aux
malantauxa flanko.
56 Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo
farigxis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li desxiru gxin de
la vesto aux de la felo aux de la fundamentajxo aux de la
enteksitajxo.
57 Se gxi denove aperos sur la vesto aux sur la
fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo, tiam
gxi estas florantajxo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio
estas la infektajxo.
58 Sed la veston aux la fundamentajxon aux
la enteksitajxon aux cxian felajxon, de kiuj post la lavo
forigxos la infektajxo, oni lavu duan fojon, kaj gxi estos pura.
59 Tio estas la legxo pri la infektajxo de lepro sur vesto lana
aux lina, cxu sur fundamentajxo, cxur sur enteksitajxo, aux sur
ia felajxo, por deklari gxin pura aux malpura.
Cxapitro 14
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Jen estas la
legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin: oni
venigu lin al la pastro;
3 kaj la pastro eliros ekster la
tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la
infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo,
4 tiam la pastro
ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj
cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon.
5 Kaj la pastro
ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
6 Kaj
la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la
rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la
viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo.
7
Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li
deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la
kampon.
8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos
cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj
poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep
tagoj.
9 En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian
kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn
harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian
korpon en akvo, kaj li farigxos pura.
10 Kaj en la oka tago li
prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan,
jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun
oleo, kiel farunoferon, kaj unu log'on da oleo.
11 Kaj la pastro
puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la
Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
12 Kaj la
pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel
kulpoferon kune kun la log'o da oleo, kaj skuos tion kiel
skuoferon antaux la Eternulo.
13 Kaj li bucxos la sxafidon sur
la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la
sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la
pastro; gxi estas plejsanktajxo.
14 Kaj la pastro prenos iom el
la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la
malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la
dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia
dekstra piedo.
15 Kaj la pastro prenos iom el la log'o da oleo
kaj versxos sur sian maldekstran manplaton.
16 Kaj la pastro
trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia
maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro
sep fojojn antaux la Eternulo.
17 Kaj el la restajxo de la oleo,
kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran
randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan
fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia
dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.
18 Kaj la
restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi
tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos
lin antaux la Eternulo.
19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon,
kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj
poste li bucxos la bruloferon.
20 Kaj la pastro metos la
bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro
pekliberigos lin, kaj li estos pura.
21 Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li
prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi,
kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel
farunoferon, kaj log'on da oleo;
22 kaj du turtojn aux du
kolombidojn, kiel lia stato permesas, kaj unu el ili estos
pekofero kaj la dua estos brulofero.
23 Kaj li alportos ilin en
la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la
tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon.
24 Kaj la pastro
prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log'on da oleo, kaj la
pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo.
25 Kaj li
bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el
la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon
de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de
lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
26 Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran
manplaton.
27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per
la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux
la Eternulo.
28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos
sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de
la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur
la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango
de la kulpofero.
29 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur
la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato,
por pekliberigi lin antaux la Eternulo.
30 Kaj li faros el unu
el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato,
31 kiom permesos lia bonstato--el unu li faros pekoferon kaj el
la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro
pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo.
32 Tio estas la
legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne
estas suficxe bonstata dum sia purigxado.
33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
34
Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel
posedajxon, kaj Mi jxetus infektajxon de lepro sur iun domon en
la lando, kiun vi posedos,
35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo,
devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io
simila al infektajxo.
36 Tiam la pastro ordonos, ke oni
malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la
infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj
post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.
37 Kaj
li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo
sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili
aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro,
38 tiam la
pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li
sxlosos la domon por sep tagoj.
39 Kaj revenos la pastro en la
sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo
disvastigxis sur la muroj de la domo,
40 tiam la pastro ordonos,
ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni
jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.
41 Kaj la domon
oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni
deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.
42 Kaj
oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj
sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.
43 Se
la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni
elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis,
44
kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur
la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; gxi estas
malpura.
45 Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon
kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la
urbon, sur lokon malpuran.
46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la
tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la
vespero.
47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn;
kaj kiu mangxis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.
48 Sed se
la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur
la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros
la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis.
49 Tiam, por
senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj
rugxan sxnureton kaj hisopon;
50 kaj li bucxu unu el la birdoj
super argila vazo, super fluakvo;
51 kaj li prenu la cedran
lignon kaj la hisopon kaj la rugxan sxnureton kaj la vivan
birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo bucxita kaj en
la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.
52 Kaj li senpekigos
la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la
viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la
rugxa sxnureto.
53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster
la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj gxi
estos pura.
54 Tio estas la legxo pri cxiu infektajxo de lepro kaj pri favo,
55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,
56 kaj pri sxvelajxo kaj
pri likeno kaj pri makulo;
57 por instrui, kiam oni devas deklari
malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la legxo pri
la lepro.
Cxapitro 15
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Cxiu, kiu havos elfluon
el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.
3 Kaj tia estos lia
malpureco pro lia elfluo: kiam fluas el lia korpo lia elfluo aux
kiam sxtopigxis lia korpo per lia elfluo, gxi estas lia
malpureco.
4 Cxiu lito, sur kiu kusxos tiu, kiu havas elfluon,
estos malpura; kaj cxiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.
5 Kaj se iu ektusxos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu
sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
6 Kaj se iu
sidigxos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn
vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la
vespero.
7 Kaj kiu ektusxos la korpon de la elfluulo, tiu lavu
siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la
vespero.
8 Se la elfluulo kracxos sur purulon, tiam cxi tiu lavu
siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la
vespero.
9 Kaj cxiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos
malpura.
10 Kaj cxiu, kiu ektusxos ion, kio estis sub tiu, estos
malpura gxis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn
vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la
vespero.
11 Kaj cxiu, kiun ektusxos la elfluulo, ne lavinte
siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo,
kaj li estos malpura gxis la vespero.
12 Kaj argilan vazon, kiun
ektusxos la elfluulo, oni rompu; kaj cxiun lignan vazon oni lavu
per akvo.
13 Kaj kiam la elfluulo purigxos de sia elfluo, tiam
li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia purigxo, kaj
li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li
estos pura.
14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aux
du kolombidojn, kaj li venu antaux la Eternulon al la pordo de la
tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15 Kaj la
pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel
bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo
koncerne lian elfluon.
16 Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian
tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero.
17 Kaj cxiun
veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per
akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.
18 Kaj kiam kun
virino kusxis viro kun elversxo de semo, tiam ili banu sin en
akvo, kaj ili estos malpuraj gxis la vespero.
19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el sxia korpo, tiam
sxi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj cxiu, kiu sxin
ektusxos, estos malpura gxis la vespero.
20 Kaj cxio, sur kio
sxi kusxos dum sia malpureco, estos malpura; kaj cxio, sur kio
sxi sidos, estos malpura.
21 Kaj cxiu, kiu ektusxos sxian liton,
lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura
gxis la vespero.
22 Kaj cxiu, kiu ektusxos ian objekton, sur kiu
sxi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos
malpura gxis la vespero.
23 Kaj se io estos sur la lito, aux sur
objekto, sur kiu sxi sidis, kaj iu tion ektusxos, tiam li estos
malpura gxis la vespero.
24 Kaj se viro kusxos kun sxi kaj sxia
malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj
cxiu kusxejo, sur kiu li kusxos, estos malpura.
25 Se cxe virino fluos sxia sango dum multaj tagoj ne en la tempo
de sxia monatajxo, aux se sxi havos elfluon krom sia monatajxo,
tiam dum la tuta tempo de elfluado de sxia malpurajxo, simile
kiel dum la tempo de sxia monatajxo, sxi estos malpura.
26 Cxiu
kusxejo, sur kiu sxi kusxos dum la tuta tempo de sia elfluado,
estos kiel la kusxejo dum sxia monatajxo; kaj cxiu objekto, sur
kiu sxi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum sxia
monatajxo.
27 Kaj cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura; li
lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura
gxis la vespero.
28 Kaj kiam sxi purigxos de sia elfluo, tiam
sxi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste sxi estos pura.
29 Kaj
en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj
sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de
kunveno.
30 Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la
duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la
Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco.
31 Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por
ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu
estas inter ili.
32 Tio estas la legxo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu
havas elversxigxon de semo, per kio li farigxas malpura;
33 kaj
pri malsanulino pro sia monatajxo; kaj pri havanto de elfluo, cxu
tio estas viro, cxu virino; kaj pri viro, kiu kusxos kun
malpurulino.
Cxapitro 16
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj
de Aaron, kiam ili venis antaux la Eternulon kaj mortis.
2 Kaj
la Eternulo diris al Moseo: Diru al via frato Aaron, ke li ne en
cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la
fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en
nubo Mi aperados super la fermoplato.
3 Kun jeno Aaron venadu en
la sanktejon: kun bovido por pekofero kaj kun virsxafo por
brulofero.
4 Sanktan linan hxitonon li surmetu sur sin, kaj
linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu
sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo: tio estas sanktaj
vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur
sin.
5 Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn
por pekofero kaj unu virsxafon por brulofero.
6 Kaj Aaron
alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian
domon.
7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaux
la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8 Kaj
Aaron faros lotojn pri la du kaproj: unu loton por la Eternulo
kaj la duan loton por Azazel.
9 Kaj Aaron alportos la kapron,
sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros gxin
kiel pekoferon.
10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por
Azazel, li starigu vivan antaux la Eternulo, por fari super gxi
pekliberigon kaj forsendi gxin al Azazel en la dezerton.
11 Kaj
Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj
sian domon, kaj bucxos sian bovidon de pekofero.
12 Kaj li
prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu
staras antaux la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora
pistita incenso, kaj li enportos tion malantaux la kurtenon.
13
Kaj li metos la incenson sur la fajron antaux la Eternulon, kaj
nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto
de atesto, por ke li ne mortu.
14 Kaj li prenos iom el la sango
de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antauxan parton de la
fermoplato, kaj antaux la fermoplato li aspergos sep fojojn per
la sango, kiu estos sur lia fingro.
15 Kaj li bucxos la
pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon
malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li
agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la
fermoplaton kaj antaux la fermoplato.
16 Kaj li pekliberigos la
sanktejon koncerne la malpurajxojn de la Izraelidoj kaj iliajn
krimojn, en cxiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo
de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpurajxoj.
17
Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por
pekliberigi la sanktejon, gxis li eliros. Kaj li pekliberigos
sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.
18 Kaj li
eliros al la altaro, kiu estas antaux la Eternulo, kaj
pekliberigos gxin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj
el la sango de la kapro, kaj metos gxin sur la kornojn de la
altaro cxirkauxe.
19 Kaj li aspergos gxin sep fojojn per la
sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos gxin kaj
sanktigos gxin de la malpurajxoj de la Izraelidoj.
20 Kiam li
finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de
kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;
21 kaj
Aaron metos siajn ambaux manojn sur la kapon de la viva kapro kaj
konfesos super gxi cxiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj cxiujn
iliajn krimojn kaj cxiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la
kapon de la kapro kaj forsendos gxin per speciala homo en la
dezerton.
22 Kaj la kapro forportos sur si cxiujn iliajn
malbonagojn en landon senkomunikigxan; kaj li foririgos la kapron
en la dezerton.
23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de
kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis,
enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.
24 Kaj li
banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur
sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj
la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la
popolon.
25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la
altaro.
26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu
siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas
eniri en la tendaron.
27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan
kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon,
oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro
ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon.
28 Kaj tiu,
kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en
akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
29 Kaj tio estu por vi eterna legxo: en la sepa monato, en la
deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian
laboron, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi.
30 Cxar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de
cxiuj viaj pekoj antaux la Eternulo vi farigxos puraj.
31 Sabato
de plena ripozo gxi estu por vi; kaj premu viajn animojn; gxi
estu legxo por eterne.
32 Pekliberigos la pastro, kiu estas
sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataux sia
patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn
vestojn.
33 Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la
tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la
pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.
34
Kaj tio estu por vi legxo eterna: pekliberigi la Izraelidojn
koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo.
Cxapitro 17
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al Aaron
kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Jen
estas tio, kion la Eternulo ordonis:
3 Se iu el la domo de Izrael
bucxos bovon aux sxafon aux kapron en la tendaro, aux se li
bucxos gxin ekster la tendaro,
4 kaj ne alkondukos gxin al la
pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti gxin kiel oferon
al la Eternulo, antaux la logxejo de la Eternulo, tiam tiu homo
estos kulpa pri sango: li versxis sangon, kaj tiu homo
ekstermigxos el inter sia popolo.
5 Por ke la Izraelidoj
alkondukadu siajn bucxotojn, kiujn ili volas bucxi sur la kampo,
kaj ili alkonduku ilin antaux la Eternulon, al la pordo de la
tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili bucxu ilin kiel
pacoferojn al la Eternulo.
6 Kaj la pastro aspergos per la sango
la altaron de la Eternulo cxe la pordo de la tabernaklo de
kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odorajxon al
la Eternulo.
7 Ili ne bucxu plu siajn oferbrutojn al la demonoj,
kiujn ili malcxaste adoras. Legxo eterna tio estu por ili en
iliaj generacioj.
8 Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aux el la
fremduloj, kiuj logxas inter ili, alportos bruloferon aux simplan
oferon,
9 kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de
kunveno, por oferfari gxin al la Eternulo, tiam tiu homo
ekstermigxos el sia popolo.
10 Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas
inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon
kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el
inter la popolo.
11 Cxar la animo de korpo estas en la sango;
kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi
viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo.
12 Tial
Mi diris al la Izraelidoj: Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux
la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.
13 Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter
ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li
elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.
14 Cxar la animo
de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi
diris al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la
animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos,
ekstermigxos.
15 Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux
dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn
vestojn kaj banu sian en akvo, kaj li estos malpura gxis la
vespero, kaj poste li estos pura.
16 Sed se li ne lavos kaj sian
korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.
Cxapitro 18
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
3
Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj
laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun mi venigas vin, ne agu;
laux iliaj legxoj ne kondutu.
4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn
legxojn observu, por konduti laux ili: Mi estas la Eternulo, via
Dio.
5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn
plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.
6 Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri
nudecon: Mi estas la Eternulo.
7 La nudecon de via patro kaj la
nudecon de via patrino ne malkovru: sxi estas via patrino, ne
malkovru sxian nudecon.
8 La nudecon de via patredzino ne
malkovru: gxi estas la nudeco de via patro.
9 La nudecon de via
fratino, filino de via patro aux filino de via patrino, cxu sxi
naskigxis en la domo, cxu sxi naskigxis ekstere, ne malkovru
ilian nudecon.
10 La nudecon de filino de via filo aux de filino
de via filino, ne malkovru ilian nudecon; cxar tio estas via
nudeco.
11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskigxis
de via patro, sxi estas via fratino, ne malkovru sxian nudecon.
12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: sxi estas
korpoparencino de via patro.
13 La nudecon de fratino de via
patrino ne malkovru; cxar sxi estas korpoparencino de via
patrino.
14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia
edzino ne alproksimigxu: sxi estas via onklino.
15 La nudecon de
via bofilino ne malkovru: sxi estas edzino de via filo, ne
malkovru sxian nudecon.
16 La nudecon de edzino de via frato ne
malkovru: gxi estas nudeco de via frato.
17 La nudecon de virino
kaj de sxia filino ne malkovru: filinon de sxia filo kaj filinon
de sxia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas
korpoparencinoj; tio estas malcxasteco.
18 Kaj virinon kune kun
sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian
nudecon apud sxi, dum sxia vivo.
19 Kaj al virino dum sxia
monata malpureco ne alproksimigxu, por malkovri sxian nudecon.
20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kusxu pro semo,
malpurigxante kun sxi.
21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al
Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la
Eternulo.
22 Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun
virino: tio estas abomenajxo.
23 Kaj kun nenia bruto kusxu,
malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por
kunigxi: tio estas fiajxo.
24 Ne malpurigxu per cxio cxi tio; cxar per cxio cxi tio
malpurigxis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaux vi.
25 Kaj
malpurigxis la tero, kaj Mi postulas respondon pri gxia
malbonagado, kaj la tero eljxetas siajn logxantojn.
26 Sed vi
observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el
tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas
inter vi
27 (cxar cxiujn tiujn abomenajxojn faris la homoj de tiu
tero, kiuj logxis antaux vi, kaj la tero malpurigxis);
28 por ke
la tero ne eljxetu ankaux vin, kiam vi malpurigos gxin, kiel gxi
eljxetis la popolon, kiu estis antaux vi.
29 Cxar se iu faros
ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia
popolo.
30 Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la
abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi
ne malpurigxu per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Cxapitro 19
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la
tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili: Sanktaj estu,
cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.
3 Cxiu el vi timu
sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi
estas la Eternulo, via Dio.
4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn
fanditajn ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio.
5 Kaj
kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri
placxon.
6 En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la
morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni
forbruligu per fajro.
7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago,
gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.
8 Kaj gxia mangxinto
portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon
de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.
9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion
gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne
forkolektu.
10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la
falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la
malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin; Mi estas la
Eternulo, via Dio.
11 Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu
unu alian.
12 Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la
nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.
13 Ne premu vian
proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi
gxis mateno.
14 Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne
kusxigu falilon; timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
15 Ne
faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo
kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.
16 Ne
disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango
de via proksimulo: Mi estas la Eternulo.
17 Ne malamu vian
fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu
sur vi pekon pro li.
18 Ne faru vengxon kaj ne portu koleron
kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin
mem: Mi estas la Eternulo.
19 Miajn legxojn observu. Vian
bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece,
kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
20
Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino,
ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta
liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne
estis libera.
21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux
la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.
22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero
antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj
pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.
23 Kaj kiam vi
venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam
rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili
estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.
24 En la
kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la
Eternulo.
25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn
fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn: Mi estas la
Eternulo, via Dio.
26 Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne
antauxdiru sorcxe.
27 Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo
kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
28 Entrancxojn pro
mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur
vi: Mi estas la Eternulo.
29 Ne senhonorigu vian filinon,
prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj
por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.
30 Miajn sabatojn
gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la Eternulo.
31 Ne
turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per
ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
32 Antaux grizulo starigxu,
kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion: Mi
estas la Eternulo.
33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via
lando, ne premu lin.
34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi
la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar
fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via
Dio.
35 Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la
peso, en la amplekso.
36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo
gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi: Mi estas la Eternulo, via
Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
37 Kaj observu
cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:
Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 20
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Al la Izraelidoj
diru: Cxiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj logxas
inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Molehx, mortu;
la popolo de la lando mortigu lin per sxtonoj.
3 Mi turnos Mian
vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia
popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi
Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.
4 Kaj se la
popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li
donos iun el siaj idoj al Molehx, kaj ne mortigos lin:
5 tiam Mi
turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj kontraux lian
familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj cxiujn, kiuj malcxastos,
imitante lin en la malcxastado por Molehx, el inter ilia popolo.
6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por
malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux
tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.
7 Sanktigu
vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
8 Kaj
observu Miajn legxojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo, kiu
sanktigas vin.
9 Cxiu, kiu malbenas sian patron aux sian
patrinon, estu mortigita: sian patron kaj sian patrinon li
malbenis, lia sango estu sur li.
10 Kaj se iu adultis kun
edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo,
estu mortigitaj la adultinto kan la adultintino.
11 Kaj se iu
kusxus kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia
patro; ambaux ili estu mortigitaj, ilia sangu estu sur ili.
12
Kaj se iu kusxis kun sia bofilino, ili ambaux estu mortigitaj:
abomenajxon ili faris, ilia sango estu sur ili.
13 Kaj se iu
kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambaux faris:
ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
14 Kaj se iu
prenis virinon kaj sxian patrinon, tio estas malcxastegeco: per
fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malcxasteco
inter vi.
15 Kaj se iu kusxis kun bruto, li estu mortigita, kaj
ankaux la bruton mortigu.
16 Kaj se virino alproksimigxis al ia
bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la
bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
17 Kaj se
iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aux filinon de sia
patrino, kaj li vidis sxian nudecon kaj sxi vidis lian nudecon,
tio estas maldecajxo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaux la
okuloj de sia popolo: la nudecon de sia fratino li malkovris, li
portu sian pekon.
18 Kaj se iu kusxis kun virino dum sxia
malsano kaj malkovris sxian nudecon, li vidatigis sxian elfluejon
kaj sxi malkovris la elfluejon de sia sango: ili ambaux estu
ekstermitaj el inter sia popolo.
19 Kaj la nudecon de la fratino
de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; cxar
li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.
20 Kaj se
iu kusxis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo:
ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.
21 Kaj se iu prenis
la edzinon de sia frato, tio estas malpurajxo: la nudecon de sia
frato li malkovris, seninfanaj ili estos.
22 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj
plenumu ilin, por ke ne eljxetu vin la lando, en kiun Mi kondukas
vin, por tie logxi.
23 Kaj ne agu laux la legxoj de la popolo,
kiun Mi forpelas de antaux vi, cxar cxion cxi tion ili faris kaj
Mi ekabomenis ilin.
24 Kaj Mi diris al vi: Vi heredos ilian
landon, kaj Mi gxin donos al vi, por ke vi posedu gxin, la
landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via
Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.
25 Kaj faru
diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura
kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo,
kaj per cxio, kio movigxas sur la tero, kion Mi apartigis por vi,
ke vi rigardu ilin kiel malpurajn.
26 Kaj estu antaux Mi
sanktaj, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin
el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.
27 Kaj viro aux virino, se ili estos magiistoj aux sorcxistoj,
estu mortigitaj; per sxtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu
sur ili.
Cxapitro 21
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la
Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per
mortinto en sia popolo;
2 krom nur per sia proksima parenco, per
sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per
sia frato;
3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu
ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.
4 Li ne
malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.
5
Ili ne faru al si senharajxon sur sia kapo, kaj la flankojn de
sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entrancxojn.
6 Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la
nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al
sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.
7 Virinon
malcxastan aux senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon,
forpusxitan de sia edzo, ili ne prenu; cxar pastro estas sankta
al sia Dio.
8 Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li
alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la
Eternulo, kiu sanktigas vin.
9 Se filino de pastro senhonorigxis
per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron: oni forbruligu
sxin per fajro.
10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas
versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la
vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.
11 Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia
patrino li sin ne malpurigu.
12 Kaj el la sanktejo li ne eliru,
kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; cxar sanktigo per la
sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo.
13
Edzinon li prenu al si virgulinon.
14 Vidvinon, forpusxitinon,
senhonorigitinon, aux malcxastulinon li ne prenu, sed nur
virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.
15 Kaj li ne
senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo,
kiu lin sanktigas.
16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
17 Diru al Aaron
jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian
kriplajxon, li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.
18 Cxar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu: nek
blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,
19 nek homo,
kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon,
20 nek gxibulo,
nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek
herniulo.
21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la
patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:
li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la
panon de sia Dio.
22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj
kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.
23 Sed al la kurteno li ne
aliru kaj al la altaro li ne alproksimigxu, cxar li havas
kriplajxon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, cxar Mi, la
Eternulo, ilin sanktigas.
24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj
al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj.
Cxapitro 22
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Diru al Aaron
kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de
la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio,
kion ili konsekras al Mi: Mi estas la Eternulo.
3 Diru al ili:
Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la
sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li
havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux
Mi: Mi estas la Eternulo.
4 Se iu el la idaro de Aaron havos
lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li
purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux
kiu havas elfluon de semo;
5 aux kiu ektusxis ian rampajxon, per
kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia
lia malpurajxo;
6 tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la
vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos
lavinta sian korpon per akvo.
7 Post la subiro de la suno li
farigxos pura, kaj tiam li povas mangxi la sanktajxojn, cxar tio
estas lia mangxajxo.
8 Kadavrajxon kaj ion, kion dissxiris
bestoj, li ne mangxu, por ke li ne malpurigxu per tio: Mi estas
la Eternulo.
9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne
portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:
Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
10 Kaj neniu laiko
mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne
mangxu sanktajxon.
11 Se pastro acxetis homon per sia mono, tiu
povas mangxi tion; kaj tiuj, kiuj naskigxis en lia domo, povas
mangxi lian panon.
12 Se filino de pastro edzinigxis kun viro
laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj.
13 Sed se filino
de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas
infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi
estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro;
sed neniu laiko devas gxin mangxi.
14 Se iu mangxis sanktajxon
per eraro, li aldonu al gxi kvinonon de la valoro kaj redonu al
la pastro la sanktajxon.
15 Ili ne malhonoru la sanktajxojn de
la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.
16 Kaj ili ne
sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn
sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18 Parolu al
Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:
Se iu el la domo de Izrael aux el la fremduloj inter Izrael
alportas sian oferon, cxu gxi estas promesitajxo aux cxu gxi
estas ofero memvola, kiun li alportas al la Eternulo kiel
bruloferon,
19 tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti
sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el
kaproj.
20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar
gxi ne akirigos al vi placxon.
21 Kaj se iu alportas pacoferon
al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux
malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia
difekto estu sur gxi.
22 Beston blindan aux difektitan aux
kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la
Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la
Eternulo.
23 Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro
mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed
kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon.
24 Beston, kiu havas
testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan,
ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion.
25 Kaj
el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio;
cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili: ili ne
akiros al vi placxon.
26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
27 Kiam naskigxos
bovido aux sxafido aux kaprido, tiam gxi restu dum sep tagoj sub
sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue gxi povas akiri
placxon kiel fajrofero al la Eternulo.
28 Sed nek bovon, nek
sxafon bucxu kun gxia ido en unu tago.
29 Se vi alportas
dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi
placxon.
30 En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom
el gxi gxis la mateno: Mi estas la Eternulo.
31 Kaj observu
Miajn ordonojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo.
32 Kaj ne
malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la
Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin,
33 kiu
elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas
la Eternulo.
Cxapitro 23
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: La festoj de la Eternulo, kiujn vi
nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.
3 Dum ses
tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo,
sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la
Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.
4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi
kunvokados en ilia tempo:
5 en la unua monato, en la dek-kvara
tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la
Eternulo.
6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la
festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.
7 En
la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.
8
Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la
sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi
donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la
pastro la unuan garbon el via rikolto.
11 Kaj li skuos la garbon
antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago
post la festo la pastro gxin skuos.
12 Kaj vi pretigu en la
tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan
kiel bruloferon al la Eternulo.
13 Kaj kun gxi, kiel
farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun
oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon,
kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.
14 Kaj
panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis
tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu
eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de
post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep
plenajn semajnojn.
16 Gxis la morgauxa tago post la sepa semajno
kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al
la Eternulo.
17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero;
el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili
estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.
18 Kaj
alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn
kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la
Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon,
fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
19 Pretigu ankaux
unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel
pacoferon.
20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj
panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi
estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro.
21 Kaj proklamu en
tiu tago: sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio
estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.
22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu
cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la
postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj
por la fremdulo lasu tion: Mi estas la Eternulo, via Dio.
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24 Diru al la
Izraelidoj jene: En la sepa monato, en la unua tago de la monato,
estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.
25
Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
27 Sed en la deka
tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno
estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al
la Eternulo.
28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi
estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la
Eternulo, via Dio.
29 Cxiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu
tago, ekstermigxos el inter sia popolo.
30 Se iu animo faros ian
laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia
popolo.
31 Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj
generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
32 Granda sabato gxi estu por
vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la
monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.
33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
34 Diru al la
Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa
monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.
35 En
la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
36 Dum
sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago
estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la
Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.
37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj
kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj
farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;
38
krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj
viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi
donos al la Eternulo.
39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos
la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum
sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu
festo.
40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj
arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de
apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio,
dum sep tagoj.
41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep
tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la
sepa monato festu gxin.
42 En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu
indigxeno en Izrael logxu en lauxboj;
43 por ke sciu viaj
generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi
elkondukis ilin el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via
Dio.
44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la
Izraelidoj.
Cxapitro 24
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Ordonu al la
Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan,
por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.
3 Ekster la kurteno de
la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron gxin cxiam arangxadu
de vespero gxis mateno antaux la Eternulo; tio estu eterna legxo
en viaj generacioj.
4 Sur la pure ora kandelabro li arangxadu la
lumojn antaux la Eternulo cxiam.
5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el
du dekonoj de efo estu cxiu pano;
6 kaj arangxu ilin en du vicoj,
po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo.
7 Kaj
metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano
memorofero, fajrofero al la Eternulo.
8 En cxiu tago sabata oni
cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu
eterna interligo.
9 Kaj gxi estu por Aaron kaj por liaj filoj,
kaj ili mangxu gxin sur sankta loko, cxar tio estas plejsanktajxo
por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna legxo.
10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta
inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino
ekkverelis kun Izraelido;
11 kaj la filo de la Izraelidino
insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al
Moseo. La nomo de lia patrino estis Sxelomit, filino de Dibri el
la tribo de Dan.
12 Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni
ricevos precizan decidon de la Eternulo.
13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
14 Elirigu la
blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu
siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per
sxtonoj.
15 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Cxiu, kiu blasfemos
sian Dion, portos sian pekon.
16 Kiu insultas la nomon de la
Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta
komunumo. Cxu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon
de la Eternulo, estu mortigita.
17 Se iu mortigos iun homon, oni
lin mortigu.
18 Kiu mortigos beston, tiu pagu pro gxi: beston
pro besto.
19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru
al li tiel, kiel li faris:
20 rompon pro rompo, okulon pro okulo,
denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru
al li.
21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro gxi; sed kiu
mortigis homon, estu mortigita.
22 La sama jugxo estu cxe vi cxu
por fremdulo, cxu por indigxeno; cxar Mi estas la Eternulo, via
Dio.
23 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la
blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj; kaj
la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Cxapitro 25
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la
landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la
Eternulo.
3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj
pritrancxu vian vinbergxardenon kaj kolektu iliajn produktajxojn;
4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato
al la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon
ne pritrancxu.
5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne
rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritrancxitaj brancxoj ne
deprenu: tio estu jaro de ripozo por la tero.
6 Kaj la
produktajxoj de la sabata tero estu mangxajxo por vi cxiuj: por
vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por
via kunlogxanto, kiuj logxas cxe vi.
7 Kaj por via bruto kaj por
la bestoj, kiuj estas sur via tero, cxiuj gxiaj produktajxoj estu
kiel mangxajxo.
8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj,
ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naux jarojn.
9 Kaj
proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la
monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.
10
Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la
lando por cxiuj gxiaj logxantoj: jubileo gxi estu por vi; kaj
revenu cxiu al sia posedajxo, kaj cxiu revenu al sia familio.
11
Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne
rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la
nepritrancxitaj vinberbrancxoj.
12 Cxar jubileo gxi estas,
sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.
13 En tiu jubilea jaro cxiu revenu al sia posedajxo.
14 Kaj se
vi ion vendos al via proksimulo, aux se vi acxetos el la manoj de
via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.
15 Laux la kalkulo
de la jaroj post la jubileo acxetu de via proksimulo; laux la
kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.
16 Laux la
multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj
estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; cxar la nombron de
la rikoltoj li vendas al vi.
17 Kaj ne malprofitigu unu la
alian, kaj timu vian Dion; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
18 Kaj plenumu Miajn legxojn, kaj Miajn decidojn observu kaj
plenumu ilin, kaj tiam vi logxos en la lando sendangxere.
19 Kaj
la tero donados siajn fruktojn, kaj vi mangxados gxissate, kaj vi
logxos sur gxi sendangxere.
20 Kaj se vi diros: Kion ni mangxos
en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn
produktajxojn?
21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro,
kaj gxi alportos produktajxojn por tri jaroj.
22 Kaj vi semos en
la oka jaro, sed vi mangxos la produktajxojn malnovajn gxis la
nauxa jaro; gxis venos la rikolto de gxiaj produktajxoj, vi
mangxos malnovajn.
23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam;
cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj
paslogxantoj cxe Mi.
24 Kaj sur la tuta tero de via posedado
permesu liberigon de la tero.
25 Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed
venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la
venditajxon de sia frato.
26 Kaj se iu ne trovos por si
reacxetanton, sed li mem farigxos suficxe bonstata, kaj havos
tiom, ke li povos reacxeti,
27 tiam li kalkulu la jarojn de la
venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis;
kaj li revenu al sia posedado.
28 Sed se li ne havos suficxe,
por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la
acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi
foriru, kaj li revenu al sia posedado.
29 Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas
muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia
vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla.
30 Sed se gxi
ne estos reacxetita antaux la fino de tuta jaro, tiam la domo,
kiu estas en urbo cxirkauxita de muro, restas por cxiam cxe gxia
acxetinto en liaj generacioj; gxi ne foriras en jaro jubilea.
31
La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj
kiel kampo de tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro
ili foriras.
32 Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en
la urboj de ilia posedado, la Levidoj cxiam havas la rajton de
reacxeto.
33 Se iu elacxetos ion de la Levidoj, tiam la vendita
domo aux la urba posedajxo foriras en la jubilea jaro; cxar la
domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedajxo inter la
Izraelidoj.
34 Kaj la kampoj cxirkaux iliaj urboj ne estu
vendataj, cxar tio estas ilia porcxiama posedajxo.
35 Se via frato malricxigxos kaj lia brako malfortigxos apud vi,
tiam subtenu lin; cxu li estas fremdulo, cxu paslogxanto, li vivu
kun vi.
36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu
vian Dion, ke via frato vivu kun vi.
37 Donante al li monon, ne
postulu de li procentojn, kaj donante al li mangxajxon, ne
postulu gxian pligrandigon.
38 Mi estas la Eternulo, via Dio,
kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon
Kanaanan, por esti via Dio.
39 Kiam malricxigxos apud vi via frato kaj li estos vendita al
vi, tiam ne sxargxu lin per laborado sklava;
40 kiel dungito,
kiel paslogxanto li estu cxe vi; gxis la jubilea jaro li servu
cxe vi;
41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaux liaj filoj
kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedajxo de siaj
patroj.
42 Cxar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el
la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.
43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.
44 Via sklavo
kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj,
kiuj estas cxirkaux vi; el ili acxetu sklavon kaj sklavinon.
45
Ankaux el la idoj de la paslogxantoj, kiuj fremdule logxas cxe
vi, el ili vi povas acxeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas cxe
vi kaj kiuj naskigxis en via lando; ili povas esti via posedajxo.
46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel
porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super
viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun
krueleco.
47 Kaj se fremdulo aux paslogxanto cxe vi estos bonstata, kaj via
frato malricxigxos antaux li kaj vendos sin al la fremdulo aux
paslogxanto cxe vi aux al ido de familio de fremdulo:
48 post la
vendo restas al li rajto de elacxeto; iu el liaj fratoj elacxetu
lin.
49 Aux lia onklo, aux filo de lia onklo elacxetu lin, aux
iu el lia parencaro, el lia familio elacxetu lin; aux se lia
stato suficxos, li mem sin elacxetos.
50 Kaj li faru prikalkulon
kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro
jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita
laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li.
51 Se
restas ankoraux multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu
elacxeton pro si el la mono, pro kiu li estis acxetita.
52 Se
restas malmulte da jaroj gxis la jubilea jaro, tiam li kalkulu
tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elacxeton.
53 Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin
kruele antaux viaj okuloj.
54 Kaj se li ne elacxetigxos
tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj
infanoj.
55 Cxar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas
Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta: Mi estas la
Eternulo, via Dio.